Taglibro de
Ken Miner

für die Flöh gibt es Pulver
für die Schuh gibt es Wix
für den Durst gibt es Wasser
bloß für d'Dummheit gibt's nix.
Sendu al mi komentojn

ARKIVOJ
diversi diversis delectantur


14a Oktobro, 2008.

SCIENCAJ NOBEL-PREMIOJ. Ŝajnas al mi ke estas tri kulturaj facetoj de la moderna scienco. En la ordo de malpliiĝanta konateco: (i) glamura publika bildo, subtenata de vasta populariga aparato; (ii) teda kaj monotona ĉiutaga laboro de la ordinara senfama sciencisto; (iii) ĝenerala mondvido filozofie ekzamenebla. La Nobel-premioj multe kontribuas al (i). (ii) estas la natura provinco de (ideala) scienc-ĵurnalismo; per adekvata priskribado ĝi povus malkaŝi, kial la helenoj ne disvolvis eksperimentan sciencon :) (iii) plej interesas min.

Precipe pro (iii) — ĝenerala mondvido — ankoraŭ restas skandalo, ke ne estas Nobel-premio por la matematiko. Neniu scias, kial Alfred Nobel pretervidis tion; sed kredeble manko de praktika utileco estis la kialo. Sed se utileco estu la ĉefkriterio, necesas alfronti plurajn konfliktojn. Ekzemple la Haber-Bosch-procedo (ĉ. 1900) por krei sintezan sterkaĵon savis milojn da vivoj el amasa malsatmorto — sed mortigis aliajn milojn per eksplodaĵoj kreitaj per la sama procedo en du mondmilitoj. Haber kaj Bosch ambaŭ ricevis Nobel-premiojn por kemio. Sed utileco estas ofte miksa, kaj kompreneble ne ekzistas premio por malpaco.

Estas sufiĉe da aliaj premioj por la matematiko. Sed la publiko ne konas ilin; kaj se hazarde iu iam povos klarigi la ontologian statuson de la matematiko, la publiko daŭros nescia pri io grava kaj fundamenta.

Efektive la ĉi-supra komenciĝis kiel komento ĉe la blogero de Toño (11.10.08), "Oni atentos la sciencajn Nobel-premiojn", sed kiel ofte okazas, ĝi tro longiĝis por bloga komento :) (Tamen nun estas tie tre longaj komentoj, do mi tro haste juĝis...)

reen al la indekspaĝo

13a Oktobro, 2008.

KIOM EL BILDO EBLAS KOMPRENI.

Jen homo kun sofo sufiĉe luksa por tri reĝoj, do kompreneble li sidas sur la planko. Li faras tion por montri, ke li ne estas burĝa, kaj ke malgraŭ sia havaĵo li identigas sin kun la subuloj de la tero. Sed ĉu li uzas teleregilon ĉar tro pigras por piediri al sia sonaparato? Eble; aliflanke la vojaĝo tien estus ja eble duonkilometra, kaj li devas konservi sian energion. Kaj nepre li aŭskultas ĵazon, ĉar li estas altbrova, nur ne tro altbrova. Entute, tre kompleksa homo, vivanta en tre kompleksa tempo.

reen al la indekspaĝo

12a Oktobro, 2008.

Helpeme skribis Stephan Webanck el Kolonjo pri mia blogero de antaŭ-hieraŭ:

Kara Ken,

mi supozas, ke via retprovizanto disponigis al vi servilon nomata "news.domajno.ajn" kiun vi povis kontakti per taŭga uzretumilo por sendi kaj ricevi afiŝojn al almenaŭ la konataj novaĵgruparoj kiaj soc.*.*.

Mia retprovizanto ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la fosilieco de tiuj forumoj kaj mi abonis kelkajn grupojn (inter ili s.c.e.) de "news.netcologne.de". Tiu servilo disponigas kontakteblon al miloj da grupoj. Kompreneble tiu servo estas limigita al klientoj de NetCologne.

Tamen kelkajn grupojn mi partoprenas per alia servilo, kiun povas uzi ĉiu, kiu havas minimuman retkapaciton kaj veran retadreson. Iru al http://www.motzarella.org/index.php por informiĝi pri la servo. Informoj disponeblas en la germana kaj angla (alklaku la flageton laŭbezone).

Aliĝo estas senpaga kaj facila; s.c.e. estas inter la aboneblaj grupoj. Pri la necesaj agordoj en M$ Outlook Express, kiun vi ŝajne uzas, mi ne povas konsili, sed aŭ vi sukcesos per analogio aŭ trovos iun, kiu uzas la saman programon por uzretumi.

Mi esperas, ke s.c.e. ne perdos plian el la malmultaj kontribuantoj, kiuj ne nur obsediĝas pri aferoj kiaj akuzativa prepozicio aŭ "ŭ" post konsonanto.

Agrablan restan semajnfinon deziras

Kolonjano

Dankegon! Mi ĵus ricevis la leteron (kiun mi aperigas pro eventuala helpo al aliuloj), do ne havis tempon provi la konsilon. Mi umos pri la afero ĉi-vespere kaj morgaŭ raportos pri (mal)sukceso.

Posta aldono: ĝi jam funkcias! kaj mi eĉ faris provafiŝon. Redankon al Kolonjano! Nun morgaŭ mi povos blogi pri io alia.

reen al la indekspaĝo

11a Oktobro, 2008.

PRI LA ORIGINO DE LA LINGVO. Edward Ocampo-Gooding verkis recenzan artikolon, kiu komparas du teoriojn pri la origino de la homa lingvo, rilate la ideojn de Noam Chomsky. La du teorioj estas tiuj de Derek Bickerton (Language and Species, 1992), kaj Terrence Deacon (The Symbolic Species, 1997).

Bickerton (jam longe la plej konata fakulo pri piĝinoj kaj kreoloj) akceptas la hipotezon de Chomsky, ke la homa specio pro gena heredaĵo emas lerni lingvojn, kaj iom konkretigas tiun nocion per spekulativa "Sekundara Sistemo de Reprezentado" (SSR)* — mensa sistemo supozeble latenta en ĉiu besto "kies primara sistemo sufiĉe disvolviĝis por permesi analizadon de sia medio kaj kategoriadon de siaj sensdatenoj". La SSR estas esence sintakso. Besto povas utiligi sian SSR nur se ĝi havas sufiĉe grandan leksikon. Sekve laŭ Bickerton la ĉefa diferenco inter la homo kaj aliaj bestoj estas, ke la homo disponas pri grandega leksiko. La SSR de Bickerton estas esence la LAD (language acquisition device) de Chomsky, t. e. gene fiksita kapablo specife je lingvoj.

Deacon konsentas, ke la homa lingvo estas evolua adaptiĝo, sed li dubas pri la valoro de la hipoteza LAD/SSR kiel "ŝtopaĵo" por koncepto ankoraŭ nekonata, kaj dubas, ke la LAD/SSR estus akirebla per natura selektado. Laŭ Deacon la LAD/SSR celas klarigi, kial homa infano rapide lernas (sen sufiĉaj datenoj) la tutan gramatikon de la komuna lingvo, sed ne celas (kaj ne povas) klarigi la originon de la homa lingvo mem laŭlonge de la homa evoluo. Deacon preferas pensi, ke la lingvo rezultis de speciala "interniĝo" de la simboliga procedo jam havita de iuj bestoj. Por Deacon ekzistas radikala diferenco inter besta indikado per krioj kaj gestoj, kaj homa indikado per vortoj.

Estas malfacile kompari opiniojn en situacio, kie tute mankas konkreta evidento. Sed la artikolo bone servas por rememorigi nin, ke la LAD/SSR ne estas scienca trovaĵo, sed scienca antaŭ-supozo. Estas bone malforgesi ankaŭ ke ni ankoraŭ ne scias la genan bazon de la inteligento (en Scientific American, oktobro 2008, pp 68-75, estas resumo, esence resumo de malsukcesoj).

La plej granda problemo estas, kaj ĉiam estis, ke ilo evoluinta nur por interkomunikado, fariĝis (por multaj) nepre necesa vehiklo de ĉia kohera pensado.

Luis Guillermo Restrepo Rivas blogis lastatempe (20081007) pri Terrence Deacon en alia rilato en sia blogero "Homo = ne ampleksigita simio sed degenerinta specio".

* Secondary Representational System, SRS.
reen al la indekspaĝo

10a Oktobro, 2008.

Bedaŭrinde de nun mi ne povos partopreni en sci.culture.esperanto, ĉar mia provizanto ĉesis aboni pro "eksdatiĝo" de uzreto kiel diskuta platformo. La Provizanto donis, kaj la Provizanto prenis; estu benata la nomo de la Provizanto...

* * *

AMARE REAGIS USONAJ INTELEKTULOJ je la opinio de Horace Engdahl, ĝenerala sekretario de la Sveda Akademio, esprimita dum intervjuo kun Associated Press, ke usona literaturo estas "izolita" kaj malatentas "la grandan dialogon". La sekvan tagon li iom moderigis siajn komentojn.

Mi ne scias, kio estas "la granda dialogo", sed mi konfesas min mem nepre izolita — de preskaŭ la tuta literatura nuntempo, des pli de la Nobel-komitato. La kvar plej bonaj usonaj prozistoj nuntempe estas laŭdire John Updike, Philip Roth, Don DeLillo kaj Joyce Carol Oates; mi neniam legis seriozan verkon de iu el ili. (Mi ja provis!) Tom Wolfe kaj Saul Bellow mi legis kun plezuro, sed tiuj ja verkis nur pri Usono. De Henry James (kiu sendube komprenintus tion pri "la granda dialogo") mi legis tri romanojn, kaj rezignis.

Kiom mi povas kompreni, la nunaj famuloj famas pro la beno de la plej influaj kritikistoj. Ankaŭ mi legas la kritikistojn — sed nur post sukcesa lego de la verkoj. Mi rekomendas tion; ĝi ŝparas al oni multe da desapontiĝo.

reen al la indekspaĝo

2a Oktobro, 2008.

Estos BLOGPAŬZO dum proksimume semajno.

reen al la indekspaĝo

1a Oktobro, 2008.

LA KOD-MODELO DE LINGVA KOMUNIKADO. La oftegaj diskutoj pri E-o, pri artefaritaj lingvoj, pri lingvistiko, k.s. en sci.culture.esperanto kaj aliloke plursence apartenas al pasinta erao. Eble plej grava estas la manko de vere nuntempa koncepto de perlingva komunikado. Oni akceptas implicite la eksdatan "kod-modelon". Laŭ tiu modelo

(i) la sendanto S havas en sia menso mesaĝon, kiun S volas komuniki;

(ii) S enkodigas la mesaĝon en la lingvon kaj transmisias la lingvaĵon al la ricevanto R;

(iii) R ricevas la lingvaĵon kaj elkodigas la mesaĝon.

Tio signifas, ke ĉiom el la mesaĝo estas en la lingvaĵo. Laŭ la nuntempa kompreno, ekde la 70-aj jaroj,

(i) S havas en sia menso mesaĝon, kiun S volas komuniki;

(ii) S elektas lingvaĵon, kiu, kune kun pragmatikaj principoj implicite konataj de kaj S kaj R, plej verŝajne komprenebligos la mesaĝon al R en sia kunteksto;

(iii) R interpretas la mesaĝon uzante la lingvaĵon kune kun la pragmatikaj principoj.

Tio signifas, ke ne ĉiom el la mesaĝo enestas la lingvaĵon: la mesaĝo rezultas de la lingvaĵo plus pragmatikaj principoj.

Lingvo, ĉu etna ĉu artefarita, kiu povus meti ĉiom el la intencata mesaĝo en la lingvaĵon, estus neuzebla. Ĝia gramatiko estus simple tro enorma por uzi. Ĝi devus esprimi per sia gramatiko ne nur leksikon kaj gramatikajn rilatojn, sed ankaŭ Aktionsarten (ekzemple teleecon), pozitivajn kaj negativajn valorigojn, ĝentilecon, relativajn statusojn de la interparolantoj, provizorajn kaj ĉiamajn presupozojn kaj implikaturojn — finfine ĉion, kion la imterparolantoj kune kredas pri sia mondo. Etnolingvoj malsamas inter si, kiujn pragmatikajn faktojn ili esprimas gramatike, sed lingvo, kiu engramatikigus ĉion, ne estus ideala lingvo sed neimagebla monstraĵo.

Mi montris en "Enkonduko al la pragmatiko" ke E-o obeas la plej centrajn pragmatikajn principojn, kiujn obeas aliaj eŭropaj lingvoj. (Aŭ pli ĝuste mi supozis tion; oni neniam esploris la komprenadon de E-o; kaj en "La neebleco de priesperanta lingvoscienco" mi proponis, ke tio ne eblas sen cirkla rezonado.) Estas tre verŝajne, ke la plej centraj pragmatikaj principoj estas (preskaŭ?) universalaj — kvankam ne eblas certi eĉ pri tio. Sed estas tre probable ke iuj tiuj principoj estas, almenaŭ parte, kultur-dependaj.

Tamen pragmatika (ne)universaleco ne estas la precipa problemo en niaj plej multaj prilingvaj diskutoj: la precipa problemo estas, ke oni imagas al si idealan interlingvon laŭ la kod-modelo, laŭ kiu "ĉio enestas la lingvaĵon". Tiel estiĝis Ido, kaj tiel estiĝas la senfinaj aliaj proponoj por "plibonigi E-on".

Eble oni kredas, ke la Chomsky-lingvistiko negas pragmatikon. Tute ne! La Chomsky-lingvistiko ne celas teorion pri signifoj, sed esploras la sintakson, pure kaj nure. Neniu el la multaj Chomsky-modeloj post la komencaj sukcese interfacis kun iu proponita semantika modelo.

Semantikistoj siaflanke disputas inter si pri tio, precize kio apartenas al semantiko (laŭvorta signifo) kaj kio apartenas al pragmatiko. Sed neniu neas la faktojn mem.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.