KION SIGNIFAS '-AĴO'? KONVERĜO DE DU MORFEMOJ

Ken Miner, Aprilo 2008


0.0 Enkonduko. Kurioza manko en E-aj gramatikaj priskriboj estas la distingo inter nombreblaj kaj nenombreblaj substantivoj (angle count nouns kaj mass nouns). Kvankam eĉ en iuj el la etnolingvoj estas puzla klaso de nebulaj kazoj, ĝenerale la distingo validas, pro la granda nombro da klaraj kazoj: oni povas paroli ekzemple pri tri birdoj aŭ tri libroj sed normale ne pri *tri oksigenoj, *tri kotoj. 'Oksigeno' kaj 'koto' estas substancecaj aferoj, dum 'birdo' kaj 'libro' estas unuopaj objektoj.

En iuj lingvoj eblas nombri certajn normale nenombreblajn substantivojn: "tri bieroj". Tiam la signifo kutime estas "tri specoj, markoj, k.s. de biero". "Tri bieroj" ankaŭ iafoje povus signifi "tri glasoj da biero". Ktp.

En Esperanto la sufikso '-aĵo' kreas jen nombreblajn, jen nenombreblajn substantivojn; en speciala (sed ofta) kazo ĝi tamen funkcias ambaŭsence; tio estas la temo de ĉi tiu artikolo.

1.0 Du sufiksoj '-aĵo'. Iuj substantivoj estas nombreblaj: 'libroj', 'ovoj', 'birdoj'... Alaj substantivoj estas normale nenombreblaj kaj ne havas pluralon: 'koto' (*kotoj), 'gipso' (*gipsoj), 'oksigeno' (*oksigenoj)... Kvankam ne eksplicite dirite en la PV-oj, la sufikso '-aĵo' havas ambaŭ sencojn. Ĝi povas indiki aŭ individuajn objektojn, aŭ substancecajn aferojn.

La prepozicio 'da' kun singulara komplemento havanta la finaĵon '-aĵo' necesigas la nenombreblan sencon: "Tro da sensencaĵo" k.s. (ĉar ne eblas 'da' kun nombrebla singularo: *tro da birdo; *tro da ovo). En la Tekstaro troveblas multaj tiaj ekzemploj: 'da seriozaĵo', 'da parolaĵo', 'da eligaĵo', 'da ĉasaĵo', 'da rostaĵo' k.s. Rimarku, ke kun tiu senco supozeble ne eblas pluralo (X-aĵoj), ĉar tiaj vortoj indikas substancecajn aferojn. Ni nomu tiajn vortojn klaso 1, kaj ilian sufikson '-aĵo1'. La sufikso '-aĵo1' evidente kreas nenombreblajn substantivojn.

Aliflanke, '-aĵoj' (la pluralo) indikas unuopajn objektojn aŭ entojn: 'malsekaĵoj', 'enbataĵoj', 'ostaĵoj', 'petolaĵoj' k.s. Ni nomu tiajn vortojn klaso 2 kaj ilian sufikson '-aĵo2'. La sufikso '-aĵo2' evidente kreas nombreblajn substantivojn.

2.0 Vortoj akceptantaj ambaŭ sufiksojn. Mi trovis en la Tekstaro 16 kazojn, kie okazas X-aĵo (en la substanceca senco) kaj ankaŭ X-aĵoj (unuopaj objektoj aŭ entoj). T.e., troviĝas ne nur 'da belaĵo' sed ankaŭ 'belaĵoj', ne nur 'da pakaĵo' sed ankaŭ 'pakaĵoj'. La ceteraj estis: novaĵ-, vidindaĵ-, ĉifonaĵ-, 'produktaĵ-', 'manĝaĵ-', 'trinkaĵ-', 'fluidaĵ-', 'nutraĵ-', 'konfitaĵ-', 'poŝtaĵ-', 'rostaĵ-', 'posedaĵ-', 'malpuraĵ-', 'tolaĵ-'. Ni nomu tiajn vortojn klaso 3. En ili, '-aĵo' ŝajne povas esti aŭ '-aĵo1' aŭ '-aĵo2'.

Ne videblas iu sendependa trajto, kiu distingas la radikojn de klaso 3 disde tiuj de la aliaj du klasoj. Pro tio mi kredas min pravigita aserti, depende de plua esplorado, ke tiuj 16 ekzemploj de klaso 3 estas nur hazarda rezulto de la tekstoj ĝis nun inkluditaj en la Tekstaro, kaj ke principe, iu ajn radiko povus uziĝi aŭ kun '-aĵo1' aŭ kun '-aĵo2', se uzeblaj sencoj rezultus.

De tio sekvas, ke — ĉar Esperanto ne havas nedefinitan artikolon — la sufikso '-aĵo' en la singularo estas sisteme dusenca. En la kazo de vorto 'X-aĵo' (singulara), en kunteksto, kiu ne solvas la ambiguecon, kion do signifas ekzemple (1)?

(1) La laboranto lavis tolaĵon.

En (1), ĉu la laboranto lavis unuopan objekton, aŭ substancecan aferon? Ni ne scias. Se parolanto efektive uzus (1), ŝli certe havus signifon en sia menso. Sed pro trajto de la lingvo mem, ŝli ne povus komuniki tiun intencatan signifon nur per (1). Ŝli devus esprimi sin alimaniere, eble per (2):

(2) La laboranto lavis unu tolaĵon.

Aŭ, utiligante la fakton, ke memstara 'aĵo' havas ĉiam la signifon de '-aĵo2' kaj neniam la signifon de '-aĵo1' (mi supozas, ke tio estas ĝusta), eblus esprimi sin per (3):

(3) La laboranto lavis aĵon el tolo.

Jen kazo do, kie la lingvouzanto ne povas komuniki sian signifon en simpla maniero, ĉar en tiu ĉirkaŭaĵo — singulara kaj sen kunteksta indikilo de nenombrebleco, ekzemple 'da' — la du morfemoj '-aĵo1' kaj '-aĵo2' konverĝas.

3.0 NPIV. Estus interese vidi, kiel kondutas la vortaroj tiurilate. Ni nun kontrolu NPIV-2002 por scii, kiel ĝi difinas vortojn de klaso 3 (por kiuj ni havas konkretan evidenton de ambaŭ sencoj de '-aĵo'). Por ĉiu vorto, mi laŭeble donos la klason de la vorto laŭ la vortaro, tiam donos ekzemplojn de ambaŭ sencoj el la Tekstaro. Necesos doni sufiĉan kuntekston por montri, ĉu temas pri '-aĵo1 aŭ '-aĵo2. (Okaze de traduko ne helpas konsulti la originalon se la originalo ne estis la fonto de la traduko.)

Ĉiu vortarekzemplo estas markita per "•".

• belaĵo: Sensebla, konkreta manifestiĝo de la belo; io bela, rigardata kiel aparta objekto.

Do en NPIV-2002 nur '-aĵo2' estas agnoskata. Sed en la Tekstaro estas tre klaraj kazoj de 'belaĵo' kun '-aĵo1':

Interne de la palisara barilo staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj; ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon. La sunfloroj plenblovis sin, por aspekti pli grandaj ol la rozoj, sed la ekstera grandeco ne estas ja grava. La tulipoj havis la plej belajn kolorojn, kaj tion ili sciis, kaj ili tenis sin rekte kiel kandeloj, por ke oni pli bone ilin rimarku. La ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin kaj pensis: "Kiel riĉaj kaj belaj ili estas! Jes al ili certe alflugos la belega birdo kaj vizitos ilin. Dank’ al Dio, ke mi staras tiel proksime, tial mi povas vidi la tutan belaĵon." ['-aĵo1'] (Fabeloj de Andersen 1)

Klare, laŭ la antaŭa kunteksto, 'belaĵo' ĉi tie indikas ne objekton sed la tutan scenon de la florĝardeno, sunfloroj, rozoj, tulipoj, ktp.

"Aŭskultu, mia kara!" diris la dio de dormo vespere, kiam Hjalmar estis enlitigita, "nun mi montros al vi mian tutan belaĵon! ['-aĵo1']" Tiam ĉiuj floroj en la florpotoj aliformiĝis en grandajn arbojn, kiuj etendis siajn longajn branĉojn sub la plafono kaj laŭlonge de la muroj, tiel ke la tuta ĉambro aspektis kiel plej bela ĝardeno. Ĉiuj branĉoj estis plenaj de floroj, kaj ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon, kaj se oni volis ĝin manĝi; ĝi estis pli dolĉa ol konfitaĵo. La fruktoj brilis tute kiel oro, kaj tie estis bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj. Estis neimageble bele. Sed subite el la tirkesto, kie kuŝis la lernejaj libroj de Hjalmar, aŭdiĝis terura plorkriado. (Fabeloj de Andersen 2)

La posta kunteksto montras, ke ĉi tie 'belaĵo' indikas la tutan scenon, post la magia transformo.

Aliflanke estas kompreneble kazoj de nombrebla belaĵo:

— Mia sinjoro Lemuel, — Adaha diris kun preskaŭ infana mikso de deca respekto kaj facila familiareco, — Naama tre insistas, ke mi venu, por vidi ian grandan belaĵon. ['-aĵo2']
— Jes, — respondis Lemuel gaje, — mi deziras, ke vi admiru belegan kaj multekostan pupeton, kiun mi kunportis el Egiptujo por Naama. Jen! (Pro Iŝtar)

La teksto klare montras, ke ĉi tie la 'belaĵo' estas pupeto, unuopa objekto.

• pakaĵo: Tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si ĉe vojaĝo aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo.

Ĉi-kaze NPIV-2002 agnoskas nur '-aĵo1'. Sed en la Tekstaro estas multaj kazoj de '-aĵo2':

Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon ['-aĵo2'] . (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

Sed nun malfermu vian grandan pakaĵon, kaj ni iom rigardu viajn kreaĵojn! Arne malfermis la pakaĵon ['-aĵo2'] kaj metis sur la tablon antaŭ la sinjoro amason da paperoj kun desegnaĵoj kaj akvareloj (Infanoj en Torento)

Temas ambaŭkaze pri unu objekto. En la unua ekzemplo, 'pakaĵo' en la nenombrebla senco ne povus esti "maldika". En la dua ekzemplo, oni ne povus malfermi "la pakaĵon" se temus pri la nenombrebla senco.

• vidindaĵo: Tio, kio estas vidinda: montri al iu la vidindaĵojn de sia urbo.

Do nombrebla difino. Komparu nenombreblajn ekzemplojn el la Tekstaro:

sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo ['-aĵo1'] (Fabeloj de Andersen 1)

La principo restos: oni loĝos en unu loko en moderpreza hotelo aŭ pensiono kaj biciklos ĉiutage en la ĉirkaŭaĵo, krom unu senbicikla tago por konatiĝi kun loka vidindaĵo ['-aĵo1'] pli profunde (La Ondo de Esperanto)

En la unua ekzemplo, "multe da" montras, ke temas pri la nenombrebla senco. En la dua ekzemplo, ne necesas tago por konatiĝi kun unuopa objekto, sekve temas pri la nenombrebla senco.

• ĉifonaĵo: eluzita disŝirita parto de vesto, kvazaŭ konsistanta el ĉifonoj.

Nombrebla difino, apogata de la ekzemploj. Kontrasta nenombrebla Tekstara ekzemplo (fakte la sola):

... najlis sur la muro pecon da ĉifonaĵo ['-aĵo1'] (Kastelo de Prolongo)

La esprimo "pecon da" necesigas la nenombreblan sencon.

•: produktaĵo: difinita produktita varo.

Do nombrebla. Nenombreblaj ekzemploj:

ni estos donantaj je 250 milionoj da produktaĵo ['-aĵo1'] (Metropoliteno)

39 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato, kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero ['-aĵo1'], festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj; en la unua tago estu festo kaj en la oka tago estu festo. 40 Kaj prenu al vi en la unua tago fruktojn de belaj arboj, branĉojn de palmoj kaj branĉojn de densaj arboj kaj de apudriveraj salikoj; kaj gajigu vin antaŭ la Eternulo, via Dio, dum sep tagoj. (Malnova Testamento)

la produktaĵo ['-aĵo1'] de Edgar Müller estis videbla dum kvar jaroj en Sarlanda televidprogramo (La Ondo de Esperanto)

En la unua ekzemplo, "250 milionoj da" postulas la nenombreblan sencon. En la dua ekzemplo, la posta kunteksto, kiu mencias unuopajn produktaĵojn, montras ke la unua 'produktaĵo' estas ĝenerala termino. En la tria ekzemplo, estas klare el la kunteksto ke temas pri la ĝenerala verkado de la aŭtoro.

• manĝaĵo: Tio, kio povas esti manĝata.

Tiel la difino; sed la ekzemploj (...multe da manĝaĵo..., ...niajn ceterajn manĝaĵojn......) montras, ke ambaŭ sencoj estas konsiderataj. La tekstaro laŭas tion:

Ĉu la kaprino havis sufiĉe da manĝaĵo ['-aĵo1']? (Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj)

"Ne!" respondis la filinoj, ĉar li detiris de ili la haŭton, distranĉis ilin en pecojn kaj rostis ilin." — "Ili revenos!" diris persiste la patrino. "Sed poste li trinkis brandon!" diris la filinoj. "Aj, aj! en tia okazo ili neniam plu revenos!" plorkriis la patrino; "la brando entombigas la angilon!"
"Kaj tial oni devas ĉiam trinki glaseton da brando post tiu manĝaĵo ['-aĵo2']!" diris la angilvendisto. (Fabeloj de Andersen 1)

En la unua ekzemplo, "sufiĉe da" postulas la nenombreblan sencon. En la dua, la antaŭa kunteksto montras, ke "tiu manĝaĵo" estas simple angilo, ne manĝaĵo ĝenerale.

• trinkaĵo: Tio, kion oni trinkas.

La klaraj ekzemploj montras '-aĵo2'; la neklaraj povus esti aŭ unu aŭ la alia. Tekstaraj ekzemploj:

Ĉu efektive vi ne havas eĉ guton da trinkaĵo ['-aĵo1']? (Infanoj en Torento)

Nehad Bej videble kontentege gustigis la dikan dolĉegan trinkaĵon ['-aĵo2'] kaj englutis grandegajn kvantojn de la sengusta (Vojaĝimpresoj)

En la unua ekzemplo "guton da trinkaĵo" postulas la nenombreblan sencon; en la dua ekzemplo, "la dikan dolĉegan trinkaĵon" evidente indikas unu specifan likvon.

• fluidaĵo: (ark) = likvo (likvo: Substanco...)

Tamen ne sufiĉas la ekzemploj por determini ĉu nombrebla aŭ ne; mi supozas ja nombrebla. Ambaŭsencaj ekzemploj enestas la Tekstaron:

... portas al la apoteko botelon da opa likvaĵo ['-aĵo1'] (Kruko kaj Baniko el Bervalo)

Kaj refoje la kaliko kun malhela likvaĵo ['-aĵo2'] aperis en lia mensa vido. (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

"Da" en la unua ekzemplo postulas la nenombreblan sencon; dum estas evidente el la intrigo ke la likvaĵo en la kaliko estas specifa likvaĵo, kiu esprimiĝus kun nedefinita artikolo en lingvo, kiu havus ĝin.

•: nutraĵo: Manĝaĵo.

La ekzemploj estas po unu senco; Tekstaraj ekzemploj:

Kia estis la lando, popolo, nutraĵo ['-aĵo1'], estis indiferente por li (Internacia Krestomatio)

... vidantaj la varanojn rampi al sia speciale deponita nutraĵo, kadavro de porko ['-aĵo2']. (Artikoloj el Monato)

En la unua ekzemplo la uzo de 'nutraĵo' paralele kun 'lando' kaj 'popolo' evidentigas, ke temas pri la nenombrebla senco; en la dua ekzemplo, 'kadavro de porko' estas unu objekto.

• konfitaĵo: Manĝaĵo...

La ekzemploj estas nombreblaj. En la Tekstaro estas ambaŭ sencoj:

vazo da konfitaĵo ['-aĵo1'](Metropoliteno)

sengusta, fadena kaj pastema turka konfitaĵo ['-aĵo2'] (Vojaĝimpresoj)

"Da" en la unua ekzemplo necesigas la nenombreblan sencon; en la dua ekzemplo la modifiloj specifigas unu konfitan aĵon.

• poŝtaĵo: Tio, kio estas sendita per poŝto.

Estas neniuj ekzemploj. En la Tekstaro montriĝas ambaŭ sencoj:

Ĉiam malpli da poŝtaĵo ['-aĵo1'] mi devas plusendi al li (Ombro sur interna pejzaĝo)

Dum poŝtmarkon oni metas sur poŝtaĵon ['-aĵo2'] (La Ondo de Esperanto)

"Malpli da" en la unua ekzemplo postulas la nenombreblan sencon; en la dua ekzemplo, eblas meti poŝtmarkon nur sur unu objekton.

• rostaĵo: Rostita viando.

La ekzemploj estas nombreblaj. En la Tekstaro estas ambaŭ sencoj:

mi dezirus manĝi ankaŭ iom da reĝa rostaĵo ['-aĵo1'] (Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj)

li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo ['-aĵo1'], fiŝo kaj kuko (Fabeloj de Andersen 1)

"Iom da" en la unua ekzemplo signas la nenombreblan sencon. En la dua ekzemplo, la uzo de 'rostaĵo' paralele kun 'fiŝo' kaj 'kuko' indikas objekton.

• posedaĵo: Proprietaĵo.

La ekzemploj montras ambaŭ sencojn; same la Tekstaro:

por tiamaniere akiri iom da posedaĵo ['-aĵo1' ] (Al Torento)

Reĝino havis neniun propran posedaĵon ['-aĵo2'] (Ĉu Li?)

"Iom da" en la unua ekzemplo konfirmas la nenombreblan sencon; 'neniun' en la dua ekzemplo indikas objekton; alie estus 'neniom da'.

• malpuraĵo: Io malpura.

La ekzemploj ŝajne montras nombreblecon, la Tekstaro ambaŭ sencojn:

amasiĝis kvardek veturiloj da diversa malpuraĵo ['-aĵo1'] (La Revizoro)

Ĉu estas eble, ke oni metas en sian nazon tian malpuraĵon ['-aĵo2'] (Kastelo de Prelongo)

"Da" en la unua ekzemplo; kontraste la 'malpuraĵo' en la dua ekzemplo estas, laŭ la kunteksto, snuftabako.

• tolaĵo: Tuto de la objektoj el tolo, uzataj por vestado aŭ mastrumado.

Do nur la nenombrebla senco. En la Tekstaro estas ambaŭ:

aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo ['-aĵo1'] (Marta)

koverton fiksitan per du pingloj sur la tolaĵo ['-aĵo2'] envolvanta la pakaĵon (Kastelo de Prelongo)

"Iom da" en la unua ekzemplo; en la dua, nur unu tolaĵo povas envolvi unu pakaĵon.

• novaĵo: Io ĵus okazinta; io freŝe sciigita; io unuafoje aperanta.

Malgraŭ la difino la ekzemploj estas de ambaŭ sencoj; ankaŭ la Tekstaro:

ĉirkaŭe estis tro multe da novaĵo ['-aĵo1'] por rigardi (Fabeloj de Andersen 2)

Zamenhof enkondukis ankoraŭ unu pluan novaĵon ['-aĵo2'] (Zamenhof)

"Tro multe da" en la unua ekzemplo; en la dua, eksplicite temas pri "unu" novaĵo.

Resume: 2 vortoj en NPIV-2002 difiniĝas kun '-aĵo1' (pakaĵo, tolaĵo), 7 kun '-aĵo2' (belaĵo, vidindaĵo, ĉifonaĵo, produktaĵo, konfitaĵo, rostaĵo, malpuraĵo), 5 kun ambaŭ (manĝaĵo, trinkaĵo, posedaĵo, nutraĵo, novaĵo), kaj 2 ne klaras (fluidaĵo, poŝtaĵo). Sed ĉiuj montras kaj '-aĵo1' kaj '-aĵo2' en la Tekstaro.

4.0 Konkludo. Multaj lingvoj toleras konverĝon de morfemoj en specialaj ĉirkaŭaĵoj. Sed tio estas, mi supozas, konsiderinda embarasaĵo en lingvo konata pro sia reguleco. Tre tro ofte, kiam temas pri iu neklareco de nia lingvo, ni aŭdas tion, kion mi legis en lastatempa blogafiŝo: "tamen tiaj aferoj ja ne estas kaŭzitaj de la gramatika sistemo de Esperanto sed de malbona scio je la uzanto pri ĝi". Tiu aŭtomata, preskaŭ eklezia reĵeto de kulpo ne ĉiam praviĝas.

Mia uzado de 'aĵo1' kaj 'aĵo2' en la artikolo estas nur pro konveno, kaj ne indikas teorian pozicion.

Mi dankas al Bertilo Wennergren pro liaj rekomendoj por plibonigo de la unua versio.


NPIV-2002 = La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Ĝenerala Gvidanto Michel Duc Goninaz. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002.

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation". Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.