Mia banĝo-muziko

De tempo al tempo mi metos ĉi tien specimenojn de mia banĝo-ludado.

Tralee Gaol estas irlanda polko en la doria modalo, ankaŭ konata kiel "Haughs o' Cromdale" kaj aliaj nomoj. Tralee estas urbeto en la grafejo Kerry en Irlando. 'Gaol' estas malliberejo. 1.63 MB, .mp3-formato.

Bill Cheatham (nomo) estas tipa fiddle tune*, melodio por dancado. La origina sonbendigo estis malbona; mi filtris ĝin laŭ la kapablo de mia softvaro, sed ankoraŭ restas iom da fonbruo. 930 KB, .mp3-formato.

* La angla heredis kaj la ĝermanan fiddle kaj la italan violin; ili estas la sama instrumento, sed en Usono ni diras violin kiam temas pri klasika muziko kaj ĵazo, sed fiddle kiam temas pri "kamparana" aŭ "montara" muziko.

Little Stream of Whiskey. Mi tute ne povas kanti! Tamen mi kantas. Tiu ĉi kanzono estas lamento de vagabondo dum la Granda Depresio de la 30-aj jaroj, kiu revas pri sia Edeno, kie troviĝas interalie "eta rojo da viskio, malsupren fluanta laŭ la rokoj". Ĝi ekzemplas, kiel banĝo povas akompani kantadon. 1.63 MB, .mp3-formato.