REFLEKSIVAJ PRONOMOJ KAJ LA RILATO C-COMMAND

Ken Miner, Aprilo 2008

fina versio


0.0 La temo.

La temo estas la refleksiva pronomo 'si' (kaj ties formoj 'sia', 'siaj' k.c.). En PMEG (11.6) estas dirite pri 'si': "En simplaj frazoj la reguloj estas tute klaraj, sed en iaj kompleksaj frazoj la uzado ne estas fiksita". La nefiksiteco ja estas defia, sed alia problemo estas, ke ĝis nun ne haveblas, laŭ mia impreso, klara ideo pri aliaj sintaksaj konstruoj krom la frazo, kiuj rilatas al la refleksiva pronomo. Estas tio, por kio mi volas prezenti eblan rimedon.

Mi dankas pro la komentoj de Bertilo Wennergren al pli frua versio, kiujn mi aludas kelkfoje en la teksto.

Kiam temas pri subfrazoj (frazoj en frazoj), la regulo de PMEG 11.6.1 certe sufiĉas. Ni nomu tion la regulo pri subfrazoj:

La Regulo pri Subfrazoj (RS):

"La ĉefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas 'si(a)' en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo."

La RS servas, se ni agnoskas la rolon de abstraktaj subjektoj, por frazoj en frazoj. Sed ofte temas pri alispecaj konstruoj, iafoje sufiĉe kompleksaj. Kiel ekzemplon de tia komplekseco ni konsideru (1):

(1) fermo de unu aŭ pluraj entreprenoj, decidita de la dungantoj por altrudi al siaj laboristoj cedon pri siaj postuloj (difino de 'lokaŭto' en NPIV-2002)

(1) estas ne frazo sed substantiva lokucio (kvankam ĝi enhavas frazon); ĝi enhavas du 'siaj'. Ĉu ĝi estas gramatika, akceptebla? Sen pli-malpli zorga struktura analizo, estas malfacile prijuĝi ĝin.

En sekcio 4.0 ni revenos al (1).

(En ĉi tiu artikolo, (1), (2), ..., indikas ekzemplojn (plurajn el la Tekstaro); (S1), (S2), ..., indikas arbodiagramojn. La nombroj de la arbodiagramoj ne sekvas tiujn de la ekzemploj; ili servas nur por ordigi la arbodiagramojn.)

1.0 La koncepto de c-command.

Utila lingvistika nocio pri struktura trajto rilatanta al refleksivaj pronomoj — nocio, kiu fakte karakterizas tre multajn lingvojn, kvankam ne tute senprobleme — estas la principo de c-command:

LA PRINCIPO DE C-COMMAND (PCC):

La korelativo de refleksiva pronomo, sed ne de ordinara pronomo, ĉiam havas al ĝi la rilaton c- command.

(Difino de c-command sekvas sube.)

Frazoj por konsideri:

(1a) La frato de Johanoi malamas lini.
(1b) * La frato de Johanoi malamas sini.
(1c) [La frato de Johano] i malamas sini.

Rimarku la indicojn ('i', 'j', ...), kiuj indikas, kio korelativas kun kio. Korelativo de refleksiva pronomo estas tiu elemento, al kiu la refleksiva pronomo resendas (aŭ iafoje antaŭensendas).

Difino de c-command:

sintaksa nodo N1 havas la rilaton c-command al alia nodo N2, se (kaj nur se) la unua branĉanta nodo, irante supren, subhavanta N1, subhavas ankaŭ N2.

Ekzemple, en la abstrakta strukturo (S1)

(S1)

estas la jenaj c-command-rilatoj:

B c-command C, D, E
C c-command B, D, E
D c-command E
E c-command D

Prenu ekzemple la unuan kazon, B c-command C, D, E: la unua branĉanta nodo (irante supren), kiu subhavas B, estas A. A subhavas ankaŭ C, D, kaj E. Sekve B c-command C, D, E.

Prenu la trian kazon, D c-command E: la unua branĉanta nodo (irante supren), kiu subhavas D, estas C. C subhavas ankaŭ E. Sekve D c-command E.

Rimarku, ke ne gravas la horizontala ordo de elementoj; nur gravas la hierarkia strukturo.

Unue ni rigardos frazajn ekzemplojn; poste alispecajn konstruojn. Konsideru la sintaksan strukturon de (1a), "La frato de Johanoi malamas lini." (SL = substantiva lokucio; VL = verba lokucio; PL= prepozicia lokucio; AL = adjektiva lokucio; A = adjektivo; S = substantivo; V = verbo; P = prepozicio; Komp = komplementa lokucio aŭ komplementigilo; Konj = konjunkcio):

(S2)

'Johano' ne havas la rilaton c-command al 'lin'. 'Lin' estas ordinara pronomo, do ĝia korelativo devas ne havi tiun rilaton al ĝi. Sekve (1a) estas en ordo.

Konsideru la strukturon de (1b), "* La frato de Johanoi malamas sini":

(S3)

'Sin' estas refleksiva pronomo, do ĝia korelativo devas havi la rilaton c-command al ĝi, sed ne havas tiun rilaton. Do (1b) estas negramatika.

Konsideru la strukturon de (1c), "[La frato de Johano] i malamas sini":

(S4)

'Sin' estas refleksiva pronomo, do ĝia korelativo 'la frato de Johano' devas havi la rilaton c-command al ĝi, kaj ĝi ja havas tiun rilaton. Sekve la frazo estas gramatika.

Evidente, la ĝenerala efiko de la principo de c-command estas, ke korelativo de refleksiva pronomo (sed ne de ordinara pronomo) devas troviĝi sub la sama nodo, aŭ sub pli alta aŭ egale alta nodo, sed ne povas esti "enterigita" en substrukturon de tiu egale alta aŭ pli alta nodo.

(La sintaksaj strukturoj ĉi tie uzataj ne konsistigas kompletan modelon de la esperanta sintakso — tio ne ekzistas — sed io simila certe adekvatas; ĝenerale eblas diri, ke la esperanta (fraz-)sintakso senproblemas — male la morfologio, la vort-sintakso).

Kio pri simplaj frazoj, kiel (2)?

(2) Karloi lavas sini.

La strukturo de (2) estas:

(S5a)

Videbas, ke 'sin', refleksiva pronomo, havas korelativon, 'Karlo', kiu estas en la rilato c-command kun ĝi. Sekve (S5a) estas gramatika. Sed ne (S5b):

(S5b)

Laŭ la principo de c-command, ordinara pronomo ne povas havi korelativon en la rilato c-command kun ĝin. Sekve (S5b) estas negrammatika.

Kompreneble, la sama frazo, sen korelativeco inter 'Karlo' kaj 'lin', estus tute bona:

(S5c)

En (S5c), 'lin' estas ordinara pronomo, kaj indikas iun viron ekster la frazo. La rilato c-command nur koncernas korelativecon.

2.0 Pasivaj konstruoj.

En Demandeto pri 11.6.1 de PMEG (en Lingva Kritiko), mi levis demandon pri konstruoj kiel (S6):

(S6)

Ĉi tiu frazo ne obeas la principon de c-command, ĉar la korelativo 'Karlo' ne havas la rilaton c-command al la refleksiva pronomo 'si'. Sed la strukturo (S6) laŭ kutimaj supozoj estas transformaĵo de la responda aktiva frazo (S7):

(S7)

En (S7), la korelativo de 'si', 'Karlo', ja estas en la rilato c-command al ĝi. Se ni supozas do, ke ekzistas en Esperanto pasiviga transformo, kaj ke la principo de c-command aplikiĝas al strukturoj antaŭ ol ili transformiĝas, ĉio estas en ordo.

Sed ŝajne multaj E-istoj ne akceptas strukturon (S6), sed insistas je (S8):

(S8)

En (S8), la korelativo, 'Karlo', de la ordinara pronomo 'li', ne estas en la rilato c-command al ĝi. Laŭ la principo, ĝi devus ne esti en tia rilato; sekve (S8) estas en ordo. La sola obĵeto al (S8) estas, ke ĝi aŭ forprenas la eblecon de pasiviga transformo, aŭ komplikas tiun transformon (ĉar necesus ĉe ĉiu pasivigo ŝanĝi 'si' al 'li', 'ŝi', 'ili' aŭ 'oni' depende de la korelativo en la origina frazo). La plej simpla gramatiko permesus (S6), sed tio ne signifas, ke ĉiuj E-istoj enmensigis la plej simplan gramatikon.

Eblas argumenti (kun ekzemple Wennergren, persona komunikaĵo), ke ja estas pasiviga transformo, sed la PCC aplikiĝas ne nur antaŭ, sed ankaŭ post la pasiviga transformo (necesus ambaŭ, ĉar kaj aktivaj kaj pasivaj konstruoj — laŭ tiu aliro — obeus la PCC). La situacio des pli kompleksas, ke por iuj etnolingvoj haveblas konvinkaj argumentoj kontraŭ pasiviga transformo. Ĝenerale mi opinias, ke ne estas saĝe ellabori tro detalajn mekanismojn por lingvo, kies konstruoj, almenaŭ je la nuna etapo, ne klare dividiĝas en la du fidindajn klasojn "gramatikajn" kaj "ne gramatikajn". Sekuraj datenoj antaŭas plenan teorion.

3.0 Substantivaj lokucioj.

Ofte troviĝas refleksiva pronomo ne en frazo sed en substantiva lokucio, en kiu eĉ ne estas verbo. PMEG traktas tiajn konstruojn en 11.6.2, sekcio "Kompleksa frazparto". Ni vidos, ke ankaŭ en tiaj kazoj, la principo de c-command prognozas la ĝustajn rezultojn. Jen kelkaj ekzemploj el la Tekstaro.

(3) la oficiro — fidela al sia principo ne longe pripensi... (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

La kruca parto estas la substantiva lokucio (S9):

(S9)

(S9) estas gramatika, ĉar 'la oficiro' havas la rilaton c-command al la refleksiva pronomo 'sia'.

Nenio en la principo de c-command mencias verbon. Nur gravas la rilato c-command inter la pronomo kaj ties korelativo. Ĉar (S9) plenumas tiun postulon, ĝi estas gramatika. Alia ekzemplo:

(4) la vortojn de la maljunulo, tiel imponaj en sia klara senvualigo, tiel pruvemaj en senindulga logiko kaj tiel kortuŝaj en la senlima homamo... (Vojaĝimpresoj)

La kruca parto estas (S10):

(S10)

Denove la principo de c-command garantias gramatikan konstruon.

Ofte titoloj havas tian formon:

(5) Ne ofte "Kristus antaŭ siaj juĝistoj" estas prezentita tiel sublime (Vojaĝimpresoj)

Jen la strukturo de la substantiva lokucio:

(S11)

La strukturo estas la sama, kiel antaŭe.

Simile, roman- aŭ noveltitolo "La knabo kaj sia hundo" estus gramatika pro la sama kialo:

(S12)

'La knabo' havas la rilaton c-command al 'sia'. Ĉu la refleksiva pronomo en konjunkciaj lokucioj akcepteblas al plej multaj E-istoj, estas interesa demando. Eblus sekvi ideon de Wennergren (persona komunikaĵo), ke refleksiva pronomo kaj ties korelativo ne povas esti strukture samnivelaj, kiel en (S12). Tio eĉ povus esti parto de la PCC. Mi hezitas tamen, ĉar mi preskaŭ tute certas, ke mi vidis tiajn titolojn en Esperanto (sed, bedaŭrinde, mi ne notis ilin).

4.0 Kompleksa ekzemplo. Nun ni povas reveni al (1), ripetita ĉi-sube pro konveno:

(1) fermo de unu aŭ pluraj entreprenoj, decidita de la dungantoj por altrudi al siaj laboristoj cedon pri siaj postuloj.

Ni rigardu la strukturon de la lasta prepozicia lokucio (PL) en la frazo: "por altrudi al siaj laboristoj cedon por siaj postuloj":

(S13a)

Rimarku ke tie estas du indicoj, 'i' kaj 'j'. (Pri abstraktaj subjektoj kiel "(la dungantoj)" vidu sube.)

Kvankam la korelativo "la dungantoj" ja havas la rilaton c-command al sia refleksiva pronomo (la unua 'siaj'), la korelativo "laboristoj" NE havas la rilaton c-command al la dua 'siaj'. Sekve frazo (1) estas erara laŭ la principo de c-command: la lasta 'siaj' en la frazo devus esti 'iliaj'. Estas diskuteble, ĉu Esperanto konformu al tiu normo. La demando estas simple, ĉu la principo de c-command esprimas en klara maniero la intuiciojn de la gramatike plej perceptivaj E-istoj.

Aliflanke, eblus sekvi la analizon de PMEG (11.6.2, sekcio "Aga O-vorto"), kiu traktas agajn substantivojn (kiel estus 'cedo') kiel sufiĉe verbecajn por havi abstraktan subjekton, se tia subjekto ĉeestas ie en la frazo. Laŭ tia analizo ni havus (S13b):

(S13b)

Laŭ tia analizo (1) jam ne malobeus la principojn kaj estus gramatika. Mi ne sekvas tian analizon pro tri kialoj:

(i) La PCC jam klarigas multajn kazojn, kiuj alie pravigus specialan provizon por agvortoj.

(ii) En (S13b), la nodo S (substantivo), devus subhavi ne nur la rektobjekton de 'altrudi', sed ankaŭ vorton kun la potenco de verbo; substantiva lokucio efektive servus kiel verba lokucio, kiu enhavas rektojekton de pli alta verbo; eblas fari tion, sed je la kosto de multe da komplekseco. Kiel PMEG rimarkas koncerne alian problemon, "O-vorto povas esti aga, sed ĝi tamen ne estas verbo" (28.3).

(iii) Ne estas ĝenerale klare en la E-gramatiko, precize kio estas agvorto kaj kio ne estas agvorto; kiel PMEG vortumas la problemon, "La afero komplikiĝas pro tio, ke multaj O-vortoj havas signifon parte agan, parte ne-agan..."

Cedite tamen: se (1) ja estu gramatika, necesos speciala provizo por agvortoj, malgraŭ la komplekseco.

Tre malfacilas determini la faktojn pri akceptebleco. La leganto klare komprenu pri kio temas: se agvortoj kondutas speciale, la unua strukturo ĉi-sube malobeas la PCC kaj ne estas gramatika, dum la precize samforma dua strukturo ja estas gramatika pro speciala konduto de la agvorto 'penso' malgraŭ la PCC:

5.0 La modelo.

De kie venas la indicoj? La kutima modelo bildigas jene: la gramatiko generas per la bazaj generaj reguloj ĉiujn logike eblajn frazojn de la lingvo, kvazaŭ unubate: fiat lingua. Inter tiuj frazoj troviĝas ĉiuj logike eblaj kombinoj de vortoj, strukturoj, indicoj, k. c. El tiu aro, pluaj reguloj kaj principoj elfiltras tiujn, kiuj ne estas gramatikaj.

Strukturo kiel (S14) elfiltriĝas ĉar la indicoj estas malpermesataj de la RS, kvankam ne de la PCC:

(S14)

Sed (S15) ne elfiltriĝas ĉar la indicoj estas malpermesataj nek de la PCC nek de la RS (kaj la frazo ne estas malpermesata de iu alia regulo aŭ principo):

(S15)

(S16) estas negramatika pro c-command:

(S16)

Sed (S17) estas gramatika, ankaŭ pro c-command:

(S17)

6.0 Abstraktaj subjektoj.

La RS kaj la PCC interagas kun la koncepto de abstrakta subjekto. La neceso de abstraktaj subjektoj bone ilustriĝas per komparo de (S18) kaj (S19).

(S18)
(S19)

Rimarku ke la du strukturoj (S18) kaj (S19) estas tutsamaj, krom la ĉefverboj. Iuj ĉefverboj postulas malsamajn abstraktajn subjektojn en siaj subfrazoj ol aliaj. Per parentezoj ni povas indiki abstraktajn subjektojn.

La koncepto de abstrakta subjekto havas specialan utilon, kiam ni konsideras infinitivajn verbojn en subfrazoj. Ĝenerale eblas diri, ke ĉiuj verboj, ĉu infinitivaj ĉu ne, krom speciala klaso ("pluvas", "neĝas" k.s.), havas subjektojn, se nur abstraktajn. Simile, transitivaj verboj havas objektojn, se nur abstraktajn.

Ne estas surprizo, ke refleksivaj pronomoj povas havi abstraktajn korelativojn. Ekzemplo estas (6):

(6) ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

Ni povas reprezenti la strukturon jene (nun necesos maldetaligi la kompleksiĝantajn strukturojn):

(S20)

Tamen estas problemaj kazoj:

(7) La malbelajn grasajn serpentojn de la maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto. (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

Mallongigite:

(S21)

(S21) estas problema kazo, ĉar ĝi malobeas la RS. Ŝajne 'sia' devus esti 'ŝia'. Sed PMEG 11.6.2 atentigas pri speciala konduto de la verboj 'sendi' kaj 'lasi'. Unu PMEG-a ekzemplo estas (8):

(8) Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo.

Strukture:

(S22)

(S22) havas la saman formon kiel (S21). Ambaŭ estas negramatikaj laŭ la RS, se ni ne agnoskas specialan konduton de 'lasi'. Ni komparu strukturon kun alia ĉefverbo:

(S23)

Laŭ mia intuicio, kaj (S21) kaj (S23) estas negramatikaj, kaj kazoj kiel (8) ("lasi + V-i" kaj "sendi + V-i" sen intervenaj vortoj) estas germanismoj kiuj pluvivas en nia lingvo kiel idiotismoj, por kiuj strukturoj kiel (S22) ne ĝustas.

6.0 Pluaj ekzemploj.

Jen rigardo al diversaj aliaj konstruoj, pri kiuj la RS kaj la PCC juĝas gramatikecon.

(9) Liai (*siai) bildo montras lini.
(S24)
(10) Ni montris al lii bildon de lii (*sii).
(S25)
(11) Ni montris al li liani (*siani) bildon.
(S26)
(12) Lii havas kovrilon sur sii (*lii).
(S27)
(13) Ni kondukis lini al siai (*liai) ĉambro.
(S28)
(14) Tomaso estis perfidita de sii (*lii) mem.
(S29)

Fine, ekzemplo de refleksiva pronomo permesata de la PCC sed malpermesata de la RS:

(15) Johanoi kredas, ke bildo de lii (*sii) premiiĝis.
(S30)

7.0 Konkludo.

Ŝajne la PCC ofte esprimas niajn intuiciojn pri la esperantaj refleksivaj pronomoj. La sola demando por ni estas, ĉu la principo tute kaptas niajn intuiciojn. La PCC do eble utilas por plua esplorado, kune kun la pli simpla kaj pli bonekonata RS.

Eblas (sekvante la kutiman lingvistikon) kombini la RS kaj la PCC en unu principon, sed la rezulto iom kompleksas; aldone, konvenas konservi la RS en la formo, en kiu ĝi estas bone konata.



REFERENCOJ

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation". Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.