CROFT-MODELO POR LA ESPERANTA RADIKO-KATEGORIECO [1]

Ken Miner

0.0 Enkonduko.

André CHERPILLOD, en sia forta defendo de E-radika kategorieco (CHERPILLOD 2003), substrekas ke ĝi "havas sian fonton en la efektiva uzado de la lingvo" (2003: 49). Lingvistika teorio, kiu sisteme penas derivi ĉion gramatikan de la uzado, ĝuste nomiĝas funkciismo aŭ Funkcio-gramatiko (Functional Grammar, grammaire fonctionnelle, Funktionsgrammatik, gramática funcional). Oni povas nomi la nederlandanon Simon DIK fondinto de tiu skolo (ekz. DIK 1978), sed lingvistoj de diversaj landoj, inkluzive Usonon, pludisvolvis ĝin, kaj nun ekzistas diversaspecaj teoriidoj. En la interreto haveblas multe da informo pri la teorio kaj ĝiaj idoj. La Funkcio-gramatiko kiel "kognitiva" aliro konsistigas gravan alternativon al la influega Chomsky-skolo, kiu ĝuste inkludiĝas inter la strukturismaj aŭ "aŭtonomaj" lingvistikaj teorioj (inter kies nombron mi ankaŭ metus la tradician radikobazitan E-gramatikon de PAG, la "kunmetismon" k.s.).

Ĉar mi suspektis, ke iuspeca Funkcio-gramatiko bone servus por Esperanto, mi longe serĉis idealan version, per kiu oni povus eksperimenti. Fine en la esploroj de William CROFT, lingvisto ĉe la University of Manchester, mi trovis tion, kion mi serĉis. Ne nur li tre klare organizis kaj prezentas en sia ĉefverko (CROFT 1991) la elementojn de la teorio, sed ankaŭ li (tre nekutime inter lingvistoj) agnoskas adjektivecon kiel universalan kategorion.[2] Sekve por li la tri bazaj kategorioj estas substantiveco, verbeco, kaj adjektiveco — kvazaŭ tajlorita por nia lingvo.

Mi celas do en tiu ĉi ĉapitro adapti al nia lingvo la modelon de CROFT. Ni trovos, ke kvankam la radikaj kategorioj en Esperanto iusence havas realon, tiu realo devenas ne de abstrakta konceptaro de gramatikistoj, sed de la uzado. Mi pensas, ke multaj E-gramatikistoj bonvenus tian ideon; sed akompanas ĝin eble por ili amara pilolo: gradeco de la kategorioj.

Grava koncepto de la Funkcio-gramatiko de CROFT (kaj ne nur de li) estas la prototipeco: ekzistas laŭ la teorio prototipaj substantivoj, verboj, adjektivoj; kaj ekzistas neprototipaj aŭ marĝenaj substantivoj, verboj, adjektivoj. La statistiko do ja ludas rolon; sed ne ĝuste laŭ la rekta maniero sugestita en mia ĉi-reteja "Eksperimento pri statistika determinado de bazaj kategorioj" — mia baza supozo estos nun, ke tiu formo de vorto (se ĝi ekzistas), kiu montras protipecon por sia kategorio, estas la leksika formo, de kiu ofte deriviĝas la aliaj formoj. Ekzemple 'bona' estas pli prototipa adjektivo, ol 'boni' estas prototipa verbo kaj ol 'bono' estas prototipa substantivo. 'Bona' do enestas la leksikon de Esperanto, kaj 'boni' kaj 'bono' deriviĝas de 'bona' per regulaj procezoj. Se prototipa formo de vorto ne ekzistas (kiel ĉiam okazas ĉe stataj konceptoj, kiel ni vidos sube), mi tezas ke pluraj samradikaj formoj estas leksikaj (enestas la leksikon) — ne estas derivado en tiaj kazoj; kaj plue, ofte haveblos semantikaj faktoj pravigantaj apartan leksikecon.

Radikoj ne rolas en derivado. La leksiko enhavas vortojn; de tiuj vortoj oftege deriviĝas aliaj vortoj. T.e., la teorio estas vort-bazita, kiel en mia ĉi-reteja "Prova sistema analizo de Esperanta morfologio". [3] Sed radikoj rolas semantike, ĉar ili portas signifojn.

La fundamenta ideo en mia adapto de CROFT por Esperanto estas, ke pri Esperanto oni ne povas aserti ekzemple "prototipa verbradiko povas uziĝi kun verba inflekciado" (kiel ĉe multaj etnolingvoj) ĉar en nia lingvo principe ajna radiko povas uziĝi kun ajna finaĵo. Mi diras do: jes, ajna radiko povas uziĝi kun ajna finaĵo — sed ne kun samgrada prototipeco de la rezultaj vortoj.

La fundamentan koncepton de prototipeco, precipe en la psikologio, disvolvis Eleanor ROSCH en la 70aj kaj 80aj jaroj. Ŝiaj verkoj kaj la fruaj verkoj de ŝiaj studentoj efektive tro nombras por referenci. Multegaj aliaj esploristoj etendis la koncepton, aparte al la lingvistiko. Tre utila resumo pri la lingvistikaj aplikoj estas TAYLOR (1989), libro, kiu devus plene kontentigi iun, kiu pridubas la empirian bazon de la prototipeco por lingvaj kategorioj.

Antaŭ ol komenci paroli pri prototipeco ni devas priskribi la koncepton "funkcio".

1.0 La fundamentaj funkcioj.

Kiam homo uzas lingvon por komuniki, ŝi/li faras diversajn aferojn: aserti, demandi, respondi, atentigi ktp. Por la plej bazaj agoj en la lingvouzado ni uzos specialan terminon: funkcio. Pere de la simplaj funkcioj la lingvouzanto faras pli kompleksajn parolagojn.[4] Ni prezentas sube la bazajn funkciojn de la tri kategorioj (sen diri ion ĝis nun pri prototipeco). La ĉeffunkciojn de substantivoj, verboj kaj adjektivoj oni determinas simple per observado de la lingvoj de la mondo, kiuj havas tiujn kategoriojn.

1.1 Substantivoj.

La plejofta aŭ ĉefa funkcio de substantivo estas indiki — elekti ion specifan en la reala mondo, tiel, ke la aŭskultanto/leganto povas scii, pri kio oni parolas. Konsideru kelkaj ekzemplojn:

(1) "Tiu homo estas sportisto." ('tiu homo' estas indikanta esprimo; la aŭskultanto/leganto povas ekscii, pri kiu temas)

(2) "La krajono de la instruistino falis planken." ('la krajono de la instruistino' estas indikanta esprimo; la aŭskultanto/leganto povas identigi ĝin en la eksterlingva mondo)

(3) "Homo, kiu estas sportisto, devas multe sinekzerci." ('homo, kiu estas sportisto', ne estas indikanta esprimo: ĝi ne indikas ion specifan en la mondo, kiun la aŭskultanto/leganto povas identigi; la frazo faras ĝeneralan aserton pri ĉiuj tiaj homoj)

(4) "Ĉu vi havas krajonon?" ('krajono' ne estas indikanta esprimo; neniun efektivan krajonon oni povas identigi)

Dusenceco povas rezulti de tio, ke la aŭskultanto/leganto ne scias, ĉu temas pri indikanta esprimo, aŭ ne:

(5) "Mi serĉas ruĝan krajonon." La 'ruĝa krajono' povas esti io specifa, unu specifa krajono, kiun la lingvouzanto perdis, kaj nun serĉas; tiam ĝi estas indikanta esprimo. Ĝi indikas specifan krajonon, kiun la lingvouzanto havas enmense. Taŭga respondo estus "Ehe, ĉu jen ĝi, sub la tablo?" Sed povas esti, ke la lingvouzanto ne serĉas iun specifan ruĝan krajonon - iu ajn servus. Tiam taŭga respondo estus "Jen unu; ne dankinde".

Rimarku, ke temas pri la unuopa uzo, ne pri la vortoj mem. En la ekzemploj ni uzis la substantivajn frazerojn 'tiu homo', 'la krajono de la instruistino', 'krajono' kaj 'ruĝa krajono'. Iu ajn el ili povas esti indikanta esprimo aŭ ne, depende de la uzado. Ekzemple en (1), 'tiu homo' estas indikanta esprimo. Komparu (6):

(6) "Se estus homo sub la falanta fridujo, tiu homo estus en danĝero." (En tiu ekzemplo 'tiu homo' ne estas indikanta esprimo; temas pri hipoteza aserto).

Ĉar la indikado estas funkcio ne de vortoj abstrakte, sed de vortuzoj, la pritrakto de tiu ĉi artikolo iom tro simpligas la aferon. Sed ĝi servos por la nuno.

1.2 Adjektivoj.

La ĉeffunkcio de adjektivo estas modifi, aŭ laŭ la terminologio de PMEG, precizigi:

(7) "La alta knabo" ('alta' modifas aŭ pliprecizigas 'knabo')

(8) "La norvega E-isto" ('norvega' modifas aŭ pliprecizigas 'E-isto')

(9) "La unua aŭtofabrikanto" ('unua' modifas aŭ pliprecizigas 'aŭtofabrikanto')

1.2 Verboj.

La ĉeffunkcio de verbo estas predikati — diri ion pri la indikato(j) aŭ alispecaj temoj en teksto. En ekzemploj (1)-(6) supre, predikatoj "estas sportisto", "falis planken", "devas multe sinekzerci", "havas krajonon", "serĉas ruĝan krajonon", "estus en danĝero" estas verbaj predikatoj. La koncepto estas ja tiu, kiujn ni ĉiuj iam lernis en la elementaj lernejoj.

Resume:

La ĉeffunkcioj de la tri kategorioj interagas kun semantikaj klasoj, ebligante al ni komenci paroli pri prototipaj substantivoj, verboj, kaj adjektivoj.

2.0 Prototipeco kaj la fundamentaj semantikaj klasoj.

La tri fundamentaj semantikaj klasoj estas aĵoj, karakteroj (trajtoj), kaj agoj en la kiel eble plej konkretaj sencoj. Prototipeco rezultas

• kiam substantivo indikas aĵon
• kiam adjektivo modifas karakteron
• kiam verbo predikatas agon

Sed ekzakte kio estas aĵo, karaktero, ago? CROFT definas ilin laŭ kvar parametroj: valento, stateco, persistemo, kaj gradigebleco.

Valento de lingva elemento estas la nombro de argumentoj, kiujn necesas uzi kune kun ĝi por esprimi plenan propozicion. Ekzemple la verbo 'frapi' bezonas du argumentojn, unu por esprimi la aganton, dua por esprimi la agaton: "La farmisto mortigis la anasidon." (Ne eblas *"La farmisto mortigis."; *"Mortigis la anasidon."). Ordinara substantivo havas valenton de 0. Netransitiva verbo kaj ordinara adjektivo havas valenton de 1. Aliaj verboj kaj iuj adjektivoj havas valenton de 2 aŭ pli.

Stateco estas "la aspekta distingo inter neprocezoj kaj procezoj. Ĉi tiu kategorio signas la eston resp. maleston de ŝanĝiĝado tra la tempo en la situacio, kiun priskribas la koncepto" (CROFT 1991:63 [emf. mia - KM]). Evidente, tipa verbo prezentas procezon, kiu aliiĝas tra la tempo.

Persistemo "koncernas tion, kiel longe la procezo resp. neprocezo verŝajne daŭros tra la tempo..." (CROFT 1991:64). Konsideru la diferencon de akceptebleco inter

"Elefantoj estas grizaj."

*"Elefantoj estas malsanaj."

Koloroj persistemas, kompare kun malsanoj. Tial oni ne faras ĝeneralajn asertojn pri nepersistemaj statoj. Komparu ankaŭ:

"Johano ĉiam malsanas."

"Johano ĉiam manĝas terpomflokojn."

*"Johano ĉiam estas alta."

Oni povas interpreti la du unuajn almenaŭ kiel troigojn, sed ne la trian, ĉar alteco estas persistema.

Gradigebleco estas propraĵo de plej multaj adjektivoj. Oni povas uzi kun ili kvantilojn:

"Manjo estas pli alta (/aĝa/inteligenta k.s.) ol Elizabeta."

Komparu:

*"Manjo estas pli graveda/norvega/dekstramana k.s. ol Elizabeta."

'Graveda', 'norvega', 'dekstramana' ja estas adjektivoj, sed ne prototipaj adjektivoj.

Uzante tiujn kvar parametrojn, CROFT prezentas la jenan tabelon:

Defininte aĵojn, karakterojn, kaj agojn, CROFT nun montras, kiel la ĉeffunkcioj intersekcas kun semantikaj klasoj, kaj kiel tiuj ambaŭ intersekcas kun substantiveco, adjektiveco, kaj verbeco (montrataj kiel kutime nialingve per la finaĵoj resp. -o, -a, -i):

Ruĝe aperas la prototipaj kazoj. 'Viro' indikas aĵon, do estas prototipa substantivo. 'Bona' modifas karakteron (aŭ modifas karaktere se tiel diri), do estas prototipa adjektivo. 'Detrui' predikatas agon, do estas prototipa verbo.

La aliaj ekzemploj en la tabelo ne estas prototipaj. 'Bono' estas substantivo, sed ne prototipa substantivo, ĉar ĝi indikas karakteron. 'Detruo' estas substantivo, sed ne prototipa substantivo, ĉar ĝi indikas agon. 'Vira' estas adjektivo, sed ne prototipa adjektivo, ĉar ĝi modifas aĵon. 'Detrua' estas adjektivo, sed ne prototipa adjektivo, ĉar ĝi modifas agon. 'Viri' estas verbo, sed ne prototipa verbo, ĉar ĝi predikatas aĵon. Fine, 'boni' estas verbo, sed ne prototipa verbo, ĉar ĝi predikatas karakteron.

Se vere 'viro', 'bona' kaj 'detrui' estas prototipaj por siaj kategorioj, ili troviĝos konsiderinde pli ofte en la lingvo, ol la aliaj vortoj en la tabelo. [5] Pli precize, substantivaj formoj de 'vir-' ('viro', 'viroj', 'virojn'), adjektivaj formoj de 'bon-' ('bona,' 'bonaj', 'bonajn'), kaj verbaj formoj de
'detru-' ('detrui', 'detruas', detruis', 'detruanta' ktp.) troviĝos pli ofte en la lingvouzado, ol la neprototipaj ekzemploj.

Jen la sama tabelo kun serĉrezultoj el la Tekstaro: [6]

Eble (depende de pluaj esploroj) 90% el la uzoj en la Tekstaro (kie troviĝas verkoj de bonaj aŭtoroj) sufiĉas por klara prototipeco. Sube mi uzos kaj la Tekstaron kaj la reton kiel datumbazojn.

Mi proponas jene: se unu el la membroj de triopo X-o, X-a, X-i estas prototipa por sia kategorio (ni diru, provizore, minimume ĝis 90% en la tekstaro), tiu estas la bazformo de la triopo, kaj plej ofte (sed vidu sube, Par. 4) la aliaj du estas ties derivaĵoj. Se en triopo neniu membro estas prototipa por sia kategorio, tiam statistiko (la uzado) determinas la bazformon.[7] Sube ni esploros, en eksperimenta maniero, kiel la teorio aplikiĝas en specifaj kazoj.

3.0 Pri statistiko: du specoj de lingvistiko.

Ne estas ĉiam bone komprenate, eĉ ne fojfoje de lingvistoj mem, ke estas du specoj de lingvistiko. La unuan oni povus nomi "lingvistiko de interne" kaj la duan "lingvistiko de ekstere" (ĝuste tiuj terminoj venas de iama profesoro mia Roger LASS inter aliaj; sed estas multaj manieroj esprimi la distingon). La diferenco ne estas kompleksa:

La lingvistiko "de interne" celas bildigi tion, kion denaskaj parolantoj scias pri sia lingvo — tion, kion la parolantoj devis lerni, por scipovi sian lingvon. Tia lingvistiko naskas "mensajn" teoriojn. Tiu ĉi speco de lingvistiko estas la efektiva esenco de la t.n. strukturisma skolo de la moderna periodo. Ĝia datumaro bazigas sin sur ekzemple (kiel frape en la Chomsky-a versio) la gramatikaj prijuĝoj de denaskaj parolantoj. Ĝi interesiĝas pri tio, kia estas la lingva sistemo por la parolantoj. Kompreneble malofte estas tiaj lingvoscioj flanke de la parolantoj konsciaj. Tamen ili atribuiĝas al la parolantoj far la koncernaj teoriistoj.

La lingvistiko "de ekstere" celas malkovri sistemajn faktojn pri la lingvo, sen fari mensajn pretendojn. Ekzemple la historia lingvistiko: oni provas klarigi ekzemple, kiel la angla perdis preskaŭ ĉiujn siajn kazfinaĵojn; oni parolas pri la Granda Angla Vokal-Ŝovo kiu komenciĝis en 15a jarcenta Britio; oni ekzamenas la originojn de vortoj kaj de vortfaraj procezoj. Alia ekzemplo estas tiu lingvistiko, kiu esploras lingvajn universalaĵojn aŭ universalajn tendencojn, interkomparante multajn lingvojn. Alia ekzemplo estas la fonetiko: oni esploras la fizikajn, nervologiajn kaj akustikajn faktojn pri la funkciado de la parolorganoj. Ĉion ĉi la denaska parolanto de la lingvo ne scias pri sia lingvo eĉ senkonscie (krom se li/ŝi studis la lingvistikon).

Estas memevidente, ke statistikaj esploroj pri lingvo apartenas al lingvistiko "de ekstere". Se mi malkovras ekzemple, ke iu fonologia regulo funkcias kun mezume 65.4%-a ofteco en iu parolkomunumo, la parolantoj normale ne scias tion, eĉ subkonscie. Se mi malkovras, ke en iu lingvo, stataj konceptoj kutime esprimiĝas per substantivoj, mi neniel atribuas tion al la lingvoscioj de la parolantoj.

Pri Esperanto ne eblas per ĝisnunaj rimedoj praktiki lingvistikon de interne, ĝuste pro tio, ke denaskaj parolantoj ne ekzistas. Tiuj homoj, kiujn ĝis nun oni nomas "denaskaj parolantoj" ne estas denaskaj parolantoj en la kutima senco. Bedaŭrinde, eĉ kelkaj lingvistoj, kiuj esploras Esperanton, ne komprenas tion. Signifas nenion lingvistike, se infano unue aŭdas kaj parolas Esperanton en la hejmo. Infanoj ne lernas sian lingvon precipe de siaj gepatroj, sed de iom pli aĝaj infanoj en komunlingvaj komunumoj. Por nia lingvo tiuj ne ekzistas. Ĉiu E-isto parolas Esperanton kiel fremdan lingvon, duan lingvon.

Mi donu ekzemplon de la fenomenoj, kiujn oni ne povas trakti en lingvo sen denaskaj parolantoj. Temas pri gramatikeco. Ni ĉiuj konsentus, ke (10) estas negramatikaj frazoj:

(10a) *"Karlo havas hundo."

(10b) *"La bruna domoj apudas la parkon."

(10a) Malobeas la regulon pri la akuzativo, kaj (10b) malobeas la regulon pri nombrakordiĝo inter substantivoj kaj siaj modifantaj adjektivoj.

Sed tiumomente, kiam ni konsideras pli subtilajn demandojn pri gramatikeco, ni jam ne ĝuste scias, kien meti asteriskojn:

(11a) "Elizabeta ne atentas siajn memorojn."

(11b) *"Elizabeta ne atentas siajn forgesojn."

Ĉu la asterisko rajtas esti tie en (11b)? Plej probable, neniu E-isto uzus (11b). Sed 'memor-' kaj 'forges-' estas semantike tre similaj — ambaŭ estas mensaj statoj rilatantaj al la memoro. Laŭ la kutima sinteno pri nia lingvo — ĉio uzeblas, kio havas sencon — ŝajne ni ne rajtas asteriskigi (11b). Almenaŭ ni ne certas.

Alia ekzemplo:

(12) "Liaj kredoj/scioj/preferoj/*komprenoj/*voloj eksterordinaras."

Denove, ĉiuj tiuj substantivoj enestas la saman semantikan sferon: mensaj statoj. Plej verŝajne oni ne vidus la asteriskitajn vortojn en tiu kunteksto — sed ĉu vere ni pretas asteriskigi ilin?

En la kazo de la etnolingvoj oni simple konsultas aron de denaskaj parolantoj pri tiaj subtilaĵoj. Sed ĉe Esperanto tian lukson ni ne havas.

Pri Esperanto do, ni devas kontentigi nin per lingvistiko "de ekstere" — kaj en tiu spirito ni komprenu la statistikajn esplorojn. Ili povas almenaŭ liveri al ni svagan ideon pri "ideala kolektiva lingvoscio" aŭ io simila.

4.0 Neprototipeco: statoj.

Statoj inkludas (CROFT 1991: 136) fizikajn statojn kiel 'varma', 'sata'; mensajn statojn kiel 'kolera', 'ĝoja', kaj aliajn statojn kiel 'paca', 'prava', 'malriĉa'. Ili distingiĝas disde karakteroj per sia plia provizoreco: la plej bonaj ekzemploj de karakteroj estas koloroj, formoj, materialoj k.s. kiuj havas relative multe da stabileco tra la tempo, relative multe da persistemo.

Estas memevidente, ke stata koncepto ne povas esti prototipe substantiva (ĝi ne indikas aĵon), nek prototipe adjektiva (ĝi ne modifas karaktere), nek prototipe verba (ĝi ne predikatas agon).

Statoj do havebligas bonan semantikan sferon en kiu trovi neprototipajn vortojn. Nek CROFT (esplorante la rusan kaj kelkajn aliajn lingvojn) nek mi (esplorante Esperanton) povis atingi solidan bazon por starigi prototipan kategorion por statoj. (Vidu CROFT 1991: 136-140.) CROFT do konkludas (1991: 288, fn 28), ke "... statoj laŭ hipotezo ne korelativas kun iu ĉefkategorio..." Sekve laŭ mia teorio pri Esperanto, la bazformo de stata triopo (ekz. 'varmo', 'varma', 'varmi') ĉiam estas determinata laŭ la uzado — t.e., statistike.

Iuj statoj emas forte al verbeco:

Ne eblas ĝeneraligi semantike. 'Ŝat-', 'flar-', kaj 'forges-' estas mensaj statoj, sed ne 'posed-' kaj 'aparten-'. Plue, 'memor-', kiu semantike pariĝas kun 'forges-', distribuiĝas konsiderinde pli idiosinkrazie:

Aliaj statoj emas forte al adjektiveco:

Ankoraŭ aliaj eĉ emas egale al verbeco kaj subtantiveco, kiel videblas aparte en la "Sumoj" kie la datumbazo estas granda:

Sekvas, ke la baza kategorieco de statoj devas esti statistike determinata. Kaj ne surprizas nin, ke en niaj vortaroj 'ŝat-', 'flar-', 'posed-', 'aparten-', 'forges-' ja traktiĝas kiel verboj, 'varm-' kaj 'riĉ-' kiel adjektivoj. Sed kio pri 'soif-' kaj 'ĝoj-' k.s., kiuj proksimume egale emas al substantiveco kaj verbeco?

La statistika aliro perfortas nin gluti amaran pilolon: la bazaj kategorioj (de neprototipaj vortoj) estas relativaj. Laŭ la evidento, la E-istaro traktas 'soif-' kaj 'ĝoj-' jen substantive, jen verbe. Sekvas, ke en la leksiko estas kaj 'soifo' kaj 'soifi', 'ĝojo' kaj 'ĝoji', surbaze de la nuntempa lingvouzo.

Pri du radikoj (ambaŭ diskutiĝas de Michel Duc GONINAZ en PIV2, pĝ. 25, kiel problemaj), la rezultoj de statistika esploro estas aparte interesaj:

'Glu-' kondutas egale inter substantiveco kaj verbeco, kiel atendite. Sekve kaj 'glui' kaj 'gluo' enestas la leksikon, kaj ĝuste tio klarigas la necertecon, kiu jam longe regas pri tiuj vortoj.

Sed 'urin-' montras la unusolan malakordon en miaj datumoj inter la Tekstaro kaj la reto: neniom da adjektiveco en la Tekstaro, sed 47% en la reto, kaj en la "Sumoj" nur 18% da verbeco. Kiu imagus, ke 'urin-' (kvankam la trafoj entute ne estas multaj) plej ofte esprimiĝas adjektive rete, kaj neniam en la Tekstaro? Mi kontrolis la rezultojn dufoje. Mi ne havas eksplikon.

4. Limigoj al derivado.

Ofte oni parolas pri derivado de du formoj el tria (baza) formo, ekzemple de 'bono' kaj 'boni' de la bazforma 'bona'. Sed la afero ne estas ĉiam tiel simpla. Ofte ni trovas, ke (malgraŭ ofta opinio, eĉ dogmo, inter la E-istaro) radiko fakte ne havas konstantan signifon, kaj ofte, tiu fakto apogas la statistikan aliron.

Ni konsideru 'fido', 'fidi', 'fida'. 'Fido' estas substantivo, sed ĝi ne indikas aĵon, do ne povas esti prototipa substantivo. 'Fidi' estas verbo, sed ĝi ne predikatas agon, do ne povas esti prototipa verbo. 'Fida' estas adjektivo, sed ne prototipa, ĉar ne temas pri persistema koncepto. Temas pri stato.

Sekve ni kontrolu la datumbazojn:

Denove preskaŭ egala distribuo inter substantiveco kaj verbeco. Laŭ la teorio, do, 'fido' kaj 'fidi' estu ambaŭ en la leksiko.

Kaj ĝuste tion apogas iu ajn deca vortaro. Jen la difinoj de 'fido' kaj 'fidi' en PIV2:

'Fido' 1: Tiu kormovo, per kiu oni fidas iun.
'Fido' 2: Tiu sento de sekureco, kaŭzata de la kredo al la efiko, valoro de io.
'Fido' 3: Religie bazita kredo.

'Fidi' 1: Esti certa pri la honesteco, kompetenceco de iu en aferoj, kiuj koncernas nian sorton, feliĉon, sekurecon k.s.
'Fidi' 2: Kredi al la efiko, taŭgeco aŭ valoro de io, kiel al garantio kontraŭ danĝero, risko k.s.

Se 'fidi' deriviĝus de 'fido', kien malaperus la signifo 'religie bazita kredo'? Rimarku ke (12) ne povas signifi (13):

(12a) Al amiko tro nova ne fidu.
(12b) Mi fidas viajn vortojn.

(13a) Al amiko tro nova ne havu religie bazitan kredon.
(13b) Mi havas religie bazitan kredon je viaj vortoj.

Inverse, se 'fido' deriviĝus de 'fidi' de kie venus tiu signifo? Rimarku, ke (14) ne povas signifi (15):

(14a) Fido aparte de faroj estas malviva.
(14b) Fido, espero kaj amo estas la tri centraj virtoj.

(15a) Kormovo, per kiu oni fidas iun, aparte de faroj, estas malviva.
(15b) Kormovo, per kiu oni fidas iun, espero kaj amo estas la tri centraj virtoj.

Ni devas atenti interesan kaj evidentan fakton: vortaroj, inkluzive E-vortarojn, ne difinas radikojn, sed vortojn. Kaj oni ne povas derivi vorton de alia vorto, se tio ŝanĝus la signifon de la radiko.

Se kaj 'fido' kaj 'fidi' estas leksikaĵoj (leksemoj), kio pri 'fida'? Evidente, 'fida' povas esti derivaĵo aŭ de 'fido' (kiam ĝi povas rilati al religia kredo) aux de 'fidi' (kiam ĝi ne povas havi tian signifon).

Kio pri 'ĝojo' kaj 'ĝoji', kiuj laŭ ĉi-supra decido estu du apartaj leksikaĵoj? Konsideru la difininojn en PIV2:

'Ĝoji': senti en la koro vivan plezuron, ordinare pro la posedo de reala aŭ imagata bono

'Ĝojo' 1. sento de ĝojanto
'Ĝojo' 2. objekto, kaŭzo de ĝojo

Oni traktu serioze la signifojn: 'ĝojo' havas du signifojn, en malsamaj semantikaj sferoj. Sento ne estas objekto. (16) laŭvorte estas dusignifa:

(16) "La ĝojo de mia vivo savas min el deprimo."

En (16), 'ĝojo' povas esti objekto (homo): ekzemple lojala kaj amoplena edzino. Aŭ ĝi povas esti ĝojsento.

Se 'ĝojo' deriviĝas de 'ĝoji', de kie venas la kroma signifo? Inverse, se 'ĝoji' deriviĝas de 'ĝojo', kial (17) ne povas signifi (18)?

(17) "Li ĝojis en sia nova kontoro."

(18) "Li kaŭzis ĝojon en sia nova kontoro."

Denove, ni havas kialon stipuli du apartajn leksikaĵojn surbaze de malsamaj signifoj — kio akordiĝas kun la neprototipaj statistikaj rezultoj. Kiel en la kazo de 'fida', 'ĝoja' povus esti derivaĵo de unu aŭ de la alia, depende de la signifo.

Kio pri 'gluo' kaj 'glui', kiujn ni ankaŭ leksike apartigis? Denove el PIV2:

'Gluo': duonlikva substanco, kiu, ŝmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekiĝante

'Glui' 1: Teni kune fiksita per gluo aŭ simila substanco
'Glui' 2: Fari, ke unu objekto estu fiksita kun alia per gluo

Pro la dusignifeco de 'glui', (19) estas laŭvorte dusignifa:

(19) "Kungluiĝis la du ŝmirpenikoj."

Aŭ iu kungluis la penikojn, aŭ ili mem kungluiĝis. Se 'gluo' deriviĝas de 'glui', kien malaperas la dua signifo? Inverse se 'glui' deriviĝas de 'gluo', de kie venas tiu sama dua signifo?

Fine, 'soifo' kaj 'soifi'. Tie la afero ne estas tiom klara, ĉar la substantivo kaj la verbo ŝajne havas la samajn du sencojn de 'deziri trinki' kaj 'forte deziri'. Sed ekzistas ankaŭ verboj kiel 'sensoifigi': ne estas klare, almenaŭ por mi, ĉu (20) povas signifi (21):

(20) "Li sensoifigis sian filinon."

(21) "Li senigis sian filinon de ŝia forta deziro."

Ĉiaokaze, mia hipotezo estas, ke kiam vorto ne havas statistike bazan formon, ekzistos leksikaj distingoj inter ĝiaj uzataj formoj (kaj ke tiuj distingoj fakte kaŭzas la mankon de unusola bazformo kaj do la statistikojn) — kio kutime ne okazos ĉe tiuj triopoj, kiuj ja havas statistike bazajn formojn (kiel 'ŝat-', 'flar-', 'posed-', 'aparten-', 'forges-', 'varm-', 'riĉ-', 'sat-', 'pez-' k.s.).

5.0 Metaforeco.

Oni povus obĵeti, ke en la kazoj de 'ĝoj-', 'soif-' k.s. unu el la "signifoj" estas nur metafora etendo de la alia, kaj nur tiu alia estas ĝia vortara aŭ vera signifo (malgraŭ ke en miaj ekzemploj ambaŭ enestis PIV2-on). Tio estas iugrade valida obĵeto, sed fakte — kvankam ne haveblas tute adekvata teorio pri metaforoj — estas komprenate nuntempe ke metaforo estas speciala parolago, kiu bezonas signalon (vidu mian "Enkonduko al pragmatiko", Par. 6), por ke la aŭskultanto/leganto sciu, ke metaforo uziĝas. Kiam tiu signalo jam ne necesas, la iama metaforo eksiĝas, kaj nova signifo de la koncerna vorto ekzistas. Tamen, la obĵeto iom validas, kaj bezonas pli da pensado.

6.0 Resumo.

Resume: kiam en triopo X-o, X-a, X-i, unu el la formoj estas prototipa por sia kategorio (estas substantivo indikanta konkretan aĵon, adjektivo modifanta karaktere, aŭ verbo predikanta konkretan procezhavan agon), tiu formo estas la bazformo, kaj la aliaj (se ne temas pri ŝanĝo de signifo de la radiko) deriviĝas de ĝi per ŝanĝo de la finaĵo. Se neniu formo estas prototipa por sia kategorio, la uzado (statistika plejofteco) determinas la bazformon. Eblas, ke pli ol unu bazformo ekzistas, kaj en tiuj kazoj, oni serĉu apartan evidenton en la signifoj por apogi tion.

Pri la ekzaktaj statistikaj ciferoj, kiuj pravigas tiun kaj tiun decidon, oni povus argumenti. Lingvoj ne povas esti tute konsekvencaj; sed lingvistikaj teorioj ja devas esti konsekvencaj. La gvid-principo en la lingvistiko ĉiam estas: rezoni de la klaraj kazoj al la neklaraj kazoj. Ni do agordu la ciferojn tiel, ke ili konformiĝas al la plej klaraj kazoj.

En la sekva ĉapitro de tiu ĉi verko ni plue esploros la temon de morfologia derivado en Esperanto.



TERMINOJ

teksto: iu ajn peco de lingvaĵo, ĉu parola, ĉu skriba, kutime pli granda ol frazo.

leksiko: "tuto de la leksemoj de lingvo" (PIV2). Lingvo konsistas esence el leksiko kaj reguloj. En la leksiko estas ĉio, kies konduton ne regas ĝeneralaj reguloj; precipe, ĝi estas listo de ĉiuj leksemoj (leksikaĵoj, leksikaj unuoj) de la lingvo, kune kun ĉia specifa informo pri ĉiu leksemo, inkluzive ties signifon.



NOTOJ

[1] Tiu ĉi mallonga artikolo celas esti bazo de la unua ĉapitro de pli longa verko pri la Esperanta morfologio, kiu fine anstataŭu "Prova sistema analizo de Esperanta morfologio" (troveblan en tiu ĉi paĝaro).

Rimarku ke asterisko (kiel kutime en la sinkrona lingvistiko) signas neeblan aŭ ne okazantan lingvan esprimon.

[2] Mi ne konsentas kun CROFT pri adjektiveco kiel universala kategorio, sed por Esperanto tre utilas tiu faceto de lia modelo.

[3] En la plej lasta versio de PMEG, WENNERGREN, post tradicia prezento orientita al radikoj, skribas (sub Vortelementoj kaj signifoj):

Multaj preferas diri, ke temas pri diversaj bazaj vortoj, de kiuj oni deiras en la vortfarado... Tia klarigomaniero estas tute bona, kaj verŝajne por multaj pli natura. Tia parolo pri bazformoj esence estas la sama afero, kiel parolado pri propra signifo de radikoj. Se radiko estas laŭ sia signifo aga, tiam oni nature vidas por ĝi la verban formon kiel bazan. Se radiko estas eca, tiam oni nature vidas la A-finaĵan formon kiel bazan. Se radiko signife estas nek aga, nek eca, tiam oni nature rigardas ĝian O-formon kiel bazan.

Estas unu grava diferenco inter la du klarigmanieroj (se uzi la terminon de Wennergren): por esti baza, efektiva vortformo devas ekzisti — uziĝi. En vort-bazita modelo, oni ne povas pretendi, ke ekzemple pro semantikaj impresoj radiko "estas verba", malgraŭ ke verbaj formoj de ĝi neniam uziĝas.

Ankaŭ la metodo, konsideri la signifon de la o-formo de iu vorto, por scii la kategoriecon de ĝia radiko — kiun konservas WENNERGREN en sia nova versio (Kiel eltrovi la propran signifon de radiko?) — ne funkcias, se o-formo neniam uziĝas. Kaj se ĝi ja uziĝas, sed tre malofte, tiam oni ne povas certiĝi pri ĝia signifo.

[4] Funkcioj estas parolagoj (CROFT 1991:51) en la senco de mia "Enkonduko al parolagoj" ĉi-reteja, nur pli simplaj kaj fundamentaj, ol tiuj kiujn mi tie diskutis.

[5] Vidu CROFT (1991), par. 2.5, por diskuto pri la rilato inter prototipeco kaj tekstofteco.

[6] Jen la Tekstaraj serĉesprimoj, kiujn mi uzis:

verbaj formoj:
V1. \bRADIKO(ad)?\VF\b
V2. \bRADIKO(ad)?(a|i|o)(n)?t(a(j)?|e)\b
(la trafojn de la du mi simple adiciis)

substantivaj formoj:
S. \bRADIKOo(j)?(n)?\b

adjektivaj formoj:
A. \bRADIKOa(j)?(n)?\b

Ĉe la reto mi devis aparte serĉi diversajn formojn (kun "kaj estas") kaj adicii la rezultojn. Sed por ŝpari iom da tempo mi rete ne serĉis la ad-havajn verbformojn, nek la pasivajn verbformojn. Ankaŭ, ĉar post la unuaj dek provoj montriĝis ke preskaŭ ĉiam ricevas 0 trafojn la verbformoj kun -inte, -onta, -ontan, -ontaj, -ontajn kaj -onte mi ĉesis inkludi tiujn. Sume do, inter verbformoj mi serĉis rete la formojn kun -i, -as, -is, -os, -us, -u, -anta, -antan, -antaj, -antajn, -ante, -inta, -intan, -intaj, -intajn.

La reto perdas fidindecon pro diversaj kialoj, ekz. (a) neesperantaj vortoj erare enkalkuliĝas tiam kaj tiam, precipe kroataj, italaj kaj eĉ suomaj (eĉ kiam oni inkludas en la serĉo "kaj estas", ĉar en la sama retpaĝo povas esti pluraj lingvoj); kaj (b) iuj tekstoj troviĝas kaj en la Tekstaro kaj aliloke en la reto. Sekve la ciferoj el la reto kutime tro grandas. Iom kompensante tion, mi ne serĉis rete la pasivajn verbformojn. Aliflanke, temas pri elcentaĵoj, sekve la absolutaj ciferoj ne tiom gravas.

Ĉe supersignitaj literoj rete, mi serĉis kaj ikse kaj supersigne, kaj adiciis la rezultojn.

Fine, mi ne ĉiam povis uzi Guglon, do kelkfoje devis turni min al http://www.alltheweb.com, pro tio, ke Guglo seneksplike kaj sporade rifuzis rekoni la supersignojn.

[7] Tio solvas problemon pri kiu atentigis min WENNERGREN (persona komunikaĵo) en 2004, skribante:

Alternative via metodo baziĝas sur la supozo, de la bazformo (iel difinita) automate fariĝas la plej ofte uzata formo. Sed kial devas esti tiel? La bazformo de la radiko KOĤ/ klare estas "Koĥo" (propra nomo), kaj en la Nova PIV tiu radiko aperas sub tia formo. Ĝi do estas O-karaktera. Sed en la praktika uzo kredeble la A-formo estas pli ofta, ĉar oni pli ofte parolas pri Koĥaj bakterioj (kiuj havas sian nomon de Koĥo). Tiu statistika fakto ne ŝanĝas la karakteron de tiu radiko al A - krom se oni _difinas_ karakteron kiel "la plej ofte uzata formo", kaj tiam - laŭ mi - radikokaraktero fariĝas tute malinteresa nocio, almenaŭ por lernanto/uzanto.

Lau mi KOĤ/ ne estas A-karaktera, ĉar se oni kreas el ĝi la formon "Koĥo" tiam oni ne ricevas vorton kun signifo pli-malpli simila al "Koĥeco". Tio estas grava kaj sciinda fakto. Flanke de tio statistika ofteco estas tute ignorenda.

Laŭ mia teorio, el la triopo 'Koĥo', 'Koĥa', 'Koĥi', la unua nepre estas la bazformo, ĉar ĝi estas prototipa substantivo, indikanta objekton (homon). Statistiko nur ludas rolon, kiam ne haveblas prototipeco. Mi asertas ne ke la bazformo aŭtomate fariĝas la plej ofte uzata formo, sed ke prototipa bazformo aŭtomate fariĝas la plej ofte uzata formo.



REFERENCOJ

CHERPILLOD, André, 2003: "Gramatika karaktero de la radikoj" (Lingvaj Babilaĵoj, Eldonejo Blanchetière, pp 46-55).

CROFT, William, 1991: Syntactic Categories and Grammatical Relations: the Cognitive Organization of Information (University of Chicago Press, ISBN 0-226-12089-9; papere 0-226-12090-2).

DIK, Simon C., 1978: Functional grammar (Elsevier/North-Holland; = North-Holland linguistic series, 37; ISBN 0-444-85082-7).

PAG = Kálmán KALOCSAY & Gaston WARINGHIEN, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1980). La valorega recenzartikolo de Joŭko LINDSTEDT aperas ĉi tie. (Oni devas subenrulumi en la maldekstra kadro.)

PIV2 = La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Ĝenerala Gvidanto Michel Duc Goninaz. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002-a eldono.

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

TAYLOR, John R., 1989: Linguistic Categorization: Prototypes in Linguistic Theory (Oxford University Press; represita 1990; papere 1991 de Clarendon Paperbacks ISBN 0-19-823918-1).

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".