KURIOZAJ DIFINOJ EN NPIV-2002: tri ekzemploj

Ken Miner, Aŭgusto 2006


Tezo: NPIV-2002 difinas certajn internaciajn vortojn alie, ol modernaj etnolingvaj vortaroj. Mi elektis tri ekzemplojn: SNOBO, DIKTATORO, CIVILIZACIO. Esplorante ilin, mi estis limigita al kelkaj lingvoj, kiujn mi iom povas legi: mia propra angla, la germana, la hispana, la itala, kaj la franca.

Por la anglaj datenoj mi resumis el serĉoj ĉe http://www.alphadictionary.com/index.shtml, kiu ebligas serĉi ĝis 992 retajn vortarojn samtempe. (Kompreneble ne ĉiu serĉo trafas ĉiujn 992 vortarojn, ĉar la plimulto estas nur fakaj. Kutime malpli ol 10 trafoj sufiĉis por ĝeneraligi pri la angla.) Por la germana mi uzis Wahrig Deutsches Wörterbuch, de Gerhard WAHRIG (Bertelsmann Lexikon-Verlag, 1968, 1978). Por la hispana mi uzis Diccionario Larousse del Español Moderno, 1983. Por la itala mi uzis Il nuovo dizionario italiano Garzanti, 1984, 1991. Por la franca mi uzis Dictionnaire Alexandria on line.

Ideale ĉi tia studo esplorus ne nur NPIV-2002 sed ankaŭ pli fruajn PV-ojn. Sed mi posedas nur NPIV-2002 kaj PV (eldonon de 1953). Poste eblus esplori, kiel evoluis la koncernaj difinoj.

I. SNOBO.

NPIV-2002:

Homo, kiu konstante, senpripense kaj sendistinge admiras kaj imitas ĉion, kion li/ŝi opinias laŭmoda.

Nekutimas internacie nek originlingve la emfazo pri laŭmodeco. Laŭ anglaj vortaroj (kompreneble ĉi-kaze la angla estas la originlingvo), snobo male preferus imiti tion, kio NE laŭmodas. Laŭ anglalingvaj vortaroj, snobo aŭ (a) kredas, ke ŝliaj gustoj iurilate superas tiujn de aliaj homoj, aŭ (b) serĉas anecon en pli alta socia klaso, ol sia origina, aŭ (c) ambaŭ. Nenio el tio aperas en la NPIV-a difino. (La vorto negative nuancas, kutime, pro la aroganta mieno de stereotipa snobo.)

En la Cambridge International Dictionary of English ekzemple unu signifo estas "a person who has extremely high standards who is not satisfied by the things that ordinary people like" [persono kun tre altaj normoj, kiu ne kontentiĝas per tiuj aferoj, kiujn ŝatas ordinaruloj]. Eĉ ne unu angla vortaro el la 22 kontrolitaj menciis laŭmodecon.

La germana kaj la franca similas:

Wahrig:

reicher, vornehmtuender, aber ungebildeter Mensch; jemand, der sich (zu Recht oder Unrecht) anderen überlegen fühlt und dies auch zu erkennen gibt [riĉa, eminentkonduta, tamen nekulturita homo; iu, kiu ĉu prave ĉu malprave sentas sin supera je aliaj homoj, kaj tion diskonigas]

Dictionnaire Alexandria:

personne qui cherche à s'intégrer dans un milieu huppé en adoptant son système de valeurs, ses habitudes [persono, kiu provas eniĝi en altklasan grupon, adoptante ĝian valorsistemon kaj kutimojn]

Nur la hispana vere akordas kun NPIV. Diccionario Larousse:

snobismo: Admiración infundada por todas las cosas que están de moda, especialmente por las que vienen del estranjero [senbaza admirado al ĉio, kio estas laŭmoda, aparte tio, kio venas de eksterlando]

La itala sin trovas parte en akordo kun ambaŭ difinoj. Garzanti:

Che o chi, per ostentare raffinetezza, distinzione e originalità, segue con voluto entusiasmo ogni moda nuova ed eccentrica. [tiu aŭ tio, kio por monti rafinitecon, apartecon kaj originalecon, sekvas kun intenca entuziasmo ĉiun novan kaj ekscentran modon]

Per sia adhero al minoritata signifo, la difino de NPIV maltrafas la pli centran kaj pli internacian signifaron de la vorto 'snobo'.

II. DIKTATORO.

NPIV-2002:

eksterordinara, provizora estro de ŝtato, kun absoluta povo.

Problemo: dum aliaj vortaroj klare agnoskas du signifojn de la vorto, unu el antikva Romo kaj alian modernan, la PV-oj elektis doni nur la antikvan, retenante (mi supozas, pro ideologiaj kialoj) la adjektivon "provizora" en sia difino. Neniu alia moderna vortaro faras tion.

Ĉiuj anglaj vortaroj (21 kontrolitaj) aŭ donas nur la modernan signifon, aŭ distingas inter la du. Ekzemploj:

Cambridge International Dictionary of English:

MAINLY DISAPPROVING. A leader who has complete power in a country and has not been elected by the people [precipe malaprobe: Estro, kiu havas tutan potencon en lando, kaj ne elektiĝis de la popolo]

The American Heritage Dictionary of the English Language:

1a. An absolute ruler. b. A tyrant; a despot. 2. An ancient Roman magistrate appointed temporarily to deal with an immediate crisis or emergency. [1a. Absoluta reganto. b. Tirano, despoto. 2. Antikva Roma magistrato provizore nomumita por trakti tujan krizon aŭ emergencon.]

Alilingvaj vortaroj akordas.

Wahrig:

Diktator: (Im alten Rom) in Notzeiten für sechs Monate eingesetztes Regierungsoberhaupt mit höchster Gewalt; (allg.) Herrscher mit unbeschränkter Gewalt [(en antikva Romo) ŝtatestro kreita por ses monatoj en kriztempoj, kun senbrida potenco (ĝenerale) reganto kun senlima potenco]

Diccionario Larousse:

Dictador: en Roma, magistrado investido de la autoridad suprema por el Senado en tiempos de peligro.En los estados modernos, jefe supremo investido de todos los poderes [en Romo, magistrato ricevinta de la Senato plej superan aŭtoritaton en tempoj de danĝero. En modernaj ŝtatoj, plej alta ĉefo ricevinta ĉiujn potencojn.]

Garzanti:

Dittatore: 1. cui esercita poteri supremi senza dover renderne conto a nessuno; 2. nell'antica repubblica romana, magistrato supremo straordinario, nominato in tempi di grave crisi [1. Tiu, kiu disponas pri plej superaj potencoj sin devi respondi al iu ajn 2. En la antikva Roma respubliko, eksterordinara plej supra magistrato, nomumita en tempoj de gravaj krizoj]

Dictionnaire Alexandria:

1.personne qui exerce de façon totalitaire le pouvoir dont elle s'est emparée.
2.(antiquité)dans l'Antiquité romaine, magistrat à qui est temporairement dévolu le pouvoir absolu pour faire face à une crise grave. [1. persono, kiu aplikas totalisme la kaptitan potencon 2. (en la antikveco) magistrato por kiu estas provizore konservita absoluta potenco por alfronti danĝeran krizon]

Klare, NPIV ne akordas kun la ĝenerala difinado.

III. CIVILIZACIO.

NPIV-2002:

1. Kolektiva orda organizo bazita sur sociaj rilatoj, moroj, leĝoj, ks, kaj karakterizanta difinitan epokon, popolon ks. (ekzemploj)
2. (evi) Tia organizo, konsiderata kiel plej bona por la tuta homaro. (ekzemploj)

La ĉefa problemo estas 2, kun sia "evi". Sed la tuta difino estas tendenca. Se oni volas argumenti kontraŭ absoluta koncepto de civilizacio, tute bone; sed vortaro ne estas loko por trudi sian filozofion. Aliaj vortaroj distingas inter la specifa kaj la ĝenerala signifoj; la germana donas nur la specifan. Wahrig:

Zivilisation: die technisch fortgeschrittenen, verfeinerten äußeren Formen des Lebens und der Lebensweise eines Volkes [la teknike progresintaj rafinitaj eksteraj formoj de la vivo kaj de la vivmaniero de popolo]

Sed neniu krom la esperanta konsilas kontraŭ la ĝenerala signifo.

Tipaj aliaj difinoj sekvas.

Cambridge International Dictionary of English:

Civilization: human society with its highly developed social organizations, or the culture and way of life of a society or country at a particular period in time [la homa socio kun siaj bone disvolviĝintaj sociaj organizoj, aŭ la kulturo kaj vivmaniero de socio aŭ de lando en spefica tempoperiodo]

Diccionario Larousse:

Civilización: Conjunto de caracteres propios de un pueblo o raza o de los pueblos desarollados [aro de propraj karakteroj de popolo aŭ raso, aŭ de la disvolviĝintaj popoloj]

Garzanti:

Civilità: il livello di cultura e di progresso materiale e spirituale raggiunto dall'umanità intera o da un popolo in particolare [la nivelo de kulturo kaj materia kaj spirita progreso atingita de la tuta homaro aŭ de unu popolo specife]

Dictionnaire Alexandria:

civilisation: 1.Ensemble de pratiques et de traits humains caractérisant une société particulière. 2.ensemble de ce qui caractérise les grandes sociétés humaines : la religion, les morale, les acquis scientifiques et techniques, etc. [1. tuto de praktikoj kaj homtrajtoj, kiuj karakterizas specifan socion 2. Tutaĵo de tio, kio karakterizas grandajn homajn sociojn: la religio, la moralo, sciencaj kaj teknikaj atingoj, ktp.

Ĉi-kaze NPIV denove, kiel en la kazo de DIKTATORO, permesas ideologion enŝteliĝi en vortaran difinon. Interese, tamen, nia vortaro ne adheras al sia propra "evi", ĉar en aliaj difinoj, ĝi uzas la terminon en ĝia ĝenerala senco; ekz. sub "progresema" ni trovas: "Faciliganta la progreson de la civilizacio."


Sekva paŝo logike estus montri, ke la koncernaj vortoj fatke uziĝas en Esperanto laŭ la aktualaj, ne la NPIV-aj, signifoj. Mi provis tion, sed estas diable malfacile demonstri, kio estas aŭ ne estas la intencita signifo de vorto en plej multaj tekstoj. Do mi koncentriĝis pri la vortaroj, kaj restas kontenta pri la nura eksperimenta naturo de la klopodo.

Sekvante ideon de Nicola RUGGIERO tamen (al kiu dankon) — la difinoj de la tri vortoj laste en la komuna projekto Reta Vortaro iom prilumas la nuntempan lingvouzon:

SNOBO. Homo, kiu sendistinge imitas ĉion modan aŭ altklasan, kaj sentigas malestimon al aliaj aferoj.
DIKTATORO. Regnestro kun absoluta povo: en Romio, en tempo de danĝero, la senato povis nomumi diktatoron por se[s]monata regado.
CIVILIZACIO. = civilizo.