"F A B E L O J" de Lord Dunsany

LA RENDEVUO

Lord Dunsany

xxxFamo, kantante sur la ŝoseoj, kaj dum kantado ludante kun trivialaj aventuristoj, preterpasis senatente la poeton.
xxxSed la poeto daŭrigis krei por ŝi florkronojn el kantado, por kovri ŝian kapon en la kortoj de la Tempo: tamen ŝi daŭrigis porti anstataŭe la senvalorajn girlandojn, kiujn ĵetis al ŝi bruaj civitanoj en la vojoj, faritajn el pereemaj materialoj.
xxxKaj poste, kiam ajn tiuj girlandoj mortis, la poeto revenis al ŝi kun siaj florkronoj el kantado; kaj ankoraŭ ŝi ridis je li kaj portis la senvalorajn girlandojn, kvankam ili ĉiam mortis vespere.
xxxKaj unu tagon la poeto riproĉis ŝin amare, kaj diris al ŝi: "Bela Famo, eĉ en la ŝoseoj kaj en la vojoj vi ne hezitis ridi kaj krii kaj flirti kun senvaloraj viroj, dum mi laboris por vi kaj revis pri vi, kaj vi tamen mokis min kaj preterpasis min."
xxxKaj Famo turnis al li la dorson, kaj foriris, sed forirante ŝi rigardis lin super la ŝultro kaj ridetis rideton, kiun li antaŭe ne vidis, kaj, parolante preskaŭ flustre, diris:
xxx"Mi rendevuos kun vi en la tombejo malantaŭ la Labordomo post cento de jaroj."
elangligis KM

KARONO

Lord Dunsany

xxx Karono sin klinis antaŭen kaj remis. Ĉio unuiĝis kun lia laco.
xxx Por li ne temis pri jaroj nek jarcentoj, sed pri vastaj inundoj da tempo, kaj pri malnova pezeco kaj brakdoloro, kiuj fariĝis por li parto de la plano de la dioj, farita el la sama materialo kun la Eterno.
xxx Se minimume la dioj sendintus al li kontraŭan venton, tio estus dividinta en lia memoraro la tutan tempon en du egalajn slabojn.
xxx Tiel grizaj ĉiam estis ĉiuj aferoj tie, kie li estis, ke se iu brileco okazintus unusekunde inter la mortintoj — sur la vizaĝo ekzemple de tia reĝino, kiel Kleopatro — li ne ĝin povintus percepti.
xxx Estis strange, ke la mortintoj nuntempe alvenas tiel grandnombre. Ili alvenas pomile kaj antaŭe nur po kvindeko. Estis nek la devo de Karono, nek ties inklino, pripensi tiajn aferojn en sia griza animo. Li klinis sin antaŭen kaj remis.
xxx Tiam dum tempeto neniu venis. Ne estis kutime ke la dioj ne subensendu iun de la tero dum tia tempeto. Sed la dioj scias plejbone.
xxx Tiam venis unu viro sole. La eta fantomo eksidis tremante sur soleca benko, kaj la boatego forpuŝiĝis. Nur unu pasaĝero; la dioj scias plejbone. Kaj la granda kaj laca Karono antaŭenremis apud la silenta tremanta senkorpuleto.
xxx Kaj la sono de la rivero similis potencan suspiron, kiun eligis Malĝojo en la komenco inter siaj fratinoj, kiu ne kapablis formorti kiel la eĥoj de la homa malĝojo sur teraj montetoj, sed tiel maljunis kiel la tempo mem, kaj kiel la doloro en la brako de Karono.
xxx Tiam la boato el la malrapida griza rivero alvenis la bordon de la urbo Dis, kaj la eta ankoraŭ tremanta silenta spirito paŝis stranden, kaj Karono turnis la boaton por lace reiri al la mondo. Tiam parolis la etaĵo, kiu iam estis homo:
xxx "Mi estas la lasta," li diris.
xxx Neniu antaŭe iam igis Karonon rideti; neniu antaŭe iam igis lin plori.
elangligis KM

LA VERMO KAJ LA ANĜELO

Lord Dunsany

xxx Rampante el la tomboj de la mortfalintoj, vermo renkontis anĝelon.
xxx Kaj kune ili rigardis la reĝojn kaj reĝlandojn, kaj la junulinojn kaj junulojn, kaj la urbojn de la homoj. Ili vidis la maljunulojn pezajn en iliaj seĝoj, kaj aŭdis la infanojn en la kampoj ludantajn. Ili vidis forajn militojn kaj militistojn kaj ĉirkaŭmurigitajn urbetojn, saĝon kaj malbonon, kaj la pompon de reĝoj, kaj la popolojn de ĉiuj landoj, kiujn konis la sunlumo.
xxx Kaj la vermo alparolis la anĝelon dirante: "Jen mia manĝaĵo."
xxx
murmuris la anĝelo, ĉar ili iradis apud la maro, "kaj ĉu ankaŭ tion vi kapablas detrui?"
xxx Kaj la vermo paliĝis pro sia kolero ĝis grizeco vide terura, ĉar jam tri mil jarojn li estis peninta detrui tiun verson, kaj tamen ankoraŭ ĝia melodio sonoris en lia kapo.
elangligis KM
(La ĉitaĵo troviĝas en Libro 1 de la Iliado de Homero, kaj signifas proksimume: "sed li iris laŭ la bordo de la sonanta maro".)

LA DEMAGOGO KAJ LA DEMIMONDANINO

Lord Dunsany

xxx Demagogo kaj demimondanino hazarde samtempe alvenis la pordegon de Paradizo. Kaj la Sanktulo rigardis ilin ambaŭ malĝoje.
xxx "Kial vi estis demagogo?" li diris al la unua.
xxx "Pro tio," diris la demagogo, "ke mi apogas tiujn principojn, kiuj faris nin tio, kio ni estas, kaj mi karigis nian Partion al la granda koro de la popolo. Mallonge, mi staradis neŝanceleble sur la platformo de la popola reprezentado."
xxx"Kaj vi?" diris la Sanktulo al la anino de la demimondo.
xxx "Mi volis monon," diris la demimondanino.
xxx Kaj post kelkaj minutoj da pensado la Sanktulo diris: "Nu, envenu, kvankam vi ne tion meritas."
xxx Sed al la demagogo li diris: "Ni vere bedaŭras, ke la limigita spaco, kiun ni havas je nia dispono, kaj nia domaĝa manko de interesiĝo pri tiuj Demandoj, kiujn vi tiom strebis inokuli kaj tiom defendis en la pasinteco, preventas ke ni donu al vi la apogon, kiun vi petas."
xxx Kaj li fermis la oran pordegon.
elangligis KM

LA REVENO DE LA KANTADO

Lord Dunsany

xxx "La cignoj kantas denove," diris unu el la dioj al alia. Kaj rigardante suben — ĉar miaj sonĝoj portintis min al iu bela kaj fora Valhalo — mi vidis sub mi irizan vezikon, ne multe pli grandan ol stelo, brilantan bele sed feble. El ĝi suprenflugadis aro da blankaj sennombraj cignoj, kantante kantante, ĝis ŝajnis, ke eĉ la dioj estas sovaĝaj ŝipoj en oceano da muziko.
xxx "Kio ĝi estas?" mi diris al iu, kiu estis humila inter la dioj.
xxx "Nur mondo finiĝis," li diris al mi, "kaj la cignoj revenas al la dioj, redonante la donacon de kantado."
xxx "Tuta mondo morta!" mi diris.
xxx "Morta," diris tiu, kiu estis humila inter la dioj. "La mondoj ne estas eternaj; nur la kantado estas senmorta."
xxx "Rigardu! Rigardu!" li diris. "Baldaŭ estos nova."
xxx Kaj mi rigardis, kaj vidis alaŭdojn subenirantajn de la dioj.
elangligis KM

MISIDENTIGO

Lord Dunsany

xxx Famo, dum ŝi promenadis vespere en urbo, vidis la ŝminkitan vizaĝon de Fifamo, pavanta sub gaslampo, kaj multaj genuiĝis al ŝi en la malpuraĵo de la vojo.
xxx "Kiu estas vi?" Famo diris al ŝi.
xxx "Mi estas Famo," diris Fifamo.
xxx Tiam Famo kviete forŝteliĝis, tiel ke neniu sciu, ke ŝi foriris.
xxx Kaj baldaŭ Fifamo foriris kaj ĉiuj ŝiaj adorantoj leviĝis kaj sekvis post ŝi, kaj ŝi kondukis ilin, kiel decis, en sian denaskan Enfalujon.
elangligis KM