RIMARKOJ PRI EN LA KOMENCO ESTAS LA VORTO DE GERALDO MATTOS (fina versio)

Ken Miner, Aprilo 2006

Geraldo MATTOS, En la komenco estas la vorto. Chapecó-SC, Brazilo, 2000. Ekde nun "EKVO". Post miaj rimarkoj estas aranĝo de la tuta libro kaj listo de preseraroj.

1.0 Enkonduko. En EKVO, la aŭtoro (ĉi-poste simple "Mattos") kreas pli-malpli formalan modelon por priskribado de la Esperanta morfologia strukturo.[1] La modelo ŝajne intencas servi precipe klarige aŭ pedagogie, ĉar la aŭtoro ne efektive reprezentas la procezojn, [2] kiujn li diskutas (t.e, la modelo ne estas genera), kaj ne provizas pure lingvistikajn argumentojn por siaj unuopaj decidoj (la aŭtoro ja estas ne nur lingvisto, sed ankaŭ akademiano!) Tiusence la modelo ja estas 'strukturisma' (kiel jam skribis unu recenzanto), en la senco de la strukturismo antaŭ Chomsky.

La verko certe estas gravega kontribuaĵo, precipe pro sia relativa formaleco. Tre gravas kompreni ekzakte kio estas asertata en gramatikaj verkoj. Tiel eblas rafini ilin kaj konstante reenpuŝi iliajn limojn per pliaj datumoj. Tiel la kompreno akumuliĝas. Miaj kritikoj celas nur tion; mi mem certe ne havas adekvatan teorion pri la esperanta morfologio, malgraŭ konsiderinda prilaboro.

2.0 Reprezentaĵoj. Bedaŭrinde, pro konsideroj precipe praktikaj, mi ne povas uzi en mia diskuto ĝuste la diagramojn de Mattos, ekzemple (1):

(1)

Mi devos renversi la diagramojn de Mattos kaj ilin transformi en arbodiagramojn, ekzemple (2):

(2)

(1) kaj (2) enhavas precize la saman strukturan informon. Sed la arbodiagramojn eblas al mi facile kaj rapide krei, dum la aliajn, ne. (Vi provu, per taboj kaj substrekoj!) Sed preter tio, la arbodiagramoj ja havas la avantaĝon esti pli konataj al plej multaj nuntempaj lingvistoj. Tiu anstataŭigado signifas, ke la (maloftaj) esprimoj de Mattos 'supera' kaj 'malsupera', kiam temas pri diagramoj, interŝanĝus siajn signifojn. Tamen se ni zorge atentas la difinojn en lia Glosareto, ekz. tiuj de 'subordigado' kaj 'superordigado', ni ne eraros.

Mi faros unu plian sensignifan, sed mi esperas plifaciligan, ŝanĝon. Mattos kutime nur inkludas en siaj diagramoj la informon tuj necesan por ilustri sian temon. Mi skribos pli kompletajn diagramojn, kaj indikos la pozicion de ĉiuj morfemoj. La pli kompleta strukturo ekzemple por 'grandkapulo' estas (3):

(3)

Tute kompleta strukturo montrus ankaŭ, ke la dua V estas la kapo (E) de la lokucio L. Sed tro da detalo deprenus legeblecon.

La signifoj de la simboloj estos klaraj post la sekva diskuto 3.0.

3.0 Niveloj kaj pozicioj.

La strukturaj niveloj estas:

M (morfemo)
V (vorto)
L (lokucio) [3]
S (sentenco) [4]
P (propozicio)

P (propozicio) estas S (sentenco) aŭ aro da sentencoj plus indikilo de pragmatika rolo (demando, aserto, k.c.)

La pozicioj en sia ordo estas:

A1 - "mencio" [5]
E - "esenca pozicio"
A2 - aĉ, ad, eg, et ("grado") plus nj, ĉj — la "veraj sufiksoj" de Esperanto, kiuj ne estas kapaj; la aliaj ('ulo', 'eca', 'aro' k.c.) estas vortigiloj, kaj okupas la pozicion E.
A3 - o, i, a "kategorio" [6]
A4 - j "nombro" (nur substantivoj kaj adjektivoj)
A5 - n "kazo" (nur substantivoj kaj adjektivoj)
A6 - a, i, o "aspekto" (nur verboj)
A7 - u "okazigo" (nur verboj)
A8 - s "deklaro" (nur verboj)

Pozicio-klaso (angle position class) estas pozicio en strukturo, kune kun la klaso de elementoj, kiuj povas okupi tiun pozicion. Ĉar en kompletigitaj Mattos-diagramoj la okupantaj elementoj ĉiam montriĝas kune kun siaj nivelosimboloj, la pli simpla termino 'pozicio' sufiĉas. De temp' al tempo Mattos uzas ankaŭ la terminon 'funkcioj' por siaj A-1, A-2, k.c.

E, la esenca pozicio, similas al tio, kion aliaj lingvistoj nomas la 'kapo' de la respektiva konstruo — la precipa elemento,"kies malesto forigus la tutan formon" (Glosareto de Mattos). Akcidentaj (do nekapaj) pozicioj povas malesti sen detrui la formon. Pĝ. 20: "... la eventuala foresto de akcidentaj elementoj ne nuligas la strukturon."

Malvastsence tiuj difinoj ne adekvatas por la modelo de Mattos kiam temas pri simplaj vortoj, ĉar nudaj radikoj kutime ne povas memstari, sekve se ni deprenus ekzemple '-o' el 'domo' la formo ja estus detruita; kaj fraz-sintakse orientitaj difinoj de 'kapo' ankaŭ ne funkcias por Esperanto en teorio, kie nudaj radikoj ludas rolon. Normale ni povas uzi parte semantikan difinon: en simpla vorto, la kapo, E, estas la unusola leksika elemento, kaj je pli altaj niveloj, E estas la parto "kies malesto forigus la tutan formon". Sed eĉ tio ne plene taŭgas por EKVO, ĉar Mattos nomas (pĝ. 33) la okupantojn de la pozicio A-2 ('-ad', '-aĉ', '-eg' k.c.) "leksikaj". Kial, mi ne certas.

Bedaŭrinde ni ne povas pretendi, ke je la vorta nivelo, la kapo estas ĉiam la semantika kapo tout court, pro vortoj kiel 'eksedzo', 'maljuna' k.s.: eksedzo ne estas edzo; maljuna ne estas juna. Tiaj vortoj en aliaj lingvoj simple nomiĝas, de plej multaj lingvistoj, senkapaj (eksocentraj). Kaj plej multaj lingvistoj (ja ne Chomsky-anoj tamen) agnoskas senkapajn (eksocentrajn) konstruojn ankaŭ en la fraz-sintakso. Kio en la prepozicia lokucio "en la domo" estas la kapo?

Finfine do ni ne povas diri ke la E de Mattos estas precize la 'kapo' de la ĝenerala lingvistiko. Kp. ankaŭ sube en 7.1.

En (3), rimarku ke 'grand', 'kap', kaj 'ul' ĉiuj estas E-oj de siaj respektivaj niveloj.

4.0 Kohero. Kohero estas la aro de individuaj rilatoj inter E kaj la akcidentaj elementoj:

Ĉiuj akcidentaj elementoj rilatas unuope al la kapo, E, de la konstruo aŭ subkonstruo. Tio estas ankoraŭ plia difino de la koncepto 'kapo'. Kvankam Mattos nomas koheron 'procezo', ĝi sekvas de la naturo de la kapeco.

Sed kohero ja estas procezo, en la senco ke per kohero konstruiĝas simplaj vortoj, almetante akcidentajn elementojn al E, dum pli kompeksaj vortoj kreiĝas per la procezoj en la sekva paragrafo 5.0, precipe per subordigado.

Grava diferenco inter kohero kaj aliaj vortfaraj procezoj estas, ke en kohero aperas nur nudaj radikoj (ppĝ. 85 meze, 87, 97 funde).

5.0 Vortfaraj procezoj.

5.1 Subordigado. Laŭ la Glosareto:

Subordigo: sintaksa fenomeno, per kiu pli kompleksa lingvoformo aperas en la pozicio de pli simpla lingvoformo.

Ekzemple en (3) ĉi-supre, la lokucio 'granda kapo' — pli kompleksa formo — enkorpiĝas en la vorton 'grandkapulo' — pli simplan formon.

Subordigado estas evidente la plej grava vortoforma procezo en Esperanto. Fakte por Mattos ĝi estas "la tuta teorio de la vortfarado en Esperanto" (pĝ. 13). Sed mi ne scias, kial li skribas (pĝ. 12) ke ĝi "estas ignorata de la scienca komunumo por la vorto". En la Chomsky-influitaj teorioj antaŭ 1970, vortoj rutine deriviĝis de fraz-sintaksaj konstruoj. Ĉar oftege oni rimarkis, kaj ankoraŭ rimarkas, ke morfologio kaj sintakso grandgrade faras la saman laboron, eĉ konkurante inter si. Subordiga teorio ne funkcias por la angla, nek supozeble por multaj aliaj etnolingvoj, kaj en la britusona lingvistiko ĝi ne pluvivas; sed por tre regula lingvo kiel la nia, ĝi sufiĉe utilas. Ĝi estas almenaŭ bona deirpunkto.

Laŭ la modelo de Mattos, do (simile al la "klasika" analizado de Esperanto), estas du apartaj vortfaraj procezoj: kohero por simplaj vortoj, kun A-1, E, A-2 ktp., kaj subordigado, kiu kreas pli kompleksajn vortojn. Tipa rezulto de kohero do estas 'disigus':

Tipa rezulto de subordigo estus 'diotima':

5.2 Superordigado. Denove laŭ la Glosareto:

Superordigo: sintaksa fenomeno, per kiu pli simpla lingvoformo aperas en la pozicio de pli kompleksa lingvoformo.

Memevidente la inverso de subordigado. Tiel la aŭtoro traktas aferojn kiel "Panjo!" kaj "Nu?" kie ĉiuj niveloj manifestiĝas ekzemple ĝis per nur unu morfemo. Do tiurilate ne tre interesa el morfologia vidpunkto.

Tamen superordigado gravas en la modelo de Mattos, kiam nuraj morfemoj rolas kiel kapoj (E) en vortoj kiel 'mise' (ppĝ. 104-5):

Morfemo superordigiĝas al vorto, pli kompleksa unuo. 'Mis-' devas esti nura morfemo pro ĝia rolo kiel A-1 en multaj vortoj:

Rimarku, ke por Mattos ĉiu morfemo estas aŭ radiko aŭ afikso (pĝ. 31). Tio signifas ke por li, 'la', 'ho!' k.s. estas radikoj.

6.0 Forfalado de finaĵoj.

Kiel ni vidas ĉi-supre en ekzemplo (3), kaj en aliaj ekzemploj, estas vokaloj en strukturoj, kiuj forfalas — ne estas elparolataj. Mallonge, la supraĵa vorto 'grandkapulo' venas de [[granda][kapo]]ulo. Tio necesas en ia ajn modelo, en kiu la signifoj de vortoj malsamas detale ol siaj prononcoj. Eĉ se ni diskutas simplan kazon, kiel la fama ekzemplo 'vaporŝipo', kiu neus, ke tiu vorto deriviĝas de 'vaporoŝipo' per nedeviga forfalo de vokalo? La alternativo estas nul-morfoj (kiujn fakte Mattos toleras), sed nul-morfoj ("silentaj" manifestiĝoj de morfemoj) estas ne malpli abstraktaj, ol forfalreguloj.

Fakte ni vidos sube, en 8.0, ke nul-morfoj ne eblas en la kadro de Mattos, ĉar la subreguloj de la forfalregulo devas aplikiĝi en difinita ordo.

La forfalregulo laŭ Mattos, kunmetita el diverslokaj mencioj, estas (i) - (iv):

(i) Fonologia kondiĉo: kiam forfalo estas nedeviga, ĝi neniam okazas, se la rezulto ne estus prononcebla.
(ii) La unua el du pozicioj A-3 forfalas, devige se ili estas sinsekvaj, nedevige se ne.
(iii) A-4 kaj A-5, nombro kaj kazo, devige forfalas en kompleksaj vortoj, krom ĉe la refleksiva pronomo 'si'.
(iv) Se vokalo iam estas E, ĝi ne povas forfali.

Sed Mattos ŝajne malatentis ke A-3 devige forfalas antaŭ vortigilo, en vortoj kiel 'grandkapulo', kiuj kreiĝas per subordigo de lokucio; vidu (3) supre. Sekve ni havas (i)-(v):

(i) Fonologia kondiĉo: kiam forfalo estas nedeviga, ĝii neniam okazas, se la rezulto ne estus prononcebla.
(ii) La unua el du pozicioj A-3 forfalas, devige se ili estas sinsekvaj, nedevige se ne.
(iii) A-3 devige forfalas antaŭ vortigilo.
(iv) A-4 kaj A-5, nombro kaj kazo, devige forfalas en kompleksaj vortoj, krom ĉe la refleksiva pronomo 'si'.
(v) Se vokalo iam estas E, ĝi ne povas forfali.

Ekzemple (4) kaj (5):

(4)

En (4), la unua A-3, '-o', forfalas devige per (ii) de la forfalregulo, ĉar ĝin tuj sekvas alia A-3, '-i'. La rezulto estas 'brosi'.

(5)

En (5), kies resulto estas 'metal(o)dona', la unua A-3, '-o' forfalas nedevige per (ii) de la forfalregulo, ĉar ĝin ne tuj sekvas alia A-3. La dua A-3 tamen, '-i', devige forfalas, ĉar tuj sekvas ĝin alia A-3, '-a'. La '-n' forfalas laŭ parto (iv) de la forfalregulo.

(6)

Rezultas 'multjara'. La du '-j' forfalas devige per (iv) de la forfalregulo; la '-a' forfalas nedevige per (ii); kaj la '-o' forfalas devige, ankaŭ per (ii).

(7)

Rezultas 'sindona'. La '-n' ne forfalas, pro la escepta kazo de (iv). La '-i' tamen forfalas devige per (ii) Komparu 'fruktodona':

(8)

En (8), temas pri normala enkorpigita rektobjekto, kies kazfinaĵo '-n' forfalas per (iv) de la forfalregulo. Rimarku, ke (8) havas la saman strukturon, kiel (5); la sola diferenco estas ke 'fruktdona' ne estas (teorie) prononcebla, sekve la '-o' ne povas forfali, laŭ (i).

7.0 Problemoj.

7.1 Problemoj pri E.

Sur pĝ. 25, funde, la aŭtoro provas rafini sian difinon de E, skribante, ke "la okupanto de la esenca pozicio portas sian kategoriecon al la sekvanta nivelo". Tio validas por multaj lingvoj, sed por Esperanto, vortnivele, ĝi ne funkcias en teorio, kie nudaj radikoj ludas rolon. Konsideru (9), 'patra':

(9)

Klare, ke 'patr-', la E de la suba vorto, estas substantiva radiko; sed estas la kategoria finaĵo '-o' de 'patro' kiu donas sian kategoriecon al 'patro', kaj la vorto 'patra' kiel tutaĵo estas adjektivo. Ŝajne estas la lasta A-3 en vorto, kiu donas sian kategoriecon al la tutaĵo. Kaj ĝuste ĉi-loke aperas ĝenerala ŝanceliĝemo pri E. Rimarku, ke se '-a' en (9) estus E, ĝi ja donus sian kategoriecon al la tuta vorto.

Fakte, EKVO montras necertecon pri E. Por trakti 'unuaeco' (pĝ. 92) Mattos devas starigi (10) kiel strukturon de 'unua':

(10)

Li faras tion ŝajne por ke la strukturo de 'unuaeco' povu esti (11):

(11)

Tiel la '-a' de 'unua' ne povas forfali, laŭ parto (v) de la forfalregulo: ĝi estas E. Sed Mattos ĝis nun traktis '-a' kiel A-3, kune kun la aliaj kategoriaj finaĵoj. (10) konfliktas kun ekzemple (12):

(12)

Li trafas similajn problemojn pri vortoj kiel 'tiea', 'posteulo', k.c. Ĝenerale, en iu ajn teorio pri Esperanto, estas konsiderinda streĉeco inter du konceptoj de la kapo de simpla vorto: ĉu la radiko, aŭ la kategoria finaĵo?

Rimarku, ke ne temas nur pri '-a'. Vidu la diskuton de SCHUBERT (1989, pĝ. 267) pri la diferenco inter 'kompararo' kaj 'komparoaro'.

Unu alternativo estus tezi, ke tiaj konstruoj rezultas de subordigo de unuvorta L al A-1 de la vorto:

Simile oni traktus 'tiea', 'posteulo', 'arboaro', 'komparoaro' k.s. La pretendo estus, ke finaĵo ne povas fali de unuvorta L. 'Tiutempa' oni povus ekhavi ankaŭ per subordigo de L, jene:

Sed el tia strukturo ja falus la '-o', ĉar la L enhavas pli ol unu vorto.

Ĝenerale Mattos ŝajne evitas la problemon de senkapaj vortoj: 'malbona', 'bofrato', 'eksprezidanto' k.s. Kaj la sufikson '-um' li tute evitas diskuti; kaj fakte, ĝi estas stumbloŝtono por pluraj E-gramatikistoj. Iuj inkludas ĝin inter la "veraj sufiksoj" (la A-2 de Mattos), iuj inkludas ĝin inter la "sufiksoidoj" (la vortigiloj de Mattos).

7.2 Problemoj pri vortigiloj.

La t.n. "sufiksoidoj" de Esperanto, kiel '-ig', '-ad', '-ar', '-ul' k.c., estas vortigiloj, kaj ili okupas la pozicion E. Kiam ili rolas en simplaj vortoj, ili almetiĝas al nudaj radikoj (Mattos do traktas serioze la terminon 'vortigilo'). El tio rezultas tamen la bonekonata sistema dusenceco de '-ig': ĉu 'princigi' signifas 'igi princo' aŭ 'igi princa'? Tiu problemo, kaj multaj aliaj, solviĝus en plene vort-bazita teorio, laŭ kiu ĉia derivado komenciĝus per plenaj vortoj:

(13)

(14)

Tiel la dezirata distingo. Aplikiĝus (iii) de la forfalregulo.

La esenca plursenceco de aliaj finaĵoj povus esti simile traktata. Konsideru 'sklavi': aŭ (i) esti sklavo, aŭ (ii) esti aŭ agi kiel sklavo. La unua povus deveni de [[[sklav]o]i], la dua de [[[sklav]a]i]. Simile 'infani', 'idioti' k.c. Ago-rezulto-vortoj simile: 'spliso' estus aŭ [[splis]o] (la rezulto) aŭ [[splis]i]o (la ago). Same 'kliv-', 'fald-' kaj aliaj.

La esenca ideo, kiu mankas al Mattos kaj aliaj E-gramatikistoj, estas ke la koncepto de abstraktaj strukturoj (kiuj pli-malpli montras la semantikan enhavon de la rilatoj ene de vortoj) povas klarigi plursencecon. Se vorto havas plurajn signifojn, ofte tio ŝuldiĝas al la fakto, ke ĝi realigas pli ol unu strukturon. (Same kompreneble je la pli altaj niveloj de la sintakso.)

7.3 Problemoj pri A-1.

Sur pĝ. 96, Mattos tezas severan restrikton pri tio, kio povas okupi la pozicion A-1 per subordigo: se la esenca elemento ne estas vortigilo, A-1 devas esti substantiva (aŭ substantiva vorto aŭ substantiva lokucio). (15) estas 'arkpafi':

(15)

(16) estas 'rapidveturvojo'"

(16)

La restrikto de Mattos tamen malebligus (iafoje depende de specifaj analizoj) 'pagipova', 'ĉioscia', 'scipovi', 'malsupreniri', 'multekosta', 'pruntedoni', 'reeniri', 'rondiri', 'antaŭbrako', 'laŭtlegi', 'duonhoro', 'bonaĉeto', 'plenŝtopi' (?), 'finlegi' (?) kaj multajn similajn vortojn kiuj uziĝas ĉiutage de la E-istaro. Ĝi ankaŭ postulas, ke oni analizu ekz. 'bonfarti' ne kiel [[[bona]e]farti], kiel estus tute nature, sed kiel [[[bona][farto]]i]. Mattos asertas ankaŭ ke 'belkanti', 'malbonlabori', 'multhelpi' "tute ne estas uzataj en la nuna Esperanto", sed almenaŭ 'belkanti' ja uziĝas. [7] Eble mi tre malnovmodas, sed laŭ mi la tasko de lingvisto estas priskribi lingvojn, ne reformi ilin. Se la datumoj ne bone sidas kun la teorio, oni adaptu la teorion, ne la lingvon.

Per sagacaj manovroj oni eble povas devenigi tiajn vortojn de substantivaj lokucioj, kiel faras Mattos sur pĝ. 141, kie ekzemple 'dikfingro' deriviĝas de [[[dika][fingro]]o] per subordigo de plena lokucio al la E de vorto, sed memevidente ne estas alia kialo fari tion, krom konservi la restrikton.

Kial oni tezu tian restrikton de A-1 al substantivoj? Supozeble, pro la influo de PAG, la t.n. "vortefiko"[8] , kiu ĉi-kaze transformus la unuan elementon en substantivon. Tiel ja oni povus klarigi, kial ni ne diras *puŝiŝipo, *kudrimaŝino, *skribitablo k.s. sed anstataŭe 'puŝoŝipo', 'kudromaŝino', 'skribotablo' k.s. Sed alternativoj haveblas. Ekzemple, eble -o- en tiaj vortoj estas defaŭlta ligvokalo, kaj tute ne la substantiva finaĵo.

7.4 Problemoj pri prefiksoj.

Sur pĝ. 32 Mattos skribas rilate prefiksojn: "... ili senescepte trudas al la vorto alian signifon, kelkfoje komplete diferencan de tiu de la neprefiksita vorto: mia bopatro ne estas mia patro, malbela ne estas bela, eksidi ne estas sidi [!]." Fakte plej multaj oficialaj prefiksoj, kaj ĉiuj neoficialaj prefiksoj, nur modifas la signifon de la vorto. Konsideru la jenajn tabelojn:

Nur kvar oficialaj prefiksoj kondutas laŭ la maniero priskribita de Mattos: 'ge-', 'bo-', 'eks-', 'mal-'. Tamen, ŝajne Mattos malakceptus kelkajn el la neoficialaj prefiksoj [9], sed akcepto de novaj prefiksoj eble solvus certajn problemojn diskutitajn en 7.3 supre. Se ne, jam novaj problemoj pri A-1. (Mattos ja iom bonvenigas la ideon de novaj prefiksoj, pĝ. 142.)

7.5 Aliaj problemoj.

Apenaŭ necesas diri ke vortoj kiel 'inĉapelo' kaj 'etburĝa' kreas problemon por ĉies ajn teorio (sed aparte, por teorio bazita sur pozicio-klasoj). Fakte, 'etindustrio' mi trovis ĉ. 21 fojojn en la reto kaj 'etburĝa' ĉ. 13 fojojn. 'Etburĝ-' troviĝas 6 fojojn en la Tekstaro. Sed estas ankaŭ aliaj, pli sistemaj, problemoj.

7.5.1 "Precizigado de kompletaj vortoj."

(La esprimo venas de PMEG.) Mattos, kiel multaj aliaj E-gramatikistoj, tezas ke "prefiksoj sin apudigas al radikoj, ne al vortoj" (pĝ. 32, funde). Ni devas nun ekzameni, kion tio signifas. Jen la strukturo de 'eksidi' en la kadro de EKVO:

(17)

En kiu senco 'ek-' estas apudigita al la radiko 'sid'? Komparu (17) kun (18):

(18)

En (18), [eksid] ja konsistigas unuon. Sed tio ne eblas en la kadro de EKVO, ĉar ne estas unuo inter V kaj M. Sekve ne eblas kontrastigi 'eksidi' kun ekzemple 'alglui', kie 'al' certe ne estas almetita al 'glu' (ĉar 'alglu' ne estas unuo en la senco, ke 'eksid' estas unuo). Ideale, estus bone povi kontrastigi (18) kun (19):

(19)

Sekve la priskriba kadro de EKVO ne estas sufiĉe subtila por montri certajn aspektojn de la strukturo de vortoj. Ekzemple 'forrapidi' devus havi la saman strukturon kiel 'alglui', nome [for[rapidi]] ne *[[forrapid]i] — 'forrapid' estas nenia komponanto. (La ekzemploj venas de GRIMLEY-EVANS 1997.)

7.5.2. Problemoj pri amplekso.

La amplekso de prefikso konsistas el tiuj partoj (elementoj) de la koncerna vorto, kiujn modifas aŭ precizigas la prefikso. Kiel ni ĵus vidis, ne eblas reteni la tradician insiston, ke prefikso ĉiam almetiĝas rekte nur al radiko. Haveblas eĉ pli da evidento por tio. Por vidi la problemon, konsideru la vorton 'fifamulo'. Sendube oni plej ofte analizus ĝin [[fifam]ulo], t.e. en la kadro de EKVO, kiel (20):

(20)

Ĉar estas la famo, kiu fias; kaj la ulo estas karakterizata per tiu fifamo. Sed konsideru famulon, kies famo estas tute senmakula aŭ morale neŭtrala, sed kiu persone fias. Allivorte, ne fifama ulo, sed fia famulo. Tia homo estus la figuro Elmer Gantry en la 1960-a tiutitola filmo. Lia famo estis tiu de pia predikisto, sed vere li estis fripono. Tiam la strukturo estus kredeble (21):

(21)

Se estas dubo pri la realeco de la problemo, komparu jenajn parojn:

ekskoloniano (nepre [[ekskoloni][ano]], ne *[[eks][koloniano]])
eksklubano (nepre [[eks][klubano]], ne *[[eksklub][ano]]

ĉefministrejo (nepre [[ĉefministr][ejo]], ne *[[ĉef][ministrejo]]
ĉefoficejo (nepre [[ĉef][oficejo]], ne *[[ĉefofic][ejo]]

plibonigi (nepre [[plibon][igi]], ne *[[pli][bonigi]]
pludaŭrigi (nepre [[plu][daŭrigi]], ne *[[pludaŭr][igi]]

malavarega (nepre [[malavar][ega]], ne *[[mal][avarega]]
mallaborema (nepre [[mal][laborema]], ne *[[mallabor][ema]]

En ĉiu paro, la unua vorto nepre analiziĝas per malvasta prefiksamplekso, la dua, per vasta. Multaj tiaj vortoj, aparte se novaj aŭ malofte uzataj, estos antaŭvideble dusencaj. Nur la strukturoj montros la rilatojn. Konsideru jenajn ekzemplojn:

'fibestejo': [[fibest][ejo]] aŭ [[fi][bestejo]]? Ĉu la besto fias, aŭ la ejo?

'fireĝido': [[fireĝ][ido]] aŭ [[fi][reĝido]]? Ĉu la reĝo fias, aŭ lia ido?

'praspecano': [[praspec][ano]] aŭ [[pra][specano]]? Ĉu la speco praas, aŭ la ano?

'eklegigi': [[ekleg][igi]] aŭ [[ek][legigi]]? Ĉu oni igas eklegi, aŭ eke legigas?

'mismemorigi': [[mismemor][igi]] aŭ [[mis][memorigi]]? Ĉu misas la memoro, aŭ la memorigo?

'ĉeffakulo: [[ĉeffak][ulo]] aŭ [[ĉef][fakulo]]? Ĉu ĉefas la fako, aŭ la ulo?

Se ni decidas, ke ĉiam la prefiksamplekso estu malvasta, tiam oni rajtas demandi, kiel oni ekhavas la aliajn signifojn? Unu lingvopuristo serioze proponis al mi, por tiuj aliaj signifoj:

?bestfiejo
?reĝfiido
?specpraano
?legekigi
?memormisigi
?fakĉefulo

Eble se Esperanto ankoraŭ estus projekto, kaj ne lingvo, oni ja povus solvi problemojn per ukazoj. Sed konsiderinda nombro de homoj scipovas Esperanton. Ĉu vere iu asertus, ke por tiuj homoj la vortoj en la dua listo estas "pli esperantaj" ol tiuj en la unua listo, kun la menciitaj signifoj?

7.5.3 Problemoj pri A-2: "enterigitaj kapoj".

Rimarku, ke en pozicio-klasa teorio, (a) la elementoj devas aperi ĉiam en la sama relativa ordo, kaj (b) nur unu elemento el ĉiu klaso povas aperi en unu vorto. Postulaĵo (b) kreas severan problemon por la pozicio A2 de EKVO.

Postulaĵo (b) estas neebla, se povas ekzisti en la sama vorto pli ol unu A2, ekzemple 'kriegado', 'cimetaĉo', 'oĉjeto'. Ne nur tio: la teorio ne povas dikti, en kiu relativa ordo pluraj A2 aperus. Sed fakte tiaj kazoj abundas en la Tekstaro:

sidaĉado ("Marta")
ploraĉado ("Fabeloj de Andersen 2"; "Fajron sentas mi interne")
ridaĉado ("La ŝtona urbo")

aĉega ("La Ondo de Esperanto 8")
ridegaĉi ("La majstro kaj Margarita, fragmentoj")

stratetaĉo ("La majstro kaj Margarita, fragmentoj")
pensetaĉo (ibid.)
pontetaĉo (ibid.)
ridetaĉi (ibid.)
tintetaĉi (ibid.)
krietaĉi ("Artikoloj el Monato 8")
karbujetaĉo ("La ŝtona urbo")

sonoradego ("La majstro kaj Margarita, fragmentoj")

simplegado ("Vojaĝimpresoj")
iregado (ibid.)
tiregadi ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto")
puŝegado ("Kastelo de Prelongo")
kriegadi (ibid.)

interparoladeto ("Ĉu li?")
paroladeto ("Infanoj en Torento", "Artikoloj el Monato 4", "La Ondo de Esperanto 4", " La Ondo de Esperanto 5")
movadeto ("Artikoloj el Monato 7")
agadeto ("La Ondo de Esperanto 2")
promenadeto ("La Ondo de Esperanto 5")
salutparoladeto ("La Ondo de Esperanto 9")

ridetadi ("La batalo de l' vivo") (multaj aliloke)
flugetadi (ibid.)
dormetado ("Vojaĝimpresoj")
ploretado (ibid.)
ploretadi "Kastelo de Prelongo")
murmuretado ("Internacia krestomatio")
tusetado ("La revizoro")
krietado ("Ĉu li?")

Melanjeto ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto")
Onjeto ("La Metropoliteno")
Injeto ("La Ondo de Esperanto 3")

Paĉjeto ("La Metropoliteno", "La Ondo de Esperanto 6")

Fakte, ĉiuj eblaj sinsekvoj de du A2 aperas en la Tekstaro, krom 'ad-aĉ', 'aĉ-et', 'eg-et' kaj 'et-eg', kaj tri el la paroj aperas en ambaŭ ordoj: ne nur aĉ-eg sed ankaŭ eg-aĉ, ne nur ad-eg sed ankaŭ eg-ad, ne nur ad-et sed ankaŭ et-ad. (Teorie eblaj karesiloj post alia A2 kompreneble ne estus rekoneblaj.) Mi ne dubas, ke se mi serĉus ankaŭ la reton, ekzemploj eĉ multe pli nombrus.

Mattos ja povas trakti sinsekvojn de A-2 (pĝ. 87), per subordigado de vortoj en vortojn, sed nur je la kosto de "enterigitaj kapoj". Komparu du ekzemplojn:

Ni ekhavas ja ŝajne ĝustan reprezenton de la unuoj, sed kuriozajn strukturojn, ĉar la elemento 'plor-', la kapo (E) de ambaŭ strukturoj, estas "enterigita" en la plej suba nivelo. Ni sentas, ke iusence ploretadi estas adi, dum ploradeti estas eti — ni sentas, alivorte, ke '-ad' kaj '-et' estas "kvazaŭkapoj" de la sinsekvoj de A-2. Se ni aldonus pli da elementoj A-2, pli profundus la enterigo:

La kontrasto inter sinsekvo de A-2 kaj sinsekvo de vortigiloj estas frapa:

En sinsekvo de vortigiloj, la plej alta E estas la kapo de la tuta vorto. En sinsekvo de pluraj A-2, la plej suba E estas la kapo de la tuta vorto.

8.0 "Streĉitaj formoj".

"Streĉitaj formoj" estas esprimo uzata de PMEG por vortoj kiel 'reformo' kaj 'ekfloro', kies signifoj estas 'eventoj' sed al kiuj supraĵe mankas, en la vortoj de WENNERGREN, "la plej grava elemento", nome, la verba finaĵo. 'Reformo' ekzemple devus havi, en la kadro de EKVO, la strukturon (22):

(22)

Vortoj kiel 'triangulo', 'subtegmento', 'subglaso', 'perlabori' k. s. estas eĉ pli "streĉitaj". Supozeble por Mattos ili venas de subordigo de lokucioj:

(23)

Mi ripetas ĉi tie pro konveno la forfalregulon:

(i) Fonologia kondiĉo: kiam forfalo estas nedeviga, ĝi neniam okazas, se la rezulto ne estus prononcebla.
(ii) La unua el du pozicioj A-3 forfalas, devige se ili estas sinsekvaj, nedevige se ne.
(iii) A-3 devige forfalas antaŭ vortigilo.
(iv) A-4 kaj A-5, nombro kaj kazo, devige forfalas en kompleksaj vortoj, krom ĉe la refleksiva pronomo 'si'.
(v) Se vokalo iam estas E, ĝi ne povas forfali.

Formoj kiel (23) montras, ke (iv) devas okazi antaŭ ol (ii): unue forfalas la '-j' laŭ (iv), tiam ekestas du sinsekvaj A-3, kaj la unua forfalas laŭ (ii).

'Subtegmento' havus la strukturon (24):

(24)

(Kvankam estus pli simple sen la restrikto menciita en 7.3.) Subregulo (ii) de la forfalregulo aplikiĝus dufoje (ne gravas la sinsekvo) por forigi la unuajn du A-3. Ankaŭ 'perlabori' havus strukturon similan al tiu de (24).

Ni vidas do, ke tiaj vortoj ne estas problemo por EKVO, kondiĉe, ke la subreguloj de la forfalregulo aplikiĝas en la ĝusta ordo.

Ŝajne Mattos mem tamen derivus tiajn vortoj per forfalo de vortigiloj. Sur pĝ. 124 li tiel derivas 'sennacio' de 'sennacieco'. Simile eblus derivi 'senharmonio' de 'senharmoniaĵo', 'subtegmento' de 'subtegmentaĵo' ktp. Ĉu Mattos forgesis, ke vortigiloj estas E, kaj E neniam povas forfali?

9.0 Pluraj sinsekvaj elementoj de la sama speco.

Kiam okazas sinsekvo de pluraj vortigiloj, kiel ekz. en 'lernejanaro', ne estas problemo, ĉar ĉiu vortigilo estas en malsama vorto, kaj la vortigiloj stakiĝas dekstren (kp. pĝ. 127 de EKVO):

(25)

Tie ni vidas du subordigojn de V al M/A-1 de pli alta V, kaj du aplikoj de (iii) de la forfalregulo. Sed kio okazas, kiam estiĝas sinsekvo de pluraj prefiksoj, kiel en 'eksvicĉefministro'? (Kp. pĝ. 155) Supozeble tiam la prefiksoj stakiĝas maldekstren:

(26)

Efektive, ne necesas pluraj prefiksoj por havi pli ol unu A-1 en la sama vorto; tio okazus ĉiam, kiam estas nur unu prefikso kaj unu vortigilo, kiel en 'malsanulo':

(27)

Strukturoj kiel (26) kaj (27) ne kreas problemojn por la kadro de EKVO, krom iomete da nervozeco, ke en (27) [malsan] ne estas unuo. (Ja nur la sano malas, ne la ulo.) Ankaŭ ĝenas, kiam temas pri ekzemploj kiel (26) ke Mattos skribas (pĝ. 88), ke "la gramatikaj elementoj estas devigaj, kvankam akcidentaj..." — al la pli altaj V-oj en (26) tute mankas gramatikaj elementoj post la E.

9.0 Enverbigitaj substantivoj.

EKVO ŝajne limigas enverbigitajn substantivojn (ppĝ. 82-84) al rektobjektoj kaj instrumentoj. Kaj (kontraŭ bonekonata universala lingva trajto) por Mattos 'bestoinvado' signifas "invado de bestoj" ne "invado al bestoj"! Sed pro la datumproblemo kiu ĉiam hantas la E-lingvistikon (vidu mian ĉi-retejan artikoleton "Tranĉitaj frazoj kaj la problemo pri negativa evidento"), kiu scias? Al kiu oni demandu, kion signifas 'bestoinvado'?

Tamen ŝajne ja estas multe pli da eblecoj:

Enverbigita loko: 'kapdolori', 'hejmresti', 'flanklasi', 'domŝtelado'
Enverbigita temo: 'folifalo'
Enverbigita aganto aŭ eventuale maniero (kun netransitivaj verboj): 'anasiri', 'ĉevalkuro'
Enverbigita vojlinio: 'rondiri', 'zigzagiri', 'vojiri'
Enverbigita tempo: 'matenmanĝi', 'vespermanĝi'
Enverbigita celo: 'ĉieliro', 'militiro', 'hejmeniri'
Enverbigita kaŭzo: 'frostotremi', 'famkonata'
Enverbigita enhavaĵo: 'kaftaso' (en unu el ties signifoj)
... kaj sendube multaj aliaj.

10.0 Konkludo.

Estas aliaj diskutindaj temoj, aparte en la lasta parto de la libro; sed oni devas ie ĉesi. La laborego de Mattos povas esti bazo por plua disvolvo de formala morfologio de nia lingvo. Ne estas dubo.



BIBLIOGRAFIO:

GLEDHILL, Christopher, 2000. The Grammar of Esperanto: A Corpus-Based Description. Lincom Europa.

GRIMLEY-EVANS, Edmundo, 1997. "Vortfarado", La Brita Esperantisto, marto-aprilo 1997, ppĝ 57-59.

PAG = Kálmán KALOCSAY & Gaston WARINGHIEN, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1980).

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

SCHUBERT, Klaus, 1989. "An unplanned development in planned languages", en Klaus Schubert, red., Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages [ = Trends in Linguistics: Studies and Monographs 42], Mouton de Gruyter.

SCHUBERT, Klaus, 1993. "Semantic compositionality: Esperanto word-formation for language technology". Linguistics 31: 311-365.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".

ARANĜO DE EKVO:


PRESERAROJ: