ENKONDUKO AL LA PRAGMATIKO[1]

Ken Miner

(reviziita en Aŭgusto 2004)

0.0 La semantiko ne sufiĉas. Dum proksimume la lasta duono de la 20a jarcento, kaj daŭre en la nuna tempo, lingvistika esplorado pri la perlingva signifado malkaŝas tion, ke, en simplaj vortoj, la semantiko — la studo pri la laŭlitera signifado de frazoj — ne sufiĉas. La semantiko ne sufiĉas tiusence, ke la laŭliteraj signifoj de unuopaj vortoj, organizitaj en parolatan frazon, ne adekvate prezentas la efektivan mesaĝon, kiun intencas la parolanto kaj kiun komprenas la aŭdanto[2] de tiu frazo. Anstataŭe, la laŭlitera senco de frazo suplementiĝas, aŭ eventuale eĉ aliiĝas, per plua informo devenanta de la funkciado de diversaj pragmatikaj principoj.

La lingvistikaj kaj filozofiaj esploroj, kiuj kondukis al tiu konstato pri la nesufiĉeco de la semantiko (efektive nun ĝenerale akceptita), traktis ĝis nun nur la naturajn lingvojn. En ĉi tiu artikolo mi provos klarigi la naturon de la fenomenoj kaj la plej bonekonatajn pragmatikajn principojn, kaj samtempe montri, ke ili nepre ankaŭ aplikiĝas al la internacia planlingvo Esperanto. Tion lastan mi faros simple verkante mian artikolon en Esperanto kaj donante nur esperantajn ekzemplojn. Eĉ pli oni povus aserti: la fakto, ke pragmatikaj principoj (ne nepre tiuj, kiujn mi diskutas ĉi tie) funkcias en ĉiuj parolkomunumoj, ne gravas kiulingvaj, sugestas, ke ili rilatas ne specife al lingvoj sed al ia ĝenerala homa pensmaniero.

En tiu ĉi verketo mi neeviteble devos ignori iujn detalojn, inkluzive malakordon inter teoriistoj. Ekzemple mi ne hezitas inkludi en artikolo pri pragmatiko ankaŭ diskuton pri presupozoj (kio aperas en la paragrafoj 1, 3 & 4 sube), kvankam estas teoristoj (ne multaj), kiuj tion dementus.

Unu fina enkonduka vorto: multaj legantoj, konsiderante la priskribotajn fenomenojn, kaj hezitemante pri iuj neologismoj, sendube demandos al si: Kial oni ne simple nomas ĉion tion "subkomprenado"? Jen jam ekzistanta termino, eĉ Zamenhofa! Mi esperas, ke la svageco de tiu termino fariĝos evidenta dum la diskuto. Tamen mi forte rezistos la tenton sennecese neologismi.

0.1 La logika implicado. Antaŭ ol komenci pri la pragmatiko mem, mi devos cedi iom da spaco al strikte logika afero, nome la logika implicado, por ke estu klare, kiel la logika implicado malsamas al la diversaj pragmatikaj konsekvencoj de frazoj. Konsideru la rilaton inter la jenaj frazoparoj:

(1a) La gangstero mortigis la urbestron.
(1b) La urbestro estas morta.
(2a) Johano vidis urson.
(2b) Johano vidis beston.

Oni vidas, ke en (1) kaj (2) la rilato inter la du frazoj dependas nur de ties vereco: se (a) estas vera, nepre (b) ankaŭ estas vera. Ni diras pri ambaŭ ekzemploj ke (a) logike implicas (b). La logika implicado kompreneble estas la fundamento de la tradiciaj silogismoj, ekz.

Premiso a: Ĉiuj homoj mortos.
Premiso b: Sokrato estas homo.
Konkludo: Sokrato mortos.

Se la premisoj estas veraj, la konkludo nepre ankaŭ veras. La premisoj do logike implicas la konkludon; alivorte la konkludo estas logika implicato de la premisoj.

Ofte en tiu ĉi verko mi devos mencii la logikan implicadon, aparte pro tio, ke la laŭlitera signifo de frazo konsistas el ĝiaj logikaj implicatoj (inter kiuj troviĝas kompreneble la frazo mem, ĉar ĉiu ajn frazo logike implicas sin mem). Montri, ke en la ĉi-supraj ekzemploj (1) kaj (2), (b) logike sekvas de (a), estas montri, ke (b) estas parto de la laŭlitera signifo de (a).

Kutima signo por logika implicado estas '→'. Tiel ni povas skribi, ekzemple,

Johano vidis urson.
→ Johano vidis beston.

1.0 Presupozoj: unua rigardo. Ĉar presupozoj estas, inter la diversaj pragmatikaj fenomenoj, sendube la plej simplaj, mi komencu pri ili.

Presupozo estas esenca elemento de la signifo de vorto aŭ vortelemento, kiun tamen oni ne povas analizi kiel parton de ties laŭlitera signifo. Tiujn lingvajn esprimojn, kiuj estigas presupozojn, oni nomas presupozigaj esprimoj.[3] Ni konsideru kelkajn ekzemplojn (la kutima simbolo de la presupoza rilato estas '>>', tiel ke oni skribas ekzemple 'a >> b' ('frazo a presupozas frazon b'):

(3a)Johano konstatas, ke li estas en danĝero.
>> (3b) Johano estas en danĝero.
(4a) La profesoro ĉesis fumadi.
>>(4b) La profesoro antaŭe fumadis.

En ambaŭ kazoj (a) presupozas (b).[4] Se oni konstatas, ke oni estas en danĝero, oni ja estas en danĝero; se oni ĉesas fumadi, oni nepre antaŭe fumadis. Estas do evidente, ke konstati kaj ĉesi estigas tiujn presupozojn; ili estas presupozigaj esprimoj. Notu zorge, ke estas ĝuste tiuj vortoj, konstati kaj ĉesi, kiuj kaŭzas la presupozojn. Ne gravas ekz. la subjekto de la frazo. Se la parolanto elektas uzi tiujn esprimojn, li/ŝi vole-nevole elektas estigi ankaŭ iliajn presupozojn.

Kial ni ne simple diru, ke tiuj efikoj en (3) kaj (4) simple estas partoj de la laŭliteraj signifoj de la presupozigaj esprimoj 'konstati' kaj 'ĉesi'? Bone notu, ke tiu demando estus, en malsamaj vortoj: Kial ni ne simple diru, ke la (b)-frazoj estas logikaj implicatoj de la (a)-frazoj? Pro du kialoj ni ne povas diri tion: unue ni rimarku, ke neado ne efikas sur presupozoj:

(5) Johano konstatas, ke li estas en danĝero.
Johano ne konstatas, ke li estas en danĝero.
>> Johano estas en danĝero.
(6) La profesoro ĉesis fumadi.
La profesoro ne ĉesis fumadi.
>> La profesoro antaŭe fumadis.

La presupozoj de frazo restas, eĉ se ĝi fariĝas negativa. (Ke neado ne efikas sur presupozoj, estas kroma pruvo, ke nura uzo de la presupozigaj esprimoj — en la ekzemploj, 'konstati' kaj 'ĉesi' — estigas la presupozojn.) Ne povas ekzisti parto de la laŭlitera signifo de frazo, kiu ankaŭ estas parto de ties neo. Neado aliflanke tre efikas sur la logika implicado:

(7a) La gangstero mortigis la urbestron.
(7b) La gangstero ne mortigis la urbestron.
(7c) La urbestro estas morta.

Klaras, ĉu ne, ke nur (7a), kaj ne (7b), logike implicas (7c).

La dua kialo, kial ni ne konsideru presupozojn kiel partojn de la laŭliteraj signifoj de iliaj kaŭziloj, estas, ke oni povas suspendi presupozon per aldona lingvaĵo:

(8) Johano (ne) konstatis, ke li estas en danĝero, se fakte li estis en danĝero.
(9) La profesoro certe (ne) ĉesis fumadi, se li iam fumis.

Oni suspendas presupozon per aldona lingvaĵo esprimanta dubon aŭ necertecon pri ĝia vereco (la vereco de la presupozo). Tion oni klare ne povas fari en kazoj de laŭliteraj signifoj: oni neniel povas suspendi logikan implicaton:

(10) La gangstero mortigis la urbestron,
*kaj eble la urbestro estas morta.
*sed mi dubas, ke la urbestro estas morta.
*eĉ tiel, ke la urbestro estas morta.
ktp.
(11) Johano vidis urson,
*kaj eble li vidis beston.
*sed mi dubas, ke li vidis beston.
*kaj povas esti, ke tio estis besto, kion li vidis.
ktp.

Ni notu parenteze (ĉar gravos poste), ke kvankam oni povas suspendi presupoziciojn, oni nepre ne povas nei ilin:

(12) *Johano (ne) konstatis, ke li estas en danĝero, sed li ne estis en danĝero.
(13) *La profesoro (ne) ĉesis fumadi, kaj neniam fumis.

2.0 Implikaturoj: unua rigardo. Implikaturoj [5] estas fundamente aliaj, ol presupozoj. Ni prezentu la ĝeneralan fenomenon per kelkaj ekzemploj. Konsideru unue (14):

(14) Iuj el la studentoj ĉeestis la klason.

Imagu, ke mi diris al vi (14). Kaj imagu plue, ke la sekvan tagon vi iel lernas, ke fakte ĉiuj studentoj ĉeestis la klason. Vi certe spertos senton de surprizo. Sed ĉu mi mensogis? Ĉu mi misinformis? Tute ne. Se fakte ĉiuj studentoj ĉeestis, restas vere, ke iuj ĉeestis. Konsideru nun (15):

(15) La profesoro havas du infanojn.

Imagu, ke post kiam mi diris al vi tion, vi hazarde lernas ke fakte la profesoro havas kvar infanojn. Denove vi iom surpriziĝas. Sed mi diris veraĵon: ke oni havas kvar infanojn, tute akordas kun onia havo de du infanoj.

Kial vi kredis, post aŭdo de (14), ke ne ĉiuj studentoj ĉeestis la klason? Kial vi kredis, post aŭdo de (15), ke nur du infanojn la profesoro havas? La fenomenoj, kiujn mi ĵus ekzempligis (kies rezultojn oni nomas implikaturoj), ne samas al presupozoj. Ni vidis ĉi-supre pri presupozoj, ke ili povas suspendiĝi, sed ne neiĝi. Implikaturojn aliflanke oni povas kaj suspendi kaj nei:

(16) Iuj el la studentoj ĉeestis la klason,
(17) (Suspendo) ... kaj eble ĉiuj ĉeestis.
(18) (Neo) ... kaj fakte, ĉiuj ĉeestis.
(19] La profesoro havas du infanojn,
(20) (Suspendo) ... kaj eble li havas pli da infanoj.
(21) (Neo) ... kaj fakte li havas kvar.

Des pli do, implikaturoj ne povas esti rigardataj kiel partoj de la laŭlitera signifo de la frazoj, en kiuj ili troviĝas. Tamen, kiel ni vidos ĉisube, ili ofte apartenas, simile al presupozoj, al specifaj lingvaj esprimoj.[6]

La kutima simbolo por la implikatura rilato estas '+>':

Iuj el la studentoj ĉeestis la klason
+> Ne ĉiuj el la studentoj ĉeestis la klason.

La unua frazo implikaturas la duan.

3.0 Presupozoj: eta tipologio. Nun ni devas por la momento forgesi pri implikaturoj, kaj reveni al presupozoj, por konsideri kelkajn iliajn variantojn aŭ specojn.

3.1 Ekzist-presupozoj. Eble la plej simpla speco de presupozo troviĝas en tio, ke uzo de indikanta lingva esprimo (esprimo, kiu ŝajne indikas ion realan en la ekster-lingva mondo) presupozas ekziston de sia indikato:

(22a) Unikornoj estas belaj.
(22b) >> Unikornoj ekzistas.

La koncepto de ekzist-presupozado solvas longdaŭran problemon pri la logiko de ŝajne indikaj esprimoj, kies indikato mankas:

(23) La nuna reĝo de Francio kalvas.

Francio kompreneble nuntempe ne havas reĝon, do la nuna reĝo de Francio ne ekzistas. Ĉu (23) do estas vera, aŭ malvera? Laŭ Bertrand Russell ekzemple, malvera; ĉar laŭ lia analizo, (23) asertas ke la nuna reĝo de Francio ekzistas.[7] Sed longe tio multe kontentigis nek la lingvistojn nek la filozofojn; nutempe ni prefere diru ke (23) ne asertas, sed nur presupozas, ke la francia monarĥo ekzistas. Logike, frazo ne povas esti vera aŭ malvera, se ĝiaj presupozoj ne plenumiĝas, ĉar tiam ĝi ne asertas ion.

(24a) La aŭto de Paŭlo kadukas.
(24b) >> La aŭto de Paŭlo ekzistas (Paŭlo posedas aŭton).
(24c) (suspendo) La aŭto de Paŭlo certe kadukas, se li havas aŭton (ĉar Paŭlo tre neglektemas).
(24d) (neoprovo) *La aŭto de Paŭlo kadukas, sed Paŭlo ne posedas aŭton.

3.2 Faktivaj predikatoj. Faktivaj predikatoj (ofte, sed ne ĉiam, verboj) presupozas la verecon de siaj fraz-komplementoj:

(25a) Miĉjo bedaŭras, ke li alvenis tarde.
(25b) >> Miĉjo alvenis tarde.
(25c) (suspendo) Miĉjo certe bedaŭras, ke li alvenis tarde, se li fakte tardis.
(25d) (neoprovo) *Miĉjo bedaŭras, ke li alvenis tarde, sed li ne tardis.
(26a) Strange estas, ke la arbusto brulas.
(26b) >> La arbusto brulas.
(26c) (suspendo) Strange estas, ke la arbusto brulas, se fakte ĝi brulas.
(26d) (neoprovo) *Strange estas, ke la arbusto brulas; tamen ĝi ne brulas.

La predikatoj bedaŭri, strange estas, scii, fieri, ne gravas, ĝoji, kaj multaj aliaj (inkluzive la verbon konstati en la ekzemploj de paragrafo 1.0), estas faktivaj, do presupozigaj.

3.3 Aliigaj verboj. Aliigaj verboj ŝanĝas iun staton al alia, nova stato, kaj presupozas ke tiu stato ĝis tiam ne ekzistis:

(27a) Johanino tiam komencis suspekti intrigon.
(27b) >> Johanino antaŭe ne suspektis intrigon.
(27c) (suspendo) Johanino tiam komencis suspekti intrigon, se ŝi ne jam suspektis antaŭe.
(27d) (neoprovo) *Johanino tiam komencis suspekti intrigon, kaj jam suspektis antaŭe.
(28a) Li finis sian laboron.
(28b) >> Lia laboro antaŭe ne estis finita.
(28c) (suspendo) Li finis sian laboron tiam, se ne jam estis finita.
(28d) (neoprovo) *Li finis sian laboron; sed ĝi jam estis finita.

Komenci, fini, daŭrigi, eliri, enveni, alveni, jam ne ktp. kiel ankaŭ ĉesi en la ekzemploj de paragrafo 1.0, estas aliigaj verboj, do presupozigaj.

3.4 Iteraciaj morfemoj. Iteracia morfemo (morfemo = vorto aŭ vortoparto) signalas ripeton de iu ago:

(29a) La eksterterulo venis denove.
(29b) >> La eksterterulo jam venis antaŭe.
(29c) (suspendo) La eksterterulo venis denove, se li jam venis antaŭe.
(29d) (neoprovo) *La eksterterulo venis denove, sed li neniam antaŭe venis.
(30a) Timo relegis la libron.
(30b) >> Antaŭe Timo jam legis la libron.
(30c) (suspendo) Timo ĝis nun certe relegis la libron, se li jam legis ĝin.
(30d) (neoprovo) *Timo relegis la libron, sed li ne legis ĝin antaŭe.

3.5 Tempindikaj propozicioj. La ekzemploj montros, pri kio temas:

(31a) Antaŭ ol foriri, Paĉjo manĝigis la katon.
(31b) >> Paĉjo foriris.
(31c) (suspendo) Se Paĉjo foriris, antaŭ ol foriri, li manĝigis la katon.
(31d) (neoprovo) *Antaŭ ol foriri, Paĉjo manĝigis la katon; sed li ne foriris.
(32a) Depost tiam, kiam mortos la estro, ni estos sencelaj.
(32b) >> La estro mortos.
(32c) (suspendo) Se la estro mortos, depost tiam ni estos sencelaj.
(32d) (neoprovo) *Depost tiam, kiam mortos la estro, ni estos sencelaj; sed la estro ne mortos.

Krom antaŭ-frazoj kaj depost-frazoj, tempindikiloj estas frazoj kun dum, post, kiam.

Tiuj estas la ĉefaj kategorioj, kvankam ne plena listo.

4.0 Pli detale pri presupozoj.

4.1 La naturo de la besto. Evidente, estas konsiderinda problemo nur tio, ke presupozo ŝajnas esti parto de lingva esprimo (ĉar ĉiu presupozo ja estas iamaniere ligita al iu lingva esprimo); tamen, kiel mi klarigis en paragrafo 1.0, presupozo ne povas esti parto de la laŭlitera signifo de sia presupoziga esprimo. En paragrafo 1.0 mi donis du kialojn por tiu konkludo: (a) la fakton, ke neado ne efikas sur presupozoj, kaj (b) ke oni povas suspendi presupozon. Gottlob Frege, eble la unua filozofo kiu pritraktis presupozojn ,[8] plu diskutis punkton (a):

(33) Kepler mortis en mizero.
(34) Kepler mortis en mizero, kaj Kepler ekzistis.

Se (33) havus la laŭliteran signifon (34), la neo de (34 estus (35):

(35) Aŭ Kepler ne mortis en mizero, aŭ Kepler ne ekzistis.

(Pro la logika egaleco de '∼(p & q)' kaj '∼ p aŭ ∼q'). Sed tio evidente absurdas; la neo de (33), se presupozo estus aserto, devus esti (36):

(36) Kepler ne mortis en mizero, kaj Kepler ekzistis.

Frege ne havis tute koheran vidpunkton pri presupozado; tamen li asertis, ke diraĵo ne povas havi valoron 'vera' aŭ 'falsa' se ne plenumiĝas ĉiuj ĝiaj presupozoj. Bertrand Russell, kiel supre menciite, argumentis, ke diraĵo asertas siajn presupozojn — almenaŭ siajn ekzist-presupozojn. Estis Peter F. Strawson, kiu poste establis (je la kontentiĝo de la plej multaj filozofoj kaj lingvistoj) kaj poste disvolvigis la antaŭan Frege-an teorion .[9] Estas al Strawson, ke ni ŝuldas la terminon 'presupozo' (angle 'presupposition').

Antaŭ ol fini pri la Russell-a teorio tamen, mi devas mencii fakton pri tiu teorio, kiu longtempe restigis ĝin favorata de filozofoj, nome la fakton ke laŭ la Russell-a teorio oni povas simple klarigi la duoblan signifon de negado. Laŭ Russell, (37) logike analiziĝas kiel (38):

(37) La nuna reĝo de Francio kalvas.
(38) ∃x (REĜO x & ∼∃y ((y ≠ x) & REĜO y)) & KALVA x)
(Ekzistas reĝo de Francio kaj ekzistas nur unu reĝo de Francio, kaj la reĝo de Francio estas kalva.)

Tiu analizo permesas simplan pluan analizon de du specoj de negado de (37), nome (a) kaj (b). Rimarku, ke en (a) kaj (b) nur malsamas la loko de la negativa signo '∼':

(a) La nuna reĝo de Francio ne kalvas.
∃x (REĜO x & ∼∃y ((y ≠ x) & REĜO y)) & ∼ KALVA x)
(La presupozo restas; nur la aserto, ke la reĝo kalvas, neiĝas. Ĉi tia neado kutime nomiĝas 'frazinterna neado')
(b) La nuna reĝo de Francio ne kalvas (ĉar ne ezistas tia)
∼ {∃x (REĜO x & ∼∃y ((y ≠ x) & REĜO y)) & ∼ KALVA x)}
(La tuta afero, diraĵo pri kalveco de la reĝo kaj la presupozo, neiĝas. Ĉi tia neado nomiĝas 'frazekstera neado')

Forlasi la analizon de Russell, kaj apogi tiun de Strawson, devigas nin toleri la koncepton de ambigueco de negado, kontraste kun simpla ebleco de du malsamaj ampleksoj de unusama negado. Ne eblas ĉi tie diskuti la pluan historion de tiu koncepto, sed tre valoras la resuma laboro de Laurence Horn.[10] Mallonge, montriĝis el plua esplorado ke tiu ĉi problemo pri negado ĉe ekzist-presupozoj estas nur eta parto de vasta problemaro pri negado.

Tamen konfesendas: la ekzakta naturo de presupozoj ne estas tute klara. Mi diris jam, kaj montris per ekzemploj, ke presupozoj estas iel konektitaj al specifaj lingvaj esprimoj. Tamen: strikte, tio ne eblas; ĉar ne gravas la lingvo. Ekzemple la supre menciitaj faktivaj predikatoj bedaŭri, strange estas, scii, fieri, ne gravas, ĝoji estas esperantaj, sed iliaj samaj presupozoj troviĝas ĉe la respondaj anglaj esprimoj regret, (it is) strange, to know, to be proud, it doesn't matter, to be glad. Sekve, presupozoj estas ligitaj al iuj unuoj pli abstraktaj, ol la elementoj de iu specifa lingvo.

Fine, gravas mencii, ke presupozo povas enkonduki novan informon en konversacion. Estas ĉefe pro tiu fakto, ke mi ne nomas ilin "antaŭsupozoj" sed preferas neologismi. Bona ekzemplo estas la ekzist-presupozoj. Konsideru la jenan:

La filino de Paŭlo estas malsana (tial li ne laboris hodiaŭ).

Ĉi tiu frazo povus diriĝi ne nur en konversacio kies ĉiuj partoprenantoj jam scias, ke Paŭlo havas filinon, sed ankaŭ en konversacio en kiu tio estas nova fakto pri Paŭlo, antaŭe ne sciita de la partoprenantoj. Simile:

Elizabeto ĉesis fumadi hodiaŭ (kaj tial estas nekutime nervoza).

Ne necesas ke la alparolato jam scias, ke Elizabeto antaŭe fumadis; li/ŝi povas ekscii tion de la frazo mem. Ktp.

4.2 Aŭtomata suspendado. En paragrafo 3.2 mi inkludis la verbon scii inter faktivaj predikatoj. Kaj kiel atendite, uzo de scii kutime presupozas la verecon de ĝia komplemento; ekzemple (39a) presupozas la verecon de (39b):

(39a) Johano (ne) scias, ke Vilhelmo venis.
(39b) Vilhelmo venis.

Tamen se la verbo scii uziĝas en negativa frazo, kaj samtempe la parolanto estas la unua persono, malaperas la kutima presupozo. Tiel, (40a) ne presupozas (40b):

(40a) Mi ne scias, ke Vilhelmo venis.
(40b) Vilhemo venis.

En ĉi tiu kazo la presupozo, ke la parolanto scias la verecon de la komplemento de la verbo, estas ĝuste tio, kion la frazo (40a) neas.

Konsideru alian kazon. En paragrafo 3.5 mi listigis inter supozigaj elementoj tempindikajn frazojn komencantajn per antaŭ. Kaj ja tio validas por la plejmulto de kazoj. Tiel (41a) presupozas (41b):

(41a) La studento ploris (plendis, suicidemis, spektis televidon...) antaŭ ol fini sian disertacion.
(41b) La studento finis sian disertacion.

Sed konsideru, ke (42a) neniel presupozas (42b):

(42a) La studento mortis antaŭ ol fini sian disertacion.
(42b) La studento finis sian disertacion.

Memevidente, kuntekstaj faktoroj povas havi prioritaton super presupozo, kaj forviŝi ĝin. Sekvas, ke presupozo estas ia defaŭlto.

5.0 Pli detale pri implikaturoj. La bazajn ideojn pri la implikaturoj ekzempligaj ĉi-antaŭe en paragrafo 2.0, konversaciaj implikaturoj, proponis la filozofo Herbert Paul Grice en 1967. Sendepende atingis similajn konkludojn la franco Oswald Ducrot.[11] Grice rimarkis, ke en la perlingva komunikado oni kutime komunikas multon pli, ol oni efektive diras. Ĉi-antaŭe ni vidis multajn ekzemplojn de tio. Grice (kiu cetere havis ĝeneralan teorion pri la naturo de lingva komunikado [12]) proponis, ke super la lingvouzado regas ĝenerala Kunlabora Principo (angle: Cooperative Principle) kiun oni povus vortumi jene:

Kontribuaĵo al konversacio dependu de tio, kio necesas diriĝi, je la momento kiam ĝi diriĝos, pro la akceptata celo aŭ direkto de tiu konversacio.

Mallonge, la konversacio estas gvidata de la bezonoj de iu celo aŭ direkto.

Sub la ĝenerala principo, kaj ĝin konsistigante, Grice proponis kvar sub-principojn:

Kvalito:
Kontribuaĵo al konversacio estu vera, specife:
(i) oni ne diru tion, kion oni kredas esti falsa
(ii) oni ne diru tion, por kio oni ne havas sufiĉan evidenton
Kvanto:
(i) oni donu sufiĉe da informo por la aktuala celo de la konversacio
(ii) oni ne donu pli da informo, ol kiom necesas
Rilateco:
Kontribuaĵo rilatu al la aktuala situacio
Maniero:
Oni esprimu sin klare, specife:
(i) oni evitu obskuron
(ii) oni evitu plursignifecon
(iii) oni parolu mallonge
(iv) oni parolu orde

Unuarigarde, tiu listo de principoj eble impresas kiel gvidlinioj de iu 19-jarcenta lernejestro por siaj gelernantoj — t.e., idealaj instrukcioj por klara komunikado, tute ne rezultoj de ia scienca esploro. Tamen ni vidos, ke tiuj principoj tre bone resumas niajn kredojn pri la interparolado. Unu grava afero estas, ke oni ekspluatas la principojn tiom ofte intence malobeante ilin, kiom obeante ilin! Ni vidos ekzemplojn de tiu intenca kaj celhava rompado de la principoj ĉi-sube.

Depost la apero de la ideoj de Grice, ilin zorge kaj detale ellaboris multaj filozofoj kaj lingvistoj. Ni en la sekvaĵo esploros la kvar sub-principojn de la Kunlabora Principo.

6.0 Kvalito-implikaturoj. Dum ni konversacias, ni normale (defaŭlte, se tiel paroli) atendas, ke niaj alparolantoj diras la veron. Ĉar la plej frapaj ekzemploj de ĉi tiu speco troviĝas ĉe la malobeoj, ne ĉe la obeoj, mi donos nun nur du ekzemplojn de obeo al la principo.

(43) Johano estas Esperantisto.
+> La parolanto kredas tion, kaj havas adekvatan evidenton.

Rimarku ke (44) ŝajnas tre stranga:

(44) ?Johano estas Esperantisto, sed mi ne kredas ke li tio estas.

(44) estas ekzemplo de la t.n. Paradokso de Moore. La angla filozofo George Edward Moore rimarkis, ke frazoj kiel (44) ŝajnas forte neakcepteblaj, kvankam ili ne enhavas ajnan logikan kontraŭdiron: logike estas tute eble, ke samtempe veras (a) ke Johano estas Esperantisto, kaj (b) ke la parolanto de (44) ne kredas, ke Johano estas Esperantisto. Rimarku, ke (45), en kiu ambaŭ subjektoj estas la 3a persono, estas tute akceptebla:

(45) Johano estas Esperantisto, sed Minjo ne kredas ke li tio estas.

Nur kiam parolanto mem asertas ke li ne kredas tion, kion li asertas, rezultas strangaĵo.

La pragmatika solvo de la Paradokso de Moore do estas simple ke (44) neas sian propran kvalitan implikaturon.

Kvankam asertoj plej klare rolas kiel ekzemploj de implikaturhavaj esprimoj, ankaŭ demandoj povas tiel servi. Konsideru (46):

(46) Ĉu Lars estas inĝeniero?

La aŭdanto ordinare komprenas, ke la demando estas sincera; t.e. ke la demandanto ne jam scias ĉu aŭ ne Lars estas inĝeniero, kaj vere volas scii. Sincera demando estas do alia maniero 'diri la veron'.

Sed fakte, la principo pri kvalito plej ofte funkcias per rompoj. Konsideru la jenan ekzemplon:

(47) Ha, jes, Bernardo ja tre inteligentas!

Oni povas diri (47), kiel ni ĉiuj scias, ankaŭ en kuntekstoj, kie tre evidentas la neinteligenteco de Bernardo, kaj kie la parolanto parolas sarkasme. En sarkasma parolmaniero, la parolanto celas ĝuste la malon de sia diraĵo. La sarkasmo apenaŭ funkcius, se la aŭdanto ne povus rekoni ĝin. Laŭ la principo pri kvalito, la aŭdanto normale atendas ke la parolanto diros la veron. Kiam evidentas, ke tio ne okazis, jen signalo ke la parolanto celas ion alian. Metaforoj kaj idiomaĵoj simile funkcias:

(48)
La komitatestro estas vera frenezulo.
Liaj ĝenoj preskaŭ mortigis min.
Mi ne povas ne admiri ŝin!
ktp, ktp.[13]

La aŭdanto atendas, ke la parolanto diras la veron. La ĉi-supraj frazoj memevidente ne povas esti laŭlitere veraj; sekve, la aŭdanto serĉas (kutime senkonscie kompreneble) metaforan aŭ idiotisman signifon.

7.0 Kvanto-implikaturoj. Kvantaj implikaturoj rezultas de la principo, ke oni kutime diru sufiĉon, sed ne pli ol sufiĉo, por la okazo de la interparolo. Unue ni refoje konsideru la ekzemplojn de paragrafo 2.0:

(49) Iuj el la studentoj ĉeestis la klason.
+> Ne ĉiuj studentoj ĉeestis.

Eksplikas la implikaturon de (49) la Principo pri Kvanto. La (kutime subkonscia) rezonado de la aŭdanto estas jene (mi urĝas al la leganto zorge atenti ĝin):

La parolanto nur diris, ke iuj studentoj ĉeestis.
Laŭ la Principo pri Kvanto, mi atendas ke li diru tiom, kiom necesas diri.
Sekve, se ĉiuj studentoj ĉeestis, li estus dirinta tion.
Li ne diris tion; sekve mi konkludas, ke ne ĉiuj ĉeestis.

(Facile oni povas kompreni, ke iomete ankaŭ rolas la Principo pri Kvalito: la aŭdanto fidas, ke la parolanto ne intencas misgvidi.) Alia ekzemplo:

(50) La profesoro havas du infanojn.
+> La profesoro havas nur du infanojn.

La sama rezonado funkcias en tiu ekzemplo:

La parolanto nur diris, ke li havas du infanojn.
Laŭ la Principo pri Kvanto, mi atendas ke li diru tiom, kiom necesas diri.
Sekve, se li havus pli ol du infanojn, li estus tion dirinta.
Li ne diris tion; sekve mi konkludas, ke li havas nur du.

Fakte, t.n. kvantaj implikaturoj tre oftas, kaj la rezonado pri ili estas tre klara. Aparte oni povas vidi, ke nia ekzemplo pri 'du' kaj 'pli ol du' validas ankaŭ por ia ajn skalo. Konsideru la sekvantajn t.n. Horn-skalojn (p, q indikas iujn ajn propoziciojn): [14]

< ĉiuj, la plejmulto, multaj, iuj >
< n, ..., 5, 4, 3, 2, 1 >
< bonega, bona >
< varmega, varma >
< ĉiam, kutime, ofte, fojfoje >
< sukcesi, provi, voli >
< devas, devus, povas >
< ami, ŝati >
< neniuj, ne ĉiuj >
< nepre p, p, eble p >
< p & q, p, pq >
< scias p, kredas p >
. . .

Kiam ajn ni povas starigi Horn-skalon, ni trovas kvantajn implikaturojn. En Horn-skalo, ĉiu unuopa ero logike implicas (vidu paragrafon 0.1) ĉiujn erojn dekstren de si. Ekzemple, en la unua Horn-skalo ĉi-supre, < ĉiuj, la plejmulto, multaj, iuj >, jen la implicoj:

Ĉiuj studentoj ĉeestis.
→ La plejmulto el la studentoj ĉeestis.
→ Multaj studentoj ĉeestis.
→ Iuj studentoj ĉeestis.
La plejmulto el la studentoj ĉeestis.
→ Multaj studentoj ĉeestis.
→ Iuj studentoj ĉeestis.
Multaj studentoj ĉeestis.
&rarr Iuj studentoj ĉeestis.

Dum la logikaj implicoj de Horn-skalo iras dekstren, se tiel paroli, iliaj implikaturoj iras maldeksren: ĉiu unuopa ero implikaturas la negativon de ĉiuj eroj maldekstren. Sekve la implikaturoj de la ĉi-supra Horn-skalo < ĉiuj, la plejmulto, multaj, iuj > estas jenaj:

Iuj studentoj ĉeestis.
+> Ne multaj studentoj ĉeestis.
+> Ne la plejmulto de la studentoj ĉeestis.
+> Ne ĉiuj studentoj ĉeestis.
Multaj studentoj ĉeestis.
+> Ne la plejmulto de la studentoj ĉeestis.
+> Ne ĉiuj studentoj ĉeestis.
La plejmulto de la studentoj ĉeestis.
+> Ne ĉiuj studentoj ĉeestis.

Iuj kvanto-implikaturoj estas frazaj. Ili funkcias en la sama maniero kiel la aliaj; nur la Horn-skaloj iomete pli malsimplas. Ni konsideru ekzemplon:

Mi kredas, ke Johano foras.
+> Mi ne scias, ke Johano foras.

La (kutime subkonscia) rezonado de la aŭdanto estas:

Li diris, ke li kredas ke Johano foras.
Se fakte li scius ke Johano foras, li estus dirinta tiel. (Principo pri Kvanto)
Sed li ne uzis tiun pli fortan esprimon 'scii'.
Mi konkludas do, ke li ne scias.

La Horn-skalo do estas (p estu iu ajn propozicio):

< scii ke p, kredi ke p>

Kiel kutime, la maldekstra esprimo logike implicas la dekstran (se oni scias ke p, oni kredas ke p); kaj la uzo de la dekstra, malpli forta esprimo implikaturas necertecon (de la parolanto) pri p, q, .... Kelkaj aliaj:

< p kaj q, pq >
< (ĉar p, q), (se p, q) >
< p, (aŭ pq) >
< konstati p, pensi p >
< nepre p, eble p >

Rezultas interalie, ke nun ni povas solvi faman problemon pri laŭlitera signifado:

Mi diris antaŭe (paragrafo 0.1) ke "la laŭlitera signifo de frazo konsistas el ĝiaj logikaj implicatoj". Kontraŭ tiu aserto oni jam delonge obĵetas, ke (a) logike implicas (b):

(a) Petro estas poeto.
(b) Aŭ Petro estas poeto, aŭ Paŭlo estas muzikisto.

Ĝenerale, pro la logika principo de adicio, ajna p → (pq) por ajna q. Kaj tio signifas, ke (b) estas parto de la laŭlitera signifo de (a).

Ĉu do vere (b) estas parto de la laŭlitera signifo de (a)? Nepre, kune kun nefinia nombro da aliaj disjunkcioj. Ne nur tio longe ŝajnis stranga al lingvistoj kaj filozofoj, sed ankaŭ ĝi havas la rezulton, ke ĉiu aserto havas nefinian signifon!

Ĝuste pro tio (kaj pro aliaj logikaj problemoj) oni nuntempe komprenas, ke laŭlitera signifado estas nur parto de la perlingva signifado. La frazoj (a) kaj (b) havas tre malsamajn implikaturojn, kaj fakte ili kontraŭas unu la alian:

Petro estas poeto.
+> La parolanto kredas, ke Petro estas poeto, kaj havas evidenton por tio.
(Principo pri Kvalito).

Aŭ Petro estas poeto, aŭ Paŭlo estas muzikisto.
+> La parolanto ne certas, ĉu aŭ ne Petro estas poeto.
(Principo pri Kvanto: se la parolanto certus, li/ŝi ne uzus aŭ-aŭ-esprimon).

Sekvas do, ke malgraŭ la logika rilato inter la du frazoj, la du frazoj pragmatike malakordas.

8.0 Rilateco-implikaturoj. Laŭ la Principo pri Rilateco, oni atendas, ke parolanto diru tion, kio iel rilatas al la situacio de la interparolado. La aŭdanto, ĉiam antaŭ-supozante rilatecon, do mem aldonas (adicias) al la diraĵo, kiun li aŭdas aŭ legas, propoziciojn kiuj iel rilatigas la diraĵon al la situacio. Ekzemplo:

(51) A: Ĉu vi scias la horon?
B: Hm, jam venis la poŝtisto...
+> La horo estas post la kutima alveno de la poŝtisto

Rimarku ke sen la implikaturo, la konversacio (51) inter A kaj B estus tute nekohera. La (kutime subkonscia) rezonado de parolanto A ĉi-okaze estas jene:

Mi demandis al B, kioma horo estas;
B respondis, ke jam venis la poŝtisto;
Mi scias ke diraĵoj ĉiam iel rilatas al la situacio;
Se mi aldonus al la diraĵo de B la implikaturon ke la horo estas almenaŭ post la kutima alveno de la poŝtisto, tiam la diraĵo rilatus al la situacio;
Mi aldonas tiun implikaturon.

Kelkaj pluaj ekzemploj:

(52) A: Mi devas iel iri al la fervojstacio.
B: Mia filino havas aŭton.
+> La filino povus veturigi A al la fervojstacio.
(53) A: Ĉu vi hazarde havas hungaran-esperantan vortaron?
B: Ne; sed mi havas germanan-esperantan.
+> B supozas, ke A ankaŭ scipovas la germanan.

Rilateco-implikaturoj ofte rezultas de rompoj de la principo:

(54) A. Diru al mi: kion vi vere opinias pri Timoteo?
B. Bela vetero hodiaŭ, ĉu ne?

Parolanto A tuj komprenos, ke per sia subita ŝanĝo de temo B volas komuniki ion specialan. Eble Timoteo aŭskultas ie en la ĉirkaŭaĵo. La ekkompreno de A rezultas de la funkciado de la Principo pri Rilateco; sen ĝi, la interparolo estus nekohera. Simile en multaj similaj kazoj.

9.0 Maniero-implikaturoj. Grava elemento en la Principo pri Maniero estas la kvara: (iv) oni parolu orde. Ni jam vidis, en paragrafo 6.0, kiel la Principo pri Kvalito solvis la Paradokson de Moore. Parto (iv) de la Principo pri Maniero simile solvas alian malnovan problemon. Konsideru (54).

(55) Ŝi vespermanĝis kaj enlitiĝis.

Ĉiu aŭdanto komprenos, ke unue ŝi vespermanĝis kaj poste ŝi enlitiĝis, ĉar en la mala ordo la frazo sufiĉe strangas. Sed nun konsideru (56):

(56) Ŝi lavis la telerojn kaj spektis televidon.

Okaze de (56), ni devas konstati ke verŝajne nur la konekta vorto 'kaj' montras la ordon de la du eventoj: unue ŝi lavis la telerojn kaj poste ŝi spektis televidon. Kontraŭe al populara kredo, tamen, ni ne povas kroĉi sur 'kaj' la kroman signifon pri ordo. Konsideru (57):

(57) Ŝi lavis la telerojn kaj spektis televidon, sed (pro plia emo) unue ŝi spektis televidon.

Se la ordo (unua mencio = unua evento) estus parto de la signifo de 'kaj', (57) estus memkontraŭdira; ĉar ĝi egalus al (57'):

(57') *Unue ŝi lavis la telerojn kaj due ŝi spektis televidon sed unue ŝi spektis televidon.

Sed la Principo pri Maniero solvas la problemon: tio, ke la ordo de eventoj kutime akordiĝas kun la ordo de menciado, ŝuldiĝas ne al supozebla kroma signifo de 'kaj' sed al implikaturo per la Principo pri Maniero.

Samkiel la kvalito-implikaturoj diskutitaj en paragrafo 6.0, maniero-implikaturoj fakte plej ofte rolas per siaj rompoj: la parolanto intence malobeas la principon por konprenigi ion specialan. Komparu la frazojn en (58):

(58a) Karlo elparolis vicon da Esperantaj sonoj.
(58b) Karlo parolis Esperanton.

Evidentas, ke la du frazoj priskribas la saman eventon, sed malsamas je maniero. (58a), malkiel (58b), povus nuanci, iome humure, ke la parolanto ne konsideras Karlon kiel bonan parolanton de la interlingvo. Tion li faras per intenca rompo de la maniero-principo.

10.0 Informativaj Implikaturoj. Kiel mi jam diris (paragrafo 5.0), H. P. Grice fondis la studadon de la konversaciaj implikaturoj, tiuj implikaturoj, kiuj baziĝas sur la Kunlabora Principo. Sed ekzistas tute aliaj implikaturoj, kies studadon fondis ne Grice sed la lingvisto kaj antropologo Stephen C. Levinson, kiujn eksplikas ne la Kunlabora Principo sed tre alispeca Informativa Principo proponita de Levinson kaj esplorita de pluraj aliuloj.[15] Ni komencu per ekzemplo:

(59) Miĥil premis la butonon kaj la motoro startis.

Ni memoras, ĉu ne, ke la ordo de la du eventoj en (59) kompreniĝas per la Principo pri Maniero de Grice: la ordo de eventoj defaŭlte akordas kun la ordo de menciado. Sed ni ankaŭ normale komprenas el (59) kelkajn aliajn propoziciojn, kiuj tute ne enestas la nuran enhavon de la frazo:

+> Miĥil premis la butonon kaj tiel kaŭzis, ke la motoro startis. (implikaturita kaŭzeco)
+> Miĥil premis la butonon por ke la motoro startu. (implikaturita celeco)

T.e., oni oftege komprenas plimulton el nura konjunkcio, ol la konjunkcio mem kaj la ordo de eventoj. La fenomenon oni ofte nomas 'konjunkcio-apogado'.

Konsideru (60):

(60)
La junuloj elpakis la piknikaĵojn. La biero varmis.
+> La biero estis inter la piknikaĵoj.
Oni metis Johanon en ĉelon. La fenestro estis nur etega.
+> Temis pri la fenestro de la ĉelo.

La specon ekzempligitan en (60) oni ofte nomas 'transpontado': oni tiel analizas (aŭtomate kaj defaŭlte) apudajn frazojn tiel, ke unu indikade rilatas al la alia.

Konsideru (61):

(61)
La bebo ploris. La patrino enbrakigis ĝin.
+> Temis pri la patrino de la bebo.
Li trovis la pravan halon kaj eniris la pordon.
+> Temis pri la pordo de la trovita halo.

La specon ekzempligitan en (61) oni ofte nomas 'membreco-klasifikado'. La leganto eble konas la jenan komikan scenon el fama filmo:

Clouseau alpaŝis al la butikisto; hundo kuŝadis apude. "Ĉu via hundo mordemas?" singarde demandis Clouseau. "Tute ne" respondis la butikisto. Clouseau do komencis karesi la hundon, kiu tuj mordis lin. "Aĥ, sed vi diris, ke via hundo ne mordemas!" Respondis leĝere la butikisto: "Prave; sed tiu ne estas mia hundo."

Antaŭjuĝoj kaj stereotipoj ankaŭ eksplikiĝas kiel informativaj implikaturoj, kiel en (62):

(62) Elizabeto salutis la generalon, kaj poste ŝi eliris.
+> Elizabeto salutis la generalon, kaj poste ŝi (Elizabeto) eliris.

(ĉar oni defaŭlte atendas, ke generalo estas vira)

9.1 Diferencoj inter konversaciaj kaj informativaj implikaturoj. La principo malantaŭ la informativaj implikaturoj, kiel vortumita de Levinson, estas la jena:

Oni aldonu al frazo tiom da plia informo, kiom koheras kun tio, kion oni scias pri la reala mondo.

Tiu principo kontrastas al la Kunlabora Principo:

Kontribuaĵo al konversacio dependu de tio, kio necesas diriĝi, je la momento kiam ĝi diriĝos, pro la akceptata celo aŭ direkto de tiu konversacio.

La kontrasto, kaj eventuale la konflikto, inter la du principoj estas larĝa temo pri kiu mankas tempo por detale esplori en ĉi tiu artikolo.

10.0 Universaleco de pragmatiko. Evidentas, ke ni en ĉi tiu verketo povis diskuti en la internacia lingvo la samajn principojn, kiujn oni nuntempe diskutas en la angla, la franca, kaj aliaj naciaj lingvoj, eĉ uzante similajn ekzemplojn. Sed estas interesa demando (eĉ nepre necesa!), ĉu la pragmatikaj principoj ellaboritaj en la okcidenta mondo taŭgas ankaŭ por ĉiuj mondaj kulturoj. Ne multo da evidento haveblas pri tio, kaj la malmulto havebla ne adekvate respondas la demandon. Ĉar kiam oni trovas kulturon, kie ŝajne oni (laŭ la vidpunkto de Okcidento) emas "konservi informon" (kiel ekz. tiu de kamparana Madagaskaro), oni ne scias, ĉu por tiu kulturo oni devus revizi la Principon pri Kvanto, aŭ ĉu tiu kulturo ja plenumas la jam establitan Principon per propraj rimedoj. K.t.p.

Sekvas do, ke estas tro frue konkludi ion definitivan pri pragmatiko kaj aliaj kulturoj.

11.0 La teorio pri metaforoj de George Miller. Ni jam diris, ke laŭ la teorio de Grice, unu el la oftaj Kvalito-Implikaturoj estas signalo de metaforo. Sed per kia meĥanismo oni interpretas metaforojn? Kvankam tio ne rekte rilatas al nia temo, ni ekzamenu unu el multaj metafor-teorioj, tiun de Miller. [16]

Aristotelo kreis la bazon por ĉiuj studoj pri metaforoj en Okcidento, opiniante, ke esence metaforo estas komparo (Retoriko 1410b13, 1411a1-1413b2; Poetiko 1457b7). Se oni diras "morto estas eterna dormo" tio iamaniere signifas, ne ke morto estas dormo (kio laŭlitere memevidente malveras), sed ke morto iel similas al dormo; ktp.

Metafor-teorioj celas starigi regulojn aŭ principojn, laŭ kiuj en ĉiaj kazoj oni supozeble solvas la metaforon.

Laŭ Miller (kaj ne nur!) ekzistas pluraj metaforospecoj; mi diskutos ĉi tie nur du: (i) substantivajn metaforojn kaj (ii) predikatajn metaforojn. (Rimarku, ke en la ĉi-subaj formuloj la signo '+>' aperas, signalante, kiel kutime, implikaturadon.)

11.1 Substantivaj metaforoj. Substantivaj metaforoj, la plej simplaj, havas la formon EST (x, y):

Universitatoj estas kompoŝtamasoj.

Por kompreni substantivajn metaforojn, la aŭdanto devas konstrui komparon laŭ la regulo

EST (x, y) +> ∃F ∃G (SIMIL (Fx, Gy))
(Metaforoj kun la formo EST (x, y) implikaturas, ke ekzistas du ecoj F kaj G, tiaj ke: tio, ke x havas la econ F, similas al tio, ke y havas la econ G)

Miller do teorias, ke ĉispeca metaforo efektive ne estas komparo inter aĵoj, sed komparo inter du propozicioj, 'x estas F' kaj 'y estas G'. La tasko por la aŭdanto estis trovi taŭgajn F kaj G. Por nia ekzemplo eble:

(63) la akumuliĝo de ŝajne senutilaj prilaboradoj de universitat(an)oj similas al la akumuliĝo de ŝajne senutilaj grund-plibonigoj de kompoŝtamasoj.

Rimarku, ke mia ekzempla implikaturo (63) estas pozitiva. Negativan pli simplan implikaturon oni ankaŭ povus konstrui, bazitan ekz. sur la malbonodoro de kompoŝtamasoj kaj la malestiminda, senutila karaktero de la plejmulto de universitataj esploroj. La aŭdanto iugrade konstruas sian propran interpreton. Sed la ĉi-supra metaforo estas freŝa; ofte, kiam metaforo jam vaste uziĝas, la kulturo iom fiksas aŭ almenaŭ gvidas ĝiajn interpretojn.

11.2 Predikataj metaforoj. Predikataj metaforoj havas la formon Gx aŭ G (x, y). Ni komencu per la tipo Gx:

La sunleviĝo kokerikis.

Por kompreni predikatajn metaforojn de la formo Gx, la aŭdanto devas konstrui komparon laŭ la regulo

Gx +> ∃F ∃y (SIMIL (Fx, Gy))
(Metaforoj kun la formo Gx implikaturas, ke ekzistas eco F kaj unuopo y tiel ke x F-anta similas al y G-anta.)

Por nia ekzemplo eble: Tio, ke la sunleviĝo anoncis sin (aŭ eble la novan tagon) similas al tio, ke koko kokerikas. Alia solvo: Tio, ke la sunleviĝo estis subita, similas al tio, ke koko ekkokerikas.

Nun la speco G(x,y):

La amato dronis en revoj.

Por kompreni predikatajn metaforojn kun la formo G(x, y), la aŭdanto devas konstrui komparon laŭ la regulo

G(x, y) +> ∃F ∃(w, z) (SIMIL (F(x, y), G(w, z))
(Metaforoj kun la formo G(x,y) implikaturas, ke ekzistas rilato F kaj paro w, z, tiel ke x F-anta al y similas al w G-anta al z.)

Por ekhavi solvon de la ekzemplo, ni supozu ke F = perdi sin en, w = flosanto, z = akvo. Sekve: Tio, ke amato perdis sin en revoj, similas al tio, ke flosanto dronas en akvo.

11.3 Rimarko pri SIMIL. La leganto povas obĵeti, ke la teorio de Miller malsukcesas, ĉar en siaj klarigoj pri metaforoj ĝi nur provas ekspliki, kio similas al kio, sed diras nenion pri la signifo de la baza predikato, similas. Implicite, teorioj kiel tiu de Miller postulas, ke SIMIL estu semantika primo, mem ne difinebla. Kaj fakte ĝi tia estas, en la semantika teorio de Anna Wierzbicka (Semantics, Primes and Universals. (Oxford University Press, 1996)). Sed defendi tiun kaj similajn teoriojn, preteriras la limojn de ĉi tiu artikolo.

12.0 Konkludaj rimarkoj. Ni vidis, ke multo ne rekte parolata tamen transiras de parolantoj al aŭdantoj, kaj ke tio okazas sisteme: ekzistas principoj. Kaj ekzistas ne nur principoj pri presupozoj kaj implikaturoj: la pragmatiko, krom presupozoj kaj implikaturoj (kiujn mi diskutis ĉi tie), pritraktas ankaŭ parolagojn (angle: speech acts) kaj teoriojn pri perlingva ĝentileco (angle: politeness theories), pri kiuj ĉi tie mankis spaco por diskuti.

Post longa studado kaj instruado pri pragmatiko mi povas senhezite fari du asertojn: (a) la pragmatiko estas la plej praktike utila kaj plej nova[17] subfako de la lingvistiko de la 20a jarcento kaj (b) ni nun, kvankam ni ne komprenas ĉion, ni surprize pli bone komprenas la pragmatikon, ol la semantikon (laŭliteran signifadon) mem.