[1] Ĉi tiu verko ŝuldas multon al Stephen C. Levinson, per kies lernolibro, Pragmatics (Cambridge University Press [Cambridge Textbooks in Linguistics], 1983), mi instruis pragmatikon dum pluraj jaroj ĉe la Universitato de Kansas. Aperis 2000 lia Presumptive Meanings: The Theory of Generalized Conversational Implicature (Cambridge, Mass: MIT Press), kiu pli profunde esploras implikaturojn, sen efiki sur la fundamentaj konceptoj, kaj tute ne tuŝante presupozojn.
Glosara noto kaj glosaro:
Estas iom ĝena la terminara problemo en pragmatiko, eĉ en la naciaj lingvoj; en Esperanto, mi devis ekkulturi novan terenon. Ni notu la difinojn de implici en PV kaj ĝiaj posteuloj: "Logike enteni; enhavi en si ion ne formale esprimatan." Tiuj du difinoj ne estas samsignifaj! La unua, "Logike enteni," pli-malpli taŭgas por implici en la pure logika senco. La dua, "enhavi en si ion ne formale esprimatan," pli-malpli servus kiel kovrila termino por ĉiuj aliaj, ne pure logikaj, rilatoj. Sed ambaŭ difinoj nepravigite antaŭsupozas specifan hipotezon pri la naturo de la koncernaj rilatoj, nome, la hipotezon ke se iu propozicio sekvas de alia, ĝia senco iamaniere jam "enestas" tiun alian. Tamen mi ignoros tiun subtilecon en tiu ĉi verko. Jen miaj terminoj (ne nur por tiu ĉi verketo sed ankaŭ por eventualaj postaj pritraktoj de la sama temo). Unuopaj rimarkoj pri kelkaj terminoj aperos diversloke en aliaj notoj kaj en la teksto.
Pragmatiko = la studado pri nelaŭlitera lingva signifado en sociaj kuntekstoj
(NB: Pragmatiko neniel rilatas al la filozofia skolo nomata 'Pragmatismo' fondita
de William James kaj Charles Peirce!)
Implici = pure logike enteni
Implicato = propozicio pure logike entenata de alia
Faktiva = presupozanta la verecon de sia fraz-komplemento
Indiki = elmontri, sciigi ion en la eksterlingva mondo
Indika esprimo = lingva esprimo, kiu indikas
Indikato = io en la eksterlingva mondo, kiun elmontras aŭ sciigas lingva esprimo
Presupozi = sekvigi kiel presupozon
Presupozo = propozicio sekvanta de alia propozicio, sed ne logike implicata de ĝi, kiu povas suspendiĝi, sed ne povas neiĝi
Propozicio = la semantika enhavo de frazo, kutime pli-malpli esprimebla per aliaj vortoj kaj tradukebla alilingven
Implikaturi = sekvigi kiel implikaturon
Implikaturo = propozicio sekvanta de alia propozicio, sed ne logike implicata de ĝi, kiu povas kaj suspendiĝi, kaj neiĝi
Morfemo = signifohava vorto aŭ vortoparto
Necesas aldoni, fine, atentigon pri la distingo inter la eŭropa kaj britusona konceptoj de pragmatiko. De la relative limigita britusona koncepto vi vidas ekzemplon ĉi tie. Pri la pli ampleksa eŭropa tradicio skribas Leo Hickey (Universitato de Salford):
The mid-European school, on the other hand, sees pragmatics as "a perspective" on more or less anything that linguists study... Consequently, this school includes under the umbrella of pragmatics virtually any functional, social or contextual study of language.
"Pragmatic comments on translating Lorca" (bedaŭrinde jam ne rete havebla dum mi skribas)
[2] En ĉi tiu artikolo, konvenos ĉiam skribi 'parolanto' kaj 'aŭdanto' kun la resp. signifoj 'parolanto/skribanto' kaj 'aŭdanto/leganto', por inkludi kaj parolatan kaj skribatan lingvon.
[3] Angle "presupposition triggers"
[4] Grave estas konstati, ke presupozo (angle "presupposition"), en la nuna teknika uzado, ne egalas al simpla antaŭsupozo. Kiel ni vidos ĉi-sube, pragmatika presupozo povas servi por enkonduki en konversacion novan informon. Tamen presupozo similas al ordinarlingva antaŭsupozo tiugrade, ke aŭdanto kutime povas aŭ akcepti, aŭ malakcepti, presupozon: "La profesoro ĉesis fumadi." "Kiel? Li neniam fumis." Bedaŭrinde, Peter Grundy, en sia Doing Pragmatics (Edward Arnold & St. Martin's Press, 1995), Paragrafo 4.1, tamen prezentas presupozojn kiel "komunaj antaŭ-supozoj".
[5] Angle kaj france 'implicatures'. Por Esperanto oni ne povas ne neologisme krei 'implikatur-': 'implic-' devas esti rezervita por pure logika rilato, jam diskutita en paragrafo 0.1; kaj 'implik-' ĝis nun ne evoluigis la bezonatan sencon.
[6] Mi iom simpligas la aferon por mia enkonduko. Teorie, konversaciaj implikaturoj ne ligiĝas al specifaj lingvaj esprimoj; konvenciaj implikaturoj jes. Ankaŭ oni nuntempe diskutas ĝeneraligitajn konversaciajn implikaturojn. La partoprenantoj de ĉi tiu studokampo ĝis nun ne atingis tutan akordon pri la klasifikado.
[7] Bertrand Russell, "On Denoting," Mind 14 (1905), pp. 479-93; kaj "Mr Strawson on referring," Mind 66 (1957), pp. 385-9.
[8] "Über Sinn und Bedeutung" en Zeitschrift für Philosophie und philosophische Kritik 100, pp 25-50 (1892).
[9] "On referring" en Mind, 59, 320-344 (1950).
[10] Lawrence R. Horn, A Natural History of Negation, Chicago : University of Chicago Press, 1989, 200l.
[11] Herbert Paul Grice, "Logic and Conversation." En Peter Cole kaj Jerry L. Morgan, Syntax and Semantics 3: Speech Acts, New York, Academic Press, 1975 (origine nepublikigita manuskripto, 1967); kaj "Further notes on logic and conversation" en Peter Cole, red., Syntax and Semantics 9: Pragmatics, New York: Academic Press, 1978. Kiam mi estis studento ni ĉiuj studadis la manuskripton, kiu daŭre plusendiĝadis tiutempe. Vidu ankaŭ Oswald Ducrot, "Présupposés et sous-entendus" represita en O. Ducrot, Le dire et le dit, Parizo: Les Éditions de Minuit, 1984, pĝ. 13-31; kaj Dire et ne pas dire, Parizo: Hermann, 1972.
[12] Grice, "Meaning", Philosophical Review 67 (1957), pp. 377-88. Represita en Danny D. Steinberg & Leon A. Jakobovits, Semantics, Cambridge:Cambridge University Press, 1971, pp. 53-59; kaj en Peter Frederick Strawson, red., Philosophical Logic, London: Oxford University Press, 1967. Bedaŭrinde Peter Grundy, en sia Doing Pragmatics (Edward Arnold & St. Martin's Press, 1995) misprezentas la Grice-an teorion: 'natura' signifado por Grice ne estas laŭlitera lingva signifado, sed nelingva signifado, ekz. "Malhelaj nuboj signifas pluvon" ktp. (kp. Grundy pp. 37, 40 kun Grice, "Meaning", unuaj paĝoj)
[13] Por interesa teorio pri metaforoj, vidu ĉi-poste, paragrafo 11.
[14] Laurence R. Horn, On the Semantic Properties of the Logical Operators in English. Nepublikigita manuskripto. La listo (ĉi tie esperantigita) venas de Stephen C. Levinson, Pragmatics, (Cambridge: Cambridge University Press) p. 134.
[15] Stephen C. Levinson, Pragmatics (Cambridge University Press, 1983), p. 146 & aliloke; kaj en pluraj postaj esploroj. Levinson aktuale deĵoras ĉe la Instituto Max Planck en Nijmegen.
[16] George A. Miller, "Images and models, similes and metaphors" en Andrew Ortony, red., Metaphor and Thought, Cambridge University Press, 1979. Fakte la teorio de Miller iom similas al la analoga teorio de Aristotelo en Poetiko 1457b16-1457b19.
[17] Ne tute nova tamen. Kiel kutime, post sufiĉa ekkompreno, oni trovas la komprenaton ĉie; vidu ekz. Laurence Horn, "Greek Grice" en Papers of the Chicago Linguistics Society 9 (1973) pp 204-214, kiu esploras similajn konceptojn ĉe la helenoj; aparte interesas tiurilate la Etiko de Aristotelo.