Helpiloj pri vortakcentoj en la angla

Ken Miner

Ĉi tiu verketo ŝuldas multon al Heinz J. Giegerich, English Phonology: An Introduction, Cambridge University Press (1992).

La helpiloj NE celas priskribi anglalingvajn vortakcentojn laŭ scienca (lingvistika) maniero. Miaj "principoj" nur konsistigas praktikan gvidilon; mi provis ilin per loteca vortgenerilo kaj ili verŝajne liveras la minimuman nombron da esceptoj.

Mi celas nur vortojn, kiuj ne havas sufiksojn; sufiksoj influas la vortakcenton laŭ reguloj, kiuj kutime aperas en lernolibroj.

Jen la vokaloj de la angla, ignorante dialektajn detalojn (atentu la asteriskojn):

La unua tasko por la lernanto, estas lerni, per kiuj simboloj tiuj vokalfonemoj prezentiĝas en la lernolibroj kaj vortaroj, kiujn li/ŝi uzas. Ĉar la simboloj en la tabelo estas bazitaj sur la IPA/IFA (Internacia Fonetika Alfabeto), pluraj modernaj studiloj uzas tiujn aŭ similajn simbolojn.

Vokaloj estas (por la nuna praktika celo) aŭ fortajmalfortaj. Vokalo estas forta, se ĝi havas asteriskon en la ĉi-supra tabelo, aŭ estas unu el la veraj diftongoj; aŭ se ĝin sekvas pli ol unu konsonanto; aŭ (krom ĉe Principo 1) se ĝin sekvas nur unu konsonanto vortfine.

Alie, vokalo estas malforta. (Rim.: La fina vokalo de multaj vortoj, skribata 'y', estas malforta: happy, sherry, noisy, pretty, Tommy k.s.)

Principo 1 (unikaj fortaj vokaloj). Se nur unu vokalo en la vorto estas forta vokalo, tiu sola forta vokalo ricevas la akcenton: aróma, tomáto, angína, horízon, potáto, marína, fólly k.s. (Ĉe tiu ĉi principo, vortfina konsonanto ne kreas fortan vokalon.)

Principo 2 (gramatikaj kategorioj). Substantivoj kun vortfina akcento raras en la angla. Jen preskaŭ kompleta listo: cadét, canál, gazétte, duréss, hotél, catamarán, courtesán, marzipán; Julý, degrée, canóe, bambóo, marquée, bouquét, fricassée, ballyhóo; ballóon, brigáde, ravíne, champágne, lampóon, arcáde, cavalcáde, magazíne; ellípse, lamént, ripóste, augúst (ne la monato), artíste, commandánt, Bucharést. (Rimarku, ke multaj estas relative lastatempaj pruntaĵoj de la franca.)

Plej multaj substantivoj do havas sian akcenton sur la antaŭlasta aŭ sur la antaŭ-antaŭlasta silabo.

Aliflanke, verboj kaj adjektivoj kun vortfina akcento estas oftaj. Ekzemploj inkludas la verbojn obéy, atóne, baptíse, intervéne, supercéde, exíst kaj la adjektivojn obscéne, divíne, secúre, seréne, absúrd.

Pro Principo 2, ekzistas paroj da vortoj, kiuj kontraste akcentiĝas, tiel ke unu membro de la paro estas substantivo, kaj la alia estas verbo: digest, escort, survey, torment, convict, refuse. Ĉiuj estas substantivoj kun vortkomenca akcento, sed verboj kun vortfina akcento.

Ekde nun mi skribos 'F' por 'forta vokalo' kaj 'M' por 'malforta vokalo'.

Principo 3 (FF-vortoj). Vortoj, kiuj finiĝas per du fortaj vokaloj, kutime akcentas la unuan: synópsis, amálgam, decáthlon, prófile, drúnkard, stócking, pátience k.s.

Principo 4. (dusilabaj MM-vortoj). Dusilabaj vortoj, kies ambaŭ vokaloj malfortas, akcentas la unuan: píty, háppy, péppy, fúzzy, váry.

Principo 5. (plursilabaj MM-vortoj). En vorto, kiu havas pli ol du silaboj, finiĝanta per du malfortaj vokaloj, la akcenton ricevas la vokalo antaŭ la du malfortaj vokaloj: América, cámera, cínema, cápital, prédator, chárity, spéctacle.

Principo 6. (FMF-vortoj). Se vorto finiĝas per la vokalskemo forta-malforta-forta, kutime oni akcentas la unuan fortan vokalon: pátriot, pórcupine, calíope, synécdoche, ápricot.

Estas multaj esceptoj! Sed, teorie, se oni indikus per supersigno la akcentitajn silabojn de anglaj vortoj, oni povus supersigni nur la esceptojn.