NOTO PRI LA ETNOLINGVA IDENTECO-TEORIO RILATE ESPERANTON

Ken Miner, julio 2009


Ĉi tiu noto havas preskaŭ pli da referenc-verkoj, ol da teksto! Mi pardonpetas, sed necesis mencii la bazajn referaĵojn. Mi listigis nur la anglalingvajn.

La fundamento de la etnolingva identeco-teorio estas la nocio (debatebla principe, tamen vaste akceptata), ke la identeco de la unuopulo rezultas parte de ties aneco en homgrupo(j). Eĉ se oni akceptas tiun principon, oni devas agnoski, ke kune kun ĝi necesas akcepti iom limigitan signifon de la vorto "identeco". En filozofia aŭ psikologia referaĵo, ekzemple, necesus trakti "identecon" alie ol nur sociologie. Sed pri tio nenio plu.

La kerna ideo de la etnolingva identeco-teorio ŝajne troviĝas en verkoj de Henri Tajfel (1974, 1981). Tajfel (1974: 89) difinis "socian identecon" kiel "tiun parton de la mem-koncepto de la individuo, kiu rezultas el ties konscio pri sia aneco en socia grupo (aŭ sociaj grupoj) kune kun la emocia signifo ligita al tiu aneco". Sed la prilingvan parton de la teorio disvolvis precipe Giles & Johnson (1981, 1987).

Enfokusigante la lingvon kiel unu el la precipaj markiloj de grupaneco, Giles & Johnson tezis, ke la unuopulo komparas sian propran grupon kun eksteraj grupoj, kun la celo trovi pozitivajn diferencojn favore al la sia. Se la diferencoj tamen estas negativaj (en la okuloj de la komparanto), la unuopulo serĉas strategiojn por havigi al si pli pozitivan socian identecon. Unu strategio estas ensorbiĝi en grupon, kiun oni taksas pli pozitive. Se lingvo estas grava identeca markilo, oni iafoje adaptas sin ankaŭ lingve, kio povas post kelkaj generacioj konduki al perdo de la unua lingvo. Ankaŭ sociolingvistoj kiel Gumperz (1970, 1982) kaj Heller (1982, 1987, 1988) emfazis la lingvon en sia esplorado pri socia identeco. Post tiam la esplorado kaj teoriumado burĝonis.

Ĝeneralaj kritikoj: (i) eblas multoblaj grup-identecoj (aneco en grupo A povas konflikti kun samtempa identeco en grupo B); (ii) diferencoj inter unuopuloj (la teorio tendencas flankenbalai trajtojn de la unuopulo, kiuj antaŭsupoze ne rilatas al la teorio); (iii) ĝeneraligado pri grupoj baziĝas sur informo pri nur kelkaj ekzemploj (neadekvataj samploj).

Ni turnu nin al Esperanto. La plej obĵetindaj aspektoj de la aplikado de la koncepto specife al esperantismo estas, unue, ke la etnolingva identeco-teorio koncernas etnolingvojn kaj etnodialektojn. Fakte la plej firma evidento pri lingvoj kiel markiloj de grupa identeco rilatas al etnaj dialektoj, kiuj estas en ofta kontakto unu kun la alia. Tipe en la mondo ĝenerale (kvankam estas esceptoj) lingvoj, eĉ etnaj, ne ofte tiel interagas. Plej gravas ke markiloj de grupa identeco ne percepteblas, se la koncernaj grupoj ne interagas. Nur tiuj raraj homoj, kiuj la tutan tagon parolas Esperanton kune kun iu alia lingvo, manifestas la code-switching (lingvoŝanĝojn dum interparolado), kiu liveras la precipajn datenojn por la teorio. Sekve la koncepto de Esperanto kiel grup-identigilo por la averaĝa esperantlingva unuopulo, kiu tipe estas lingve izolita dum la plejparto de sia vivo, ne multe utilas, aŭ eĉ montriĝas sensignifa. Tio ke oni uzas Esperanton nur kun Esperantistoj ne signas uzadon de lingvo kiel grup-identigilo, sed nur spegulas neeviteblan fakton pri Esperanto.

Due, la teorio konsistigas dinamikan, aktivan modelon, dum la esperantista aplikado de la teorio estas statika. Oni vidas la funkcion de lingvo kiel grup-identigilo nur se io okazas. Devas esti ia specifa konduto. Ekzemple mi iam partoprenis uzret-forumon pri meksika kulturo. La hispana kaj la angla estis egale uzataj en tiu forumo, tre depende de temo: se oni diskutis ekzemple la rajtojn de virinoj, oni emis uzi la anglan, supozeble pro tio, ke la temo mem estis ligata al Nord-Ameriko; la partoprenantoj per sia lingvoŝanĝo montris memidentigon kiel provizora ano de ekstera grupo. Alia ekzemplo de la aktiveco de la modelo: kiam lingvo servas kiel grup-identigilo, la unuopulo povas percepti aŭ negativajn aŭ pozitivajn konotaciojn de sia aŭ alies lingvo. Ekzemple mi konis dulingvan ĉilianinon, kiu taksis la hispanan "negrava lingvo" kompare kun la angla, do laboreme studadis la anglan kaj malestimis la hispanan (sian propran lingvon). Ŝi identigis sin al ekstera grupo pro perceptataj pozitivaj kvalitoj de tiu grupo. Kontraste, aliaj hispanlingvanoj loĝantaj en Usono, kiuj valorigas la kulturerojn de hispanlingvaj landoj, estimas sian propran lingvon, kaj ne tiom entuziasmas pri la angla.

En la kazo de Esperanto ni demandu: Kiel la unuopulo kondutus alie, se ŝli uzus Esperanton kiel grup-identigilon, ol ŝli kondutus, se ŝli ne uzus Esperanton kiel grup-identigilon? Tio estas la empiria demando, kiu preventas seriozan konsideron de la ideo, ke la etnolingva identeco-teorio vere prilumas la situacion de Esperanto. Ŝajne temas pri distingo sen diferenco. La nura fakto, ke iuj homoj decidas lerni Esperanton, ne necesigas, ke tiuj homoj uzas Esperanton kiel grup-identigilon. Iuj homoj lernas la francan por povi legi Racine; aliaj lernas la anglan por pli sukcesi profesie. Iuj homoj lernas Latinon por legi la klasikaĵojn. Ktp. Ne eblas pretendi sen ia evidento, ke tiu kaj tiu lingvo estas uzata kiel grup-identigilo.

Jen fakte la precipa obĵeto. Entute, la nocio ke la etnolingva identeco-teorio aplikeblas al Esperanto estas stranga besto, se ni konsideras, ke aplikoj de la teorio baziĝas minimume sur ioma evidento: sondoj, formularoj, statistikaj observoj, intervjuoj, komparoj, analizado de konversacioj — mallonge, la kutima ekipaĵo de la sociaj sciencoj. Tiuj rimedoj troveblas abunde en la referencaj verkoj listigitaj ĉi-sube. En la kazo de Esperanto oni simple deklaras, ke Esperanto funkcias kiel grup-identigilo.

Fakte, oni iafoje deklaras eĉ pli: ke ĉiuj lingvoj (kaj do ankaŭ Esperanto) funkcias kiel grup-identigiloj. Reala kompreno pri la teorio tuj absurdigas tiun nocion, kiun neniam laŭ mia scio pretendis la teoriistoj (kvankam senzorga fluglegado de la koncernaj referaĵoj ja povus krei tian impreson). Lingvo aŭ dialekto, kiel jam dirite, povas servi kiel grup-identigilo nur kiam tiu lingvo aŭ dialekto interagas kun aliaj lingvoj aŭ dialektoj. Izolita lingvo de insularo en la Suda Pacifiko, kiu neniam interagas kun aliaj lingvoj, memevidente ne povus funkcii kiel grup-identigilo. Esperanto normale estas simile izolita, kvankam ne geografie sed socie. La esploroj ne estas ĝeneralaj sed tipe traktas specifajn lingvojn kaj dialektojn en specifaj cirkonstancoj.

Estas ĉiam danĝere fondi filozofion (aŭ eĉ temperamenton!) sur la scienco, aparte sur la sociaj sciencoj, kies trovoj aparte ŝanĝiĝemas depende de nova evidento kaj novaj emfazoj. Jam unu ekzemplo de tia sursabla fondo makulas la Manifeston de Raŭmo: la emfazo pri la propedeŭtika valoro de nia lingvo (vidu "Propedeŭtika dezirpensado furoras" por resuma kritiko). Bonŝance la etnolingva identeco-teorio ne trovis lokon en la Manifesto (ĉar ne povis: la teorio mem disvolviĝis en la 80-aj jaroj). La sekcio de la Manifesto nomata "Krizo de Identeco" esprimiĝas laŭ psikologia (eble parte ankaŭ fenomenologia) modelo, ne sociolingvistika.

Hansen & Liu 1997 prezentas kritikan resumon pri la etnolingva identeco-teorio, kiu multe utilis al tiu ĉi noto.

REFERENCOJ:

Giles, H., & P. Johnson, 1981. "The role of language in ethnic group formation" en J. C. Turner & H. Giles, red. Intergroup Behavior (Oxford: Basil Blackwell), pp 199-243.

Giles, H., & P. Johnson, 1987. "Ethnolinguistic identity theory: a social psychological approach to language maintenance" International Journal of the Sociology of Language 68, pp. 69-99.

Gumperz, J. J., 1970. Verbal strategies in multilingual communication (Berkeley, University of California Institute of International Studies = ERIC document reproduction service No. ED 042 173).

Gumperz, J. J., 1982. Discourse Strategies (Cambridge: Cambridge University Press).

Hansen, Jette G. & Jun Liu, 1997. " Social Identity and Language: Theoretical and Methodological Issues" TESOL Quarterly, Vol. 31, No. 3, Language and Identity (Autumn, 1997), pp. 567-576.

Heller, M., 1982. Language, Ethnicity and Politics in Quebec. Nepublikigita doktoriĝa disertacio, Universitato de Kalifornio, Berkeley.

Heller, M., 1987. "The role of language in the formation of ethnic identity". En J. Finney & M. Rotheram, red. Children's Ethnic Socialization (Newbury Park, Kalifornio, Sage), pp. 180-200.

Heller, M., 1988. Codeswitching: anthropological and ethnolinguistic perspectives (Nov-Jorko: Mouton De Gruyter).

Tajfel, H., 1974. "Social identity and intergroup behavior", Social Science Information 13, pp 65-93.

Tajfel, H., 1981. "Social stereotypes and social groups" en J. C. Turner & H. Giles, red. Intergroup Behavior (Oxford: Basil Blackwell), pp 144-167.