KIPARSKY-METODO APLIKATA AL ESPERANTAJ ILOVORTOJ

Ken Miner

0.0 Prototipeco ĉe ilovortoj

Ilovortoj konsistigas specialan problemon en la Esperanta morfologio, kadre de la Funkcio-gramatika teorio, kiun ni komencis disvolvi en la unua ĉapitro.

Ilovortaj radikoj estas ekzemple 'martel-', 'najl-', 'pagaj-', 'buton-', 'katen-', 'bros-', 'fork-', 'bend-', 'nit-', 'alen-', 'kramp-', 'buldoz-', 'hoj-',
'male-', 'trul-', 'agraf-', 'ankr-', 'kojn-' k.s. — radikoj, kiuj ŝajne indikas ilojn, sed normale ne uziĝas kun la sufikso '-il'.

Konsideru la triopon 'martelo', 'martela', 'marteli'. 'Martelo' estas prototipa substantivo, ĉar ĝi indikas aĵon.

Sed samtempe 'marteli' estas prototipa verbo, ĉar ĝi predikatas agon.

Se prototipeco determinas kategoriojn (antaŭ ol necesu statistika esplorado) — kiel ni argumentis en la unua ĉapitro — ĉu 'martel-' estas radiko de prototipa substantivo, aŭ de prototipa verbo?

La sama problemo ekzistas en aliaj lingvoj, ekzemple la angla, kie ilovortoj servas kaj kiel substantivoj kaj kiel verboj. Supozeble unu deriviĝas de la alia (kaze de la angla, per "nul-derivado" ĉar ne temas pri finaĵoj); sed kiudirekten?

Jen angla ekzemplo: hammer kaj nail estas kaj iloj kaj agoj:

Give me the hammer. (Donu al mi la martelon.)
He hammered it in. (Li enmartelis ĝin.)

I need a nail. (Mi bezonas najlon.)
They nailed the boards together. (Ili kunnajlis la trabojn.)

Supozu, ke ni volas scii, pri ĉiu kazo, ĉu la vorto estas baze ilo, aŭ baze ago. Oni rezonas jene (KIPARSKY 1982): se la vorto povas uziĝi kiel verbo kun aliaj iloj, ĝi estas baze ago:

He hammered it in with his shoe. (Li enmartelis ĝin per sia ŝuo.)

Se ne, ĝi estas baze ilo:

*He nailed it to the wall with pins. (Li najlis ĝin al la muro per pingloj.)

Sekvas (post ekzameno de aliaj ekzemploj), ke en la angla hammer estas baze ago, kaj la ilovorto estas derivaĵo; male nail estas baze ilo, kaj la agovorto estas derivaĵo.

1.0 Esperantaj ekzemploj

Ni nun esploru kelkajn E-ekzemplojn. Malkiel en la angla kaj aliaj etnolingvoj ni ne povas simple konsulti denaskajn parolantojn. Ni devas esplori tekstojn.

Malgraŭ tio ke kutime en vortaroj la verbformo de ilovorto X difiniĝas kiel "agi per X" k.s., ni trovas, ke ofte tiaj verboj fakte uziĝas kun aliaj iloj, ol X, kaj en kelkaj kazoj, uziĝas kun neniu ajn ilo (aparte 'krampi'; vidu sube). Krom ĉe 'hoj-', 'male-', 'trul-', 'agraf-' kaj 'bend-' haveblas ekzemploj el la Tekstaro kaj/aŭ el la Reto.

1.1 'martel-'

Malgraŭ tio ke, kiel ĉiam, la difino de 'marteli' estas 'bati per martelo', jen unu el la ekzemploj en la PIV2-a artikolo mem:

Ĉiuj marteladis per tranĉilo aŭ per osto sur la tablo (por esprimi ĝojon). ("Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj")

En tiu ekzemplo, aliaj iloj ol efektivaj marteloj uziĝas por marteli: tranĉiloj kaj ostoj. Ĝuste tiajn ekzemplojn ni bezonas, por montri, ke 'marteli' povas uziĝi ne nur pri marteloj sed ankaŭ pri aliaj iloj.

Tre gravas kompreni, ke evidentaj metaforoj en literaturaj verkoj k.s. ne helpas nin. Ekzemple en la Tekstaro ni trovas (uzante 'martel-' kiel ekzemplon) multajn ekzemplojn, kie efektiva martelo ne estas uzata, malgraŭ la verbo 'marteli':

(1) Samtempe li sentis ion marteli la memoron. ("Homoj sur la tero")

(2) La viroj martelas truon en via kranio: ili parolas, parolas...("La Ŝtona Urbo")

(3) La kapon martelanta doloro turmentis. ("Vespera ruĝo anoncas ventegon")

Sed en tiaj kazoj ne temas pri ilo alia ol martelo. Ni bezonas ekzemplojn de la tipo (4):

(4) Li martelis ĝin per hakilo/bastono/ŝuo/sia pugno ks.

Ĉar neniu dubus, ke troveblas sennombraj ekzemploj, kie 'marteli' uziĝas kun efektiva martelo, ni nur devas serĉi kontraŭ-ekzemplojn — kie uziĝas alia ilo. En la Tekstaro ni trovas ja:

(5) Senĉese la pezaj frapiloj [de preĝejaj sonoriloj - KM] martelis la kantantan metalon... ("Homoj sur la tero")

En (5), alia ilo ol martelo martelas: sonoril-frapiloj.

(6) Per ambaŭ pugnoj kaj fine ankaŭ per la piedoj mi marteladas la vandojn. ("Mortula Ŝipo")

(7) Damne, ili marteladis mian kranion per duraj pugnoj. ("Mortula Ŝipo")

En (6) kaj (7) oni martelas per piedoj kaj pugnoj.

Ni kontrolu la Reton por havi ankoraŭ alian ekzemplon:

(8) Kaj la sagkruculoj komencis kriaĉi, klakigi siajn ledajn vipojn kaj marteli la tablojn per la kolboj de siaj pistoloj. ("La monaĥinejo Sacré-Coeur")

Bedaŭrinde ne troviĝas klarEGaj ekzemploj kiel "Li enmartelis la najlon per fajrstango." Tamen la ekzemploj (5)-(8) ŝajne sugestas, ke 'marteli' estas ne nur uzi certan ilon, sed ankaŭ agi laŭ certa maniero. Ili do apogas la nocion, ke 'marteli' ne tute ĝuste difiniĝas en PIV2: ĝi ne signifas ekzakte "bati per martelo".

Ni esploru nun aliajn tiajn radikojn.

1.2 'najl-'

En la Tekstaro ni trovas nur najladon per najloj.

En la Reto troviĝas:

"la piedo subpremas rampantan serpenton, kies ŝirdentoj najlas en la kalkanon" ("La barelo de montiljesko")

Tio estas la unusola ekzemplo de uzo de 'najli' per ilo alia ol najlo.

1.3 'pagaj-'

Nek en la Tekstaro nek en la Reto mi trovis ekzemplojn, kie oni pagajas per alia ilo, ol pagajo.

1.4 'buton-'

Nek en la Tekstaro nek en la Reto mi trovis ekzemplojn, kie oni butonas aŭ butonumas, per alia iloj, ol butonoj.

1.5 'katen-'

Tekstaro:

Per tiu ĉi ringo mi vin katenas ("Fundamenta Krestomatio")

Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco ("Malnova Testamento, Psalmaro")

... sed subite mi ekkomprenas, ke ne polpaj tentakloj sed feminaj gamboj estas, kio katenas min... ("La skandalo pro Jozefo")

... treta ringo, kiu nin katenas ("La Ondo de Esperanto 1")

Rete:

La provinco Taiwan katenis la centron de la navigacia vojo de okcidenta Pacifiko... ("La Ĉina Enciklopedio")

Malbonaj naturaj kondichoj katenis disvolvighon de la ekonomio... ("Efektivigo de bonhavigho de Chinio dependas de tiu de la kamparo")

Per ŝnuroj ligitaj al la haroj ŝi katenis lin al pendumilo ("Rabistino nekonata")

Mi ignoris multegajn ekzemplojn, kiuj tutevidente estis takseble metaforaj; sed la aliaj ekzemploj sugestas, ke ja oni povas kateni per aliaj iloj ol katenoj — kateni povas esti nura ago.

1.6 'bros-'

Tekstaro:

Kaj ŝi... brosis al li la ĉapelon per la manplato... ("Fabeloj de Andersen 4")

... vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj... ("La majstro kaj Margarita, fragmentoj")

Reto:

La inĝeniero ordigis sian kravaton, permane brosis sian grizan kompleton... ("La Renkontiĝo de la Geamintoj")

la supro de la ĉapelo brosis la supron de la pordokadro... ("La Aventuro de la Makulita Bendo")

La oficiroj jam levis sin de siaj genuoj kaj brosis [mane evidente - KM] la polvon de siaj pantalonoj. ("Tiktoko de Oz, ĉapitro 8")

Profesoro Porter jam regajnis sian brilan silkan ĉapelon, kiun li zorge brosis per la frako-maniko ... ("Tarzan de la simioj Ĉapitro 16")

Lia amiko haste brosis ĝin per stango... ("Majstro Lianchi kaj Skolopendro")

Li havis helan blondan hararon, kiun la vento brosis malantaŭen... ("La Misteroj de Senkulpa Smith")

Estas fakte multaj pli. 'Brosi' do estas ago, kiu fareblas per aliaj iloj.

1.7 'fork-'

Mi ne trovis iujn ekzemplojn en kiuj oni forkas ne per forko.

1.8 'nit-'

Neniuj trafoj de 'nit-' per alia ilo(j) ol nito(j).

1.9 'kramp-'

Tekstare:

La iometo da verdaĵo, forpelita sur la ŝtonegojn kaj sablojn, sin krampis al la malpli altaj lokoj... ("La Faraono - Unua Volumo")

La kato resaltis viva kaj vigla, krampis la primuson subbrake...("La majstro kaj Margarita, fragmentoj")

Rete:

Mi krampis min al la manrelo kaj malsupreniris rapidege... ("El la legado ŝprucas la spirito")

Mi krampis min al la rusta metalo... ("Harry Harryson. Rato-1, Komenco")

La templon krampas kontinuo da montoj. ("Budhisma sanktejo — Emei-monto")

Rete estas multaj tiaj uzoj. Fakte, 'krampi' ŝajne plej ofte uziĝas kun nenia ajn ilo; sekve ĝi baze esprimas agon aŭ konturon, ne ilon.

1.10 'ankr-'

Tekstaro:

La kaŭĉukaj botoj solide ankris ilin al la ĉiesa grundo. ("Artikoloj el Monato 8")

Reto:

... la Stana Lignohakisto, kies peza stano ankris lin firme... ("La Eksterordinara Lando Oz, ĉapitro 17")

Estas multegaj klare metaforaj uzoj.

1.11 'kojn-'

Tekstaro:

Ne okazas.

Reto:

Atleta kaj bela sinjorin' / En dormĉambran vazistason kojnis sin... ("Elektronika Bulteno de EASL")

oblikven-suriri kojnante, kojnante oblikven-interiri (instrukcioj pri Go-ludo)

1.12 'buldoz-'

En PIV2 fakte mankas 'buldozi' ('buldozo' estas la maŝino) sed mi kontrolis ĝin. La sola trafo estis reta, en la vortaro "Slango kaj Ĵargono" de Wouter Pilger (http://www.geocities.com/wfpilger/slangou8.htm):

buldozo @ buldozi : konvinki per granda kvanto da, aŭ rapidega sinsekvo de argumentoj, ne lasante tempon por pripenso aŭ reago: Ili buldozis min.

Tion kredeble ni povas nomi klara metafora uzo.

Konkludoj

Surbaze de la ekzemploj ni povas hipotezi ke 'martel-', 'katen-', 'bros-', 'kramp-' kaj eble 'najl-', 'ankr-' kaj 'kojn-', estas baze agoj. Se jes ili estas verboj, ili estas prototipaj verboj, sekve ne necesas statistika esplorado. Sed por komparo, jen la koncernaj statistikoj:

Estas interese, ke la statistiko montras tiom da kontrasto inter ofteco kaj kategorio. Ekzemple por 'kramp-' ni havas multe da evidento (laŭ la KIPARSKY-metodo) por ĝia baza verbeco; tamen ĝi uziĝas 94%-e substantive.

Kion pri la aliaj ilovortoj, ekz. 'forko', 'forka', 'forki'? Restas vere, ke ambaŭ, la substantivo kaj la verbo, estas prototipaj. Sed ĉar ĉiu uzo de 'forki' implicas specife forkon, kaj neniun alian ilon, la signifo de 'forki' enhavas la signifon de 'forko'. La substantivo do, laŭ la Kiparsky-metodo, estas baza. Substantiveco estas defaŭlto: desubstantivaj verboj abundas en la lingvoj de la mondo, kaj multe pli simplas defini la aĵon en la leksiko, ol la verbon.

Estas multaj aliaj samspecaj radikoj, pri kiuj oni povus statistike eksperimenti: 'bar-', 'kanon-', 'kuler-', 'bicikl-', 'penik-', 'krajon-', 'funel-', 'kanon-', 'pioĉ-', 'vip-' k.s. Sed ne tre verŝajnas (laŭ mia takso) ke ili uziĝus verbe pri aliaj iloj, ol tiuj nomataj de la radiko. Mi do ne esploris ilin.

Resume: ĉe ilovortoj, kaj la substantiva formo kaj la verba formo estas prototipaj; sekve laŭ la teorio, kiun mi proponis en la lasta ĉapitro, sen alia distingilo ni ne scias, kiu el la du estas bazforma. La KIPARSKY-metodo principe kapablas solvi la problemon.



REFERENCOJ

KIPARSKY, Paul, 1982. "Word-formation and the Lexicon." En F. Ingemann (red.) Proceedings of the 1982 Mid-America Linguistics Conference, University of Kansas, Lawrence, Kansas, USA (Vidu rete ankaŭ lian Remarks on Denominal Verbs.)

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".