Kial ne reformi la anglan skribsistemon

Ken Miner

(iom reviziita en Septembro, 2003, kaj Majo, 2004)

Klaŭdjo Piron iam skribis:

Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".

Ĝenerale Piron kompreneble tute pravas; sed kiam temas pri la angla skribado, jen unu el tiuj aparte konfuzaj homaferoj, pri kiuj regas opinioj de la homamasoj, tute aŭ plejparte senbazaj, sed hazarde pravaj.

Ofte oni proponas, ke oni skribu la anglan fonetike aŭ foneme (t.e., "laŭ la elparolado"). Unuarigarde tiu ideo ŝajnas ege racia kaj senobĵeta. Tamen ekzistas lingvistikaj kontraŭ-argumentoj, eble pro malsimpleco ne tre bone konataj.

Unue necesas distingi inter fonetika skribado kaj fonema skribado, temo kiu normale plenigas almenaŭ unu ĉapitron de elementa lingvistika lernolibro. Mi nur povas skizi la aferon ĉi tie.

Se oni skribas fonetike, oni ideale skribas ĉiujn lingvosonojn, kiujn oni povas aŭdi. Sed lingvosono neniam ekzakte ripetiĝas, kaj diversaj fonetikistoj havas malsamajn lertecojn; nur specialaj instrumentoj povas registri la plej etajn detalojn. Fonetikistoj ofte limigas sin al tiuj distingoj, kiujn oni povas skribe prezenti per speciala fonetika simbolaro. Multaj uzadas la sistemon de la IPA/IFA (Internacia Fonetika Alfabeto). La plena IPA/IFA-tabelo montriĝas ĉi tie. Jen la angla vorto 'tomato' (esp-e 'tomato'!), skribita per la IPA/IFA laŭ diversaj usonaj parolstiloj:

Fakte, laŭ mia scio, neniu seriozulo iam proponis, ke oni skribu la anglan fonetike por praktikaj celoj. Kutime oni proponas (almenaŭ implicite) ke oni skribu ĝin foneme.

Se oni skribas foneme, oni skribas nur tiujn sonunuojn, kiuj estas psikologie realaj por la parolantoj de la lingvo, t.e., la fonemojn de la lingvo. Jen la fonemoj de la angla en iom miksita skribsistemo (ne atentante pri etaj landaj malsamecoj):

Jen iom da usona anglalingvo foneme skribita:

Do kial ne tiel skribadi? (Kompreneble oni povus trovi pli simplajn kaj belajn simbolojn, ol tiuj en la specimeno.)

La problemoj estas kvar. Mi komencu pri la plej grava: la malplifortiĝado (reduktiĝado) de senakcentaj vokaloj. En la denaske parolata angla, se vokalo estas senakcenta, ĝi emas malfortiĝi, kaj soni kiel nestreĉa centra vokalo (ŝva). Konsideru tion kune kun tio, ke la vortakcento povas ŝanĝiĝi depende de afiksado. Se oni skribus foneme, la literumo de radiko daŭre aliiĝus en multegaj kazoj (la apostrofo signalas akcentohavan silabon):

Videblas, ke la radikoj 'atom-', 'compet-', 'inclin-', 'photograph-' kaj aliaj miloj devus havi tre malsamajn literumojn, depende de afiksado.

La rezulto estas, ke se oni skribus la anglan foneme, oni nur malfacile povus rekoni la radikojn de vortoj. Tio do estas la plej forta argumento kontraŭ reformo.

Iom malpli grava estas la argumento, ke en pluraj vortoj, sonoj de la lingvo aperas kaj malaperas, depende de derivado. Ekzemple en 'knowledge' (scioj) la vortokomenca /k/ estas silenta. Sed en 'acknowledge' (agnoski) ĝi reaperas. En 'bomb' (bombo) la vortfina /b/ silentas; sed en 'bombard' (bombardi) ĝi reaperas. Temas do denove pri rekonebleco de vortradikoj, sed en nur relative malmultaj kazoj.

Trie, la kutima literumado konservas rekoneblecon de la radikoj internacie. La samaj homoj, kiuj plendas pri la malfacilecoj de la tradicia literumado, facile lernas la anglan leksikon ĝuste pro ĝia tradicia literumado (kiu ekzistas dank' al la grandega influo de la franca sur la angla ekde la 11a jarcento, kio transdonadis al la angla multege da grekaj-latinaj vortoj). Se la anglan oni skribus foneme (laŭ la elparolado), anstataŭ facile rekoni 'nation', 'person', 'humanity', 'psychology', 'science' k.s., aliaj nacianoj devus deĉifri ilin!

La fina kaj malplej grava kontraŭ-reforma argumento estas, ke en la angla, estas multe da vortoparoj, kiuj elparoliĝas same (fojfoje depende de la dialekto), sed skribiĝas malsame: 'gorilla'/'guerilla', 'enallage'/'analogy', 'stick'/'stich', 'aural'/'oral', 'bizarre'/'bazar', 'serious'/'Sirius', 'cellar'/'seller', 'Sunday'/'sundae', 'intension'/'intention', 'mussel'/'muscle', 'prince'/'prints', 'commity'/'comedy' (en mia parolado eĉ 'eunuchs'/'UNIX'!) kaj multaj aliaj. Estas konsiderinde utile povi distingi tiajn parojn en la skribado.

Certe mi ne vidas kialon, ke estontece neniu povos elpensi novan skribsistemon, kiu plisimpligus lernadon sed samtempe ne perdus la rekoneblecon de radikoj. Sed ĝis nun tia propono, laŭ mia scio, ne ekzistas.