ez LA KIPARSKY-PRINCIPO PRI DESUBSTANTIVAJ VERBOJ

LA KIPARSKY-PRINCIPO PRI DESUBSTANTIVAJ VERBOJ

Ken Miner

0.0 Enkonduko

En la antaŭa ĉapitro ni ekzamenis ilovortojn, de la tipo de 'marteli'/'martelo', kies ambaŭ verbaj kaj substantivaj formoj estas prototipaj. Profitante KIPARSKY (1983), ni venis al la konkludo ke iuj tiaj estas bazaj verboj, kaj iuj bazaj substantivoj, depende de la uzado.

Estas en nia lingvo aliaj paroj, kies ambaŭ formoj estas prototipaj. Parta listo inkludus 'arĝenti'/'arĝento', 'asfalti'/'asfalto', 'bandaĝi'/'bandaĝo', 'bridi'/'brido', 'bronzi'/'bronzo', 'buteri'/'butero', 'gudri'/'gudro', 'jugi'/'jugo', 'kolori'/'koloro', 'korki'/'korko', 'kromii'/'kromio', 'kroni'/'krono', 'nikeli'/ nikelo', 'olei'/'oleo', 'ori'/'oro', 'paneli'/'panelo', 'sabli'/'sablo', 'sali'/'salo', 'sebi'/'sebo', 'sterki'/'sterko', 'stuki'/'stuko', 'stupi'/'stupo', 'sukeri'/'sukero', 'tabuli'/'tabulo', 'tapiŝi'/'tapiŝo', 'vaksi'/'vakso', 'vesti'/'vesto', 'vitri'/'vitro', 'vuali'/'vualo'. Ĉe tiaj paroj, la transitiva verbo predikatas la agon almeti aŭ surmeti tion, kion nomas la substantivo. 'Asfalti' signifas 'surmeti asfalton', 'bandaĝi' signifas 'surmeti bandaĝon' ktp.

Ĉe ilovortoj, la substantivoj nomas ilojn, kaj la verboj kutime signifas: "uzi la ilon nomatan de la radiko." Ĉe la ĉi-supraj ekzemploj, la substantivoj nomas ne ilojn sed substancojn kaj materialojn, kaj la verboj ŝajne signifas: "surmeti aŭ almeti (foje enmeti) la substancon aŭ materialon nomatan de la radiko". Estus nature nomi ĉi lastajn (se entute necesas nomi ilin) materialvortoj.

Sed 'asfalti' predikatas agon, do estas prototipa verbo. Samtempe 'asfalto' indikas aĵon, do estas prototipa substantivo. Ni havas do la saman problemon, kiun ni havis pri paroj de la tipo de 'marteli'/'martelo': kiu el la du estas la bazformo, de kiu la alia deriviĝas?

En PIV2 ni trovas sisteman pritrakton: la koncernaj kapvortoj estas ĉiam la substantivoj. Estas nature pensi, ke la substantivoj estas bazaj, kaj la verboj deriviĝas de la substantivoj (ĉiam sub la kondiĉo, ke derivado ne ŝanĝus la signifon de la radiko). KIPARSKY (1997), ekzamenante similajn parojn en la angla kaj aliaj lingvoj, starigis la jenan principon:

Se ago nomiĝas laŭ aĵo, ĝi koncernas kutiman/normalan uzon de tiu aĵo.[1]

(Jen bona ekzemplo de la maniero, laŭ kiu niaj scioj pri la reala (eksterlingva) mondo influas nian komprenadon de lingvoj: ni nur scias la prototipajn uzojn de aĵo, pro tio, ke ni konas la mondon.)

Fakte, la principo de KIPARSKY povas unuigi nian pritrakton de kaj la ilovortoj kaj la materialvortoj: la verboj havas ĉiam la signifon "uzi tion nomatan de la radiko laŭ la kutima maniero" — formale: [X]V = "uzi X laŭ la kutima maniero". Se inverse ni derivus la substantivojn de la respondaj verboj, la formulo estus konsiderinde pli komplika — kaj aldone, tia analizo ne akordiĝus kun la morfologioj de aliaj lingvoj, kiuj klare havas desubstantivajn verbojn. Fine kaj plej ĝenerale: substantivoj en si mem pli fundamentas, ol verboj.[2]

Rimarku, ke por koncerni normalan, kutiman, prototipan uzon de la aĵo, tia verbo devas koncerni uzadon entute de la nomata aĵo: ni ne atendas, ke ekzemple oni povas asfalti per io alia, ol asfalto; ke oni povas bandaĝi per io alia, ol bandaĝo; ktp. Ĝuste tion ni nun esploros.

1.0 Tekstesploro

Ni do ekzamenu kiel kutime la konduton de la koncernaj verboj per la Tekstaro kaj per la Reto. Kiel kutime, ni devas serĉi nur okazojn, kie la materialo aŭ substanco ne estas ĝuste tiu nomata de la verbo, ignorante klarajn metaforojn. Mi nur esploris kelkajn, kiujn instinkte/intuicie mi taksis kapablaj tiel uziĝi.

1.1 'bandaĝi'

Tekstaro:

Sufiĉas bandaĝi ĉi tiun grataĵon per io ajn ("Patroj kaj Filoj")

Ŝi zorge lavis lian vundon, kaj bandaĝis ĝin laŭ sia eblo per tolaĵo ŝirita el ŝia propra subvesto. ("Pro Iŝtar")

Reto:

Ili disŝiris pecon de vestaĵo kaj per tio bandaĝis al li ... ("La Reĝo de Naŭ Montoj")

... ŝi ordonis al Zong disŝiri pecon da tolo, bandaĝi al ŝi... ("La Tria Fraŭlino Lotuso")

Estas multaj tiaj ekzemploj. Sed ili signifas nenion, ĉar io ajn, per kio oni bandaĝas, aŭtomate fariĝas bandaĝo. Fakte se ni trovus frazon "Li bandaĝis la vundon per bandaĝo" nin verŝajne surprizus la pleonasmo.

1.2 'bridi'

Preskaŭ ĉiuj ekzemploj (kaj troveblis multegaj) estis klare metaforaj, de la tipo "Zamenhof bridis sian entuziasmon" k.s. krom:

Tekstaro:

Oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi ĝin per ŝnuro. ("Quo vadis? - Unua parto")

Tiu ekzemplo pensigas nin, ĉu eble 'brido', kiel 'bandaĝo', povus esti io ajn servanta kiel brido — malgraŭ detala ĉevala difino en PIV2. Tamen estas du aliaj:

Reto:

La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.... en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. ("Sonĝo de la Morto"")

La tuta pikedo nur malfacile bridis lin. ("Vortico" - tradukis: László Balázs)

Temas en tiuj du lastaj ekzemploj pri 'akvoringego' kaj 'pikedo'. Ŝajnas, ke eble eĉ nemetafore oni povas bridi per io alia ol efektiva brido. Sed la ekzemploj ne tre fortas.

1.3 'korki'

Tekstaro:

Neniuj trafoj.

Reto:

En holdo, en kiu ofte verŝiĝis marakvo de ondoj, oni starigis grandajn kruĉojn, kaj korkis ilin per vakso aŭ bitumo. ("Feniciaj komerciaj ŝipoj")

La unusola ekzemplo, kaj neklara. Efektiva korko povintus ludi rolon.

1.4 'kroni'

Tekstaro:

La vojeton kronis malluma, densa arbaro. ("Internacia krestomatio")

La belan vizaĝon kronas mirinde la ora harar' ("Metropoliteno")

la portikojn kronis hedero kaj floroj ("Quo vadis? - Dua parto")

La skribaĵo "Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj", kiu kronis la liston... ("La majstro kaj Margarita, fragmentoj")

... kronas ilin per girlandoj... ("La Respubliko")

La karmelanan preĝejon kronas ovala kupolo ("Artikoloj el Monato 10")

mi konstatis kun ŝoko ke la fostojn kronas du homaj kranioj ("La ŝtona urbo")

Estas multegaj tiaj ekzemploj (krom multaj metaforaj). Rimarku, ke temas pri konturo ("esti ĉe la supro de") kaj eĉ ne pri vera ago.

1.5 'tapiŝi'

Tekstaro:

Neniuj trafoj.

Reto:

... rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densis ke ili tapiŝis la teron. ("La Mirinda Sorĉisto de Oz, ĉapitro 8")

la mortinta kaj putranta vegetalaro, kiu tapiŝis lian ĝangalan hejmon ("Tarzan de la simioj - Ĉapitro 6")

... la implikaĵo, kiu tapiŝis la teron ĉirkaŭe ("Ĉe la koro de la Tero")

Soforaj floroj tapiŝis per si la teron... ("china radio international")

Flavaj folioj tapiŝis la vojetojn... ("La Ĉashundo de la Baskerviloj")

Estas fakte multaj tiaj, kie 'tapiŝi' signifas ŝajne nur 'kovri kiel tavolo'. Kaj fakte tiun pli ĝeneralan signifon agnoskas PIV2.

1.6 'vesti'

Tekstaro:

... sidas ... kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto")

li vestis sian limusinon super siaj vestoj ("Kastelo de Prelongo")

vestu vin per diafana muslino ("La Faraono - Unua Volumo")

Sed la homo ne povas sin vesti per oro... ("La Faraono - Dua Volumo")

vestu la monstron per armaĵo... ("La Faraono - Tria Volumo")

Multaj tiaj. Fakte, PIV2 inkludas pri tiu ĉi verbo la signifon 'kovri'.

1.7 'vuali'

Tekstaro:

La okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj. ("La Faraono - Unua Volumo")

li vidis denove nubon, kiu vualis la eliron.

freŝaj brulantaj branĉetoj vualis ĝin per fumo.

Polvo leviĝis de sub la frapantaj piedoj kaj vualis la amfiteatron.

(— ĉiuj el "Quo vadis? - Dua parto")

leviĝus nebulo kaj vaporo sufiĉaj por vuali dum tagoj la tutan landon ("La Ondo de Esperanto 4")

Tiaspecaj ekzemploj abundas, kaj fakte tiun signifon ('kovri') denove apogas PIV2.

1.8 Konkludoj pri la tekstesploroj

Argumenteble la verboj 'bandaĝi', 'kroni', 'tapiŝi', 'vesti' kaj 'vuali', kaj eble ankaŭ 'bridi' kaj 'korki', estas bazaj — malkiel la aliaj pli tipaj materialvortoj, kie la verboj klare deriviĝas de la substantivoj. Denove, la rezonado estas la jena: kaze de tiuj netipaj materialvortoj, la signifo ne limiĝas al uzado de la koncerna materialo: kronado povas okazi sen efektiva krono; ktp.

Ĉar temas pri prototipeco, ne necesas statistiko. Tamen por komparo:

2.0 La PVoj, figuraj sencoj, kaj metaforoj vivaj kaj mortaj

La jenaj rimarkoj koncernas kaj la ilovortojn diskutitajn en Ĉapitro 2, kaj la materialvortojn, kiun ni diskutis en la nuna ĉapitro.

Ofte, en PIV2, krom striktsencaj difinoj, estas aliaj difinoj enkondukitaj per emblemoj de specifaj semantikaj sferoj aŭ per "(f)" (= figurasence). Bonaj ekzemploj de ilovorto resp. materialvorto estas 'martelo'/'marteli' kaj 'tapiŝo'/'tapiŝi':


'Martelo':
1. Batilo, konsistanta el peza ferpeco kun ligna tenilo kaj servanta por enigi najlojn, forĝi feron, ktp.
2. (anatomie) Orela osteto = maleo.
3. (sporte) Metala globo... kiun oni ĵetas per rotacio.

'Marteli':
1. Batadi per martelo.
2. (milite) Dispremi, forfrakasi per obusoj aŭ bomboj.
3. (f) Aparte kaj forte akcenti: Li martelis ĉiun vorton.


'Tapiŝo':
1. (belarte) En Mezepoko kaj Renesanco, teksaĵo, kiun oni pendigis sur muroj...
2. Iom simila teksaĵo... destinita por kovri plankon, ŝtuparon aŭ tablon.
3. (f) Io, kio kovras kiel tapiŝo, aŭ prezentas aspekton de tapiŝo.

'Tapiŝi':
1. Kovri per tapiŝo.
2. (f) Kovri kvazaŭ per tapiŝo.

Tiuj difinoj estas sensistemaj kaj idiosinkraziaj (krom ĉe la teknikaĵoj). Sed la fakto, ke niaj leksikologoj agnoskas ilin, tamen ne vidas problemon pri plursenceco de la radiko en multaj kazoj (ja male, ofte oni insistas, ke radiko havas konstantan kaj senŝanĝan signifon), sugestas, ke ili konsideras la kromajn signifojn iamaniere figuraj aŭ metaforaj.

La termino 'metaforo' multe uziĝas. Ene de la lingvistiko, metaforoj grave rolas, ĉar metaforaj etendoj de originaj vortsignifoj estas LA ĉefa mekanismo en la semantika evoluo de lingvoj. Multegaj modernaj signifoj de vortoj komenciĝis kiel metaforoj. Ni senprobleme parolas nuntempe pri kruro de tablo kaj brako de seĝo, pri bankoj (kiuj origine estis benkoj por monero-interŝanĝado), pri komputilaj dosieroj, pri lapoj kiuj ne estas kreskaĵoj, pri klavoj de muzikiloj. Tiaj metaforoj estas "mortaj" — ili jam antaŭlonge fariĝis novaj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj ni jam ne perceptas ilin kiel metaforojn.

Je la alia ekstremo, ni povas uzi tute novajn metaforojn, retorike kaj tre efike: "La lingvokvalito de tiu retejo estas harstarige malbona." "Ties pentraĵoj estas nur porkaĵo." "Via parolemo boras truojn en mian kapon."

Meze estas nebula regiono, kie metaforo estas parte viva kaj parte morta: tiujn ni ofte nomas kliŝoj aŭ ŝablonoj: "Ŝi estas socia papilio." "Via nelogikeco frenezigas min." "Per tiu opinio vi perdas poentojn ĉe mi."

Ene de la lingvistiko estas ĝenerale akceptite, ke efektive viva aŭ eĉ duonviva metaforo estas speciala parolago, kies metaforecon la leganto/aŭskultanto povas konstati. (Vidu ekzemple SEARLE 1979, unu el la plej fundamentaj modernaj verkoj pri metaforoj, kiujn mi konas.) La signalo de vera metaforo estas, ke la laŭvorta signifo en sia kunteksto ne taŭgas. Ekzemple se mi diras "Ŝi estas socia papilio" estas evidente, ke la priparolata ino ne vere estas papilio. Se mi diras, ke pentraĵo "estas porkaĵo" estas tre evidente, ke tio ne laŭvorte veras. Ktp. Laŭ la kutima teorio, la leganto/aŭskultanto, pro la netaŭgeco de laŭvorta interpreto, (kutime subkonscie) serĉas alian, eble metaforan, interpreton. La detaloj, ekzakte kiel tio okazas, kaj kiel la leganto/aŭskultanto distingas inter metaforaj interpretoj unuflanke, kaj aliflanke alispecaj nerektaj komunikaĵoj, malsamas en la diversaj teorioj — sed tio ne devas koncerni nin. La gravaĵo estas, ke vera metaforo kunportas signalon: laŭvorta interpreto ne taŭgas. Kiam metaforo "mortas" — fariĝas nur nova senco de la koncerna vorto — tiu signalo ne plu funkcias kaj ne necesas.

La demando do estas: ĉu esprimoj kiel "bridi ĝin per ŝnuro" kaj "bela blonda hararo kronis ŝian kapon" k.s. kunportas tiun signalon, aŭ traktiĝas de la leganto/aŭskultanto tute normale? Intuicie ŝajnas al mi, ke estas granda diferenco inter "bridi ĝin per ŝnuro" kaj "prikanoni lin per akvohoso" k.s. sed impresoj estas nur impresoj.

Ofte lingvistoj sugestas, kiel metafor-detektilon, ke oni ne povas kune uzi (sen humura efiko) metaforon kombine kun ordinara esprimo, jene:

?*Li ŝprucigis la akvon kaj sian malamon ĉien.
?*Li platigis la juĝiston kaj la argilobulon.
?*Zamenhof bridis unue sian entuziasmon kaj poste sian ĉevalon.

Kontraste, miksaĵo de du sencoj de la sama vorto tute ordinaras:

Ili korkis la botelojn per korkoj kaj ĉifonpecoj.
Ni martelis per marteloj kaj diversaj aliaj iloj.
Katenis min kaj miaj katenoj kaj la prizonaj muroj.

Resume pri metaforoj: ne haveblas ĝis nun tute kontentiga doktrino pri metaforoj. Sed mi dubas, ke en miaj ekzemploj temas ĉiam pri metaforoj: la ekzemploj montras uzadon de iloverboj pri iloj, kaj uzadon de materialverboj pri materialoj, aliaj ol tiuj nomataj de la radikoj.

3.0 Resumo

Nun, pritraktinte la relative simplajn ilovortojn kaj materialvortojn (kiujn oni eble povus kune nomi "uzvortoj"), ni pretas klopodi tipologion de la restantaj paroj, kies unu membro estas substantivo kaj la alia verbo. Sed en la sekvonta ĉapitro ni pauzos por resumi la teorion ĝis nun proponitan, kaj ĝiajn implicaĵojn por la koncepto 'Esperanta radiko'.



NOTOJ

[1] "If an action is named after a thing, it involves a canonical use of the thing.".

[2] Tion ni scias interalie pro tio, ke en tiuj lingvoj, kie ne estas klara la distingo inter substantivoj kaj verboj, la defaŭlto estas ĉiam substantivecaj vortoj.



REFERENCOJ

KIPARSKY, Paul, 1982. "Word-formation and the Lexicon." En F. Ingemann (red.) Proceedings of the 1982 Mid-America Linguistics Conference, University of Kansas, Lawrence, Kansaso, Usono.

KIPARSKY, Paul, 1997. "Remarks on Denominal Verbs", in: Alex Alsina, J. Bresnan & P. Sells (red.), Argument Structure. Stanford University: CSLI, 1997, p. 473-499. Rete havebla ĉe http://www.stanford.edu/~kiparsky/Papers/hk.pdf dum mi skribas.

PIV2 = La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Ĝenerala Gvidanto Michel Duc Goninaz. Parizo : Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002-a eldono.

SEARLE, John R., 1979. "Metaphor". En Andrew ORTONY, red., Metaphor and Thought, Cambridge University Press, pĝ. 92-123. La sama referaĵo aperas senŝanĝe en la dua 1993-a eldono, pĝ. 87-111.