KONDUT-VORTOJ, AGO-REZULTO-VORTOJ, KAJ LA KONSERVADO DE SIGNIFO(J)

Ken Miner

0.0 Enkonduko.

En ĉi tiu ĉapitro ni diskutos kondut-vortojn, ago-rezulto-vortojn, kaj la ĝeneralan principon pri konservado de signifo(j).

1.0 Kondut-vortoj.

Estas granda grupo de triopoj kiel 'piloto'/'pilota'/'piloti', 'filozofo'/'filozofa'/filozofi'. La signifoj de la substantivoj estas sufiĉe klaraj: ili indikas homojn aŭ bestojn; por scii, kiel trakti tiun ĉi vortklason, ni devas certiĝi pri la signifo de la verboj. Sed tio en multegaj kazoj ne eblas, ĉar ĉi tiu vortklaso inkluzivas multajn tre sporade uzatajn.

1.1 Signifoj de la verboj.

Konsultado de la PV-oj montras, ke ĝusta formulo plejofte estas: [X]V = agi kiel X. Sed ankaŭ estas kazoj, kiam la difinoj kaj la uzoj motivas ankaŭ: [X]V = esti X. PMEG kombinas la du: [X]V = agi aŭ esti kiel X.

Unuavide, estus nature supozi, ke "agi kiel" inkluzivas "esti". Sed pli atenta konsidero malkaŝas, ke fakte oni povas esti X sen agi kiel X. (1) estas neverŝajna, sed tute ne memneanta frazo:

(1) Roberto estas piloto, sed li ne agas kiel piloto.

Ŝajnas al mi, ke ni devas same konkludi pri (2):

(2) Roberto estas piloto, sed li ne estas kiel piloto.

Mi ne vidas utilan distingon inter 'esti kiel' kaj 'agi kiel'. Sed inter tiuj unuflanke, kaj 'esti' aliflanke, estas montego da diferenco. (3) kaj (4) draste malsamas laŭ verecokondiĉoj:

(3) Robert estas piloto.

(4) Roberto agas/estas kiel piloto.

En la mala direkto, neniu dubus, ke eblas agi/esti kiel X sen esti X. Sekve, striktsence la du konceptoj "esti" kaj "agi/esti kiel" estas sendependaj unu disde la alia.

La difinoj de PIV2 malofte uzas "esti" sed ofte "agi/esti kiel":

Agi kiel (PIV2):

piloti: gvidi, direkti kiel piloto
filozofi: pensi, paroli aŭ konduti kiel filozofo
dandi: konduti kiel dando
nomadi: vivi kiel nomado
profeti: paroli, agi kiel profeto
serpenti: iri multflekse kaj ondolinie, kiel serpento
friponi: agi kiel fripono

Esti (PIV2):

gasti: esti gasto
reĝi: esti reĝo
aŭtori: esti aŭtoro, verki

Sed en la Tekstaro kaj rete oni trovas sufiĉe da ekzemploj. (Mi ignoras poezion kompreneble, kaj rimarku ankaŭ ke, ĉar "agi kiel" estas tre vasta nocio, ni ne povas, en la kazo de ĉi tiaj vortoj, distingi metaforajn uzojn disde laŭvortaj uzoj.)

Esti (Tekstaro):

sklavi: anstataŭ mem sklavi, li havos siajn proprajn sklavojn ("La Ŝtona Urbo")

Esti/agi kiel (Tekstaro):

sklavi: mi ne volas, ke vi sklavu tie ĉi por nenio. ("Homoj sur la Tero")
sklavi: sklavi al la societo por hora salajro (samtekste)
sklavi: Ili amas sklavi, ili fieras pri la rajto esti soldato kaj perdi la vivon per mitraloj ("La Mortula Ŝipo")
piloti: alkoholaĵoj, kiun mi pilotis tra la doganzono (samtekste)

Esti (rete):

pasaĝeri: ĉu la fakto pasaĝeri ĉe nekonato estas vere tiom pli danĝera ol mem stiri aŭton? ("Kontakto")
pasaĝeri: travel as passenger ("http://esperanto-panorama.net/vortaro/eo-en-u.htm")
diletanti: Ili forte kondamnas la ideon, ke ĉiofarantoj kaj fuŝriparistoj rajtas diletanti en delikataj aferoj. ("Esperantisto Slovaka")
diletanti: dum mi nur diletantas pri la literaturo ("Belartaj Konkursoj 2000-2009")
infani: sed ankaŭ ĉar ili infanas ("La Malbono kaj la savinfano")
infani: apenaŭ aperas infano, ĝi ne plu infanas ("Malsatartisto")
idioti: kiel la britoj idiotas en ekzotaj lokoj ("Kajero 58: Imperiismo.- La Televido kaŝas la Malsatulojn")
idioti: la aŭtoro idiotas! ("Najlonkorda Liro")

Rimarku, ke substantivoj kiel 'pasaĝero', 'diletanto', 'gasto' k.s. esprimas ja konkretajn aĵojn, sed samtempe provizorajn statojn de tiuj aĵoj. Principe oni ne povus fari liston de ĉiuj pasaĝeroj, dilentantoj, gastoj en la mondo, ĉar iu ajn povas esti dum tempo pasaĝero, diletanto, gasto. Ĉe tiaj konceptoj, ne estas multe da diferenco, se iom entute, inter la verbo kaj la responda substantivo kun 'esti'. Iu ajn, kiu pasaĝeras, estas (dum tiu tempo) pasaĝero; ktp. Ili do similas al 'bandaĝo' k.s. en Ĉapitro 2.

Restas konsiderinda nombro de kazoj, kie ne haveblas ekzemploj en tekstoj: 'poltroni', 'kapitani', 'hundi', 'fraŭli', 'kavaliri', 'paĝii', 'infani', 'princi', 'franci', 'norvegi' ... La demando estas, se oni uzus unu el tiuj, ĉu ĝi havus la signifon "esti" aŭ "esti/agi kiel"? La sola respondo estas, ni ne scias (PMEG). La uzanto kreus spontanee la signifon (kaj ankaŭ la transitivecon de la rezulta verbo). Sed ni povas certi ke la signifo estus aŭ "esti" aŭ "esti/agi kiel".

1.2 Protipeco kaj bazformoj ĉe tiu ĉi vortklaso.

La substantivoj ja prototipas; ili indikas homojn aŭ bestojn. La verboj ne estas prototipaj kiam ili havas la signifon "agi kiel": ili ne indikas konkretajn agojn, kiel indikas ekzemple 'ripari', 'kanti', 'stiri'. Ĝuste kiel oni kondutas, kiam oni agas kiel sklavo aŭ diletanto? Temas pri impresoj de la parolanto/skribanto. Kaj la verboj ankaŭ ne estas prototipaj kiam ili havas la sencon "esti" ĉar tiam ili tute ne indikas agojn. Ni rajtus konkludi do ke la substantivoj estas bazformoj, kaj ke la verboj deriviĝas de ili. La adjektivoj ankaŭ estas prototipaj, ĉar ili modifas karaktere: 'diletanta', 'idiota'. Sed, kiel ni argumentis en Ĉapitro 3, substantivoj en si mem pli fundamentas ol aliaj kategorioj.

Ni decidu do pri tiu ĉi vortklaso, ke la substantivoj estas bazaj. La verboj kaj la adjektivoj deriviĝas de la substantivoj, kiujn oni bezonas difini nur unufoje en la leksiko.

1.3 Finaj rimarkoj pri kondut-vortoj.

Substantivo povas esti fonto de kondut-verboj nur se ĝi indikas homon aŭ beston. Estas ja similaspektaj kazoj, kie la radiko ne indikas homon aŭ beston:

ondi: leviĝi kaj malleviĝi aŭ iom post iom disvastiĝi, kiel ondoj (PIV2)
uragani: furiozi kiel uragano (PIV2)

Sed tiuj ĉi nur hazarde aspektas kiel kondut-vortoj. Tuj kiam ni eksperimentas pri aliaj nehomaj kaj nebestaj substantivoj, kiel ekzemple 'biciklo', ni rimarkas, ke la responda verbo (ĉi-kaze 'bicikli') tute ne havas la signifon 'esti biciklo' aŭ 'agi/esti kiel biciklo' sed 'uzi biciklon'. (Fakte verboj kiel 'bicikli', 'aŭti', 'busi' apartenas al la uzvortoj diskutitaj en antaŭaj ĉapitroj.) Verŝajne la kialo de la limigita naturo de la kondut-vortoj estas, ke kutime nur homo aŭ besto povas konduti laŭvole.

Ankaŭ restas la ebleco trakti kazojn kiel 'ondi' kaj 'uragani' kiel metaforojn.

2.0 Ago-rezulto-vortoj.

Ofte en nia lingvo, verbo havas respondan substantivon, kiu esprimas aŭ la agon aŭ la rezulton de la ago nomita de la verbo.

faldi: duoble aŭ pluroble fleksi...
faldo: ago faldi, kaj, plej ofte, ties rezulto...
klivi: fendi mineralon aŭ petron laŭ natura direkto de ĝiaj tavoloj
klivo: ago de tiu, kiu klivas, kaj rezulto de tiu ago
splisi: (i) kunligi du ekstremojn de ŝnuroj...
(ii) kunligi du elektrajn dratojn...
(iii) kunligi du segmentojn de molekulo de RNA...
spliso: ago splisi kaj ties rezulto

En ĉiuj tri ekzemploj, klare la verboj estas prototipaj, ĉar ili indikas konkretajn agojn. La respondaj substantivoj ne estas prototipaj: en unu el iliaj signifoj, ili ne indikas aĵojn sed agojn; kaj en la dua, ili ne indikas konkretajn aĵojn, sed konturojn, kiuj rezultas de agoj. (En ĉiuj tri ekzemploj, kompreneble, se ni volas nomi nur la agon, ni uzas '-ad': 'faldado', 'klivado', 'splisado'.)

Sekve en tiaj kazoj la substantivo (kaj adjektivo) devenas de la verbo. La verbo enestas la leksikon, kune kun ĝia(j) signifo(j). Se la verbo havas pli ol unu signifo (kiel en la kazo de 'splisi'), la substantivo heredas ties ĉiujn signifojn.

Kvankam ne necesas statistiko, estas interese vidi la ciferojn por 'fald-' (bedaŭrinde, ne sufiĉas la datenoj por 'splis-', kaj por 'kliv-' interferegas en la retserĉado la personnomo 'Klivo' kaj ties aliaj formoj):

Kiel videblas, la statistiko por 'fald-' (en la Sumoj) tute koheras kun ĝia baza verbeco, malgraŭ la interesa kontrasto inter la Tekstaro kaj la reto.

Unu atentindaĵo: kvankam en la vortaroj kutime ni legas 'ago kaj ties rezulto', vere ne povas ekzisti ambaŭ signifoj samtempe. Tiu 'kaj' devus esti 'aŭ'. Ekzemple:

(5) La spliso de la du ŝnuroj malfortigis la konekton.

(5) ne signifas, ke oni malfortigis la konekton splisante la ŝnurojn, sed nur ke poste, la konekto malfortis pro la spliso (la aĵo).

(6) Lia spliso de la du ŝnuroj estis rapida kaj oportuna.

Senmova aĵo ne povas esti rapida, do en (6) temas pri la ago, ne la aĵo.

Sekve ĉe ago-rezulto-vortoj, la substantivo estas ĉiam dusenca.

3.0 La ĝenerala principo pri konservado de signifo(j).

Kiel ni argumentis en antaŭaj ĉapitroj, oni ne povas derivi vorton de jam ekzistanta vorto, se tiel oni aŭ perdus aŭ aldonus signifo(j)n. En Ĉapitro 1 vidu ekzemple paragrafon 4, "Limigoj al derivado"; ankaŭ Ĉapitro 4, par. 1.0. Kiam en triopo substantivo-adjektivo-verbo, la substantivo kaj la verbo havas parte malsamajn signifojn, tiam sekvas, (a) ke la du estas apartaj leksikaj unuoj (unu ne deriviĝas de la alia), kaj (b) ke la adjektivo estas dusenca (deriviĝante de aŭ la substantivo, aŭ de la verbo).

Por tute bone kompreni pri kio temas, ni komparu (se iom ripeteme) du klarajn ekzemplojn: (a) kazon, kie derivado konservas signifo(j)n; (b) kazon, kie derivado ne konservus signifo(j)n.

3.1 Kazo, kie derivado konservas signifo(j)n.

Konsideru la triopon skizo-skiza-skizi. 'Skizo' estas tute bona aĵo, kaj 'skizi' estas tute bona ago; ambaŭ do estas prototipaj. Ni do konsideru la statistikon:

Evidente, 'skizo' estas statistike plejofta. Ŝajne la verbo kaj la adjektivo do deriviĝas de la substantivo. Konsideru la signifojn:

skizi: fari skizon pri
skizo: (i) unua prova strekado de desegnaĵo...
(ii) sendetala prova skribaĵo...

'Skizo' havas du signifojn. Se ni derivas la verbon de la substantivo, la verbo heredas, tute bone, ambaŭ signifojn. La adjektivo 'skiza' deriviĝas ankaŭ de la substantivo, kun la atendita signifo, 'rilata al skizo(j)'.

3.2 Kazo, kie derivado ne konservus signifo(j)n.

Konsideru la triopon makulo-makula-makuli. Denove kaj la substantivo kaj la verbo estas prototipaj. Kontrolante la distribuon ni trovas:

Iom plipezas substantiveco. Tamen ne gravas; ĉiaokaze ni ne povas derivi unu formon de la alia pro la signifoj:

makuli: (i) fari makulojn sur, kovri per makuloj
(ii) difekti la purecon, la reputacion
makulo: (i) malpura aŭ difekta loko sur io
(ii) natura kolora punkto
(iii) malbona parto, difekta punkto

Se ni derivus 'makuli' de 'makulo' ni perdus signifon (iii) de 'makulo'. Ĉar 'makuli' ne povas signifi 'havi makulon (iii)'; ĝi estas transitiva verbo. Se ni aliflanke derivus 'makulo' de 'makuli', ni devus aldoni signifon (iii) de 'makulo', ĉar tiu signifo mankas al la verbo.

Pli ekstremaj ekzemploj ekzistas, ekzemple:

spliti: fendi (lignon ks) en maldikajn pecojn
splito: (i) maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto
(ii) ŝtonfragmento derompita de nukleo per premo aŭ perkuto
(iii) la peceto de duonkondukanta kristalo, sur kiu integra cirkvito estas konstruita
fendi: (i) perforte disigi malmolan materialon...
(ii) rapide trairi inter la partojn de amaso, ilin disigante
fendo: mallarĝa laŭlonga truo

'Splito' ne nepre rezultas de splitado; 'fendo' ne nepre rezultas de fendado. Tiaj diferencoj inter substantivo kaj verbo rezultis, kiel en la etnaj lingvoj, de historia akumulado de signifoj.

4.0 Kial "vortoj"?

Ĝis nun ni parolis pri ilovortoj, materialvortoj, uzvortoj, kondut-vortoj, kaj ago-rezulto-vortoj. Kial ĉiam "vortoj" kaj ne "radikoj"? Estas fakte oftege konvene, uzi radikon X kiel konvenan "nomon" de triopo X-o, X-a, X-i. Sed mi ne volis doni la impreson, ke radikoj vere rolas en mia teorio. En la leksiko estas nur plenaj vortoj. Kia do vere estas la statuso de radiko?

Mi tezas, ke Esperanto ne tiom malsamas de la etnaj lingvoj, el kiuj ĝi deiris. Radikoj ekzistas; certe ne pretervideblas, ke ekzemple 'fido' kaj 'fidi', 'fendo' kaj 'fendi', havas la saman radikon. Sed radikoj estas historiaj estaĵoj. Per ili, ni oftege havas ideon, eĉ se fojfoje svagan, pri la signifoj de vortoj. Sed ili ne ludas rektan rolon en sinkrona teoria gramatiko. Fakte, ĝuste kiamaniere plejbone pritrakti ilin, en sinkrona teorio, ne estas tute evidente eĉ pri la etnaj lingvoj. Tial estas granda diverseco de morfologiaj teorioj.