LIMIGOJ AL ESPERANTA ELIZIO

Ken Miner

(laste reviziita la 3an de Majo 2003)

0. Enkonduko. Iusence ĉi tiu artikolo estas nura piednoto, kvankam iom longa, al la esploroj de D-ro Marc van Oostendorp pri la strukturo de la esperanta silabo.[1] Mallonge, mi trovis ke esperanta elizio, kiel ĝis nun disvolviĝinta, produktas fonologiajn formojn kiuj aŭ ne estas prononceblaj en iu konata natura lingvo, aŭ estas tiom "ekzotaj," ke ili ne konformas al la spirito de la alie pli-malpli simpla esperanta fonologio.

Laŭ la fonologia teorio, kiun apogas Oostendorp (kaj, cetere, mi mem), silabo konsistas el atako kaj rimo (sube A, R). Koncernis Oostendorp-on precipe la atakoj[2] de esperantaj silaboj. La atakojn li analizas per sonorecaj skaloj, fonologia regado, kaj proponita Principo de Maksimuma Diferencado. Troviĝas ĉe Esperantaj silabatakoj la en multaj lingvoj bonekonataj malfacilaĵoj pri siblo-grupoj (konsonant-grupoj enhavantaj /s/ kaj /ŝ/), kiujn Oostendorp solvas, ne tre surprize en la nuntempa fonologio, per la koncepto "ekstersilabeco": ekstersilaba lingva sono, kvankam aŭdeble parolata, ne rolas en la silabostrukturo de vorto.

Pri rimoj tamen Oostendorp skribas:[3]

...it does not make sense to study the rhymes of the last syllables of words when studying Esperanto phonology. The reason for this is that most Esperanto words end in a grammatical vowel...

Tamen uzantoj de nia lingvo rajtas forfaligi, per elizio, finan substantivan /-o/: tabel', part', funt', golf', ktp. kiel oftege okazas en la t.n. poezia stilo. Sed kion pri ?vodk', ?lingv', k.s.? Verŝajne estas radikoj, kiuj neniam troviĝas eliziaj, supozeble pro prononca malfacileco aŭ eĉ neebleco. Se jes, tiuj radikoj, kiuj permesas elizion, devus esti studataj, por ilin kompari kun tiuj, kiuj elizion ne permesas.

La problemo preteriras la t.n. poezian stilon, kompreneble, ĉar elizio okazas ne nur ĉe plenaj radikoj en tiu aparta stilo, sed ankaŭ ajnstile, en kunmetitaj vortoj kiel dormĉambro, retpoŝto, k.s.

Oostendorp kompreneble bone scias la problemojn, kiujn eventuale kreus elizio por la principoj de la Esperanta silabo. Li evitas tiujn problemojn per strategio iome simila al tiu sama ekstersilabeco, kiun li utiligas por la silabatakoj, nome, katalekto.[4] Katalekto estas fenomeno, efektive malo de ekstersilabeco, laŭ kiu fonologia elemento povas esti fonologie aktiva sed fonetike neaktiva; alivorte, katalekta elemento povas ekzisti kaj roli en la fonologia strukturo, sen esti 'aŭdebla' fonetike. Tia, laŭ Oostendorp, estas la esperanta substantiva fina /-o/ eliziita. Ekzemple golf' prezentiĝas jene:

silabostrukturo de 'golfo' eliziita.

La pozicio de la fina vokalo (indikita per [x]) ĉeestas, sed estas senenhava.

Sed problemo evidente estas, ke, se permesiĝas tia traktado de la okazantaj elizioj, kia golf', sen diri ion alian, ni ne povas klarigi kial multaj aliaj elizioj ne okazas, kiel ekzemple la jenaj:

sama silabostrukturo de neokazantaj kazoj 'latvo', 'pugno', 'vodko' eliizitaj

Alivorte, laŭ la kataleksa analizo de Oostendorp, ni ne povas fiksi limigojn al la elizio en Esperanto, nek en "poezia stilo," nek en kunmetaĵoj.

Oostendorp proksimiĝas al ĉi tiu problemo fine de sia paragrafo 4.2, kie li skribas, p.p. kunmetaĵoj:

Kawasaki (1936{1953}), cited by Kalocsay & Waringhien 1985) reports that in the language as it was used by Zamenhof, the ending of the first element of a compound could not be catalectic in the following circumstances:
1. when the consonant preceding the vowel is voiced and the consonant following it voiceless (or vice versa): skrib[o]portanta 'carrying writings', kaf[o]babilo 'kaffeeklatsch', viv[o]fonto 'source of life', ŝaf[o]viro 'sheep-man', lud[o]tablo 'playtable', roz[o]kolora 'rose coloured'
2. when the consonants preceding and following the vowel are the same: kap[o]parto 'part of head', viv[o]vespero 'evening of life', ĉas[o]servisto 'hunting servant'.
There thus are certain independent restrictions on the application of elision: it does not happen if it would result in a cluster of consonants with different values for voicing, or if the result would be a long consonant.

Apenaŭ necesas diri, ke la specifaj limigoj menciitaj de Kawasaki kaj de Kalocsay & Waringhein ne nuntempe obeiĝas eĉ de la plej bonaj verkistoj. Sed ja devas esti iaj limigoj, ĉar videble, ne ĉiuj el la eblaj elizioj efektive okazas.

Oostendorp, uzante en la ĵusa citaĵo la esprimon "independent restrictions," ŝajne sugestas, ke ne gravas kiaj estu la limigoj pri elizio, ili estu sendependaj de la ĝeneralaj principoj pri la silaba strukturo, kiujn li proponas. Sed nura vidkomparo inter la okazantaj elizioj, kiaj pomp', dorm', vast', kaj la neokazantaj, kiaj *lingv', *pugn', *vodk', klare indikas, ke sonoreco ludas rolon en la esperanta elizio.

Ĉi tiu artikolo komencos per ekzameno de multaj kazoj de poezia elizio. Kvankam negrave je la momento, mi hipotezas ke la samaj limigoj funkcias en vortkunmetado, kiuj en la poezio.

Mia kerna datumbazo konsistas el interreta kolekto de poemoj,[5] 105 poemoj de 15 poetoj (L. Zamenhof, N. Hohlov, K. Kalocsay, L. Tarkony, H. Dresen, Marjorie Boulton, Eli Urbanova, N. Kurzens, W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, V. Sadler, Edwin de Kock, I. Naumov, kaj M. Bronstejn). El ĉi tiuj poemoj mi registris kaj organizis ĉiujn eliziojn. Mi tiam serĉis pli da nekutimaj kazoj de elizio en la poemoj de Valentin Melnikov ĉe la sama retejo, 36 poemoj, kaj en alia kolekto kompilita de Donald J. Harlow,[6] kiu inkludas:

Antoni Grabowski El Parnaso de Popoloj (128 poemoj); Naŭ poemoj de Tutmonda Sonoro, trad. K. Kalocsay; Ok poemoj de William Butler Yeats, diversaj tradukintoj; Unuaj Agordoj, Poemoj de Wiktor Elski & Eska, 42 poemoj; Ĉirkaŭ 100 pliaj poemoj de diversaj aŭtoroj.

Fine do mia datumaro enhavas entute iom pli ol 420 poemoj.

1. Esperantaj fonemoj. La esperantaj konsonant-fonemoj estas jenaj (ne koncernas nin ĉi tie la Oostendorp-a traktado de la t.n. kompleksaj segmentoj /ĉ/, /ŝ/ ktp.):

pt,cĉk senvoĉaj plozivoj
bdĝg voĉaj plozivoj
fsŝĥhsenvoĉaj frikativoj
vzĵ  voĉaj frikativoj
 l,r   likvidoj
mn ng nazaloj
  jŭ duonvokaloj

2. La tipaj kazoj. La plejofte trovitaj elizioj ekzempliĝas jene (konvenas ellasi la kutiman apostrofon signantan elizion).

Rimoj finiĝantaj per:

2.1 Vokalo.

- akademi, di, ebri, envi, famili, foli, harmoni, juli, kri, materi, papili, ti
- kre, hebre, jubile, muze, pase, pere, ve
- alglu, blu, bru, enu, evolu, flu, genu, glu, influ, ĝu, polu, tru, vaku

2.2 Senvoĉa plozivo.

- agap, frap, kanap, kap, skrap; rep; lip, ŝip; lup, pup, sup, trup
- ekbat, frat, grat, alat, malsat, palat, stat, ŝat, vangobat; aferet, amgrotet, malsekret, poet, ret, ridet, ringet, societ, sonet, ŝipet; apetit, elit, ermit, glit, kaptit, lit, medit, milit, rit, spirit, spit, zenit; grot, kot, rot, trot; diskut, disput, krut, put, refut, salut
- atak, brak, kak, krak, kuŝak; amik, artifik, erotik, fik, kalik, kritik, mistik, muzik, pik, radik, romantik, simbolik, umbilik; alvok, epok, ezok, flok, kok, lok, mok, rok, vok; suk, tuk
- grac, prefac, spac; certec, junec, senmortec, solec, kruc
- streĉ, feliĉ, fetiĉ, riĉ, diboĉ, kroĉ, voĉ, kapuĉ, suĉ

2.3 Voĉa plozivo.

- knab, trab; skrib; rob; akvotub, bub, dub, inkub, nub
- batad, estrad, fajfad, fluad, loĝad, luktad, marŝad, ĝemad, pad, plorad, pugnad; avid, brid, divid, fid, fluid, id, konfid, rapid, revid, rid, vid; brod; lud, nud, stud, trud
- ag, blag, imag, kratag, lag, papag, tag, vag; forteg, greg, pordeg; dig, fig, instig, lig; allog, analog, apog, dialog, grog, log, mensog, tog, versprolog; plug, pug
- aĝ, domaĝ, etaĝ, kuraĝ, pejzaĝ, saĝ, vilaĝ, vizaĝ, vojaĝ; leĝ, neĝ; estriĝ, plilongiĝ; fuĝ, rifuĝ, ruĝ
- edz

2.4 Senvoĉa frikativo.

- ekpaf, graf, laf, paf, paragraf; ĉef; edif, soif; huf, kuf
- ĉas, amkompas, bas, embaras, frakas, las, pas; kis, narcis, palis; bros; dormoflus, flus, padus
- antaŭenpaŝ, kaŝ; freŝ; iŝ, tapiŝ; kloŝ, buŝ, muŝ, tuŝ

2.5 Voĉa frikativo.

- av, enhav, glav, mav, rav, sav; dev, mev, rev; dekliv, driv, gingiv, intensiv, lasciv, motiv, naiv, saliv, viv; blov, mov, pov, ventoblov; pluv
- ekstaz, fraz, tirekstaz, vaz; ĉambromez, frenez, griz, mez, pez; markiz, paradiz, paraliz, Pariz, surpriz; poz, proz, ripoz, virtuoz; akuz, bluz, konfuz, rifuz, uz
- aĵ, atestaĵ, diraĵ, ekipaĵ, fekaĵ, havaĵ, malpiaĵ

2.6 Likvido.

- al, batal, final, gral, metal, pal, real, vual; ĉiel, anĝel, cel, fabel, fidel, malhel, mantel, miel, orel, pel, sel, sigel, stel, ŝancel, ŝel, ŝvel, vel; April, bril, generil, kribril, remil, trankvil, veturil, vodevil; aŭreol, honortitol, izol, karambol, kol, parol, petol, rol, sol, tol, virsimbol, vol; angul, bienul, brul, fortegul, gratul, insul, junul, lul, nebul, okul, regul, retikul, rul, somnambul, spegul
- altar, amar, bar, bestar, branĉar, buduar, centjar, ekstar, far, junular, jar, kar, knar, mar, montar, ondar, par, planedar, plankoknar, repertuar, saŭrar, sentar, star, stelar, tribar, var, vortar; aer, afer, esper, fer, fier, koler, kver, malprosper, manier, manter, mister, misveter, numer, ofer, paper, river, sfer, sincer, sufer, ter, ver, vesper, veter; adiaŭdir, admir, amdezir, delir, desir, dezir, eliksir, hejmenir, inspir, ir, lir, martir, mir, sopir, spir, suspir, ŝanĝdezir, vir; amfor, amor, arĝentsonor, bor, dolor, fervor, flor, for, glor, helkolor, hor, horor, kondor, kor, labor, langvor, lepor, memor, odor, or, plor, praodor, pulvor, rememor, rigor, sinjor, sonor, sonorilsonor, stertor, torpor, trezor, Valinor; amplezur, dur, femur, hontpurpur, karikatur, krur, kur, matur, mur, murmur, natur, obskur, plezur, pur, purpur, serur, spur, statur, terur, ŝnur, velur, vundspur

2.7 Nazalo.

- am, amalgam, deklam, dram, fam, flam, gam, mam, ornam, panoram, piĵam, sam, skvam; ĉirkaŭprem, blasfem, ekstrem, emblem, fandiĝem, karesem, komprenem, logem, manprem, ĝem, poem, problem, scivolem, sem, tem, trem; anim, deprim, esprim, herbolim, koresprim, lim, malproksim, proksim, rim, sinonim, ŝlim, tim; dom, gnom, hom, kondom, nom, ostfantom, pom; forum, fum, lum, mallum, palisum, plum, sinkonsum
- ĉan, donĵuan, ekran, fortepian, glan, infan, kalkan, lontan, man, profan, ran, rikan, roman, an, teran, timian, uragan, vegetaran, virorgan; anten, ĉekmen, ĉen, ĉirkaŭpren; amatin, aminklin, belulin, destin, diin, disciplin, edzin, fein, fianĉin, fin, fratin, heroin, hindin, homdestin, japanin, junulin, krimulin, mastrin, obstin, ĝojkulmin, patrin, pin, povrulin, reklin, reĝin, ruin, rutin, servistin, sin, spertulin, ŝerculin, urbruin, vantulin, vin, virin; Babilon, balkon, bariton, bon, don, flakon, fon, gramofon, kaldron, kalson, kron, London, monoton, ordon, padon, pantalon, plafon, salon, son, tron, zon; aŭtun, jun, katun, kun, lun, run, sun

2.8 Duonvokalo.

- malgaj, akuŝej, deponej, drinkej, irej, Lorelej, necesej, tombej, boj, ekboj, foj, landvoj, malĝoj, ĝoj, voj; fajruj, patruj, poluj, teuj, tuj, uj
- naŭ ("naŭ' da dromedaroj"), antaŭ

2.9 Nazalo + plozivo.

- kamp, lamp, pomp, printemp, ramp, temp, tromp
- gamb, jamb, kolomb, lumb, tomb
- atent, abiturient, ĉastorent, amant, arĝent, diamant, Esperant firmament, folitegment, font, front, frunt, gent, horizont, invent, kant, kontent, mastodont, moment, mondsilent, mont, noktsilent, pasint, pint, plant, estono, pont, prudent, rajdant, sent, silent, taĉment, tent, tint, vent ; bunt
- dand, land, abund, fekund, grund, korprofund, land, mond, ond, plend, profund, rand, respond, rond, sekund, sond, tend, vund
- danc, dimanĉ, distanc, provinc, intenc, senc, tendenc, ŝanc branĉ, fianĉ
- sonĝ, manĝ, plonĝ, ŝanĝ
- drink, ink, blank, dank, flank, montoflank, mank, ŝmink, venk
- lang, lavang, sang, stang, vang; ating, esting, ing, kling, liporing, ring, sving, vang, strang

2.10 Nazalo + frikativo.

- dens, lens, mens, pens, lens, mens, pens; bronz
- nimf

2.11 Likvido + plozivo.

- harp, korp, sorp; vulp; art, dezert, fort, kort, mort, sort, vort ark, bark, park, verk; sorĉ; absorb, herb, morb, sorb, urb, ard, bord, kord, mord, nord, ord, pord, rekord, standard, tord; zorg; gorĝ, urĝ; volb, kobold
- alt, ekzalt, halt, kult; silk, bonrikolt

2.12 Likvido + frikativo.

- dors, mars, vers; kurs
- golf, fals

2.13 Likvido + nazalo.

- ĉarm, dorm, form, larm, ŝtorm, varm, svarm
- etern, forn, intern, karn, kavern, viburn, sturn
- fulm, pulm

2.14 Likvido + likvido.

- merl

2.15 Duonvokalo + plozivo.

- rajt, rajd
- haŭt

2.16 Duonvokalo + frikativo.

- fajf
- kaŭz

2.17 Duonvokalo + likvido.

- fajr (Al Luzicujo, trad. A. Grabowski, & aliloke)
- kanajl, sojl (En Svisujo, Juljusz Slowacki, trad. A. Grabowski)

2.18 Duonvokalo + nazalo.

- semajn, hejm
- piprograjn, kojn
- ŝaŭm

2.19 /s/, /ŝ/ + (senvoĉa) plozivo.

- brust, ĉasist, insist, Krist, list, majest, persist, rezist, tempest, trist, arbust, drast, best, fest, pest, fiask, frost, gast, hast, ist, krest, krust, kuracist, nest, prokrast, trist, vast, ost; musk, bosk, nask
- moŝt
La supraj konsistigas la plejmulton de la en mia datumbazo okazantaj elizioj.

Ni kontrolu nun, ĉu ili konformas al la sonoreca skalo de Oostendorp (p 59), kiu estas la jena:

Ajna segmento A pli sonoras ol alia segmento B, se A troviĝas maldekstre de B en la jena skalo (la fonologia naturo de /v/ en Esperanto pridubeblas pro la silabokomencoj /kv/, /gv/):
(5)
Vokaloj
(4)
Duonvokaloj
(3)
Likvidoj
(2)
Nazaloj
(1)
Obstruktivoj
a e i o uj ŭ (v?)l rm np b t d k g f (v?) s z c dz ĉ ĝ ŝ ĵ

Por la plejmulto de kazoj, montriĝas la atendata situacio: en esperantaj eliziaj rimoj, sonoreco plejofte malkreskas dekstren ĝis la fino de la silabo.

3.0 La netipaj kazoj.

La kazo likvido + likvido ĝenas, ĉar /l/ kaj /r/ estas samsonoraj laŭ la skalo. Sed, ĉar nur okazas /rl/ kaj ne */lr/, ni povas facile netigi la skalon tiel ke /r/ pli sonoru ol /l/. Cetere, mi trovis nur unu kazon, merl' en Aŭroro de Lajoŝ Ŝkrapiĉ.

Por /s/, /ŝ/ + plozivo ne videblas sonoreca solvo, ĉar troviĝas ne nur ekz. /sk/ (musk', bosk', nask', ktp), sed ankaŭ /ks/:

aks, vaks, Marks, Feniks, fleks, kareks, kodeks, perpleks, seks, refleks, krucifiks

Sed eĉ tio ne tro ĝenas, ĉar tiuj malfacilaĵoj pri /s/ kaj /ŝ/ kombine kun obstruktivoj sufiĉe oftas en la lingvoj de la mondo, kaj estas trakteblaj per diversaj rimedoj, precipe, la ekstersilabeco supre menciita kaj proponita de Oostendorp por la esperantaj siblaj silabatakoj.

La ĉefa problemo por la limigoj al esperanta elizio estas la relativa abundo da pluaj kazoj, kie ne helpas sonoreco, aŭ kiuj eĉ kontraŭas sonorecon, tamen montras ian sistemecon. Eble eblus trovi principojn (kvankam certe ne sonorecajn), kiuj kovrus la multajn kazojn de plozivo + plozivo:

aspekt, barakt, elekt, fakt, lakt, takt, frukt, kontrakt, korekt, korpdifekt, lukt, nokt, plekt, reflekt, respekt, verdikt, escept, volupt

Ekzemple facile videblas, ke ĉi tiuj ĉiam finiĝas per /t/; ni ne trovas *pk, *tk, *tp ktp. Oostendorp atentigis min pri la ebleco, ke ne bezoniĝas principoj ĉi-rilate; servos nura statistiko pri la radikofinaj sinsekvoj en la lingvo; do mi kontrolis, kaj li pravis: radikofina /kt/ okazas 138 fojojn, /pt/ 43 fojojn. Radikofina /p/ ne okazas antaŭita de iu alia plozivo. Aliflanke, radikofinaj /dk/, /pk/ kaj /tk/ okazas po unu: vodk-, Ŝipk- (?), Kamĉatk-. (Por la tuta statistiko vidu [7])

Sed kion fari pri post-konsonantaj likvidoj /r/, /l/?

- degenr (John Francis, La Kosmo. V)
- kapr (Universoj de Valentin Milnikov)
- kadavr (Igrekoj de Valentin Milnikov, kaj aliloke)
- libr (En Svisujo, Juljusz Slowacki, trad. A. Grabowski)
- ŝultr (En Svisujo, Juljusz Slowacki, trad. A. Grabowski; kaj aliloke)
- supr (Prometeo Zygmunt Różycki, trad. A. Grabowski)
- ĉefpastr (Monumento, Horatio, trad. A. Grabowski
- ombr (Al Sankta Virgulino por Bona Nokto-enhavo (Aŭtoro?)
- patr (ofta, almenaŭ ĉe Grabowski)
- tondr (Sur la Jungfrau, Marja Konopnicka, trad. Grabowski)
- astr ("Briletas vi astr' inter astroj")
- majstr ("majstr' unua...")
- ventr ("ventr' amfora")
- sabl (Patro de pestuloj en El-Arish, Juljusz Slowacki, trad. Grabowski)
- tabl (Kaj Via Nomo Estas Saĝ', Eugeniusz Matkowski)
- diabl (Sinjorino Twardowska, Adam Mickiewicz, trad. A. Grabowski)
Kaj pri du sinsekvaj nazaloj, aŭ silabofinaj /ĉj/, /nj/?
- abism (Adiaŭo, Wiktor Elski
- himn (Libro III de Libro de Profetoj, Antoni Lange, trad. A. Grabowski)
- Paĉj (Enlitiĝo de Jjaraĝa Knabo, Ivan Naumov)
- Panj (sampoeme de Naumov)

La ofta onidiro, ke tiaj elizioj okazas nur antaŭ vokaloj en la sekvantaj vortoj (kiel ekz. en "Mi venis kaj sur sabl' etendis tendon" (Patro de pestuloj en El-Arish, Juljusz Slowacki, trad. Grabowski) aŭ nevokalaj sed tamen sonoraj sonoj en la sekvantaj vortoj (kiel ekz. en "nokt' ritme vibras"), ne praviĝis per mia ekzameno. Male mi trovis, ke niaj poetoj ne hezitas pri ekzemple "Je l' kontuŝ' diabl' retenis" (Sinjorino Twardowska, Adam Mickiewicz, trad. A. Grabowski), "sidos ĉe la tabl' sciplenaj" (Kaj Via Nomo Estas Saĝ', Eugeniusz Matkowski), "Muĝas tondr' malproksima" (Sur la Jungfrau, Marja Konopnicka, trad. Grabowski), "Ruliĝas mi! Streĉita sxultr' laciĝas" kaj "El supr' ĉiela mi ne ĵetos fulmojn"(ambaŭ el Prometeo de Zygmunt Różycki, trad. A. Grabowski), "Konsentis tigr' sen kontrauxstaro," "Nigra aperas abism' senradia" (Adiaŭo, Wiktor Elski), "Kaj ne kiel ombr' migranton" (Grabowski trad. de Sandor Petofli, Patriota Kanto), "tabl' malnova": "Kun ĉefpastr' kapitol'-supron irados plu" (Monumento, Horacio, trad. A. Grabowski), "suna himn' de Zarathustra" (Libro III de Libro de Profetoj, Antoni Lange, trad. A. Grabowski), "En supr' glaciaroj fantome sin tiris" (Grabowski trans. de Excelsior de Longfellow; ankaŭ aliloke), "La lum' eksiĝis kaj la lukt' teruris" k.s. Kaj ni memoru, ke tiuj vortfinaj sonoj ne povas esti apartaj silaboj, sen detrui la metron. Ekzemple tabl' malnova devas havi kvar silabojn, ne kvin.

Ni frontas do sinsekvojn kiel [grs], [sms], [mbrm], [blm], [strk], [mnd], [prgl], [ktt], [blr], [blsc], [ndrm], [lrtl], [prĉ] sen klara koncepto pri silabolimoj. Sur empiria grundo oni devus ne antaŭjuĝi la aferon; eble la poetoj mem iel prononcas ilin. Oostendorp en persona komunikado atentigis min, ke eble ne ĉiuj poetoj same permesemas pri elizioj. Kaj fakte, kiam oni trovas la plej prononcodefiajn kazojn, preskaŭ ĉiam temas pri A. Grabowski. Tamen, la leganto memoru la limojn de mia esploro: mi nur serĉis rete. Plena serĉo sendube malkovrus interesajn detalojn pri la tipaj elizioj de la diversaj poetoj.

Sed pri unu afero ni povas diri ion definitivan. Konsideru la sinsekvon senvoĉa plozivo + r, kiel en kapr', ŝultr': Wennergren en sia sekcio "Bazaj elparolaj reguloj" (en PMEG) klare klasifikas /r/ kiel voĉa kaj trema sono (elparolata kun "pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj"): "La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema." Sed kiam temas pri senvoĉa plozivo + r en unusola silabo (sen hezito inter la plozivo kaj la /r/), la /r/ ja povas tremi; sed estas fonetike neeble, ke la /r/ estu voĉa. Kiam ĉesas voĉado, ĝi ne povas rekomenciĝi en la sama silabo. Kapr' supozeble sonus simile al la franca vorto 'câpre', t.e., [kapr] (kun senvoĉa kaj eble senvoĉe trema [r]). Simile ŝultr'. Tamen se tio estas la prognozo, temas pri senvoĉa alofono, t.e. kondiĉa varianto, de /r/; kaj ĝis nun Esperanto tute ne konas kondiĉajn variantojn, nur (kiel klarigas Wennergren en "Bazaj elparolaj reguloj") liberajn kaj sensistemajn variantojn. Similajn rimarkojn oni eble povus fari pri aliaj el la kombinoj.

Tamen se oni eĉ ne scias ĉu kaj kiel tiaj sinsekvoj prononciĝus de la poetoj mem, oni apenaŭ povas pensi pri fonologia analizado. Ŝajne restas nur unu solvo: "malpermesi" tiujn sinsekvojn ekde nun (per starigo de iaj pluaj principoj de elparolado), kaj aserti, ke la jam en nia literaturo ekzistantaj kazoj "ne estas vera Esperanto" kaj sekve la esperanta fonologio ne bezonas sin ĝeni pri ili. Mia ĵusa uzo de citmarkoj jam sugestas (mi esperas) la probleman naturon de tia "solvo."

Fine mi atentigu, ke ĉio supre dirita validas ankaŭ por la elizio en kunmetaĵoj. Mi certe trafis en mia vivo formojn kiel 'lingvmetodo', 'noktvekiĝo' k.s. en skribita Esperanto. Tamen ĝis nun mi ne faris sisteman esploron pri ili: nur en la poezio ni povas esti certaj, dank' al la metro, pri la nombro de silaboj, dum en prozo, ne gravas ĉu oni prononcas ekz. 'lingvmetodo' kaj 'noktvekiĝo' kvarsilabe aŭ kvinsilabe.