LA NEEBLECO DE PRIESPERANTA LINGVOSCIENCO

Ken Miner

oktobro 2008


0.0 Enkonduko. En Literatura Foiro, februaro 2007, n-ro 225, pĝ. 14, Perla Martinelli, en klarigo kial ŝi ne voĉdonis en la lasta oficialigo de AdeE, skribis:

Efektive, la nocio de oficialigo strikte referencas al la denotacia valoro de la lingvo, kaj specife emfazas la tendencon vidi en Esperanto planlingvon, pli ol vivantan lingvon de vivanta popolo, ekzameneblan laŭ la principoj de ĝenerala lingvistiko, akceptitaj ekde Ferdinand de Saussure.

Kiam mi sciiĝis, ĉ. 1999, ke ekzistas profesiaj lingvistoj E-istaj, mi ege scivolis, kial ili neniam esploras Esperanton "laŭ la principoj de ĝenerala lingvistiko" kiel skribas nun Martinelli. Iom poste, mi mem komencis fari tian esploron, intence kaj komence aliris la lingvon simple kiel lingvon, sen konsideroj pri esperantologio, antaŭaj teorioj, ktp. La "rezulto" estis mia malneta retartikolo "Prova sistema analizo de esperanta morfologio". El tiu abortigita provo mi konkludis, ke kvankam eblas esperantologio, ne eblas esperanta lingvistiko.

Por apogi tiun konkludon mi volas pritrakti du temojn: la distingon inter denaska parolanto kaj indiĝena parolanto, kaj la problemon pri semantika kaj sintaksa svageco (malprecizeco), en lingvo sen indiĝenaj parolantoj.

1.0 Denaskaj kaj indiĝenaj parolantoj. Mi konis dum mia juneco enmigrinton en Usonon, mi nomos lin Karlo, kiu naskiĝis en (nuna) Kroatio, pasigis la fruajn mezlernejajn jarojn en Frankfurt/Main, Germanio, kaj kun eble 18 jaroj venis al Usono kaj fine ekstudis ĉe usona universitato. Kiam mi konis lin li havis ĉirkaŭ 27 jarojn. Li parolis kaj la germanan kaj la anglan neperfekte, la anglan pli bone sed kun akĉento, la germanan iom aĉe sed flue. De la kroata li memoris kelkajn frazojn. Sed la kroata estis lia denaska lingvo, kaj li konsideris la anglan, kiun li lernis laste, kiel sian ĉefan lingvon.

Karlo havis denaskan lingvon, patrinlingvon — la kroatan. Sed li preskaŭ tute forgesis ĝin pro neuzado. Li neniam havis indiĝenan lingvon, lingvon kiun li parolis sen akĉento kaj kun perfektaj gramatiko kaj leksiko. Kiel junulo mi kredis tion tre ekzota situacio; nun mi komprenas, ke estas miloj da tiaj homoj. Estas regionoj de la mondo kies kondiĉoj malfavoras al unulingveco; estas homoj, kiuj devis loĝi en pluraj landoj dum sia frua vivo. Almenaŭ unu profesia lingvisto, Talmy Givón, enestas tiun kategorion: tri lingvojn li parolas, ĉiujn kun akĉento kaj ĉiujn sen plena regado. Tiaj homoj ofte mem konscias sian staton kaj atentigas pri ĝi: "mi ne havas perfektan lingvon" aŭ eĉ pli dramece "mi ne havas lingvon".

Auld (1993) atentigis pri la "grava koncepta eraro" de multaj E-istoj rilate E-denaskulojn. Necesas difinoj. Per la esprimo "denaska lingvo de persono X" mi celas tiun lingvon, kiun X unue aŭdis kaj parolis, kutime ĉe siaj gepatroj, kutime en la (unua) hejmo. Per la esprimo "indiĝena lingvo de persono X" mi celas tiun lingvon, kiun X lernis, ne precipe de siaj gepatroj aŭ la ekvivalento, sed precipe de iom pli aĝaj aliaj infanoj en vivanta parolkomunumo. Multaj homoj miskredas, ke oni lernas sian indiĝenan lingvon precipe de siaj gepatroj. Nur ordinara prudento sufiĉus por malkaŝi la eraron: infano de fremdakĉentaj gepatroj normale ne heredas tiun akĉenton, sed lernas la akĉenton de la loko, en kiu li/ŝi loĝas. Se la gepatroj venis el regiono X, sed la infano plenkreskas en regiono Y, la infano lernos la parolmanieron de regiono Y. (Estas raraj esceptoj, kiujn spaco ne permesas diskuti.) Infanoj normale eklernas sian indiĝenan lingvon precipe dum kompleksa kaj longdaŭra interagado kun aliaj infanoj — en lernejoj, en sportkonkuroj, ludante kaj parolante senpense; kaj poste simile interagadas kun plenkreskuloj en pli vasta parolkomunumo. Ne temas pri unu hejmo sed multaj hejmoj, multaj sociaj organiziloj kaj niveloj. Fakliteraturo abundas pri la akirado de onia indiĝena lingvo. Tiu studokampo nomiĝas en la angla "First Language Acquisition" — iom konfuza esprimo por ni, ĉar temas ne pri la unua lingvo, sed pri la unua indiĝena lingvo. Por plej multaj homoj sur la tero, kompreneble, la denaska lingvo fariĝas ankaŭ la indiĝena lingvo, sed ne por ĉiuj.

Evidente, ĉiuj homoj kun normalaj gepatroj havas denaskan lingvon. Sed ne ĉiuj homoj havas indiĝenan lingvon. En tiuj kazoj, kiujn mi mem persone konis (kiel tiun de Karlo), la koncerna homo tamen facile povis nomi unu lingvon kiel sian "plej bonan". Kiam Chomsky, ekde la 50-aj jaroj, komencis paroli pri "lingva kompetento" kaj pri "indiĝena kompetento" li ŝajne tute ne sciis, ke estas homoj kiel Karlo, kun indiĝena kompetento en neniu lingvo. Supozata universala kondiĉo ne estas universala. En postaj jaroj, kiam mi atentigis pri la problemo neformale ĉe konferencoj, iuj adeptoj de la Chomsky-skolo parolis pri "miksaj kompetentoj", sed neniu iam klarigis, kiel ili supozeble funkcias, kaj la temo ricevis malmultan, se entute ioman ajn, atenton en nia studokampo. Estas do kaŝita dependeco en la Chomsky-lingvistiko: en (teorie ebla) mondo tiel lingve miksita ke mankus al ĉiu homo indiĝena regado de almenaŭ unu lingvo, la situacio de mia konato Karlo estus ĝenerala, kaj, pro kialoj kiujn mi klarigos en sekcio 2.0, ne eblus ajna sinkrona lingvoscienco. Jam nun por la Karloj de la mondo ne estas Chomsky-lingvistiko. Chomsky-lingvistiko (kompetent-lingvistiko) dependas de indiĝenaj parolantoj; indiĝenaj parolantoj siavice dependas de etnoj. Tiu dependeco estas demando por lingvistika teoriumado ĝenerale, ne por ni. Nia problemo estas la diferenco inter denaska lingvo kaj indiĝena lingvo.

Ni turnu nin al Esperanto: memevidente Esperanto havas denaskajn parolantojn. Sed bedaŭrinde la kutima traduko de native speaker (kaj alilingvaj ekvivalentoj) en Esperanton estas preskaŭ ĉiam "denaska parolanto", kio simple fortikigis la misideon, ke la du estas la sama afero. Sed klare, tute mankas al Esperanto indiĝenaj parolantoj. (Zorge rimarku, ke la disputado en la lingvistika komunumo dum lastaj jaroj pri la demando, precize kiu estas indiĝena parolanto de lingvo L, kvankam grava kaj interesa, tute ne koncernas nin. Temas en tiu diskuto nur pri etnaj lingvoj.) [1]

2.0 La rolo de indiĝenaj parolantoj en la lingvistiko. La tasko de tiu parto de la sinkrona lingvoscienco, kiu okupas sin pri frazgramatiko, estas malkovri la principojn (ofte oni parolas pri "reguloj") kiuj interligas unuflanke gramatikajn frazojn kaj lokuciojn, kaj aliflanke ties signifojn:

(Lokucio estas simple komponanta parto de frazo.) Por malkovri la principojn/regulojn (esence, la frazgramatikon de la lingvo), necesas komenci per la gramatikaj frazoj kaj la frazosignifoj. Tiuj estas la krudaj datenoj de la lingvistiko: Kiuj frazoj estas gramatikaj? kaj Kion ili signifas? Por la lingvisto la fonto de la datenoj, sur ambaŭ flankoj — gramatikaj frazoj kaj frazosignifoj — estas la indiĝenaj parolantoj de la lingvo. Estas la indiĝenaj parolantoj, kiuj determinas, kiuj frazoj estas gramatikaj; kaj estas la indiĝenaj parolantoj, kiuj determinas kion ili signifas:

Gramatiko en la lingvoscienca senco estas ne preskriba, sed priskriba. La "reguloj" de la koncerna lingvo estas la principoj, kiujn la parolantoj efektive lernis por povi paroli kaj kompreni sian lingvon. La tasko de la lingvisto estas malkovri tiujn principojn.

Kompreneble, kio veras pri frazgramatiko (frazosintakso) veras ankaŭ pri morfologio (vortsintakso). En Esperanto estas aparte klare, ke la precipa komplekseco de la lingvo, la plej defiaj problemoj, troviĝas en la morfologio. Tie do mi mem komencis.

3.0 La situacio de Esperanto. Esperanto, kiel sukcesa planlingvo, estas en unika situacio. Ekzistas skiza preskriba gramatiko, suplementita de aliaj praktikaj studoj, inter kiuj superas ĝis nun PMEG; sed multaj detaloj ne estas fiksitaj, kiuj ja estas tre fiksitaj en la etnolingvoj. Esperantologoj faras (almenaŭ la plej bonaj) bravan kaj ŝajne senfinan laboron, sed ili agas precipe reage: kiam problemo evidentiĝas, ili provas solvi ĝin per rekomendoj bazitaj sur konsekvenceco ("la logiko"), reguleco, la Fundamento, aŭ arbitraj preferoj. Unu temo, kiu lastatempe lanĉis la kutimajn senfinajn disputojn, rilatas al la demando, kiuj verbesprimoj en Esperanto estas teleaj kaj kiuj estas neteleaj.[2] Kiom mi scias, Zamenhof kaj liaj disĉiploj tute ne posedis la koncepton. Sennombraj aliaj problemoj, ne jam diskutitaj, atendas en la kulisoj siajn okazojn.

Eblas kredi — kiel eble pluraj Esperantaj pioniroj kredis — ke ne necesas detala gramatiko, se oni armas sin per "logiko". Necesas konstati, ke gramatikeco estas esence sendependa de la logiko, sendependa de konsekvenceco. Tio estis LA grava konstato de la moderna lingvistiko.

Ni ekzemplu per etnolingvo. Konsideru la jenajn anglajn frazojn:

(1a) John is happier than I am about the election. [Johano pli kontentas ol mi pri la elekto]
(1b) *John is happier than I'm about the election. [(samsignifunta, sed ne gramatika)]

(2a) He threw the garbage out. [Li elĵetis la rubon.]
(2b) He threw out the garbage. [(samsignifa, kaj gramatika)]
(2c) He threw it out. [Li elĵetis ĝin.]
(2d) *He threw out it. [(samsignifunta, sed ne gramatika)]

Rimarku, ke la malbonaj frazoj (1b) kaj (2d) ne ofendas kontraŭ iu ajn principo de logiko aŭ konsekvenceco. (1b) havas la formon I'm kiu kutime rezultas per eliziado de I am; (2d) havas pronomon it anstataŭ substantivon, kaj en la sama loko, kie estus la plena substantivo. Sed ili simple ne eblas — demandu al iu ajn indiĝena parolanto de la angla. Konsideru unu pluan ekzemplon:

(3a) He met his brother, after a long walk, at the tavern. [Li renkontis sian fraton, post longa promeno, ĉe la taverno.]
(3b) *He met at the tavern, after a long walk, his brother. [(samsignifa, sed bizara ĝis neebla por indiĝena parolanto)]

Antaŭ cent jaroj, verŝajne neniu gramatika lernolibro pri la angla menciis tiujn fenomenojn. Nun ili ofte diskutiĝas, kune kun multaj aliaj subtilaj detaloj — ĉar dum la lasta duonjarcento, lingvistoj serĉis ne tiajn regulojn, kiuj troviĝas en praktikaj kaj/aŭ preskribaj gramatikoj, sed la implicitajn regulojn, kiujn parolantoj efektive lernis kaj uzadas por paroli siajn lingvojn. Surbaze de tiaj esploroj, la lingvistiko antaŭ multaj jaroj konstatis, ke en la angla (i) ne eblas elizii antaŭ loko, de kie io estis forigita; (ii) ne eblas pronomo tuj post kombino verbo+partiklo; kaj (iii) rektobjekto devas se iel eble tuj sekvi sian verbon. Neniu el la tri principoj sekvas de logiko aŭ konsekvenceco.

Necesas konstati ankaŭ la manieron, laŭ kiu tiaj faktoj malkovriĝas: oni devas povi prezenti arbitrajn frazojn al indiĝenaj parolantoj, por kontroli ĉu ili akceptos ilin. Ĉar fenomenoj, kiuj neniam okazas, ne okazas en korpusoj. Alivorte, necesas negativa evidento — evidento ne nur pri tio, kio eblas en la lingvo, sed ankaŭ evidento pri tio, kio ne eblas en la lingvo. Pri tio la sola rimedo estas: demandi al indiĝenaj parolantoj.

Kiel en la etnolingvoj gramatikeco estas esence sendependa de logiko kaj konsekvenceco same en Esperanto. Estas neniu logika kialo diri "post kiam" kaj ne *"post ol". Estas neniu logika kialo diri "La libro, kiun vi havas..." kaj ne *"La libro, kion vi havas...". Estas neniu logika kialo diri "estus farinta" kaj ne *"estis farunta". Estas vere ke planita lingvo povas havi plian konsekvencecon kaj regulecon ol etna lingvo; sed la trajtoj de Esperanto pli ofte venas ne de logiko sed de la lingvoj, sur kiuj ĝi baziĝis.

Kiel kondutu lingvisto ĉe lingvo sen la kutima datenfonto — indiĝenaj parolantoj? Supozu, ke ni volas scii, ĉu (4) estas akcepteblaj, gramatikaj, en Esperanto:

(4a) ? Li preventis problemon per pagi frue la kvitancon.
(4b) ? La tiel faruta tasko neniam fariĝis.

(4a) uzas prepozicion kun infinitiva komplemento; (4b) uzas unu el la "strangaj" sed iafoje vidataj participoj. Ĉu ni prezentu la frazojn al "tipa Esperantisto"? Melnikov 2001 bone skribis:

"... same kiel en esploroj pri aliaj lingvoj oni parolas pri averaĝa etnolingvano, ni uzos la nocion `tipa E-isto' (TE). Tamen, se la unua estas la plej ofta tipo de lingvoportanto, la dua reprezentas nur la elitan parton de la tuta E-istaro, elitan laŭ la kultura nivelo de la E-parolantoj." (emf. mia — KM)

Ni do demandu al E-elitanoj. Eble akademianoj. Kion ili diros pri (4)? Nu, provu ĝin. Esperanto estas planlingvo, kaj oni planas ĝin survoje. Bonaj parolantoj de Esperanto plej verŝajne unue provos trovi ian "logikon" sur kies bazo konstrui argumenton; se tio ne eblas, simpla gusto aŭ kutimo decidos. Aŭ oni komparos sian nacilingvon. Aŭ eble oni atentigos, ke Zamenhof neniam uzis tiujn konstruojn, aŭ ke ili ne estas Fundamentaj. Sed kompreneble estas multo en la nuna Esperanto, kio ne troviĝas en la Fundamento nek en la verkoj de Zamenhof.

Ne necesas aldoni, ke oni ne demandas al denaska parolanto. Ni jam komprenas (mi esperas) ke denaska parolanto ne estas indiĝena parolanto, kaj ne havas la statuson de ideala reprezentanto de la lingvo.

La rezulto estas, ke por Esperanto (iu ajn sukcesa planlingvo suferus la saman sorton) ne ekzistas normaro por gramatikeco kaj por signifoj komparebla kun la indiĝenaj parolantoj, kiuj tiel servas ĉe la etnolingvoj.

4.0 Svageco kaj ĝiaj praktikaj implicaĵoj. Ironie, Esperanto tre precizas leksike, en la senco ke ĝi faras distingojn, kiuj verŝajne ne troviĝas kune en iu alia eŭropa lingvo: akcento/akĉento; akordi/agordi; akto/ago; eklipso/pasado; festo/festeno; glaco/vitro; grundo/tero/planko; Izraelo/Israelo; justeco/justico; kampo/agro; koncerto/konĉerto; konscio/konscienco; landa/nacia/ŝtata; leksiko/leksikono; ludi/petoli; materiismo/materialismo; oferi/oferti; operaco/operacio; procedo/proceso/procezo; racia/racionala; racio/rezono; scii/scipovi; sonorilo/tintilo; trinki/drinki; kaj multegaj aliaj tiaj. Sed sur la nivelo de la lokucio kaj pli alten, kaj ankaŭ diversloke leksike, troviĝas malprecizo. Sekvas diskuto pri la problemo, kiel demonstri tion.

Se oni asertus, ke Esperanto estas semantike svaga, nepreciza lingvo, oni rajtus respondi: kial ĝi do tiel bone funkcias? La fakto estas, ke ni ne scias, kiugrade ĝi funkcias, ĉar oni neniam esploris, laŭ mia scio, la komprenadon de E-lingvaj tekstoj. Ni ĉiam nur parolis pri sinesprimado, kiu estas nur duono de la interkomunikado.

Antaŭnelonge mi komencis legi poemon, de sufiĉe bonekonata E-poeto, kies unua strofo estis:

mi ŝovis al lokomotivo
ĝuste edzigitan virinon
kaj mi benis tiun foriron
ĉar estis por tio motivo

Mi legis la tutan poemon plurfoje, sed ankoraŭ ne povis decidi, ĉu "ŝovis al lokomotivo" en tiu unua verso signifas, ke la poeto mortigis la virinon, aŭ nur enpasaĝerigis ŝin en vagonaron. Kaj mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias. Mi emas al la konkludo, ke li simple ŝovis ŝin en la trajnon. Sed mi ne certas. (Eble necerteco estis la intenco de la poeto!)

Mi post tiam kaj antaŭ tiam legis sufiĉe multon en Esperanto, ĉiam preferante originalajn verkojn, kaj en preskaŭ ĉiu verko, mi trovis minimume du-tri partaĵojn, kies intencitan signifon mi ne tutklare vidis. Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas "esprimi ĉion" (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas. Kaj mi komencis pensi pri metodoj por esplori kaj taksi la komprenadon de E-tekstoj. Sed tuj mi trafis la problemon de cirkla rezonado. Iu ajn pretendo, ke io ne estas komprenata de leganto X, ricevos tuj la respondon "Nu ja, X ne sufiĉe bone scipovas la lingvon." Kaj kiel oni scias, ke X ne sufiĉe bone scipovas la lingvon? Pro tio, ke ŝli ne komprenis la tekston.

La evidenta fakto estas, ke "ŝovi al lokomotivo" kaj similaĵoj eble estas klaraj al la lingvouzantoj, sed estas svagaj kaj neprecizaj en la lingvo. La renoma facileco de Esperanto por la lernanto kaj ĉiutaga uzanto rezultas de tiu neprecizeco: oni simple ne devas ĝeni sin pri la sennombraj detaloj, kiuj rolas en la gramatikeco de la etnolingvoj. Sed la kosto estas necerteco por la aŭdanto/leganto. Mi ne scias, kiel pruvi tion, sen tiaj eksperimentoj, kiujn tuj senvalidigus la cirkla rezonado ĉi-supre aludita. Ankaŭ garantiebla emocia reago povas preventi honestecon tiurilate. Nur unu fojon dum mia vivo mi aŭdis E-iston rimarki, post aparte klara kazo de miskompreno: "Nu, Esperanto ne estas tre bona komunikilo." Mi mem ne esprimus la problemon tiel severe, sed la averaĝa E-isto tre verŝajne ne tolerus ion eĉ duone tiel herezan.

Eble kredeblas la utileco de komparaj tradukoj: oni prenu originalan E-tekson, kiu tradukiĝis plurlingven, kaj komparu la tradukojn. Sed eĉ tiam eblus obĵeti, ke iuj tradukintoj "plibone scipovis Esperanton" ol aliaj (se diri nenion pri la malabundo de alilingven tradukitaj E-tekstoj).

Tamen, la praktikaj implicaĵoj de svageco estas nenio, kompare kun la teoriaj implicaĵoj.

5.0 Svageco kaj ĝiaj teoriaj implicaĵoj. Ne eblas trovi la principojn, kiuj interligas frazojn kaj signifojn, se oni ne scias la signifojn. (La problemo pri gramatikeco mi flankenmetas pro manko de spaco.) Kaj en kazo post kazo mi trovis, ke eĉ la plej spertaj E-istoj havas malsamajn nociojn pri signifoj. Por unu "iri en la ĝardenon" estas telea; por alia ne. Por unu, 'la' havas unu signifaron, por alia alian. Por unu, verba '-ad' indikas daŭron; por alia nur "insiston pri daŭro". Por unu 'komenci' estas transitiva; por alia ne. Por unu 'korektiĝi' povas signifi "fariĝi korekta"; por alia ne. Por unu "Foto de si estas bona donaco" estas gramatika, por alia ne. Jam trivita ekzemplo estas '-ata'/'-ita'. Ĉiu leganto povus longigi la liston ĝis enuo, kaj harfendi pri unuopaj ekzemploj ne helpos. Minimuma postulaĵo por ajnlingva lingvoscienco estas, ke malsamaj observantoj atingu la samajn konkludojn; tio necesas por atingi la nivelon de scienca esploro.[3]

Estas kompreneble ankaŭ nebulaj leksikaj signifoj. Mi iam tajpis en retbabilejo, "Pardonu, mi devas kontroli la poŝton", kaj italino demandis, ĉu mi estas ministro pri poŝta servo. Kaj tiel plu. Sed la leksika problemo havas teorian solvon: absoluta feropugna desupra trudo de unusola vortaro sufiĉus! La frazosignfoj estas pli granda problemo kaj tute alispeca.

Absolute ne eblas fari lingvistikajn analizojn sub tiaj kondiĉoj. Oftege en miaj retartikoloj mi skribis ke X "ne povas signifi" Y. Nun mi komprenas, ke mi tute ne rajtis diri ion tian: la sekva E-isto, kiun mi renkontos, eble diros al mi la malon. Kion fari? Sen negativa evidento eblus vivteni per korpusoj (kvankam tiu aliro tre eksdatas kaj tute ne kapablas alveni al krucaj principoj/reguloj de la lingvo), sed sen scii pli-malpli precize kion frazo aŭ lokucio signifas — tio estas pli ol tro. Rezultas mia konkludo, ke ne eblas apliki lingvistikon al Esperanto; esperantologio eblas, sed priesperanta lingvoscienco ne.

5.1 Konkreta ekzemplo.

Por doni konkretan ekzemplon de la neebleco finsolvi lingvistikajn problemojn en Esperanto, mi uzos kiel ekzemplon 'des'-esprimon sen partnera 'ju'-esprimo. Ni kondutos normale: rigardos datenojn, starigos hipotezon, kaj (kruce) klopodos testi la hipotezon.

La signifo de la konstruo 'ju (mal)pli X, des (mal)pli Y', kie X kaj Y estas kvantaj aŭ kvante interpreteblaj esprimoj, estas klara:

(1) Ju pli mi argumentis, des pli forte li rezistis.

La relativa ordo de la 'ju'- kaj 'des'-esprimoj ne gravas.

Pli interesa kaj subtila estas 'des'-esprimo sen 'ju'-esprimo, kiel en (2):

(2) Se Johano ne venos, des pli bone.

Ofte anstataŭ 'ju'-esprimo estas 'ke'-esprimo:

(3) Des pli bone, ke Johano ne venos.

Ne malofte en tekstoj ankaŭ troviĝas 'ĉar'-esprimo, funkcianta samkiel 'ke'-esprimo. En tiuj tri kazoj, principe X ne nepre devas esti kvanta — kiel ĝi ne estas en (2) kaj (3). Fakte la nura ekzisto de 'ke'-esprimoj kaj 'ĉar'-esprimoj pruvas, ke X povas esti nekvanta esprimo: tiaj esprimoj kun 'des' tipe asertas ion.

La analizo de PMEG (17.4), kiu certe sufiĉas por praktikaj celoj, proponas du tezojn por pritrakti la kazojn, kie mankas kaj 'ju'-esprimo kaj 'ke'/'ĉar'-esprimo. En ambaŭ tezoj, malgraŭ kazoj kiel (2) kaj (3) kie X ne estas kvanta, temas pri subkomprenata 'ju'. La unua estas simpla subkomprenata 'ju'-esprimo:

Iafoje 'des' aperas sola, sen 'ju'. Tiam 'ju'-esprimo (ofte tuta frazo kun 'ju'-esprimo) estas iel subkomprenata:

La saloneto [...] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo... Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.

Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris... Subkomprenata ideo: Ju pli malmulte oni parolas, des pli multe oni laboras.

La alia tezo de PMEG estas subkomprenata 'ju'-esprimo kun subkomprenata ideo pri vereco aŭ valideco:

Ofte sola 'des' aperas en dufrazaj konstruoj, kie temas pri la vereco, la valideco, de la du frazoj:

Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado... = Ju pli estas vere, ke neniu gustumis, des pli estas vere, ke neniu ion sciis pri la maniero de pretigado.

Mi komprenas la intencon de la dua analizmaniero sed necesas obĵeti al la nocio, ke vereco/valideco estas kvantaj. Sed rimarku la rezultojn de apliko de la du tezoj al (2):

(2a) Se Johano ne venos, des pli bone. (≠ Ju pli Johano ne venos, des pli bone.)

(2b) Se Johano ne venos, des pli bone. (≠ Ju pli estas vere/valide, ke Johano ne venos, des pli bone.

Analizo (2a) ne sukcesas, ĉar "Ju pli Johano ne venos" inplicas antaŭsupozon, ke Johano kutime kaj regule venas dum certa periodo da tempo. Tio ne estas parto de la signifo de (2).

Analizo (2b) ne estas klariga pro la nebuleco de vereco/valideco en ĉi tia kunteksto. Tre ofte eblas en gramatikaj analizoj fali en la kaptilon de "klarigoj" kiuj malpli klaras, ol la klarigotaj fenomenoj mem. Sub kiaj cirkonstancoj estus pli aŭ malpli vere aŭ valide, ke Johano venos, ol sub aliaj cirkonstancoj?

La problemo estas, ke PMEG supozas, ke X devas iel esti kvanta, eĉ se mankas 'ju (mal)pli'. Por kroni la argumenton kontraŭ tio, ni konsideru kazon, kie la 'se'-frazo esprimas identecon:

(3) Se Johano estas la ĉefministro, des pli bone. (≠ *Ju pli Johano estas la ĉefministro.../*Ju pli vere/valide estas, ke Johano estas la ĉefministro...)

Identeco ne havas kvantecon nek relativan verecon/validecon; oni aŭ estas la ĉefministro aŭ ne. La sola al la parolanto kontentiga faktoro estas la identeco de Johano kiel la ĉefministro, ne ties "grado". Rimarku pasante, ke ne eblas pretendi, ke en ekzemploj kiel (3), la 'se'-frazo funkcias samkiel 'ke'-frazo. (3) kaj (4) malsamas je signifoj:

(3) Se Johano estas la ĉefministro, des pli bone.

(4) Ke johano estas la ĉefministro, des pli bone.

(3) estas hipoteza esprimo, dum (4) estas aserta esprimo, pro la diferenco inter 'se' kaj 'ke'.

Ĝis nun mi uzis inventitajn ekzemplojn, kun tiu blinda kuraĝo, kiu ĉiam necesas por diri ion lingvistikan pri Esperanto: eble aliuloj ne akceptus (2)-(4), kie X ne estas kvanta. Ni rigardu kelkajn ekzemplojn el la Tekstaro:

(5) Neniu ĝin vidis, des pli bone, eĉ ne Fanny. ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto") (≠ Ju pli neniu ĝin vidis.../Ju pli veras/validas, ke neniu ĝin vidis...)

(6) Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. ("Ĉu li?") (≠ Ju pli Petro forestas.../Ju pli veras/validas, ke Petro forestas...)

(7) Sanĉo, kiu vidis tiom da homoj nudaj, restis mirigita, des pli kiam li vidis starigi tendon... ("Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono") (≠ Ju pli vidis... /Ju pli veras/validas, ke vidis...)

(8) La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. ("Marta") (≠ ...ju pli ne estis vasta.../ju pli veras/validas, ke ne estis vasta...)

(9) La ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin... (≠ Ju pli tute ne rimarkis.../Ju pli veras/validas, ke tute ne rimarkis...)

Rimarku, ke (5)-(9), asertas la enhavon de X, ne kvantigas nek hipotezigas ĝin, samkiel en (2)-(4).

Pri la signifoj de sola 'des' mi mem kompreneble havas pli-malpli precizan ideon, ĉar la angla havas du konstruojn, kiuj kune facile povas traduki ĉiujn esprimojn kun sola 'des': so much the -er (pozitiva) kaj let alone (negativa):

If John doesn't come, so much the better.
The room was small; so much the more striking was its elegance.
He spoke little, but worked so much the more.
No one ever tasted such soup, let alone knew how it was prepared.
It is better that I hear it, so much the more since it is short.
ktp.

Sur tiu bazo, kaj/aŭ surbaze de simpla "E-ista intuicio", ni povas starigi hipotezon por testi:

(10) HIPOTEZO: Sola 'des'-esprimo estas eksocentra konstruo (bezonas ion alian en la kunteksto por havi signifon), signifanta, ke io en la lingva kunteksto, ni nomu ĝin X, kreas pli altan atendeblecon (sed ne certecon) de Y, ol Y havus sen X. Y estas ĉiam kvante interpretebla.

(10) ne estas la plena hipotezo, kiu stariĝus en reala analizo, sed ĝi servas por nia argumento. (Reala hipotezo estus pragmatika, por inkludi la kazojn kie tute mankas enteksta X: (homo envenas kaj oni tion vidante diras "Des pli bone!")

Nun la kruca paŝo: testi la hipotezon. Nun rolas negativa evidento: kiuj frazoj ne eblas?

Se (10) validas, ne eblas en Esperanto interalie (11-13):

(11) ? Johano havas 4 infanojn; des pli li havas 3 infanojn.

(12) ? Konatojn li bonvenigas, des pli li bonvenigas fremdulojn.

(13) ? Marso estas planedo, des pli mi ŝatas terpomflokojn.

(11) ne eblas, unue ĉar Y ne estas kvanta, due ĉar laŭ la hipotezo sola 'des' ne povas esprimi tutan certecon, nur plian atendeblecon. (12) ne eblas, ĉar X ne pliigas la atendeblecon de Y (sed inverse). (13) ne eblas, ĉar X ne pliigas la atendeblecon de Y, tute ne rilatante al Y (en normale kredeblaj kuntekstoj). Mi aŭdacas diri ke ĉiuj spertaj E-istoj malakceptus (11)-(13).

Sed baldaŭ ni alvenas al dubindaj ekzemploj:

(14) ? Li estis simpatia; des pli la aliaj ŝatis lin.

(15) ? La arbaro estis tre danĝera; des pli ni evitis ĝin.

(16) ? La juvelo estis altvalora; des pli oni volis ĝin.

Laŭ mia intuicio estas io stranga pri (14)-(16), kvankam ili plenumas ĉiujn kondiĉojn de (10). Kaj tiu strangeco ricevas lumon, kiam ni komparas (14)-(16) al (14')-(16'), kie anstataŭ 'des pli' ni havas 'tial':

(14') Li estis simpatia; tial la aliaj ŝatis lin.

(15') La arbaro estis tre danĝera; tial ni evitis ĝin.

(16') La juvelo estis altvalora; tial oni volis ĝin.

La demando nun reduktiĝas (almenaŭ provizore) al tio, kio estas la diferenco inter 'des pli' kaj 'tial'. Al mi tre helpas, konsideri ankaŭ (14")-(16"):

(14") Li estis ankaŭ simpatia; des pli la aliaj ŝatis lin.

(15") La arbaro estis ankaŭ tre danĝera; des pli ni evitis ĝin.

(16") La juvelo estis ankaŭ altvalora; des pli oni volis ĝin.

(14")-(16") por mi estas multe pli akcepteblaj, ol (14)-(16). Kial? Eblus espori tion — sed nur se ni scius, ke tio estas fakto pri Esperanto kaj ne nur fakto pri mia lingvaneco.

Se nur temus pri mi, mi aldonus al (10): "La propozicia enhavo de Y, sen 'ju (mal)pli', estas antaŭsupozata." T.e. "des pli p" signifas interalie "jam antaŭsupozante p". La signifo de (2) ekzemple do estus proksimume ke jam estas bone, kaj se Johano ne venos, estas eĉ pli bone.

Se la tiel reviziita (10) ĝustas, kazoj kiel (17) ne eblas en Esperanto:

(17a) ? Li neniam antaŭe fumis, kaj/sed sub la nova streso de sia laboro, des pli li (nun) fumis.

(17b) ? La duko ĉiam preferis loĝi en la ĉefurbo, kaj/sed pro la novaj impostoj, des pli li (nun) emis al la kamparo.

(17c) ? La muro estis en bona kondiĉo, kaj/sed rezulte de la eksplodo, ĝi (nun) des pli disfalis.

Mi kredas, ke la plej spertaj E-istoj ne interkonsentus pri la akceptebleco de (17), des malpli ke eblas interpretoj, kiuj pravigus tiujn ekzemplojn — kondiĉe ke ni elektu 'sed' kaj ne 'kaj'. Ekzemple (17a) estus taŭga sub la interpreto, ke la frazo samtempe anoncas novan fakton (li nun fumas), kaj emfazas ties kompreneblecon per "des pli" plus la alia nova fakto (lia laboro stresigas). Aŭ eblus argumenti ke "des pli" reliefigas, ke nova stato aparte novas pro antaŭa mala stato. Alivorte, eblas raciigi akcepteblecon de (17). Tio estas grava punkto: kiam E-isto trafas nekutiman frazon aŭ lokucion, ŝli rezonas pri ĝi, dum indiĝena parolanto de sia lingvo simple respondas, ĉu tiu frazo aŭ lokucio apartenas al sia lingvo, aŭ ne. La anglaj ekvivalentoj de (17) estas ekzemple klare neakcepteblaj: ĉe la etnolingvoj, rezonado estas magra defendo kontraŭ gramatikeco.

Se oni esploras tekstojn, oni tentiĝas eĉ al la konkludo, ke iafoje sola 'des pli' signifas apenaŭ pli ol 'eĉ pli' aŭ 'aparte'. En reta teksto ni trovas ekzemple:

(18) Multaj aferoj en ĝi [ĉina kulturo] estas ne tradukeblaj, tio estas des pli elstara koncerne al ekonomio.

Espereble el tiu ĉi diskuto videbliĝas la neebleco eltiri el lingvo, kiun ĉiuj parolas kiel fremdlingvon, la subtilajn intuiciojn kiuj nepras por lingvoscienca analizo. Ne eblas akiri krucajn datenojn (vidu la sekvan sekcion 6.0) kiuj ebligas la testadon de hipotezoj, el kio sekvas neebleco malkovri principojn (regulojn) kiuj ligas frazojn kaj lokuciojn al signifoj. La kialo estas, ke la signifoj mem estas neprecizaj, svagaj — mankas la konstanta referenco de la indiĝena parolanto.

6.0 Krucaj datenoj. En ĉiuj sciencoj, inkluzive la homsciencojn, ludas rolon la koncepto "krucaj datenoj". Krucaj datenoj estas datenoj, kiuj necesigas teorian decidon. La ĉefa problemo pri krucaj datenoj estas, ke per laikaj okuloj ili ŝajnas nenaturaj, maloftaj, eĉ iusence artefaritaj. Ekzemplo el la Esperanta gramatiko estas la radikoparo 'bros-' kaj 'komb-', ĉiam uzataj (kune kun aliaj paroj) por atentigi pri la problemo de arbitraj gramatikaj karakteroj. Multaj E-gramatikistoj opinias, kaj iafoje eĉ eksplicite argumentas, ke tiajn parojn endas ignori, ĉar en plej multaj kazoj, gramatika kategorio de E-radiko estas "natura", "memevidenta" kaj do senproblema. Sed ĝuste tiaj paroj kiel 'bros-' kaj 'komb-' estas krucaj datenoj: ili necesigas teorian decidon.

Krucaj datenoj preskaŭ ĉiam estas maloftaj. E-isto facile povus pasigi sian tutan vivon sen iam devi pensi pri frazoj kiel (17) ĉi-supre. Sed kiu klerulo malakceptus laboratoriajn eksperimentojn surbaze de tio, ke tiaj situacioj preskaŭ neniam, aŭ eĉ ja neniam ajn, okazas en la naturo? Iuj eĉ ne okazas en laboratorioj. Pensu ekzemple pri la kato de Schrödinger: kiel ofte en la naturo estas kato en skatolo kun foton-emisiilo, kuplita kun ĝuste tia aparato, per kiu unuopa emisiero povas mortigi la katon? Ktp. Aŭ kiom ofte kanonkuglo kaj plumo samtempe falas en vakuo?

Ne adekvatas do respondi al ĉiu teorie interesa demando pri nia lingvo, ke "tamen plej ofte tio ne ĝenas." Ĉar ĉiam eblas sisteme eviti ĝuste la fenomenojn, kiuj plej malkaŝas la koncernan problemon.

7.0 La "teorio" de Esperanto. Unulingvaj parolantoj de etnolingvo L, neniam studinte alian lingvon, havas neniun kialon supozi, ke ĉiuj aliaj lingvoj estas pli ol laŭvortaj tradukoj de L. Por diri en la angla ekzemple Ich weiss nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe germano simple traduku ĉiujn vortojn sinsekve: I know not, where I my stick left have. Kiel neklerulo scius alie? Li/ŝi nur spertis sian propran lingvon.

Malgraŭ tio, Zamenhof kaj la Zamenhofanoj donacis al la mondo internacian lingvon, kun skiza gramatiko kaj imitendaj tekstoj, kaj atendis, ke ekzemple germana uzanto rapide lernus, iamaniere, ke oni ne diras "Mi ne scias, kie mi mian bastonon lasis". Mi fakte renkontis usonan komencanton, kiu parolas tiel vortvorte laŭangle ("Where are you from?" fariĝis "Kie estas vi el?"), kaj en la babilejoj oni facile detektas similaĵojn, precipe ĉe homoj kiuj ŝajne jam alkutimiĝis al sia propraj paŭsemaj "dialektoj" de Esperanto. Kompreneble, ekde la komenco homoj, kiuj uzadis Esperanton, ne estis lingve naivaj. Sed pensu foje, ke la ideala apliko de Esperanto supozeble okazas, kiam unulingvulo uzas ĝin kiel helplingvon! Pura unulingvulo havus nekredeble multon por lerni, depende kompreneble de sia etnolingvo.

Sed kion faras ni malnaivuloj? Ni tradukas el niaj propraj lingvoj en Esperanton, kiam ne haveblas modeloj en Esperanto. Kaj la haveblaj modeloj en Esperanto, kvankam tre imponaj por planlingvo, neniel sufiĉe riĉas por plenumi ĉiujn bezonojn. Lastatempe mi vidas multajn sendube nesuspektatajn imitaĵojn de (ironie) la angla en Esperanto; ĉar ofte, parolantoj de indiĝena lingvo L1, kiuj hazarde iom scipovas ankaŭ L2, pruntas ŝablonojn el L2 por sia eventuala L3 (ekz. Esperanto), se nur por "eviti naciismojn".

Faklingve, la preciza problemo pri sintaksa svageco en Esperanto esprimeblas jene: kvankam nemarkitaj konstruoj simple obeas la regulojn de la lingvo ("La hundo vidis la katon" k.s.), markitaj konstruoj ("Je mia surprizo li finis frue" k.s.) venas aŭ de la etnolingvoj de la E-istoj, aŭ de aliaj etnolingvoj, kiujn li/ŝi hazarde konas. Paul Kay jene priskribas markitajn konstruojn:

... many constructions are neither 'rules', in the sense in which a rule... is blind to all properties of words beyond their category and bar level, nor 'idioms', in the sense of belonging to a lexicon of syntactically opaque objects...
[Multaj konstruoj estas nek "reguloj" — en la senco laŭ kiu regulo... ignoras ĉiujn karakterojn de vortoj krom iliajn vort- kaj lokucio-kategoriojn — nek "idiotismoj" — en la senco ke idiotismo apartenas al [speciala] leksiko de sintakse opakaj objektoj.]

En Esperanto, plej multaj markitaj konstruoj varias laŭ la neesperanta lingvoscio de la unuopa E-isto. Estas vere ke ideale, ju pli longe E-o uziĝos, des pli fiksitaj estos la markitaj konstruoj. Sed en la praktiko, kaj en la nuno, ili varias, kun la rezulto, ke plej facile kompreneblas la Esperanto de latinid-lingvano al latinid-lingvano, tiu de ĝermano al ĝermano, tiu de slavo al slavo, ktp. Malgraŭ tio, ni supozas, ke ne ekzistas komprenaj problemoj. Ŝajnas al mi, ke estus miraklo, se ne estus komprenaj problemoj; sed mi konservas malferman menson pri la demando: teorie ĝi testeblas. Sed kiel testi kaj kiujn?

7.0 Chomsky: "Esperanto ne estas lingvo". La sciojn de Chomsky pri Esperanto oni povas taksi per tio, ke li ŝajne kredas (laŭ almenaŭ unu interpreto de liaj rimarkoj), ke ĝi estas "bazita sur" la hispana. [4] Ne gravas. Lia precipa komento pri nia lingvo estis, ke neniu scias, kiuj estas la reguloj de Esperanto (en la senco de miaj diagramoj ĉi-supraj). Jam li havis argumenton: neniu scias la regulojn ĉar mankas indiĝenaj parolantoj por ilin scii; sed tiam li tuj detruas sian propran argumenton cedante, ke ni ankaŭ ne scias la regulojn de la etnolingvoj — pro la ĝisnuna malsukceso konstrui adekvatan teorian gramatikon de iu ajn lingvo. Fine montriĝas tamen, ke laŭ Chomsky Esperanto ne estas lingvo ĉar ĝi parazitas sur aliaj lingvoj — evidenta kazo de non sequitur.

Sed ekzistas termino por miksa lingvo, kiu malhavas indiĝenajn parolantojn, do svagas je signifoj: 'piĝino'. Se Chomsky efektive scius ion pri Esperanto, li eble nomus ĝin, kun pipfuma profesora sprito, "tiu unikaĵo, piĝino kun lingva akademio". Sed Esperanto ne estas piĝino: ĝi ne havas piĝinajn trajtojn (krom svagecon pro la manko de indiĝenaj parolantoj). Ĝi ja estas lingvo — sed siaspeca. Iu ajn planlingvo, aŭ eĉ revivigita Latino, trafus la samajn problemojn.



NOTOJ


[1] Estas aparte senesperige, ke mem la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti, klare montris en unu sia artikolo (http://ttt.uea.org/dokumentoj/lps/corsetti.html), "Por aktiva lingvopolitiko", ke li ne komprenas la distingon inter denaska parolanto kaj indiĝena parolanto. Esperanto ne kreoliĝis eĉ marĝene! Kreoloj havas indiĝenajn parolantojn; Esperanto ne. reen

[2] Telea esprimo havas en si mem finon: "Li fermis la pordon." Netelea esprimo ne havas en si mem finon: "Li promenis en la ĝardeno." Vidu mian "La tezo pri telea '-ig'" por pliaj detaloj kaj ekzemploj. reen

[3] Se iu vere dubas la vere ŝokan diversecon de opinioj, inter spertaj E-istoj, pri E-signifoj, tiu simple legu dum kelkmonata periodo la uzretan forumon "soc.culture.esperanto". Disputoj pri E-signifoj ofte daŭras ĝis 75 eroj aŭ eĉ pli. Tiu fenomeno, endemia en Esperantujo, malkaŝas labirintojn de necerteco neimageblajn en indiĝena lingvo aŭ dialekto, kiujn neniu honesta lingvisto povas ignori. reen

[4] Intervjuo kun Mark Aaronoff rete havebla ĉe http://www3.sympatico.ca/mlgr/chomsky.pdf: "And the same is true about the nature of Esperanto, or Spanish, on which it's based, and so on." Dankon al d-ro Giridhar Rao pro lia atentigo pri la rethavebleco de la Chomsky-intervjuo. reen



REFERENCOJ


Auld, William, 1993. "Pri la naturo de Esperanto", en Studoj pri Esperanto, Ĉina Esperanto-Eldonejo, pp. 158-169.

Kay, Paul, 2002. "An Informal Sketch of a Formal Architecture for Construction Grammar". Grammars 5, 1-19.

Melnikov, Aleksandr S., 2001. "Pri la estetika funkcio de Esperanto". En Studoj pri interlingvistiko: festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Red. kaj eld. de Sabine Fiedler kaj Liu Haitao. Prago: KAVA-PECH. Pp. 603-629.

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Rete ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".