LA MORFEMEFIKO DE KALOCSAY-SCHUBERT

Ken Miner, Majo 2006

1.0 Enkonduko

La rafinita teorio pri la morfemefiko, ekde nun "ME" (fruatempe "vortefiko" ĉar oni nomis vortelementojn "vortoj") en la esperanta vortfarado ŝuldiĝas al unu homo, Kálmán KALOCSAY (KALOCSAY 1970 [1931], ppĝ. 4-78; PAG, ppĝ. 367-528). SCHUBERT (1993) aldonis gravajn klarigojn kaj pluajn rafinaĵojn el pli moderna lingvistika vidpunkto (SCHUBERT 1993: ppĝ. 327-344).

Pro du kialoj mi opinias utila resumon de la SCHUBERT-a versio: (a) ĝi estas en la angla, kaj (b) ĝi estas iom malfacila, precipe ĉar la aŭtoro (eble taktike por povi entute aperigi referaĵon pri nia senprestiĝa lingvo en lingvistika fakĵurnalo), situigas sian diskuton parte en informadikan kadron.

Aldone, mi volas aerumi kelkajn miajn kritikojn. Legante MATTOS (2000) mi konstatis, ke la doktrino pri la ME daŭre influas E-gramatikistojn.

2.0 Kio estas la ME?

La esenca ideo estas, ke la kapo de vorto (preskaŭ ĉiam ĝia plej dekstra nefleksia elemento en Esperanto, kiel en multaj aliaj lingvoj) kapablas doni novan gramatikan kategorion al sia dependa elemento. SCHUBERT komencas sian prezenton per la vorto 'varmenergio' (angle thermal energy — por ke ni certu, pri kio ni parolas). La kapo memevidente estas 'energio'. La dependa elemento, kiu "precizigas" (PMEG) aŭ modifas la kapon, estas 'varm-', kiu nepre estas (eĉ statistike) adjektiva radiko; en vortbazita teorio ĝi estus 'varma'. Sed 'varma energio' ne estas la signifo de 'varmenergio'; ĝia signifo estas tiu de 'varmoenergio', energio el varmo. Laŭ la ME, substantiva kapo substantivigas sian dependan elementon, tiel donante la ĝustan signifon.

Per tabelo ni povas konvene vidi samloke ĉiujn efikojn de la ME:

La lasta estas novaĵo de SCHUBERT. Post tiu aldonaĵo de SCHUBERT, ĉiuj kategorioj partoprenas en la ME, kaj kiel transformantoj kaj kiel transformatoj, krom '-e'; sed ĉar adverboj ne estas fundamenta kategorio en ies teorio, neniam necesas transformi '-e'. Rimarku , ke ne gravas la origina kategorio de la dependa elemento; nur gravas la transforma rezulto.

Notu, ke la kapokategorio '-i' kreas jen '-e', jen '-a'. Laŭ SCHUBERT, KALOCSAY ne proponis veran regulon pri tio, sed laŭ ties multaj ekzemploj kaj sugestetoj SCHUBERT donas "proksimuman" regulon:

Rezulta 'e' estas la defaŭlto. Adjektivigado okazas nur, kiam la verbo havas valencon por predikata adjektivo (ekzemple 'ruĝfarbi', 'mortpafi').

Iuj ekzemploj, uzantaj nur radikojn:

Rimarku, ke iafoje la transformo estas vakua, ĉar la dependa elemento jam havas la deziratan kategorion.

Laŭ konvencio, prepozicioj kaj unumorfemaj adverboj estas baze adjektivoj ('kuna', 'pera', 'tuja', 'intera', k.s.) Pronomoj, nombroj, kaj interjekcioj estas baze substantivoj. (Sed mi ne komprenas kial tio necesas: la ME tute ne atentas la originajn kategoriojn.)

Rimarku ke 'kunrasti' kaj 'kunludi' havas ne nur la saman supraĵan formon, sed ankaŭ la saman fundmentan konsiston. Tio estas tre bona argumento, ke la origina informo devus ne perdiĝi; analizo per arbostrukturoj (kiaj troviĝas implicite en MATTOS 2000) konservas la diferencon:

(Kompreneble, supraĵe ne eblus konstati la diferencon, kaj 'kunrasti' ja povus ankaŭ signifi "kune rasti".) Tiel la signifoj montriĝas en la fundamentaj strukturoj (kiuj reprezentas la implicitajn sciojn de la lingvouzanto), kaj post forfalo de diversaj finaĵoj, ni ekhavas la elparolatajn formojn.

Vortigiloj ('-ar', '-il', '-uj' k.s.) funkcias samkiel radikoj; ankaŭ ili estas kapaj; la solaj diferencoj estas du, unu fonologia — finaĵo ĉiam forfalas antaŭ vortigilo — kaj unu semantika — la rilato inter vortigilo kaj sia dependa elemento estas multe pli homogena, ol tiu inter du radikoj.

La aldonaĵo de SCHUBERT produktas analizojn kiel la jenaj:

Ĝis nun la ME ĉiam funkcias maldekstren, de la kapo al ties dependa elemento. KALOCSAY agnoskis ankaŭ kazojn de dekstren-a ME. Supozante, ke en 'senforta', 'sen' estas la kapo, ni havas

La tipo estas tre ĝenerala: ĉiuj adjektivaj prepozicioj montras la inversan ME.

3.0 Ĝenerala problemo

Ŝajne ĝis nun neniu rimarkis ĝeneralan problemon pri la ME: ĝian nekonsekvencecon rilate la derivadon.

La kategorio de la kapo menciata en la ME-reguloj estas aŭ (i) ties origina kategorio aŭ (ii) ties derivita kategorio. Ne gravas kiun alternativon ni elektas, la ME ne funkcias por ĉiuj kombinoj.

Konsideru unue la ekzemplon 'pagi + pova'; la rezulto de la ME estu 'pagopova'. Supozu unue (i). 'Pova' devenas de 'povi' kaj sekve ĝia origina kategorio estas -i. Sekve kiam aplikiĝas la ME, la formo estas 'pagi + povi'. Sed verba kapo ('povi') ne transformas la kategorion de la dependa elemento al -o, sed al -e aŭ -a. Sekve ni ekhavos neĝustan rezulton; sekve ni devas decidi je (ii). Tiukaze, la formo estos 'pagi + pova' kiam la ME aplikiĝas, kaj la rezulto estos, kiel dezirite, 'pagopova'.

Sed se la ME aplikiĝas al derivitaj kategorioj, ĝi tute ne aplikiĝos al ekzemple 'varma + energie'. Ĉar la ME tute ne agnoskas adverbon kiel bazan kapokategorion. Sekve por produkti 'varmenergie' (aŭ iun ajn adverban formon) la ME devus aplikiĝi al la origina, ne la derivita, kategorio de la kapo, do al 'varma + energia', kaj poste 'energia' fariĝas 'energie' per derivado. Sekve por 'pagopova' ni bezonas (ii), sed por 'varmenergie' ni bezonas (i).

Ni vidas do, ke la kategorio de la kapo, al kiu la ME aplikiĝas, devus esti jen la origina, jen la derivita; kio estas nekonsekvenca.

4.0 Enverbigitaj substantivoj

La ME-sistemo funkcias ĉe enverbigitaj substantivoj en multaj kazoj:

manpremi (= mane premi)
piedbati (= piede bati)
fingrosigni (= fingre signi)
kapdolori (= kape dolori)
brakapogi (= brake apogi)
okulfrapi (? = okule frapi)

Sed ĝi kolapsas ĉe klaraj kazoj de enverbigado de rektobjektoj — la universale plej ofta speco de enverbigado. Ĉar tiuj objektoj ĉiam mise transformiĝos en adverbojn laŭ la ME. La ĉi-supra 'okulfrapi' jam estas suspektinda. Aliaj ekzemploj:

partopreni (≠ parte preni)
mansvingi (≠ mane svingi)
libroteni (≠ libre teni)
fiŝkapti (≠ fiŝe kapti)
aŭtoripari (≠ aŭte ripari)
cervoĉasi (≠ cerve ĉasi)
domfarbi (≠ dome farbi)
murpentri (≠ mure pentri)
skandalminaci (≠ skandale minaci)
karbomini (≠ karbe mini)
montgrimpi (≠ monte grimpi)

Se oni volas, oni povas tezi, ke (tre kontraŭ-intuicie) en tiaj verboj temas pri adverbaj dependaj elementoj. Sed estas nenia alia kialo fari tion, krom konservi la ME. Ja por iuj E-gramatikistoj, tiaj vortoj "ne ekzistas" (krom eble 'partopreni', kion oni iafoje povas elĉizi el ili). Nu, estas iom da korpusa evidento per serĉoj:

mansvingi: 22 trafoj Tekstare, 209 rete
libroteni: 2 trafoj Tekstare, 67 rete
mont(o)grimpi: 0 trafoj Tekstare, 85 rete

Sed ili ĉiuj "ekzistas" en la senco, ke en kompleta modelo por la Esperanta morfologio, tiuj vortoj necesus por priskribi pli kompleksajn vortojn. Apenaŭ eblas ajnmaniere derivi 'librotenisto' sen derivi ankau 'libroteni', 'aŭtoriparisto' sen derivi ankaŭ 'aŭtoripari'; ktp. Tia modelo simple estus nekohera kaj nekonsekvenca, kaj devus esti treege konvinka kialo tiel fari.

5.0 Produktiva tipo kontraŭ la ME

La teorio ankaŭ ne funkcias, kiam temas pri 'pagipova', 'vivivola' k.s., ĉar la teorio tute malebligas, ke verba dependa elemento restu verba. Trafoj per Tekstaraj kaj retaj serĉoj sufiĉe multas kaj montras konsiderindan gradon de produktiveco:

vivipova: 14 Tekstare, 312 rete
pagipova: 13 Tekstare, 294 rete
eraripova: 2 Tekstare, 3 rete
funkcipova: 2 Tekstare, 14 rete
inventipova: 1 Tekstare, 4 rete
pentripova; 1 Tekstare, 3 rete
aŭdipova: 1 Tekstare, 2 rete
ekzistipova: 1 Tekstare, 11 rete
rezistipova: 1 Tekstare, 0 rete
legipova: 1 Tekstare, 6 rete

scivola: 66 Tekstare, 775 rete
plaĉivola: 2 Tekstare, 32 rete
vivivola: 0 Tekstare, 48 rete

Relative malofte la dependa elemento ja estas eksplicite substantivigita (eble pro la influo de la gramatikistoj!):

kreopova, 1 Tekstare, 8 rete
pagopova, 3 Tekstare, 33 rete
decidopova, 1 Tekstare, 22 rete
rezistopova, 2 Tekstare, 17 rete
aŭdopova, 1 Tekstare, 0 rete

6.0 Kazoj de adjektivaj dependaj elementoj, kaj dvandva -kombinoj

La ME ankaŭ malsukcesas ĉe vortoj kiel 'dikfingro', 'grandmagazeno', 'altlernejo', 'novluno', 'fremdlingvo', 'durdisko', 'antaŭbrako', 'brazilportugala', 'negativpolusa', 'feliĉkora', 'gravmiena', 'sudamerika', 'bonvola', 'dekstramana', 'unuavide', k.s.; kaj adjektivaj dvandva-kombinoj kiel 'helruĝa', 'bluverda', 'britusona', 'surdmuta' k.s.; en ĉiuj la adjektiva dependa elemento malĝuste fariĝus substantivo.

Kaj en izolitaj kazoj, la ME misprognozas, ekzemple ke 'finfari' signifu 'fine fari', kion ĝi ne signifas (ja ne "fine fari" sed "fari ĝis la fino"); ke 'ŝanĝkolora' signifas *ŝanĝokolora (ŝanĝo ja ne havas koloron); simile 'diverskolora', 'multkolora'; ke 'helendevena' signifas *helenodevena; ktp.

6.0 Konkludo

Mi konkludas do, ke la ME ne ĝuste priskribas la efektivan lingvon; kaj la kazoj, en kiuj ĝi funkcias, trakteblas alimaniere, ekzemple per reviziita versio de la MATTOS-modelo. Ekzemple 'varmenergio' simple povus deveni de 'varmo' + 'energio' (la lingvo ja havas 'varmo' de 'varma' ĉiaokaze):

Ĝenerale, tiuj vortoj, kiuj rolas kiel dependaj elementoj en kombinoj, rolas aŭ baze aŭ derivite, en la lingvo per si mem.

La sola problemo, kiun la ME vere solvis, estas la manko de formoj kiel *puŝiŝipo, *kudrimaŝino, *skribitablo; en ĉiuj tiaj kazoj ni trovas anstataŭe 'puŝoŝipo', 'kudromaŝino', 'skribotablo' k.s. Eble tiu stranga kaj neatendita fenomeno ŝuldiĝas al la influo de la gramatikistoj; mi ne scias. Sed estu kiel ajn, restas fakto, ke neniu E-isto iam uzas la ĉi-suprajn asteriskigitajn formojn. Sed haveblas alternativa teorio: estas regulo (arbitra jes) kiu en tiaj kombinoj forfaligas la i-finaĵon; poste '-o-' aperas kiel defaŭlta ligovokalo (alivorte, tiu '-o-' tute ne estas la substantiva finaĵo).

Bedaŭrinde mankas sendependa evidento por tiu defaŭlta ligovokalo, krom kelkaj teknikaj terminoj ('adaptometrio', 'refraktometro', k.s.). Do la solvo lamas, kaj nunmomente mi ne havas pli bonan.

Iusence la ME estis geniaĵo; kaj ĉiam haveblas elturniĝaj reanalizoj, kun diversaj gradoj de kredebleco, por la malfacilaj kazoj. Sed forta obĵeto kontraŭ la ME ĉiam estus (eĉ se ĝi tute senprobleme funkcius), ke neniu alia lingvo sur la tero iam havis procezon — SCHUBERT (1993:327) nomas ĝin semantic induction — laŭ kiu vorta gramatika kategorio ŝanĝas la kategorion de alia vorto. SCHUBERT mem konfesas (1993: 351; mi tradukas): "Laŭ mia scio nenio simila al la morfemefiko iam estis pripensita por la ĝenerala lingvistiko." Neniu scienco permesas "principojn" kiuj apartenas al nur unu objekto en sia esplorkampo.

7.0 Noto pri KISELMAN (1991)

Laŭ SCHUBERT (1993:331), preskaŭ ĉiuj E-gramatikistoj, kiuj akceptas la koncepton de radikaj kategorioj, akceptas ankaŭ la ME, krom Christer KISELMAN, kies sistemo evitas la ME.

KISELMAN (1991) anstataŭigas la ME per transformoj. Sed la transformoj faras la saman laboron, kiel la ME (kion la aŭtoro fakte koncedas, pĝ. 101). Ankaŭ, pro eblaj preseraroj, estas partaĵoj de lia pritrakto, kiujn mi ne tute komprenas; ekzemple la diagramo sur pĝ. 100 ŝajnas iel misaranĝita. Sed la ĉefa problemo estas la transformoj mem (pĝ. 99):

I. Xo + S → XS, XoS;
II. Xo + A → XA, XoA;
III.1. Xe + V → XV, D + V → DV;
III.2. Xa + V → XV.

Kiom mi povas vidi, la transformoj de KISELMAN ne funkcias. Maldekstre de la sagoj devus stari simple X — ne Xo, Xe, Xa — ĉar ne gravas la kategorioj de la transformotaj morfemoj. Ekzemple 'skribi' + 'tablo' ne fariĝus 'skrib(o)tablo' laŭ regulo I de KISELMAN, ĉar I postulas, ke la dependa elemento estu substantivo ekde la komenco. K.t.p. Do eble preseraro, aŭ eble mi ne komprenas ion.*

En la dua (kaj pli longa) parto de sia artikolo KISELMAN proponas ĝeneralan sistemon de transformoj; iuj kontraŭas la ME. Liaj konstatoj valoras, sed tie ĉi ne estas bona loko por diskuti ilin, ĉar necesas ĝenerala komparo de transforma teorio kun struktura teorio, kiel tiu de MATTOS (2000).

* Per la helpo de Stephan WEBANCK (al kiu dankon) mi sciiĝis, ke la retaj versioj de KISELMAN (1991) estas identaj kun mia presita versio.


BIBLIOGRAFIO:

KALOCSAY, Kálmán, 1970 [1931]. Lingvo Stilo Formo. 3a eldono, Osaka : Pirato.

KISELMAN, Christer, 1991. "Vortkreaj procezoj de Esperanto". Scienca Revuo 42: 95-109. Retversioj diversformate haveblaj ĉe http://www.math.uu.se/~kiselman/bibliography.html sub kategorio "Linguistics".

MATTOS, Geraldo, 2000. En la komenco estas la vorto. Chapecó-SC, Brazilo.

PAG = Kálmán KALOCSAY & Gaston WARINGHIEN, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1980).

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

SCHUBERT, Klaus, 1993. "Semantic compositionality: Esperanto word-formation for language technology". Linguistics 31: 311-365.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".