Ekde Januaro de 2004 aperas ĉe http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html#notoj (retadreso ĝisdatigita en januaro 2008) jena teksto:

Elektado de bazformoj

Ĉi tie antaŭe aperis klarigoj pri elektado de bazformoj (karakteroj) de radikoj. La Akademio nun diskutas, kiajn principojn ĝi efektive uzu por tio en la Akademia Vortaro. Tial la antaŭaj klarigoj estas provizore forprenitaj. Eventuale aperos poste novaj klarigoj.

Mi ne povas plu prilabori la E-an morfologion sen tiuj klarigoj; pro tio restas ĉi tiu artikolo ankoraŭ ne reviziita hodiaŭ, 1an Decembro, 2004.

PROVA SISTEMA ANALIZO DE ESPERANTA MORFOLOGIO

Ken Miner

(verko progresanta; enhave laste prilaborita la 19an de Julio, 2003)

0.0 Enkonduko. La demando, laŭ kiuj kriterioj studofako fariĝas scienco, estas filozofia temo tro granda por eĉ piednoti ĉi tie. Sed kiam temas pri lingvoj, ofte oni trovas, ke formala pritraktado de malnovaj problemoj povas konduki, se ne al efektivaj solvoj, almenaŭ al pli ekzakta kompreno pri la problemoj. Esperanto estas homa lingvo, ĉu planita aŭ ne, kaj ĝi kondutas ne tre malsame ol aliaj homaj lingvoj: ne tute logike, ne tute eĉ sisteme; tamen logika kaj sistema pritrakto povas riveli la "truojn".

La ĉefaj morfologiaj problemoj de Esperanto estas, dank' al longa tradicio de lingva pensemo inter la esperantistaro, bone konataj. Neniu teoria priskribo de nia lingvo povos sukcesi, kiu ne iamaniere solvos ilin. Mia strategio do estos: unue konstrui tian kadron, poste pluapliki ĝin al aliaj morfologiaj temoj. Ni trovos, ke la problemoj pri "precizigado de kompletaj vortoj" (par. 4.0) kaj la "streĉitaj formoj" (par. 4.1) de Bertil Wennergren aparte pravigas la abstraktan kaj eble unuavide strangaspektan (almenaŭ por nelegintoj de PAG [1]) priskriban kadron, kiun mi proponas.

Mia gvida principo estas, ke lingvisto priskribu la lingvon kiel ĝi efektive estas, kaj rezistu ĉiujn jukojn akordigi la lingvon al la priskribo (ĉar tion oni povas eĉ subkonscie fari).

1.0 Baza rezonado. En PMEG, [2] en sia Sekcio Precizigaj Antaŭelementoj, Wennergren diskutas interalie kombinojn, uzante interalie la ekzemplojn 'vaporŝip-', 'puŝŝip-', 'rondir-', 'dikfingr-', 'ruĝfarb-', 'helruĝ-', 'sangruĝ-', . Ĉi-sube mi donas iom da strukturo al tiuj kombinoj:

La linioj nur signifas, ke la du elementoj, ekz. 'vapor' kaj 'ŝip', estas partoj aŭ branĉoj de unu pli kompleksa elemento, ekz, 'vaporŝip-', kiu kutime havas etikedon, kiel ni vidos post momento, kaj kiu ricevas, kiel tutaĵo, vortfinaĵon -o, -a, -i ktp.

La mallongigoj signalas la tri plej gravajn gramatikajn kategoriojn de Esperanto:

Evidente, estas multaj eblecoj por fari kombinojn. En la ekzemploj ni vidis SS, VS, SV, AS, AV, AA, SA. Sed (kiel ankaŭ klarigas Wennergren) estas ĉiam la dekstra elemento, kiu determinas la gramatikan kategorion de la tutaĵo: 'puŝŝipo' estas substantivo, ĉar ĝia dekstra elemento estas substantivo (malgraŭ ke ĝia maldekstra elemento estas verbo); 'sangruĝa' estas adjektivo, ĉar ĝia dekstra elemento estas adjektivo (malgraŭ ke ĝia maldekstra elemento estas substantivo). La elementon en kombino, kiu determinas la gramatikan kategorion de la tutaĵo, oni ofte nomas la 'kapo' de la kombino. Kiel en multege da aliaj lingvoj, esperantaj kombinoj estas dekstra-kapaj.

Sekve, por ekhavi etikedon por ĉiu kombino en la supra diagramo, ni rajtus simple starigi regulon, ke la etikedo de la kapo (dekstra elemento) aŭtomate fariĝas la etikedo de la tutaĵo, de la kombino mem:

Fakte do, la supraj etikedoj ne aldonas novan informon; ni povus diri, ke baze la strukturoj malhavas tiujn etikedojn, kaj ekzistas kopia regulo: la kategorio de la kapo kopiiĝas al la supro de ĉiu strukturo:

Ĉio en ordo; sed tiuj simplaj prezentoj de esperantaj kombino-strukturoj ne sufiĉas por respeguli la faktojn, kiel ni tuj vidos.

Esperanto-kombinoj ja estus pli-malpli simpla afero, se ne ekzistus problemo pri "liga -o": oni povas diri ekzemple ne nur 'vaporŝipo' sed ankaŭ 'vaporoŝipo'. Ĉu tiu "liga -o" ne estas simple la kutima substantiva finaĵo
-o? Eble; evidento por tiu konkludo troviĝas en tio, ke liga -o kutime ne aperas, se la antaŭa elemento en kombino ne povas analiziĝi kiel substantivo -- kiel Wennergren atentigas: ni ne trovas ekz. *'dikofingro', *'heloruĝa', ks. Aliflanke, Wennergren mem akceptas 'puŝoŝipo' malgraŭ ke la elemento
'puŝ-' ne povas ne esti verba.

Fakte estas pli da specimenoj de la tipo de 'puŝoŝipo': 'kudromaŝino', 'teksokombilo', 'baptokuvo' ĉiuj havas verban unuan elementon, tamen aperas liga -o. Ankaŭ kelkaj sciencaj terminoj ('adaptometrio' , 'refraktometro'), kie eble temas pri alilingva influado.

Sed pri ĉiuj tiuj lastaj ekzemploj, oni povus argumenti, ke en la kombinoj la unua elemento funkcias substantive: sekve en ekz. 'puŝoŝipo' kaj 'baptokuvo', vere temas pri 'puŝo' kaj 'bapto'.

Kvankam la afero ne estas tute klara, la plej ĝusta aserto verŝajne estas: -o ĉiam taŭgas por liga vokalo, se iamaniere parolantoj povas konsideri ĝin kiel la normalan substantivan -o; kaj principe la aliaj finaĵoj (-a, -e) simple ne povas esti ligaj (malgraŭ kelkaj ŝajnesceptoj, ekz. 'anglalingve', 'pruntepreni' kiujn ni devos je la momento flankenmeti); kiel rimarkas Wennergren, la alternativo por 'dikfingro' ne estas *'dikofingro' aŭ *'dikafingro' sed la simpla frazo 'dika fingro'.

Kial -o kondutas tute malsame ol -a, -e rilate kombinojn? Ĉu -o kondutas aparte disde -a, -e en iu alia maniero? Jes, kompreneble: la substantiva finaĵo -o (sed ne la aliaj finaĵoj) povas elizii en poezia stilo: vost', kor', pec' ktp. Kaj jam longe ni neformale supozas, ke en la kombinoj ankaŭ, temas pri tiu sama elizio -- kiu en ambaŭ kazoj principe estas elektebla, ne deviga. Kaj ne nur tio: en ambaŭ kazoj - en poezia stilo kaj en kombinoj - elizion verŝajne gvidas iaj fonologiaj principoj (vidu mian alian artikolon "Limigoj al Esperanta Elizio" en ĉi tiu sama retpaĝaro): la rezultoj de la elizio devas esti iel prononceblaj.

Ni ekzamenu la logikon de la situacio. Se ekzistas fonologiaj principoj, laŭ kiuj ekzemple 'vaporoŝipo' kaj 'vaporŝipo' ambaŭ ekzisteblas, sed ne ekzemple la paro 'lingvokurso' kaj *'lingvkurso' (ni diru pro neproncebleco de la lasta), ekzistas du eblaj solvoj: aŭ ni starigu regulon kiu eliziigas 'o' konforme al la principoj, aŭ ni starigu regulon kiu enŝovas 'o' konforme al la principoj. Evidente, la elizia regulo pli kredeblas, ĉar tiu 'o' estas tute atendebla kiam temas pri esperantaj substantivoj. Se male ni elektus enŝovan regulon, ni devus iel klarigi: kial 'o' kaj ne iu alia vokalo enŝoviĝas? Alivorte, la enŝova solvo estus arbitra, kaprica, dum la elizia solvo havas motivon alie en la lingvo.

Ni supozu do, ke ekz. 'vaporŝipo' estas rezulto de elizio, kaj la finaĵo
-o "tieas antaŭ elizio" - tieas abstrakte. Kaj fakte ni ne devas paŝi tre foren de nia ĝisnuna diskuteto pri kombinoj, por trovi kialon supozi, ke ne nur -o, sed ankaŭ la aliaj finaĵoj -a, -i, "tieas" abstrakte, kaj ke la diferenco inter -o kaj la aliaj du finaĵoj estas simple, ke -o elekteble falas aŭ ne falas (eble konforme al fonologiaj principoj), dum la aliaj ĉiam devige falas maldekstre en kombinoj. La kialo estas: radikaj kategorioj.

1.1 Radikaj kategorioj. Grimley Evans (1997) [3] diskutas la teorion pri "gramatika karaktero" de la radikoj: laŭ ĝi, esperanta radiko havas en si mem gramatikan kategorion. Grimley Evans skribas (p 1):

La klasika ekzemplo estas BROS kaj KOMB: se oni kombas per kombilo, kial oni brosas ne per brosilo, sed simple per broso? La konata klarigo estas, ke BROS estas la nomo de ilo (la radiko havas substantivan karakteron), dum KOMB estas la nomo de ago (la radiko havas verban karakteron).

Ni povus aldoni:

Estas paralela demando pri ELEGANT kaj DAND: se elegantulo estas eleganta ulo, kial danda ulo ne estas dandulo sed simple dando? La konata klarigo estas, ke ELEGANT estas la nomo de kvalito (la radiko havas adjektivan karakteron), dum DAND estas la nomo de ulo (la radiko havas substantivan karakteron).

Resume, radiko povas havi unu el tri karakteroj:

*Brosilo kaj *dandulo estus redundaj kaj kredeble ne uziĝas.

La tuta afero ofte nomiĝas "la problemo pri 'broso' kaj 'kombo'" pro tio, ke la o-formoj klare montras la diferencojn inter la radikoj; ni povus pliamplekse paroli pri "la problemo pri 'broso', 'kombo', kaj 'eleganto' ".

Esence, kiel Grimley Evans klarigas, la ideon pri en-si-mema gramatika karaktero de radikoj apogas, diversmaniere, ne nur la Akademio, sed ankaŭ PAG kaj PMEG.

La problemoj pri tiu teorio ĉiam estis:

Por solvi tiujn problemojn, mi proponas, iom apogate de la faktoj pri elizio, ke la finaĵoj -o, -a, -i akompanas siajn radikojn en abstrakta strukturo, tiel ke simpla vorto havas la strukturon (4) sube (la mallongigoj estas: Vo = vorto; Ra = radiko; Fi = finaĵo).

Ekzemploj sekvas en (5).

La teoria leksiko de Esperanto do enhavas, interalie, tiajn estaĵojn. [4] Kiel atendite, la ecoj de iliaj kapoj regule leviĝas al la plej alta nodo:

Sekve se la finaĵo estas -o, la tutaĵo estas o-eca, t.e., substantiva;
se -a, a-eca aŭ adjektiva; se -i, i-eca aŭ verba.

Nun ni solvis la du problemojn supre menciitajn. Nura radiko ne plu "havas kategorion": ĉiu radiko leksike kunhavas sian efektivan finaĵon. Kaj la finaĵoj ne estas redundaj pro la sama rezonado: sen ili, la tutaĵoj ne "havus kategoriojn". Laŭ regula procezo, finaĵoj krom -o forfalas devige, kaj -o elekteble, antaŭ alia elemento. La elektebla forfalado de -o estas tio, kion oni tradicie nomadis 'elizio':

2.0 La priskriba kadro. Por atribui strukturojn al kompleksaj vortoj, ekzemple kombinoj kiel 'vapor(o)ŝipo', ni devas nun enkonduki subtilan mekanismon: dekstran kaj maldekstran almetadon. Oni konstruas kompleksajn vortojn per almetado de strukturoj po unu al jam ekzistantaj strukturoj. Unue ni parolu nur pri A, B, ...

Almeti strukturon A maldekstre al strukturo B rezultigas

Almeti strukturon A dekstre al strukturo B rezultigas

Tio estas: almeto de A al B aŭtomate kreas novan pli altan unuon de la
B-a speco, kiu ekregas originalajn A kaj B. [5]

Kiam oni almetas unu strukturon al alia, oni almetas la plej altan nodon de la almetata strukturo. Aliaj dependaj nodoj akompanas la plej altan. Jen kvar rezultoj de tia almeto:

Por krei 'vapor(o)ŝipo' do oni maldekstre almetas (ĉar 'ŝipo' estu la kapo) 'vaporo' al 'ŝipo':

Kiel kutime, la ecoj de la plej dekstra elemento leviĝas al la plej alta nodo:

2.1 Broso, kombo kaj eleganto. Ni venas nun al la fama problemo pri 'broso', 'kombo' kaj 'eleganto', kiel ni nomis ĝin en paragrafo 1.1. Laŭ nia analizo 'broso' kaj 'dando' estas jene:

'Broso' kaj 'dando' estas nur ordinaraj, bazaj vortoj, kaj ilia o-eco leviĝas normale al la supraj nodoj. La kreo de 'kombo' kaj 'eleganto' tamen estas alia, ĉar 'kombo' kaj 'eleganto' estas derivaĵoj -- substantivigoj de respektive baza verbo kaj baza adjektivo. Ili kreiĝas per dekstra almeto de la finaĵo -o, kiu aperas en la teoria leksiko jene

al 'kombi' kaj 'eleganta':

Nun ekestas en ambaŭ strukturoj nova plej dekstra elemento, -o, kies ecoj leviĝas supren; kiel ĉiam, finaĵoj krom -o forfalas devige antaŭ alia elemento. (Kompreneble, 'kombo' ne estas tre utila vorto; ĝi devus signifi 'unuopa komba ago' kaj kutime ni diras 'kombado'. Simile anstataŭ 'eleganto' ni probable plejofte dirus 'eleganteco'. Sed oni devas krei tiajn vortojn por klare montri tion, ke radikoj devas havi en-si-memajn kategoriojn. Ni revenos al ĉi tiu temo en paragrafo 3.0 sube.)

Oni rimarku parenteze, ke la finaĵoj kiuj malaperas -- kiel la -i kaj -a en (15) -- estas partoj de la semantika enhavo de la vortoj. Pri tio pli sube.

2.2 Pluaj ekzemploj de la kadro. Pluaj ekzemploj de la enhavo de la leksiko (tamen en la sekvonta paragrafo ni devos revizii la klasifikan sistemon):

Rimarku, ke la sufiksoj kunhavas, samkiel vortoj, finaĵojn.[6] Ni vidu nun specimenojn de pli kompleksaj vortoj, kiel la nuna kadro prezentas ilin. (Pro konveno ni de nun ne inkludos la sagon montrantan leviĝon de la ecoj de la kapoj al la plej supra nodo, ĉar ni simple komprenas, ke tio ĉiam okazas.)

Rimarku, ke precizigado (modifado) al unu nodo per alia nodo estas perfekte horizontala: nodo (kun sia dependa enhavo) precizigas alian nodon je la sama nivelo:

En (17), la nodo Vo reganta 'ruĝa' horizontale precizigas la nodon Su regantan 'ulo'. En (18), la nodo Pr reganta 'mal' horizontale precizigas la nodon Vo regantan 'riĉa', kaj la nodo Vo reganta 'malriĉa' precizigas la nodon Su regantan 'ulo'. En (19), la nodo Pr reganta 'ĉef' precizigas horizontale la nodon Vo regantan 'ministro', kaj la nodo Pr reganta 'eks' horizontale precizigas la nodon Vo regantan 'ĉefministro'. Tiel, la bazo por la semantikaj rilatoj (krom pri sufiksoj, kiujn ni diskutos poste) jam enestas la morfologion (kvankam ni poste bezonos pluajn semantikajn principojn).

2.3 Revizio de la morfologiaj klasoj. Ĝis nun ni agnoskis la jenajn morfologiajn klasojn aŭ elementojn: vorton (Vo), prefikson (Pr), radikon (Ra), finaĵon (Fi), sufikson (Su), kaj prepozicion (Po). Sed Esperanto ne estas dombesto inter lingvoj! Ĝi havas ankaŭ vortojn sen "radikoj": ni konsideru ekzemple 'male', 'senpere':

Memevidente, 'male' ne estas prefikso, kaj 'senpere' ne estas prepozicio. Ambaŭ estas vortoj. Morfologie, ŝajnas ke ni devas forviŝi iujn distingojn, ĉar en nia lingvo, oni povas krei vorton el preskaŭ ĉia materialo. Estas malfacile trovi ekzemple esperantan afikson, kiu ne povas servi kiel nukleo de vorto, krom -ĉjo kaj -njo. [7] Ĉu ni ne starigu kiel eble plej fortan hipotezon? Je la risko disigi la morfologion de nia lingvo disde ĝia sintakso (kie ja funkcias klare klasifikeblaj elementoj kiaj prepozicioj, vortetoj, tabelvortoj, ktp), mi sugestas ke morfologie nur necesas du klasoj: finaĵoj kaj nefinaĵoj.

La leksiko do plisimpliĝas: ĉiuj vortelementoj povas listiĝi sen kategorioj, nur kun indikilo ĉe tiuj, kiuj estas finaĵoj. Ni povas efiki ankaŭ alian simpligon: ĝis nun, kiam ni diris la manieron, laŭ kiu konstruiĝis iu strukturo -- ekzemple en (17)-(19) -- ni devis mencii la direkton de almeto, ĉu dekstra ĉu maldekstra. Sed la direkto de almeto estas fiksita por multaj elementoj; ĝi povas esti parto de tipa leksika unuo.

Ni nomu la nefinaĵojn 'X': X estu simple vortkonstrua elemento, kiu ne estas finaĵo. La nodo "vorto" estas simple la plej alta X de ajna strukturo. Simplaj vortoj, kiel 'riĉa' kaj 'ulo', enestas la leksikon jam strukturhavaj; aliaj vortoj konstruiĝas el leksikaj elementoj, ĉiuj markitaj por direkto de almetado.

Kompreneble devas esti multo alia en la leksiko, ekzemple semantika informo pri la simplaj vortoj kaj vortelementoj. Ankaŭ -- kiel ni vidos poste -- la leksiko devas enhavi multegajn kompleksajn vortojn, ĉar en Esperanto, kiel en aliaj lingvoj, rarfoje eblas dedukti la signifon de vorto nur el ĝiaj elementoj.

Parto de la leksiko, do, laŭ la ĝisnuna kadro, aspektas jene:

Kaj nun ni havas ekzemple

Kompreneble, aliaj pure grafikaj plisimpligoj eblus; ekzemple oni povus lasi malplenajn nodojn en la strukturoj anstataŭ enmeti 'X'. Sed por legebleco ni lasu ĉion kia ĝi estas. (Eĉ eblus eviti la arbodiagramojn per krampoparoj, ekz. [[[ruĝ][a]Fi][[ul][o]Fi]], sed kun malplia legebleco -- sube ni kelkfoje uzos krampojn tamen, kiam la strukturoj ne estas tre komplikaj.)

La plena forfal-regulo: Ĉiuj finaĵoj krom -o forfalas devige kiam ili ne lastas en la vorto. La o-finaĵo forfalas devige antaŭ finaĵo (escepte '-j'; vidu sube (34)) kaj antaŭ sufikso, kaj elekteble forfalas en aliaj pozicioj. (Reviziota en 7.0)[8]

Pro tio (kaj verŝajne nur pro tio), ke la o-finaĵo devige forfalas antaŭ sufikso, ni devos marki sufiksojn en la leksiko. Tio estas nekonvena; sed ni prokrastu diskuti tiun problemon ĝis post la diskuto pri afiksoj en paragrafo 11.

Fine ni komprenu, ke la leksiko mem generas la strukturojn, kaj la strukturoj do prezentas tion, kion la lingvouzanto implicite scias pri sia leksiko. La leksiko, kune kun la maniero de kombinado kaj la regulo pri forfaligado de finaĵoj, funkcias kiel blinda aŭtomato, naskante ĉiujn formale eblajn strukturojn. Kiuj el la logike eblaj strukturoj efektive uziĝas, determinas sociaj, psikologiaj kaj aliaj homaj faktoroj (ekzemple nenio en la formalismo diras, ke vorto ne enhavu mil elementojn; se tia vorto neniam okazos, respondecas ne la formala sistemo, sed la homoj, kiuj uzas la sistemon).

3.0 La problemo pri o-formoj. Mallonge ni devas nun reveni al la afero pri 'broso', 'kombo' kaj 'eleganto'. Ni vidis supre (par. 2.1), ke 'kombo' ekzemple estas derivaĵo kreita per almeto de la finaĵo -o al baza verbo, post kiam la baza -i forfalas (eble ne senefike sur la semantiko tamen). Tiu maniero pritrakti bazan kategoriecon postulas, ke la analizanto preteriru la datumojn: oni devas simple decidi la bazan kategorion de ĉiu radiko, sen empiria bazo.

Aŭ tiel ŝajnas. La konsilo de la praktikaj gramatikistoj ne tute helpas. Konsideru kion konsilas ekzemple Wennergren (PMEG, Kiel eltrovi la propran signifon de radiko?):

Ofte la propra signifo de radiko estas pli-malpli evidenta per si mem, sed por certeco necesas zorga komparo de la diversaj uzoj de la radiko kun diversaj finaĵoj, en diversaj kunmetoj k.t.p. Decida estas la O-formo de radiko, ĉar la signifo de la O-formo estas ĉiam identa al la signifo de la radiko mem. Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ĝia O-formo (se tia estas uzata).

Ke Wennergren bone konas la problemon, rivelas tiu "se tia estas uzata": ĝuste tiuj radikoj, kiuj estas baze verbaj, oftege ne havas o-formojn: 'pentri', 'raboti', 'plugi', 'segi', 'ŝoveli', 'munti', 'teksi', 'garni', 'ŝtopi', 'regi', 'kaperi', 'vegeti' kaj fakte nia amiko 'kombi' malhavas o-formojn; almenaŭ iliaj o-formoj ne aperas en PIV2; [9] kaj tiujn mi trovis nur per malintensa serĉo. Kaj ne temas pri hazardaĵo: la agadoj, kiujn indikas tiuj verboj, povas konsisti el heterogena vico de malsamaj agoj, kiu apenaŭ interpreteblas ere. Eble 'segi' kaj 'ŝoveli' interpreteblas tiel; sed kia afero estus unuopa ero de muntado, garnado, teksado, ŝtopado, vegetado? Evidente, mem la neceso almeti '-ado' al tiaj radikoj por ekhavi kredeblajn substantivojn indikas, ke simplaj o-formoj apenaŭ povas uziĝi.

Sed eble la o-formoj de agaj radikoj ne interpretiĝu ere. Eble 'kuro' ekz. estas unuopa tuta ago: "Petro kuris hejmen kaj tiel faris kuron hejmen".

Jen la argumentoj por era interpreto:

(a) Laŭ PIV2 (sub art. '-ad'): "El morfemo signifanta objekton, por signifi pli-malpli daŭran agon faritan per la koncerna objekto: martelado... brosado... la unuopan agon oni esprimas per aliaj kunmetoj: martelbato... brostiro... El morfemo signifanta agon, por signifi: a) ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la koncerna ago... b) longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ideo esprimata de la rad." (Emfazo mia - KM) Tio ŝajne starigas ian paralelon:

		aga radiko:	objekta radiko:
		kuro-kurado	brostiro-brosado

El la paralelo ŝajnas, ke 'kuro' estas unuopa ero de 'kurado' samkiel 'brostiro' estas unuopa ero de 'brosado'.

(b) Se 'kuro' estas unuopa tuta ago, kial ankaŭ la ad-formo uziĝas kiel unuopa tuta ago? "La muntado estas la okazo, kie aperas la stilo propra al reĝisoro" (PIV2-a ekzemplo sub art. 'munti'; emfazo mia - KM). Kial tiel ofte PIV2 ŝajnigas eĉ, ke '-o' kaj '-ado' samsignifas? Sub art. 'plugi' ni trovas ke "plug(ad)o" estas "la ago de tiu, kiu plugas"? Sufiĉe ofte aperas tiu "(ad)" en PIV2.

(c) La tria argumento estas la relativa rareco mem de la o-formoj de agradikoj.

Kiom mi persone komprenas, la distingo inter '-o' kaj '-ado' iom svagas. Tamen sur tiu distingo la praktikaj gramatikistoj bazigas multon. PMEG: "La finaĵo -o aldonas nenion al la propra signifo de la radiko. O-vorto estas simple la nomo de la koncerna ago." (Bazaj reguloj pri o-vortoj). Kaj aliloke: "Kuro - nomo de ago; kurado - nomo de agado." (O-finaĵo). Logike sekvas de tiaj diroj ke '-ado' ja aldonas ion al la propra signifo de la radiko. Sed oni rajtas dubi tion, kiam oni trovas en PIV2 difinoparojn kiel "rastado: ago de tiu, kiu rastas" / "kuiro: ago de tiu, kiu kuiras"; ktp. Jen pluaj ekzemploj de -- ĉu ni diru necerteco? -- en PIV2:

instigo: ago de tiu, kiu instigas
rompo: ago de tiu, kiu rompas
pago: ago de tiu, kiu pagas

bakado: ago de tiu, kiu bakas
pakado: ago de tiu, kiu pakas

rost(ad)o: ago de tiu, kiu rostas
instal(ad)o: ago, per kiu oni instalas

kaj eĉ:
streb(ad)o: ag(ad)o de iu, kiu strebas
ŝveb(ad)o: ag(ad)o de iu, io ŝvebanta

Denove, temas pri nur malintensa serĉo. La sola kombino, kiun mi ne trovis, estas "X(ad)o: ag(ad)o de iu, kiu X(ad)as" sed povas esti, ke mi pretervidis tiajn.

Tamen Wennergren diras (La graveco de la radikosignifo) ke "Por ĝuste uzi radikon kun diversaj finajoj oni devas koni la propran signifon de la radiko." Des pli por lingvistike priskribi la lingvon kaj fari leksikon.

Iom similas la o-formoj de bazaj adjektivoj: la radikoj de 'eleganta', 'ruĝa', 'bona' k.s. ja povas aperi kiel 'eleganto', 'ruĝo', 'bono', sed plejofte aperus 'eleganteco', 'ruĝeco', 'boneco'. Sed ĉi-kaze oni starigas principon; en PIV2 sub. art. '-ec' troviĝas rimarko:

Post radikoj, esprimantaj kvaliton, la o-formo signifas la abstrakton, la ec-formo ies kvaliton: oni do evitu ĉi tiun lastan, kiam temas ne pri ies kvalito: mi ne havas la eblon fuĝi; bono kaj vero rekontiĝas; li amas la novon. Male, oni ĉiam povas uzi la o-formon, kiu estas resuma, sinteza finaĵo: kie estas la furiozo de la premanto?; saĝo de homo faras lin pacienca.

Kiugrade oni fakte observas tiun konsilon, mi ne scias. Sed la pretendo evidente estas, ke kvankam 'brosilo' klare redundas pro tio ke 'bros-' "jam estas ilo", 'boneco' ne redundas kiale ke 'bon-' "jam estas kvalito" ĉar
'-ec' signifas pli ol nura kvalito:
ĝi signifas "kvalito de iu aŭ io".

Sed la problemo pri o-formoj de radikoj signifantaj agojn restas.

Estus simpla afero starigi pli precizan regulon:

Radiko estas baze verba se ĝi aŭ havas agan o-formon, aŭ entute malhavas o-formon. Radiko estas baze substantiva se ĝi havas neagan o-formon.

Tamen ne ĉiam funkcias glate. Ni atentu zorge la konsilon de la praktika gramatikisto: ekzakte kion ni faru se haveblas o-formo? Ĉe multaj radikoj ne estas problemo. Ni konsideru ekzemple 'lud-'. Tiu radiko ja havas o-formon, kaj laŭ PIV2, 'ludo' signifas 1. movoj, 2. okupo, 3. distro, 4. presentado. Ĉiuj estas agoj. (Krom 1-4 ĝi ankaŭ havas kvinan sencon neagan, sed nur ĉe kartludo.) Sekve 'lud-' estas baze ago, do baze verba. Ĉio en ordo. Ni konsideru 'naĝ-': ĝi havas o-formon kiu signifas ago. 'Naĝ-' do estas baze verba.

Sed konsideru 'aŭgur-': Laŭ PIV2 'aŭguro' estas 1. signo, 2. antaŭsigno. Tiuj estas aĵoj, do ni konkludu, ke 'aŭgur-' estas baze substantiva. Sed la paro 'aŭgur-'/'profet-' estas ekzemplo de kontrasto en PMEG, kaj ne estas ia dubo, ke 'profet-' estas baze substantiva. Ŝajnas do, ke por Wennergren 'aŭgur-' estas baze verba.

'Serv-' ankaŭ ŝancelas nian konfidon pri la o-forma metodo: 'servo' laŭ PIV2 estas 1., 2. tasko, 3. fako, 4. agospeco. Tasko kaj agospeco estas agoj, sed ŝajne fako estas aĵo. Ĉu miksa evidento? En PMEG 'serv-' kontrastas kun 'sklav-' kaj sklavo nepre estas homo, do aĵo; sekve 'serv-' devas esti verba. Nu, eble ni povas diri, ke fako estas ago en iu subtila senco.

La problemo restas sensolva; sed nia kadro kapablas prezenti la faktojn tiugrade, kiom ili estas komprenataj.[10]

4.0 Precizigado de kompletaj vortoj. Grimley Evans [3] diskutas vortojn "en kiuj ŝajne la preciziga antaŭelemento devas precizigi ne radikon, sed kompletan vorton. (WENNERGREN nomas tiun fenomenon "Precizigo de tuta radikvorto".)" (Emfazo mia-KM) Ekzemploj estas 'alglui' kaj 'forrapidi'. Evidente, oni ne unue kombinas 'al' kun la radiko 'glu-' (kvazaŭ estus nova speco de gluo, 'alglu-'), kaj poste aldonas -i; male, 'al' apartenas al la tutaĵo 'glui'. Same ĉe 'forrapidi' -- 'for-' limigas ne 'rapid-', kvazaŭ estus "fora speco de rapido", sed la kompletan verbon 'rapidi'. Grimley Evans en sia propra solvo (ŝanĝado de finaĵoj; vidu sube), proponas, ke "precizigo de tuta radikvorto" estu "la normala kaj universala maniero apliki precizigan antaŭelementon." Mi konsentas; kaj en mia proponata kadro ĝuste tio okazas.

Vortoj kiel 'alglui' kaj 'forrapidi' ne estas simplaj vortoj, ĉar 'glu-' kaj 'rapid-' estas baze substantivaj. Sekve antaŭ ol almeti la antaŭelementojn ili devas fariĝi verboj. Jen la strukturoj:

Unue, la finaĵo -i almetiĝas, tiam al- kaj for-. Kiel kutime la -o de la bazaj substantivoj forfalas.

4.1 "Streĉitaj formoj". La vortoj, kiujn Wennergren nomas "streĉitaj formoj" (ĉar ili streĉas la eblojn de vortfarado), estas unu el la plej bonaj evidentoj de la praveco kaj neceso de la abstrakta priskriba kadro, kiun mi proponas. Ili similas al la vortoj 'alglui' kaj 'forrapidi' ĵus diskutitaj, sed havas ankoraŭ unu nivelon de derivado. Ekzemploj estas 'reformo' kaj 'ekfloro'. Jen la strukturoj:

En 'ekfloro' ekzemple la paŝoj de la derivado, kaj la iom mistereca rezulto, aparte klaras: unue almetiĝas -i al 'floro' por ekhavi 'flori'; tiam almetiĝas 'ek-' al 'flori' por derivi 'ekflori'; fine almetiĝas '-o' al 'ekflori' por ekhavi 'ekfloro'. Ĉiuj finaĵoj krom -o forfalas, sed efikas sur la semantika enhavo (kvankam ni ĝis nun ne plene ekzamenis la semantikan flankon de la morfologio). Kiel Wennergren rimarkas, "Ekfloro devus esti 'speco de floro karakterizata de EK', sed tio ne havas sencon." 'Ekfloro' signifas agon, kaj egalas al 'ekflorado'. Sed nenio en la vorto supraĵe esprimas agon. Simile 'reformo' estas 'la ago reformi' sed denove nenio en la vorto esprimas agon. Pro tio Wennergren rimarkas, ke en tiaj vortoj "mankas la plej grava elemento".

'Reformo', 'ekfloro' kaj similaj vortoj do estas substantivigoj de verbigoj de substantivigoj. Ĉar "mankas la plej grava elemento" (supraĵa morfemo signalanta agon,) Wennergren teorias, ke oni prave komprenas tiajn vortojn pere de la prefiksoj: 'ek-' kaj 're-' kutime aperas ĉe agaj verboj, kio instigas al la aŭdanto rekoni agojn ankaŭ en la problemaj vortoj. Sed estas aliaj streĉitaj verboformoj kiuj malhavas tiujn prefiksojn, ekzemple 'subvoĉi'; kaj estas kompreneble neverbaj streĉitaj formoj, kiel ekz. 'senharmonio', kies komprenebleco devas eksplikiĝi. Aliaj ekzemploj estas 'tripiedo' kaj 'senkompato'. Mi mem dirus (kune kun probable plej multaj lingvistoj nuntempe) ke oni komprenas ilin ĉar oni havas implicitan konon de iliaj derivoj, kaj ĝuste tion prezentas abstrakta analizo.[11]

Wennergren distingas el la ceteraj streĉitaj formoj tiujn, kiuj estas "frazetvortigoj per verbaj finaĵoj kaj per O-finaĵo". Jen kelkaj ezemploj:

Fine: tre gravas kompreni, ke se vorto (aŭ frazo) estas strukture plursignifa, adekvata gramatika priskribo devas ie prezenti la malsamajn strukturojn. Kaj certe, la streĉitaj formoj estas principe plursignifaj: 'ekfloro' ja povus esti speco de floro! Kaj tiam ĝi havus la simplan strukturon

Se iu pridubas la dusignifecon de 'ekfloro', tiu konsideru la paralelan formon 'ekflamo'.

Ofte oni pensas pri lingvoj kvazaŭ la lingvoscio de parolantoj konsistus nur el tio, ke oni lernas kaj rekonadas la vortojn unuope, rigardante nur tion, kio ekestas antaŭ la oreloj/okuloj. Sed ili scias pli ol tio: ili scias la sistemon de la lingvo. Alie, ili ne povus paroli kreeme, sed nur povus ripeti jam trafitajn esprimojn.

5.0 La analizo de Grimley Evans. Kiel menciite en [3], la analizo de Edmundo Grimley Evans similas al la mia kaj pritraktas la samajn fenomenojn. Li proponas, ke temas pri rekta ŝanĝado de finaĵoj: 'gluo' -> 'glui' -> 'alglui'; 'formo' -> 'formi' -> 'reformi' -> 'reformo'... proponas, ke oni agnosku tion, kion ĉiuj ordinaraj e-parolantoj jam sentas pri sia lingvo, nome, ke oni ja tiel derivas vortojn de aliaj vortoj:

Tiu maniero derivi Esperantajn vortojn per ŝanĝado de la finaĵoj tute ne estas nova elpensaĵo. Ĝi estas verŝajne eĉ la plej konata maniero, ĉar Esperanto-parolantoj, kiuj ne jam studis la oficialan teorion pri vortfarado, emas tute nature paroli pri tiaj derivoj, se oni petas al ili klarigi Esperantan vorton. Ĝuste pro tio WENNERGREN devas eksplicite averti kontraŭ ĝi: "Diro ne devenas de diri. Belo ne devenas de bela. Oni ĉiam deiras de nuda radiko, kaj aldonas O-finaĵon."

(Fakte la PMEG-a citaĵo de Grimley Evans verŝajne ne aperas en la plej lasta versio de PMEG, versio 12, aperinta en februaro 2003.)

Kompreneble, Grimley Evans ne intencis en mallonga artikolo krei priskriban kadron, kaj tre povas esti, ke lia propono simple estu rigardata kiel neformala ekvivalento de la mia. Sed eble valoras montri la diferencon inter finaĵoŝanĝa teorio kaj teorio, laŭ kiu forfaligitaj finaĵoj restas en abstraktaj strukturoj.

Formale, tio, kion Grimley Evans proponas, estas ekzemple:

La unua obĵeto estas, ke laŭ tia analizo oni bezonus du apartajn sistemojn de reguloj aŭ principoj, unu por krei la vortstrukturojn, kaj alian por ŝanĝi la finaĵojn; dum laŭ mia analizo, la streĉitaj formoj eksplikiĝas per la samaj vortfaradaj principoj, kiuj necesas por ajna vortfarado. Aldone, finaĵoŝanĝa analizo postulas principojn ekster la leksiko, dum laŭ mia analizo, ĉiuj vortoj aŭtomate naskiĝas el la enhavo de la leksiko, plus la maniero de almetado kaj la regulo pri forfaligado.

La dua obĵeto estas, ke laŭ finaĵoŝanĝa analizo oni perdas informon: la lasta strukturo en la ĉi-supra vico de aliiĝoj estas la sama strukturo, kiu rezultus de simpla almeto de 're-' al 'formo', do tute ne adekvatas prezenti tion, kion la parolanto implicite scias pri la vorto. Se aliflanke oni pretendas, ke la parolanto implicite scias la tutan vicon, tiam la analizo malhavas ekonomion, ĉar ĝi ripeteme rediras la samajn strukturerojn.

Post prezenti sian analizon, Grimley Evans demandas: kial la esperantaj gramatikistoj tiom rezistas al la nocio, ke vortoj deriviĝas de aliaj vortoj?

Kial do oni ne simple akceptas la vortfaradon per tiaj derivreguloj, kiuj anstataŭigas la gramatikan finaĵon? Ŝajne pro du kaŭzoj. Unue pro ia dogmo komenciĝinta ĉe Zamenhof: "la tuta lingvo [...] konsistas [...] el senŝanĝaj vortoj [...] Kaj la diversaj formoj gramatikaj, [...] estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj". (Vidu paragrafojn 284-285 de PAG.) Sed tiu dogmo (kiun LINDSTEDT nomis ``kunmetismo'') pli koncernas tiujn, kies celo estas konformiĝi al skolastika tradicio, ol tiuj, kiuj celas priskribi la efektivan lingvon. La dua kaŭzo estas pli grava: derivreguloj, kiuj ŝanĝas la finaĵojn, ŝajne povus derivi la vorton `brosilo' el `broso' same facile kiel la vorton `kombilo' el `kombi'.

Por eviti la derivadon de vortoj kiaj 'brosilo', Grimley Evans proponas blokadon: mallonge, kiam jam ekzistas vorto por io (ĉi-kaze 'broso'), la lingvo rezistas krei alian samsignifan vorton. Blokado estis proponita de pluraj usonaj lingvistoj pro similaj kialoj, analizante la anglan kaj aliajn lingvojn, kaj ĝi estus laŭ mi tute adekvata solvo; tamen Grimley Evans mem iom retiriĝas de tio, cedante ke

(Tamen mi suspektas, ke, se oni brosus per io, kio ne estas ĝuste broso, tiam oni eble ja emus nomi ĝin brosilo.)

Al tio mi ne povas ne konsenti; lingva teorio prefere ne provu antaŭvidi, kiuj vortoj iam estiĝos aŭ ne estiĝos, aparte por lingvo tiel fleksebla, kiel Esperanto.

6.0 Enverbigitaj Rolvortoj kaj Nombro. Ĉiuj konas sintaksajn terminojn kiel 'subjekto', 'rekta objekto', 'nerekta objekto' k.s. Rolvortoj aliflanke estas semantikaj, ne sintaksaj, unuoj. Ĉiu el ili havas semantikan rolon, kiun ĝi ludas rilate al la verbo. Ekzemple plej multaj verboj devas havi subjekton, sed la subjekto de verbo (gramatika, sintaksa afero) povas havi plurajn malsamajn rolojn rilate al la verbo.

En (30) aperas ekzemploj de subjektoj kun diversaj semantikaj roloj (en ĉiu ekzemplo la subjekto estas la unua vorto en la frazo):

(30) Henriko batadis la ŝteliston. (la subjekto estas aganto)

Johano vidis la lunon. (la subjekto estas spertanto)

Manjo salutiĝis de sia patrino. (la subjekto estas agato)

La tegmento kovris la domon. (la subjekto estas instrumento)

La floro estas bela. (la subjekto estas temo)
K.t.p.

Sekve en (30) Henriko, Johano, Manjo, la tegmento, kaj la floro ĉiuj estas subjektoj, sed ĉiu el ili samtempe estas rolvorto. Kvankam la aro de roloj malsamas ĉe diversaj teoriistoj, kutime oni agnoskas aganto, agato, spertanto, instrumento, temo, fonto, celo, ricevanto, kaj loko. Pluaj ekzemploj:

(31) La balo falis al la tero. (la balo estas temo, la tero estas celo)

Rikardo heredis la monon de sia patro. (Rikardo estas ricevanto, la mono estas temo, sia patro estas fonto)

Mi turistis Parizon per biciklo. (mi estas aganto, Parizo estas loko, biciklo estas instrumento)

En plena semantika analizo de la verbsistemo de iu lingvo, oni klasifikas unuopajn verbojn laŭ la nombro kaj naturo de la roloj, kiujn ili postulas (t.e., ilia valento). Sed kio koncernas nin nun estas, ke en multegaj lingvoj, inkluzive Esperanton, iuj rolvortoj povas fariĝi morfologiaj elementoj de la verboj mem -- t.e., ili povas enverbiĝi.

Plej ofte en lingvoj enverbiĝas korpopartoj. Konsideru kelkajn ekzemplojn:

manpremi, mansvingi ('mano' enverbigita kiel agato)
piedbati ('piedo' enverbigita kiel instrumento)
fingrosigni ('fingro' enverbigita kiel instrumento)
kapdolori ('kapo' enverbigita kiel loko)
brakapogi ('brako' enverbigita kiel instrumento)
okulfrapi ('okulo' enverbigita kiel agato)

Sed estas ankaŭ multaj aliaj ebloj. Jen ekzemploj de enverbigitaj agatoj:

libroteni
fiŝkapti
aŭtoripari
cervoĉasi
domfarbi
kantoverki

En kelkaj kazoj pli ofte uziĝas subsantivoj bazitaj sur tiuj verboj: 'librotenisto', 'domfarbado', ks.[12]

En la lingvistika fakliteraturo estas multo pri tiu fenomeno (angle nomata "noun incorporation"), al kio fakte mi mem kontribuis. Unu el la trovaĵoj estis, ke enverbigita substantivo perdas sian difinitecon -- jam ne indikas ion definitivan en la reala mondo. Ĝi nur priskribas la naturon de la ago, kiun faras la verbo. (Vidu ankaŭ PMEG, Objekto kiel antaŭelemento) Ekzemple 'domfarbi' ne egalas al 'farbi domon' aŭ 'farbi domojn', ĉar se oni farbas domon aŭ domojn, post la fino de la ago devas esti almenaŭ unu domo plenfarbita. Ekz. (32a), sed ne (32b), logike implicas (32c):

(32a) Hieraŭ Petro farbis domon/domojn.
(32b) Hieraŭ Petro domfarbis.
(32c) Almenaŭ unu domo farbiĝis.

Ĉar estas eble, ke Petro domfarbis la tutan tagon, sed ne plenfarbis domon; ne gravas; la vorto 'domfarbado' tamen priskribas tion, kion li faris.

Ĝuste pro tio, ke enverbigita rolvorto ne estas difinita, ĝi malhavas nombron. Ne gravas, ĉu mi premas ambaŭ manojn, kiam mi manpremas iun, aŭ nur unu manon. Same ĉe 'fingrosigni', 'brakapogi', 'librovendi' kaj la aliaj ekzemploj.

6.1 Nombro. La ofta diro, ke radikoj (ekz. 'knab-') estas neŭtralaj pri nombro, nur ŝajne konfliktas kun la alia ofta diro, ke o-formoj kaj radikoj ĉiam samsignifas; ĉar laŭ mia kompreno, ĉi lasta aserto vere volas diri, ke la gramatika kategorio de o-formo samas al tiu de la radiko (vidu 3.0). Iuokaze, oni apenaŭ povas nei, ke o-formo mem estas singulara: "Johano legis libron" certe signifas (laŭlitere kaj sen pragmatikaj influoj), ke Johano legis unu libron. Sekve en nia teoria leksiko unuoj kiel [[libr][o]Fi] estas singularaj; kaj estas nature supozi, ke la finaĵo '-o' signalas tion. Tamen ŝajne en vortoj kiel 'librovendisto' temas pri pluraj libroj, sed jen la finaĵo '-o'. Kion fari?

Jam ni trovis, en la lasta paragrafo, ke enverbigitaj rolvortoj malhavas nombron, ĉar ili estas nedifinitaj. Ne mirinde, do, ke oni povas esti librovendisto sen vendi libron:

(33) Bonvenon al mia nova butiko! Ekde nun mi estas librovendisto. Ĉu mi povus interesi vin pri bona libro, hm?

Sekve, ni povas aserti ke leksika unuo kiel [[libr][o]Fi] estas singulara; la singulareco ne restos, pro ĝenerala principo, se ĝi enverbiĝas en vorto kiel 'librovendisto', ĉu restas la '-o' aŭ ne.

Pluraleco do konsistas el almeto de la plurala finaĵo - j:

La finaĵo '-j' devas esti leksike markita kiel escepto al la forfal-regulo: '-o' evidente ne forfalas antaŭ '-j'.

7.0 Fonologiaj efikoj. Jam en par. 1.0 ni menciis vortojn kiel 'anglalingve', 'pruntepreni' (kaj fakte mia propra inventaĵo 'dekstrakapa') kiuj verŝajne ne obeas la principojn de la forfaliga regulo de par. 2.3, kiu asertas parte ke "ĉiuj finaĵoj krom -o forfalas devige kiam ili ne lastas en la vorto." Tiajn vortojn oni povus ekspliki kiel lozajn kunmetojn, ne en la sama klaso kun la kunskriboj de PMEG, sed tamen iel malsamaj ol ordinaraj kompleksaj vortoj. Sed ŝajnas al mi, ke oni devus prefere agnoski la interagadon de fonologio kaj morfologio: oni apenaŭ povas pretervidi, ke ?'angllingve', ?'pruntpreni', ?'dekstrkapa' estus aŭ malbelsonaj aŭ apenaŭ prononceblaj. Tre evidentas, ke ni devas iamaniere limigi la forfaligadon per fonologiaj principoj; bedaŭrinde, tiuj principoj je la momento ne estas plene komprenataj. (Vidu mian artikolon "Limigoj al esperanta elizio" en ĉi tiu sama retpaĝaro.) Tamen minimume ni devas alĝustigi parte la forfaligan regulon, tiel ke ĝi vortumiĝu:

Ĉiuj finaĵoj krom -o forfalas devige kiam ili ne lastas en la vorto, se permesas la fonologio.

Oni rimarku, ke la semantiko de tiaj vortoj ne problemas -- male al la sekvonta temo.

8.0 Neatenditaj ligvokaloj. Troviĝas vortoj en Esperanto kiel 'puŝoŝipo' (apud 'puŝŝipo'), 'kudromaŝino', 'teksokombilo', 'baptokuvo', 'skribotablo' (apud 'skribtablo') ankaŭ menciitaj en par. 1.0, kiuj ŝajne malobeas la tutan kadron, ĉar ne ekzistas fonto por tiuj 'o'.

Se nur necesus ligvokalo pro eŭfonio (kiel sugestite en la lasta paragrafo), kial ne *puŝiŝipo, *kudrimaŝino, *skribitablo ktp?

Nu, ni ĝoju; ĉar ĝuste pro tiaj nelogikaĵoj ni scias, ke Esperanto vere estas lingvo. Tamen, kion fari? Jen simpla solvo. Tre baza koncepto en lingvistiko estas komplementa distribuo: Jen la difino:

Elementoj A kaj B estas en komplementa distribuo se ekzistas du ĉirkaŭaĵoj X kaj Y, tiaj ke elemento A troviĝas ĉiam en ĉirkaŭaĵo X, neniam en ĉirkaŭaĵo Y; kaj B troviĝas ĉiam en ĉirkaŭaĵo Y, neniam en ĉirkaŭaĵo X.

Kiam du elementoj estas en komplementa distribuo, oni ofte povas analizi ilin kiel psikologie la saman elementon. Ĉar ili aperas en tute malsamaj cirkonstancoj, ili neniam povas kontrasti unu kun la alia.

Nu: la jenaj elementoj en Esperanto estas en preskaŭ perfekta komplementa distribuo: (a) la i-formoj de agaj verboj, kiuj aperas kiel memstaraj vortoj sed ne kiel flankelementoj en kompleksaj vortoj, kaj (b) la o-formoj de agaj radikoj, kiuj ne aperas kiel memstaraj vortoj (krom sporade, apud ad-formoj) sed ja aperas kiel flankelementoj en kompleksaj vortoj.

Nenio pli fremdas je la spirito de Esperanto, ol i-vorto kiel flankelemento: *'puŝiŝipo', *'kudrimaŝino', k.s. simple ne eblas en nia lingvo (kial, mi ne riskas diveni; sed tielas; PMEG atentigas en Precizigaj Antaŭelementoj pri la esceptoj kun -pova, -vola kaj -deva: 'pagipova', 'vivivola' k.s.). Ankaŭ fremdecaj (kiel diskutite en 3.0) estas kiel sendependaj vortoj ?'munto', ?'garno', ?'tekso', ?'ŝtopo', ĉar, kiel menciite en 3.0, la aktivecoj, kiujn priskribas la radikoj, povas esti heterogenaj, kaj kutime aperas '-ado'. Estas nesurprize do, ke en kompleksaj vortoj, kie ni atendas i-formojn, ni anstataŭe trovas la o-formojn kiuj tiom mankas memstare. La distribuo ne estas perfekte komplementa, ĉar sporade oni ja trovas agajn o-formojn kiel sendependajn vortojn, ekz. 'kudro' (kiu eĉ enestas PIV2-on, kun verŝajne la sama difino, kiun havus 'kudrado'), k.s.

Sekve, devas ekzisti transformo de i-vorto al o-vorto maldekstre en kompleksaj vortoj, kiel en (35):

Kiel kutime, la originala strukturo prezentas la semantikan enhavon de la vorto. (Devas esti transformo, ne leksika anstataŭigo, ĉar la o-vortoj, kiuj aperas en kompleksaj vortoj ne estas la samaj, kiuj aperas sendepende, kiam (kvankam malofte) ambaŭ okazas; ekz. la 'puŝo' en 'puŝoŝipo' ne estas la 'puŝo' kiu aperas en "Mi renversis lin per rapida puŝo.") Ĉe la esceptoj, kiel 'pagipova' k.s., elektebas la transformo. Fine, memevidente la transformo devas okazi antaŭ la forfal-regulo.

Se mi pravas, liga 'o' nur aperos, kiam la flankelemento estas aŭ substantiva (kun 'o' el la leksiko) aŭ verba (kun 'o' per la transformo): neniam aperos liga 'o' kiam la flankelemento estas adjektiva aŭ adverba. Kiam la flankelemento estas adjektiva aŭ adverba, '-a' resp. '-e' aperos, se iu vokalo aperos. Ni do trovos 'lastatempe', 'venontafoje', 'dekstraflanka', 'unuavide', 'duamana', 'anglalingve', 'pruntepreni' ktp. sed neniam *'lastotempe', *'venontofoje', *'dekstroflanka', *'unuovide', *'duomana', *'anglolingve', *'pruntopreni', ktp. laŭ la ŝablono 'kuboforma', 'lentoforma' sed ne *'diversoforma' ktp.

Kelkaj verŝajnaj kontraŭ-ekzemploj, kiel 'fingrosigni', analiziĝas jene:

9.0 La analizo de Boirac-Saussure-Kalocsay-Schubert: unua rigardo. Legantoj, kiuj konas la longan diskuton pri esperanta vortfarado de Émile Boirac ĝis Klaus Schubert [13] (mi nomos la rezulton de tiu diskutego "la klasika teorio", mallongige KT), jam konstatis ekde la komenco ke mia analizo rimarkinde malsamas ol la klasika teorio. Konsideru (1), kiun mi ripetas ĉi tie pro konveno:

Jen kombinoj SS, VS, SV, AS, AV, AA, SA. Mi tiel analizis tiujn specimenajn kombinojn antaŭ ol ekzameni la klasikan teorion; mia analizado ŝajnas natura kaj mi ne multe dubas, ke iu ajn lingvisto konsentus al ĝi, se ne influus al li aŭ ŝi la klasika teorio.

Unuavice gravas rimarki, ke mia analizado kaj la KT havas malsamajn celojn: la celo de la KT estas ekspliki, kiel oni komprenas kompleksajn vortojn unuope el iliaj supraĵaj elementoj. Estas vere ke en 1993 Schubert emfazis kaj analizadon kaj sintezadon:

It is in the interest both of the easy learnability of Esperanto and of Esperanto's suitability for meaning-based computer systems that a mechanism should be available that, on the analysis side, infers the meaning of a complex word given the meanings of its elements and, on the synthesis side, reliably predicts the meaning of a complex word to be composed from known elements. (pĝ. 324)

Sed en pli frua verko [14] li (laŭ mia impreso) pli ĝuste esprimas la spiriton ke la KT, kiu ĉefe okupiĝas pri komprenado (pĝ. 258-9):

Since virtually every morpheme combination is in principle permissible in Esperanto... there is not so much to describe in the realm of syntactic [vortsintaksaj - KM] combination restrictions. An appropriate theory for Esperanto must rather concentrate on inferring the meaning of complex words.

Ĉar la klasika teorio limigas sin al nur tio, kio aperas en vortoj, ĝi devas dedukti la signifojn de flankelementoj surbaze de la kapoj, ĉar nur la kapoj garantieble kunhavas gramatikajn finaĵojn. Ekzemple konsideru 'vaporŝipo': oni scias, ke la kapo ('ŝipo') estas substantivo; sed 'vapor' malhavas finaĵon. Kiel ni scias, kiun gramatikan karakteron ĝi havu semantike?

Oni starigis principon: substantiva kapo ĉiam postulas substantivan flankelementon. Fakte oni starigis plurajn principojn, kiujn kolektive oni nomas la 'vortefiko'. (Zamenhof nomis ĉiujn vortelementojn 'vortoj' kaj Kaloscay sekvis tiun kutimon; nuntempe ni dirus 'morfemefiko' kaj sekve Schubert uzas la terminon "morpheme effect".) La tuta (originala) principaro estas:

La postulojn oni povas rigardi kiel transformojn (pĝ. 330-1):

Kalocsay's essential observation on this relationship between morphemes is that in compounds, the meanings are not added up straightforwardly. The dependent morpheme [flankelemento - KM] is incorporated into the meaning of the word not just as it is, but AS IF IT WERE TRANSFORMED. This is the phenomenon termed vortefiko 'morpheme effect' by Kalocsay...

Definition: Morpheme Effect
The meaning of a dependent morpheme is incorporated into the meaning of a compound not as a bare morpheme but as a word. Its word class is determined by the morpheme class of the governing morpheme.

La procezo iusence estas la malo de la mia: mi komencas ĉe la abstraktaj strukturoj kaj alvenas al la supraĵaj (konkretaj) strukturoj per forfaligado de finaĵoj; la KT komencas ĉe la supraĵaj (konkretaj) strukturoj kaj alvenas per transformoj (la morfemefiko) al la abstraktaj strukturoj. Alivorte, la KT komencas ĉe la elparolado kaj alvenas al la signifado, dum mi komencas ĉe la signifado. Temus do nur pri du aspektoj de la sama rilato (inter elparolado kaj signifado), se ne la KT, celante derivi la kategoriojn de la flankelementoj de la kapaj kategorioj, devus limigi la eblajn flankelementajn kategoriojn. Ĉar memevidente se ĉiuj kombinoj eblas (SS, VS, SV, AS, AV, AA, SA), kiel en mia priskriba kadro, oni ne povas derivi la kategoriojn de la flankelementoj de la kategorioj de la kapoj.

La rezulto de la morfemefiko por miaj (laŭ mi intuicie pravaj) analizoj drastas: nur miaj AV, SA kaj SS restas senŝanĝe. La aliaj kompareblas jene:

	Mia analizo:	      Analizo laŭ la KT:	 Ekzemploj:

	VS		      SS		        puŝŝipo, tirkesto
	SV		      AdvV	        rondiri, fiŝkapti
	AS		      SS		        dikfingro, bluokulo
	AA		      SA		        helruĝa, brilflava

Unuavide ŝajnas tre neatendite ke 'dikfingro' kaj 'bluokulo' laŭ la KT estas SS, dum intuicie ili ŝajnas AS (ĉu ne 'dikfingro' estas kvazaŭ "dika fingro" kaj 'bluokulo' kvazaŭ "blua okulo"?); kaj ke 'helruĝa' kaj 'brilflava' laŭ la KT estas SA, malgraŭ ke intuicio sugestus, ke temas pri du adjektivoj. Eble la plej surpriza rezulto estas ke 'fiŝkapti' analiziĝas kvazaŭ ĝi estus "fiŝe kapti" ktp.

La KT havas unu konsiderindan avantaĝon super mia analizo: ĝi eksplikas la ligvokalon 'o' en multaj kombinoj, dum laŭ mia analizo necesas speciala transformo bazita sur (preskaŭa) komplementa distribuo (par. 8.0). Sed la KT aĉetas tiun avantaĝon kontraŭ ioma elspezo de natureco kaj semantika kredebleco.

Mia obĵeto al la KT do estas, unuvorte, ke ĝi ŝajnas kontraŭ-intuicia: ĝi malpermesas VS, SV, AS kaj AA, kaj kie ni intuicie atendas tiujn kombinojn, ĝi analizas alie. Laŭ mia analizo, ĉiuj kombinoj ja eblas (ellasante adverbojn, kiuj klare ne konsistigas bazan klason), kaj la rezultoj sidas bone kun niaj intuicioj. Aparte obĵetindas, ke la KT devas efektive nei ĉion, kion lingvistiko scias pri enverbigitaj substantivoj.

La detaloj de la teorio ŝajnas eĉ pli kontraŭ-intuiciaj: prepozicioj estas adjektivaj (por ke en ekz. 'senhoma' la elemento 'sen' per la (inversa) morfemefiko povu substantivigi la elementon 'hom'. (Cetere en lingvistikaj esploroj, oni vidas plian similecon inter prepozicioj kaj verboj.)

Fine, oni povas obĵeti ke la KT estas nenecese komplika; ĝi postulas ne nur la aparaton de la morfologio mem, sed ankaŭ la arbitrajn principojn de la morfemefiko.

10.0 La klasika teorio: dua rigardo. Pro obĵetoj eble similaj al tiuj, kiujn mi ĵus esprimis en par. 9.0, Kalocsay mem, kaj Kalocsay & Waringhien detale en PAG, laste apogite de Gledhill [15], proponis duoblan sistemon de esperanta vortfarado: la morfemefiko gvidas la interpretadon (kaj, supozeble, ankaŭ la kreadon) de iuj vortoj; sed aliaj vortoj sekvas tute aliajn principojn. Laŭ la resumo de Gledhill (kiu fakte pluevoluigas la duoblan sistemon), la du sistemoj nomiĝu (a) seria vortfarado kaj (b) paralela vortfarado:

In serial compounds the main word [kapo, ĉefelemento - KM] is modified by either nouns or adverbs which, generally speaking, can be reformulated by a prepositional phrase: manĝoŝranko ® ŝranko por manĝaĵoj 'cupboard for food, pantry'; fingromontri ® montri per fingro 'to show by finger'. Parallel compounds on the other hand, involve complements or attributes of the main noun: as in voĉdoni ® doni voĉon 'to give a voice, or vote'; onidiroj ® oni diras 'one says', the standard word for rumours; bluokulo ® blua okulo 'blue eye' blue eyes, a nickname... Parallel compounds are seen as exceptions to the main pattern, often involving somewhat idiomatic expressions. (pĝ. 66-7)

La ĉefa diferenco inter la du specoj de kompleksaj vortoj do estas, ke seriaj kunmetaĵoj egalas al substantivoj kun prepoziciaj frazetoj (ŝranko por manĝaĵoj, montri per fingro) dum paralelaj kunmetaĵoj egalas al frazoj (doni voĉon, blua okulo). Alia diferenco estas ke paralelaj kunmetaĵoj estas "often... somewhat idiomatic".

PMEG agnoskas la saman distingon (Vortigo de Frazetoj), nomante la duan specon 'frazetvortoj':

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antauelemento.

El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas.

Estas iom rimarkinde, ke nun la ĉefan celon de la klasika teorio (ekspliki, kiel parolanto interpretas esperantan vorton) oni flankenmetas; ĉar ne estas klare, kiel la aŭdanto/leganto scias, ke 'fingromontri' estas seria vorto, dum la supraĵe samstruktura 'voĉdoni' estas paralela vorto.

En ĉi tiu paragrafo mi do esploros, ĉu mia kadro kapablas eviti la duoblecon de la duobla sistemo.

Unue, ni apartigu ĉiujn kazojn de enverbigita substantivo por speciala pritrakto (vidu sube, 10.1).

Due, ni ekzamenu la distingilojn inter la du specoj: ĉu vere la seriaj kunmetoj tradukeblas al prepoziciaj frazetoj? PMEG mem forte neas tion (Klarigado de Kombinoj):

Vaporŝipo = "ŝipo, kiu sin movas per vaporo" ("ŝipo de/per... vaporo" ne donas sencon).

Dikfingro = "fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj" ("fingro de diko" estas sensencaĵo).

Novluno = "tiu aspekto, kiun la luno havas, kiam ĝi estas nova" ("luno de novo" estas nekomprenebla).

Sovaĝbesto = "tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovaĝeco" ("besto de sovaĝo" ne havas sencon).

Wennergren plue komentas (ibid.):

La vorto 'vaporŝipo' estas la ĉefa instruekzemplo de vortkunmetado en la Fundamento, kaj ĝi ne estas tiel klarigebla. Multegaj tradiciaj, Fundamentaj kaj Zamenhofaj vortoj ne estas klarigeblaj per rolvortetoj [prepozicioj - KM], sed estas memkompreneble ĝustaj.

Sekve, seriaj konstruoj ne ĉiam klariĝas per prepozicioj; kaj inverse, paralelaj konstruoj ja povas klariĝi per prepozicioj -- triviale, ĉar ili ofte mem enhavas prepoziciojn: 'surtabla', 'senforta, 'porinfana', 'internacia', k.s. Prepoziciohavaj parafrazoj do ne servas kiel distingilo inter la du klasoj.

Oni rimarku ankaŭ, ke la gramatikistoj estas nek certaj nek en akordo pri la detaloj de la klasifikado: Wennergren hezitas pri enverbigitaj objektoj: 'leterskribi', 'domkonstrui', ktp. laŭ li estu seriaj, sed 'fiŝkapti' estu paralela. Adjektiva radiko + adjektivo ('helruĝa' ktp.) laŭ Kalocsay estis seria sed laŭ Gledhill estas paralela; same adjektiva radiko + verbo ('altstari', 'plenŝtopi'). Gledhill same decidas pri ig- kaj iĝ-vortoj, kiuj laŭ liaj antaŭuloj estis seriaj (Gledhill p. 68). Gledhill hezitas pri adjektiva radiko + substantivo (ekz. 'orhorloĝo') (p 67).

En kadro kiel la mia, kiu eksplicite prezentas la efektivan strukturon de ĉiu vorto, tre facile montriĝas la diferenco inter seriaj kaj paralelaj konstruoj, aparte kiam ili interkontrastas. PMEG liveras grandan helpilon al tio, per sia diskuto pri dusignifaj vortoj, kies du signifoj dependas de la metodo de konstruado (Dusignifaj formoj):

antaŭĝardena (frazetvorto) = "tia, ke ĝi troviĝas antaŭ ĝardeno"
antaŭĝardena (kombino) = "rilata al antaŭĝardeno (tia ĝardeno, kiu troviĝas antaŭ io)"

suboficira (frazetvorto) = "(troviĝanta) sub oficiro"
suboficira (kombino) = "rilata al suboficiro(j)"

Konsideru la unuan paron. En la leksiko estas elemento 'antaŭ' kaj (kompreneble) elemento 'a'; ankaŭ estas branĉstruktura elemento 'ĝardeno' (kp. (23) supre):

Oni almetas 'a' al 'antaŭ' por ekhavi 'antaŭa':

Oni almetas 'antaŭa' al 'ĝardeno' por ekhavi:

Tiam oni almetas 'a' al la tutaĵo:

La alian signifon oni ekhavas jene:

La du strukturoj por 'suboficira' paralelas tiujn de 'antaŭĝardena'.

Komparo de la du strukturoj sugestas, ke vera kaj eble utila distingo en Esperanto estas inter plataj strukturoj -- la modifado estas inter fundonivelaj kaj egalrangaj elementoj -- kaj malplataj strukturoj -- la modifado estas inter neegalrangaj elementoj. Jen la strukturoj por la du signifoj de 'antaŭĝardena', kun segoj por indiki la modifojn (la modifa rilato inter la finaĵo kaj la cetera vorto kompreneble estas la sama en ambaŭ):

En ambaŭ strukturoj, 'antaŭ' modifas 'ĝardeno'; sed en la unua, 'antaŭ' okupas pli altan nivelon ol 'ĝardeno', dum en la dua strukturo, 'antaŭ' estas samnivela kun 'ĝardeno'. (La nivelon de vortelemento oni povas kalkuli el la nombro de iksoj (nodoj) inter ĝi kaj la plej alta nodo de la strukturo: en (37), estas du nodoj inter 'antaŭ' kaj la plej alta nodo en la unua strukturo, sed tri en la dua strukturo.) Samtempe klare montriĝas, ke en la dua strukturo, 'antaŭĝardena' deriviĝas de 'antaŭĝardeno', kio ne okazas en la unua strukturo; kaj fine, ke en la dua strukturo, 'antaŭ' intuicie funkcias kiel adjektivo, sed en la unua, kiel prepozicio (kvankam tre eblas, ke en la esperanta morfologio ne bezoniĝas tiaj kategorioj).

La distingo inter plataj kaj malplataj strukturoj apartenas nur al nefinaĵaj elementoj, kaj nur al kompleksaj vortoj (vortoj enhavantaj pli ol la baza strukturo X Fi).

Ĉiuj vortoj el la tradicia 'paralela' klaso estas malplatstrukturaj. Sed aliaj -- kaj ĉiuj vortoj el la tradicia 'seria' klaso -- estas platstrukturaj.

Jen ekzemploj de la plata strukturo, aranĝitaj laŭ bazaj kombinitaj kategorioj:

S+S: 'paperkorbo', 'vaporŝipo', 'pajlotegmento', 'ŝiprompaĵoj', 'pasaĝerkajo', 'orhorloĝo', 'manĝoŝranko', 'kuboforma', 'spikforma' (kaj ĝenerale X-forma) 'balenŝipo', 'aerŝipo', 'sangruĝo', 'matenruĝo',
A+S: 'bluokulo', 'duoninsulo', 'novformaĵo', 'kviet-temperamenta', 'nudpieda', 'krudligna', 'daŭrafolia', 'nordhemisfera', 'helruĝo', 'Orient-Eŭropo', 'dikfingro', 'grandmagazeno', 'Nov-Zelando', 'grandanima', 'belaspekta', 'blankĉapela', 'novluno'
V+S: 'manĝhoro', 'ĉassezono', 'flugdrako', 'veldodrato', 'pikkalkanumo', 'preseraro', 'loĝloko', 'skribmaŝino', 'puŝŝipo', 'servotablo', 'vizitkarto', 'rostkrado', 'liverrajto'
V+A: 'servopreta'
S+A: 'vaporvarma', 'muŝoplena', 'sabloflava'
V+V: 'finfari', 'kursekvi', 'mokkonsili', 'ekspondeklami', 'batfermi', 'vendoferti'
A+V: 'ruĝfarbi', 'satmanĝi', 'mortbati', 'bontrovo', 'facilflirte'
A+A: 'helruĝa', 'brilflava'
adjektiveca tabelvorto + S: 'tiucele', 'ĉiaspeca'
iuj senradikaj vortoj: 'senpere'

Jen ekzemploj de la (evidente malpli ofta) malplata strukturo, simile aranĝitaj:

prepozicio + radiko: 'senforta', 'porinfana', 'perforto', 'endoma', 'perkomputila', 'antaŭpagi', 'alglui', 'forrapidi', 'subtegmenta', 'senharmonio', 'subakvigi', 'surveturebla', 'porornama', 'porpana'
afiksoj + radiko(j): 'malriĉa', 'malaltulo', 'ĉefministro', 'malplatstruktura', 'malnovmoda'

Plej multaj afiks- kaj prepozicio-havaj vortoj havas malplatajn strukturojn simple pro tio, ke ili kombinas leksikajn unuojn, kiuj havas branĉan strukturon en la leksiko (ekz. 'riĉa'), kun leksikaj unuoj, kiuj ne havas branĉan strukturon en la leksiko (ekz. 'mal').

Finfine oni remarku, ke la "distingo" inter plataj kaj malplataj strukturoj ludas nenian efektivan rolon en la morfologio. Oni povas agnoski ankaŭ multajn aliajn distingojn. Ĉiuj vortoj tamen kreiĝas el la samaj principoj: la enhavo de la leksiko, la maniero de almetado, kaj forfalado de finaĵoj. Ne necesas do, laŭ mi, paroli pri du metodoj de Esperanta vortfarado.

10.1 Enverbigitaj substantivoj. Se ni volas analizi Esperanton kiel oni analizas aliajn lingvojn, estas klare ke ni distingu la kazojn de enverbigitaj substantivoj disde la ceteraj kompleksaj vortoj. Tion farante, ni trovas ke Esperanto permesas iom pli ampleksan aron da enverbigoj, ol aliaj lingvoj. En par. 6.0 ni agnoskis kaj Esperante parte ekzempligis la enverbigeblajn rolojn aganto, agato (rektobjekto), spertanto, instrumento, temo, fonto, celo, ricevanto, kaj loko. Jen pluaj ekzemploj de tiaj enverbigoj (ofte troviĝas ne la puraj verboj, sed neverboj bazitaj sur tiuj).

Enverbigita rektobjekto: 'artofari', 'akvoaltira', 'akvoutiliga', 'impostkolektado', 'bierfara', 'stratbalaiisto', 'manpremi', 'okulfrapi', 'libroteni', 'fiŝkapti', 'aŭtoripari', 'cervoĉasi', 'domfarbi', 'kantoverki', 'sonrezista', 'akvorezista' (kaj ĝenerale X-rezista) 'nenioatingo', 'nervotaŭzi', 'monenspezi'

Enverbigita instrumento: 'ĉevaltirata', 'velurtegita', 'fingromontri', 'piedbati', 'hufobati', 'kalkanumbati', 'piediri', 'stilziri', 'brakapogi', 'sunbani', 'monhelpi'

Enverbigita loko: 'kapdolori', 'hejmresti', 'flanklasi', 'domŝtelado'

Enverbigita temo: 'folifalo'

Tiaj enverbigoj oftas en tiuj mondaj lingvoj, kiuj entute permesas enverbigadon de substantivoj. [16] Esperanto verŝajne permesas ankaŭ

Enverbigitan aganton: 'anasiri', 'ĉevalkuro'

Enverbigitan vojlinion: 'rondiri', 'zigzagiri', 'vojiri'

Enverbigitan tempon: 'matenmanĝi', 'vespermanĝi'

Enverbigitan celon: 'ĉieliro', 'militiro', 'hejmeniri'

Enverbigitan kaŭzon: 'frostotremi', 'famkonata'

Substantiv-enverbigintaj vortoj havas (laŭ mia kadro) plejofte simplajn platajn strukturojn.

Kompreneble, oni ne povas scii, nur pere de la elementoj de tia vorto, la rolon de la enverbigita substantivo. Sed tio ne estas io eksterordinara; oni preskaŭ neniam antaŭscias la signifon de iu ajn kompleksa vorto -- temo, kiun ni esploros en posta paragrafo.

10.2 Ekskurseto pri ergativeco. Post multaj jardekoj da esplorado pri transitiveco evidentiĝas, ke ergativeco ludas konsiderindan rolon en lingvoj. Fakte, apenaŭ eblas trovi lingvon, en kiu ĝi ne iamaniere aperas.

Por prezenti la koncepton al nesciantoj kaj resumi ĝin por jamspertuloj -- ekzistas tri gravaj sintaksaj roloj kiujn povas ludi substantivo rilate al verbo:

(Tiuj tri elĉerpas la eblojn, kompreneble, ĉar netransitiva verbo -- almenaŭ kiel kutime komprenata -- ne povas havi rektobjekton.)

Multaj lingvaj fenomenoj (ne nur kazmarkado, kvankam tio plejvaste atentiĝas) falas en du klasojn: aŭ ili same traktas transitivan subjekton kaj netransitivan subjekton, disde transitiva rektobjekto -- la t.n. akuzativa ŝablono -- aŭ ili same traktas transitivan rektobjekton kaj netransitivan subjekton, disde transitiva subjekto -- la t.n. ergativa ŝablono.

Alia maniero diri la samon: akuzativaj fenomenoj speciale traktas transitivan rektobjekton (ekzemple en kazmarkado, ekzistas akuzativa kazo, kiel en Esperanto); ergativaj fenomenoj speciale traktas transitivan subjekton (ekzemple en kazmarkado, ekzistas ergativa kazo, kiel en la eŭska).

Troviĝas, ke en la morfologio de ajna homa lingvo, la jena principo regas:

Principo pri ergativa enverbigado de subjektoj kaj objektoj:
Enverbigita substantivo estas subjekto se la verbo estas netransitiva (la sola eblo, se la verbo estas netransitiva), sed rektobjekto se la verbo estas transitiva (kie logike ĝi povus esti ankaŭ tiam subjekto).

Alivorte, la enverbigado de substantivoj same traktas subjekton de netransitiva verbo kaj rektobjekton de transitiva verbo -- konformante al la ergativa, ne al la akuzativa, ŝablono.

Konsideru denove la du ekzemplojn kiujn mi donis en 10.1 de enverbigita aganto: 'anasiri' kaj 'ĉevalkuro'. En tiuj ekzemploj, la verboj ('iri' kaj 'kuri') estas netransitivaj; do nur estas unu ebleco: la substantivo nur logike povas esti subjekto de la verbo, en kiun ĝi enverbiĝis.

Konsideru denove ankaŭ la multajn ekzemplojn en 10.1 de enverbigita rektobjeko: en kelkaj kazoj, la enverbigita substantivo logike povus esti subjekto: 'fiŝkapti', 'cervoĉasi' logike povus signifi kaptadon resp. ĉasadon far resp. fiŝo(j) kaj cervo(j). Sed lau la principo pri ergativa enverbigado, 'fiŝo' kaj 'cervo' nur povas esti rektobjektoj de iliaj verboj. Kaj tiel estas.

Ni konsideru kelkajn pluajn ekzemplojn: 'edzinbatado' ne povus signifi batadon far de edzino(j), sed devas signifi batadon al edzinoj. 'Insektmanĝado' ne povus signifi manĝadon far de insektoj, sed devas signifi manĝadon al insektoj. 'Ĉasistopafado' ne povus signifi pafadon far de ĉasisto(j), sed devas signifi pafadon al ĉasisto(j). Ktp.

Se ĉi tiuj prognozoj validas por Esperanto -- kaj mi ne konas escepton -- ni havas ankoraŭ alian evidenton, ke Esperanto kondutas kiel aliaj homaj lingvoj.

11.0 Afiksoj, kapeco, kaj amplekso. Laŭ nia ĝisnuna priskriba kadro, tiuj elementoj, kiuj en la leksiko ne havas branĉan strukturon, kune kun iuj afiksoj, estas leksike markitaj por direkto de almetado, ekzemple:

Tamen vortoj kiel 'male', 'senpere' k.s., al kiuj mankas "radikoj" (do ne havantaj bazon al kiu oni ĉiam samdirekte almetu ion), kune kun vortoj, en kiuj "sufiksoj" aperas antaŭ la radiko, kiel 'etburĝa', 'etindustrio', 'egindustrio', 'inĉapelo' k.s., ŝajne neebligas konsideri fiksita la direkton de almetado de elementoj. Verŝajne ni devas abandoni eĉ la lastan spuron de kategorieco, direkton de almetado. De nun ni ne indikos direkton de almetado en la leksiko. Tio kompreneble permesas generadon de multe da sensencaĵo; sed, kiel ni sugestis antaŭe (2.3), por sensencaĵo "respondecas ne la formala sistemo, sed la homoj, kiuj uzas la sistemon". Esperanto estas ege fleksebla lingvo, eĉ pli ol la angla, kaj oni laŭ mi ne arogu al si la povon antaŭvidi, kio estonte okazos: kiel unu ekzemplon konsideru nur la vorton 'tuŝeco', kiu aperas en PIV2, pĝ. 206 sub art. 'ĉe'!

Estas bonesciate ke en Esperanto ne estas vera distingo inter afikso kaj radiko, krom ke, kiel diras PMEG, "afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado... por plej multaj sufiksoj ekzistas ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la ĉefelemento kaj la antaŭelemento" (Kio Estas Sufikso?). Tiuj specialaj reguloj pri sufiksoj koncernas kapecon, kion ni esploros en ĉi tiu sekcio.

Dum ĉe sufiksoj plej gravas kapeco, ĉe prefiksoj plej gravas amplekso, kiel ni vidos.

11.1 Sufiksoj kaj kapeco. Kutime estas evidente, en kompleksa vorto, kiu elemento estas la kapo; kaj kiel oni ofte rimarkas, en plej multaj lingvoj (kvankam ne en ĉiuj) la kapo estas kutime la plej dekstra elemento en kompleksa vorto -- tiel ankaŭ en Esperanto, kiel menciite en 1.0. Estas kelkaj vortoj, kies kapo ne tute klaras: la plej fama kazo estas 'miljaro'/'jarmilo'; aliaj estas 'neĝpluvi'/'pluvneĝi', 'noktmezo'/'meznokto', 'retdrato/dratreto'. Kaj estas aliaj vortoj, kiuj ne havas kapojn (t.n. "eksocentraj" vortoj): in-vortoj kaj um-vortoj eble estas tiaj, kiel ni vidos sube. (Klaraj ekzemploj de eksocentraj vortoj estas 'bazpilko', 'korbopilko'. Korbopilko ekzemple estas nek korbo nek pilko.)

Kial gravas kapeco? La respondo estas semantika. Inter la bazaj sencrilatoj en homaj lingvoj estas hiponimeco. Taŭga difino de 'hiponimo' troviĝas en PIV2 sub art. 'hiponimo': "Vorto, kiu havas pli grandan nombron da semantikaj trajtoj, ol alia, hiperonimo: Hundo estas hiponimo de animalo." Tio simple signifas, ke hiponimoj logike implicas siajn hiperonimojn: 'hundo' implicas 'animalo' -- 'hundo' ® 'animalo'. Ekvivalente oni povas diri ke la koncepto 'hundo' entenas la koncepton 'animalo', aŭ ke simple hundo estas animalo: la trajtaro de 'hundo' inkludas la trajtaron de 'animalo'; 'hundo' estas speco de 'animalo'.

Ĉar logika implicado vere estas rilato inter propozicioj, ni pli ĝuste diru: propozicio enhavanta 'hundo' logike implicas propozicion enhavantan samrole 'animalo':

Davido vidis hundon.
® Davido vidis animalon.

En aglutina lingvo, kiel Esperanto, gravas scii, kiuj el la vortelementoj mem respondecas por tiaj logikaj implicoj:

hundaĉo ® hundo
bonkorulo ® ulo

Rimarku, ke la kapo de kaphava vorto estas ĝia hiperonimo: 'hundo' do estas hiperonimo de 'hundaĉo'; 'ulo' estas hiperonimo de 'bonkorulo'; same 'ŝipo' estas hiperonimo de 'vaporŝipo'. Rimarku anticipe, ke ĉe 'hundaĉo' ne la plej dekstra elemento estas la kapo, sed la maldekstra elemento.

La principo, ke la plej dekstra elemento plej ofte (kaj ĉiam en kombinoj; vidu 1.1) estas la kapo de esperanta vorto (kiu eĉ troviĝas en Regulo 11 el la 16 Reguloj de Zamenhof), estas tre ĝenerala principo, kaj servas ne nur por kombinoj, sed ankaŭ por plej multaj sufiksoj. Por montri tion, kaj por kontroli la kapojn de iuj vortoj, ni povas uzi "estas" -- la sencrilaton de hiponimeco, jene:

Verŝajne ĉiuj substantivaj sufiksoj estas kapoj. Restas ioma dubo pri la kapeco de in-vortoj, ĉar oni povus argumenti ke bovino estas kaj ino kaj bovo, kaj Esperantistino verŝajne estas kaj ino kaj Esperantisto, ktp. Tamen iuj insistus, ke manko de '-in' signalas virecon; aldone ni havas la problemon, ke 'knabino' kaj 'virino' ne estas resp. knabo kaj viro. Ne ĉio klaras do pri in-vortoj; eble ili estu senkapaj; sed certe minimume ni rajtas diri ke X-ino estas ino.

Adjektivaj sufiksoj verŝajne ankaŭ estas ĉiuj kapoj.

Evidente, verbaj sufiksoj ankaŭ estas kapoj.

La sufiksoj ĝis nun esploritaj nomiĝas, en PAG (par. 322, 408), en Hana (2001), kaj en aliaj PAG-influitaj verkoj, "sufiksoidoj", por distingi ilin disde la "veraj sufiksoj", kiuj ja kondutas inverse je tiuj, kiujn ni ĝis nun ekzempligis. Ĉar ĉiuj sufiksoj ĝis nun ŝajne faras dekstrakapajn vortojn, sed ne la jenaj:

En aĉ-, eg-, kaj et-vortoj la nesufiksaj elementoj evidente estas kapoj. (Rimarku ke sekve la "veraj" sufiksoj ne havas gramatikajn kategoriojn.)

Pri '-um':

La problemo pri '-um' estas, ke vortoj kun tiu elemento (inkluzive 'umi' mem, kiu havas almenaŭ unu erotikan sencon) havas tre specificajn signifojn ('plenumi', 'cerbumi', 'mastrumi', ...). Ili estas do laŭ mia prijuĝo senkapaj, do eksocentraj.

11.2 Prefiksoj kaj amplekso. Nun ni devas okupi nin pri la prefiksoj. Ni trovas du klasojn:

Ŝajnas, ke dis-, ek-, mis-, re- kaj pra- estas nekapaj. La aliaj faras senkapajn vortojn.

Efektive estas pli da "prefiksoj", kiel Gledhill rimarkas (op. cit., pĝ. 73, piednoto 10):

"The 'official' prefixes are often cited as a characteristic aspect of Esperanto's morphology, but they are far outnumbered by the use of prepositions and adverbs as prefixes, especially with verbs and their derivations."

Ĉiuj neoficialaj prefiksoj estas nekapaj:

Resume: plej multaj sufiksoj estas kapaj; plej multaj prefiksoj estas nekapaj. Tio fiksas la defaŭltan situacion en la leksiko: oni devas nur marki nekapajn sufiksojn kaj kapajn prefiksojn. Tamen, kapeco estas relativa afero, kaj kompreneble nur rolas, kiam la koncerna elemento estas almetita al io alia; iu ajn afikso (krom '-ĉjo' kaj '-njo') povas esti ĉefelemento.

La amplekso de prefikso konsistas el tiuj partoj (elementoj) de la koncerna vorto, kiujn modifas aŭ precizigas la prefikso. Por ekvidi la problemon, konsideru la vorton 'fifamulo'. Ĉar tiu ĉi vorto vaste uziĝas, niaj intuicioj pri ĝi sufiĉe fortas, kaj ni ne hezitas doni al ĝi la strukturon en (49):

Ĉar fias la famo, ne la ulo. Sed alia strukturo teorie eblas, tiu en (50):

La strukturo en (50) sidus bone, se fius ne la famo, sed la famulo. Konsideru famulon, kies famo estas tute senmakula aŭ morale neŭtrala, sed kiu persone fias. Memevidente, laŭ la strukturo en (49), 'fifamulo' devenas de 'fifama', kio ne okazas en la strukturo en (50).

Ek nun ni komencas trafi tiujn multegajn kazojn, kie la signifo de kompleksa vorto ne estas atingebla nur el ĝiaj elementoj; kaj ĉi-kaze ni eĉ ne nepre scias la strukturon, se ni ne jam "konas la vorton". Ĉiu vorto, kies signifo ne aperas nur per ezameno de ĝiaj partoj, devas esti leksika unuo -- devas enesti la leksikon, kune kun ĝia strukturo kaj ĝia difino. Plej multaj vortoj estas tiaj: 'vortaro' ne estas ia ajn aro da vortoj -- ekzemple frazo estas aro da vortoj, sed frazo ne estas vortaro. 'Troigi' ne estas iu ajn iga ago, kiu troas; ekzemple se mi troplenigas glason, mi ne troigas.

Sekve neniel estas problemo, ke 'fifamulo' devas enesti la leksikon, kune kun ĝiaj strukturo kaj difino. La problemo estas, ĉu ni "malpermesu" la alian strukturon -- la strukturon en (50).

Ni povas profiti la konceptojn malvasta kaj vasta amplekso de prefikso. La malvasta amplekso de prefikso inkludas nur la elementon post la prefikso; la vasta amplekso inkludas ankaŭ la sufikson. (Ni limigos nin por la nuno al nur tiuj kompleksaj vortoj, kiuj havas po unu prefikson, ĉefelementon, kaj sufikson.)

Ni konsideru kelkajn aliajn kazojn (per krampoparoj ni simpligu la diskuton); temas nun ne pri jam ekzistanta vorto kiu vaste uziĝas kun fiksita signifo, sed pri libere kreitaj, tamen al la esperantistaro tute ne strangaj, vortoj:

'fibestejo': [[fibest][ejo]] aŭ [[fi][bestejo]]? Ĉu la besto fias, aŭ la ejo?
'fireĝido': [[fireĝ][ido]] aŭ [[fi][reĝido]]? Ĉu la reĝo fias, aŭ lia ido?
'praspecano': [[praspec][ano]] aŭ [[pra][specano]]? Ĉu la speco praas, aŭ la ano?
'eklegigi': [[ekleg][igi]] aŭ [[ek][legigi]]? Ĉu oni igas eklegi, aŭ eke legigas?
'mismemorigi': [[mismemor][igi]] aŭ [[mis][memorigi]]? Ĉu misas la memoro, aŭ la memorigo?
'ĉeffakulo: [[ĉeffak][ulo]] aŭ [[ĉef][fakulo]]? Ĉu ĉefas la fako, aŭ la ulo?

Se oni zorge pripensas pri la supraj vortoj, oni konstatas, ke ili vere estas du-signifaj -- se ni ne povos trovi ian principon, kiu prognozos iliajn signifojn.[17]

Kiu dubas la seriozecon de la problemo pri prefiksa amplekso, tiu konsideru la vorton 'malnovvortema' kiun hazarde mi lastatempe uzis. Kun vasta amplekso de 'mal-' rezultas la de mi intencita signifo ('ne ŝatanta neologismojn'); sed kun malvasta prefiksamplekso, la sama vorto signifas 'ŝatanta malnovajn vortojn', kio tute ne estas la sama afero: oni povas samtempe ŝati kaj neologismojn kaj malnovajn vortojn.

Antaŭ ol diri ion plu, necesas klare distingi ĉi tiun demandon disde la supraĵe simila demando pri 'precizigado de plenaj vortoj' diskutita en 4.0. Tie, temis pri vortoj kiel 'alglui' kaj 'forrapidi'; Grimley Evans kaj mi interkonsentas pri tio, ke la analizo nepre estu, por, ekzemple, tiuj du vortoj, [[al][glui]] kaj [[for][rapidi]], kaj ne *[[alglu][i]] kaj
*[[forrapid][i]]; kaj simile por ajna vorto, prefikso havu vastan amplekson relative al finaĵo . Sekve ne nur la antaŭe problemaj vortoj, kiel 'alglui' kaj 'forrapidi', sed ĉiuj aliaj vortoj, ekz. 'malbona' kaj 'pludiri' k.s. estas [[mal][bona]] kaj [[plu][diri]] kaj nepre ne *[[malbon][a]] kaj
*[[pludir][i]].

Ĉe la ekzemploj kiujn ni nun diskutas, ne temas pri finaĵoj, sed pri sufiksoj. La demando estas, ĉu la koncerna sufikso enestas la amplekson de la koncerna prefikso.

Ni povas konkludi, eĉ sen serĉi principon, ke principo ne eblas, se ni povas trovi parojn de jam uzataj vortoj, sam- aŭ simil-prefiksaj, tiaj ke en unu, la prefikso havas malvastan amplekson, kaj en la alia, vastan amplekson. Tiucele ni konsideru la jenajn vortoparojn:

ekskoloniano (nepre [[ekskoloni][ano]], ne *[[eks][koloniano]])
eksklubano (nepre [[eks][klubano]], ne *[[eksklub][ano]]

ĉefministrejo (nepre [[ĉefministr][ejo]], ne *[[ĉef][ministrejo]]
ĉefoficejo (nepre [[ĉef][oficejo]], ne *[[ĉefofic][ejo]]

plibonigi (nepre [[plibon][igi]], ne *[[pli][bonigi]]
pludaŭrigi (nepre [[plu][daŭrigi]], ne *[[pludaŭr][igi]]

malavarega (nepre [[malavar][ega]], ne *[[mal][avarega]]
mallaborema (nepre [[mal][laborema]], ne *[[mallabor][ema]]

En ĉiu paro, la unua vorto nepre analiziĝas per malvasta prefiksamplekso, la dua, per vasta. Aparte utilaj estas paroj, kiel la unuaj du ekzemploj, havantaj ĉiuvorte la samajn sufiksojn.

Evidentiĝas do, ke ni ne rajtas fiksi la prefiksamplekson de kompleksaj vortoj. Establitaj vortoj enestu la leksikon kune kun siaj strukturoj; novaĵoj estu du- aŭ plursencaj.

Ĉio, kion ni diskutis pri la amplekso de prefiksoj relative al sufiksoj, povus ankaŭ diskutiĝi pri la amplekso de prefiksoj relative al duaj elementoj en kombinoj, kvankam ekzemploj malpli haveblus. Mi ne dubas, ke la rezultoj estus la samaj.

12.0 La ŝajna aparteco de sufiksoj. En 2.3 ni atentigis, ke nur pro tio, ke la o-finaĵo devige forfalas antaŭ sufikso, ŝajnas ke ni devas marki sufiksojn en la leksiko. (La o-finaĵo ankaŭ forfalas antaŭ finaĵoj krom -j, sed finaĵoj jam estas markataj en la leksiko.) En la unua versio de mia kadro, kaj sufiksoj kaj finaĵoj estis markataj en la leksiko, ĉar en tiu versio, ni agnoskis direkton de almetado, kaj konvene estis diri simple ke la o-finaĵo forfalas devige antaŭ iu elemento markita 'dekstra' en la leksiko. Sed pro vortoj kiel 'inĉapelo' kaj 'etburĝa' ni devis abandoni direkton de almetado. Iom frustre, eble, sed tute logike; ĉar se "sufikso" povas servi kiel "radiko" (ĉefparto) de vorto, nenio malhelpas ke ĝi situu unualoke en kompleksa vorto.

Fakte, la problemo pri sufiksoj estas eĉ pli komplika. Ne nur ni devas speciale trakti sufiksojn, sed ankaŭ ni devas distingi inter sufiksoj, kiuj agas kiel sufiksoj, kaj sufiksoj, kiuj agas kiel radikoj. Tio montriĝas per la diskuto de Klaus Schubert (1989 [14], pĝ. 267) pri la diferenco inter 'kompararo' kaj 'komparoaro'.

'Aro' kiel memstara vorto estas matematika termino; komparoaro estas speco de matematika aro. Por tiu signifo oni ne povas uzi 'kompararo' ĉar tio signifas 'aro da komparoj'. Ni ekzamenu iom ĉi tiun fenomenon.

Ĉu temas nur pri '-aro'? Verŝajne ne; en la Londona Biblio troviĝas 'Kristo la unuaaĵo' (1 Korintanoj 15:20, 23). Oni povas vidi tiun subtilan karakteron ankaŭ ĉe aliaj sufiksoj, per la helpo de teoriaj ekzemploj:

Unue, fakekzemplo el lingvistiko. Parto de semantiko kaj psikologio estas la prototip-teorio lanĉita de Eleanor Rosch en la 70aj jaroj. Ekzemple turdo estas (en Usono) prototipo en la birda klaso, estante "tipa birdo". Konsideru nun kiel esprimi econ de prototipo. Eco de prototipo ne estas nomebla per 'prototipeco' ĉar tio ne donas la deziratan signifon, do: 'prototipoeco' paralela al 'komparoaro'.

Plue: ŝtona ujo ne povus esti 'ŝtonujo' ĉar tio estus ujo por ŝtonoj; sed ŝtona ujo teorie povus esti 'ŝtonoujo'. Simile 'ŝtonoilo' (ŝtona ilo), ne 'ŝtonilo', kio, se ĝi havus signifon, signifus eble 'ŝtonumilo'.

La leganto facile povus elpensi eĉ pli da teoriaj ekzemploj.

Tamen: konsideru nun 'posteulo' kaj 'unuaeco' (ambaŭ menciitaj de Grimley Evans en siaj verkoj). En tiuj vortoj, la sufiksoj verŝajne uziĝas kiel sufiksoj, kaj tamen restas la antaŭaj finaĵoj. Ĉar la diferenco inter ekzemple 'komparoaro' kaj 'kompararo' ŝajnas tute alia, ol la diferenco inter 'posteulo' kaj hipoteza 'postulo', kaj inter 'unuaeco' kaj 'unueco'. Sekve, finaĵoj povas resti antaŭ sufikso eĉ kiam la sufikso ne uziĝas kiel radiko.

Ni evidente povas nur konkludi, ke la forfalo/neforfalo de finaĵo antaŭ sufikso ne havas konstantan semantikan efikon, kaj simple temas pri morfologia bordo kiu blokas la kutiman forfalregulon. Ni uzu arbitran signon '+' por indiki tiun bordon. La vorto 'komparoaro' do devenas de /komparo+aro/ dum 'kompararo' devenas simple de /komparoaro/. Ĉar la bordo apartenas nek al la radiko nek al la sufikso, ĝi estu neŭtrala trajto de la tuta strukturo:

La fina forfal-regulo do estas sufiĉe simpla kaj ĉiam estas blokata per +:

Finaĵoj forfalas devige antaŭ sufiksoj krom -j.
Finaĵoj krom -o forfalas devige antaŭ alia elemento, se permesas la fonologio.
La finaĵo -o elekteble forfalas antaŭ alia elemento, se permesas la fonologio.

Vere ni ne scias, ĉu klarigeblas ekz. 'anglalingve', 'pruntepreni', 'lastatempe' k.s. kiel ekzemploj de la ĉeesto de la bordo +, aŭ kiel ekzemploj de malpermesado de la fonologio. Mi sugestas ke la defaŭlta klarigo estu la fonologia, pro konkreteco.

La bordo + konsiderinde malsimpligas nian teorion: jam ne temas nur pri kunmetado de leksikaj elementoj, kiel antaŭe; la parolanto povas ankaŭ elekti aŭ malelekti la bordon + sub la plej alta nodo. Tamen mi ne vidas alternativon; ŝajne tiu bordo estas bone motivata en la lingvo, kaj servas por ne nur la supre-traktitaj vortoj, sed ankaŭ por 'vivuo', 'unuafoje' kaj multaj aliaj.


					[daŭrigota]