TRANĈITAJ FRAZOJ KAJ LA PROBLEMO PRI NEGATIVA EVIDENTO

Ken Miner, Marto 2006

0.0 Enkonduko. Mankas al Esperanto denaskaj parolantoj. La movada esprimo "denaska parolanto" signifas homon, kies unuaj vortoj estis esperantaj, kaj kiu parolas/is nian lingvon hejme kun sia familio. Sed infanoj ne lernas sian "gepatran" lingvon de siaj gepatroj, sed de iom pli aĝaj aliaj infanoj, en kompleta parolkomunumo. Tio ne ekzistas ĝis nun por ni.

La manko de denaskaj parolantoj kreas specialan problemon por eventuala Esperanta lingvistiko. En tiu ĉi mallonga artikolo mi provos priskribi tiun problemon, uzante kiel ekzemplon la fenomenon, kiun oni kutime nomas "tranĉitaj frazoj". Esence la problemo estas, ke kvankam ni povas scii, kio eblas en la esperanta lingvo, ni ne povas scii, kio ne eblas.

1.0 Tranĉitaj frazoj. Pluraj okcidentaj lingvoj, kiel ankaŭ Esperanto, permesas tranĉitajn frazojn. Ekzemplo de tranĉita frazo en Esperanto estas (1).

(1) Estis la markizino, kiu komencis la atakon. ("Kastelo de Prelongo")

(1) havas la saman signifon kiel "La markizino komencis la atakon" sed interalie emfazas "la markizino".

Tranĉita frazo havas (a) formon de la verbo "esti", (b) emfazan elementon ("la markizino" en la ekzemplo) kaj (c) rilatan elementon ("kiu" en la ekzemplo), kiu servas, en la ekzemplo, kiel subjekto de la subfrazo "komencis la atakon".

La uzado ŝajne estas Zamenhofa: "Ĉu estas la forto de la preĝo, kaj la potenco de la kantoj, kiuj ĉi tie sin elmontris?" (PIV2, sub art. 'montri').

Ekzemploj el la Tekstaro abundas:

(2) Estas vi, kiu eraras, sinjorino. ("Kruko kaj Baniko el Bervalo")

(3) Estas li, kiu realigus mian revon. ("Kastelo de Prelongo")

(4) Estas ĝi, kiu lanĉis la Manifeston de Prago... ("La Ondo de Esperanto 2")

(5) Estis mi, kiu batis la [muŝon] malsupren en mia karafo... ("La Ondo de Esperanto 1")

(6) Estis la ŝnurego, alligita ĉirkaŭ lia zono kiu tuje, brute, haltigis lian falegon. ("Kastelo de Prelongo")

(7) Estas la maljunaĝo tio, kio kaŭzas tiun pligraviĝon. ("Ĉu li?")

(8) Estas la ne ordinaraj aferoj, kiuj estas interesaj... ("Infano en Torento")

Iuj gramatikistoj eble preferus trakti tiajn frazojn kiel nurajn variantojn de frazoj kiel

(1') La markizino estis tiu, kiu komencis la atakon.

(2') Vi estas tiu, kiu eraras, sinjorino.

(3') Li estas tiu, kiu realigus mian revon.

ktp

Sed tranĉitaj frazoj havas proprajn trajtojn:

(i) En tranĉitaj frazoj kun nedifinitaj subjektoj, povas okazi dusenceco de la verbo "esti", kiu povas esti aŭ ekzistverbo, aŭ komenco de tranĉita frazo: "Estis markizino, kiu komencis la atakon" aŭ povas signifi "Ekzistis markizino, kiu komencis la atakon" aŭ povas esti tranĉita frazo emfazanta "markizino".

(ii) Pragmatike, tranĉita frazo presupozas (en la senco de mia "Enkonduko al la pragmatiko"; vidu la indekspaĝon) la nomitan eventon, kun nedifinita rolanto. Ekzemple, (1) presupozas, ke iu komencis la atakon; (2) presupozas, ke iu eraris; (3) presupozas, ke iu realigus mian revon; ktp.

(iii) Fine, ekzistas varianto de la tranĉita frazo, en kiu la emfaza elemento estas prepozicia subfrazo. Tiam la rilata elemento estas 'ke':

(9) Estas pro li, ke tiumatene mia kompatinda graciulo ricevis riproĉojn de sia baptopatro. ("Ĉu li?")

(10) Sed estas pro li, ke mi timas. (Chesterton: "La Nevidebla Viro")

(11) Estis por mia edzino, ke mi faris ĉion tion.

Evitinde plumpaj verŝajne estus:

? Li estas tiu, pro kiu...

? Mia edzino estas tiu, por kiu...

Ne estas dubeble, ke tranĉitaj frazoj estas facile rekoneblaj kaj estas laŭgramatikaj en Esperanto. Estas multaj ekzemploj, kaj ili diskutiĝas en PMEG, par. 33.4.1.1. "Rilata kiu", kie ili nomiĝas "emfazaj frazturnoj". [1] Kvankam Esperanto povus utiligi alternativan konstruaĵon, nome (1')-(3') samsignife kun (1)-(3), kiel fakte faras ekz. la hispana, tamen laŭ la evidento tranĉitaj frazoj estas bone enradikiĝinta frazospeco de nia lingvo.

2.0 La problemo. La problemo estas, ke ni ne povas fiksi la aron de gramatikaj roloj, kiujn povas ludi emfaza elemento en Esperantaj tranĉitaj frazoj. Kvankam ni scias, kiaj ekzemploj eblas (ni simple trovas ilin en tekstoj), ni ne scias, kiaj ekzemploj ne eblas.

En la ĉi-supraj ekzemploj (1)-(8), la emfaza elemento estas la subjekto de la subfrazo. Sed en aliaj lingvoj permesantaj tranĉitajn frazojn, la emfaza elemento ne nepre estas subjekto, kaj fakte, ne ĉiam estas substantivo. Kaj la permesataj prepozicioj en la emfaza elemento, kiel la emfaza elemento mem, varias. En la angla ekzemple oni povas diri:

(12) Estas Tomaso, kiun mi kulpigas. (emf. elem. estas objekto)

(13) Estis Edvardo, al kiu ŝi aludis. (emf. elem. estas komplemento de prepozicio)

(14) Estis al Edvardo, ke ŝi aludis. (emf. elem. estas cela prepozicia lokucio)

(15) Estis en Itako, ke mi naskiĝis. (emf. elem. estas loka prepozicia lokucio)

(16) Estas morgaŭ, ke li venos. (emf. elem. estas tempvorto)

(17) Estis pro tio ke li mensogis, ke oni maldungis lin. (emf. elem. estas kial-subfrazo)

Sed ne eblas ke la emfaza elemento estu adjektivo, nek predikata substantivo:

(18) *Estas bonkora, ke li ŝajnas.

(19) *Estas advokato, ke li estas.

k.s.

Normale, por determini la limojn de iu sintaksa konstruaĵo, oni proponas al denaskaj parolantoj diversajn eblecojn, kaj registras iliajn reagojn. Ĉar tute ne eblas labori nur per korpusoj: ne gravas kiom grandas la korpuso, se oni ne trovas en ĝi X, tio ne signifas, ke X ne eblas en la lingvo. Ĉar ĉiam restas eble, ke ankoraŭ pli granda korpuso elmontrus la deziratan fenomenon. Por havi negativan evidenton (evidenton pri tio, kio logike povus okazi sed fakte ne okazas), oni nepre devas konsulti denaskajn parolantojn.

Ĉu eblas diri (12)-(19) en Esperanto? Ĉu nur iujn? Do kiujn? Esperanto ne havas denaskajn parolantojn, al kiuj demandi. Eĉ se ni disponus pri centoble pli granda Tekstaro, ni ankoraŭ ne scius, kio NE eblas. Ĉar neeblaj frazoj ne okazas en korpusoj.

Oni povus konsulti spertajn Esperantistojn, sed eĉ la plej sperta Esperantisto regas Esperanton kiel fremdlingvon.

3.0 Diskuto. Fine do: ĉar ni neeviteble devas dependi de tekst-korpusoj, ni devas aŭ resti kontentaj kun nekompletaj priskriboj, aŭ trovi novajn esplormetodojn nur por Esperanto. Ambaŭ estas funebra sonorilo por eventuala io, kio rajtus nomi sin Esperanta lingvistiko. Jes, Esperanto iusence estas lingvo, kiel bone argumentas i. a. SAKAGUCHI (1996), sed eblas pri ĝi ekzisti ŝajne nur esperantologio, ne lingvistiko.

Eĉ se ni disvolvus stokastajn alirojn bazitajn sur Datum-Orientita Pritraktado (DOP), ankoraŭ necesus denaskaj parolantoj por validumi tiajn modelojn. Kiam temas pri la normala lingvistiko, ne eblas eskapi la neceson de denaskaj parolantoj kiel fina kontrolo.

Aliflanke — ni pripensu, ke verdire estas iom sensignife, diri ke ĉiuj parolas Esperanton kiel fremdan lingvon. Ĉar kutime kiam ni diras, ke iu parolas lingvon kiel fremdan lingvon, tio implicas, ke iuj aliaj parolas ĝin denaske. Fremdeco do en la kunteksto de Esperanto ne kontrastas kun nefremdeco. Estas la naturo de Esperanto esti ĉies fremdlingvo — kio alia estas la fama neŭtraleco de nia lingvo?

Sed ĉu eblas diri ke nia lingvo esence ne povus iam havi denaskajn parolantojn (t.e., veran parolkomunumon)? Tiam ĝi jam ne estus neŭtrala; sed pli grave: tiam ĝi ne longe restus la Esperanto, kiun ni konas. Kiu dubas, tiu studu la kazon de la israel-hebrea (la sola havebla simila kazo). Post du, tri generacioj, eblus verki teorian gramatikon en la normala maniero, sed pri "strat-Esperanto"...

Restas la espero, ke eblos iel difini la terminon "interlingvistiko" laŭ maniero, kiu solvos la problemon. BARANDOVSKÁ-FRANK (1995) utilege priskribas la difinojn de tiu lingvistika subfako far fruaj lingvistoj, sed necesas atentigi, ke (a) tiestempe oni ne konstatis la bezonon de negativa evidento kaj (b) tiutempe ne ekzistis efektive funkcianta planlingvo kiu laŭ pluraj kriterioj fariĝis vera lingvo.

Restas ankaŭ la espero, ke iu varianto de la Funkcio-Gramatiko povos ignori negativan evidenton, tiel parte legitimante tion, kion niaj laikoj jam delonge diras: en Esperanto, ĉio eblas, kio "havas sencon".



PIEDNOTOJ:

[1] Dankon al WENNERGREN, kiu atentigis min pri tio; en la unua versio mi pretervidis ĝin.


REFERENCOJ:

BARANDOVSKÁ-FRANK, Vera, 1995. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko. Akademia Libroservo.

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

SAKAGUCHI, Alicja, 1996. Die Dichotomie "künstlich" vs. "natürlich" und das historische Phänomen einer funktionierenden Plansprache. Language Problems and Language Planning 20:1.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".