KOMPARAJ FRAZOJ : ELIPSA KAJ PREPOZICIA ANALIZOJ

Ken Miner, julio 2009

provbalona versio


Bv. konsideri (1):

(1a) Karloi estas pli alta ol liai frato.

(1b) Karlo estas pli alta ol sia frato.

Kiu el la du estas gramatika? Aŭ ĉu ambaŭ estas gramatikaj?

Laŭ PMEG (11.6.1), "Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto". Aliloke en PMEG (20.1.2) estas dirite, ke "Se post kompara kielol aperas O-vorteca frazparto sen rolmontrilo, la komparo rilatas al la subjekto de la frazo. La kiel-afero aŭ ol-afero iel estas subjekto en fraza ideo." Evidentas, ke laŭ PMEG nur (1a) estas gramatika: kvankam en la Fundamento estas nenio specife pri konstruoj kiel (1), la uzado ekzemplata de (1a) estas Zamenhofa. Ie mi vidis ekzemplon el Marta:

pli ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue

Alfrontas nin do la ideo, ke — en akordo kun proponoj de pluraj (sed ne ĉiuj) gramatikistoj, esplorantaj diversajn etnolingvojn — (1a) devenas per elipso de (1a'):

(1a') Karlo estas pli alta ol lia frato estas alta.

La deveno de (1a) de (1a') klarigas, kial oni diras "lia frato" kaj ne "sia frato". Aŭ, se oni ne volas toleri abstraktajn derivojn, oni povus diri, ke (1a') estas iel "subkomprenata" kiam oni uzas (1a) (tio ŝajne estas la pozicio de PMEG).

Se aliflanke (1b) estas la preferata konstruo, 'ol' funkcias en (1) ne kiel konjunkcio sed kiel simpla prepozicio. Ne estas elipso. "Sia frato" ne estas subjekto de sia propra frazo, sed simpla komplemento de la prepozicio 'ol'. Pro konveno ni nomu la analizon, laŭ kiu (1a) estas gramatika, la "elipsa analizo", kaj la analizon, laŭ kiu (1b) estas gramatika, la "prepozicia analizo".

Fakte, frazoj laŭ ambaŭ modeloj — (1a) kaj (1b) — laŭ mia esploro simile oftas en la Tekstaro de Esperanto:

Elipsa analizo (6 ekzemploj, iuj Zamenhofaj; mi enmetas interkrampe la supozeble subkomprenatajn vortojn, kiuj pravigas la subjektecon de 'lia'):

Sed poste li ekpensis ke Dmitri, doninte tri kopekojn, en la vero donis multe pli ol lia sinjoro [donis], kiu donis tridek (Vojaĝimpresoj)

li posedis pli da povo, ol lia estro Maharaĝa [posedis] (Internacia Krestomatio)

Li estis ne malpli pia ol lia edzino [estis pia] (Patroj kaj Filoj)

Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto [estas pura]? (Malnova Testamento)

Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro [estas granda] (Nova Testamento)

Sed la juna Kristoforo okupis sin pri tute aliaj kalkuloj kaj problemoj ol lia patro [okupis sin] (Homoj sur la Tero)

Prepozicia analizo (5 ekzemploj):

lia kamarado Kreofilo estis eĉ pli ridinda ol sia nomo rilate al sia edukado (La Respubliko)

Tony Blair [teŭni blea], kiu ŝajne pli favoras la eŭron ol sia potenca kaj respektata ministro pri financoj, Gordon Brown [godan braŭn]. (Artikoloj el Monato)

La "Trotanto", malpli peza ol sia kuzo "Duon-sanga" (Artikoloj el Monato)

tiuj kiuj pensas alie ol sia registaro (Artikoloj el Monato)

En tio li estas la plej saĝa el ĉiuj. Pli saĝa ol sia edzino Klara... (La Ondo de Esperanto)

Fakte, ambaŭ analizoj uziĝas en la sama verko, kio sugestas necertecon: en Ĉu Li? ni trovas:

Elipsan analizon:

li sentis, ke nenio estas pli necerta ol lia malkondamno [estas necerta] (Ĉu Li?)

Prepozician analizon:

unu el tiuj junuloj estus laminta pli aŭ alimaniere ol sia frato (Ĉu Li?)

Kaj en La Ŝtona Urbo ni trovas:

Elipsan analizon:

se li ne estus jam pli alta ol lia patro [estus alta] (La Ŝtona Urbo)

Prepozician analizon:

ili ŝajnas malpli ol sia vera nombro (La Ŝtona Urbo)

Per la reto eblas trovi la saman miksan uzadon, kiel en la Tekstaro. Kelkaj ekzemploj:

Elipsa analizo:

multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita ol lia [fido estas fiksita]

li parolas pli interese ol lia patrino [parolas]

Zamenhof ŝvebis multe pli alte ol lia eminenta kolego [ŝvebis]

La servisto estas ne pli-granda ol lia mastro [estas granda]

Li pli bone komprenas tion ol lia frato [komprenas tion]

la nuna prezidanto ricevis 540 000 voĉojn malpli ol lia kontraŭulo [ricevis]

Hillel eksplikis kaj interpretis ĝin pli homece kaj pli laŭspirite ol lia samtempulo Shammai [interpretis ĝin]

Li estas pli alta ol lia frato [estas alta]

Eĉ lia voĉa muziko, kiu estas pli konservema ol lia klavara komponado [estas konservema]

li ŝajne pli valoras, ol lia famo [valoras]

Fernando, 13 jarojn pli olda ol lia edzino [estas olda]

Hugo kutimis diri, ke li estas du jarojn pli juna ol lia jarcento [estas juna]

estis mem eĉ pli malpura ol lia vesto [estis malpura]

li estis pli alta ol lia unua filo [estis alta]

Li estas tri jarojn pli aĝa ol lia frato {estas aĝa]

konas pli bone la anglan ol lia amiko [konas la anglan]

Li skribas pli interese ol lia kolegino [skribas]

Li sukcesis fini la faladon nur cent futoj pli malalte ol lia instruisto [finis la faladon]

pli altkreska ol lia komandanto [estis altkreska] kaj je kelkaj jaroj pli juna

Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto [estas pura]?

Prepozicia analizo:

Evardo, kiu estis pli aĝa ol sia frato Evring (Ozma de Oz, ĉapitro 16)

Li estas iom pli dika ol sia praavo

Ĝi ankaŭ estas nekompareble pli bona ol sia dika frato germana-esperanta

ne vekiĝonte antaŭ ol sia mastrino (La dormanta belulino en la arbaro)

Li kantas pli pure ol sia fratino [prezentita kiel gramatika modelo ĉe http://www.esperantilo.org/sintaksekzemploj.html!]

la antilokaprino portas sian idon ĝis la malfrua majo, ses semajnojn pli longe ol sia iom pli granda malproksima parenco, la blank-vosta cervo.

la homoj, eble taksantaj sin pli kompatemaj ol sia Dio ...

se variaĵo havus pli vastan etendiĝon ol sia supozita gepatra specio ... (La Origino de Specioj)

Daniel havas vangharojn kaj aspektas pli maljuna ol sia aĝo

Eva estas pli lerta, ol sia fratino

la virino dezirus mortigi la amanton, pli ol sia edzo

La edzino de Pufo estis multe malpli hela ol sia edzo

Refoje Ŝila ŝajnis malpli ol sia kutima anima memo

la nobla ĉevalo ŝajne fariĝis pli granda ol sia staturo

Certe multe pli malbona ol sia patro

silicio estas malpli reakcia ol sia kemia analogo karbono

Tiu edzino de la Ple-diko iam estis eĉ pli fia ol sia fia edzo

La semantika subjekto ĉiam estas pli difinita ol sia predikato

ŝi gajnis pli ol sia patro

la suno aperas je iomete pli ol sia propra diametro

Mi rete trovis po dudek, inkluzive ekzemplojn de bonaj aŭtoroj, do suspektas, ke plua esploro daŭre malkaŝus pli-malpli ekvilibran distribuon de la du analizoj. Mia esploro estis limigita, pro konveno, nur al ekzemploj de "ol lia" kaj "ol sia" tutbloke; devus esti multe pli da ekzemploj, se oni permesus intervenajn teksterojn.

Indas mencii, ke tiuj skandinavaj lingvoj, kiuj havas, kiel Esperanto, specialan refleksivan pronomon, sekvas la modelon de (1b), ne tiun de (1a). Pri slavaj lingvoj ĝenerale mi ne scias, sed la rusa (precipa lingvo de Zamenhof) laŭ mia scio permesas ambaŭ analizojn:

(3) Germann byl sil'nee... [Germann estis pli forta...]
... ĉem (byl) ego protivnik [kio/ol (estis) lia oponanto]
... svoego protivnika [sia (GEN) oponanto (GEN)]
(GEN = genitiva kazo)

Unu problemo pri la elipsa analizo ĉiam estis, ke kiam la konstruo estas ESTI + Adjektivo, la supozeble subkomprenata frazo neniam aŭ maloftege aperte okazas. Ekzemple (4):

(4a) ?Karlo estas pli alta ol lia frato estas alta.

(4b) ?Li estis ne malpli pia ol lia edzino estis pia.

Oni rajtas demandi, kiel oni lernas ion, kion oni plej verŝajne neniam en sia vivo trafis. Tia obĵeto des pli fortas, se nia analizo de komparaj konstruoj ne nur rilatas al kazoj, kiuj montras elekteblecon inter formo de 'si' kaj alia pronomo, sed estu la ĉiama analizo. Laŭ tiu supozo (5) devus deveni de la iom stranga (5'):

(5) Karlo estis pli alta, ol mi kredis.

(5') ?Karlo estis pli alta, ol mi kredis, ke li estas alta.

Ktp. Aliflanke, jam longe oni ĝenerale analizas (6) kiel devenaĵon de (6'), malgraŭ tio ke neniu konata lingvo permesas (6'):

(6) Johano lavas sin.

(6') Johanoi lavas Johanoni.

Ankaŭ estas notinde, ke iafoje mankas kredebla bazo por elipso:

(7a) Johano okupas sin pri pli da problemoj, ol lia frato
[?okupas sin pri / ?okupas sin / ?priokupas sin ...]

(7b) Karlo parolis al pli da homoj, ol lia patro
[?parolis al / ?parolis al da homoj / ?alparolis ...]

Ja ekzistas ankaŭ argumentoj kontraŭ la prepozicia analizo, kaj ĝis nun lingvistoj ne estas en akordo pri ĉi tiaj konstruoj. Videblas tamen emo agnoski evidenton por ambaŭ analizoj, konduke al la nocio, ke povas funkcii kaj elipsa kaj prepozicia analizoj en la sama lingvo (kiel aperte en la rusa, mutatis mutandis). Laŭ la empiria evidento, tio ŝajnas esti la situacio en Esperanto, se ni ne volas kondamni kiel eraron proksimume duonon el la nuntempa lingvouzado. Aŭ eble la evidento simple signas vastan necertecon pri la gramatiko de tiuj ĉi konstruoj.

REFERENCOJ

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation". Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.