ENKONDUKO AL PAROLAGOJ

Ken Miner

(10an Majo, 2003; iom reviziita Junio, 2006)

The skillful nymph reviews her force with care;
"Let spades be trumps!" she said, and trumps they were.

Alexander Pope, The Rape of the Lock, III, 45-46

0.0 Komencaj rimarkoj. Grava subfako de pragmatiko estas la teorio pri parolagoj (t.e., parol-agoj). Ĝin fondis la Oksforda filozofo John Langshaw Austin (1911-1960) per sia verko How To Do Things With Words (Clarendon Press, 1962),[1] kaj ĝin disvolvis multaj filozofoj kaj lingvistoj, el kiuj eminente elstaras la nomo de John Rogers Searle, usona filozofo (n. 1932), ĉefe pro lia libro Speech Acts (Cambridge University Press, 1969), kiu efektive estis sistemigo de la pensado de Austin.

1.0 Elementa teorio; rektaj kaj nerektaj parolagoj. La teorio konstruiĝis sur la fundamentaj konstatoj, ke (a) kiam oni diras ion, oni faras ion (krom simple la fizikaj sonperturboj en la aero), kaj ke (b) estas grandega kaj sistemeca aro da diversaj aferoj, kiujn oni povas fari per diroj, konsistigante gravan parton de onia scipovo de sia lingvo.

Interese estas, ke longe antaŭ la teorio pri parolagoj oni komprenis, ke kiam oni diras ion, oni faras ion krom perturbi la aeron! Sed antaŭ Austin, oni precipe nur konsideris unu specon de dirfaraĵo: la ASERTON. Ekzemplo de ASERTO estas (1).

(1) Neptuno havas ok lunojn.

(1) povas esti vera aŭ falsa: ĝi priskribas la mondon, kaj oni povas ekzameni la mondon, kaj ekscii, ĉu ĝi veras aŭ ne. Principe, ĉiuj asertoj tielas.[2]

Tradicie en filozofiaj diskutoj pri lingvoj, oni plej atentis ASERTOJN, ĉar la rilato inter la sciencoj kaj la reala mondo ĉefe ekzistas dank' al ASERTOJ.

Sed oni povas fari multajn aferojn per parolagoj, krom aserti: DEMANDI, SUGESTI, AVERTI, PLENDI, PARDONPETI, INSULTI, KURAĜIGI, MOKETI, FANFARONI, PAVI, GRATULI, PROMESI, NOMI, KONFESI, EDZIGI, BAPTI ... Ĉu eble la listo estas senfina? Fakte, Austin kaj Searle limigis sin al tiuj parolagoj, kiuj havas etikedojn en la koncerna lingvo. Tio estas utila strategio, ĉar tiel oni ĉiam povas determini empirie, pri kiu parolago temas. Ekzemple Petro diras (2).

(2) Mi alvenos antaŭ la 2a.

Poste, priparolante la diraĵon de Petro, Mario diras (3).

(3) Petro promesis, ke li alvenos antaŭ la 2a.

Tiam ni scias definitive, ke laŭ la vidpunkto almenaŭ de Mario, la diraĵo de Petro estis PROMESO. Kompreneble, poste Petro povas dementi: "Mi ne promesis!" - kio nur pruvas, ke parolagoj ekzistas kaj funkciadas en lingvouzado.

Parolagoj ne nepre rekte dependas de la vortoj, t. e. de la laŭlitera signifo, de frazo:

(4) Manjo al Karlo: Vi memorigas min pri mia eksedzo.
Karlo (poste): Ŝi insultis min.

Kaj la sama frazo povas fari diversajn parolagojn en diversaj kuntekstoj:

(5) Jen fiŝopeco sur la tablo.
PLENDO: al kelnero kiu supozeble purigis la tablon
AVERTO: por ke la edzino ne permesu la katon en la kuirejon
OFERTO: al malsatega edzo
AKUZO: al infano kiu rabatakis la fridujon

La parolagoj en (4) kaj (5) nomiĝas nerektaj parolagoj. Evidente, miskomprenoj povas okazi, se la parolagoj intencitaj de parolantoj ne estas la samaj, kiujn komprenas la aŭdantoj. Sed same evidente, la tuta perlingva interkomunikado estus vera ĥaoso, se ne ekzistus principoj -- sistemeco -- en la maniero uzadi parolagojn. Ĝuste pri tiu sistemeco kaj pri tiuj principoj temas la teorio pri parolagoj. Ni komencos pri rektaj parolagoj, kaj poste diskutos nerektajn parolagojn.

1.1 Gramatikaj signaloj. Verŝajne ĉiuj homaj lingvoj havas gramatikajn signalilojn por indiki ASERTOJN, DEMANDOJN, kaj ORDONOJN. En Esperanto ekzemple, ASERTO estas kutime simpla frazo kun ordinara frazmelodio; DEMANDO aŭ havas 'ĉu' aŭ alian demandovorton, aŭ havas specialian frazmelodion; ORDONO havas u-finaĵon en la verbo. Preter tiuj tri universalaĵoj, lingvoj tre malsamas en siaj gramatikaj signaloj de parolagoj. Ekzemple la hoĉanka lingvo (angle Winnebago, usona indiĝena lingvo parolata en Viskonsino) havas du imperativojn, unu por tuje atendata rezulto kaj alia por netuje atendata rezulto. Multaj lingvoj havas gramatikajn indikilojn pri tio, ĉu aŭ ne la enhavo de aserto estas rekte kaj senpere, aŭ nur nerekte, sciata de la parolanto. Kelkaj lingvoj povas gramatike indiki, ke la enhavo de la frazo estas proverbeca. Ktp. Sed neniu lingvo gramatike signalas ĉiujn siajn parolagojn. Sekve, devas ekzisti aliaj, ne rekte lingvaj, metodoj por signali ilin, tiel ke kutime la intencataj parolagoj rekoneblas de la aŭdantoj, kaj ne regas ĥaoso.

En la sekvonta paragrafo ni vidos, ke la parolantoj de iu lingvo havas implicitan scion pri aro da kutimaj parolagoj, kaj la kondiĉoj de ties uzado.

1.2 Difinado de parolagoj per taŭgeco-kondiĉoj. Ĉiu parolago havas siajn proprajn taŭgeco-kondiĉojn: se la taŭgeco-kondiĉoj de parolago ne plenumiĝas, la parolago ne taŭgas en sia kunteksto, kaj malsukcesas. Kiel tre simplan ekzemplon, konsideru ke se oni ne estas kleriko, oni ne povas bapti iun: nekleriko ja povas celebri la ceremonion, ja povas diri la ĝustajn vortojn, ktp., sed, se ne temas pri kleriko, ne temas pri valida bapto! Tia "bapto" malsukcesus. Simile pri aliaj parolagoj, malgraŭ ke la plejmulto ne ligiĝas al specifa socia institucio (krom la lingvo mem).

La taŭgeco-kondiĉoj de parolago difinas ĝin. Laŭ la teorio, ekzistas tri specoj de taŭgeco-kondiĉoj, kiuj estas

I. kondiĉo pri propozicia enhavo
II. preparaj kondiĉoj
III. kondiĉo pri sincereco

Estos konvene en la sekvaĵo mallongigi jene: P = parolanto, A = aŭdanto,
X = la ago en la reala mondo, pri kiu temas.

Ni konsideru ekzemple PETON, ekz. Johano diras al Paŭlo "Bonvolu fermi la pordon."

I. La propozicia enhavo esprimu estontan agon X de A. En nia ekzemplo, la propozicia enhavo estas [A fermos la pordon].
II. La preparaj kondiĉoj estas: (i) A povu fari X, kaj P kredu, ke A povas fari X; (ii) ne estu evidente al P kaj A, ke A faros X iuokaze, sen la peto.
III. La kondiĉo pri sincereco estas: P vere volu, ke A faru X.

Imagu, ke Paŭlo pro ia korpodifekto eĉ ne povas stari surpiede. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam tiom resaniĝis, ke li ja povas fermi la pordon, sed Johano ne kredas ke li tion povas. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam komencis fermi la pordon. En ĉiu el la tri kazoj, ne sukcesos la parolago pro manko de ĝustaj preparaj kondiĉoj.

En rekta parolago (poste ni diskutos nerektajn parolagojn, kiuj tre gravas en la lingvouzado), oni devas esprimi taŭgan propozicion. Se Johano diras al Paŭlo "Ĉu plaĉus al vi iom da kafo?" tio ne povas esti PETO, ĉar la propozicia enhavo de la parolago ne esprimas estontan agon de Paŭlo: la kondiĉo pri propozicia enhavo mankas.

Fine, la PETO povas malsukcesi pro tio, ke Johano vere eĉ ne volas, ke Paŭlo fermu la pordon - la kondiĉo pri sincereco mankas. (Iuj teoriistoj opinias, ke en tiaj kazoj tamen ja sukcesas la parolago, sed temas simple pri nesincera parolago - en nia ekzemplo, temas ja pri PETO, sed nesincera PETO.)

Taŭgeco-kondiĉoj kapablas agnoski sufiĉe subtilajn diferencojn inter parolagoj. Konsideru ekzemple la diferencon inter PETO kaj ORDONO. Ili tre similas; ORDONO tamen havas, kompare kun PETO, aldonan preparan kondiĉon: "P havu aŭtoritaton super A." (Searle 1969, p. 66).

Jen aro da aliaj specimenaj parolagoj, kune kun iliaj difinaj taŭgeco-kondiĉoj:

ASERTO
kondiĉo pri propozicia enhavo: iu ajn propozicio p.
preparaj kondiĉoj: (i) P havu evidenton por la vereco de p; (ii) Al P kaj A jam ne estu memevidente, ke A jam scias p.
kondiĉo pri sincereco: P kredu p.
Ekzemploj: "Parizo estas bela." "Mi havas 34 jarojn."

DEMANDO
kondiĉo pri propozicia enhavo: iu ajn propozicio p.
preparaj kondiĉoj: (i) P ne jam sciu la respondon, ne jam sciu ĉu aŭ ne p veras; (ii) Ne jam memevidentu al P kaj A, ke A donos la koncernan informon je la koncerna tempo sen esti petata.
kondiĉo pri sincereco: P vere volu la informon.
Ekzemploj: "Kioma horo estas?" "Ĉu vi havas infanojn?"

Rimarku, ke ekzistas special demandospeco, per kiu ekzemple instruisto ekzamenas lernanton: la instruisto kompreneble jam scias la respondon:

Kiu estas la ĉefurbo de Madagaskaro?
Antanarivo.
Prave! (Anstataŭ: Dankon pro la informo!)

El la preparaj kondiĉoj por tiu parolago, mankas (i).

DANKO
kondiĉo pri propozicia enhavo: Estinta ago X farita de A.
preparaj kondiĉoj: X helpu, avantaĝu al P, kaj P tion kredu.
kondiĉo pri sincereco: P sentu sin dankema pro X.
Ekzemploj: "Dankon pro verki la artikolon." "Tre koran dankon!"

KONSILO
kondiĉo pri propozicia enhavo: Estonta ago X farota de A.
preparaj kondiĉoj: (i) P havu kialon kredi ke X avantaĝos al A; (ii) Ne jam memevidentu al P kaj A, ke A faros X iuokaze.
kondiĉo pri sincereco: P kredu, ke X avantaĝos al A.
Ekzemploj: "Mi sugestas, ke vi aldonu fotojn al via retpaĝo." "Se vi tro okupiĝas, dungu sekretarion."

AVERTO
kondiĉo pri propozicia enhavo: Estonta evento E.
preparaj kondiĉoj: (i) P havu kialon kredi, ke E okazos kaj ne avantaĝos al A; (ii) Ne jam estu evidenta al P kaj A, ke E okazos.
kondiĉo pri sincereco: P kredu, ke E ne avantaĝos al A.
Ekzemploj: "Gardu vin, vi falos." "Venos danĝera fulmotondro."

SALUTO
kondiĉo pri propozicia enhavo: Neniu propozicia enhavo.
preparaj kondiĉoj: P ĵus renkontiĝu de iu.
kondiĉo pri sincereco: Neniu kondiĉo pri sincereco.
Ekzemploj: "Saluton!" "Ha, Timoteo!"

GRATULO
kondiĉo pri propozicia enhavo: Iu evento aŭ ago X, iamaniere rilata al A.
preparaj kondiĉoj: X estu avantaĝa al A, kaj P kredu tion.
kondiĉo pri sincereco: X plaĉu al P.
Ekzemploj: "Mi gratulas pro la premiiĝo!" "Koran gratulon al vi!"

Por tiuj, kiuj legis "Enkonduko al Pragmatiko" en tiu ĉi retpaĝaro, mi menciu ke la preparaj kondiĉoj de parolago estas presupozoj de ĝi, ĉar oni ĝenerale povas suspendi ilin, sed ne nei ilin:

Fermu la pordon, se vi jam ne fermis ĝin/se vi povas/ktp.
*Fermu la pordon, kiun vi jam fermis/kvankam vi ne povas/ktp.

Mi gratulas vin pro la premiiĝo, se ĝi okazis.
*Mi gratulas vin pro la premiiĝo, kiu tamen ne okazis.

Legintoj de la alia artikolo ankaŭ jam scias pri presupozoj, ke ili povas ofte enkonduki novan informon; simile la preparaj kondiĉoj de parolagoj. Ekzemple se mi dankas al iu pro ties verko de artikolo, tio mem povas komuniki al tiu, ke la ago plaĉis al mi. Se mi demandas ion, la demando mem povas sciigi al la demandato, ke mi ne jam scias la respondon. Ktp.

Mi diris antaŭe, ke kiam la taŭgeco-kondiĉoj de iu parolago ne plenumiĝas, tiu parolago malsukcesas. Kian utilecon havas malsukcesa parolago? La jenan: kiam la aŭdanto alfrontas ŝajne malsukcesan parolagon, li/ŝi tre ofte povas tuj konstati nerektan parolagon.

2.0 Nerektaj parolagoj. Eble vi rimarkis, pri pluraj el la ekzemploj donitaj en la ĵusantaŭa paragrafo (krom pri la asertoj), ian malgracion aŭ nenaturecon. Se jes, vi ne eraris. Troviĝas, ke plej multaj parolagoj estas nerektaj:[3] la laŭlitera enhavo de la diraĵo ne rekte komunikas la parolagon intencitan de la parolanto. Konsideru ekzemplon:

(Edzino al edzo) Ĉu vi povas malkorki ĉi tiun vinbotelon?

Imagu al vi la rezulton, se la edzo laŭlitere traktas la diraĵon de sia edzino, respondante nur "Jes, mi tion povas" sen fari ion! Laŭlitere, la diraĵo estas DEMANDO kaj postulas nur respondon "jes" aŭ "ne".. sed ĉiuj komprenas, ke vere ĝi estas PETO: la edzino volas, ke ŝia edzo malkorku la botelon.

Kiel la edzo scias, ke temas pri nerekta parolago? Laŭ la teorio, li konas la taŭgeco-kondiĉojn de DEMANDO; kaj unu el ili estas, ke la demandanto ne jam sciu la respondon. Memevidente, la edzino en la ekzemplo jam scias, ke ŝia edzo povas malkorki la botelon. Sekve, la laŭlitera DEMANDO malsukcesas, kaj la edzo serĉas (kaj tuj trovas) la intencitan nerektan parolagon.

Kvankam la laŭlitera signifo ne estas la vera celo de nerekta parolago, tamen la aŭdanto povas respondi al ĝi samtempe: la edzo en nia ekzemplo povas voĉe respondi "Certe" dum li efektive malkorkas la botelon. Sed se li nur respondas "Certe" kaj faras nenion, la nerekta parolago malsukcesas (kaj la edzino koleras!).

Kelkaj pluaj ekzemploj de nerektaj parolagoj:

Mi tre dankemas pro via atentemo.
laŭlitere aŭ rekte: ASERTO
nerekte: DANKO

Kial vi ne dungu sekretarion?
laŭlitere aŭ rekte: DEMANDO
nerekte: KONSILO

Gardu vin, ke vi ne falu!
laŭlitere aŭ rekte: ORDONO
nerekte: AVERTO

Ja prenu ankoraŭ bieron!
laŭlitere aŭ rekte: ORDONO
nerekte: OFERTO

Vi ja meritis tiun premion!
laŭlitere aŭ rekte: ASERTO
nerekte: GRATULO

Sendube ĉio iros pli bone morgaŭ.
laŭlitere aŭ rekte: PROGNOZO
nerekte: KURAĜIGO

Mi suspektas, ke vi rabatakis la fridujon ĉi-nokte.
laŭlitere aŭ rekte: ASERTO
nerekte: AKUZO

Ĉu vi venas?!
laŭlitere aŭ rekte: DEMANDO
nerekte: URĜO

Mi ege soifas.
laŭlitere aŭ rekte: ASERTO
nerekte: PETO

Pluaj ekzemploj de nerektaj parolagoj troviĝas en (4) kaj (5) de paragrafo 1.0.

3.0 Tipologio de parolagoj, kaj rilatoj inter ili kaj la reala mondo.[4] Jen la kvin specoj de parolagoj:

a. Asertecaj (tenigas la parolanton al la vereco de la esprimata propozicio; la parolanto havas evidenton por la propozicia enhavo de la parolago): ASERTI, PRETENDI, NEI, MALAKCEPTI, ARGUMENTI, KONTRAŬ-ARGUMENTI, RIFUTI, INFORMI, AVIZI, OBĴETI, MEMORIGI, PROGNOZI, RAPORTI, SUGESTI, INSISTI, SUPOZI, HIPOTEZI, DIVENI, ATESTI, KONFESI, AKUZI, ŜULDIGI, KRITIKI, LAŬDI, PLENDI, PAVI, LAMENTI ...

b. Promesecaj (tenigas la parolanton al iu estonta ago; temas pri estonta ago de la parolanto, kiun li/ŝi kapablas fari): PROMESI, MINACI, ĴURI, KONSENTI, RIFUZI, OFERTI, CERTIGI, GARANTII, KONTRAKTI, VETI ...

c. Ordonecaj (provas igi, ke la aŭdanto faru ion; temas pri estonta ago de la aŭdanto, kiun li/ŝi kapablas fari): ORDONI, PETI, DEMANDI, URĜI, POSTULI, INSISTI, KOMANDI, PERMESI, MALPERMESI, PROHIBI, AVERTI, REKOMENDI, PREĜI ...

d. Deklarecaj (igas tujan ŝanĝiĝon en la institucia medio; temas pri stato estiĝanta nur pro la parolago mem, ofte rilate al eksterlingva instituticio): DEKLARI, DUNGI, MALDUNGI, NOMUMI, KOMISII, KONFIRMI, BENI, MALBENI, EKSKOMUNIKI, KONSEKRI ...

e. Sinesprimaj (esprimas psikologian staton de la parolanto; temas pri sinteno de la parolanto pri iu stato): PARDONPETI, DANKI, KONSOLI, GRATULI, PLENDI, LAMENTI, PAVI, KOMPLIMENTI, LAŬDI, BONVENIGI, SALUTI, INSULTI ...

Plej multaj parolagoj estas asertecaj sed samtempe apartenas al alia klaso:

Ĉi tiu pafilo estas ŝarĝita. (ASERTO kaj MINACO)
Vi estas stultulo. (ASERTO kaj INSULTO)
Mi bezonas akvon. (ASERTO kaj PETO).

Kiel ni vidas, lingvaĵo povas efiki sur la mondo, kaj inverse, la mondo povas efiki sur lingvaĵo. Oni do povas klasifiki la kvin specojn de parolago laŭ iliaj manieroj akordigi lingvon kaj mondon:

1. Lingvo → Mondo:

La propozicia enhavo de la parolago respondas al sendepende ekzistanta stato de la mondo --- asertecaj parolagoj.

2. Lingvo ← Mondo:

La mondo aliiĝas por respondi al la propozicia enhavo de la parolago -- promesecaj kaj ordonecaj parolagoj.

3. Lingvo ↔ Mondo:

La mondo aliiĝas por respondi al la propozicia enhavo de la parolago per la diraĵo mem -- deklarecaj parolagoj.

4. Lingvo ←/→ Mondo:

Ne okazas akordiĝo inter lingvo kaj mondo, ĉar akordon inter lingvo kaj mondo jam antaŭsupozas la parolago -- sinesprimaj parolagoj.

4.0 Ĉi-peraj parolagoj.[5] Ekzistas speciala klaso de parolagoj, kiuj mem estigas la mondan staton, kiun ili nomas. Ili preskaŭ ĉiam permesas la esprimon 'ĉi-pere':

Ĉi-pere ni sciigas al ĉiuj nacioj en la mondo, ke...
Ĉi-pere mi aliĝas al PSUS/RU.
Ĉi-pere mi konfirmas al vi la ricevon de la n-roj 63 kaj 64...
Ĉi-pere mi invitas vin al unusemajna kurso en Kopenhago...

Pri tiaj parolagoj specialas, ke la ago priskribata per la diraĵo estas la diraĵo mem. La verbo principe povas esti iu ajn (en la ekzemploj -- kiujn mi facile trovis per retserĉado -- 'sciigi', 'aliĝi', 'konfirmi', 'inviti'), kvankam ekzistas verboj kiuj nur povas esti ĉi-peraj, almenaŭ en la naciaj lingvoj: ekz. angle 'adjourn' nur povas uziĝi por fermi kunvenon. Mi dubas, ke tiaj verboj ekzistas en Esperanto.

5.0 Averto (parolago!) Bedaŭrinde la teorio pri parolagoj havas mankojn. La ĉefa manko estas la (ĝis nun tradicia) sinlimigo al nur tiuj parolagoj, kiuj havas etikedojn en la koncerna lingvo (kiel ĉiuj, kiujn ni diskutis kaj ekzempligis en tiu ĉi verketo). Tio havas la rezulton, ke oni ne povas uzi la teorion pri parolagoj por analizi konversaciojn; t.e. oni ne povas konsideri konversacion kiel simplan vicon da parolagoj. Se oni tion provas, oni tuj trovas ke plej multaj parolagoj ne havas etikedojn, kaj la teoriisto simple devus inventi etikedojn por ili, sen empiria bazo.