[1] La ideoj de Austin laŭ iuj rilatas al sendepende ellaboritaj ideoj de Wittgenstein, laŭ aliaj pli rekte rilatas al la aristotela tradicio. Mi mem emas al la dua rilatigo: vidu Mats Furberg, Saying and Meaning, Oxford: Blackwell (1971), pp 50 ff; kaj John Passmore, A Hundred Years of Philosophy, Harmondsworth: Penguin (1968), p 597 (ambaŭ apogoj cititaj en Stephen C. Levinson, Pragmatics, Cambridge University Press (1983) [Cambridge Textbooks in Linguistics], pp 227-8, piednoto).

[2] Pli ekzakte, ne la diraĵo mem, sed ĝia propozicia enhavo, estas vera aŭ falsa. Tuta filozofia skolo, logika pozitivismo, konstruiĝis sur tre strikta aplikado de tiu principo: ajna aserto, laŭ tiu skolo, nur havas signifon se oni povas iel koncepti, kiel oni per ekzamenado de la reala mondo determinus la veron/neveron de la aserto. Videblas, ke tia sinteno tre favoras la asertojn de la sciencoj, kaj tre malfavoras plej multajn aliajn asertojn! Logika pozitivismo estas nun "hieraŭa" afero; tamen ĝia baza ideo restas kiel utila kriterio pri svageco. Rimarku la diferencon ekzemple inter la asertoj en (a) kaj en (b):

(a) Krimeo estas duoninsulo.
John Searle naskiĝis en 1932.
Plej multaj lumampoloj estas proksimume pirformaj.

(b) La franca estas la plej logika lingvo.
Patrina amo blindas.
Ĉio estas relativa.

Evidente, ekzamenado de la reala mondo multe pli facile kondukus al konstato pri vereco ĉe la asertoj en (a), ol ĉe tiuj en (b).

[3] Por serĉi kialojn por tio, necesas turni sin al la teoria literaturo pri ĝentileco. Tre bonan enkondukon liveras Penelope Brown & Stephen C. Levinson, Politeness: Some Universals in Language Usage, Cambridge University Press (dua eldono, 1987) [Studies in Interactional Sociolinguistics 4].

[4] Fontoj: John R. Searle, "The classification of illocutionary acts," Language in Society 5: 1-24 (1976) (represita en Searle, Expression and Meaning, Cambridge University Press (1979); kaj John R. Searle & Daniel Vanderveken, Foundations of Illocutionary Logic, Cambridge University Press, 1985.

[5] Angle 'performatives'. Fakte estis tiu klaso de diraĵoj kiuj unue instigis al Austin pristudi la tutan kampon de parolagoj.