KIAL PARTICIPOJ NE POVAS ESTI ORDINARAJ ADJEKTIVOJ [1]

Ken Miner, Marto 2006



1.0 Enkonduko. Unu el la centraj tezoj de MATTOS 1999 estas, ke "participoj ne estas verboformoj, sed simplaj adjektivoj" — "participoj estas nur adjektivoj" (1999: 42). En tiu ĉi mallonga artikolo, mi provos montri la neteneblecon de tiu tezo. La precipa problemo situas en la futuraj participoj; sed ankaŭ pro aliaj kialoj, ŝajnas ke participoj uzataj kiel verboformoj, kaj participoj uzataj kiel ordinaraj adjektivoj, ne same kondutas.

2.0 PMEG pri futuraj participoj. En PMEG estas klare komunikate, ke la kompleksaj verbotensoj kun '-o(n)ta' ne implicas efektivan eventon, nur ties intencon aŭ preparon. T.e., (1) kaj (2), kaj similaj, ne estas memkontraŭdiraj:

(1a) Li estis legonta la libron, sed pro interrompo li ne legis ĝin.
(1b) La trajno estis je la 2a forironta, sed ne foriris.

(2a) La libro estos legota, sed ĉiuj prokrastos kaj fine neniu fakte legos ĝin.
(2b) Lia tasko jam estis farota, sed ve, li subite mortis.

Se ni aldonas kelkajn ekzemplojn al tiuj de PMEG, ni havas kompletan por niaj celoj paradigmon. En la sekvaj ekzemploj, la parafrazoj aŭ estas tiuj de PMEG aŭ estas bazitaj sur tiuj (PMEG 28.4. Kunmetitaj verboformoj):

Li estas legonta libron. Li estas nun preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.
Li estis legonta libron. Li estis tiam preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.
Li estos legonta libron. Li estos tiam preparita por posta (baldaŭa) legado de libro.

La libro estas legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estas nun preparita.
La libro estis legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estis tiam preparita.
La libro estos legota. La posta (baldaŭa) legado de la libro estos tiam preparita.

Tiu malsameco de interpretoj en PMEG pri la participoj kun '-o(n)ta' do kontrastas kun tiuj de la participoj kun '-a(n)ta' kaj '-i(n)ta', kies signifoj nepre rilatas al realaj eventoj:

Li estas leganta libron. Lia legado de libro daŭras nun.
Li estis leganta libron. Lia legado de libro daŭris tiam.
Li estos leganta libron. Lia legado de libro daŭros tiam.

Li estas leginta libron. Lia legado de libro estas nun pasinta afero.
Li estis leginta libron. Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.
Li estos leginta libron. Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

La libro estas legita. La legado de la libro estas nun pasinta afero.
La libro estis legita. La legado de la libro plenumiĝis ĝuste tiam, aŭ antaŭ tiam, laŭ la kunteksto.
La libro estos legita. La legado de la libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

Pro la menciita speciala signifo de 'esti X-o(n)ta', ŝajnas, ke nia lingvo ne havas simplan rimedon esprimi la tenson "pasinteca futuro" (angle future in the past) per aktivaj verboformoj. En iuj lingvoj la du signifoj manifestiĝas aparte, ekzemple en la angla rakonta stilo per la ofta BE TO + V kontraste al BE ABOUT TO + V:

He was to learn later, to his sorrow, that the marriage was ill-fated. Li estis lernonta poste, je sia malĝojo, ke la geedziĝo estis malbonsorta. (fakteca signifo — li efektive lernis tion)

He was about to leave, when suddenly she called him back. Li estis forironta, kiam subite ŝi reenvokis lin. (nefakteca signifo - li ne foriris)

Sekve la distingo ne estas vakua.

3.0 Teksta evidento. Estas abunda apogo en la Tekstaro por la interpreto de PMEG:

Li venis en la stalon, kie la ora ĉevalo staris; sed kiam li estis metonta sur ĝin la eluzitan selon, li ekpensis: "Mi ofendos la belan beston, se mi ne metos sur ĝin la oran selon, kvazaŭ kreitan por ĝi." ("Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj")

Li forkondukis la princinon, streĉis la pafarkon kaj jam estis trapikonta la senkulpan koron de Neĝulino, kiam ŝi ekploris kaj diris: "Kara ĉasisto, lasu al mi la vivon..." (samverke)

La soldato rigardis posten kaj ekvidis urson, kiu murmurante estis lin atakonta. "Oho," kriis la soldato, “mi tiklos vian nazon, vi ne murmuros plu,” ekcelis kaj trafis ĝian buŝegon; la besto falis senviva. (samverke)

En ĉiuj ekzemploj la aludata evento ne okazis. Estas multege da pluaj ekzemploj de tiu nefakteca signifo. Kaj ne estas facile vidi, kian firman tekstan evidenton oni povus trovi por la fakteca signifo, se ni konsideras nur verbformojn. Konsideru ekzemple

Ili atendis la alvenon de kapitano Viktoro, la dua familia filo, kiun lia patro Andreo kaj lia frato Ludoviko estis akceptontaj en la stacidomo. ("Kastelo de Prelongo")

Fakte en la intrigo la akcepto ja okazis. Sed kiel ni povas esti certaj, ke la verkisto intencis komuniki tion nur per tiu unu frazo?

Aliflanke, multaj kutimaj kaj ĉiutagaj uzoj de la futuraj participoj ne permesas, ke la signifo estu alia ol fakteca. Tio okazas pro tio, ke tiuj participoj povas funckii kiel ordinaraj adjektivoj, kaj tiel funkciante, akiras faktecon.

4.0 Futuraj participoj kiel ordinaraj adjektivoj.

Kiam futura participo uziĝas kiel ordinara adjektivo, modifante aŭ precizigante sekvan substantivon, la signifo estas fakteca:

La konsilo plaĉis al la estonta kanceliero. ("Internacia krestomatio")

Ne temas pri nura intenco aŭ preparo fariĝi kanceliero. Fakte, estonta io ajn eble tute ne estas preparita, kaj ne intencas, fariĝi tio nomata en la frazo: "La estonta prizonulo leĝeranime defiis la policon." "La povra mortonta fripono komencis matenmanĝi kvazaŭ ĉio estus tute bona." K.s.

Pluaj ekzemploj:

Lingvo internacia de la venontaj generacioj... ("Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia"). La nomitaj generacioj ja venos.

Ni renkontiĝos en Kristianio la venontan vintron... ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto"). La vintro ja venos.

... konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj ... ("Pri la homaranismo"). La senfinaj intergentaj konfliktoj ja okazos.

5.0 Ĉu temas pri presupozado?

Laŭ principo diskutata en mia "Enkonduko al la pragmatiko" (vidu la indekspaĝon), uzo de indikanta lingva esprimo (esprimo, kiu indikas aŭ signas ion realan en la eksterlingva mondo) presupozas ekziston de sia indikato:

(3a) Anĝeloj estas potencaj estaĵoj.
(3b) >> Anĝeloj ekzistas.

Samkiel estus memkontraŭdire se oni dirus (4a), estus memkontraŭdira (4b).

(4a) *Anĝeloj estas potencaj estaĵoj, sed anĝeloj ne ekzistas.
(4b) *La konsilo plaĉis al la estonta kanceliero, sed la estonta kanceliero ne ekzistas.

Presupozado do povus klarigi la fenomenon, kiun ni diskutas: kiam participo kiel 'legonta' partoprenas en substantivaĵo kiel 'legonta viro' ĝi akiras ties ekzistpresupozon. Tamen, la fakteca signifo de tiuj ĉi Esperantaj adjektivoj ne povas esti rezulto de presupozado. Tiuj legantoj, kiuj legis "Enkonduko al la pragmatiko" jam scias, ke ne eblas suspendi (provizore nuligi en specifa kunteksto) nek nei ajnan parton de la vera aŭ kerna signifo de lingva esprimo. Presupozojn tamen oni povas suspendi (kvankam ne nei):

(5) Anĝeloj estas potencaj estaĵoj, se ili ekzistas.

Ekzemploj kiel (4b) supre jam montras la neeblecon nei la faktecan signifon de futura participo uzata kiel adjektivo. Ekzemploj kiel (6) montras, ke ankaŭ ne eblas suspendi ĝin:

(6a) *La konsilo plaĉis al la estonta kanceliero, se tiu vere fariĝis kanceliero.
(6b) *Li konatiĝis en 1941 kun sia estonta edzino, se fakte li fine edziĝis al ŝi.

Almenaŭ (6) prezentas mian intuicion. Mi ne esploris la demandon kun aliaj E-istoj. Se la fakteca signifo ne estas presupozata, ĝi devas esti parto de la reala kerna signifo de futura participo servanta kiel ordinara adjektivo. Sed eĉ se temas pri presupozado, la participoj ne kondutas same kiel verboformoj kaj kiel ordinaraj adjektivoj.

6.0 La pasivaj kaj substantivaj formoj.

Ĝis nun ni diris nenion pri la pasivaj futuraj participoj. Konsideru (7):

(7a) la legota libro
(7b) la mortigota soldato

Ĉu tiuj ekzemploj paralelas al (8)?

(8a) Johano estas legonta la libron.
(8b) La tankisto estas mortigonta la soldaton.

Alivorte: ĉu "legota libro" estas libro, kiun iu estas preparita legi aŭ intencas legi, aŭ libro kiun iu fakte legos? Ĉu "mortigota soldato" estas soldato, kiun oni estas preparita mortigi aŭ intencas mortigi, aŭ soldato kiun iu fakte mortigos? Se ni prijuĝas laŭ la unua maniero, (9) estas tute bonaj frazoj; se laŭ la dua maniero, ili estas memkontraŭdiraj:

(9a) Johano forĵetis la legotan libron.
(9b) La tankisto deturnis sin de la mortigota soldato.

La Tekstara evidento ĉi-kaze estas miksa. Iuj ekzemploj apogas faktecon, iuj ne; mi donas po du:

ĉu vi promesas oferadi 4 horojn ĉiusemajne por legado de rekomendotaj al vi libroj... ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto")

Ĉi tiu ekzemplo ja apogas faktecon, ĉar se oni neniam rekomendos la librojn, la aranĝo estas sensignifa.

la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado... ("Paroladoj de Zamenhof")

Ankaŭ ĉiu tiu ekzemplo apogas faktecon, ĉar temas pri efektiva estonta evento.

... ŝi ekpensis pri la reĝido kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa. ("Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto")

Se Vi konas la rakonton — tiu ekzemplo ne apogas faktecan interpreton, ĉar la reĝidino ne akiras homan animon. Nek ŝi certas dum sia pensado, ke tio okazos.

ŝi pensis pri la ricevota oro... ("Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj")

La knabino neniam ricevis la oron, do ne temas pri fakteco, nur ŝia espero.

Sed eĉ se 'X-ota' estas dusenca, tio ne helpas al la tezo pri sameco de participoj kaj ordinaraj adjektivoj, ĉar en la respektivaj verboformoj la participoj estas unusencaj.

Paralelan demandon ni rajtas fari pri substantivoj kiel 'venonto', 'trompoto' k.s. Mi dubas, ke pri tiaj relative raraj formoj haveblas sufiĉe da teksta evidento por fari decidon.

7.0 La dusenceco de 'estis X-ita'. Supre estis parafrazo de PMEG pri "estis legita", kiun mi ripetas ĉi tie pro konveno:

La libro estis legita. La legado de la libro plenumiĝis ĝuste tiam, aŭ antaŭ tiam, laŭ la kunteksto.

Du interpretoj do (se oni sekvas la Akademion, ktp) [2]. Leviĝas do la demando, ĉu 'X-ita' havas tiun dusencecon ankaŭ kiam ĝi servas kiel ordinara adjektivo. Preskaŭ certe ne. 'Legita libro' simple estas libro, kiun iu legis antaŭ la tempo, pri kiu oni parolas. Ni havas do ankoraŭ alian ekzemplon de malsameco inter participoj kaj ordinaraj adjektivoj.

8.0 Konkludo. Malgraŭ kelkaj nebulaĵoj, mi konkludas, ke Esperantaj futuraj participoj havas nefaktecan signifon kiel verboformoj, sed ne ĝenerale kiel ordinaraj adjektivoj. Kelkaj iom malpli klaraj observoj suspektindigas, se ne malpruvas, la tezon de MATTOS, ke participoj estas nur ordinaraj adjektivoj. [3]




PIEDNOTOJ:

[1] Dankegon al Bertilo WENNERGREN, kiu kaptis plurajn erarojn.

[2] Laŭ la fama sistemo de REICHENBACH, "estis X-ita" estas aŭ E_R_S aŭ E,R_S, laŭ la kunteksto.

[3] Fakte en MATTOS (1999), pĝ. 34, (a) kaj (b) estas traktataj kiel samsignifaj:

(a) Mi vokas la knabon, kiu legos.
(b) Mi vokas la legontan knabon.

Sed (a) nepre implicas, ke la knabo efektive legos; dum laŭ la PMEG-aj parafrazoj, (b) ne implicas tion: ĝi asertas nur, ke la knabo estas preparita por legi aŭ intencas legi. Poste, pĝ. 49 de la sama verko, MATTOS karakterizas la verbotempon de la participoj kun -onta kaj -ota "antaŭ la fakto", dum laŭ la PMEG-aj parafrazoj nenia fakto necesas, nur intenco aŭ preparo. Ni do ne certas, ke PMEG kaj MATTOS same intuicias pri ĉi tiaj participoj.


BIBLIOGRAFIAJ REFERENCOJ:

MATTOS, Geraldo, 1999. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. Dua eldono, Chapecó-SC, Brazilo : Fonto.

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

REICHENBACH, Hans. 1947. Elements of Symbolic Logic (Nov-Jorko: Macmillan)

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de "Esperantic Studies Foundation".