V E R S A D O

STARANTA KNABINO
Arbotrunkoj manĝas unu la alian
Apud malhela rivero, malfekunda insulo.
Ŝia estas la okulo kiu konsumas insulon,
Ŝi en la simpla blanka robo.
Malantaŭ ŝi estas ĉareto ĉion enhavanta
Kaj nenion volatan; ŝi solas solante
Sub oceano da nuboj, la lasta homo.
Ŝi tenas la brakojn malantaŭ si, volve.
— KM
(laŭ gravuraĵo de Samuel Palmer)

EPPUR, SI MUOVE
Jen, kaverna moŝto:
la steloj pendas en la avelarbo.
Vi metas ilin en l' eksteran spacon,
nekredebleksterajn spacojn for.
Vi rajtas havi ilin tie! fuĝekzile
kaj eterne tuŝimunajn (Vi timas ilin eble?)
se Vi nur koncedos ankaŭ
(ĉar Viaj steloj eble ne ekzistas jam delonge
— ilia lumo ege tardas, longvojaĝas, sonĝas)
la denaskan fakton
ke la steloj pendas en la avelarbo.
— KM

JARO 3
En jaro 1 mi estis sur la Rue Saint-Denis
kaj en jaro 2 mi estis en Katmandu',
sed en jaro 3 mi estos nenie en la mond',
ĉar la mond' estos morta,
kaj oni enterigos ĝin en la abismon.
— KM

ESTES-PARK-PENSOJ
I
Neniam mankas belejo
kiam eblas halti.
II
Rikardo en la Rockies
drinkis ĝis ĉioforgeso.
Kolibro surteriĝis samloke.
III
Monto ĉiam disbranĉiĝas
sed en aliajn riverojn.
IV
Turistoj haltas
por aŭdi la blekon de alko
en malĝusta monato.
V
Muso serĉanta manĝerojn
rande de la McDonald's
komprenis la germanan.
VI
Estis la horo
kiam la pigoj
diskutis venkon.
VII
Kial la geologoj
ne komprenas la gebirdojn?
Eble ili geblindas.
VIII
Karlo konstruis ĝardenon
en ĝardeno. Li ne poluis
per sia menso.
IX
Knabino provis foti pigon.
Post ŝia foriro pozis la alko.
— KM

POR WALLACE STEVENS
Kiel nordbarata klasika tamburo insiste ritmas
baskulas la koksoj de la ventrodancistino
dum ŝi brakumas kaj karesas aeron sur sia vojo.
Dume sur batalkampo tanko kanonas
ĉiudirekten senĉese dum la tankisto
stiras sian maŝinon zigzage inter ziguratoj.
En la kajuto de la tanko oni ne pristudas
instrukcian manlibron, nek la ventrodancistino
atentas siajn koksojn; ili baskulas sen ia teksto.
Ĉi tiel la imagipovo agnoskas ke la du eventoj
havas la saman esencon, sed firme radikas
en la realo, kaj plirealigas tiun realon
en la sola senco, kiu gravas. La imagipovo
estas ne eskapo sed esplanado inter eskalonoj.
— KM

DUOBLA NEGACIO
O quam te memorem, virgo?
Aspekte vi plaĉas frandinde,
sed ene frotas kiel smirgo.
Vi rigardas min tre linde
kaj blindigas min nevole;
plibone ni salutu blinde.
Ĉar vi ŝiras min petole,
eĉ min foje ridigas
kaj vivemon freŝigas drole
sed nenion al nenio ligas.
— KM

LA RIGARDANTO
En la senherba tienda
mi ŝatas sidi kaj rigardi la homojn
de distanco.
Ili dikas kaj magras
vende kaj aĉete
kvazaŭ en tranco.
Mi ne diris, ke mi ŝatas ilin.
Mi ŝatas rigardi ilin.
Kiel, se ili rigardus min?
Ne estas ŝanco.
— KM

AMAFERO
Somere, kiam gestudentoj malaperas,
kampusoj iĝas pacaj kaj trankvilaj.
Fakultatoj fine kaj dankeme ekliberas;
allogas nun vojaĝoj, kaj similaj.
Se subvencia mono al la man' adheras
elspezrimedoj montras sin facilaj:
la tujfrenezo turnas sin, ĉu vira ĉu virina,
al ĉefurba "konferenco interdisciplina".
En la bus' aperis, ve, fraŭlino Szasz
kaj sidis miaflanke, ino ne tre bela,
"ordinara" oni dirus sen bias',
kun ridet' agrabla tamen, foje hela.
Ŝi specialiĝas pri ekzota gas'
ekstraktebla el la nuks' betela
kaj mi pri verda ĉina porcelano;
ni konversis pri vetero, kaj pri sano.
El ĉiu referaĵo mankis intereso
krom por du-tri kapoj kaj kapinoj
kaj ĉar alia ekis tuj post ties ĉeso
mi palpis en la poŝ' por aspirinoj.
Sed necesis fine ia firma intermezo
liberiga je la volapuke fremdaj fakterminoj;
despere mi eskapis, kaj bonŝance sur teras'
sidlokon trovis flanke de fraŭlino Szasz.
"Ni insultas ilin," diris ŝi, kaj pravis.
"Mi ne volas fari tion." "Ankaŭ ja ne mi."
Sed en l' okul' ŝi konspiremon havis:
"Ĉu ni skandalon kreu?" kobolde emis ŝi.
Kaj iom post iom la saman noton klavis
nia cerboduo, kaj eta plano unuiĝis inter ni.
Ni estis kune tiun tagon kaj la sekvajn
montrante signojn nur amantaspektajn:
De tiam el la hal' ni eliradis pare,
kaj revenis kune la matenojn, kaj ĉeestis
neniun referaĵon poste; terase nur, aŭ trotuare
rukulis en murmuraj voĉoj. Ni ĉiam tamen restis
en niaj ĉambroj post disiĝo, kaj malŝpare
proprajn librojn legis kaj solecon dolĉe festis.
La konferenco levis siajn ŝultrojn: "Ĉu perplekso?
Nenio prioritaton prenas super sekso."
Per nia tromp' ni kokris la kolegojn kaj la modojn.
Ĉu mi fraŭlinon Szasz revidos? Kiu scias?
Ŝultrolevigo, ne defio, malnodas firmajn nodojn,
kaj amaferoj — amaferoj, ili tre varias.
— KM

VINTRE
Griznube la ĉioscia ĉielo
komentas la sezonon. Sur hotela planko
iras klak-klake la pikaj kalkanumoj
de moderna princino, senkapa sed kun hararo,
senbraka sed kun ŝarĝoj neimageblaj,
dum je distanco de duonmil metroj sube
kuŝas frostfebre mil mortintaj herooj
diruntaj unuope se ili plu havus buŝojn:
Mi ne volas scii.
— KM

PRI FEINOJ
"Se ĉio estas iluzio,
kio estas iluzio?"
(Oni demandas pri etikedoj
nur en prelega halo;
kaj la ofta vorto "kredoj"
levas nebulojn el ĉiu valo.)
La feinoj
estis estintaj legintaj la libron
pri la feinoj.
— KM

LA ŜANCO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ŝi scias, ke mi rigardas ŝin
sed surpriziĝus, ke mi atentas la profilon —
ke ŝia vangokula fajna junto
plej interesas min
elpoŝigantan la skribilon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ek, ŝi foriras. Tiel facile malaperas ŝanco,
vorto, rimo — paŭzo nur momenta
en sencela danco.
Sed poste mi memoros ŝin
kun vera celo — kaj eĉ pli atenta.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

LA MALMORTO
La kresto ne konas la birdon,
kaj la birdo ne konas la ovon,
sed Adamo palpis ĉirkaŭ si
kaj sonĝis Evan;
Tial la amo, la Malmorto,
meze en milito decidas ne lukti
kaj staras statue.
Ho tempo, stulta klaŭno,
foren vi ĉion falĉas,
vere vi nenion lasas,
tamen vi, ankaŭ vi! forpasas.
— KM

BANDOJ DA SIDHE*
Bandoj da Sidhe*
kaŭras kuniĝe
sub kverka foli'
kaj atendas ŝovon
en la mondon
dum krias homoj kaj
tordas la korpojn
por vekiĝi el
la samo.
Kiam ili intertrafos,
ho! —
"okazo" ne estas sufiĉe
granda vorto.
* elp. [ŝi]; irlandaj mitaj kreaĵoj
— KM

JEN MI
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Jen mi:
vere kaj vere
ombro de ombro,
kaj la sola vido kaj sono
kiun mi spertas senpere
antaŭ la fina fi'."
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Tamen, tamen:
ĉu Vi iam trafis procezon
kiu ne havas finon?
Faru al mi komplezon:
ne diskutu finon
per senfinaj vortoj.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

LA LINGVO MARUMAS
La lingvo marumas nur por esti
sola kaj sen la homamasoj
kaj tie, en izoleco sia,
kiel en Yì Jīng
la lingvo verkas poetojn
kaj tial ne ekzistas eĉ unu nubo
kiu ne amas la maron.
— KM

LA OFICIALA LIMO DE MALRIĈECO
La fantoma civilizo hantas la nunon
kiel korvoj en alta kastelo, plena je libroj.
Kion krias la korvoj? Ne legu la librojn!
Se Vi ilin legos, Vi legos pri Vi.
Ĉiĉeronoj gvidas turistojn tra la mondo
kaj haltas tie kaj tie. Pro tiuj
la korvoj simpligas sian blekon.
Pendas sur unu kastela muro granda tapiserio
nur bilda, por analfabetoj de antaŭa tempo;
kiam la instancoj donis titolon al la tapiserio
— "Tapiserio" — eĉ la korvoj rezignis
kiuj kutime batalas ĝis la fino
kaj manĝas la rezulton.
— KM

NUN NE VENDU AL MI KARBON
Nun ne vendu al mi karbon;
pasero flugas en la arbon;
kandelon mi bruligas ame,
kaj morgaŭ ŝajne faros same.
— KM

LA MEĈO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Montru al mi la meĉon, Panjo,"
petis la filo, kun miro dum
daŭrigis la kandel-konsum'
de la vaksa brulaĵo. Protestis Franjo:
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Ne blovu la flamon! Ĝi ja belas,
kaj la meĉo ne." (Ĉu tiel detruas
klarigoj ĉion, tra kio fluas
la flamo? Ja ofte tielas.)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Ĉu vi neniam volas ion kompreni?"
obĵetis la filo kun okula rul'.
Ŝi fermis la fingrojn ĉe la retikul':
"Foje mi volas nur ion – reteni."
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Panjo lasis la kandelon bruli,
ne riskis ion plu formuli.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

LA PLEJ GRANDA ERARO
Kiam montras sunradioj siajn povojn
riveli per humila lumo homajn trovojn
ili foje nekutiman homon trafas
kiu orajn sagojn en kaoson pafas,
kaj distranĉas siajn ĝenojn kiel aeron
disdividas fulm', plonĝante en la teron.
Sed tia homo kvazaŭ sin plurigas,
kaj malkomprenas sin, kaj tuj intrigas
diskonigi sian trovon al la mondo,
kaj derviŝe sekvas nova ĉiofondo.
Se nur trankvile tia homo vivus
kaj en profundo de la kor' arkivus
la privatan lumon, facile ĝi enordus;
la harmoni' de l' mondo tuj akordus
kun l' animo de la nekutima homo
des pli rara, nun, fajfante pri renomo.
Sed de la fingroj ĝis la verto li supozas
ke ĉiuj homoj samfervore seriozas
kaj plene kredas — ho stranga misvizi'!
ke ĉiuj entoj sur la tero samas kiel li.
Se grandaj filozofoj faris tiun eraron,
pli grandaj gardkonservis sian varon.
Esti, ne sekvi, jen la celo de la hom':
kio ne eblas en palaco, eblas en la dom'.
— KM

EN HOMAMASO
Juna knabino kun verda ĉapo
dancas inter la plenkreskuloj.
Mi, mi serĉas kunoldulon,
homon
kies vizaĝofaltoj marskanalos
pri nedirebla sperto,
homon
kies okuloj, vidante la miajn,
montros la sekretan rekonon.
Sed juna knabino kun verda ĉapo
dancas inter la plenkreskuloj,
kaj ŝi egale servos.
— KM

ROSFALO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni diras, ke la ros' sur rozon falas
sen fari sonon, sed la bild' eraras:
ros' ne estas roso en l' aero,
sed rosiĝas, se kun rozo paras.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kaj pri la son' mi povas nur konjekti,
sed sensostreĉe mi aŭdace vetus
ke vi aŭ mi ja povus tion aŭdi —
sed nur se vi aŭ mi sufiĉe etus.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Estu sono do la kovro de la flor'
kaj kraŝo sur petalojn estu;
en mondo efemera ne harfendu;
kie mankas vort' la gloro restu.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

AŬTUNA RASTO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
La bidoj de la nuna rozario klakas en la malhelo
kaj ŝuplandumoj survoje iras ien. Jen ni reduktis
la dek kvin misterojn al mil; ili eĥas kaj
reeĥas ĝis laseriĝo, tiam estas denove dek kvin.
Plia laseriĝo donas unu. Sed per simpla prismo...
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Eblas adori misteron; nur ne fermu la okulojn
kiel orienta religia statuo, aŭ kiel matematikisto.
Estas aŭtuno nun en mondo fiera pro sia abolo
de la sezonoj; kiam falas la folioj, rastas mi.
(Post la aŭtuno mi plu rastos.)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

Viro kantis iam, en antikva roko,
ke pro ne redonita amo
ŝi ploru super lia tomb'.
Ŝi iris alien;
la viro restis en la rok'.
Kiam ni komprenos?
Ĉiam staras
la sama virin'
kiu ne estas virin'.
— KM

LA PALA
Ĉu vi vizitas la vilaĝon, pala Ombro,
por respekti vian tombon, aŭ alie
por amuzi vin per nia sombro
aŭ por nin karesi vibracie?
Ni timas vin, ĉar malgraŭ la suspekto
pri vivo post la vivo (do ni ĝojas)
tamen se vi vivas sen difekto
kial niaj hundoj tiel bojas?
Ne gravas: ĉu vi vivantojn povas spuri?
Jen ni, apud la ĉefpordego korta.
La hundoj proksimiĝas: eble kuri —
ha jes, ne povas morti vi, jam morta.
Rezignu, hundoj, ŝi ne plu vin timas,
la tombvirino, ŝi migrantas, kaj ŝi glimas.
— KM

ETIMOLOGIOJ
Eble Vi jam scias
de kie vortoj venas —
ke pli ol kapdemenco
terminoj alienas —
ke arbtuberoj hidaj,
ĵetkuboj kaj ĵokeroj,
truegoj en la tero,
kaj mil kaj du konkeroj
fabrikis la silabojn
flustratajn de la amo
tenere en orelojn
de ĝentleman' kaj damo.
Se jes, Vi tre kontentas
kaj certe Vi malmiras
ke la univers' rigardas
kaj neniam ion diras.
— KM

SIMFONIO FINITA
Fandiĝante en mallumon
unu post la alia ĉiu
blovas sian kandelon
ĝis restas nur unu.
En la lando de la mortintoj
lumas pli da grandlumuloj
ol estos onte. Kio pli bonas?
Ilia nenio estas mia ĉio
kaj ilian ĉion mi ankoraŭ ne konas.
Ho kun kia neimagebla respekto
mi iam mortos!
— KM

JOHN KERR BONE*
John Kerr Bone, gazeta poeto
(muzike sensensa, kun lada orelo)
kaj mi, ni sidis ĉe kverka barelo
(ĝi servis al ni kiel te-tableto).
Estis tri aliaj. En naskiĝa Itako
mi estis ankoraŭ nur juna kotopo;
sed ni multon diskutis, nia kvinopo
kun nia teo kaj nia tabako.
John Bone, li estis giganta viro,
disponis pri ajna sentimento
sakrante kun knara skota akĉento
kiel plendo de rusta pord-ĉarniro.
Li instruis sin mem pri ĉio,
ne havis diplomon; nek havis mi,
des malpli havis l' aliaj tri;
ni estis aŭtodidakta unio.
Tio ne malhelpis nin ĉion engaĝi,
kaj John Bone estis nia mentoro,
guruo, sanktulo kaj profesoro,
elokvente scipovis pri ĉio saĝi.
Dimanĉ-vespere li regule avis;
ni sidis kvazaŭ ĉe liaj piedoj,
obstinis per ĉiuj argumentaj rimedoj,
sed kontraŭ ĉio Bone ĉiam pravis.
Li finis oftege siajn rimarkojn
per tiel memorindega diro
ke al ni preskaŭ mankis spiro
dum ni forviŝis la ĉielarkojn.
Sed ideo venis al mi en la kapon
inviti de l' universitato
eminentan membron de la fakultato
por meti John Bone sur la mapon,
ĉar kial tia talenta saĝulo
en obskuro pasigu siajn tagojn?
Ni koncentrigu liajn vagojn
al preciza celo kaj vera stimulo.
Pli grandan eraron mi faris neniam.
La specialisto disŝiris lin bone,
renversis lin kvazaŭ motorvagone,
kaj John Bone, li eksilentis por ĉiam.
Papilion ne pafu per fera sago;
papilion ne pafu; vero havas limon;
mi mortigis lian animon
kaj memoras ĝis la nuna tago.
— KM

* ['ĝan 'kr 'bon]

MALFERMOKULE
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Malfermokule mi enpaŝis en l' arbaron;
leĝera sproso flugis tie, en kies nomo
mi volis trovi klaron;
sed iu nomis ĝin arbitre
kaj floroj disponas ne pri sono.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Silenta trajno raŭpis super monton rite,
fandante teron ambaŭflanke;
fumtubo voĉis kvazaŭ depupitre
kun laŭta veo kaj sen akompano,
kaj sen koloro, nigrablanke.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni vidas per la buŝo, kredu min, infano.
Se gakado jam ne eblos, ni per ĉi abolo
se liberiĝos de l' unua fitirano
ni certe tamen mortos pro strangolo.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

LA INFAN-VIZIO DE JENNY WREN
Mi flaris florojn, mejlojn da floroj;
mi ne vidis florojn dum mia vivo;
kaj mi vidis infanojn vice marŝantajn,
descendantaj laŭ ia malfora deklivo.
Mi flaris rozojn neniam viditajn,
kaj mi time metis la manon tien
por mane sensi neniam vunditajn
infanojn marŝantajn oblikve mien.
Kaj l' infanoj demandis: "Kie vi estas?"
venante laŭ floreskalaro aera,
"Kie vi estas?" ili ade demandis,
kaj la demando igis min leĝera.
Se vi aŭskultus, plenkreska sciulo,
mi ne eterne restus senvorta;
mi dirus malferme (se mi nur aŭdacus):
Vi venu — ankaŭ vi — kaj estu morta!
— KM

SOMERA ŜTORMO
Mi vidis ilin de observ-distanco,
knabinetojn du, en jena cirkonstanco:
inter la lignejo kaj la domo fora
torentis ega pluv' jam preskaŭ kvaronhora.
Longe tie l'etulinoj paciencis,
longe la decid' ambivalencis.
Rigardo kuris fine inter ili;
la pluvkurten' ne ĉesis plu defili;
kaj jen el stakigitaj lignoj
samtempe ekstariĝis du demandosignoj:
"Ĉu nun?" "Jes nun!" kaj du hararoj
raketis birde tra la maroj
dum du piedoparoj plaŭdhelice radis
kaj vane la somera ŝtormo protestadis.
— KM

AL VIRINO
Tio, kion vi kunportis, ino,
xxxxx kaj ne la korpa ŝelo,
vin surtronigis preter ĉia fino
xxxxx kaj super ĉia belo.
Strangan freŝon tiam vi enportis
xxxxx en ies kernanimon,
kvankam via ŝato ne tre fortis
xxxxx kaj metis al li limon.
Vi metis fingron al la pala vang',
xxxxx kaj levis brovon;
vi parolis per tenera lang'
xxxxx kaj faris movon;
kaj for de li forflugis fremdaj emoj,
xxxxx enu', kaj kora morn',
kvazaŭ flugus blovofloraj semoj
xxxxx antaŭ la maja ŝtorm'.
— KM

EVOLUO
Ses piedojn ja ne havas homoj;
kiraso ne protektas mian bruston;
kiel sortis, ke mi pri floraromoj
kaj insektoj havas saman guston?

Sendube ankaŭ mi polenas florojn
kaj kreas ne nur cerbe novajn specojn,
dum ili transformetas vivdolorojn
kaj senescepte plibeligas la belecojn.
- KM

AL GEORGE ELIOT (MARY ANN EVANS, 1819-1880)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
En Gan Eden, antaŭ la dismalsamiĝo de la sezonoj,
kiam la persiko kaj la persik-floro samtempe surarbis,
kiam la infano promesis iam kisi la infaninon kaj tion faris
kiam alvenis la plenkreskiĝo kiel plenumiĝo kaj ne kiel nun,
tiam ne brovis super la mondo la sama mistero kiel nun.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sed devis fermiĝi la oraj pordegoj, anĝeloj konservu la memoron;
kaj nun estas puzloj kaj enigmoj pli hantaj kiam ni ilin ignoras
ol kiam ni lasas ilin kostigi la senkostan aeron de la vivo,
kaj interplekti la varpon kaj vefton de la plej simplaj aferoj,
kiel ekzemple nia stranga amo.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kiam la ĉevaloj tiris vin en via kaleŝo mi ne estis tie;
sed dum vi pensis kaj plugis mi estis en via suspiro kaj spiro
kiel la roso sur estonta matena greso fariĝas unua floko da iama neĝo.
Simple dankon, Mary Ann Evans, ke vi donis al mi vin; vi tion ne devis;
mi salutas vin el tie, kie ne estas pordegoj, nek pordoj, — sed oro nur.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

ĈE LA MONUMENTO "MAIDEN CASTLE"
Ne paĝo, ne eĉ ŝtono konservas ilian famon,
sed grestiga ros' kaj ĉiu frond' de musko,
argilo, el kiu ili iam faris vazojn;
jarmilaj jaroj forportis iliajn farojn.
Multajn fojojn rigardis reĝo aŭ iu estro
trans ĉi tiu sama kampo al l' antikva vojo,
antikva tiam eĉ, perdita en ties nuno
kaj plej perdita en la nia, gvidanta al la maro.
Multaj ĉi teraj blokoj iam estis bastiono
kontraŭ violento kaj vetero kaj senrimorse
pluvantaj sagoj kaj tamtamaj el la lun' radioj
falantaj, falantaj, ĝis la maten'.
Ho Mai-Dun majstra, ĉu templo vi, aŭ tercikatro?
Laŭ mi l' infano de la raso, kaj la granda patro.
— KM

En la parko celebrero:
xx la suna Tago de la Tero.
Sun', Ter', kaj Tago ja naturaj,
xx homoj ŝajne nur remburaj.
— KM

En dumil dudek sepa jaro
ni atingis al la maro;
cito arescit lacrima.
La promes' de Naŭsika' —
lukso de la simpla Ta',
cito arescit lacrima.
Frue pri mirakloj ja
fanfaronis Naŭsika';
la mevoj grakas pompe ja,
cito arescit lacrima.
— KM

KIEL REĜO
Ricevi — la plej granda tasko:
lentanoj en delikata fasko
araneaĵe kunligita
hornblendkolora kaj aŭgita —
tro bonaj! tro bonaj por mia mano,
tro bonaj por la fiterano.
Tero! Diru al mi per kiu leĝo
mi rajtas vivi kiel reĝo?
Kiun armeon mi batalis?
Kiun ŝipon mi admiralis?
Ha jes, la prezo: mia viv';
taŭgas tio: la prezo — mia viv'.
— KM

LA MALSANO
La mondo de la metropol' silentas
kaj nenie estas voĉo nek murmuro;
da konverso estas eĉ ne spuro;
ĉu neniu la malsanon iel sentas?
Sub nia urbo estas do ruina muro
kies fundo tuŝas la terkernon;
el ties supro, celante la eternon
suprenpuŝas nekonata aperturo.
Bonfarantoj eliksirojn tre adeptas
kaj gardas ke doloroj ne doloru
kaj pagas ke aktoroj plu aktoru
ĝis eĉ poetoj mankon ne perceptas.
Do, mond' de metropol', silentu!
en ĉiu grava manier', kaj foru
serioza tristo, ĝis nur la pluv' memoru,
kaj silento la ruinon suplementu.
— KM

ĉiufoje zorge mi kontrolas
kaj ĉiufoje nepre samrezultas
ĉiufoje ĉiu multparolas
kaj ĉiufoje multe ne aŭskultas
— KM

Hegelon eblas refuti
sed ne printempan venton.
Aliflanke
ĉu al ĉio reagi danke
dum oni mem alfrontas morton?
Mi diras jes:
mi adoras tiun senton
kaj povas muti.
— KM


foto de Dmitri Breĉalov

LA SENĜOJULO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sidante mi ekvidis senĝojulon en mateno
kie staris form' de vivo, ekstertera kaj alia,
lagoborde, kaj apud deklivo:
la defio estis milda kaj danĝera,
la tasko multe pli ol adicia.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Jen anaso, sen nocio, kio ĝi estas.
Mi, se mi nur ne tion scius, estus dio,
kaj senvorte en l'aeron krius:
kiu volonte nur per lango vivus
kiu povus esti per nenio?"
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
L'anaso foren flugis;
la senĝojulon mi neniam ekrevidis
ne gravis kiel longe mi tie sidis.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

EVENTOJ
"La mistera tero jam ne teras nek misteras" —
pensas ekspoetoj, lavante siajn manojn pri l' afero:
"Rigardu la Ĉielon: atomoj kaj partikloj aglomeras
ĝin per gravito kaj pro fortoj gutas la apero."
Aldonas opiniestroj: "Ni jam iris al la dista luno:
ĝi ne plu pendadas en aero, okulo de la nokto,
spektanto de l' epokoj, disĉiplino de la suno:
por io jam solvita kiel taŭgas findekokto?"
"Jes," respondas la poeto milde. "Tempo ja forpasas
kiel en sonĝo. Kavaliroj el Apokalipsa libro,
alkurante nin, eventojn al ni lasas, eĉ plulasas,
traskuas eĉ, per sia fajna, fajna kribro."
— KM

LA SONFOLIO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Klere cerbumante, mia koro studis juste,
kaj mia kor' honeste febris, tre moderne,
sed mezepoke kaŝ-algebris.
Amatinon serĉis mi, al kiu min dediĉi
ardanime kaj eterne.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Pro la cerbumado mi ne povis dormi;
dum la noktoj nur maldormo ardis. Kaj pro tio
mi endormiĝis per sonatoj, Abelardis
al nevidebla Heloizo, kaj per muziko sinkis
en la dormon sub la sonfolio.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Unu nokton, post elŝalto de la lampo —
la muziko mem ŝi estis! — tamen
mi en mia cerbo surda restis
kiel la astronomo, nokton ignoranta,
per nuraj nombroj ne moviĝis amen.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Nun la servistino iĝis mastro de la domo
kaj la piliero ponto. Ne temis pri komforto
sed pri vero el la sola vera fonto:
la frukto de la arbo de la vivo
estas mem la frukt-ĝardeno kaj la horto.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

FORMIKOJ KAJ ŜAFOJ
Motemanĝita gratita elito
forprenu vian sendentan nihilismon
tiel malelegantan.
Viaj pretervidoj neimageble vin punas,
banalaj kiel la filo de homo,
viaj sukokapaj poetaj langaĵoj
via protektorato de ŝafoj.
Eĉ viaj deflankiĝoj estas deflankiĝoj de ŝafoj.
Via senranga, fiera ŝajnsavemo,
via precioza ribelincitado,
utilas kiel flirta naztuko dum milito inter du formikaroj.
Senzorga pri banditoj sub sangaj maskoj
sub via nazo vi heredas la bonvolon
de nuraj himenopteroj. Tiuj lasas tiujn
kiuj volas barakti barakti, kaj la aliajn agi laŭplaĉe,
sed ne restas la aliaj en la nesto nek estas
honto en malhonoro.
— KM

LA FALKO KAJ MI
La falko vidas grandan grizan universon
transiratan de unu sola, ankaŭ griza, muso
kaj ignoras ties samon kaj diverson
pro terura kaj natura falkfokuso.
Kaj mi? Ĉu mi havas ian senkulpigon?
Mi, filozofo, ĉion serioze prenas:
falkon, muson, kaj la fluginstigon.
L' universo vidas ankaŭ min, kaj ne komprenas.
— KM

ESTAS
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ĉies diro la plej lasta diro;
jes, mi loĝas en tia mondo;
la lumo ankaŭ estas ondo;
kial iri iun vojon nun?
Nenio nova sub la sun'
sed ĉiam estas miro.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Mi neniam diris, ke mi komprenas ĝin
kvankam ĝi entenas min
kaj la plej lasta ono
estas nur pli vasta fono
kaj ĉiam estas miro.
Ĉu mi iam diris, ke mi komprenas ĝin?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

KVAR POR LA ASTROJ
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Poetoj diras, iĥabod, la glor' forpasis.
Lun' kaj sun' ankoraŭ brilas; birdoj kantas;
kaj se hazarde militantoj en la kamp' amasis,
ne gravas; pacamantoj daŭre protestantas.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Tamen io novas pri la mondo; io malaperis.
Kvar spacŝipoj nun forlasas nian sunsistemon;
sed terpiratoj nian vidon fremden forkaperis
kaj savboatoj igas nek la temon nek la remon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kvar por la astroj — magran tablon ni primetas:
tuj antaŭ la venko ni ektremas, kaj defetas.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

NIA HEJMO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kiam mi aŭdis la tuvajn kantojn
mi surmetis sarkilajn gantojn
kaj metis la nazon en aprecon
malkovri la homan pasintecon
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
ĉar el ĉiuj eventoj de la kosma sfero
plej vivas tiuj sur la kota tero
kaj ĉu eblus la gaja mensa pentro
se la tero ne estus la vera centro?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Universo ĉiam reale plej dista
estas ĉiam plej dubekzista
kaj la apuda fibarakto —
nia konata, kara, korartefakto.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

LA MUZIKFESTIVALO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni vidis virinon danci kun bebo:
tio ne kostis ŝilingon;
violon-arkpinto tien kaj reen
desegnis oran ringon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ĉi-matene pluveto ne forgesis
diamante kovri la kamparon;
fine alvenis la varma suno:
tio ne kostis dolaron.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Da freŝo de kafo vastrenoma
iu tenda forneto disigis bendon;
ni flaris l' aeron tute rekone
kaj tio ne kostis cendon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

LA FOTO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ŝi rapidis kaŝi foton, kiam mi envenis.
Ofte ja ŝi faris tion — ĝin mi abomenis,
sed nur silente: neniam estus mi dirinta
ion pri ĵaluzo, ne gravis kiel pinta.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sed dum la nokto mi priserĉis la skribtablon
por trovi pri sekreta amo la probablon;
malantaŭ libroj, ek, la foto — pro aĝo bruna —
de mi, tridek jarojn eĉ pli stulta kaj pli juna.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
La kandelo, kiun mi tenis en la mano, ĉesis flami:
mi scipovis nun ĵaluzi — sed kio estis ami?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

MUŜBIRDO
Beleco estas nur la ombro de la belo,
ĵetata sur la ondojn de la tempo,
ankro de l' anim' kaj bunkro
pendanta en konserva ambro.
Profanas l' amindumon de l' kolibro
kiu raketas ĉielen en la montoj
nomi lin laŭ la hida muŝo,
ŝvebanta super rubo en la valoj.
Venkas la perfidon de la vortoj
la memoro de la vivanta aĵo.
Eble ridas la ŝakaloj.
Ili ridu pli kaj pli singarde.
— KM

UNIVERSO
Malofte, malofte parolas mia Damo
evante al mia adamo;
gestas nur, ke mi ŝin vidu,
koron tenu, kaj cerbon bridu.
Unusola grandatomo,
kaj ne pli ol unu homo
tien kaj reen kurvojaĝas
kie steloj brulas kaj truoj braĝas.
Ho mia Eva! Ĉien, sed kiam al la tero?
Kiam via venkapero?
Inter amantoj eblas silenti,
sed tion eblus foradventi!
Ja miraklon mi ne volas.
Sed ve, mi solas, mi solas, solas.
— KM

KOMPARO
Amo estas inkvizitoro,
amikeco era grego,
sed soleco? Gubernatoro
kies fina kortego
administras nian staton
sen nenecesa delego.
Amo konas advokaton:
la vivo ĝin regas,
provizas naskaparaton
kaj infanojn flegas.
Amikeco leĝeras
kaj kore kolegas;
sed soleco bonaeras,
elkarcerigas korojn
kaj laste aperas.
— KM

IMPATIENS
Sunlumego enfluas tra mia vintra fenestro
kaj mi akvumas la florojn tie, en mia fenestro
kaj pensas pri la diversaj revolucioj, al kiuj mi povas aliĝi;
vere surprizus Vin, kiom da ili restas al mi.
Ekzemple morgaŭ mi sendos monon por apogi paserojn
kiuj sukcesas manĝi malgraŭ la ŝtelado de la korvoj.
Strange, miaj floroj nomiĝas Impatiens,
rozruĝaj; mi estas tre pacienca homo. Vere mi atendas
la perfektiĝon de la mondo pli longe jam, ol mi vivis,
pli longe eĉ, ol enfluis la sunlumego tie, tra mia fenestro,
tra ĉiuj fenestroj.
— KM

Se io ne malicas, ĝi frenezas;
eĉ la lingvoj de la homoj blezas;
ĉar ti' pri kio vort' atestas,
ti' la aĵo mem ne estas.
Walfisch ja ne estas fiŝo, kaj pedanto
vane ĝemus pri foxglove, nenia ganto,
Fledermaus, multege malpli muso
ol papero papiruso,
kaj primrose, tiel kiel rozo
kiel pizo estas kiel pozo.
Kial lingvoj igas al la homoj
nomi per ki' ne estas nomoj?
Eĉ ke duko vere estas duko —
tre eble jam alia truko.
— KM

SANKTA SOFIO
Mi plantis floron
en belan amforon,
ke ties parfumo
aromu de Ŝi,
sed kreskis la floro
el dia angoro
nur al la lumo
kaj ne al mi.
— KM

LA BLOVOFLORO
Ne gravas kion la poeto pensis,
kiel li vivis, ke per strategioj
siajn kampojn li defensis
kontraŭ bruaj abrazioj.
Gravas ke tiu flor' intensis,
reagis al la ter' infera
kiel maroborda blovofloro
en vent' konkera kaj aŭstera.
Pezajn semojn sur la ondojn,
ne pli flosajn ol marmoro.
Aliaj mondoj! faru sondojn,
detektu nin kaj nin kaj nin,
aŭskultu la respondojn,
kaj la poeton, danku lin.
— KM

KOMPRENEMO
Antaŭ ol kritiki al aliuloj,
mejlon iru en ties ŝuoj.
(Vin la mejlo el risko savos;
aldone, Vi ties ŝuojn havos.)
— KM

LA RABISTO
Ne por mi ŝi jen surmetis
sveltajn gantojn, orelringojn,
fluan jupon, kaj aĉetis
tiujn ĉarmajn fingretingojn.
Tamen se mi ĝuste vidas,
en mian intervjuon gravan
falas ŝi, kaj tie sidas,
donante sindividon ravan.
Ne brilas sunsistema suno
por mia eta fidestino,
nek al mia etfortuno
atentas tiu ĉi virino:
sed menso daŭre rondbanditas,
rabas ĉion, kaj ĝin profitas.
— KM

LA DUA FALO
Dio donis vivon bonan,
pendĝardenon babilonan,
kaj tiel splendis la dezajn'
ke povis okazi io ajn.
xxxxxxIo ajn do nur atendis
xxxxxxen konvenaj kaŝkulisoj
xxxxxxdum kapriolis kompromisoj
xxxxxxkaj la ĝardeno daŭre pendis
xxxxxxdum nova dio sin preparis,
xxxxxxdum du mil jaroj lace knaris.
Neniam antaŭe tiel ĉipe
vendiĝis tiom, disdisipe.
— KM

LA DISIDENTA MARVIRO
Venu, geinfanoj, foren!
Naĝu ni norden, ne, aŭroren;
maren kaj suben, ek, min sekvu!
Lunofiŝo nin konsekru.
For de la kreko, for de la baro;
por maraj estaĵoj nur taŭgas la maro;
ne retrorigardu, neniam boardu,
ni flugu sub la ondaro.
Forgesu la sunon, forgesu aeron,
subminu la tutan teran sferon:
kio ĝi estis tio ĝi restos:
marestaĵoj sin ne transvestos.
Ho pli koloraj sen okuloj
ol astroj per dek mil speguloj!
antaŭen! pli brilegu nia iro
ol boreale brila Vega Liro.
— KM

INTELIGENTA DEZAJNO
Kiel kuiri kosmon recepte
kaj movi la teron nur percepte?
Papilio, oni diras, movis
la mondon per svingo de alelo
kaj ne nur cimo tion povis:
ankaŭ la vento blovis
kaj faris homon el anĝelo.
Alimonde eble nura gaso
fariĝintus aera mensa raso,
kaj tute ne necesus ŝtono,
maskla potenca virkomplekso
pri ŝtalo kaj pri betono,
kaj kontraŭmetebla polekso.
Sed, kiel l' afero fakte okazis,
la tempo maltro fajne razis.
Ĝis; ni revidos nin inter la steloj
ankoraŭ home, kaj en kapbobeloj.
— KM

LA TEKSISTO
Teksis ĝis tekse sata la prof-o
ĉe la rezistaj randoj de sia ŝtofo,
perdis siajn mallumajn kaj lumajn detalojn
en, respektive, la krepuskojn kaj la noktofalojn,
kaj plej laste teksis eĉ pri tio
ĉu ekzistas punktoj, ĉu ekzistas Dio,
kaj la notoj pli vastis ol la teksto mem,
kaj en la teksaĵo malaperis eĉ la tem'.
Li neniam netigis sian teknikon,
neniam tiel:
"nenio vera havas radikon,
ne, neniel"
do detale navede "ne por nenio"
varpigis veftojn en nescio.
— KM

LA MARO NE MURDAS
La maro ne murdas po unuopa guto
lunradiojn sufoke sub sia salo:
Gratulon al la maro! Sagaca atuto!
Sed ĉe homoj temas pri falo.
Are ili falis sed po unu preĝas,
jen la venĝo de la venĝa luno,
kaj rezistado kontraŭleĝas.
Kia povra hom'! sed kia povra puno.
— KM

MERLINO
Nenio pli strangas en la vivformuloj
ol ke infanoj naskiĝas al junuloj —
egale sen la tempo por la ĝuo,
kaj tro senpaciencaj pri la bruo.
Preĝas el malgranda brevier', aŭ
eĉ nenia, kiu mem ekestis nur hieraŭ.
Geavoj do kolektas l' avantaĝon,
profitante sian plian aĝon.
En l' universitat' novicoj penas
pri ĉio, kion ili ne komprenas;
postaj jaroj alportas ja remburson
sed "Mi jam trairis tiun kurson."
Pri unu legendas verse kaj eĉ proze
ke li vivis retro, kvankam etnervoze:
Merlino, li estis granda tempsorĉisto,
senkompara kiel viv-Mefisto:
sen tiaj la vehiklo de l' epokoj
simple sinkus en komencaj dokoj.
— KM

Aperis en Literatura Foiro n-ro 234 (aŭg. 2008), sed kun tajperaroj

LA SACERDOTO
Li gustumis la mondon, kaj trovis ĝin amara,
sed li ne forlasis; pri tiu sama mondo
li prifosis ĝis la fundo,
fariĝis bonfara,
helpis la terhomojn,
donis terminojn, veron, kaj terpomojn.
En li loĝis Platon', Plotin'
sed li nur banis la kapon,
kaj al malbono levis la ĉapon,
irinte mejlojn al malsana virin'.
En iu ribelo iu pafis sagon
(unu homo, unu ŝafo)
tra la kolon, brutala pafo.
Lia memoro daŭris duonan tagon.
Li helpis la terhomojn,
donis terminojn, veron, kaj terpomojn.
— KM

DEMOKRATIO
La beleco ne demokratias, ĉar
ŝi donas sin prefere al unu ol kvar,
spite voĉdonojn, spite balotojn
nur kelkaj eĉ volas ŝiajn dorlotojn.
La virtoj demokratias eĉ malplimaniere:
ĉar nun "valorojn" oni svingas fiere.
Valorojn Niĉeo heredigis al ni
ĉar la virtoj aromis tro de Di',
kaj kiu ne serĉas, neniam trovas,
kaj hazardan trovon, ventoj forblovas.
La vero respektas nenies rajtojn,
ĝi havas monarĥiajn trajtojn;
menskavaliroj longe luktas
antaŭ ol la vero fruktas.
Vero, virtoj, kaj beleco: jen kelkula forto
por kiu demokratio estus morto.
— KM

FLUGI
La merloj de Wallace Stevens soris,
sed l' albatrosoj de Baudelaire
fojfoje sur ferdek' deĵoris:
nenio naskiĝas en aer'.
Inter ŝpaloj estas ŝotr'
kaj en la fraz' banalmiel'.
L'infer, c'est ja les autres
sed nur infera bagatel'.
Flugiloj sur la piedoj
flugi eble ne bezonas;
kiu soras sen rimedoj,
ties piedoj ja imponas.
— KM

Tri por Zhuāngzĭ
1
la kialo
kial la lifto ne venis
estas ke ĝi
jam estas tie
2
kiom longe ho homoj
vi atendos atendon
nu
ĉu ni ne vivas vivon
3
se la dioj donis
lignan bovlon
ne serĉu
oran kuleron
— KM

LA OKULOJ, HO KOKOJ
La okuloj, ho kokoj, migradas en la ĉielo
kaj falas en nubotruojn, el kiuj ili neniam eskapos.
Kiom utilas birdo, kiu restas tere? Li estas sendanĝera
ĝis la tago de la hakilo.
Ŝtala pluvo de iu meza luno falas. Atendu
ĝis la sono iĝos kanto kaj tiam metu ĝin sur la fornon
unu horon
kiel tiu, kiu skribaĉas instrukciojn por la estonteco
en estonteca lingvo: ili neniam aŭskultos Vin, ne, ho kokoj,
ve, ho kokoj.
Rigardu, kiel jam en la longaj vicoj
preter viaj fridaj ĉaroj
ili salutas la statuojn unu de la alia
en oceanoj da forgeso.
— KM

ĈIESA
Kiu volas pentri pinton
malsupre devas stari, kun humilo,
kvazaŭ oni starus en argilo
kaj splitus flinton,
necesas tamen alta staro
por valon pentri,
siajn fortojn suben centri
kiel granda caro.
Pintojn kaj valojn povas eviti
kiuj preferas nek eliti
nek sin per koto ŝmiri,
nenion pentri, nek ion diri.
— KM

SCARLATTI EN IBERUJO
Malhela arbaro malantaŭ domo,
malantaŭ arbaro hela ĉielo kun suno,
malantaŭ hela suno malhela universo,
en kupran lageton falis ia konverso;
el granda kaj sufoka de la naturo premo,
vortoj, signoj, kaj virtuala plumo:
Kiom valoras inko en supernovao?
Sed eĉ en kupro estas conversação.
— KM

KONTRAŬ GALILEO
Fajr' iom for, nur tie, trans l'arbar',
en la jaro du mil kvindek kvar
lumigas manojn sufiĉe aliajn
por povi legi poemojn miajn,
samkiel mi per mia lumo legas
kion mia pasintec' agregas:
la sama vero rekoviĝas;
la mondo vere ne moviĝas.
— KM

KION AMI
Kie mi amis vin unue
mi volis resti; sed ne povis.
Mi oftumis tien asidue,
kie ŝtonoj ŝtonojn kovis,
kien memoriga vento blovis.
De freneza fizikist' mi lernis
per granda lens' haltigi tempon;
Fine ĝi tamen sternis
super tiun vitron kaj tiun trompon
malplenon, kaj de espero deprenis lampon.
Astra monarĥo, en kies eston
ajna astra akcidento povus min kondamni,
kompatu povran min; areston
kaj sklavigon mi povus ami
per plena anim', se nur ne sin balzami.
Venkas scio, malgraŭ ĉio;
espero ne malkovras sin,
kaj sceptro ankaŭ ne; sed scio
el espero nur malkovris min,
kaj — mi akceptas ami ĝin.
— KM

FALSA FONTO
Fonto, falsa fonto, al vi sakron:
vi recikligas la saman akvon.
Tamen en vi ĉi-matene
taĝetoj abundis, kaj plenplene.
L'akvo neniam kredis florojn
sed sekvis siajn proprajn morojn;
sed floroj floras ĉiaokaze
reale se eble; se ne, senbaze.
Kaj eĉ malantaŭ la akvo kreskas
la samaj sprosoj, kaj likveskas
akvumkristaloj por florumi
la fonton falsan, kaj ĝin konsumi.
— KM

KOMPRENO
Ju pli oni komprenas, des pli oni solecas
kiel tro granda aŭ tro malgranda planto
kun neĝusta akvokvanto.
Iam mi prelegis en grandetaj haloj;
na unu specife mi memoras
kie senĉese oni tusadis
aŭ brufermis pordon
sur miaj akcentaj silaboj.
Nun mi flustras se eble
kaj eĉ universala ronkado
pacigas min per sia stranga paco.
Komprenon mi metis en ŝrankon
kiel trivitan roboton.
Mi serĉas ŝrumpilon.
— KM

Adiaŭ maro, mia maro,
forgesita mia land',
florida marbirdaro,
rustora strand'!
Forgesu min
dum ankoraŭ unu jaro.

— KM

HEJMO
Dum eta sekundo sidante senmove
mi sentis la mondon flugi tra spaco,
kaj neniam sur ĝia firma surfaco
mi volas tion senti denove.
— KM

NI HAVAS RAJTON
Iam mi konis sklavan popoleton
kiun surtretis pezaj botoj, kiel proleton
subpremis iam egindustriistoj.
Sed inter ili estis liberistoj
kaj la sklavoj fine finribelis,
kaj ili novan vivon arde celis;
sonis la liberec-sonoroj ĉien
ĝis eĉ la oponintoj sin turnis tien.
Unue postribele ili kondutis noble;
unuaj virtoj refariĝis kvindekoble.
Sed hazarde fariĝis kelkaj aĉkrimuloj
kaj la ceteraj tiujn defendis per formuloj:
"Ni havas rajton esti tiel malbonaj
kiel iam niaj superuloj aŭtoktonaj:
se ni ne liberas ĝis tiu grado
do nia libero estas nur falsado."
Sekvante tiujn formulojn kaj agante laŭe
oni kreis pli da mizero ol antaŭe,
ĉar krimo ĉiamas; nenio el tio savas;
sed nun oni rajton pri sia krimo havas.
— KM

ĈU NE DISTINGEBLAS?
Preferante volupton ol amon
(ĉu ne distingeblas la du?)
ni fajfis pri bebaroj
(kiel mi fajfas pri la tabu').
Ni pensis preter la dramon
kaj forĵetis la fetojn plu.
Dume naskadis najbaroj
minacante per siaj idaroj.
Ni nomas ilin barbaroj.
(Ĉu ne distingeblas la du?)
— KM

SLOGANO

Pardonu nin, ke ni ekzistas;
honto nin enteren pistas!
Sed ni, antaŭ ol fariĝi lomo,
luktos ĝis la lasta homo.
— KM

KANTO DE LA MIZANTROPO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ami la homaron? Mi ne plene vidas tion.
Ĉar mi havis la kapablon trovi perlon,
eĉ unu-du, sur strando, ĉu mi amu do la sablon?
Mi ne plene vidas tion. Mi Filomelon amas
kaj ne l' aeron.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Mondego naskas, kaj ĝi naskis min
kiel marĉo naskas gason, per neceso nura
kaj pro volupto ĝi generis rason.
Elverŝis blinda Kronos kopioza
blinda kaj blinde ĉura.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sen spertoj ne ekzistas homo.
Sed la mondo estas Vi! diris la saĝuloj.
Ne, tio ne veras: la mond' ne estas mi.
Se jes, mi svarmus en malplena kampo
kiel la kuloj.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

REEN AL LA TOMBO
Baĥ' al mi en sonĝo miris
pri la nuno, kaj li diris:
Ha, instrumentojn vi nun havas!
reviviĝintan, tio min ravas!

Post tagoj tri en la kulturo
miron anstataŭis duro:
Adiaŭ; mi ne sufiĉe fortas;
Nun mi scias, kial ni mortas.
- KM

TIEL MALGRANDA LANDO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Imagu tiel malgrandan landon
ke spacmapoj ne montras ties randon,
sed kiu altiras de ties fondo
la plenatenton de la mondo.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Antaŭe ni interkonkuris kompati,
sed subite la viktimoj kapablis rebati;
ni nature forlasas kompatajn fasonojn
kiam kompatinduloj akiras kanonojn.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
(Kial Li obstinigis iliajn korojn?
Li sciis, ke ili ne kredos;
do Li bronzis ilian duron.)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM

NUR
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kompare kun vi, sciencaj moŝtoj, ni nur debilas;
por ni la steloj, por vi tiel klaraj, nur trembrilas;
dum vi ankoraŭ esotere interargumentas
ni nur staradas kun malplena bovlo kaj silentas.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni bezonas nur kialon vivi en la nuno;
vi, unu akcelilon, pli grandan ol la suno.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM