Kvankam dum mia universitata kariero necesis al mi instruadi plurajn subfakojn de la lingvistiko -- inkluzive la sintakson, la fonetikon kaj la fonologion - miaj ĉefaj interesiĝoj estis du: amerindaj (indianaj) lingvoj kaj la pragmatiko.
Dum la fruaj jaroj mi multe priokupiĝis pri amerindaj (indianaj) lingvoj. Inter tiuj lingvoj mi persone kaj in situ esploris du, ambaŭ parolatajn de daŭre malpliiĝanta nombro da homoj en la usona ŝtato Viskonsino: la menominan* (angle Menominee aŭ Menomini) kaj la hoĉankan (angle Winnebago). La menomina apartenas al la algonkina (angle Algonquian) lingvofamilio, specife al la centra branĉo. La hoĉanka apartenas al la siua* (angle Siouan) lingvofamilio, specife al la branĉo de la Misisipa Rivervojo. La plimulto de miaj publikigaĵoj temas pri tiuj, kaj fojfoje aliaj, amerindaj lingvoj.
Mia disertacio temis pri fonologio (la menomina; tamen la temo estis tute teoria), kaj post la "amerindaj jaroj" hazardis, ke mi multe devis instruadi la fonologion; sekve mi ankaŭ aperigis plurajn artikolojn kaj notojn pri fonologiaj teorioj.
En 1985 mi bonsortis ĉeesti la Instituton LSA/TESOL ĉe la Universitato de Georgetown, kie tiujare prelegis Deborah Tannen, antaŭ ol ŝi famiĝis, kaj mi revenis maniulo pri la pragmatiko, la studo pri nelaŭlitera lingva signifado en sociaj kuntekstoj. Tamen mi nur aperigis unu artikolon pri tiu temo. Mi prelegis pri la pragmatiko eble kvin jarojn en la universitato, al malgrandaj klasoj, finfine tiom malgrandaj, ke la administracio ekmalpermesis la klasojn.
Nuntempe, emeritiĝinte, mi turnas min denove al Esperanto, kiun mi eklernis kun 14 jaroj, sed multe neglektis post 1965; kaj ne nur neglektis, sed intence evitis. Ĉar mi estas unu el tiuj, kiuj diras (almenaŭ pensas) pri si: Mi estis Raŭmisto, antaŭ ol ekzistis Raŭmistoj. Plue mi estis Ziko Sikosek ankaŭ avant la lettre.. Li verkis "mian" libron. Sed pri tiuj temoj, ne plu nun.
Verŝajne ĉiam estis inter Esperanto kaj la lingvistiko subtila malŝato. Antoine Meillet, Otto Jespersen kaj aparte Harald Haarmann diversgrade estimis Esperanton, kaj pluraj eminentuloj de nia studofako minimume sciis ion pri Esperanto. Sed nuntempe, krom tiuj, kiuj aparte interesiĝas pri planlingvoj, lingvistoj ĝenerale ignoras nian lingvon. Pri Esperantio siaflanke oni povas citi Sikosek (Esperanto Sen Mitoj, 2a eld., pĝ. 199): "Inter esperantistoj ne maloftas granda skeptiko kontraŭ lingvistoj." Kiam PAG aperis, ankaŭ ĝi distancigis sin, iukiale, de la lingvistiko; ĝenerale oni tre ofte diskutas nian lingvon ne nur kvazaŭ la lingvistiko ne ekzistus, sed kvazaŭ aliaj lingvoj ne ekzistus. Kaj Esperanto certe ne ekzistas por la plejmulto de lingvistoj. Estas kelkaj esceptoj, kiel la brito John C. Wells, la nederlandano Marc van Oostendorp, la finno Jouko Lindstedt, por mencii nur tri, kiuj scipovas la interlingvon kaj prilaboras ĝin. Sed ili tre malmultas. Estas multo por fari!
*Mi sekvas Vikipedion pri esperantigoj de trib- kaj lingvonomoj kiam haveblas.