KIAL LINGVA NEREGULECO UTILAS

Ken Miner, Majo 2006


1.0 Enkonduko.

Lingvoplanistoj malkonsentas inter si pri multaj aferoj, sed pri unu ideo ili estas en plena akordo: nereguleco en lingvoj estas senutila. Pri tiu ĝenerala interakordo Zamenhof mem skribis:

"Tio ĉi estas ja afero tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povus eĉ esti, kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio sed simple frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj, oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? ... Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn, se li povus kontentiĝi je unu?" (Zamenhof 1989-1991: vol. 1, pĝ. 259; citita en OOSTENDORP 2001, pĝ. 213)

En ĉi tiu mallonga artikolo mi volas klarigi, kial el la vidpunkto de la informteorio, fakte nereguleco en lingvoj utilas. Por kompreni la argumenton, necesas pri ĉiu morfemo (por niaj celoj: minimuma signifa parto de vorto) de la koncerna lingvo fari la simplan demandon: kioman kaj kian informon ĝi kunportas? Ni vidos, ke (a) nereguleco provizas redundecon, kiu teorie plifaciligas komprenadon, kaj (b) en tiu senco, ankaŭ Esperanto estas neregula.

(Miaj fonemaj transskriboj — inter oblikvoj: '/' — devos esti nur proksimumaj, uzante nur E-literojn. Se mi uzus IFA/IPA-simbolojn, Via krozilo plej verŝajne ne povus legi ilin.)

2.0 Kelkaj simplaj ekzemploj.

Konsideru la anglan neregulan paron singularpluralan child /ĉajld/, 'infano'; children /ĉildren/, 'infanoj'. Rimarku la informon donatan de la diversaj morfemoj:

child: INFANO (signifo de la vorto)
children: INFANO (signifo de la radiko)
INFANO (unikeco de la sufikso -ren, kiu uziĝas nur kun child)
PLURALO (signifo de la sufikso)
PLURALO (la sonŝovo /aj/ → /i/, kiu okazas nur en la pluralo)

En la pluralo la signifo INFANO estas dufoje signata; ankaŭ la signifo PLURALO estas dufoje signata. Alivorte, la neregula sistemo estas redunda. Komparu regulan paron el la sama lingvo, father 'patro', fathers 'patroj' (pluralo):

father: PATRO (signifo de la vorto)
fathers: PATRO (signifo de la radiko)
PLURALO (signifo de la sufikso)

Ĉe tia ĉi regula kazo, la pluralo kunportas nur du informerojn. Se la orelo/okulo ne rimarkas la sufikson, la informo ne perceptiĝas.

Alia neregula ekzemplo el la sama lingvo: eat /it/ 'manĝi', ate /ejt/ 'manĝi' (imperfekto):

eat: MANĜI (signifo de la vorto)
ate: MANĜI (signifo de la vorto)
MANĜI (unikeco de la sonŝovo /i/ → /ej/, kiu okazas nur en tiu ĉi verboparadigmo)
IMPERFEKTO (la sonŝovo /i/ → /ej/)

La signifo MANĜI estas dufoje markita en la imperfekto. Komparu la regulan verbon wait /ŭejt/ 'atendi'; waited /ŭejted/ 'atendi' (imperfekto):

wait: ATENDI (signifo de la vorto)
waited: ATENDI (signifo de la vorto)
IMPERFEKTO (signifo de la sufikso)

Denove, en la regula kazo, la inflektita formo kunportas nur du informerojn. Kompreno de imperfekta tenso dependas tute de unusola signo.

3.0 Pli kompleksaj ekzemploj.

Eĉ ŝajne senutilaj verboklasoj kunportas redundan informon.

Ĉiu verbo de la hispana lingvo apartenas al unu el tri klasoj, distingeblaj per specialaj vokaloj (klasvokaloj), kiuj aperas interalie en la infinitivoj: cantar 'kanti', poner 'meti', dormir 'dormi'. Ĉiu verbklaso havas sian propran konjugacion. Kian utilon tio povus havi? Fakte, la klasvokaloj (kune kun la cetera gramatiko) kunportas informon, nur pli subtilan, ol tiu en la pli simplaj ekzemploj en 2.0.

Verbklaso I, kun klasvokalo 'a', enhavas certan aron da verboj:

amar 'ami'
expresar 'esprimi'
marchar 'promeni'
parar 'halti'
preparar 'prepari'
trabajar 'labori'
viajar 'vojaĝi'
. . .

Verbklaso II, kun klasvokalo 'e', enhavas alian aron da verboj:

aprender 'lerni'
comprender 'kompreni'
correr 'kuri'
deber 'devi'
leer 'legi'
romper 'rompi'
temer 'timi'
. . .

Fine, verbklaso III, kun klasvokalo 'i', enhavas ankoraŭ alian aron da verboj:

abrir 'malfermi'
escribir 'skribi'
interrumpir 'interrompi'
ocurrir 'okazi'
subir 'supreniri'
sufrir 'suferi'
vivir 'vivi'
. . .

Estas nenia semantika bazo por la distribuo; la sola klarigo estas historia. Sed kiam oni vidas verbon el unu el la tri klasoj (eble en iu konjugita formo), oni tuj scias, ke NE temas pri verbo el unu el la aliaj klasoj. Sekve la aro de eblaj signifoj de la verbo estas aŭtomate limigita. Ekzemple ni kreu neekzistan hispanan verbon, *macrar. Kvankam ni ne scias, kion ĝi signifas, ni scias tutan aron da aferoj, kiujn ĝi NE povas signifi (nome, ĝi ne povas havi la signifon de iuj el la verboj en klasoj II kaj III).

Sekve la infinitivoj (kune kun la aliaj klasvokalhavaj formoj) de hispanaj verboj kunportas multe da signifo, krom la signifoj de siaj radikoj.

3.0 Kio sekvas de ĉio tio?

Kompreneble ni ne rajtas diri, ke la etnolingvoj evoluis telelogie, cele por provizi komprenofaciligan redundecon. Kiom ni scias, la historiaj evoluoj de lingvoj estas hazardaj kaj sencelaj. Sed la rezulto utilas laŭ subtila maniero, provizante redundecon, kiu teorie plifaciligas rapidan komprenon en "bruoplenaj" medioj. Tio ĉi estas nur ankoraŭ alia varianto de tre malnova ideo (tute ne klarigipova tamen), ke en lingvoj, devas esti ekvilibro inter unuflanke facileco de parolado/skribado, kaj alifkanke facileco de komprenado/legado: nereguleco, kun sia redundo, faciligas nur la duan.

Sed planlingvistoj neniam serĉis tian ekvilibron; ili serĉis anstataŭe tutan forigon de nereguleco. Kiel ni tuj vidos, ili ne sukcesis.

4.0 Redundeco en Esperanto.

Nereguleco (escepte de libera variado, kiu maloftas en lingvoj) kaj redundeco estas la sama afero; kaj ankaŭ Esperanto ne eskapis ĝin. Ŝajne tiuj pioniroj, kiuj tiom parolis pri "unu signo, unu signifo" neniam rimarkis, ke iuj E-aj afiksoj — kaj prefiksoj kaj sufiksoj — restriktiĝas al nur limigita aro de radikoj. Klara ekzemplo estas '-ano'. Unue, '-ano' povas almetiĝi nur al substantivoj: *vidano, *frapano, *belano, *aĉano. Due, ĝi povas almetiĝi nur al substantivoj de specifa speco: tiuj, kiuj indikas arojn aŭ kapablas indiki arojn: *birdano, *manano, *ŝtonano k.s. ne eblas (almenaŭ ne uziĝas). Sekve ĉe vorto kiel 'klubano', la informo, ke klubo estas aro, signiĝas dufoje: unue en la signifo de la radiko, due en la sufikso. 'Domano' eblas nur se ni subkomprenas la ularon, kiu loĝas en la domo. Ktp.

Sekve se estus nova E-radiko, ni diru 'fisk-', kaj ni vidus la formon 'fiskano', ni ankoraŭ ne scius, kio estas fisko, sed ni certe scius, ke ĝi indikas iuspecan aron. Se aliflanke ni vidus ne 'fiskano' sed 'fiskino', mi scius, ke ĝi estas vivestaĵo. Ktp.

Prefiksaj ekzemploj inkludus:

'ek-' (kutime ne almetiĝas al substantivoj: *ekdomo, *ekarbo)
'ge-' (nur almetiĝas al vivestaĵoj: *gedomoj, *gearboj)
're-' (ne almetiĝas al substantivoj: *redomo, *rearbo)

La vorto 'geklubanoj' do redunde kunportas la jenajn informerojn:

ARECON (dufoje: la signifo de la radiko kaj la sufikso '-an')
PLURALECON (dufoje: la prefikso 'ge-' kaj la finaĵo '-j')
VIVESTAĴECON (trifoje: la signifo de la radiko, la sufikso '-an', kaj la prefikso 'ge-')
SUBSTANTIVECON (dufoje: la sufikso '-an', kaj la finaĵo '-o')

(Kaj ni eĉ ne parolis pri la akordo inter substantivoj kaj adjektivoj.)

5.0 Ĝeneraligo.

Tute senredunda homa lingvo ne eblas. Kunmetado en tia lingvo ne konus iajn ajn restriktojn, ĉar se ekzistus restriktoj, do en kunmetaĵo permesata de la restriktoj, ĉiu elemento kunportus informon pri la alia. En iu sinsekvo AB, se B povus aperi nur kun A, do B kunportus redunde parton de la informo de A.

En tute senredunda lingvo, ne eblus esprimi multajn gramatikajn kaj semantikajn kategoriojn, ĉar multaj kategorioj dependas unu de la alia: sekseco apartenas nur al vivestaĵoj; membreco nur al kolektivoj; ripeteco nur al eventoj; verbtenso nur al verboj; k. c. Nur se ĉiuj kategorioj estus sendependaj unu de la alia, povus esti tute senredunda lingvo.



BIBLIOGRAFIO:

OOSTENDORP, Marc van, 2001. "Constructed language and linguistic theory: on the notions possible, impossible, and actual language." En Klaus SCHUBERT, red., Planned Languages: from Concept to Reality. Bruselo : Hogeschool voor Wetenschap en Kunst.

ZAMENHOF, Ludoviko Lazaro, 1989-1991: Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. Tokio : Ludovikito