ĜISNUNA RESUMO DE LA TEORIO; ĜIAJ IMPLICAĴOJ POR LA KONCEPTO "RADIKO"

Ken Miner

0.0 Enkonduko

Antaŭ ol komenci pluan tipologion de paroj substantivo/verbo en ĉapitro 5, en tiu ĉi ĉapitro ni resumos la teorion kaj la trovojn ĝis nun, kaj diskutos iliajn implicaĵojn pri la tradicia esperantista koncepto de 'radiko'.

1.0 Ĝisnuna resumo de la teorio

En la unua ĉapitro, ni difinis aĵon, karakteron, kaj agon; kaj ni firmigis, sekvante CROFT (1991), ke

• prototipa substantivo ('viro','domo', 'krajono') indikas aĵon
• prototipa adjektivo ('bona', 'alta', 'ruĝa') modifas karakteron (aŭ, alivorte, modifas karaktere)
• prototipa verbo ('marteli', 'legi', 'veturi') predikatas agon.

Ni teoriumis, ke, se en iu ajn Esperanta triopo substantivo-adjektivo-verbo, nur unu el la tri estas prototipa, ĝi aŭtomate fariĝas bazformo — ĝi estas leksemo, ĝi enestas la leksikon, ĝi uziĝas statistike pli ofte, ol la aliaj formoj. La aliaj formoj normale (tamen vidu sube) deriviĝas de ĝi per ŝanĝiĝo de la finaĵo. Ekzemple en la triopo 'ruĝo'-'ruĝa'-'ruĝi', nur 'ruĝa' estas prototipa: ĝi estas adjektivo modifanta karaktere. La neprototipaj formoj 'ruĝo' kaj 'ruĝi' do deriviĝas de 'ruĝa' per ŝanĝiĝo de la finaĵo. Statistike, 'ruĝa' (kune kun ties parencaj formoj) uziĝas multe pli ofte, ol 'ruĝo' kaj 'ruĝi' (kune kun ties parencaj formoj).

Ni teoriumis plue, ke se en triopo ne ekzistas prototipa formo, tiam la statistiko (prezentanta la uzadon) determinas la bazformo(j)n. Ni trovis, ke vere stataj konceptoj (kiuj esprimas provizorajn statojn, do ne karakterojn), kiel ekzemple 'varmo'-'varma'-'varmi', neniam havas prototipan formon. La statistiko montras pri ili tre varieman konduton. Iuj emas al verbeco ('ŝati', 'forgesi', ...); tiaj estas bazaj verboj. Aliaj emas al adjektiveco ('varma', 'riĉa', ...); tiaj estas bazaj adjektivoj. Iuj emas egale al substantiveco kaj verbeco ('ĝoj-', 'soif-', ...).[1] En tiaj lastnomitaj kazoj devas esti du bazformoj, unu substantiva kaj unu verba. La teorio prognozas, ke en tiaj kazoj, troveblos aldona evidento — diferencoj de signifo — kiuj pravigos la apartajn enleksikigojn. Ekzemple en la stata triopo 'fido'-'fida'-'fidi', la substantivo 'fido' havas ekstran signifon "religia kredaro". La verbo 'fidi' NE havas tiun signifon. Rimarku, ke (1) ne estas simpla pleonasmaĵo. Ĝia signifo parafrazeblas kiel (2).

(1) Mi fidas la katolikan fidon.

(2) Mi kredas al la efiko, taŭgeco, ktp de la katolika fido.

Kaj (3) ne povas signifi (4):

(3) Mi fidas je Chomsky.

(4) Mi havas religian fidon je Chomsky.

Sekve unu fonto de nederivebleco estas certaj stataj konceptoj.

Sed ne gravas kiajn kazojn ni pritraktas: neniam ni rajtas teoriumi, ke unu formo deriviĝas de alia, se tio ŝanĝus la signifon de la radiko. Alia fonto de plureco de samradikaj bazformoj estas subgrupoj de ilovortoj kaj materialvortoj, aŭ kolektive: uzvortoj. En ĉiu tia triopo, kaj la substantivo kaj la verbo estas prototipaj. Ekzemple en la ilvorta triopo 'pagajo'-'pagaja'-'pagaji', 'pagajo' estas prototipa substantivo, indikanta aĵon, kaj 'pagaji' estas prototipa verbo, predikanta agon. En la materialvorta triopo 'vakso'-'vaksa'-'vaksi', 'vakso' estas prototipa substantivo kaj 'vaksi' estas prototipa verbo. En tiaj kazoj la substantivoj estas la bazformoj, kaj la verboj kaj adjektivoj deriviĝas de ili — tiel necesas defini la ilojn aŭ la materialojn nur unufoje en la leksiko — kun unu escepto: se la verboj uziĝas pri aliaj iloj aŭ materialoj, ol tiuj nomataj en siaj radikoj, tiam devas esti kaj substantiva kaj verba bazformoj. Tio okazas ekzemple ĉe la ilovorta triopo 'martelo'-'martela'-'marteli': ni trovis en ĉapitro 2 ke oni povas marteli per aliaj iloj, ol marteloj. Simile ĉe ekzemple la materialvorta triopo 'krono'-'krona'-kroni': ni trovis ke kronado povas okazi sen efektiva krono. Klare, 'marteli' kaj 'kroni' havas pli vastajn sencojn, ol 'martelo' kaj 'krono'. Sekve, en tiaj kazoj, kaj la substantivo kaj la verbo estas leksemoj.

2.0 Adjektivoj

Ekzistas ja adjektivaj bazformoj, kiuj estas prototipaj adjektivoj, kiel 'bona', 'ruĝa', 'alta'. En ĉapitro 1 ni vidis, ke ofte stataj konceptoj (kiuj neniam havas prototipajn formojn) esprimiĝas statistike pli ofte per adjektivoj ol per substantivoj aŭ verboj ('varma', 'riĉa', ...). Ankaŭ tiaj adjektivoj do estas bazformoj. Ĉe la ne-stataj konceptoj ĝis nun diskutitaj, t.e. ĉe uzvortoj, 'pagaja', 'asfalta' k.s. estas prototipaj adjektivoj; tamen ni jam decidis, ke ĉe plej multaj uzvortoj la substantivoj — la nomoj de la iloj resp. materialoj — estas bazformaj. Tamen kiel ni vidis, en kelkaj kazoj ni devas stipuli, ke kaj la substantivo kaj la verbo estas bazformoj. En tiaj kazoj, la adjektivoj deriviĝas aŭ de la substantivoj aŭ de la verboj. Tiaj adjektivoj do estas dusencaj: 'martela' devenas de aŭ 'martelo' aŭ de 'marteli':

(5) La martelajn tenilojn vi trovos en la bruna skatolo, la maleajn, en la nigra. ('martela' de 'martelo')

(6) Sinsekvo da martelaj kapfrapoj de lia oponanto senkonciigis la boksiston. ('martela' de 'marteli')

Neniu dubas, ke adverboj deriviĝas (en vortbazita teorio) de adjektivoj, ĉu bazaj, ĉu mem derivitaj. Sekvas, ke samradikaj adverboj povas estas dusencaj:

(7) Li martele batadis sian malamikon. (aŭ per efektiva martelo, aŭ laŭ martela maniero)

Kiel ni vidos detale poste, la plurfonta aliro (la hipotezo, ke E-vortoj povas havi pli ol unu morfologia fonto) solvas diversajn longdaŭrajn problemojn pri esperantaj adjektivoj. Ekz. 'kultura' baziĝas jen sur 'kulturo' jen sur 'kulturi'; siavice 'kulturigi', baziĝanta sur 'kultura', ankaŭ havas du leksikajn fontojn. 'Korekta' povas deveni de la verbo 'korekti', kiel en (8), aŭ esti simple la leksika adjektivo 'korekta' kiel en (9):

(8) Lia korekta laboro pri la manuskripto elĉerpis multe da tempo.

(9) Via gramatiko estas tute korekta.

3.0 Ĉu ĉiuj E-radikoj estas unusencaj?

Kiam ni decidas, ke la verba formo de ilovorta aŭ materialvorta paro estas baza, tio signifas, ke en la leksiko troviĝas kaj la verbo kaj la ilo resp. materialo. Sekvas, ke 'marteli' kaj 'martelo', 'kroni' kaj 'krono', kaj la aliaj tiaj paroj, ambaŭ estas leksemoj de Esperanto. Ĉar se ni derivus unu de la alia, ni aŭ kreus aŭ perdus iu(j)n senco(j)n de la radiko.

Efektive, tiaj ĉi decidoj detruas la tipe Esperantan koncepton de "radiko". Sed jam haveblas superinunda evidento, ke ne ekzistas en nia lingvo nur konstantsignifaj radikoj. Pensu pri la ĉiamaj problemoj pri 'korekta' kaj 'kultura' k.s., pri la distingo inter rezult-substantivoj kiel 'difekto' kontraste kun ag-substantivoj kiel 'fondo' — kaj multego alia.[2] Kaj kiel skribas WENNERGREN en PMEG:

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:

FIŜ → fiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti
POŜT → poŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto
FIN → fini = meti finon, kaŭzi finon
ORIENT → orienti = decidi la pozicion (de io) rilate al oriento
REGUL → reguli = gvidi la funkciadon de maŝino k.s. laŭ iaj reguloj

Tio ŝajnas al mi nemisinterpretebla konfeso, ke 'fiŝo' kaj 'fiŝi', 'poŝto' kaj 'poŝti' ktp devas agnoskiĝi kiel apartaj leksemoj. Tio signifas, ke ne nur ne ĉiam ekzistas konstantsignifaj radikoj (kiel en la klasika teorio), sed ankaŭ, ke estas severaj limoj je derivado (en vortbazita teorio).

Radikoj ja ekzistas. Kiu povus pretervidi, ke en triopo kiel 'fido'-'fida'-'fidi' la unua elemento ĉiam estas la sama? Sed ili laŭ la evidento havas siajn (multfacetajn) signifojn pro historiaj kialoj — kiel en la etnolingvoj. En la derivado ili ne vere rolas; vortoj deriviĝas de aliaj plenaj vortoj (krom en minoritato de kazoj, kiel 'pere', 'tuja', 'eniĝi' k.s. kie neleksikaj elementoj funkcias kiel radikoj). Pli kaj pli, dank' al niaj leksikologoj, ni konstatas, ke ne radikojn oni difinas, sed vortojn. Konsideru 'bruligis' en (10) kaj (11):

(10) Li bruligis siajn fingrojn sur la forno.

(11) Li bruligis la paperon en la kameno.

Du tre malsamaj signifoj, ambaŭ Zamenhofaj kaj ambaŭ agnoskataj en la PV-oj. Kiu povas insisti, alfronte de tiaj ekzemploj (kiuj abundas), ke la signifo de vorto estas nur kombino el la signifoj de ĝiaj konstant-signifaj elementoj?

4.0 Kio pri la pragmatiko?

Klaus SCHUBERT iam skribis (1997: 129), kun ne malmulte da miro, "Vielmehr bemühen wir uns zu verstehen, wie das Esperanto, so wie es ist, funktioniert." (Prefere ni strebas kompreni, kiel Esperanto, kia ĝi estas, funkcias.) Esperanto estas lingvistike "sovaĝa" lingvo. Sen klara morfologia strukturo, sen pli ol minimuma sintaksa strukturo, kompare kun la etnolingvoj — lingvo, en kiun oni iusence simple tradukas sian nacian lingvon, evitante nur la memtakse plej riskajn idiotismojn kaj frazeologiaĵojn — tamen ĝi funkcias! Kiel?

Laŭ la moderna pragmatiko, plej multa perlingva komunikado estas nerekta: simple dirite, oni komunikas pli ol oni lingve esprimas. Se Esperanto funkcias, ĉu eble ĝi funkcias pro tio, ke ĝiaj plejparte eŭropaj, eŭropdevenaj kaj eŭroplingve influitaj uzantoj dividas inter si riĉan pragmatikan principaron, kiu "plenumas la truojn"? Ĉu eble ni prave interpretas 'fiŝi' kaj rekonas la du signifojn de 'bruligi' pro tio, ke ni konas ankaŭ la realan eksterlingvan mondon? Sen empiria evidento, tia pretendo estus nur alia formo de la ofta kaj falsa kredo je ia "universala lingva logiko". Certe povas esti lingvoj, en kiuj oni ne esprimas la koncepton 'fiŝi' uzante 'fiŝ-' sed uzante 'boat-', 'kan-', 'hok-' aŭ 'ret-'; certe povas esti lingvoj, en kiuj oni esprimas la du konceptojn 'bruligi' tute malsame; ktp.

La ĉefa problemo pri la pragmatika demando estas laŭ mi simpla, sed virtuale ŝoka: ni vere ne scias, kiugrade Esperanto fakte "funkcias" — ĉar ni havas laŭ mia scio neniom da empiria evidento pri komprenado de E-lingvaj tekstoj. Mia forta impreso estas, ke miskomprenoj oftas en peresperanta interkomunikado; sed ni ne konstatas ilin (aŭ ne volas konfesi ilin).[3] Ni bezonas testojn pri E-komprenado. Ĝis kiam ni havos tiajn datumojn, ni ne povas hipotezi pri pragmatika rolo en la uzado de Esperanto.

Alia problemo pri la pragmatiko estas, ke tiu disciplino estas ankoraŭ juna, kaj ni ne scias, kiom da universaleco havas la pragmatikaj principoj, kiujn ni jam studis. Tiu malmulta evidento kiu haveblas, suspektigas, ke pragmatikaj principoj, kvankam ofte kredeble universalaj, povas ankaŭ esti kultur-specifaj — eĉ la plej bazaj principoj de Grice, kiujn mi diskutis en mia "Enkonduko al la pragmatiko" (legebla ĉi-reteje). Bedaŭrinde la haveblaj esploroj pri pragmatika universaleco (ekzemple la referencoj en POHL (2004)) tendencas al relative supraĵaj fenomenoj.


En la sekvonta ĉapitro ni komencos pluan tipologion de paroj substantivo/verbo.



NOTOJ

[1] Radikoj vere ne rolas laŭ mia teorio en derivado; sed ili konvene servas kiel mallongigoj de triopoj.

[2] Konvene rethavebla (dum mi skribas) estas resumo pri multaj tiaj problemoj, ANTAŬ-SOSURUMO: Fragmentoj el verkata studo pri René de Saussure de Wacha BALÁZS.

[3] Anekdote tiuteme, Sabine FIEDLER (1999: 61, pn. 36) atentigas ke 'mirblindigi' povas interpretiĝi kiel 'misgvidi'/'deflankigi'/'diri al iu la malveron'/'malhelpi al iu trovi la veron' — kaj neniu el tiuj interpretoj estis la mia, kiam mi unuafoje vidis tiun vorton! Mi interpretis 'mirigante blindigi' (figurasence). Kaj mi persone pasigis longan tempon unufoje kun sperta E-isto, kiu tute misinterpretis diron mian, ĉar li miskredis, ke 'pravigi' signifas 'igi prava'...



REFERENCOJ

CROFT, William, 1991: Syntactic Categories and Grammatical Relations: the Cognitive Organization of Information (University of Chicago Press, ISBN 0-226-12089-9; papere 0-226-12090-2).

FIEDLER, Sabine, 1999. Plansprache und Phraseologie: empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt am Main (ktp) : Peter Lang.

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.

POHL, Gabriela. "Cross-cultural pragmatic failure and implications for language teaching". Second Language Learning & Teaching 4 (2004). Rete havebla dum mi skribas.

SCHUBERT, Klaus, 1997. "Ausdruckskraft und Regelmäßigkeit : was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht". En: Humphrey Tonkin (red.), Esperanto, Interlinguistics and Planned Language. Nov-Jorko : University Press of America (Center for Research and Documentation on World Language Problems), pĝ. 117-139.