RECENZA ARTIKOLO PRI STUDOJ PRI ESPERANTO

Ken Miner

Studoj pri Esperanto, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1993. Diversaj aŭtoroj. Antaŭparolo de Zhang Qicheng. Paralele en Esperanto kaj la mandarena. 225 paĝoj. ISBN 7-5052-0078-X. Paperbindita.
Enhavo laŭ la E-aj titoloj:

Antaŭparolo Zhang Qicheng
La Idealo kaj la Realo de Internacia lingvo Hujucz
De Utopio al Scienco — La Disvolviĝo de la
Ideo Lingvo-Internacia
Honfan
Esperanto — Ĉu Eŭropa aŭ Azia lingvo? Claude Piron
Pri la Naturo de Esperanto William Auld
Malsamaj Internaciecoj de Esperanto Honfan
Elito de la Hindeŭropa Familio en Esperanto Wu Chizhe
Vortfarado de Esperanto kaj la Ĉina Lingvo Zhu Xueli
Plene Profitigi Produktivecon de Esperanta Vortfarado Zhu Xueli
Homonimoj kaj Dissplitiĝo de Plursignifaj Vortoj Wang Chongfang
Etimologiaj Duoblaĵoj en Esperanto Mikelo Rizo
ALDONO: Pri la Deveno de Esperanto Zamenhof

William Auld kaj Claude Piron estas la plej eminentaj kaj influaj el la kontribuintoj al Studoj pri Esperanto. Sed mi komencos pri la aliaj artikoloj.

La artikolo de Wu Chizhe, "Elito de la hindeŭropa familio en Esperanto" (174-187), diskutas la rolon de la hindeŭropaj lingvoj en la disvolviĝo de Esperanto. Ĝi enhavas elementajn erarojn; bedaŭrinde sur la lasta paĝo de la artikolo stakiĝas tri en la sama alineo. En la rusa, neakcentataj vokaloj malfortiĝas, kiel en la angla, do oni tiulingve ne devas "larĝe malfermi la buŝon" kiel en la false kunkomparita norma itala. Nek en latino, nek en la hispana, nek en la itala, "la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo". Fine, tute mankas al la franca vortakcenta sistemo. Sekve la aŭtoro misas pri ĉiuj siaj tri ekzemploj. Memevidente redaktoro devintus forigi tiajn supraĵajn erarojn, se diri nenion pri la lingvohistoriaj partoj de la artikolo.

La kontribuaĵo de Mikel Rizo, "Etimologiaj Duoblaĵoj en Esperanto" (208-212), estas mallonga sed utila. La aŭtoro diskutas diversajn taktikojn, per kiuj Esperanto vastigis sian radikostokon preter la haveblaj fontoj. Mi nur harfendus, ke pro laŭ mi neklara organizo de la materialo, ne estas tute evidente kiel la du klasifikadoj (unu kun 5 tipoj, la alia kun 8) interrilatas. Sed eble tiu kun 5 tipoj ne estas proponata kiel klasifikado — ĉar la aŭtoro donas nur po unu ekzemplon.

La artikolo de Honfan, "Malsamaj Internaciecoj de Esperanto" (170-173), estas esence plendo ke la "naturisma" tendenco en Esperanto pelas la interlingvon al ĉiam pli forta eŭropeco. En la alia artikolo de la sama aŭtoro, "De Utopio al Scienco — La Disvolviĝo de la Ideo Lingvo-Internacia" (119-130), li provas montri ke la Esperantismo, forturnante sian atenton de projektoj pri filozofiaj interlingvoj al la praktika problemo de lingva plureco, estis paŝo el utopiismo al scienco.

Honfan uzas la vorton "scienco" iom larĝsence. Kiel oni povas aserti, ke Zamenhof donis al la ideo de internacia lingvo "racian sciencan formon", kiam Zamenhof ne nur ignoris la lingvistikon de sia tempo (la solan ekzistantan sciencon pri lingvoj), sed eĉ konsilis al la tiama E-istaro fari same?

Mi bedaŭris vidi ke Honfan mencias Katzner (1977) kiel evidenton pri la sukceso de Esperanto. Mi uzis tiun libron en kelkaj miaj kursoj por nediplomitoj; ĝi estas nur kolekto de skribaj specimenoj, kun mallongaj notoj pri la lingvoj. Ĝi inkludas Esperanton verŝajne nur pro tio, ke la aŭtoro kredis la movadan propagandon, ke nia lingvo havas minimume 1.000.000 parolantojn.

"Homonimoj kaj Dissplitiĝo de Plursignifaj Vortoj", de Wang Chongfang (200-207), estas kompetenta kaj utila. Li klasifikas diversajn taktikojn, per kiuj Esperanto evitas tromulton de homonimoj, ekzemple per aldono de litero ('maĉo' / 'matĉo'; 'piĉo' / 'pitĉo'); konservo de radikfina -a ('firmo' / 'firmao' k.s.); sonŝovo ('talanto' / 'talento' k.s.), k.t.p. Mi persone emfazus alian faceton de tiu fenomeno: nia lingvo evitante homonimojn samtempe kreas tiom da utilaj distingoj, ke mi dubas ke iu alia eŭropa lingvo unuope observas la tutan aron de E-aj distingoj. La aŭtoro ankaŭ substrekas la svagan diferencon inter, unuflanke, unu vorto kun pluraj parencaj signifoj kaj, aliflanke, aro de homonimoj por esti evitata. Tikla afero, ĉar leksikologo vidas parencecon inter ekzemple 'benko' kaj 'banko' kiun probable malofte vidas ordinara lingvouzanto.

"La Idealo kaj la Realo de Internacia lingvo", de Hujucz (109-118), taksas Esperanton "perfekta" planlingvo, asertas ke la 16 reguloj ne havas esceptojn, laŭdas la homaranismon de Zamenhof kaj aprezas la valoron de Esperanto kiel batalilo kontraŭ la naciismo. Ĝi estas traduko de 1922a verko.

La du artikoloj de Zhu Xueli (188-193; 194-199) spegulas la fortan tendencon (kiu estas fadeno trapasanta ĉi tiun tutan kolekton) nei la eŭropecon de Esperanto. Tion oni faras komparante la Esperantan vortfaradon ofte kun la ĉina. (Bedaŭrinde la aŭtoro ripetas la gurdaĵon ke Lev Tolstoj lernis legi Esperanton en du horoj, sed almenaŭ ne asertas ion similan pri la ĉina!) Tiaj komparoj (kiuj aperas ankaŭ aliloke) estas laŭdeblaj sed lingvistike preskaŭ sensignifaj, ĉar ankoraŭ ne ekzistas eĉ unu adekvata lingvistika pristudo de la ĉina vortfarado. Por klarigi A, ne helpas kompari ĝin kun B, se ankaŭ B oni ne komprenas. Sed temante pri la deziro nei la eŭropecon de Esperanto, jen bona loko turni min al la kontribuaĵo de William Auld.

La artikolo de William Auld, "Pri la naturo de Esperanto" (158-169), estas laŭdinda kiel korektilo de verŝajne en Esperantio vasta misinformo pri la signifo de "denaska parolanto". Auld klare vidas, ke la lingvistiko ne povas trakti Esperanton laŭ la kutimaj metodoj, ĝuste pro tio, ke "denaskaj parolantoj" en la kutima senco ne ekzistas. Li eĉ ne hezitas skribi pri "grava koncepta eraro". Mi elkore konsentas. Signifas nenion ke infano unue aŭdas kaj komencas paroli en tiu kaj tiu lingvo; infanoj lernas sian lingvon precipe de iom pli aĝaj aliaj infanoj. Aldone, homo povas tute forgesi sian unuan lingvon favore al alia(j). Tio multe okazas en Israelo, Indonezio, kaj aliloke. Fine, homo kun kompleksa lingva historio povas malsukcesi akiri "denaskan" scipovon de iu ajn lingvo.

Sed rigardate kiel kritiko al la klasika teorio pri la kategorieco de esperantaj radikoj, la artikolo de Auld desapontas. Sed por ke oni komprenu klare, pri kio temas, mi devas doni iom da kunteksto. Post tio, mi revenos al Auld. (Legantoj, kiuj jam konas la temon, rajtas simple ignori la interludon.)

Kategorieco de radikoj. Eniĝante en la esperantan lingvistikan literaturon oni rapide konstatas, ke la centra problemo estas la kategorieco de radikoj. Unue mi provos kiel eble plej klare diri, kio estas la problemo, kial ĝi estas problemo, kiajn alternativojn oni proponis ĝis nun, kaj kial neniu alternativo fakte funkcias. Por pli plena diskuto vidu paragrafojn 1.1, 2.1, kaj 3.0 (kaj la koncernajn piednotojn) de mia iam reviziota "Prova sistema analizo de Esperanta morfologio" trovebla en tiu ĉi paĝaro (vidu la indekspaĝon).

La problemo. Ni unue komparu du radikojn, KOMB kaj BROS. Rimarku unue, ke la du iloj tre similas. Per ambaŭ oni ordigas la hararon. Sed gramatike ili kondutas tre malsame: ŝajnas, ke KOMB estas en si mem verbo, dum BROS estas en si mem substantivo. Kial? Rigardu la jenajn datumojn.

RADIKO: KOMB BROS
verba infinitivo: kombi brosi
nomo de la ilo: kombilo broso
nomo de la unuopa sendaŭra ago: kombo brososkrapo, brosmovo, brostiro, k.s.
nomo de la daŭra ago: kombado brosado

(1) La du verbaj infinitivoj estas samaj (oni simple aldonas '-i' al la radiko), kaj la du nomoj de la daŭra ago (oni aldonas '-ado'), estas (pli-malpli) samaj. La problemo aperas en la cetera paradigmo:

(2) Por fari el la radiko KOMB vorton por la ilo, oni devas aldoni '-il'; aliflanke por fari el la radiko BROS vorton por la ilo, oni devas NE aldoni '-il'; oni simple aldonas la finaĵon '-o'. 'Brosilo' aŭ uziĝas por nekutima brosado per ilo alia ol broso (ekzemple la fingroj), aŭ tute ne uziĝas pro sia redundeco. Tiuj faktoj estas klarigitaj, se KOMB estas en si mem verbeca, dum BROS estas en si mem substantiveca.

(3) Por fari el la radiko KOMB nomon de la koncerna unuopa sendaŭra ago, oni povas simple aldoni la finaĵon '-o'. Aliflanke por fari el la radiko BROS nomon de la koncerna sendaŭra ago, oni ne povas simple aldoni la o-finaĵon, ĉar la rezulta vorto (broso) jam signifas la ilon. Oni devas aldoni alian morfemon por specifi la naturon de la ago. Ankaŭ tiuj faktoj estas klarigitaj, se KOMB estas en si mem verbeca, dum BROS estas en si mem substantiveca.

Similaj paroj (dank' al PMEG) estas bati - marteli, haki - pioĉi, servi - sklavi, kudri - tajlori, regi - reĝi, kaperi - pirati, viziti - gasti. Ĉiun paron oni povus ekzameni per tabelo simila al la ĉi-supra. En ĉiu kazo la unua membro de la paro ŝajne havas radikon baze verban, kaj la dua, baze substantivan.

Tiom pri paroj verba radiko / substantiva radiko.

Ankaŭ estas paroj adjektiva radiko / substantiva radiko. ELEGANT kaj DAND havas similajn signifojn, sed kondutas gramatike tre malsame. Konsideru la datumojn:

RADIKO: ELEGANT DAND
adjektivo: eleganta danda
simpla verbo: eleganti dandi
nomo de la ulo: elegantulo dando
nomo de la kvalito: elegant(ec)o dandeco

Ni trovas ke

(1) Pri la adjektivoj kaj simplaj verboj ne estas malsimileco inter la du radikoj. La problemo aperas en la cetera paradigmo:

(2) Por krei nomon de la koncerna ulo, al ELEGANT necesas aldoni '-ul', ĉar 'eleganto' estus nomo de la kvalito (kune kun 'eleganteco'). Inverse, al DAND oni ne aldonu '-ul'. Se 'dandulo' entute havus signifon, ĝi eble signifus ulon, kiu havas karakterojn de dando, sen esti vera dando. Tiuj faktoj estas jam klarigitaj, se ELEGANT estas baze adjektiva radiko, dum DAND estas baze substantiva radiko.

(3) Por krei nomon de la koncerna kvalito, oni devas aldoni '-ec' al DAND, ĉar la sensufiksa formo 'dando' jam signifas la ulon. Aliflanke en la kazo de ELEGANT, la sufikso '-ec' ne estas nepre necesa: kaj 'eleganto' kaj 'eleganteco' povus esti nomo de la kvalito. Ankaŭ tiuj faktoj estas jam klarigitaj, se ELEGANT estas baze adjektiva radiko, dum DAND estas baze substantiva radiko.

Similaj paroj (dankon denove al PMEG) estas nobla - nobela, lerta - majstra, kuraĝa - heroa, proksima - najbara, dolĉa - miela.

Resume, radiko povas havi unu el tri karakteroj:

* substantiva karaktero - la radiko estas nomo de aĵo - ekzemploj: DAND, BROS
* verba karaktero - la radiko estas la nomo de ago - ekzemplo: KOMB
* adjektiva karaktero - la radiko estas la nomo de kvalito - ekzemplo: ELEGANT

Ne ekzistas problemaj paroj laŭ mia scio adjektiva radiko / verba radiko, ĉar neniu sufikso semantike interrilatigas adjektivojn kaj verbojn.

Fine, verba radiko povas esti en si mem transitiva aŭ netransitiva. Ni povas kompari DRON kaj SUFOK, semantike similajn radikojn. Oni prave diras "Li dronis" sed ne *"Li dronis sian fraton" (anstataŭe ni devas diri "Li dronigis sian fraton") ĉar 'dron-' estas netransitiva radiko. "Sufoki' aliflanke estas en si mem transitiva, ĉar ni diras "Li sufokis sian fraton." Se ni diras "Li sufokigis sian fraton" la signifo estas, ke li aranĝis ke iu alia sufoku la fraton.

Kial ĝi estas problemo? La nocio ke E-radikoj havas en si mem gramatikan karakteron estas problemo ĉar

(1.1) Ĝi estas arbitra. Estas nenia logika aŭ semantika kialo, ke ne BROS, sed KOMB, povus esti baze substantiva. Estas nenia logika aŭ semantika kialo, ke ne ELEGANT sed DAND povus esti adjektiva. Estas nenia logika aŭ semantika kialo, ke ne SUFOK sed DRON estu transitiva. La kategorieco de E-radikoj estas produkto (origine) nur de la tradukoj de Zamenhof en aliajn lingvojn en la unuaj libroj.

(1.2) Antaŭ pli ol cent jaroj lingvistoj konstatis, ke ne eblas atribui kategoriecon al morfemoj nur surbaze de "semantikaj" impresoj. Kategorieco estas lingvospecifa. Ekzemple 'esti simila' en la bardia (aŭstralia lingvo) estas plurala substantivo (irrganbala). Se A kaj B intersimilas, ili "havas irrganbala". Eĉ la haveblaj kategorioj malsamas en malsamaj lingvoj. La japana havas du specojn de verbecaj vortoj, unu tre similan al eŭropaj adjektivoj kaj la alia ne. Multegaj lingvoj tute ne havas adjektivojn; ekzemple, ĉiuj Algonkinaj lingvoj. Kelkaj lingvistoj eĉ asertas, ke ekzistas lingvoj sen distingo inter verbo kaj substantivo, kaj mi mem renkontis unu-du en kiuj la distingo vere ne estas tre klara. Skribis ekzemple Goddard (1994:15):

[E]xponents of semantic primes may have different morphosyntactic characteristics, and even belong to different parts of speech, in different languages... For instance, ONE is a kind of adjective in English, but a verb in Cayuga... INSIDE is a preposition in English, but a noun in Longgu and a verb in Cayuga.

La penado klasifiki radikojn sur nocia aŭ "semantika" bazo kondukas al cirkla rezonado ekde kiam alfrontas nin neprototipaj kazoj. Kiel skribis tre frue brita semantikisto John Lyons (1968:318):

The only reason we have for saying that truth, beauty and electricity are "things" is that the words which refer to them in English are nouns.

T.e., ni rezonas cirkle se ni asertas, (a) ke 'elektr-' estas aĵo ĉar, por indiki ĝin, ni uzas substantivan radikon; kaj (b) ke ni uzas substantivan radikon por indiki ĝin, ĉar ĝi estas aĵo.

Kiel do lingvistoj atribuas kategoriecon al morfemoj en la naturaj lingvoj? Ili ekzamenas la konduton de morfemoj en sintagmoj — en frazoj kaj frazopartoj. Tiuj kategorioj — substantivo, adjektivo, verbo — estas sintaksaj kategorioj. Ekzemple, oni scias, ke en la angla kill estas transitiva verbo, ĉar kiel ĉiuj aliaj transitivaj verboj ĝi povas aperi en frazo kun substantiva subjekto kaj substantiva objekto: The farmer kills the duckling. Lingvistoj ankaŭ ekzamenas la fleksion de la lingvo (kiu ankaŭ estas sintakse gvidata konduto). Kiel aliaj verboj, kill povas alpreni la verbajn finaĵojn -s, -ed, -ing: kills, killed, killing. Sed pri Esperanto oni ne povas uzi tiajn metodojn, ĉar la radikoj kutime ne memstaras, sed aperas kun kategoriaj finaĵoj -o, -a, -e, -i; kaj por scii la semantikajn rezultojn de la aldonado de tiuj finaĵoj, oni devas jam scii ĉu temas pri substantiva, verba, adjektiva radiko.

(1.3) Kiam finaĵo koincidas je la kategorieco de la radiko, la rezulto estas redunda: la finaĵo -o aldonas nenion al la signifo de la radiko en 'dando' kaj 'broso'; la finaĵo -i aldonas nenion al la signifo de la radiko en 'kombi'; ktp.

(1.4) La nocio ke ne nur E-radikoj havas kategoriecon, sed ankaŭ ke temas pri ĝuste la famaj tri (substantiva, verba, adjektiva), fiksas Esperanton eterne kiel Eŭropan lingvon. Kaj ĝuste tio ĝenas Auld.

Kiajn alternativojn oni proponis ĝis nun, kaj kial neniu alternativo fakte funkcias? Esence la proponitaj alternativoj ne estas solvoj, sed diversaspecaj elturniĝoj.

(2.1) Grimley-Evans (1997) proponis, ke oni derivu vortojn, ne de puraj radikoj kaj aliaj vortelementoj, sed de jam ekzistantaj vortoj. Tiel ekzemple 'dono' deriviĝas de 'doni'. La puraj radikoj ludas laŭ tia analizo nenian veran rolon; ni ne devas pretendi ke 'don-' en si mem havas verban karakteron. Ni asertas anstataŭe, ke 'doni' enestas la leksikon de Esperanto, kaj ke 'dono' ne enestas la leksikon; parolantoj derivas 'dono' de 'doni' per ŝanĝo de la finaĵo de -i al -o. Ktp.

Mia analizo en "Prova sistema analizo de Esperanta morfologio" estas ĝuste tia "vort-bazita" (angle: "word-based") teorio. Sed ĝi ne solvas la problemon. Ĝi simple transformas la problemon. Ĉar kiel ni decidas, ke 'doni' estas la fonto de 'dono' kaj ne inverse? Aserti, ke 'doni' (sed ne 'dono') enestas la leksikon estas nur alia maniero aserti, ke 'don-' estas baze verba. (Mia analizo verdire ne solvas eĉ la subproblemon 1.3 supre; sed por klarigi kial, necesus ege tro longa diskuto.)

(2.2) Schubert (1993:327) provas solvi la problemon dirante, ke la bazaj kategorioj estas nur konvencioj, sed ke tio ne gravas, ĉar homa lingvo estas nenio alia, ol konvencioj. Bedaŭrinde tia klarigo ne sukcesas. Estas vere ke lingvaj elementoj estas konvenciaj. Estas nura konvencio ekzemple ke en la angla la sonoj /b/, /a/, /k/, /s/ ekzistas kaj en tiu ordo signifas 'skatolo'. Sed konceptoj kiel "verbeco, substantiveco, adjektiveco" ne estas lingvaj, sed metalingvaj konceptoj; ili prezentas ne la konvenciojn kaj intuiciojn de parolantoj, sed tiujn de gramatikistoj kaj leksikologoj.

Schubert ankaŭ parte argumentas baze de la supozata universaleco de la tri bazaj E-aj kategorioj; tio estas simple kontraŭfakta.

(2.3) Mi mem iomete eksperimentis pri statistika solvo (vidu mian "Eksperimento pri statistika determinado de bazaj kategorioj" atingebla de la indekspaĝo). Tia solvo havas siajn mankojn (menciitajn en la mia artikolo), sed principe, mi ne vidas alie ol ke ĝi estas sur la ĝusta vojo. Sed ĝi prezentas novan problemon: la efektiva lingvouzo de E-parolantoj verŝajne ĉiam konfliktos kun la nocioj de la preskribaj gramatikistoj. Prenu kiel ekzemplon la oftan rekomendon, ke oni evitu la vorton 'alies', kaj uzu prefere 'aliula'. Se oni priguglas 'alies' oni faras 674 trafojn; 'aliula' nur 135 trafojn, inkluzive tiujn, kiuj pritraktas la demandon mem. Ĉu eble oni pli bone fartas kontrolante per la Tekstaro de Esperanto, kiu enhavas tekstojn de bonaj aŭtoroj? Tute ne: per tiu ilo, oni faras de 'alies' 41 trafojn, de 'aliula' nur 5! Tre evidente, 'alies' estas spontanea E-vorto; kiam aliflanke oni vidas 'aliula' oni tuj flaras la aromon de la pomego! Resume: la preskribaj gramatikistoj neniam plene akceptos la vivantan lingvon nek ties statistikon. Tio estas tre neverŝajna ĉe la naciaj lingvoj, kaj des malpli ĉe Esperanto, lingvo laŭ multaj ne nur planita sed planata.

(2.4) Nun ni revenu al la artikolo de Auld. Auld, kvankam li skribas kontraŭ la klasika teorio pri E-morfologio, ŝajne pretervidas la centran problemon, kiu estiĝas, se oni malakceptas la klasikan teorion: tiam ni devas klarigi alimaniere, kial ni en la ordinara lingvouzo diras 'broso' ne 'brosilo', 'kombilo' ne 'kombo', 'dando' ne 'dandulo', 'elegantulo' ne 'eleganto' (pp. tia homo). Oni povus, teorie, ĵeti ĉion tion al la kvar ventoj kaj simple diri 'brosilo', 'dandulo', 'eleganto' (por tia homo) kaj trakti indiferente ĉiujn verbradikojn laŭvole transitive aŭ netransitive, kiel supozeble okazas en la ĉina. Sed lingvistika analizo ne rajtas rekrei lingvojn; ĝi nur rajtas priskribi ilin, kiaj ili estas. Jes, mi scias, ke jam denove temas pri la "sama malnova afero"; sed la "sama malnova afero" rifuzas foriri...

Temante pri transitiveco/netransitiveco de verbradikoj, ŝajnas al mi, ke tiu distingo estas firme enradikiĝinta karaktero de Esperanto: alie, kial entute ekzistas transitiviga sufikso '-ig' kaj sentransitiviga sufikso '-iĝ'? Mi ne estas esperantologo. Sed ĉu tute ne eblas, ke LLZ mem intencis, ke la lingvo estu eŭropa lingvo? Li eble ne vidis (nu: certe ne vidis) kia lingvo povus servi kiel globa lingvo, kaj simple toleris, vole-nevole, etan abismon inter sia teorio kaj sia praktiko.

Se mi prave komprenas la pozicion de Auld, li kredas (kaj li ne solas tiurilate), ke se oni ĝuste difinas la signifon de ĉiu radiko, tiuj difinoj mem enhavos la kategoriecojn. Ekzemple se ni difinas la radikon DRON "sufokiĝi en akvo" jam ni scias, ke la radiko estas verba, kaj ne nur tio, ni scias ankaŭ, ke ĝi estas netransitiva verbo. Alivorte, ni forigu la gramatikajn kategoriojn nur por kaŝe reenporti ilin sub aliaj vestaĵoj. DRON nun estos netransitiva verbo ne ĉar ĝi eble tiel tradukiĝis en la francan, la germanan, la rusan en la unuaj libroj, sed ĉar ĝi tiel tradukiĝas mem en Esperanton! Tio vere atingus nenion. Kaj restus ĉiaokaze la demando, kiel organizi vortarojn.

Estas kelkaj aliaj menciindaj detaloj pri la Auld-a artikolo. En neniu homa lingvo (nek kompreneble en Esperanto) ĉiu morfemo havas "nur unu konstantan signifon". Tio estas misidealo, ĉar ĝi tute neas la efikojn de la pasado de tempo. Ankaŭ ne estas vere, eĉ ke E-sufikso havas konstantan saman signifon: ekz. kvankam '-uj' povas kiel sufikso signifi aŭ enhavilon aŭ arbon aŭ landon, kiel memstara vorto 'ujo' ĉiam estas enhavilo, neniam arbo aŭ lando. Fakte ĉiuj tiuj, kiuj vere volas defendi la "fundamentecon" de Esperanto, devus legi minimume Montagut (2003). Tie la aŭtoro montras, ke eĉ ne unu el la fundamentaj reguloj vere validas por la reala Esperanto!

Ankaŭ ne estas vere, ke en Esperanto (aŭ en iu ajn homa lingvo) "la signifo de vorto estas la sumo de la signifoj de ĝiaj elementoj". Tre gravas kompreni, ke ĝenerale ne eblas antaŭvidi la signifon de vorto. Por tion kompreni oni devas tre klare pensi. Ni ekzamenu ekzemple kombinojn el du substantivoj S1 kaj S2; ŝipvortoj tre uzeblas por tia celo.

'Vaporŝipo' estas ŝipo movata de la forto de vaporo. Sekve ni donu al ĝi semantikan strukturon (1):

(1) [S2 movata de la forto nomita de S1]

'Veloŝipo' tamen ne havas la semantikan strukturon (1); ĉar 'veloŝipo' ne estas movata de la forto de veloj, sed de la forto de la vento pere de veloj. Al 'veloŝipo' ni do donu semantikan strukturon (2):

(2) [S2 movata de forto pere de tio nomita de S1]

Parenteze ni rajtas tuj scivolemi, kial ne ekzistas *'ventoŝipo' tute paralela al 'vaporŝipo'. La logikamantoj inter la esperantistaro havus bonan argumenton, anstataŭigi 'veloŝipo' per 'ventoŝipo', ĉar tiel la semantika strukturo (1) servus por ambaŭ vortoj. Sed Esperanto havas la vortostokon, kiun ĝi havas, pro historiaj, ne logikaj, kialoj, samkiel aliaj lingvoj.

Nun 'aviadiloŝipo': logike, 'aviadiloŝipo' povus esti ŝipo movata de la forto de aviadilo(j); sed ne, ĝi estas ŝipo kiu portas aviadilojn; do havas semantikan strukturon (3):

(3) [S2 kapabla porti tion nomatan de S1]

Per (3) ni kredeble fine trovas semantikan strukturon, kiu taŭgas por kelkaj aliaj ŝipospecoj: 'gasoŝipo', 'karboŝipo', 'konteneroŝipo', ks. Sed vere ne, ĉar 'aviadiloŝipo' ne estas iu ajn ŝipo, kiu hazarde portas aviadilojn, sed estas milita ŝipo, kaj plue ĝi ebligas al la aviadiloj forflugi de, kaj surferdekiĝi al, la ŝipo. Sekve (3) vere ne taŭgas por 'aviadiloŝipo' same kiel por la aliaj menciitaj ŝipospecoj.

'Drakoŝipo' estas nek ŝipo kapabla porti drakojn, nek ŝipo movata de la forto de drakoj, sed iama skandinava remŝipo kun draka kapo ĉe la pruo.

'Spacoŝipo' logike povus esti ŝipo havanta multe da kargospaco, sed ĝi anstataŭe estas veturilo por interplaneda spaco; kaj plue, ĝi eĉ ne estas ŝipo laŭ la kutimaj difinoj temantaj pri akvoveturilo.

Rapide evidentas, ke oni tute ne povas ĝeneraligi per semantikaj strukturoj.

Ni konsideru diversajn seĝojn: 'brakseĝo' estas seĝo, kiu havas brakojn (sed ne verajn brakojn!); kaj 'klapseĝo' estas seĝo, kiu havas klapon. Sed 'beboseĝo' tamen ne estas seĝo, kiu havas bebon, sed seĝo por bebo (ĝi restas beboseĝo ankaŭ kiam ĝi ne enhavas bebon). 'Ferdekseĝo' ne estas seĝo, kiu havas aŭ portas ferdekon sed seĝo kiu uziĝas sur ferdeko. 'Tolseĝo' estas seĝo fabrikata parte el tolo.

Estas miloj da sensistemaj ekzemploj. 'Pravigi' ne signifas 'igi prava'. 'Ĝeneraligi' ne (kutime) signifas 'igi ĝenerala'. 'Knabino' ne estas ina knabo. 'Ĉarumo' kaj 'movado' estas tre specifaj aferoj. 'Tenilo' ne povas esti tenajlo nek mano, kvankam ambaŭ tiuj estas iloj por teni. 'Ovaĵo' ne estas ajna aĵo rilata al ovo, sed omleto. 'Konstruaĵo' estas ne ajna konstruita afero, sed tegmentita ŝirmejo. Inverse, ne ĉiuj iloj havas il-sufikson: 'martelo' kaj 'pagajo' estus ekzemploj. Kaj nenio en 'remilo' indikas al ni, ke pri kanuo aŭ kajako oni uzu ne 'remilo' sed 'pagajo' pro la manko de remilingo.

Vere ne necesas plua diskuto. Evidente, parolantoj lernas la signifojn parte sendepende de la kombineroj — sed nur parte, ĉar apenaŭ kredeblas, ke ekzemple 'drakoŝipo' povus signifi tion, kion signifas 'dentobrostenilo'. La situacio estas facile komprenebla: la vortelementoj kutime sugestas la signifon, sed por scii la efektivajn signifojn de novaj vortoj, oni devas apliki pragmatikajn principojn kaj sciojn pri la reala mondo. Malnovajn vortojn oni plej ofte simple parkerigas. Ofte necesas ankaŭ scii ion pri la historio de la koncerna lingvo.

Mi turnu min nun al la kontribuaĵo de Claude Piron. Certe la plej utila artikolo en la libro, ĝi sole kaj senhelpe pravigus la prezon (kiu ĉiaokaze ne estas alta). Detale kaj klare li montras, ke Esperanto ne estas unuspeca lingvo, sed samtempe apartenas al pluraj lingvotipoj (kiel fakte kondutas plej multaj naturaj lingvoj). Lia agnosko de tri tipologiaj niveloj en Esperanto tre utilas.

Mi nur aldonus, ke tradicie en la lingvistika tipologio oni agnoskas ne nur la tri tipojn fleksian, aglutinan, kaj izolan, sed ekde la malfrua 19a jarcento ankaŭ la polisintezan, vaste miskomprenatan lingvotipon, kies trajtojn montras pluraj indiĝenaj lingvofamilioj de Norda Ameriko. Ĉu povus esti en Esperanto polisintezaj karakteroj? Jen temo apenaŭ prikomencita; tamen en paragrafo 10.1 ("Enverbigitaj substantivoj") de mia "Prova sistema analizo de Esperanta morfologio" estas tiutema materialo. Tradicie, enverbigado de substantivaj elementoj estis konsiderata polisinteza trajto; sed ĝi fakte tre vaste troviĝas, ankaŭ en Esperanto: 'manpremi', 'velurtegita', 'kapdolori', 'folifalado', 'anasiri', 'matenmanĝi' estas ekzemploj. Tamen la vera ŝlosiltrajto de la polisintezaj lingvoj estas ne tio, sed leksikaj afiksoj. Ekzemple en la menomena (norda centra algonkina lingvo), la konceptoj 'urso', 'ligno' kaj multaj aliaj tiaj esprimiĝas nur per afiksoj!

Mi persone tre ĝojas pro tio ke Piron tolereme distingas inter la "aŭdaca" lingvouzo kaj la "konservema". Mi nepre membras en la "aŭdaca" skolo almenaŭ pri la vortoj 'alies' kaj 'aliel'. Sed mi ne tiom uzas 'aliel' kiom 'alies' ĉar por la unua signifo haveblas alternativoj kiel 'alimaniere' kaj 'alie'. Ne haveblas konvena alternativo por 'alies'. La "de alia (persono)" rekomendita en PMEG estas malgraciega, kaj "aliula" ne enradikiĝis. Por iom da statistiko vidu en 2.3 ĉi-supre.

La implicitaj argumentoj de la preskribaj gramatikistoj kontraŭ tiuj vortoj havas la jenan strukturon:

Premiso 1: Se oni uzas 'aliel' kaj/aŭ 'alies' oni efektive faras tabelradikon el 'ali-', kiu estas fakte nur ordinara radiko.

Premiso 2: Se oni faras tabelradikon el 'ali-', absurdaĵoj rezultas.

Konkludo: Oni devus ne uzi 'aliel' kaj 'alies'.

Sed de kie venas premiso 1? Ĉu estas vere, ke tiuj E-istoj, kiuj uzas 'aliel' kaj/aŭ 'alies' konsentus, ke ili intencas meti 'ali-' inter la tabelvortajn radikojn, kaj aŭtomate devontigas sin uzi ankaŭ 'aliu', 'alio', 'aliam', 'alial', kaj 'aliom', kaj uzi 'alia' kaj 'alie' kun tute novaj signifoj? Ne laŭ mia scio. Premiso 1 venas pure el la konvinko, ke ideala lingvo estus "logika".

Logikaj (plan)lingvoj ja ekzistas: loglan, lojban, reformitaj versioj de tiuj, kaj aliaj. Ili daŭre ŝanĝiĝos kaj plinombriĝos, ĉar la formala logiko mem progresas kaj disbranĉiĝas, samkiel la matematiko, kiu parencas al ĝi. Sed supozeble tiuj, kiuj uzas la terminon "logika" temante pri lingvoj, ne celas la formalan logikon. Kion do ili celas? Kiom mi povas vidi, ili celas ĝuste tion, kion la idistoj volis fari el Esperanto, ne komprenante, ke plena konsekvenceco ne eblas en lingvoj (ekster la tipo de lojban k.s.), ĉar lingvoj komunikas multon pli, ol nur iliaj vortoj kaj frazoj komunikas (vidu mian "Enkonduko al la pragmatiko" atingebla de la indekspaĝo). Ekzistas eĉ lingvoj, kiuj malhavas vorton por 'kaj'! tamen komunikas konjunkciadon. Multa perlingva komunikado estas nerekta.

Ŝajnas al mi, ke tiuj, kiuj pri lingvaj demandoj konstante pretendas bazigi sin sur "la logiko" havas devon diri al ni, precize kion ili volas diri per tiu termino. Alie temas pri daŭre moviĝanta pafcelo, kiun neniu povas trafi.

REFERENCOJ

Goddard, Cliff, 1994: "The Search for the Shared Semantic Core of All Languages" = ĉapitro 1 de Cliff Goddard & Anna Wierzbicka (red.), Semantic and Lexical Universals: Theory and Empirical Findings. Amsterdamo: John Benjamins.

Grimley-Evans, Edmundo, 1997: "Vortfarado", La Brita Esperantisto (marto-aprilo, pp 57-59). Rete dum mi skribas, havebla ĉe http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/vortfarado.html.

Katzner, Kenneth, 1977: Languages of the World (Routledge; rev. 1986; plurfoje represita.)

Lyons, John, 1968: Introduction to Theoretical Linguistics (Cambridge University Press)

Montagut, Abel, 2003: "La dek ses fundamentaj malreguloj" en La Deka Logo (Omaĝe al Liven Dek), Inko. Havebla ĉe http://www.esperanto.nu/eLibrejo/.

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Versio 12.2 de la 18-a de Decembro 2003. Rete havebla ĉe http://www.bertilow.com/pmeg/index.html.

Schubert, Klaus, 1993: "Semantic compositionality: Esperanto word formation for language technology", Linguistics 31, pp 311-365.