Sendu al mi komentojn

Vendrede, 30a Aprilo, 2004.

Citaĵo de la monato:

If individual gravitons cannot be observed in any conceivable experiment, then they have no physical reality and we might as well consider them non-existent.

Freeman J. Dyson, en librorecenzo.

Eble ili havas nefizikan realon, kiel la monda lingvoproblemo ...

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 29a Aprilo, 2004.

ĈU FOJFOJE VI TRO EBRIIĜAS? Jen rimedo. Vidu la bildon ĉi-maldekstre; tio nomiĝas tabasco*, regiona produkto de Avery Island, Luiziano, Usono, el akregaj kapsikoj, speciala salo de la regiono, kaj distilita natura vinagro; poste oni aĝigas ĝin en specialaj ujoj (sendube el fortikigita plumbo...). Iru al via loka nutrovarejo; eble vi trovos ĝin.

Se jes, aĉetu boteleton da, kaj konservu ĝin kontraŭ krizokazoj. Oni simple skuverŝas kelkaj gutojn en glason (eble dek gutojn, en ekstremaj kazoj), aldonas unu-du centimetrojn da akvo, kaj rapide trinkas. Ĝi kaŭzas fortan senton de malebriiĝo.

Ĝi ne efektive malebriigas (nenio tion faras, laŭ mia scio). Tabasco nur kaŭzas senton de malebriiĝo (preskaŭ ekzakte kiel la moderna edukado kaŭzas senton de edukiteco); ĉar la cerbo ekpriokupas sin pri la langa kaj gorĝa fajroj, kaj ĉesas atenti pri la ebrieco.

Tabasco ankaŭ bone gustas sur kirlitaj ovoj, se oni jam atingis tiun stadion de la vivo, kiam kirlitaj ovoj enuigas...

*La nomo tabasco devenas verŝajne de tiunoma provinco, aŭ subŝtato, de Meksiko.
reen al la indekspaĝo

Marde, 27a Aprilo, 2004.

Por Christopher Hitchens

La ejo ŝajnas fremda ejo,
ne la sama ejo, kie mi naskiĝis;
iel alieje, mi nun vidas,
mi plenkreskiĝis.

Heraklito pri rivero:
kaj eĉ en ejo preskaŭ sen amikoj (jes!)
se pri rivervojaĝo temas, eblas
ne abdikoj.

Heraklito (Fragmento 12, Arius Didymus ap. Eusebium P.E xv.) skribis ke "sur tiuj, kiuj paŝas en samajn riverojn, fluas malsamaj akvoj" (verŝajne ne kiel kutime tradukite, "oni ne povas dufoje paŝi en saman riveron"...)

reen al la indekspaĝo

Lunde, 26a Aprilo, 2004.

TRADUKOJ ALILINGVEN DE LIBROJ JAM MENCIITAJ EN MIA BLOGO. De nun mi intencas aldoni traduktitolojn de la anglalingvaj verkoj, kiujn mi mencias en mia blogo. Jen mi listigas la originale anglalingvajn (krom ĉe Benjamin Franklin) librojn menciitajn antaŭe en mia blogo ekde la komenco, kune kun iuj tradukoj alilingven, ĉefe francaj, germanaj, kaj hispanaj, kiom mi povis sciiĝi. La ordo laŭas la familinomojn de la aŭtoroj. En rektaj krampoj estas la datoj de la mencioj.

• Robert Alter, The Art of Biblical Narrative. NovJorko: Basic Books (1981; represita 1983); ISBN: 046500427X [28 Aŭgusto 2003]
L'art du récit biblique: Bruselo: Lessius (1999)

• Agnes Arber, The Mind and the Eye: A Study of the Biologist's Standpoint. Cambridge University Press (1954; represita 1985); ASIN: 0521313317; ISBN: 0521313317 [29 Septembro 2003]
Sehen und Denken in der biologischen Forschung: Rowohlt (1960); ISBN: B0000BFWTY

• Stephen Vincent Benét (1898-1943), John Brown's Body (1928) Ofte represita. [22 Marto 2004]
Тело джона брауна. Ann Arbor, Michigan : Ardis (1979). (Ruslingva traduko! La unusola traduko, kiun mi trovis)

• George Boole (1815-1864), An investigation into the Laws of Thought. Londono : Walton & Maberly (1854). Oftege represita. [17 Oktobro 2003]
Les lois de la pensée. Éditeur : Vrin (1992). ISBN: 2711610624.
Investigación sobre las leyes del pensamiento. Madrido : Paraninfo (1982).

• Jeremy Campbell, The Liar's Tale: a History of Falsehood. NovJorko & Londono: W.W. Norton & Company (2002); ISBN: 0393323617 [30 Julio 2003]
(tradukojn mi ne trovis)

• Ananda K. Coomaraswamy (1877-1947), Time and Eternity. Ascona, Svislando : Artibus Asiae (1947). Ofte represita. [17 Novembro 2003]
El tiempo y la eternidad. Madrido : Taurus (1980); Barcelono : Kairós (1999).

• Richard Dawkins, The Selfish Gene. Oxford University Press (1976). [12 Novembro 2003]
Le Gène égoïste. Parizo : A. Colin (1990); Parizo : Editions Odile Jacob (1996).
Das egoistische Gen. Rowohlt Tb. (1996). ISBN: 3499196093
El gen egoista: las bases biológicas de nuestra conducta. Barcelono : Salvat (1986).

• Charles Dickens, Martin Chuzzlewit (1843-4) Oftege represita. [19 kaj 24 Januaro 2004]
Vie et aventures de Martin Chuzzlewit Parizo : Hachette (1879).
Martin Chuzzlewit Leipzig : Insel Verlag (1928).
Vida y aventuras de Martin Chuzzlewit Mataro : Ediciones de Intervención Cultural (2003).

• Charles Dickens, Nicolas Nickleby (1839) [23 Aprilo 2004]
Nicolas Nickleby Parizo : Gallimard (1966).

• Benjamin Franklin: La aŭtobiografio de Benjamin Franklin. Multegaj eldonoj; haveblas rete. Fakte ĝi unue aperis en la franca, en Parizo en 1791, kaj tradukiĝis en la anglan en 1793, kaj tiulingve aperis en Londono. [7 Oktobro 2003]

• P. D. James, The Black Tower. NovJorko : Scribner (1975). [24 Januaro 2004]
Meurtre dans un fauteuil. Parizo : Mazarine (1986); Parizo : Fayard (1987); Librairie générale française (1989).
Der Schwarze Turm. Tübingen : Wybderlick Verlag (1982)
La torre negra. Buenos Aires : Javier Vergara Editor, 1981; Barcelono : Versal (1988)
La torre nera. Milano : Biblioteca Universale Rizzoli (1987).

• Paul Johnson, Art: A New History. Harper Collins (2003). ISBN: 0060530758. [8 Oktobro 2003]
(tro nova por esti jam tradukita)

• C. S. Lewis, Studies in Words, Cambridge University Press, 2a eld. (1967). [18 Decembro, 2003]
(mi ne trovis tradukojn)

• Arthur O. Lovejoy (1873-1962), The great chain of being: a study of the history of an idea. Cambridge, Mass., Harvard University Press (1936) [12 Novembro 2003]
Die grosse Kette der Wesen: Geschichte eines Gedankes. Frankfurt am Main : Suhrkamp (1993).

• Arthur O. Lovejoy (1873-1962), Essays in the History of Ideas. Baltimoro : Johns Hopkins Press (1948). [12 Novembro 2003]
Kannen no rekishi. Tradukis Nobuo Suzuki. Nagoya : Nagoyadaigakushuppankai (2003).

• John Ruskin (1819-1900), The Ethics of the Dust. Londono : Smith, Elder & Co. (1866). Oftege represita. [7 Septembro, 2003]
Chiri no rinri. Tradukis Kobayashi Ichiro. Tokio : Genkosha (1900).

• Jack Stillinger, Multiple Authorship and the Myth of Solitary Genius. Oxford University Press (1991) [27 Februaro 2004]
(mi ne trovis tradukojn)

• Mark Twain, Life on the Mississippi. Boston: James R. Osgood and Company (1883). Rete havebla. [23 Novembro 2003]
La Vie sur le Mississippi. Parizo : Payot, 1992.
Leben auf dem Mississippi. Berlino : Verlag Neues Leben, 1969
Viejos tiempos en el Misisipí. Barcelono : Bosch, 1979

• Peter K. Unger, Philosophical Relativity (1984; represita de Oxford University Press en 2002) [5 Januaro 2004]
(mi ne trovis tradukojn)

• Immanuel Velikovsky (1895-1979) [ĉiuj 21 Novembro 2003]:
Worlds in Collision. Garden City, NovJorko : Doubleday (1950).
Mondes en collision. Le Jardin des Livres (2003).
Welten im Zusammenstoss. Frankfurt/M : Ullstein (1994).
Mundos en colisión. Meksiko : Diana (1980).

Ages in Chaos. Garden City, NovJorko : Doubleday (1952).
Oedipe et Akhenaton. Collection : Les Enigmes de l'univers (1992). ISBN : 2221048563
Vom Exodus zu König Echnaton. Zeitalter im Chaos. Umschau, Ffm. (1981). ISBN: 3524690122
Siglos caóicos. Meksiko : Diana (1983).

Earth in Upheaval. Garden City, MovJorko : Doubleday (1955).
Les grands bouleversements terrestres. Parizo : Stock (1982).
Erde im Aufruhr. Umschau, Ffm. (1980).

• Steven Weinberg, Dreams of a Final Theory. Hutchinson Radius (1993). [15 Decembro 2003; 17 Januaro 2004]
Le Rêve d'une théorie ultime. Parizo : Editions Odile Jacob (1997)
Der Traum von der Einheit des Universums Goldmann, Mchn. (1995) ISBN: 344212641X

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 25a Aprilo, 2004.

LA MULTAJ SIGNIFOJ DE 'NI'. Lingvistoj havas malbonan kutimon: ili emas atenti nur tiujn lingvajn fenomenojn, kiuj gramatikiĝis en tiu kaj tiu lingvo. Ĉiu, kiu lernis baznivelan kurson pri la lingvistiko, konas la distingon inter 'ni' inkluziva kaj 'ni' ekskluziva, ĉar multegaj lingvoj gramatike distingas inter la du. La 'ni' inkluziva inkludas la alparolaton: "Ni iru al kino!" (vi kaj mi, eventuale ankaŭ aliaj). La 'ni' ekskluziva ekskludas la alparolaton: "Ni vojaĝis al Luksemburgo" (mi kaj mia edzino, ekzemple, sed ne vi).

Sed estas pli da ni-oj, ol nur tiuj du. Unu estas la "reĝeca ni": en la vortoj de PIV2 "mi, kiel reprezentanto de supera instanco": reĝo diras ekzemple "Ni decidis, ke..." (Reĝina Viktorino fame rimarkis pri ia ofenda humuraĵo: "We are not amused.") Eseistoj kaj sciencverkistoj ofte uzas tiun 'ni': "En nia kadro...", "Niaj rezultoj montras, ke..." (kvankam temas nur pri unu aŭtoro).

Alia 'ni' ofte uzata de eseistoj kaj sciencverkistoj signifas "mi kaj la leganto": "Nun ni konsideru alian ekzemplon..." Tiu 'ni' similas al la 'ni' inkluziva ĉi-supre menciita, sed ne povas inkludi aliajn personojn, ol la verkanto kaj la leganto.

Ankoraŭ alia 'ni' troviĝas en diroj kiel "Ni tre profitis de la teleskopo Hubble." Rimarku, ke homo tion skribante povas eĉ ne esti sciencisto: tiu 'ni' teorie signifas "la tuta homaro" sed zorga pripensado montras, ke tio fakte ne eblas; estas laŭlitere nepenseble, ke analfabeta rizkultivisto iamaniere ajn dum sia vivo profitis de la teleskopo Hubble (ties posteuloj eble jes).

Fine, ekzistas verŝajne misterecaj kaj porokazaj uzoj de 'ni'. Lastatempe mi ĉeestis grupdiskuton pri la milito kiel ĝenerala homara problemo. Unu partoprenanto asertis, ke "ni ĉiam dum milito demonigas la malamikojn." Kiuj estis tiu 'ni'? Ĉu la malamikoj ne ankaŭ demonigas 'nin' dum milito? Ŝajnis do, ke 'ni' en tiu aserto signifas "ĉiuj homgrupoj" aŭ eble "ĉiuj nacioj". Sed la sekva aserto de la partoprenanto estis, "Ekzemple, dum la 2a Mondmilito ni demonigis la japanojn." Do finfine, mi ne povis elcerbumi, pri kio temis ties uzado de 'ni'...

reen al la indekspaĝo

Sabate, 24a Aprilo, 2004.

"MI SIMPLE KONSERVIS ĜIN." Ofte oni diras, ke mi ne legas modernajn aŭtorojn, sed fakte plaĉas al mi kelkaj. Ĉefe oni devas turni sin al la modernuloj, ĉu ne, por trovi puran humurverkadon — P. G. Wodehouse ekzemple, aŭ Peter De Vries.

Unu el la plej amuzaj romanoj de De Vries estas Reuben, Reuben (Bostono: Little, Brown (1964); ĝi povas ridigi la leganton ĝis larmoj. (Ĝi fariĝis kinofilmo, bedaŭrinde malbona; ankaŭ teatraĵo, "Spofford", 1968, baziĝis sur ĝi.)* En Reuben, Reuben rolas maljunulo, Frank Spofford, kiu loĝas en modernigita urboparto kiu lastatempe fariĝis tre laŭmoda, kaj plenas je trotuarkafejoj kaj bele vestitaj junaj komercedzinoj. Frank hazarde posedas malnovegan aŭton, Ford Model T en bona kondiĉo (vidu la foton ĉi-supre); liaj samurbanoj tre admiras la kuriozaĵon, kaj ofte diras al Frank: "Très chic! Kie vi akiris tian mirindaĵon?" Li ĉiam respondas lakone: "Mi simple konservis ĝin."

Jen Ford Model A. Mi havis unu tian dum mia juneco (mi plenkreskis en la subŝtato Florido, kie abunde troviĝis tiutempe — mi ne scias kial; eble pro la duontropika klimato — malnovaj aŭtoj). Nenio plu en la mondo sonas kiel la komforta knalado de tiu simpla motoro. Mi stulte (malkiel Frank Spofford) ne konservis la trezoraĵon, sed forvendis ĝin en la 50aj jaroj ($75 mi ricevis laŭ mia memoro).

*Strange, mi ne trovis tradukojn alilingven de tiu romano.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 23a Aprilo, 2004.

uste post la tago, kiam mi senzorge menciis al mia edzino, ke Dickens neniam kreis bonkoran negociston, mi komencis legi Nicolas Nickleby (lian trian romanon, post The Pickwick Papers kaj Oliver Twist; ĝi fariĝis filmo en 1947 kaj en 2002, kaj 9-hora teatraĵo de la Royal Shakespeare Company en 1980). En tiu romano rolas du bonuloj, la fratoj Cheeryble, kiuj dungas la junan Nicolas en sian firmaon.

Sed mi nekglektis la distingon inter la industrio kaj la komerco. Kion Dickens malŝatis, estis la industrio. La fratoj Cheeryble estis teksaĵeksportistoj, ne manufakturistoj. Kompreneble, sen manufakturado, estus nenio por eksporti; tamen verŝajne por Dickens la negocistoj pri jam ekzistantaj produktoj estis malpli kulpaj (ekz. pro poluado de la medio), ol la fabrikantoj. (Per simila logiko, mi preferas esti karnomanĝanto, ol bestobuĉisto.)

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 22a Aprilo, 2004.

Mi rimarkas, ke nun oni klopodas revivigi Ezra Pound.

Necesas pli da tempo, rehabiliti iaman faŝiston, ol iaman komuniston.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 21a Aprilo, 2004.

Jen malbona (vi legos kial) foto de la elektrenergia centralo de mia urbo.

La frua kinaktoro kaj komediisto Groucho Marx fame rimarkis, ke li ne volus aliĝi al klubo, kiu akceptus lin kiel membron. Simile mi sentis, pri la kontraŭ-terorista sekureco, kiam mi faris tiun foton. Jen la rakonto —

Tre amuzis min ke unu el miaj nepinetoj, kiam ŝi iom pli junis ol ŝi nun estas, nomis la centralon "nubofabriko". Do mi ĉiam planis foti la "nubofabrikon", kaj kune kun la foto konservi la memoron de ŝia sagaca diraĵo. Do antaŭ du semajnoj mi veturigis al la centralo. Mi trovis, ke pro ĉenbarilo tute ĉirkaŭ la centralo, je distanco de eble 0,8km, mi ne povis kapti bonan foton (mia fotilo estas simpla kaj sen potenca zomilo); tamen mi staris ĉe la barilo kaj fotis la centralon kelkfoje tra la barilo.

Tiam mi rimarkis, ke gardista kamiono rapide alvenas min. Nun mi estas en kaĉo, mi pensis al mi; kaj fakte, la gardisto demandis, kion mi faras. Ĝis tiu momento mi ne pensis pri tio, ke nuntempe suspektinde aspektas homo fotanta elektrenergian centralon. La gardisto ree pridemandis: Kion vi faras? Kaj mi ruĝvange devis klarigi pri mia nepineto kaj la "nubofabriko".

Je mia surprizo, la gardisto tuj kredis min, kaj eĉ ne volis vidi mian fotilon, nek priserĉi mian veturilon. Bonmiene li simple adiaŭis min. Mi estus povinta esti minaculo. Kia sekuro! (Tamen, mi supozas, ke vera teroristo ne estus 67-jaraĝa blankharulo, kaj plue, havus pli bonan fotilon kun potenca zomilo...)

reen al la indekspaĝo

Marde, 20a Aprilo, 2004.

nter la rakontoj kolektitaj de la Fratoj Grimm estas unu pri lingvoj, "La Tri Lingvoj". Ĝi rakontas (mallonge) pri filo de maljuna grafo, kiu vojaĝas al Romo kaj fariĝas papo, kvankam li scipovas neniom da Latino kaj sukcesas pri solena meso nur pro tio, ke du kolomboj tiam kaj tiam eksidas sur liaj ŝultroj, kaj flustras en liajn orelojn la pravajn vortojn; ĉar kvankam la junulo ne svipovas la latinan, li scipovas la lingvon de la birdoj.

Eble malantaŭ tiu rakonto estas la vivo de Ambrozio (ĉ. 340-397), kiu protestante kaj ankoraŭ ne baptite, ordiniĝis diakono, tiam sacerdoto, tiam episkopo, ĉio en nur unu semajno!

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 18a Aprilo, 2004.

DENOVE PRI "DESUPRISMO". Radio Polonia raportis lastatempe* pri artikolo de Dalmaŭ Valles, en la lasta numero de "Kataluna Esperantisto", pri la temo, ke "kaze de pli aŭ malpli hasta disvastiĝo Esperanto efikus kiel ĉiu alia [tiel] nacia lingvo... kaj prenus la trudan funkcion rilate al la ceteraj lingvoj." La raporto referencis ankaŭ similavertan artikolon de Jardar Egessbo Abrahamsen en la 5-a pasintjara numero de "Norvega Esperantisto". Mi do certe ne estas la unusola, kiu tiamaniere pensas (vidu la 19an de Marto, 2004).

(Vere mi miras je la nuntempa libera sinesprimado inter E-istoj. Dum mia juneco en la 60aj jaroj, Esperantio vere estis — se uzi la vortojn de Valles — "unuarba, unuvesta, unumora, unupensa". Oni ne timu pli da bunteco. Afero, kiu ne povas travivi pluropiniecon, ne indas travivigi.)

*Verkis Barbara PIETRZAK la raporton.
reen al la indekspaĝo

Sabate, 17a Aprilo, 2004.

KIO ESTAS "LA NUNA MOMENTO"? La koncepto 'tempo' en la fiziko havas nenian realon en la homa spertado. Ni homoj emas paroli metafore pri la tempo: aŭ la tempo restas senmova, kaj ni progresas tra ĝi, kvazaŭ tra akvo; aŭ ni restas senmovaj, kaj la tempo progresas ĉirkaŭ ni antaŭen. Oni kredus do, ke ne povas ekzisti vere scienca pritrakto pri la homa tempsento.

Sed Manfred Clynes, en interesa libro,* montras alie. "La nuna momento" (kio laŭ la fiziko aŭ estas nefinie mallonga, aŭ tute ne ekzistas — sama afero, ĉu ne?) estas por ni homoj sufiĉe ekzakta tempodaŭro: proksimume 0,2 sekundo. Oni scias tion per diversaj eksperimentoj:

1. Oni unue determinas la minimunan distancon tra kiu punkto devas moviĝi, por ke oni perceptu ĝin en alia loko; tiam oni mezuras la minimuman rapidon, kun kiu la punkto povas transiri tiun etan distancon, por ke oni perceptu ĝin mova.

2. Oni mezuras la minimuman tempon post unu decido, dum kiu oni povas fari novan decidon (neglektante la unuan).

3. Oni prezentas al subjekto sinsekve vicon da literoj, kaj mezuras la minimuman tempon, dum kiu la subjekto devas vidi ĉiun literon, por prave memori la ordon de la tuta vico.

Ĉiuj eksperimentoj donas rezulton de proks. 0,2 sekundo. Sed nur por homoj. Kaj jen la interesa afero: se oni faras tiujn aŭ similajn eksperimentojn pri ekzemple birdoj kaj insektoj, oni trovas, ke por ili la "nuna momento" estas konsiderinde malpli longa. Kaj ĝenerale, ju pli malalta la vivformo, des malpli longa la "nuna momento".

Iom da spekulativado: sekvas per ĝeneraligo, ke se ekzistas en la universo vivformoj pli altaj ol ni, ili spertas pli longajn "nunajn momentojn". Eble jen la kialo, ke estaĵoj alie en la universo ne kontaktis nin: ĉu vivformo kun "nuna momento" de, ni diru, kvin minutoj, aŭ duonhoro, povus rimarki nin?

*Manfred Clynes, Sentics: the touch of emotions. Garden City, N.Y. : Anchor Press, 1977 (laste represita 1989). Havebla en la germana sub la titolo Auf den Spuren der Emotionen. VAK Verlags GmbH (1996) ISBN: 3924077304.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 16a Aprilo, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Vere, mi ne scias kiel travivi kiel pensema homo. Mi certas, ke ne ekzistas absoluta vero. Sed kiam mi asertas, ke ne ekzistas absoluta vero, oni demandas al mi, ĉu tiu aserto mem estas absolute vera. Se mi respondas jese, la aserto neniigas sin. Se mi neas, la aserto eĉ ne indas aserti. Kion fari??

Frustrita en Fressen

Kara Frustrita:

Ajnlingve oni ne asertu ĝeneralan aserton, kiu inkludas tiun aserton mem. La filozofoj promulgis leĝon kontraŭ tio antaŭ longe. Vi devas konsideri vian aserton kiel metalingvaĵon — lingvaĵon pri subnivelaj lingvaĵoj.

Vi povas scii, kiam vi sukcesis ascendi al la metalingva nivelo, ĉar tie la aero freŝas, kaj oni ĝuas la brizojn de la pura intelekto.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 15a Aprilo, 2004.

Laŭ Sikosek "tre, tre optimisme oni povus taksi la esperantlingvanaron je maksimume 40.000 aŭ 50.000 tutmonde".

Tamen en Brazilo estas 5.000.000 da...

(Tio estas originala.)

reen al la indekspaĝo

Lunde, 12a Aprilo, 2004.

LA UNIVERSALA INTERVALO. Ĉi-maldektstre vi vidas la manieron, kiel kampara patrino en plej multaj anglalingvaj landoj vokus al sia fileto Joey [ĝów-ij], kiu estas iom for de la domo.

La intervalo estas minora trito, t.e. du tonoj en la proporcio 6:5. En mia ekzemplo la notoj estas G kaj E, sed kompreneble ne gravas la notoj, nur la intervalo; ankaŭ gravas la falo. Ludu tion ajnmuzikile aŭ kantu ĝin voĉe, kaj eble vi rimarkos, ke tiu intervalo oftegas en la kulturoj de la mondo. Ĝi rolas en la tradicia liturgio de pluraj religioj (inkluzive katolikismon); ĝi rolas en multaj spontaneaj ekkrioj en diversaj lingvoj; kune kun la majora trito ĝi estas unu el la konstrueroj de la harmonio.

En la anglaparolaj landoj almenaŭ, infanoj spontanee uzas minoran triton en sia defia mokĉanto nja nja nja / nja njaaaa nja (inter la dua kaj la tria, kaj denove inter la du lastaj silaboj, estas minora trito).

Fina ekzemplo: fervoruloj de la basbalteamo Royals, la teamo de Kansas City, spontanee evoluigis ĉanton por kuraĝigi la teamon; tiun ĉanton oni aŭdas ĉe preskaŭ ĉiu ludo de la Royals en Kansas City. La ĉanto estas Let's go / Roy - als — du minoraj tritoj sinsekve.

Kial minora trito? Neniu verŝajne scias. Mi aŭdis, ke la muzikteoriisto Manfred Clynes faris iom da laboro pri tio, sed mi ne trovis; ankaŭ strange, ke mi trovas nenion pri la afero interrete.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 10a Aprilo, 2004.

ANTAŬ DEK JAROJ okazis genocido en Ruando; nuntempe okazas procezoj kontraŭ kulpuloj, per internacia tribunalo.

Oni devus ne pretervidi, ke la ĉefa kaŭzo de la vasteco de la mortigado en Ruando estis la amaskomunikiloj — precipe, en tiu lando kaj tempo, radio. Per fajraj dissendoj, oni simple instruis al la amasoj: eliru kaj mortigu. Ĝi estas via devo! Kaj la amasoj obeis.

Ĝuste tio okazas nuntempe en diversaj landoj, preskaŭ senproteste...

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 9a Aprilo, 2004.

Ankoraŭ foton de antikva (sed ne tiom antikva — antikva signifas "kiam mi estis bebo" — do simple malnova laŭ mia difino) skribmaŝino ensendis Nuno Magalhães, rimarkante "mia avo estis ĵurnalisto kaj havis tajpmaŝinon kiu restis pulvoprenante en iu perdita ŝranko de la domo. Ĝi estas Adler Tippa, hcesar-klavara."

Kie aperas sur anglalingva klavaro 'qwerty', aperas anstataŭe 'hcesar'. Mi fakte neniam pensis pri tio, ke la qwerty-klavaro kreiĝis de angleparolanto. Tamen surprize, la leteraranĝo de la inventanto (Christopher Latham Sholes, en 1873) estis elektita NE por rapidigi la tajpadon, sed male, por ĝin MALrapidigi! Ĉar la fruaj tajpiloj ne kapablis rapidan tajpadon. La tuta historio (sed en la angla) troviĝas interalie ĉi tie.

* * *

La blogo de Mohammad Karamudini, edukisto pri biologio ĉe la Irana Edukministrejo, kiun mi menciis la 11an de Marto, nun uzadas Unikodon; ankaŭ ĝi nun havas novan adreson. Sufiĉe interesaj temoj: http://www.karamudini.org/e/.

* * *

La blogo de Christopher Culver (laste menciita la 11an de Novembro 2003) verŝajne malaperis (?).

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 8a Aprilo, 2004.

Antaŭhieraŭ mi spektis la sezonkomencan basballudon inter la New York Mets kaj la Atlanta Braves. Elstaris la en la usonaj major leagues debutanta japano Kazuo Matsui. Ke la Mets venkis 7-2 dankiĝas precipe al Matsui. Je la unua pitch li frapis home run; poste li faris du doubles, du walks, kaj tri RBI. Nekredeble!

Estis ĝojige vidi la ridetojn sur la vizaĝoj de la japaniaj amaskomunikilistoj kiuj ĉeestis. Sed fakte, ĉiuj ridetis - krom la Braves, kompreneble.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 7a Aprilo, 2004.

La sekreto de la senmorta vivo: esti eterna komencanto

(Tio estas originala.)

reen al la indekspaĝo

Lunde, 5a Aprilo, 2004.

Skribis Laurent Mariko, komentante pri mia artikolo "Kial ne reformi la anglan skribsistemon" (vidu la indekspaĝon):

La problemaro de la angla ortografio estas fakte multflanka :

Unue temas pri la malfacileco de la lernado de la ortografio fare de la denaskaj anglalingvanoj :

Ili, same kiel la francoj, devas lerni la ortografion de ĉiu vorto. Tio estas relativa malfacilaĵo, tial ke ili lernas la ortografion, en tiu periodo de la vivo, kiam oni lernas preskaŭ ĉion. La plia kvanto da informoj lernataj pro malfacilaj vortskribformoj ne estas treege multsignifa…

Due, temas pri la malfacileco de la lernado-ortografion de la ne anglalingvanoj :

Tio ne estas malfacilaĵo : Kiam mi lernis la anglan, mi ne perceptis tion kiel malfacilaĵon, tial ke mia alproksimiĝo al la angla lingvo estis unue per la skribo, tiam la identeco de la vortoj estis ilia skribata formo.

Trie, temas pri la malfacileco de la prononco de la anglaj vortoj, fare de la neanglalingvanoj :

Tio estas gravega malfacilaĵo de la angla lingvo, tial ke tiuj lernas la vortojn per ilia skribita formo.

La konsekvencoj estas pli malpli grava, depende de la konteksto de ilia lernado :

Ĉu la lernado estas lerneja, aŭ hejma, aŭ per vojaĝoj al anglalingvaj landoj.

Sed mi persone scias ke mi misprononcas almenaŭ 20 % da anglaj vortoj…

Tion mi kontrolis per vortaro, legante anglalingvan tekston. Ĉu la akcento estas mislokita, ĉu unu (aŭ pli) vokalo estas misprononcita.

La rezulto de tio estas la malfacila kompreno :

De la anglalingvanoj kiam fremduloj parolas ilian lingvo (ili havas teruran akĉenton…)

De la fremduloj kiam anglalingvanoj parolas : Ili komprenas averaĝe 10% ĝis 50% de la vortoj (tio estas mia eco, post multjara lernado), depende de la konteksto.

Ne estas malfacilaĵoj, kiam la parolantoj estas samlingvaj : ili prononcas la vortojn sammaniere (ekzemple la anglumantaj francoj…), kaj ilia mensa sonbildo estas sama.

Inter la du kaŭzoj de malkompreno (mislokeco de la akcento, aŭ misprononco de la vokalo), la plej grava, laŭ mi estas la malkono de la akcentloko.

Se la vokalo estas diftonga sed nediftonge prononcata, tuj ebla korekti.

Se la misprononcon kaŭzas la nekono de la akcentloko, ne facile eblas rekoni la vorton.

Tial, mi sugestas noti per signo (eble diferenca, se la vokalo esta diftonga aŭ ne) la akcentatan vokalon.

Alia avantaĝo estus favore modifi la mensan sonbildon.

Krom tio, eblas imagi du aŭ tri regulojn por malpliigi la oftecon de la supersignoj.

Eblaj krtitikoj al tia sugesto :

Troa balasto (pli bonas balasto ol malkompreno), plia laboro (eblas imagi programojn kiuj mem skribu la supersignojn, je la tajpado), apero de nova nekorektismo, ekzemple, se la signoj estas mislokitaj (tamen utila por profesoro, kaj multe malpli grava), malfacileco de la teknikaj solvoj (kaj aperoj de misliteroj, fenomeno ĝis nun ne konata de la angla, kiam la literaro ne estas agnoskata de la legprogramo), adaptokonsento de la anglantoj, ŝajna komplikigo de la angla…

Amike,
Laurent

Fakte mi dubas, ke mislokigado de la akcento pli nocas, ol misprononcado de la vokaloj. Persone, tio tute ne agacas min, kiam mi aŭdas mian lingvon parolatan nedenaske. Sed oni povus sondi la publikon pri tio; eble mi eraras. (Por francoj, sendube tio ŝajnas aparte granda problemo, ĉar la franca — kiel kelkaj aliaj lingvoj — malhavas akcentdistingojn.)

Ĝenerale: krei supersignon por la akcenthavaj vokaloj estas inteligenta ideo. Kiam mi unue legis la leteron de Laurent, mi ekpensis: "Bone; sed nur kiam la rusoj same faros!" Sed: ĝuste tiupunkte mi devas respondi al Laurent.

En la rusa, la vortakcento estas tute libera: ne eblas krei eĉ duoneefikajn principojn. Kaj eĉ paroli pri defaŭlta akcento estus arbitre. Tial en lernotekstoj kaj vortaroj oni ja uzadas supersignon. Tiajn lingvojn oni nomas "liberakcentaj lingvoj"; ili abundas tere.

Sed la angla ne estas liberakcenta lingvo. Ekzistas principoj; kaj fakte, SE oni bone konas la vokalsistemon, KAJ la silabostrukturon, KAJ la gramatikon, oni povas trovi la vortakcenton (kvankam restas esceptoj). Sed bedaŭrinde la principoj estas malsimplaj, kaj kutime nur lingvistoj scias ilin. Mi fakte verkis etaĵon pri tio; se mi povos trovi ĝin, eble mi adaptos ĝin al neteknika formo, por helpi al la lernantoj. Interesatoj kiuj scipovas la lingvistikon, povas legi ekzemple ĉapitron 7 de Heinz J. Giegerich, English Phonology: An Introduction (Cambridge University Press, 1992).

reen al la indekspaĝo

Sabate, 3a Aprilo, 2004.

KIEL ESTI FELIĈA EN MALFELIĈA MONDO. Vere ne necesas grandioza filozofio. Nur eta simpla kaj memevidenta principo:

Ne estas racie ĝeni sin pri tio, kion oni ne povas ŝanĝi.

Sed gravas certi, ĉu ne, ke oni efektive ne povas ŝanĝi la koncernan aferon; alie, temas pri nura eskapismo. La stulteco de la homoj estas ekzemplo. Laŭ fama bavaria kanteto:

Für die Flöh gibt es Pulver
Für die Schuh gibt es Wix
Für den Durst gibt es Wasser
bloß für d'Dummheit gibt's nix.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 1a Aprilo, 2004.

one estas sciate, ke en Kansaso estas multe da ciklonoj. En la jaro 1977 — fakte la jaro, en kiu mi alvenis Kansason — mi spertis mian unuan ciklonon, kaj en plej timiga cirkonstanco, ke mi estis nur 6 mejloj (9.6 km) for de la monstraĵo.

Du aŭtoj, plenaj je lingvistoj, veturadis hejmen laŭ Intersubŝtata Ŝoseo 70, "la superslabo" (ĝuste tiel ni nomas ĝin), okcidenten de Kansas City al Lawrence. Ni survojis reen de konferenco ie en Mizuro; la du aŭtoj enhavis fakte la tutan lingvistikan fakultaton de mia universitato. Mi veturigis unu el la aŭtoj, kaj Prof-o Rankin la alian, antaŭ la mia. En mia aŭto estis du aliaj profesoroj kaj mia edzino; en la alia aŭto, kelke pli da profesoroj.

Ege fulmotondradis, kaj jam ni sciis, per la radioanoncoj, se ne estintus evidente vide, ke ciklonminace veteris. La ĉielo en tiaj tempoj estas kovrita de nekredeble malhelaj nubegoj kaj timigas des pli, pro ĝia nura grandeco — memoru ke Kansaso estas prerio, ebena kaj vasta; estis grandega kvazaŭ duonenokta kolera ombrelo de unu horizonto al la alia. Pluvegis kompreneble, kaj nun subita hajlo, ĉiama signo de proksima ciklono.

Kaj tiam ni ekvidis ĝin, sude kaj okcidente de ni; ĝi suĉadis la teron al si supren, kiel giganta buŝo. (La ĉi-supra foto bedaŭrinde ne montras ĝuste tiun ciklonon, sed mi trovis foton de tre similaspekta.) Kaj ĝi moviĝis ĝuste en nia direkto, ĉar ĉia vetero en Kansaso moviĝas de sud-uesto nord-eosten. (Vidu la diagramon →)

La kutimaj "oficialaj" instrukcioj pri ciklonoj dum veturado estas, ke oni haltu, elaŭtiĝu, kaj trovu fosaĵon en kiu kuŝiĝi. Se ni estus farinta tion, la ciklono estus trafinta ĝuste nin! Memevidente, mi devis daŭrigi okcidenten (nur iom pli rapide nun!), tiel ke la ciklono transiru la ŝoseon malantaŭ mia aŭto. Kaj ĝuste tio okazis. Mia frunto brilis pro ŝvito kaj mia tuta korpo tremis, sed ni eskapis.

Kiam estis forpasinta la danĝero, la alia aŭto antaŭ ni haltis, kaj signalis ke ankaŭ ni haltu; ni do haltis malantaŭ la alia aŭto. Tuj Prof-o Rankin eliĝis de sia aŭto kaj venis al la nia. Vi ne kredos, kion li diris:

"Ĉu vi rimarkis la ciklonon?"

Poste per novaĵraportoj ni lernis pri la nur kelkmejla distanco inter ni kaj la ciklono.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.