Sendu al mi komentojn

30a Aprilo, 2005.

Nekredeble, jam estas la fino de Aprilo. Per la jenaj du aferoj mi ĝisas Vin ĝis Majo!

* * *

Jen koleriga afero, kiu (malkiel mia blogaĵo de la 23a), espereble ne enhavos eraron. Senĉese en la reto aperas citaĵoj sen fontoj. Citaĵo sen fonto estas tute senutila por konvinki aŭ persvadi, ĉar oni ne povas kontroli ĝin; sekve la plej falsaj citaĵoj povas milfoje ripetiĝi. En Usono antaŭ kelkaj jaroj estis skandalo pri amasmedia aserto, ke la precipa kaŭzo de mortoj inter virinoj estis edza kruelo. Tio denove kaj denove represiĝis (ne gravis ke ordinara prudento tuj suspektindigus la aserton). Fine montriĝis ke la aserto tute falsis.

En Esperantio ofte temas pri Albert Einstein. Jen la citaĵo, el kie mi plej laste vidis ĝin (la brazila Kultura Kooperativo de Esperantistoj):

Albert Einstein (profesoro d-ro, hebrea fizikisto, matematikisto, Nobelpremiito):

Por la internacia komunikado la internacia interkompreniĝo helpe de la internacia lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero. Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.

Jes, ankoraŭ en 2005 oni vidas tion. Mallonge, la ĉitaĵo ja venas de Einstein — sed de Leopold Einstein (1834-1890), frua Esperantisto! (Vidu ĉe SAT-Amikaro. Mi blogis pri tio antaŭe.)

* * *

Skribis Kunar kuraĝige pri mia baloneksperimento (26a Aprilo):

Kara Ken,

"JUNULOJ KAJ MALJUNULOJ emas al sensencaĵoj. Hodiaŭ mi faris ion, kion mi tutvive volis fari."

Ĉu tio ne estas kontraŭdira? Se vi faras ion, kion vi ĉiam volis fari, tio ja aŭtomate havas sencon. La stranga ĝenerala difino de "sensenca", kiun faras la socio ("neprofita", "ne rekte kontribuanta al kariero") ŝajnas al mi sufiĉe sensenca. Tio des pli validas, se oni konsideras, ke aktivecoj, kiuj unue ŝajne ne subtenas la mensan aŭ kapablan evoluon de homo, poste montriĝas ege fruktodonaj.

Iam inter 1986 kaj 1989 mi partoprenis en konkurso de mia vilaĝo. Infanoj afiŝis poŝtkarton al unu balono plena je heliumo. Venkis tiu, kies poŝtkarto revenis hejmen de la plej fora loko. Post kelkaj semajnoj, mi trovis en la poŝtkesto mian karton, kiun resendis afablaj homoj el GŁtersloh - urbo kelkdek kilometrojn oriente de Nordwalde. Tiel mi gajnis la duan premion - tre legindan libron pri infanoj en la tria mondo (mi rajtis elekti inter diversaj titoloj kaj prenis tiun).

Krom la ĝenerale sciinda informo, kioman distancon vojaĝas mesaĝo per balono, foje eĉ ekzistas tute malscienca motivo por tia eksperimento.

Kore salutas

DĴ Kunar

Meti poŝtkarton en la enhavilon estus bona ideo. En mia kazo, la havebla enhavilo tro malgrandis. Mi decidis iam refari la eksperimenton tamen, ĉi-somere, el Florido, kiam la vento blovos nordokcidenten. Mi preferus ke la balonoj ne flugu super la Golfon aŭ la Atlantikon.

Verdire mi ne atendas respondon ĉi-foje. Eŭropo kompreneble estas kompare kun Kansaso kaj la ĉirkaŭaj ŝtatoj dense loĝigita. La probableco ke homo trovos mian mesaĝon en mia regiono eble ne estas nulo, sed ŝajne ne tre for de nulo.

reen al la indekspaĝo

29a Aprilo, 2005.

LA MORTPUNO jam delonge ĝenas min, ĉar mi trovas preskaŭ neniom da serioza diskutado pri ĝi. Kio estas serioza diskutado pri la mortpuno? Diskutado agnoskanta, ke la apogantoj de la mortpuno plej ofte NE bazigas sin sur la tezo, ke la mortpuno deturnas homojn de hororaj krimoj, sed sur sia koncepto pri justo.

Jam scias ĉiuj, kiuj enketis la aferon, ke la mortpuno ne malplioftigas krimegojn. La koncernaj statistikoj simple ne pravigas tiun opinion (kial ne, estas alia demando). Sed multaj homoj — aparte la viktimoj aŭ parencoj de viktimoj de nepenseblaj krimoj — ne pensas pri malplioftigado de la krimo; ili demandas efektive: kio estas justa puno al eksterordinara krimego?

Kompreneble, se ne haveblas la mortkondamno, la maksimuma puno estas vivlonga enprizoneco. En Usono (pri aliaj disvolviĝintaj landoj mi ne scias, sed kredeble samas tie), la traktado de enprizonigitoj iĝas pli kaj pli humana. Kaj tio ne malbonas; sed certe oni rajtas demandi: ĉu tutviva subtenado en cirkonstancoj pli bonaj, ol la plej malbona eksterprizona vivo (pagata kompreneble de la civitanoj), estas entute puno? La opcioj de krimviktimoj reduktiĝas al la nura espero, ke la plej malbonaj krimuloj mortos en prizono je la manoj de aliaj prizonanoj (kio fakte sufiĉe ofte okazas).

Rimarku, ke la kutima moderna ideo, ke la funkcio de enprizonigo estas ne puno, sed reformado, ne aplikeblas al tiuj, kiuj neniam liberiĝos.

Plej multaj usonaj subŝtatoj nuntempe havas la mortkondamnon. Sed ekster Usono, ŝajne nur Japanio inter disvolviĝintaj nacioj havas ĝin. Kiel opinias la viktimoj en la "progresivaj" plej multaj landoj? Ĉu ili havas voĉon? Mi ne scias. Estas diable malfacile trovi (kaj interpreti) eĉ interlande komparajn krimstatistikojn, des malpli specifan informon pri la plej teruraj el la violentaj krimoj.

La precipa kialo oponi abstrakte la mortpunon estas kompreneble la ĉie akceptita doktrino, ke preferindas erare malpuni kulpulon, ol erare puni senkulpulon. Kvankam ĉiuj vidas en tio solidan fundamenton de la moderna juro, mi neniam komprenis ĝin, nek povis ĝis nun trovi adekvatan argumenton, kial la du eraroj ne estas egale maljustaj.

reen al la indekspaĝo

27a Aprilo, 2005.

ERARO!! La 23an mi blogis (vidu sube), ke la 2005-a versio de PIV2 estas nur represo de la 2002-a. Sed nov-jorka amiko Jeff Blakeslee (babileje Jeff) atentigis min, ke ĝi ja havas korektaĵojn. Li sendis al mi afiŝon datitan 26a de Marto de Don Harlow el la diskutlisto AUXLANG. Ĉu ĝi enhavas ĉiujn korektaĵojn, kiuj aperis en la fama Korektendoj.pdf mi ĝis nun ne scias. Sed ja temas pri nova eldono. Mea culpa, mea culpa.

reen al la indekspaĝo

26a Aprilo, 2005.

MI LEGIS LA ESEON DE CHRISTOPHER CULVER (vidu la lastan blogaĵon kun letero de Kunar) kaj la multajn komentojn. La disputo vere ne tuŝas min. Esperanto, por mi kaj aliaj nemovaduloj kaj nefinvenkistoj, JA kontribuas al lingva diverseco — memevidente. Ĝi aldonas ankoraŭ alian (interesan kaj unikan) lingvon al la homa lingvaro.

Estas facile distingi inter Esperanto kaj la Esperanto-movado. Eble facilas ankaŭ tro serioze trakti manifestojn; sed se temas pri manifestoj, laŭ mi la Manifesto de Raŭmo dekoble pli gravas ol la Manifesto de Prago. La fakto ke kelkaj "ŝtelis la revolucion" ne nuligas ĝian historian signifon.

* * *

JUNULOJ KAJ MALJUNULOJ emas al sensencaĵoj. Hodiaŭ mi faris ion, kion mi tutvive volis fari. Mi metis mesaĝon en plastan enhavilon, ligis la enhavilon al kvar helium-plenaj balonoj, kaj sendis ilin en la aeron. La mesaĝo petas, ke eventuala trovanto skribu al mi aŭ poŝtkarte aŭ rete. Ni vidu, kio okazos. (Mia edzino prognozas, ke mi ricevos jenan respondon: "Saluton! Ni loĝas nur kvar domblokojn for de vi. Hodiaŭ ni trovis en unu el niaj arboj aron da balonoj...")

reen al la indekspaĝo

23a Aprilo, 2005.

Sen antaŭa anonco mi ne blogis dum preskaŭ semajno, kio estas rekordo por mi. Sed estis familia krizo en Kolorado; mia edzino devis subite veturi tien kaj miaj kutimaj priokupoj provizore iom disfalis.

* * *

Jen koleriga afero. Vidu tion ĉi. Ĉu ĝi ne tekstas kvazaŭ temus pri nova 2005-a eldono de PIV2? Fakte, la vortoj "nova eldono" efektive aperas en la anonco. Sed ĝi estas nur represo de la 2002-a eldono. Konsiderante la kostegon, ŝajnas al mi ke iom pli da klareco estus en ordo. (Dankon al Teo(dor)/Sean pro la atentigo dum babileja diskuto.)

* * *

Nova versio (13.0) de PMEG haveblas: http://bertilow.com/pmeg/.

* * *

Skribis Kunar pri mia blogaĵo de la 15a Aprilo pri la naturo de la demokratio:

Kara Ken,

Kun daŭre granda intereso mi legis vian novajn blogaĵojn. La kriterioj de demokratio (15a de aprilo) jam estas interesaj; pluraj kontraŭas unu la alian, do ne estas samtempe ekstreme realigeblaj:

• libereco - egaleco (libereco kutime gvidas al diverseco kaj sekve al malegaleco)
• interdebatado - unueco kiel popolo (diversaj opinioj povas forte disigi popolon)
• regado de leĝoj - civitana saĝo (kiam leĝoj regas, multaj civitanoj ne plu uzas sian saĝecon - almenaŭ en Germanio)
• ĝenerala edukado - egaleco (ju pli da edukado okazas, des pli grandas la diferenco inter stultaj kaj inteligentaj homoj)

Sed krome mi konas ankoraŭ tute alian difinon de demokratio. Oni distingas inter demokratioj kaj diktaturoj jene: En demokratio la popolo povas forigi la regantojn sen sangoverŝado, en diktaturo la popolo nur povas forigi la regantojn tra perforto.

Tial ekzemple landoj povas senprobleme esti demokratiaj, eĉ se virinoj ne rajtas voĉdoni, dum aliaj kun oficialaj elektoj por ĉiuj povas esti diktaturoj, se ne ekzistas reala ŝanco, ke neregistara kandidato venkas.

Oni povus riproĉi, ke en kelkaj komunismaj landoj de Eŭropo sukcesis revolucioj sen sangoverŝado, sed la landoj tiam ja ne estis demokratiaj. Aliflanke ĝuste tiuj revolucioj signifis grandan ŝanĝon, ja estas konsiderataj demokratiiĝoj.

Kore salutas

DĴ Kunar
http://www.muenster.de/~kunar/

P.S.: Ĉu vi jam legis pri la lasta bato de Christopher Culver, "Why Esperanto Suppresses Language Diversity: Thoughts on Leaving the Esperanto Movement"? Kion vi opinias pri ĝi?

http://www.livejournal.com/community/esperanto/106947.html (anonco kaj diskutado)
http://www.christopherculver.com/en/writings/esperanto.pdf (PDF-dokumento)
http://www.christopherculver.com/en/writings/esperanto.php (HTML-dokumento)

Kiel kutime dankegon al Kunar pro lia serioza partoprenado en miaj mensomigroj. Komencante pri la postskribaĵo: mi fakte ne sciis pri tiu artikolo de Culver (tre rapide la Esperanta retaktiveco iĝas preskaŭ tro granda por ĝiskuri), sed mi pristudos ĝin kaj la diskuton, kaj reagos kiel eble plej baldaŭ.

Pri la demokratio: eĉ dum mi verkis miajn komentojn pri la libro de Profesoro Woodruff, mi pensis, ke necesas multe pli da detaloj. Sed mi antaŭvidis, ke Kunar sendos ion prie , kio donos al mi pretekston por daŭrigi la temon mem.

Mi konfesu unue ke mia politika pensado estas filozofia kaj teoria, prefere ol praktika kaj utila; tio rezultas de mia universitata trejnado. Mallonge, tre influis min unu profesoro, adepto de Leo Strauss kaj ĝenerale de la "Ĉikaga skolo" de politika filozofio. Estas nuntempe multe da diskutado en Usono, ĉu tiu skolo estas demokratia aŭ nedemokratia. La sama demando rilatas al mi mem. Do... kiam mi venos al iuj konkludoj, mi avizos Vin! Eble mi mortos sen alveni al iaj konkludoj ajn, pri la politiko.

Kunar prave vidas konfliktojn inter kelkaj idealaj komponantoj de Woodruff. Ofte asertas usonaj pensistoj (aparte tiuj, kiuj emas al la Dekstro), ke en Usono troveblas kiel eble plej perfektaj ekvilibroj inter ekstremoj. Mi ne povas opinii pri tio, ne konante aliajn naciojn. Sed probable neniu seriozulo malvidas la streĉitecojn en demokratiaj kulturoj; kaj oni ne forgesu la riskojn: historie, la faŝismo kreskis el demokratioj!

Kelkaj problemoj pri kiuj atentigas Kunar iom pli malseveras se ni konsideras ne nur parojn de karakteroj, sed la tutan difinon kiel koheran idealaron. Ekzemple:

Libereco - egaleco: egaleco por Woodruff signifas egalecon sub la leĝaro: principe neniu estas super la leĝaro, eĉ ne la plej potencaj homoj. Tio ja limigas la liberecon de la potenculoj. Sed se ekzistas civitana saĝo, la potenculoj ne emos misuzi sian potencon. Vorteto pri civitana saĝo: pensu momenton pri trafiksignaloj. Ne povus esti en ajna lando sufiĉe da policistoj, se ĝenerale la publiko ne memvole obeus la trafiksignalojn. La civitanoj havas sufiĉe da saĝo por kompreni, ke plej bone estas en la longa daŭro obei la trafiksignalojn, eĉ se momente tio malkonvenas. Kaj same pri multaj aliaj aferoj — ideale, pri ĉio.

Interdebatado - unueco kiel popolo: Laŭ Woodruff, en funkcipova demokratia sistemo, devas esti iu grado de unueco kiel popolo. Tiu grado ne samos en ĉiuj demokratiaj landoj. Sed denove, se ekzistas civitana saĝo, la diversaj partioj, frakcioj kaj eventuale etnoj volonte interkompromisados, taksante unuecon pli alta celo, ol siaj imanentaj preferoj. Woodruff mem uzas ankaŭ la vorton "harmonio" — la opinioj diversas, sed bone interagas, unu korektante alian, kaj evitiĝas ekstremoj.

Kiel Vi scias, se Vi atente legas miajn blogaĵojn , mi ege kontraŭas la usonan kutimon de la lastaj 50-60 jaroj, solvi ĉiujn gravajn problemojn en la kortumoj, kaj ne en la Nacia Kongreso, kie eblus malferma kaj edifa interdebatado. (Sed ja pli bone la kortumoj, ol iu diktatoro.)

Ĝenerala edukado - egaleco: por Woodruff ĝenerala edukado estas liberalarta edukado, ne (kiel tro ofte nuntempe) edukado pri specifa profesio aŭ metio. Kaj egaleco por li estas egaleco sub la leĝaro, ne alispeca egaleco. Do laŭ liaj difinoj mi ne vidas konflikton tie.

Ŝajnas al mi, ke en iuj landoj (eble Svedujo almenaŭ; kaj Aŭstralio estas laŭdire vera senklasa socio — efektive estas tio, kio Usono celis esti) alispecaj egalecoj idealas. Mi ne scias preter mia limigita legado pri aliaj nacioj. Sed laŭ mi, ĉiam estos kontrasto inter inteligentaj kaj neinteligentaj homoj (escepte se okazos iam grandskala genetika manipulado!): gravas nur, ke la leĝaro egale regas ĉiujn.

Mi emas disputi la difinon de Kunar, ke demokratio estas sistemo, laŭ kiu la ŝtatestro povas anstataŭiĝi sen sangoverŝado, kaj male en diktaturo ĉiam necesas sangoverŝado por ŝanĝi la reĝimon. Sendube io tia plej ofte en la praktiko okazas, sed mi ne vidas, ke ĝi estas esenca difina trajto. Kunar mem cedas esceptojn kaj duonesceptojn. Demokratiiĝo ofte ne estas tuja evento, sed laŭgrada procezo. Pensu ekzemple pri Sirio: Bashar al-ASAD laŭ ĝenerala opinio estas konsiderinde malpli diktatora, ol estis lia patro. Kaj komparu la nunan Ukrainion kun Ukrainio antaŭ kelkaj jardekoj. Kaj kiam simple mortas diktatoro pro naturaj kaŭzoj, neniu vere scias, kio okazos.

Estas interese, ke laŭ la PIV2-a difino diktatoro estas provizora ŝtatestro (kun absoluta povo). (Oni povus ja fari interesan studon pri politikaj kaj alie idiosinkraziaj nuancoj de PIV2-aj difinoj.)

Kion ajn ni decidu pri la rolo de sangoverŝado, mi neniel nomus demokratio iun sistemon laŭ kiu ekzemple virinoj ne rajtas voĉdoni. Tiupunkte mi emas al la esenceco de egaleco, kiel insistas Woodruff. Ni memoru ke ĉiam temas pri idealoj, ne nur faktoj. Antaŭ 1920 virinoj ne rajtis voĉdoni en Usono (strange, ili havas la rajton elektiĝi je politikaj oficoj ekde 1788!). Ĉu do antaŭ 1920 Usono laŭ la Woodruff-a difino ne estas demokratio? Tute ne. Surbaze ĝuste de la principo de egaleco, oni baraktis por voĉdona rajto de virinoj, kaj fine venkis. Same pri la fino de sklaveco antaŭe, kaj civilrajtoj de neblankuloj pli poste. Ni konkludu do: lando estas demokratio, se ĝi havas demokratajn idealojn. Tiujn idealojn provis klarigi Prof. Woodruff.

* * *

Do jen, post longa silento, la plej longa blogaĵo de mia vivo...

reen al la indekspaĝo

17a Aprilo, 2005.

ALPORTIS LA POŜTOBIRDO du interesajn leterojn. Unu, de Kunar, kiu raportis en blogaĵo de la 2003-09-15 pri siaj eksperimentoj pri Esperanto en la cirila alfabeto (vidu mian blogeron de la 7a Aprilo). La dua venis de Teodor Konopka (babileje Toeko), kiu skibis interalie:

Hodiaŭ unu babilejano — Ŝakludant' — donis al mi adreson al paĝo pri nova panslava lingvo aperinta en 2001. Nu, mi ne kredas, ke ĝi iam disvastiĝos, sed interesaĵo estas www.slovio.com. Estas anglalingvaj paralelaj tekstoj. Ĉu ekzistas samaj provoj por ĝermanaj lingvoj au romanikaj?

Vere devas esti panĝermanaj projektoj; se jes, bedaŭrinde mi ne konservis la retpaĝojn. Panromanika projekto kompreneble estis Interlingua. Unu projekto pri kiu mi havas personan sperton estis pan-barata lingvo, speco de "Sanskrito sine flexione", inventita de amiko mia, Aŝok Ŝimpi. Li tragedie mortis antaŭ kelkaj jaroj, ne tre for de mi; lia cerbmalsana filo mortpafis kaj lin, kaj lian edzinon (kiu ironie estis psikoanalizistino), tiam sin mem. La "lingvo" de Aŝok estis nur amuzaĵo eĉ, mi kredas, por li.

reen al la indekspaĝo

15a Aprilo, 2005.

KIO ESTAS LA DEMOKRATIO? Paul Woodruff, profesoro pri homsciencoj ĉe la University of Texas, verkis libron First Democracy: the Challenge of an Ancient Idea (Oxford University Press, 2004; # ISBN: 0195177185), en kiu la aŭtoro, substrekante ke la demokratio estas nur idealo, kiun neniu ŝtato ĝis nun plene atingis, nomas kaj diskutas sep neprajn karakterojn de demokratia kulturo: (1) libereco, (2) regado de leĝoj, (3) egaleco, (4) civitana saĝo, (5) ĝenerala edukado, (6) interdebatado, kaj (7) unueco kiel popolo. Rimarku, ke laŭ li, nek la voĉdonado, nek la triumfo de la plimulto, nek popolaj reprezentantoj, nepre rolas en demokratio. Malestas eĉ la kutima postulaĵo, ke la popolo iamaniere partoprenu en sia regado. Kial Woodruff malinkludas tiujn facetojn?

Ĉar li donas nur neprajn kondiĉojn, ne sufiĉajn kondiĉojn. Laŭ Woodruff, vera demokratio havas trajtojn (1)-(7); li ne asertas, ke kondiĉoj (1)-(7) sufiĉas por karakterizi demokration.

Kiuj estas historie la precipaj malamikoj de la demokratio? Laŭ Woodruff, la intelektuloj. Estas vere ke la demokratio de antikva Ateno mortis post venkoj de la armeoj de Aleksandro kaj poste de la armeoj de Romo; sed poste la koncepto mem pereis. Nekredeble, de la antikva mondo ĝis la 1830-aj jaroj, la intelektuloj oponis la demokration, priskribante ĝin nur negative. Por ni nuntempuloj estas malfacile konstati, ke antaŭ la 19a jarcento en Okcidento, 'demokratio' estis negativa termino. Ĝia revigligo, precipe far Francio kaj Usono post ties revolucioj de la 18a jarcento, estis remalkovro de io preskaŭ perdita.

'Demokratio', kiel 'scienco', estas en nia tempo magia vorto, sankta bovo. La esenco de tia fenomeno estas, ke oni ĵuras eternan lojalon al io, kion oni apenaŭ povas difini. Ĉu vere (3) egaleco, (4) civitana saĝo, (5) ĝenerala edukado, necesas por vera demokratio? Se jes, mi suspektas, ke ni longe atendos ĝin. Sed ni ne ĝenu nin; temas ja nur pri idealo! Idealo ne povas ne venki, ĉar, se ĝi malsukcesos, ĝiaj adeptoj nur devas diri "Nu, ĝi neniam prave realiĝis." Tion ni ofte aŭdas rilate la kristanismon kaj la marksismon.

Fine: grava distingo inter la antikva (Atena) demokratio, kaj la modernaj, estas (a) la rolo de politikaj partioj kaj (b) la rolo de la ĵurnalismo.

reen al la indekspaĝo

11a Aprilo, 2005.

BILARD-ĈAMPIONO DE LA BAZO. (persona rakonto) La 13an de Septembro, 2004, mi blogis pri tio, kiel mi dufoje fraŭdimitis oficiron dum mia armea deĵorado. Ankaŭ dum mia armea tempo, mi sukcesis fraŭdimiti bilard-ĉampionon. Okazis jene:

Mian unuan tagon ĉe la milita bazo Fort Meade, Marilando, kien oni sendis min post deĵoroj en Teksaso kaj Pensilvanio, mi eniris la distriĝejon de la bazo, mia nova (kaj fakte lasta) soldathejmo. En la distriĝejo kompreneble estis bilardtablo. Mendinte bieron, mi elkadrigis la globetojn, prenis bastonon kaj serĉis opononton. Alia junulo akceptis, kaj ni komencis ludi.

La alia junulo fakte estis sufiĉe sperta bilardisto, kaj eĉ, mi lernis poste, portis la nomon "Minnesota Fats" sur la bazo. Mi estis nura komencanto kaj verdire eĉ ne tre lerta komencanto. Sed iukiale tiun tagon la bilard-dioj ridetis sur mi desupre, kaj je mia surprizo — precipe pro kelkaj ebrifuŝegoj flanke de la t.n. "Minnesota Fats" — mi venkis. Haste mi fintrinkis mian bieron kaj eliris je ia preteksto. Ĉar duan ludon mi ne konfidis.

Iom post iom la onidiro cirkulis tra la kazernoj: tiu Miner, li estas sensacio! Li venkis "Minnesota Fats"! Kaj laŭgrade mi komencis nomiĝi bilardĉampiono.

Tiun honoron mi ĝuis kelkajn monatojn. Kiel? Simpla taktiko, por resti ĉampiono pri io, estas: post unu venko, neniam denove konkuri! Kaj ĝuste tion mi faris: mi simple rifuzis denove ludi bilardon, ĉiam elpensante pretekston: "Mi devas fari aĉetojn" - "Mi devas poluri miaj botojn" - "Mi havas kapdoloron" k.s. Fine mia famo forvaporiĝis, sed mi neniam perdis la ĉampionecon :)

Mi fakte tre ŝatas bilardon, sed mi preskaŭ neniam ludas ĝin. Mi bonŝancas sufiĉe ofte spekti (per kabla televido) la konkursojn de la virina bilardo, kiam ili okazas en Usono aŭ en Kanado. La foto montras la nuntempan (mi kredas) virinan mondĉampionon, la anglinon Alison Fisher, nomatan "The Duchess of Doom" (mi E-igu kiel "La Dukino de Detruado").

Kial mi jam ne ludas? Unue, mi ne havas tempon; due, mi tro maljunas por enmiksiĝi en la nuntempaj socioj de la ludlokoj (kutime drinkejoj). Estas bilardtablo en la urba Maljunula Centrejo, kie mi faras volontulan laboron pri komputiloj, sed ĝi estas ĉiam tre okupata. La rezulto estas, ke mi ne multe pli lertas nun, ol kiam mi estis en la armeo! Sed ja restas sufiĉo por priokupi min.

reen al la indekspaĝo

9a Aprilo, 2005.

Hodiaŭ mi iomete reviziis mian "Eksperimento pri statistika determinado de bazaj kategorioj" (vidu la indekspaĝon). Precipe temas pri aldono de nova fina alineo "Precedencoj".

reen al la indekspaĝo

8a Aprilo, 2005.

Nicola Ruggiero skribis responde al mia hieraŭa temo:

Kara Ken

Kurioze, ankaŭ mi lernis esperanton kiel vi kaj ankaŭ mi, ne havante aliajn e-istojn en la ĉirkaŭaĵoj, skribis taglibron en esperanto. Bonŝance mi havis kaj havas teruregan skribmanieron, tiel ke neniu eĉ nun povas kompreni tion. Foje, kiam mi volis skribi sur paperojn, mi skribis laŭ greka alfabeto :-D

Amikege

Nicola

La letero de Nicola atentigis min pri eraro en mia teksto: mi misjarigis la libron de G. A. Connor "1973", sed mi estis 14-jara en 1950, do neeblaĵo! Sed tiu 1973-aĵo estis nur unu el la represoj; la libro aperis en 1948. Mi "silente" korektis la eraron (kiel mi fakte ofte faras, eĉ lingve).

Pri skribsistemoj de gustibus... Mi taksas la rusan kursivon pli bela ol la greka kursivo, sed preslitere inverse.

reen al la indekspaĝo

7a Aprilo, 2005.

OFTE ONI DEMANDAS al mi, kiel mi fariĝis Esperantisto. Mi studis la tiutempe novan libron Esperanto, the World Interlanguage de George Alan Connor (Beechurst Press, 1948). Sed pasis multaj jaroj, antaŭ ol mi trovis aliajn E-istojn. Mi do uzis la lingvon kiel esoteraĵon: nome mi tenadis taglibron (paperan kompreneble), skribante en Esperanto, sed — ĉar mi estis nur 14-jarulo kaj sufiĉe romantika — por ke neniu povu legi miajn "sekretojn" mi skribis en adaptaĵo de la cirila alfabeto. Jen specimeno (mi skribis kursive kompreneble):

Киам ми эллитиѓис чиматэнэ эстис анкорау мал'элэ экстэрэ. Ми дэвис трэ фруэ ири ал ла лаборэйо пор 'элпи фини ка'эладон киун ни комэнцис 'иэрау. Ми трэ лацос моргау сэд боншанцэ моргау эстос сабато кай ми иом повос рипози.

Ĉu Vi povas legi ĝin? :) Mi rezonis, ke por legi miajn "sekretojn" scivolemulo devus ne nur scipovi Esperanton, sed ankaŭ koni la cirilan skribadon. Kaj el tiu idiota motivo, mi dum la jaroj lernis multajn vortojn, tiel ke kiam en Nov-Jorko mi trovis parolantojn, mi facile enmiksiĝis.

reen al la indekspaĝo

6a Aprilo, 2005.

PLEJ LASTAJ INVENTAĴOJ de Barvalanoj kaj Bervalanoj:

• Helikoptero kun elĵet-sidilo.

• Sunfunkcia lanterno.

• Fajrimunaj alumetoj.

• Nepermeablaj tesaketoj.

• Paraŝuto impakte malfermiĝanta.

• Ŝovpordoj por submarŝipoj.

(adaptita — legu: ŝtelita — de http://bepop.com.ar/chistes/Atlantes.html)

reen al la indekspaĝo

4a Aprilo, 2005.

BONAN ANEKDOTON mi aŭdis, kiu iom viktimigas oldulojn; sed mem estante oldulo, mi riskas enblogigi ĝin:

Blankhara maljuna ĝentlemano, eble 80-jaraĝa, tre bone vestita kaj dignaspekta, kun ornama kano, ktp, eniras luksan drinkejon kaj ĉirkaŭrigardas.

Ĉe la verŝtabulo sidas egale eleganta damo, proksimume samaĝa, kun bonstilaj hararanĝo kaj orelringoj, ktp. Ŝi ne havas kunulon sed drinkas sole.

La maljuna ĝentlemano indiferente kaj gracie sidiĝas ĉe la verŝtabulon apuda la damo, mendas drinkaĵon, turnas sin al la damo kaj diras:

"Pardonu min, Sinjorino; ĉu mi venas ofte ĉi tien?"

reen al la indekspaĝo

3a Aprilo, 2005.

La 21an de Marto, 2005, blogis Luis Guillermo (Skribitaj Pensoj) pri kelkaj sociokulturaj "leĝoj" — el kiuj unu estas Leĝo de Informa Ekspansio (bazita pli-malpli sur la Leĝo de Boyle pri la konduto de ideala gaso):

La volumeno en kiu disvastiĝas iu informo estas inverse proporcia al la cenzuro kaj aliaj limigoj aplikataj al la informo, se ia "informa temperaturo" estas konstanta. La informo estas kvazaŭ gaso kiu klopodas okupi ĉiujn cerbojn, komputerajn diskojn, presaĵojn kaj mediojn se oni lasas ĝin libera.

V = k I T / C kie:

C = cenzuro kaj aliaj limigoj
V = volumeno en kiu la informo disvastiĝis (cerboj, presaĵoj, libroj, komputeraj diskoj, ktp.)
k = konstanto de proporcieco
I = kvanto de la informo
T = informa temperaturo (kelkaj informoj estas pli "varmecaj" ol aliaj)

Similan ideon esprimas la slogano "informo volas esti libera"...

Ofte mi mem pensis, ke multe da informo nuntempe rimarkinde similas al gaso... sed serioze: la adaptaĵo de Luis Guillermo estas interesa. Ŝajnas vere ke eta pligrandigo de la valoro de T kaŭzas relative grandan pliiĝon de la valoro de V, se C restas konstanta — t.e., "varmeco" de la informo povas kompensi multe da limigado.

Sed mi vidas etan problemon se la ekzisto de C estas evidenta: subpremata informo aŭtomate estas interesa, eĉ se pro neniu alia kialo, ol ke ĝi estas subpremata. Ju pli limigata (ekzemple cenzurata) la informo, des pli ĝi interesas la publikon. Sekve estas speciala rilato inter C kaj T kiu devus iamaniere envolviĝi en la tezon.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.