Sendu al mi komentojn

30a Aprilo, 2006.

MI ĴUS LEGIS "La cionista periodo en la vivo de Zamenhof" de Naftali Zvi MAIMON (1a parto, 2a parto), kiu aperis en Nica Literatura Revuo 3/4 (ppĝ. 126-137) kaj 3/5 (ppĝ. 165-177), 1958.

Tre interese! Ŝajne Zamenhof finis sian vivon Cionisto; pri sia Homaranismo (kiun la nuntempaj E-istoj kutime emfazas*) li seniluziiĝis pro la komenco de la Unua Mondmilito. Eĉ pli surprize, la siatempe fama usona ĵurnalisto kaj verkisto Walter LIPPMANN (1889-1974)** ŝajne vizitis ĉe Zamenhof en Varsovio en 1916, unu jaron antaŭ lia morto (tiu de Zamenhof), kaj skribis al MAIMON (laŭ ties aserto):

"Tiam D-ro Zamenhof klare diris al mi, ke enkore li estas cionisto, sed ke lia pozicio en la Esperanto-movado ne permesas al li esti aktiva cionisto... La ideo estis, ke estus malutile por la Esperanto-movado, se li publike apogus ion nacieman. Kompreneble lia deziro, ke la juda popolo havu propran hejmlandon, neniel kontrastis kun lia sendube perfekte sincera homaranismo, klarigita en lia 'Deklaracio pri Homaranismo' de 1913. Tamen povas esti, ke la spertoj de la judaro en la unuaj militaj jaroj 1914-1916 pli klare montris al li la necesecon de cionismo."

Walter LIPPMANN estis LA usona politika komentisto dum li vivis; li havis pli da influo ol iu alia. Vere mi miras, ke mi, preskaŭ tutviva E-isto, ne sciis pri lia kontakto kun Zamenhof. (Mi supozas, pro manko de kontraŭa evidento, ke MAIMON skribis la veron; la librokatalogo de UEA nomas lin "unu el la plej kompetentaj zamenhofologoj". Jen paĝo pri li far Boris KOLKER.)**

* Retsercxe: trafoj por 'Zamenhof' + 'Homaranismo'/'Hillelismo', 16.256; trafoj por 'Zamenhof' + 'Cionismo', 289
** ATENTON: mi lernis poste, ke estis du homoj kun la nomo Walter LIPPMANN, unu Esperantisto. Vidu la 21an de Junio, 2006.
reen al la indekspaĝo

29a Aprilo, 2006.

IUJ BLOGOJ similas al la Kansasa vetero: neniom da pluvo dum longa tempo, tiam fulmotondroj terskuaj, kompletaj kun ciklonminacoj. Do mi de tempo al tempo provas ĝiskuri la blogon de Nicola RUGGIERO, kiu tre bonas. La 21an de Februaro aperigis Nicola partaĵon de AULD-a poemo:

[...] Trans la pord' atendas ĉio,
Plena korb' da emocio:
Paŝu vi kun energio,
Ja la vivo krutas!

Sed survoje al la alto
Dum la granda peno
Vin subtenu korekzalto,
Ne malhelpu spleno.
En mallum' ne kaŭru honte!
Spertu vigle kaj volonte,
Iru al la ĝoj' renkonte,
Brava laŭ sinteno!

(El William AULD, En barko senpilota, Pizo, 1987.) Kutime mi estimas la verkojn de AULD. Mia dua E-libro (post Sep Fratoj de Aleksis KIVI) estis lia Unufingraj Melodioj (1960). Sed tiu ĉi — apartenas al ĝenro, kiun prisatiris interalie P. G. WODEHOUSE en sia rakonto The Aunt and the Sluggard*, en kiu figuras "poeto", Rocky TODD, kiu loĝas sole en la kamparo, sin vivtenas per mono de riĉa onklino, kaj faras preskaŭ nenion, krom dormi ĝis tagmezo, manĝi, kaj ripozi. Sed li de tempo al tempo vendas poemojn de la jena speco (mi tradukas):

Estu!!
Estu!!
La pasinteco 'stas morta,
Morgaŭ ne naskiĝis.
Estu hodiaŭ!!
Hodiaŭ!!
Estu per ĉiu nervo,
Per ĉiu muskolo,
Per ĉiu guto da Via ruĝa sango!!
Estu!!

Tiajn poemojn verkis kaj sukcese vendis poeto pigra kiel bradipo!

* Laŭvorte "La onklino kaj la pigrulo" sed kun vortludo bazita sur la samsonaj vortoj aunt (onklino) kaj ant (formiko). Kp. la Biblion, Sentencoj 6:6 "Iru al la formiko, vi maldiligentulo; / Rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu."
reen al la indekspaĝo

28a Aprilo, 2006.

KIAL PRESIGI?? Ĉu frenezas mi, aŭ la cetera mondo? Kial E-lingvistoj ne utiligas la reton? Daŭre aperas presitaj libroj, kies paĝoj elfalas, kies tekstoj kaj diagramoj abundas je preseraroj, ĝis la grado, ke oni ne certas kion la aŭtoro volis diri. Kial fari tion, kiam haveblas retpublikigado? Eble por ies karieroj gravas presado, sed oni povus surretigi ankaŭ uzeblajn kaj ĝustajn versiojn. Mi konas profesian verkon de nur unu E-lingvisto rete haveblan — sed antaŭdiluva .ps-dokumento, kiun mi ne povas legi!

reen al la indekspaĝo

27a Aprilo, 2006.

Kiel Vi vidas, mi rehavas mian komputilon. Sed baldaŭ mi bezonos novan nutradon (power supply) por ĝi. Mi prokrastos kompreneble kiel eble plej longe...

* * *

Hieraŭ mi alŝutis (vidu la indekspaĝon) finan version de "Rimarkoj pri En la komenco estas la vorto de Geraldo MATTOS ".

* * *

KAPALTERA PROGRESO. Ĵus leginte la raporton "Internacia Televido malŝaltita pro monomanko" en Libera Folio, mi konstatis, kio okazas pri tiaj projektoj: oni provas konstrui ekde la supro, kaj ne ekde la fundo. Mi estas sufiĉe maljuna por memori diversajn naciestrojn (mi ne mencios nomojn), kiuj pli-malpli sincere volis progresigi kaj modernigi siajn popolojn. Sed ili konstruigis bibliotekojn, antaŭ ol estis por ili librostokoj; ili konstruigis moviĝpontojn, antaŭ ol estis elektrejoj por movi ilin; ili konstruigis ŝoseojn, antaŭ ol la popolo havis aŭtojn. Kaj ankoraŭ nuntempe tio okazas en la "tria mondo". Simile E-istoj provis krei rettelevidejon, antaŭ ol estis io interesa kaj utila, por dissendi. Kiel skribis unu komentanto en Libera Folio: "Mi tamen ne aĉetas polvon, nur ĉar ĝi estas verda."

reen al la indekspaĝo

18a Aprilo, 2006.

Karaj Gelegantoj, kiel suspektite, mi ja nun devas riparigi mian komputilon; tio bezonos de 5 ĝis 10 tagojn. Ĝis revidersehn!

* * *

ANGLALINGVAJ E-ISTOJ eble interesiĝus pri Sonja's English-Esperanto Dictionary (Sonja Elen KISA). Sufiĉe utila, ĉar ĝi kunigas diversajn fontojn. (Ĝi profitus inkludon ankaŭ de la verkoj de Wouter PILGER kaj de Hejma Vortaro de Jouko LINDSTEDT.)

Sonja estas la inventinto de la fama (aŭ eble fifama!) "Toki Pona" :)

reen al la indekspaĝo

17a Aprilo, 2006.

Mia komputilo eble bezonos riparojn — mi ankoraŭ ne certas. Se mi dum kelkaj tagoj "malaperos", tio estos la kialo.

* * *

oficiala registara bulteno
4

Hendriko VARFILO, red.
Bonintenca A. MARKAPTO, sekr.
Helpredaktoro: Karlo TIESNAZO
Helphelpredaktoro: Renato BARBARONO

LA BARVALA TERARMEO

Kiel plej multaj nacioj, Barvalo naskiĝis el milito. Bedaŭrinde, la sama milito, kiu naskis la junan nacion, reduktis ĝian mararmeon ĝis nur kelkaj remboatoj.*

La terarmeo ne pli bone fartis, precipe pro ideologioj. Ĝi kreiĝis normale, sed la socialistoj plendis, ke la armeo ne estas sufiĉe sociala. Ili postulis, ke ĉiu soldato estu generalo; sed oni rapide konstatis, ke tio ne funkcios (kiu estu ŝoforo?), kaj interkonsentis ke ĉiu minimume portu generalo-uniformon.

Tio estis tre malbona decido, ĉar, kiel ĉiuj scias, en milito la malamiko ĉiam unue pafcelas la generalojn. Tiel en 1893, sub Dikfingro la Granda, ** dum skermeto kun Biervalo, la tuta armeo pereis. En 1895 post nova varbado ekestis nova armeo, sed nun la ĉefa problemo estis armiloj. Montriĝis, ke pro nekutima grado de koruptado kaj profitaĉado, la precipaj provizantoj de la Barvalaj armiloj estis precize la malamikaj nacioj. Kiam la malamikaj nacioj (pli inteligentaj ol la Barvalanoj, kvankam ne multe) konstatis tion, ili ĉesis provizi la armilojn.

Alia problemo ĉiam estis, ke sen skribsistemo, apenaŭ povas esti moderna terarmeo. Teknika bildmanlibro, kiu pezas pli ol la koncerna pafilo, estas ja problemo. Nuntempe do Barvalo ne havas terarmeon; rezultas tre pacema nacio, en konsultaj rilatoj kun Dio, kaj kun plenrajta balotado ĉe UNO. Kion pli oni povus deziri?

* 26a Oktobro, 2004
** 11a Februaro, 2005.
reen al la indekspaĝo

16a Aprilo, 2006.

EBLE ESTUS AMUZE fari studon pri la psikologio de gebabilemuloj. Ekzemple en la Ĝangala babilejo, oni povas aperigi apud sia nomo figureton. Unu el la multaj opcioj estas aŭ ♂ aŭ ♀. Ĉu tiuj, kiuj taksas sian seksidentecon primara, havas ion komunan inter si? Se jes, ja nenion tre evidentan. (Mi ja rimarkis tamen, ke pli da viroj aperigas ♂, ol virinoj ♀. Ĉu tio signifas ion?)

* * *

Temante pri la simboloj ♂, ♀, jen sprita laŭ mi klarigo de Luc DEVROYE, fakulo pri tiaj simboloj (esperantigita de mi):

La monda samseksemula komunumo komencis uzi siajn proprajn simbolojn, derivitajn de tiuj por viroj (la Marso-simbolo) kaj virinoj (la Venus-simbolo). Sed, por ne ellasiĝi, la ambaŭseksemuloj, kaj viraj kaj inaj laŭnaske, sugestis siajn proprajn piktogramojn. Supernombrite sed ne superarmite, la hermafroditoj elektis sian propran simbolon, tiun de Merkuro. Sed ankoraŭ ne la fino. La transseksuloj ne sidas bone en unu el la aliaj kategorioj, do ankaŭ ili havas siajn proprajn simbolojn...

Mi neniam renkontis simbolon por eŭnukoj, sed certe ĝi ekzistas. La kombinoj multobliĝas. Tamen, mi rifuzas krei simbolojn por samseksemaj hermafroditoj, transseksuloj kiuj ŝatas eŭnukojn, kaj tiuj kiuj akceptis du seksoŝanĝajn operaciojn por reveni tien, kie ili deiris...

Li eĉ ne menciis la aŭtoerotistojn; eble li diskriminacias...

reen al la indekspaĝo

15a Aprilo, 2006.

DE ANIMALIBUS.

La evolucion mi ĉiam defendas. Ne estas dubo pri tio. Sed mi tre bone komprenas, kial multaj homoj, ne nepre el religiaj motivoj, inklinas al skeptikemo — kaj ne tute riproĉinde. Konsideru ekzemple la ĝirafon.

Se Vi demandus al averaĝa persono, kial la ĝirafo havas tiel longan kolon, ŝli verŝajne tuj respondus: Ha, facile! Tra la jarmilionoj ĝi manĝis el pli kaj pli altaj arboj, kaj la longa kolo estis selekta avantaĝo dum la evolucio de la specio. Kaj fakte, la ĝirafo estis LA plej ofta ekzemplo de la esenca kredebleco de la Darwinismo dum ties fruaj jaroj.

Sed se Vi legus modernajn sciencajn pritraktojn pri la ĝirafo, Vi trovus, eble je Via surprizo, ke la rakonto tute ne estas tiel evidenta.

Unu faktoro estas, ke la pli granda korpo de la besto, necesa por subteni la kolegon, bezonas pli da manĝaĵo, forrabante la avantaĝon de la longa kolo.


Jen ĝirafoj trinkantaj. La virĝirafo (kies kolo pli longas ol tiu de la ino) devas forkigi siajn krurojn ĝis absurda grado. Ĉu akvo ne tiel gravas, kiel akacio-folioj? Selekta avantaĝo — eks.

Fakte, ĝi povas iom longe elteni sen akvo — kaj ne mirinde.

Kaj ne necesas diri, ke kun forkigitaj kruroj la besto ne havus ŝancon, se ĝi estus atakita.



Jen alia interesa besto, kiun mi lastatempe vidis en rembura formo, tiu kun la afrikansa nomo boschbok, t.e. boskoboko aŭ tragelafo (tragelaphus scriptus scriptus).

Rimarku la kornojn: preskaŭ rektaj (ĉe iuj individuoj perfekte rektaj), kaj orientitaj malantaŭen. Relative senutilaj por luktado: la besto devus tiel subigi la kapon por sturmi malamikon, ke ĝi ne povus vidi antaŭen. Selekta avantaĝo? Apenaŭ.

Iel mi sentas, ke io mankas el la teorio, io grava, kion ni eble malkovros estontece. La 9an Oktobro, 2003, mi laste skribis pri la "Goeto-scienco". Intertempe mi lernis, ke la ĝusta termino estas "romantika scienco". Diable malfacilas klarigi tiun idearon. Sed kvankam ĝi pli-malpli forpasis ĝis la fino de la 19a jarcento, ĝi ne estas tute morta. Eble iam mi pludiskutos ĝin, nun eble el pli matura vidpunkto. Mi sentas, ke ĝi havas la potencon sendikotomigi certajn nuntempajn konfliktojn.




reen al la indekspaĝo

14a Aprilo, 2006.

Markus REINOLD nun skribis longe kaj klarige pri siaj ekonomikaj ideoj (vidu 11an kaj 12an Aprilo ĵuse) kaj mi simple aperigas ĝin kiel gastblogaĵon — ĉar mi devas nun forlasi la temon. Kiel mi diris, mi scias nenion pri la ekonomiko! Do atentu homon, kiu komprenas ĝin. Morgaŭ — bestoj!

GASTBLOGAĴO de Markus:

Saluton Ken!

Mi nun respondas, sed iom pli longe ol kutime, ĉar, se mi respondus tro mallonge, tio nur kaŭzus miskomprenon.

Unue pri eksponenciala ekonomia kresko, kiu jam matematike ne eblas. Vi pravas, ke ne nur ekzistas "geografia" kresko, sed ankaŭ teknika, sed ankaŭ la produktoj, kiuj ekestas per novaj teknikoj, bezonas krudmaterialon. Ni prenu la ekzemplon nafto. Nafto ne nur bezonatas por fari el ĝi benzinon aŭ gasoleon, sed ankaŭ por fari multajn aliajn aĵojn, kiel ekz. aŭto-pneŭmatikon ktp.

Hodiaŭ ni serĉas novajn nafto-fontojn tutmonde kaj mi certas, ke Usono pretas militi por la lastajn rezervojn. Kelkaj eŭropaj landoj, kiel ekz. Svedio kaj Germanio, havas la celon ne plu bezoni nafton post dudek jaroj. Bezonatas do alia tekniko kaj fakte ekzistas kelkaj. Sed ĉiuj bezonas aliajn krudmaterialojn anstataŭe. Kelkaj ekzemple pensas, ke oni povus anstataŭigi nafton per kolzo-oleo (kolzoleo). Se ni volus fari tion, bezonatus kreskigi tiom da kolzo, ke Germanio ne plu havus liberan grundon. Do, la bezonata krudmaterialo estus la grundo, kaj ĝi estas limigita. Ni ne plu povus kreski ekonomie, ĉar ne plu ekzistus libera grundo. Tio nur estas unu ekzemplo, sed la aliaj ekzemploj funkcias same. Ja eblas eksponenciale kreski dum pli ol unu aŭ du jardekoj. Rigardu Baraton kaj Ĉinion. La kapitalismo bonege funkcias tie per ekologia detruado, akra poluado, laborantaj infanoj, 80-horoj-semajnoj kaj tiel plu. Kiam vi vizitas Baraton, vi povas vidi junegajn infanojn, kiuj ludas apud siaj laborantaj gepatroj en stratkonstruejoj, ĉar la gepatroj ankaŭ dimanĉe devas labori. Kiam la infanoj kreskas, ili mem ankaŭ devas kunlabori.

Laŭ barata taggazeto dum la lastaj 15 jaroj 1500 kamparanoj suicidis. Oni eltrovis, ke ili faris tion la tagon, kiam ili vendis la lastan etan parton da sia grundo por manĝaĵo. Tiel kapitalismo bonege funkcias. Vi diros, ke oni povas kaj devas fari leĝojn kontraŭ tiu ekonomia evoluo, kaj vi pravas. Sed oni devus fari tiajn leĝojn tutmonde, alie okazas tio, kio okazas ĉiam: oni nur eksportas la fenomenon eksterlanden. Se oni ne volas malriĉecon en sia lando, oni devas eksporti ĝin. Tion faris la "okcidentaj" landoj antaŭ la tutmondiĝo aŭ globalizado. Ni eksportis ĝin al Afriko ekzemple. Hodiaŭ Ĉinio lante kaj malrapide komencas eksporti ĝin al ni.

Nun pri la ekonomiaj krizoj. Ekzistas normala komerca ciklo, eble ĉiuj du-tri jaroj, kaj ekzistas kraŝo kaj rekomenciĝo, eble ĉiuj 50-70 jaroj. Vi povas konsideri tion ne-grava, sed en tiaj krizoj ĉiam milionoj perdas la laboron, malsatas kaj eĉ mortas. Kaj ankaŭ militoj ekestas pro tio, ĉar la landoj volas eviti la kraŝon. Oni ankaŭ ne forgesu, ke, kiam amasoj da homoj suferas, ili kelkfoje vokas por iu nova potenca ulo, kiu helpu. Hitler en Germanio ne plu havis ŝancon en 1929. Plejmulte eĉ forgesis lin. Sed tiam venis la granda depresio 1929/1930. 1933 Hitler havis la potencon en Germanio.

Se temas pri la nuna mondo oni konstatas (almenaŭ en Eŭropo), ke la ekonomiistoj ĉiam nur kulpigas la tutmondiĝon. Ili diras, ke niaj nunaj ekonomiaj problemoj venas de la tutmondiĝo do venas el eksterlando. Tio kaŭzas, ke ksenofobio denove kreskas.

Vi jam ofte diris, ke niaj problemoj jam ekzistis antaŭ la kapitalismo. Mi nun unue volas difini, kio estas kapitalismo. Mi ne konas pli bonan vorton por tio en Esperanto. Kapitalismo komencis ekzisti la tagon, kiam la homo inventis monon el metalo. Ĉar la problemo fakte ne estas la ekonomia sistemo, sed la mono. Malnova Egiptio prosperis 5000 jarojn. Ili ne havis metalan monon, sed grena ĝiro-mono. La romia imperio ne tiom longe vivis kaj pereis pro sia mono. Ili provis eviti tion per daŭra ekspansio, sed tio havis sian limon kiel ni ĉiuj scias. Malnova Egiptio ĉesis prosperi, kiam la romianoj enkondukis metalan monon.

Mi nun volas klarigi al vi la problemon. Se vi demandas ekonomiiston pri nia mono aŭ se vi legas ekonomian lernlibron, vi ekscios, ke nia mono havas tri funkciojn.

A) Mono estas interŝanĝrimedo
B) Mono estas valorkonservilo
C) Mono estas valormezurilo

La problemo nun estas, ke A kaj B kontraŭas sin reciproke kaj C ne pravas. La homoj inventis monon kiel interŝanĝrimedon. A signifas, ke oni donas monon al iu alia kaj ricevas preston de li. B signifas, ke oni tenas kaj ŝparas la monon hejme. Do, oni atendas, ĝis kiam la prezoj malpliiĝas. Oni ne donas la monon al iu alia. A kaj B kontraŭas unu la alian. C signifas, ke oni povas mezuri la valoron de iu produkto. Sed inflacio malebligas tion, ĉar la prezoj ĉiam plialtiĝas.

Ekde nun mi forkalkulas inflacion. Se mi ekzemple parolas pri interezprocento de 5%, tio povas signifi, ke fakte la procento estas 7% sed la inflacio estas 2%. Tion oni nomas reala valoro, anstataŭ nominala valoro.

La vera problemo estas B. Ekonomio estas cirkulado da mono. Se io perturbas la moncirkuladon, la ekonomio stagnas. El tio venas ekonomia depresio. Rigardu: La laborantaj homoj (grupo H) gajnas monon kaj povas aĉeti aĵojn. Sed ili atendas, ĉar ili uzas la monon laŭ funkcio B. Grupo H do ne konsumas sian tutan enspezon. Ili tenas monon hejme por ŝpari. La mona cirkulado havas "truon" el kiu iom da mono elfluas. La varoj de la entreprenoj (grupo E) perdas valoron aŭ ĉar ili putras aŭ ĉar ili kaŭzas kostojn por depoti ilin. Por eviti tion grupo E malpliigas la prezojn. Grupo H aĉetas ĉiujn varojn de la merkato. Grupo E ne enspezis tiom da mono kiel kutime pro la pli malaltaj prezoj. Ili devas aŭ preni krediton aŭ malpliigi la salajrojn aŭ maldungi laborantojn. Pro tio grupo H havas malpli da mono. Ili ne povas aĉeti ĉion. Grupo E denove malpliigas la prezojn kaj tiel plu. Tio estas depresio kiel en 1929/30, sed jam antaŭe depresio estis normala ĉiam denove okazanta afero, precipe en la tempoj, kiam la moneroj estis el oro. Ekonomiistoj timas depresion kaj pro tio hodiaŭ oni kaŭzas iom da inflacio por eviti, ke la mono mankas. Inflacio estas enfluigi monon en la cirkuladon. Sed kiel fari tion?

Mono nur venas en la cirkuladon, kiam iu prenas krediton. Ordinara monbileto fakte do ne estas monbileto, sed ŝuldatesto, ĉar iu devis antaŭe enŝuldiĝi. Se nun homoj tiras monon el la cirkulado, bezonatas novaj ŝuldantoj por enfluigi monon en la cirkuladon, alie ekestos depresio.

Kiel eviti, ke homoj tenas monon hejme? Jen, interezoj! Kiam la interezprocentoj estas sufiĉe altaj, homoj ne plu tenas la monon hejme, sed donas ĝin al la bankoj, kiuj redonas la monon al aliaj kiel krediton. Bone, ĉar nun la mono restas en la cirkulado.

Sed nun ekestas aliaj problemoj, kiel kutime, kiam oni nur kuracas la simptomojn anstataŭ la kaŭzon.

1.) La interezprocentoj devas esti ĉiam nur pozitiva. Se ili estas sub certa limo, la homoj ne plu donos sian monon al la bankoj, sed tenas ĝin hejme aŭ spekulas en la akcio-merkato kaj jen denove tiras monon el la cirkulado. Sed se la interezprocentoj ĉiam estas pozitivaj, novaj malbonaj efikoj neeviteblas. Mi skribos pri tio pli sube.

2.) La interezprocentoj kaŭzas, ke mono akumuliĝas ĉe malmultaj tre riĉaj homoj. Hodiaŭ ĉirkaŭ 10% el la homaro posedas 90% de la tuta mono. Ĉiuj devas pagi la interezojn por tiuj, kiuj jam havas sufiĉe da mono. Kiu havas multego da mono, ne plu devas labori. Li povas vivi de la interezoj. Nun pri la sekvaj problemoj kaj la neevitebla kraŝo de la sistemo.

Mi nun parolos nur pri Germanio, ĉar nur de Germanio mi konas la datumojn. Oni povas akiri la datumojn per http://www.bundesbank.de/ kaj per http://www.destatis.de/ . Sed por aliaj landoj tio ankaŭ validas. Certe ekzistas eblecoj prokrasti la kraŝon, sed tiuj eblecoj malfaciligas la vivon de la laborantaj homoj (ekz. novliberalismo) aŭ gvidas al situacioj simile al tiuj en Barato kaj Ĉinio, pri kiuj mi jam skribis.

En Germanio la tuta monsumo, mono sur bankkontoj ktp., ekde 1950 eksponenciale kreskis. Hodiaŭ la tuta monsumo estas 6 bilionoj da eŭroj (6.000.000.000.000 = 6*10^12). Aliaflanke ekzistas 6 bilionoj da eŭroj ŝuldoj, ĉar la bankoj ja pludonas la ŝparitan monon al aliaj, kiuj prenas kreditojn. Granda ŝuldanto estas la ŝtato. Aliaj ŝuldantoj estas entreprenoj kaj kelkaj privataj homoj. Nur malmultaj grandaj mondentreprenoj ne havas ŝuldojn. Ili havas tiom da mono, ke ili mem estas bankoj, ekzemple la Siemensbanko, la BMW-banko, ktp...

Por la monsumo, la bonhavoj, estas pagataj interezoj. La pagendaj interezoj ankaŭ kompreneble ekde 1950 kreskis eksponenciale. Kiu pagas la interezojn por la bonhavoj? Unue la laborantoj per siaj impostoj, ĉar granda ŝuldanto ja estas la ŝtato. Due, ĉiu, kiu aĉetas ion ajn, pagas interezojn. Por la entreprenoj, kiuj havas ŝuldojn, la pagendaj interezoj estas kostoj. Kostojn oni metas en la prezojn de la produktoj. Do, se oni aĉetas novan muzikan lumdiskon, en la prezo ankaŭ estas interezoj. Se temas pri luloĝejoj, la afero klaras. En la lupago estas granda parto da interezoj. Nun oni povas kalkuli. Se oni diras, ke averaĝe en la prezoj estas 30% da interezoj, oni povas kalkuli, ĉu oni pli gajnas aŭ pli malgajnas, se oni ankaŭ havas bonhavon sur iu bankkonto.

La ekonomio en Germanio kreskis ekde 1950 lineare. Post bonega komenco tuj post la milito, kiam Germanio estis tute detruita, la kresko-procentoj daŭre malpliiĝis.

La salajroj ankaŭ kreskis komence rapide, poste pli malrapide. Iam en la 80aj jaroj ili reale stagnis kaj ekde la 90aj jaroj ili malpliiĝas. Hodiaŭ pli kaj pli da malbone pagataj laborejoj ekestas (1-Eŭro-laboro).

Sed ni ja scias, ke ĉiu kaj precipe la laborantaj homoj pagas la interezojn por la bonhavoj. Iam tamen la kvanto da pagendaj interezoj superos la salajrojn. Tio estos pli-malpli (se oni ne ŝanĝas ion) en 2015. Tiam la sistemo nepre kraŝos. Aŭ la homoj komencos malfidi la bankojn kiel en Argentino kaj la bankoj iĝos insolventa, aŭ nova revolucio okazos (eble nova "potenca" ulo?). Mi ne scias, ĉu vi ĉion komprenis. Kiam mi parolas pri tiaj aferoj, mi rimarkas la limon de mia Esperanta vortstoko. Mi rekomendas al vi rigardi denove la bildon en mia blogo de la 7a de marto. Vi trovas ĝin sub la sekcio "Arĥivo". Mi nun ankoraŭ volas paroli pri la solvo. Se la interezprocentoj ĉiam nur estus tiel alta kiel la kresko-procento de la ekonomio, kaj se la salajroj same kreskus kiel la ekonomio, neniu problemo ekestus. La solvo estas simpla. Mi provis klarigi, ke la kaŭzo de la problemoj kuŝas en la tri funkcioj de la mono. La solvo estas do forpreni funkcion B. Faru, ke mono ne estas pli bona ol ĉiuj varoj. Faru, ke mono ankaŭ putras aŭ almenaŭ, ke la tenado de mono kaŭzas kostojn por la tenanto. Faru, ke monobileto perdas 5-10% da sia valoro jare. En la aŭstra urbo Verglo (Wörgl) oni faris tion 1932/33. La urbestro presis novajn monbiletojn. Ĉiumonate monbileto perdis sian tutan valoron, se oni ne gluis sur ĝi marketon, kiu havis 0,5% de la valoro de la bileto (ni nomu tiun kotizon rondirkotizo). Kio okazos, se oni faras tion?

Ĉiu, kiu havas monon (monbiletojn), nun vidas, ke la mono perdas valoron. Ĉiu devas aŭ konsumi la monon (aĉeti aĵojn) aŭ ŝpari ĝin (pruntedoni ĝin al iu aŭ al banko). Se multaj donas sian monon al la banko, la leĝo de la libera merkato igas la interezprocentojn malpliiĝi. La akumuliĝo de mono ĉesas. Kiam la ekonomio ne bonfartas, la interezprocento por kredito estas 0% kaj por bonhavo eble eĉ negativa (sed ne tiel negativa kiel la rondirkotizo estas alta). Kiam la ekonomio bonfartas la interezprocentoj estas pozitiva. Kvankam la interezprocentoj estas 0% aŭ eĉ negativaj, la homoj ne tenas monon hejme, ĉar alie ili devas pagi eĉ pli. La mono, kiun per tiu "monbiletkotizo" gajnas tiu, kiu presas la monbiletojn, denove fluas en la cirkuladon.

Nun oni ankaŭ havas pli bonan eblecon kontroli la prezojn. Se la prezoj plialtiĝas, la institucio, kiu presas monon, bruligas monbiletojn. Se la prezoj malplialtiĝas, oni presas monon kaj ekz. per malpliiĝo de impostoj oni enfluigas ĝin en la cirkuladon.

Mi skribis eĉ pli ol mi unue intencis kaj mi volas ĉesi nun. Mi certas, ke restas demandoj kaj komentoj, sed la temo estas bone pripensita. Multaj skribis librojn pri tio kaj jam kelkfoje en la historio tiu sistemo funkciis. Mi ankaŭ kredas, ke ĝi solvus multegon da niaj problemoj, ĉar la kaŭzo de la problemoj ĉiam estas la mono, ankaŭ se tio ne videblas unuavide. Kial ne pripensi nian ekonomian sistemon? Kial ne plibonigi ĝin, kial ne senerarigi ĝin? Kial ĉiam nur kuraci la simptomojn?

Mi esperas, ke ni lernu. Alie mi jam vidas la trian mondmiliton, same kiel Silvio GESELL, kiu skribis 1916 la unuan libron pri tiu temo, vidis la duan mondmiliton en la jaro 1919.

Amike,

M@rkus~~~

Jen la blogo de Markus.
reen al la indekspaĝo

13a Aprilo, 2006.

Mi ja antaŭ longe forĵuris pluan atenton al E-blogoj, ĉar ili tiel multas nuntempe, sed fojfoje mi ne povas rezisti. La nuna blogo de Clayton SMITH estas Tereno de Argilo. Kiel ĉiam antaŭe, bona lingvaĵo, bona enhavo.

reen al la indekspaĝo

12a Aprilo, 2006.

Hieraŭ mi alŝutis novan sekcion "7.5.3 Problemoj pri A2" al mia artikolo "Rimarkoj pri En la komenco estas la vorto de Geraldo MATTOS (provbalona versio)". Vidu la indekspaĝon.

* * *

Skribis Markus REINOLD el Kolonjo pri la hieraŭa blogtemo:

Kara Ken,

Interesan artikolon vi esperantigis. Tiu ja nur pruvas, kion mi jam ofte diris: la nuna ekonomia sistemo estas malutila. La ekonomiistoj ĉiam nur povas klarigi poste, kio okazis.

Se eĉ tiam...ekzakte kiel ni lingvistoj !

Kapitalismo postulas eternan kreskadon de la ekonomio, sed tio ne eterne eblas. Ĉu vi konas planton, kiu eterne kreskas laŭ alteco?

Laŭ mia eble naiva, tamen firma ĝis malpersvadiĝo konvinko, ĝuste tiupunkte vi kaj multaj aliaj eraras. Vi vidas nur geografian kreskadon: novajn merkatojn, ktp. Kaj jes... kredeble venos tago, kiam ne estos pli da novaj merkatoj (krom eble en la ekstera spaco...). Sed kreskado estas ankaŭ scienca kaj teknologia. Alivorte, okazas ne nur "horizontala" kreskado sed ankaŭ "vertikala". Ne tiom, ke estas ĉiam pli da konsumantoj, sed ke estas ĉiam novaj konsumotaĵoj, dum la malnovaj forfalas.

Sed anstataŭ, ke ekonomiistoj pli atentu la aliajn sociajn sciencojn, ili pli bone esploru la kaŭzojn de la problemoj. Kial kapitalismo ne funkcias sen krizoj?

Tie, kie vi vidas krizojn, la kapitalista menso ŝajne vidas la normalan komercan ciklon. Veraj kraŝoj povas okazi (sen riskoj nenio grava okazas), sed kiom mi povas vidi, ili sufiĉe raras.

Senkriza marketekonomio ja eblas. Eblas ankaŭ solvi la aliajn problemojn, milito, malsato, ... Sed antaŭ ol io okazos, antaŭ ol ni rimarkos, ke la nuna kapitalismo estas la kaŭzo de niaj problemoj, ni verŝajne ankoraŭ spertos, kiel G. W. BUSH ĵetas atombombojn sur iun ajn lando, verŝajne Iranon. Domaĝe.

Mi ankoraŭ ne vidas, kiel la kapitalismo povas esti la kaŭzo de militoj kaj aliaj niaj problemoj, se tiuj problemoj ekzistis longe antaŭ la kapitalismo, kaj pli noce.

Amike,

M@rkus~~~

Dankon kiel ĉiam.

Estas ironie, ke mi konstante trovas min defendanto de la kapitalismo; mi eĉ ne ŝatas ĝin. Mi neniam ŝatis ĝin. Sed ĝi ŝajne funkcias (kiom mi povas vidi, rigardante la mondon); kaj eble pro tio, oni devus studi ĝin. Temante pri tio jen anekdoto por Vi: kiam mi eniris la universitaton (City College of New York, nun parto de CUNY) en 1966, mi volis fari ĝuste tion. Fine mi komprenu, kiel funkcias la kapitalismo! Hura! Sed je mia surprizo, ne ekzistis kurso pri la kapitalismo. Oni povis studi ĉion alian, inklude la marksismon, sed ne la kapitalismon. Ĉu ankoraŭ tielas tie, mi ne scias.

reen al la indekspaĝo

11a Aprilo, 2006.

KONTRAŬ LA EKONOMIKISTOJ.

Moisés NAÍM, ĉefredaktoro de la revuo Foreign Policy, publikigis tie interesan atakon al la ekonomiko (Marto/Aprilo 2006). Ĝi interesis min, ne ĉar mi interesiĝas pri la ekonomiko, sed ĉar ankaŭ mia "scienco", la lingvistiko, samkiel la ekonomiko, ofte nomas sin "la plej scienca el la sociaj sciencoj".

Sed legante la artikolon de NAÍM, mi trovis ĝin interesa en si mem. Ĝi tre memorigas min pri mia blogaĵo de la 3a Januaro, 2006, pri la nedependebleco de publikaj intelektuloj. Mi do esperantigis kelkajn partaĵojn:

Nuntempaj ekonomikistoj baraktas ankoraŭ pri elementaj demandoj, por kiuj ili ne havas respondojn. Ne nur temoj por teoriaj debatoj — tia necerteco ofte havas seriozajn rezultojn. Kiam ekonomikistoj eraras teorie, homoj suferas en la praktiko. Fernando Enrique CARDOSO, eksprezidanto de Brazilo, memoras, ke meze en la ekonomia krizo de sia lando, lin kontaktis fakuloj de la Internacia Monfonduso (IMF), pluraj Nobel-premiuloj, kaj aliaj supersteluloj de la ekonomika firmamento. Ĉiuj proponis malsamajn konsilojn, kaj ĉiu ŝajne opiniis sian propran opinion la sola prava.

CARDOSO, eminenta sociologo, sukcesis profiti siajn konsiderindajn talentojn kaj sperton por elpiloti sian landon el la krizo, ignorante la rekomendojn de pluraj famaj ekonomikistoj — iuj el kiuj eĉ provis persvadi lin adopti reĝimon kun fiksita interŝanĝvaloro, samkiel tiu, kiun ĵus estis diskreditita la kraŝo de la Argentina ekonomio.

"Ni vere ne scias, kio kaŭzas ekonomian kreskadon," konfesas François BOURGUIGNON, ĉefekonomikisto de la Mondbanko. "Ni ja havas sufiĉe bonan komprenon pri la precipaj obstakloj je kreskado, kaj kiuj estas la kondiĉoj necesaj por la kreskado de iulanda ekonomio. Sed ni multe malpli certas, pri la aliaj ingrediencoj necesaj por krei kaj subteni kreskadon."

Tiu ĉi necerteco aperas ne nur kiam ekonomikistoj alfrontas la diablajn problemojn de la disvolviĝanta mondo. Ankaŭ multe da tio, kio okazas en la riĉa mondo, estas por ili puzlo. Mi lastatempe demandis al bon-reputacia Wall-Street-ekonomikistino, kio ŝin perpleksigas nuntempe. "La interez-procentoj," ŝi diris. "Ili devus esti pli altaj." Kaj jes — laŭ ekonomika teorio, la nuntempaj interez-procentoj ... devus esti altaj kaj plialtiĝantaj, pro pligrandiĝanta usona ekonomio kaj eksplodaj mon- kaj interŝanĝ-deficitoj ... sed interez-procentoj restis malaltaj kaj eĉ malaltiĝas ...

Nek havas la ekonomikistoj konvinkan klarigon pri la valoro de la usona dolaro. Dum pli ol jardekoj, ekonomikistoj insistis, ke la dolaro tro kostas, kaj ke ĝia malplivaloriĝo estas neevitebla. Kaj kiel prognozite, la dolaro sinkis 39%-e inter 2002 kaj 2004. Laŭ la fakuloj: neeskapebla efiko de la ekonomia ekvivalento de la Leĝo de Gravito .... Sed ne longe: la sinkado de la dolaro tiel efemeris, ke la lernolibroj eĉ ne havis tempon registri ĝin. La dolaro rapide resaniĝis, kaj plialtiĝis 14%-e en 2005.

Harvard-a profesoro Richard B. FREEMAN, taksante, kiuj ekonomioj havas plej bonajn ŝancojn de sukceso, konkludis ke kiel prognozilo "la bonŝanco ŝajnas tiel signifoplena, kiel ekonomiaj politikoj."

Scienco, kiu dependas de la bonŝanco por klarigi la sorton de miliardoj da homoj, ja estas senkuraĝiga scienco.

La artikolo finiĝas per rekomendo, ke ekonomikistoj pli atentu la aliajn sociajn sciencojn.

Kiel ofte dirite, mi estas ekonomika analfabeto. Sed mi emas al "teorioj pri nevidebla mano". La koncepto tre simplas: se Vi volas konstrui ekzemple universitatan kampuson, Vi ja povas dungi profesiajn planistojn kaj pagi milionojn. Aŭ, Vi povas fari jene: plantu ĉie greson. Atendu tri jarojn. Kie estas padoj, tie pavimu...

reen al la indekspaĝo

10a Aprilo, 2006.

SE VI ŜATAS LA VERKOJN DE FRANK BAUM eble Vi memoras el Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz la vortojn de la Plektita Viro:

[M]i faris la porojn por poroplenaj plastroj kaj altkvalitajn truojn por pastoringoj kaj butonoj.

En la bildo estas pastoringo. Kaj en la mezo estas truo. Sed kion oni faras kun la pastobuletoj, kiujn oni eltranĉas el la pastoringoj por fari la truojn? Oni vendas ilin, kompreneble — kaj kiel oni nomas ilin? Pastoringtruoj! Vorto do signifas X, kaj ties maleston. Kaj en mia loka vendejo oni ja povas aĉeti sakon da 'pastoringtruoj', kiu ja ne estas plena je aero.

'Pordo' iom similas: se oni pasas "tra la pordon" tio ja ne signifas, ke oni pasas kiel hantaĵo tra solidan lignon. Simile 'fenestro'.

Jen kiel produktiva estas tia (ne ĉiam precize la sama) mistera lingva procezo. Mi ĉeestis bazpilkadon en Kansas City (la Royals, nia teamo, kontraŭ la White Sox de Ĉikago). Kiel reklamadon oni disdonis ĉi tiujn braceletojn; ĉe la maldekstra fino de la braceleto en la bildo Vi vidas etan bazpilkon, kun ĝiaj tipaj kunkudroj — sed la braceleto mem konsistas nur el kunkudro! Kion ĝi kunkudras? Aeron...

(Nia teamo venkis.)

Cetere, ĉe la plej lasta ero de la BBBlogo de Bertilo kaj Birke Vi povas legi pri bazpilkada febro en Koreio. En Japanio ankaŭ estas populara la bazpilkado, kaj ankaŭ en pluraj Centr - kaj Sud-Amerikaj landoj.

reen al la indekspaĝo

9a Aprilo, 2006.

Vere mi devas ridi kaj ridi konstante. En kiu alia historia periodo oni povus legi gazetajn kapliniojn kiel "Politikisto post 48 horoj estos aŭ denove en ofico, aŭ en prizono"? :)

reen al la indekspaĝo

8a Aprilo, 2006.

Interbabiladas du virinoj; unu diras al la alia:

— Ĉi vi aŭdis, ke Manjo forigis de si 70 kg da senutila graso?

— Ĉu vere? Kiel ŝi faris tion?

— Ŝi divorcis!

reen al la indekspaĝo

7a Aprilo, 2006.

IOM PRI MALIO. Kiam mi profesoris en la universitato, mia plej sukcesa kurso (legu: mia sola sukcesa kurso, kiu allogis pli ol manpleno da studentoj) estis "Lingvoj de la Mondo". Mi tre ŝatis instrui tiun kurson, kaj lernis pli, ol miaj studentoj. Kiam ajn mi aŭdis, ke vizitas la universitaton parolanto de iu "ekzota" lingvo, mi kutime invitis tiun personon alparoli mian klason. Unu jaron, temis pri la Maninka lingvo. La maninka paroliĝas en pluraj landoj de U. Afriko, inkluzive Malion, de kie venis mia gasto, kiu fariĝis mia amiko, kvankam ni poste perdis kontakton.

La lingvo estas jam delonge skribata, kaj ĝi estas, kiel plej multaj afrikaj lingvoj, tonlingvo, kaj la skribsistemo ja havas tute adekvatan sistemon de tonindikiloj. Sed iukiale oni neglektas skribi la tonajn supersignojn. Eĉ mia amiko, kiu estis instruisto kaj fervora apoganto de la lingvo, ne skribis ilin sisteme. Ofte mi rimarkis tion pri skribataj tonlingvoj: la uzantoj simple ne atentas la tonojn. Pro tio ofte mi suspektis, ke nia tuta teorio pri tonoj iamaniere malpravas (ni traktas ilin kiel ordinarajn fonemojn), kaj ke iam ni malkovros grandan fuŝon.

Mi do ĉiam iom interesiĝis pri Malio, sed ĝis lastatempe ĝi ne estis "en la aktualaĵoj". Kompreneble, se nenio eksplodas, estas nenia novaĵo; Malio atingis demokration en 1991 kaj fartis ĝis nun sufiĉe bone. (Reala demokratio, kun malkaosaj elektoj kaj sinsekvo de prezidantoj.) Nun tamen la Tuaregoj en la nordo ŝajne ribelas (denove) kontraŭ la registaro, kio signifas probablan ekspluatadon flanke de radikalaj islamanoj.

Kunlabore kun Maŭritanio kaj Alĝerio nun oni preparas antaŭvidante violenton. Usono kompreneble helpas ilin (kiu alia?)...

reen al la indekspaĝo

6a Aprilo, 2006.

Skribis Klaus WESSEL:

Saluton Ken,

Kun interesiĝo mi legis viajn pensojn pri la rutinoj — niaj helpemaj rutinoj. Unuflanke: Uzante ilin konscie ni povus pliriĉigi niajn vivojn. Tiel oni plenigas la ĉiutagan vivon. Eĉ banala afero, ekzemple la purigado de la kuirejo, kiam farata zorgema, tutsubite iĝas (aŭ fariĝas) interesa. Mi ofte rimarkis ke suksesplenaj homoj estas praktikemaj, ili ne malŝatas la "bagatelojn" de la ordinara tago.

Kore,

Klaus Wessel

Jes — kiam mi preparis mian blogaĵon por la 27a Januaro, 2006, pri koncentriĝo, mi iom rete esploris la temon 'meditado'. Kaj mi lernis, ke unu skolo de meditado rekomendas ĝuste tion: koncentriĝi pri la detaloj de onia ĉirkaŭaĵo.

Mi sukcesis pri tio nur en unu kunteksto: strange diri, la HTML-igado de miaj tekstoj, kiu ŝajne por multaj estus terure teda, trankviligas min. Pro tio, ĝis antaŭ nelonge mia blogo montris devizon "kiel trikado ĉe virinoj"... sed mi deprenis ĝin, ĉar mi devis ĝin senĉese klarigi...

Dankon pro la letero!

reen al la indekspaĝo

5a Aprilo, 2006.

"SIMPLECO, SIMPLECO, SIMPLECO!" Tio estis la devizo de Henry David THOREAU, unu el la transcendentalistoj de 19-jarcenta Nov-Anglio.* Kaj en la obtuzo-konfuzo de la moderna vivo estas minoritata sed ŝajne kreskanta movado al simpligado de la vivo. Ĉiujare estas pli da memhelp-libroj pri tio, kun titoloj kiel Simpligu vian vivon!Reen al la simpleco! k.s.

Do nun oni trinkas verdan teon el taseto el pura blanka argilaĵo, varmigitan per kandelo, poste veturas je 130 kph en sia Mercedes tra matena trafikego, riskante sian vivon por alveni akurate al sia laborejo.

THOREAU (1817-1862) multe influis min dum mia juneco, sed mi rimarkis, ke kiam li iris por vivi en la kamparo, apud la lageto Walden, li ne neglektis kunporti siajn helenajn kaj latinajn klasikaĵojn. Kaj se mi farus tion, ĉu mi povus ne kunporti mian komputilon? Laŭ mi, oni (kiel ofte okazas) serĉas falsan oron: oni volas, ne simpligadon, sed rutinigadon.

La homo laŭ sia naturo amas rutinojn. Tial la homaro elpensis ritojn pri la sinsekvo de la sezonoj, pri la ritmoj de la tagoj kaj noktoj, korpulsado, vivo kaj morto. Kaj mi trovas, ke rutinigado povas helpi al la persona paco. Ĉiumatene mi vekiĝas je la 5a (jes, krom semajnfine), ŝaltas la komputilon; dum la komputilo startas, mi iras suben kaj ŝaltas la kafaparaton. Dum la kafo fariĝas, mi revenas supren, lavas kaj razas. Tiam ek al la kafo, kaj reen supren, mi vestas min. Tiam mi legas la aktualaĵojn, blogojn, k.t.p. per la reto. Tiam mi mem blogas. Post kelkaj horoj vekiĝas mia edzino, kaj ni iras promeni por sano.

Ĉio en sia loko, kaj neniu tempo malŝparata. (Almenaŭ ne dum la mateno; matenoj estas aparte sanktaj.) Vespere mi legas kaj studas. Dum la tago mi precipe reagas al la stimuloj de la tago. Kiel iam skribis iu famulo, "Ĉio ajn povas okazi."

La sola rifo estas, ke kiam oni vivas laŭ rutino, kaj io okazas por rompi la rutinon, oni sentas sin subite sen stirilo. Sekve — oni ne tro seriozu pri sia rutino.

* El la 2a ĉapitro "Where I Lived and What I Lived For" [kie mi loĝis, kaj por kio mi vivis] de lia plej fama libro, Walden. Ralph Waldo EMERSON (1802-1882) estas alia famulo el inter la transcendentalistoj.
reen al la indekspaĝo

4a Aprilo, 2006.

Hodiaŭ mi alŝutis "Rimarkoj pri En la komenco estas la vorto de Geraldo MATTOS (provbalona versio)". Vidu la indekspaĝon.

(Mi ne povas ne rideti, ĉar en la angla baloney signifas 'sensencaĵo'...)

reen al la indekspaĝo

3a Aprilo, 2006.

ĈARMAN KAJ NEKUTIMAN VERKON DE BETOVENO mi aŭdis hieraŭ vespere: Serenado en D-maĵora por fluto, violono kaj aldo (Serenade in D-Dur für Flöte, Violine und Viola, Opus 25, 1801). Mi ne tute komprenas la historion de tiu verko, ĉar ĝi ofte surdiskiĝis kun nur fluto kaj piano; sed ŝajne origine ĝi estis terceto. Ne gravas; nun mi aŭdis ĝin ambaŭforme. (Mi preferas la terceton.)

Betoveno ne estis feliĉa homo, sed laŭ onidiro, ĉi tion li verkis ĉe la apogeo de feliĉa tempo. Li eĉ inventis novan ritmon por ĝi, disinvolto, kiu en la nuna itala signifas (laŭ mia plejeble bona kompreno) 'sen inhiboj'. Per tio Vi eble povas imagi la vervon de la verko.

Sed kompreneble la aliaj komponaĵoj de Betoveno estas imponaj, se ne tiel ĝojinstigaj. Unu fojon dum interbloga diskuto kun Kunar, li kaj mi interkonsentis, ke plej feliĉa estas tiu, kiu ne tro pensas. Mi estis sincera dirante tion; tamen mi kaŝis ion en la maniko: feliĉo ne estas ĉio !

reen al la indekspaĝo

2a Aprilo, 2006.

DENOVE PRI EGALECO. Dan BROCK, filozofo kaj medicina etikisto de la Medicina Kolegio de la Universitato Harvard, prelegis antaŭ kelkaj tagoj ĉe mia universitato "Pri la etiko en la uzado de la genetiko por krei pli bonajn homojn". Mi ĉeestis la horlongan alparolon.

Mi lernis multon, sed ĉi tie mi mencios nur unu faceton de la diskuto: denove temas pri la moderna koncepto "egaleco". Ĉar se iam eblos gene plibonigi la homojn, neeviteble nur tiuj, kiuj havos sufiĉe da mono kaj influo, povos profiti la teknikojn por siaj geidoj. Kaj tio retiras min denove al la problemo pri la originoj de la nuntempa koncepto "egaleco". (Mi substrekas "nuntempa" ĉar antaŭe temis pri rigidaj sociaj klasoj — aristokratoj kaj ordinaruloj, ktp — tiuspeca neegaleco estis abolita en la revolucioj de la 18a kaj 19a jarcentoj.)

Demandoj pri egaleco kaj neegaleco nun dominas ĉiujn diskutojn pri la socio. Ne plu oni parolas pri ĝenerala prospero, sed pri "la abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj". De kie venis nia valorigo al egaleco, kiel ni konas ĝin en 2006? La afero tute ne estas memevidenta. Kiel mi argumentis antaŭe en mia blogo, se la plej malriĉaj homoj havas sufiĉon, tute ne estas racie plendi, ke la riĉuloj havas pli. Se Vi havas, ni diru, $500, kaj se tio sufiĉas por Vi, kiel afliktas Vin, se iu alia havas $5000? Ĉu Vi perdas ion? Envio neniam per si mem estas racia — aŭ, se mi eraras, ĝis nun neniu persvadis min.

Imagu al Vi estontan socion, kie la plej malriĉaj homoj havos duoble tiom, kiom ili nun havas — sed kie ankoraŭ estos tiu abismo, ĉar tiam la riĉuloj havos duoble tiom. Ĉu ankoraŭ tiam oni plendos pri la malsameco? Logike, jes. Ĉar ŝajne kio gravas, ne estas la havo, sed la neegala havo. Ĉu Vi komprenas la problemon?

Eble ni povos solvi ĝin per genetika tekniko, kiu igos ĉiujn homojn egalaj ;)

reen al la indekspaĝo

1a Aprilo, 2006.

IAFOJE MI SIMPATIAS kun la "intelektulo" en la amuzbildo. Mi laboris dum lastaj tagoj pri la esperanta morfologio — tiu parto de la gramatiko, kiu pritraktas la strukturon de vortoj — kaj vere, mi sentas min iusence ne tute cerbsana. Ĝi pensigas min pri versoj de Ŝekspiro (mi tradukas laŭvorte):

Kiel stuporige oni rigardas desupre!
La korvoj kaj sturnoj traflugante la mezan aeron
Apenaŭ tiom grandas kiel skaraboj; mezalte pendas
Unu, kiu kolektas salsolon, terura metio!
Li ŝajnas ne pli granda, ol sia kapo.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxKing Lear, IV, vi, 12

* * *

Mi trovis interesan retejon, WorldMapper, kie haveblas mondomapoj kompare montrantaj enmigradon, elmigradon, nombron de aĝuloj, naskrapidecon, turismon, kaj multon alian — 48 mapoj entute.

* * *

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.