Sendu al mi komentojn

30a Aprilo, 2007.

BLOGPAŬZO ĝis iam en majo, pro baldaŭaj veturoj diversloken.

* * *

La proksimuma nombro de konataj galaksioj, kaj la proksimuma nombro de homoj kiuj iam vivis,* estas samaj — ĉirkaŭ 100 miliardoj, ± kelkaj miliardoj. Oni metu tion en sian kvantuman pipon, kaj ĝin fumu :)

* Vidu la 10an kaj 11an marto.
reen al la indekspaĝo

29a Aprilo, 2007.

VORTOSORTOJ, 18. CIRKONFERENCO, PERIFERIO kaj CENTRO. Jen interesa situacio, provizanta nekutime klaran pruvon, ke Esperantaj vortoj havas signifojn sendependajn de siaj elementoj, specife de siaj radikoj. 'Cirkonferenco' kaj 'periferio' estas plene sinonimaj, la unua de la latina, la dua de la helena. 'Periferi-' estas en la helena 'ĉirkaŭ' + 'porti'; la latina simple paŭsis tion senpere. Nia lingvo havas ambaŭ, kaj vortaroj spegulas ilian sinonimecon. Ekz. en NPIV-2002 sub 'cirkonferenco' ni trovas simple

= periferio

Sed la adjektivo 'periferia' signifas laŭ NPIV-2002, krom "rilata al periferio",

2. Okazanta ĉe la rando de areo, ne centra: la periferia trafiko; periferia intereso; periferiaj kontaktoj.

Supozeble neniu parolas pri 'cirkonferencaj trafiko, intereso, kontaktoj'. Sekve, la vorto 'periferia' (kiel miloj aliaj kompreneble) havas signifon preter siaj elementoj. Aŭ tio, aŭ ni forlasu la sinonimecon de la radikoj 'cirkonferenc-' kaj 'periferi-'.

Ankaŭ 'centro' estas interesa kazo laŭ sia propra maniero. La geometriaj konceptoj de la antikvaj matematikistoj estis tute abstraktaj; 'punktoj', 'linioj', 'ebenoj' ne ekzistas en la naturo (legu la difinojn de Eŭklido). Kiel do trovi vorton por ekzemple la koncepto 'centro' de cirklo? Oni ekuzis la helenan vorton (kentron 'kejlo'), kiu signifis la senmovan brakon de cirkelo — la ilo, per kiu oni desegnas cirklojn. Ĉar la senmovan brakon oni metas ĉe la centron de la farota cirklo.



reen al la indekspaĝo

28a Aprilo, 2007.





MI VOLAS NE FORGESI antaŭ la monatofino, ke Lubeck Beck sendis fotojn de sia turneo inter la inventemaj ber-, bar- kaj biervalanoj, el kiuj la pli interesajn mi prezentas por Via edifo kaj miro.






La problemo de la valanoj (nu ja, unu el tiom da...) ĉiam estis, ke ili posedis diversaspecajn motorojn, antaŭ ol ili plene komprenis la principojn de la remboato. Kaj eĉ pli malbonigante la situacion, ili importis teknikistojn.

* * *

reen al la indekspaĝo

27a Aprilo, 2007.

PUZLAJ RAPORTOJ DE CNN. Laŭ raporto de CNN, la plej internacie konata usona TV-reto (bedaŭrinde), la plej danĝeraj usonaj ŝtatoj estas Nevado, Nov-Meksiko kaj Arizono (en tiu ordo). Laŭ alia raporto de la sama novaĵ-reto, la plej danĝeraj usonaj urboj estas St. Louis, Mizuro; Detroit, Miĉigano; kaj Flint, Miĉigano (en tiu ordo). Sed neniu el la plej danĝeraj urboj estas en unu el la plej danĝeraj ŝtatoj, kaj la plej danĝeraj ŝtatoj ne enhavas multe da metropoloj. Mi kaj mia edzino sidadis ĉi-matene, diskutante kiel klarigi la aferon. Ni decidis, ke la enmigrado en la sudokcidento kreis la statistikojn, ĉar ĉiu kapto de kontraŭleĝa enmigranto listiĝas kiel krimo, ktp.

Laŭ la raportoj Norda Dakoto estas tre sendanĝera ŝtato, kaj Fargo (unu el ties urboj) estas tre sendanĝera urbo. Mi iukiale ne povas forgesi, ke Humphrey Tonkin demandis al mi, ĉirkaŭ 1965 en Nov-Jorko, temante pri Norda Dakoto "Ĉu vere estas homoj tie?" Ŝajne jes, kaj bonuloj :) Kaj pri mia loĝloko ĉi tie en Kansaso — la ĉefa danĝero estas ciklonoj kaj fulmotondroj, kaj ni alkutimiĝis al tiuj.

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 4. En Moose Jaw, Saskaĉevano, la 9an de aprilo, du viroj prirabis kostum-butikon kaj eskapis en felo de leono, kurante en la arbaron. Ĉar verŝajne ne eblis bone vidi de sub la leonfelo, ili nur iris kelkan distancon. Terurita maljunulino en Regina altelefonis la policon, raportante blindan leonon, kiu laŭ ŝia diro trakuris ŝiajn florbedojn; ŝia edzo pafis la leonon, sed je lia konsterniĝo, nur duono de la leono falis, dum la alia persistis kuri. Post duonhoro policistoj sukcesis kapti la ceteran leonon, kaj enkarcerigis la ŝtelistojn.

reen al la indekspaĝo

26a Aprilo, 2007.

TEROSIMILA PLANEDO TROVITA! Eŭropo triumfas! La 24an de aprilo, planedo simila al la tero (jam longe la celo de la esplorado alisunajn planedojn) estis trovita de la Eŭropa Suda Observatorio nur 20 lumjarojn for; ĝi rondiras la malgrandan stelon Gliese 581 (vidu diĝitaligitan foton dank' al PlanetQuest), kaj ŝajne ĝis nun la planedo havas ankaŭ nur la ne tre inspiran nomon "581 c". Tiu instalaĵo de la ESO, kiu faris la gravan malkovron, situas en La Silla, Ĉilio.

Ĉar sia suno malgrandas, la planedo, estante tersimila, rondiras tre proksime, kaj havas jaron de 13 tertagoj. Bedaŭrinde tio verŝajne signifas, ke ĉiam la sama duonsfero alfrontas la sunon, do varmegas, dum la alia fridegas. Sed eventualaj atmosfero kaj oceanoj teorie povus disvastigi la varmon. Nepre likva akvo estas ebleco, kaj do vivo.

La malkovro ege gravas. Kompreneble, la Paradokso de Fermi ankoraŭ validas; vidu mian blogeron de la 3a septembro 2005. Multaj homoj ŝajne ankoraŭ ne komprenas, ke la tempoproblemo de interstela kontakto estas principe solvita pro la koncepto de memreproduktantaj Bracewell-Neumann-sondiloj, kiujn eventuala progresinta civilizacio teorie estus kreinta ĝis nun. (Mallonge, ne necesas ke unusola objekto transiru la enormajn interstelajn distancojn.) La Paradokso de Fermi do estas, en sia moderna formo, "Kie estas la sondiloj?"

La Eŭropa Suda Observatorio estas kunlabora entrepreno de 13 landoj (Belgio, Britio, Ĉeĥa Respubliko, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Nederlando, Portugalio, Suomio, Svedio, kaj Svislando).

reen al la indekspaĝo

25a Aprilo, 2007.

LA PLEJ MALNOVA ŜERCO. La 22an de aŭgusto, 2003, mi aperigis la "tutmonde plej bonan ŝercon" kiu tiujare cirkuladis, tiel taksitan de diversaj humuristoj. Nun mi povas prezenti la plej malnovan (almenaŭ en Okcidento). Ĝi troviĝas jam en la frua 5a jarcento.

En la tempo de Romia imperiestro Aŭgusto venis en Romon viro tre similaspekta al Aŭgusto. Aŭgusto rimarkis lin kaj demandis al li, ĉu eble lia patrino iam estis en Romo. "Ne," diris la viro, "sed mia patro ja ofte."

Por interesatoj la latina versio estas: 'Dic mihi, adulescens, fuit aliquando mater tua Romae?' Negavit ille nec contentus adjecit: 'Sed pater meus saepe.' (Macrobius)

Fonto: Frank Muir, The Oxford Book of Humorous Prose
reen al la indekspaĝo

24a Aprilo, 2007.

KONTRAŬ GALILEO
Fajr' iom for, nur tie, trans l'arbar',
en la jaro du mil kvindek kvar
lumigas manojn sufiĉe aliajn
por povi legi poemojn miajn,
samkiel mi per mia lumo legas
kion mia pasintec' agregas:
la sama vero rekoviĝas;
la mondo vere ne moviĝas.
— KM
reen al la indekspaĝo

23a Aprilo, 2007.

USONA FILOZOFO RICHARD RORTY intervjuiĝis ĉe Stanford University en Kalifornio; mi aŭskultis podkaste. Parto de la konversacio traktis esperojn pri la estonteco kaj iris proksimume jene:

Rorty:xxxxxxxx Mia idealo estas levi la ceteran mondon al la nivelo de iaspeca miksaĵo de Usono kaj Norvegio.
Intervjuisto: Sed memevidente ne estas sufiĉe da rimedoj sur la planedo por tiel levi la tutan mondon...
Rorty: bla bla bla novaj fontoj de energio bla bla bla
Intervjuisto: Anstataŭ tio, ni devas instrui la homaron vivi pli spirite kaj ne tiel materialisme...
Rorty: bla bla bla novaj fontoj de energio bla bla bla
Intervjuisto: Ni devas lerni de homoj kiel Thoreau, Gandhi, Schumacher, kiel vivi simple kaj direkti la atenton al la veraj gravaĵoj de la vivo...
Rorty: bla bla bla novaj fontoj de energio bla bla bla
Intervjuisto: Ni devas remalkovri la esencajn spiritajn valorojn de vivo en harmonio kun la naturo...
Rorty: bla bla bla novaj fontoj de energio bla bla bla
Intervjuisto: ... kaj vivi kun la naturo kaj ne kontraŭ ĝi!

Kaj tiel plu. Baldaŭ finiĝis la intervjuo.

reen al la indekspaĝo

22a Aprilo, 2007.

SENARTIFIKA DEMANDO. Mi ĵus spektis la Nov-Zelandan filmon Whale Rider [balenrajdanto], en kiu brile stelulis la juna Keisha Castle-Hughes. Tio estas eble la deka filmo kun elstaraj neprofesiaj geaktoroj, kiun mi vidis. Mi demandas al mi, kial la socio verŝas monegon kaj gloron sur jam trosata filmindustrio, se inter ordinaraj homoj troveblas tiom da talento? Cidade de Deus [urbo de Dio], 2002-a brazila filmo, utiligis amatorajn geaktorojn, kaj estis granda sukceso. En Babel de la pasinta jaro, kiun Manolo priblogis lastatempe, estis pluraj elstaraj amatoroj, kiujn laŭdis eĉ la profesiuloj. Mi rimarkas, ke komencas aperi artikoloj kaj studoj pri tiu ĉi fenomeno. Miaflanke, dramo kutime plej efikas sur min, kiam mi ne rekonas la geaktorojn. Sed mi scias, ke multaj kinejumas precipe por vidi ĝuste la famulojn. Ĉiu laŭ sia gusto ĉu ne.

reen al la indekspaĝo

21a Aprilo, 2007.

UNU ALIRO AL LA ARTMUZIKO. Pensante, ke estas homoj, eble eĉ multe da, kiuj interesiĝus pri artmuziko, se ili trafus unue ne la plej "pezajn" ekzemplojn, sed prefere iom pli leĝerajn specimenojn, mi decidis listigi iujn tiajn. La kriterioj estas "kantebleco" de melodiaj temoj, kaj/aŭ unuritmeco. La rezulto do nepre inklinas al baroka klavarmuziko (ne gravas, ĉu la instrumento estas klaviceno, ĉu fortepiano, ĉu piano). Kompreneble temas pri personaj kono kaj ŝato.

Dietrich Buxtehude. La Capricciosa — 32 Variacioj por Klaviceno, Bux WV 250. Suitoj: C-maĵora, Bux WV 230; D-minora, Bux WV 234; E-minora, Bux WV 236; G-minora, Bux WV 241; H-maĵora, Bux WV 243

François Couperin. Livre de Tablature de Clavescin, libro 2, 6a ordo: Les moissoneurs, La Bersan, Les Baricades Misterieuses, La commere, Les Bergeries kaj eble aliaj

Domenico Scarlatti klavar-sonatoj: F-maĵora, K 17; C-minora, K 99; A-maĵora, K 113; G-maĵora, K 201; A-maĵora, K 211; A-maĵora, K 212; B-maĵora, K 261; E-maĵora, K 380; D-maĵora, K 490; D-maĵora, K 491; C-maĵora, K 501

Poste, la unua paŝo en klasikecon estu piano-sonatoj de Mozart. Li verkis 19; se mi havus nenian alian muzikon, mi volus tiujn. Iuj movimentoj el la sonatoj estas sendepende famaj.

Por malpeza, romantika sed tamen inĝenia muziko nenio superas la valsojn de Chopin; tiuj ludataj de Jeanne-Marie Darré ankoraŭ haveblas, almenaŭ ĉe retbrokantejoj. Estas 11 valsoj.

La ŝlosilo estas: multe aŭskulti, sin trempadi en la muziko. Eble Vi transformiĝos!

reen al la indekspaĝo

20a Aprilo, 2007.

Rimarkinda koincido. Tiun saman temon, pri kiu mi skribis antaŭhieraŭ (moderna virina vizaĝo kiel vizaĝo de nimfo), mi trovis hieraŭ vespere en la romano Middlemarch (nomo de vilaĝo) de George Eliot. Dorothea Brooke, nekutime bela virino el kampara mezklaso, estas vidata en Romo, apud la skulptaĵo Dormanta Ariadne,* de du viroj, pentristo kaj verkisto. Ili esprimas la saman senton de "fugeco", kvankam ili ne uzis mian terminon. Kaj ne nur tio — Ariadne estis nimfo!

La verkisto en la romano, Will Ladislaw, klarigas la aferon, dirante ke la influo de la kristanismo modifis la aprezadon de klasikaj belaĵoj. Mi akceptas tion — kiel historian klarigon.

Kompreneble ne haveblas bildo de Dorothea Brooke, ĉar ŝi estas fikcia figuro, havanta ekziston nur en niaj mensoj, do superanta ĉiujn artverkojn.

* En la Vatikana Muzeo.
reen al la indekspaĝo

19a Aprilo, 2007.


POEZIO KAJ KOSMOLOGIO. Adeptoj de la abrahamaj religioj ofte defendas siajn sanktajn librojn citante kvazaŭ-sciencajn konstatojn, kiujn eblas trovi en ili. Kaj fakte la ekzemploj imponas; sendube la plej bonekonata nuntempe estas tiu ĉe la komenco de la Biblio / Tanaĥ, kie Dio kreas unue lumon, kaj nur poste la sunon kaj lunon:

xxxxxKaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo... Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela xxxxxfirmaĵo... (Genezo i.3; 34)

Antaŭ 1948 neniu certis, ke iam estis Praeksplodo, kiu estigis ja nepenseble multege da lumo, kaj nur longe poste estis steloj, sunoj kaj lunoj.

Kompreneble la kredantoj elektas siajn ekzemplojn el tekstoj, kiuj abundas je kontraŭ-ekzemploj. Sed la poetoj ofte surprizas nin tiurilate. Nov-anglia poeto Robert Frost verkis poemeton, Fire and Ice [fajro kaj glacio] kiu fariĝis sufiĉe fama, eble pro sia mallongeco.

Jen la poemo, kun laŭvorta traduko (kvankam la lingvaĵo ne estas aparte malfacila):

Some say the world will end in fire, xxxxxlaŭ iuj la mondo finiĝos en fajro,
Some say in ice. xxxxxlaŭ aliaj, en glacio.
From what I've tasted of desire xxxxxpro mia sperto pri deziro
I hold with those who favor fire. xxxxxmi konsentas kun tiuj, kiuj apogas fajron,
But if it had to perish twice, xxxxxsed se ĝi devus dufoje perei,
I think I know enough of hate xxxxxmi scias sufiĉon pri malamo
To say that for destruction ice xxxxxpor diri, ke por detruo, glacio
Is also great xxxxxankaŭ grandas
And would suffice. xxxxxkaj sufiĉus.

Estas multaj interpretoj de la poemo, sed mia celo estas la temprilato. Frost verkis la poemon en 1920. Naŭ jarojn poste, en 1929, Edwin Hubble faris la malkovrojn kiuj montras, ke la universo ekspansias, el kio sekvas, ke ĝi aŭ ekspansios eterne (kaj ni mortos se tiel diri en glacio), aŭ rekolapsos (kaj ni mortos en fajro).

Tiaj fenomenoj memorigas nin, ke ni homoj disponas pri kvazaŭeterna stoko da konceptoj, kiujn ni daŭre recikligas en novaj formoj — iomete kiel en fugo (kp. la hieraŭan eron) — kaj ankaŭ la scienco partoprenas en tio.

Por interesatoj, lastatempa pensado inklinas al eterne ekspansianta universo. Kaj pri la partoprenado de la scienco en la homa koncepta stoko, estas nun tre populara ideo inter scienc-filozofoj, ke ni uzas nuntempe tute novajn konceptojn en la fiziko, por kiuj nia evoluo ne preparis nin. Mi neas tion; sed spaco ne permesas eniri tiun temon.
reen al la indekspaĝo

18a Aprilo, 2007.

LA VIVO FUGECA. Fugo estas muzika komponaĵo bazita sur la fundamenta ideo, ke komenciĝas melodio, kaj iom poste komenciĝas la sama melodio je alia voĉa nivelo, kaj la du melodioj, aŭ voĉoj, harmonias unu kun la alia. Vi vidas simplan ekzemplon maldekstre. (Kompreneble poste okazas aliaj aferoj ...)

Delonge mi serĉas ekstermuzikajn analogiojn de la fuga ideo. Kie en la vivo ripetiĝas la samaj aferoj, sed je malsamaj niveloj, kaj interharmonias? Mi supozas, en la vivo de artisto, kiu uzas materialon el la pasinteco en la nuno. Mi ne plene ellaboris mian ideon, sed — rigardu, mi petas, la jenan vizaĝon:

Ĉu ŝi ne aspektas moderna virino? Ŝi estas tamen nimfo el Antikveco — laŭ la koncepto de la pentristo, William Bougereau (1825-1905). La tuta pentraĵo nomiĝas Nymphes et Satyre; ŝi estas unu el la nimfoj.* La pensado de la pentristo kaptis ideon — la antikvan koncepton 'nimfo' — kaj pasigis ĝin tra sian modernan koncepton 'nimfo', kiu sekvas la pli fruan, samkiel en fugo la sama melodio komenciĝas plurfoje je malsamaj tempoj. La rezulto estas harmonio inter nuno kaj pasinteco — se la artisto estas sufiĉe inĝenia; kaj ne estas dubo pri tio, kiam temas pri Bougereau.

Nu, mi persone ne povas forgesi tiun vizaĝon; ĝi hantas min. Nun mi volas, se eble, lerni kiu estis la modelo, la pozistino, de tiu tempvojaĝistino. Nimfoj, kiel ni legas en NPIV, loĝis en specifaj lokoj, aŭ servis "al pli altaj diaĵoj"...

* Nymphes et Satyre nun pendas en la Muzeo de la Clark Art Institute en Williamstown, Masaĉuseco, Usono; jen cifereca versio (necesas atendi iom la ŝarĝiĝon).
reen al la indekspaĝo

17a Aprilo, 2007.

KANADANO KRITIKAS UNESKON. La 29an de majo, 2004, mi sugestis ke UNESKO estas iom senutila. Je mia surprizo, neniu atakis min. Ŝajne mi estas pli avangarda ol eĉ mi mem sciis (), ĉar nun Robert Fulford, en la National Post, ridindigas la "burokratan gusto-imperion", kiu elspezas tiom da mono kaj tempo por savi endanĝerigitajn tradiciojn.

Laŭ Fulford la ĉefa (kaj memevidenta) problemo estas, ke mankas rimedo distingi inter tradicioj kiujn indas apogi kaj tiuj pli forgesindaj, en mondo pli kaj pli relativisma. Estas ankaŭ la problemo, ke certaj landoj, kiuj eĉ lastatempe faris sian eblon por ekstermi minoritatajn kulturojn, nun ricevas monon por plifortigi "kulturan diversecon".

Laŭ Fulford la precipa funkcio de UNESKO estas krei laborpostenojn por "intelektuloj". Nu, ankaŭ intelektuloj devas manĝi...


reen al la indekspaĝo

16a Aprilo, 2007.

Skribis Stephan Webanck pri mia hieraŭa blogero:

Kara Ken,

ekleginte vian plej freŝan blogeron mi ja atendis la mencion de la germana parenco de "hros", kaj fakte renkontis ĝin fine de la alineo. Sed ... post la -- ĉu provizore definitiva? :-) -- ortografia reformo de la germana oni nun devas distingi inter:

1. Roß, das; -es, -e, Roße, die; -, -n (mitteld. für Wabe)
(Mi tute ne konis tiun vorton ĝis nun. Mi hazarde ekvidis ĝin en [1], kie ĝi antaŭas "Ross"-on [vd. sub 2].)
Pro la nova regulo pri la uzado de "ß", en ambaŭ variantoj la "o" estas nepre longa (fermita) -- kiel en "Rose" (rozo) -- kaj la "ß" indikas la senvoĉan "s".
En ASCII-IPA [2] proksimume: [ro:s] resp. [ro:s@]
(Ni du scias, ke tiu "r" estas malĝusta, sed mi ne certas pri la konvena simbolo, ĉar laŭdire en la moderna altgermana ekzistas tri specoj de "r"-ecaj sonoj, ĉiu el ili sufiĉe diferenca de la angla aŭ franca "r".)
"mitteld." (= mitteldeutsch = meze de Germanujo) indikas, ke la vorto uziĝas nur regione.
"Mitteldeutschland" estas interesa termino, ĉar kutime oni distingas (kaj ofte pare kontrastas) nur nordan/sudan kaj okcidentan/orientan Germanujon. "Meza/Centra Germanujo" ne ekzistas.
Tamen ĝi nuntempe estas nomo por parto de mia lando, kiu konsistas el tri apudaj orientaj ("transelbaj") federaciaj landoj (kp. la mapon en http://en.wikipedia.org/wiki/Middle_Germany).
Aliflanke iuj "eternaj hieraŭuloj" uzas la vorton sinonime al "GDR" kiu ja troviĝis meze de antaŭ-1990-a FRG (politike: "Okcidenta Germanujo") kaj partoj de nuna okcidenta Pollando, kiuj ĝis 1945 apartenis al la Germana Regno (laŭ la limoj de 1937-12-31; poste -- do jam antaŭ la dua mondmilito -- la "Tria Regno" aligis i.a. Aŭstrujon).
Por tiuj homoj je 1990-10-03 okazis nur "parta reunuiĝo", ĉar "Orienta Germanujo" (ĉefe Pomerujo, Malsupra/Supra Silezioj kaj Orienta Prusujo [kiu jam post la unua mondmilito disiĝis de la cetera regno pro la reapero de sendependa pola ŝtato]) ankoraŭ estas "okupata" de Pollando kaj la Rusa Federacio.
(La mapoj en http://de.wikipedia.org/wiki/Deutsches_Reich ilustras la staton de la Germana Regno en 1918 resp. 1937.)

2. Ross, das; -es, Plur. Rosse, landsch. Rösser (südd., österr. u. schweiz., sonst geh. für Pferd)
Tiu vorto nun nepre literumiĝas per "ss", ĉar la "o" estas mallonga (malfermita). La duoblaĵo "ss" krome indikas la senvoĉan "s".
En ASCII-IPA proksimume: [rOs] kaj ['rOs@] resp. ['rWs@r]
Por konfuzi onin eĉ iom pli ja ekzistas du pluralaj formoj. :-)
Kaj en la tuta suda Germanlingvujo "Ross" ja estas tute normala vorto por "ĉevalo".
En la "nordo" -- do ankaŭ en Kolonjo :-) -- "Ross" apartenas al "alta nivelo" ("geh." = gehoben), do ne aperas en ĉiutaga lingvaĵo, sed la kleruloj komprenas ĝin, kiam ili renkontas ĝin ekz. en verko kiel kanto.

Mi tute ne komentas ĉiujn viajn blogerojn, sed kiel vi vidas, ĉi-foje blogereto kaŭzis komentegon. ;-)
--
Kolon"Nun somero jam komenciĝas aprile en Rejnlando. Uf!"jano

[1] DUDEN Band 1 -- Die deutsche Rechtschreibung. 24., völlig neu bearbeitete und erweiterte Auflage. Mannheim-Leipzig-Wien-Zürich: Dudenverlag 2006.
[2] Mi ne scias, ĉu vi ofte uzas tian surogatan skribmanieron, kaj aldonas PDF-dosieron, kiu klarigas kiel "traduki" ĝin al vera IPA.

Ankaŭ ni havas "altnivelan" vorton por ĉevalo, similan al via Ross (en la norda uzado), nome steed. Tio estas impona, ekzemple kavalira ĉevalo, kiu nomiĝas laŭ parenca varianto stud kiam ĝi uziĝas nur por bredado. Kaj la lasta nuntempe ankaŭ servas (pro sia maskla konotacio) kiel ĝenerala vorto por impona knabo inter la gejunuloj.

Mi neniam uzis la ASCII-fonetikaĵojn sed iom post iom mi ensorbas ilin pasive.

Laŭ mi vi germanlingvanoj devus trovi la homon, kiu responsas pro tiu abomeninda literuma reformo, kaj pendumi lin de la plej konvena arbobranĉo.

reen al la indekspaĝo

15a Aprilo, 2007.

VORTOSORTOJ, 17. HORSO. Mi dubas, Kara Leganto, ke Vi iam serĉis tiun vorton en Via NPIV. Sed ĝi enestas. Ne, ĝi ne estas sinonimo de 'ĉevalo': ĝi estas E-igo de la angla horse, kiu normale ja estas 'ĉevalo' sed iam en Malfrua Pleistoceno estis slangaĵo por 'heroino'. Kaj de tio ni lernas ne tro haste preni slangaĵojn de la nacilingvoj, ĉar slangaĵoj ofte baldaŭ malaperas el la originaj lingvoj, donante iom strangan aspekton al nia lingvo. (Nu ja, eble iuj ankoraŭ uzas horse por 'heroino' en la angla; mi vere ne scias multon pri heroino, nur pri heroinoj...)

La angla horse 'ĉevalo' havas interesan historion. En la Malnova Angla ĝi estis hros kaj trairis procezon, kiun ni nomas metatezo, interŝanĝo de sinsekvaj sonoj: 'ro' fariĝis 'or'. La sama okazis ĉe bird 'birdo' kiu iam estis brid; ask 'demandi' kiu iam estis acsian (kaj ankoraŭ en kamparaj komunumoj kaj en la t.n. 'nigrula angla' oni povas aŭdi aks anstataŭ ask); kaj aliaj vortoj.

Malnovangla hros rilatas al germana Roß 'ĉevalo' (ne la plej ofta vorto); la germana varianto malhavas la 'h'.

reen al la indekspaĝo

14a Aprilo, 2007.

KIAL LINGVA DIVERSECO? Estas aferoj, kiuj, se ili estus aliaj ol ili fakte estas, ni ne mirus. Unu estas lingva diverseco. Tiel stranga ĝi ŝajnis al niaj prauloj, ke en okcidenta Antikveco almenaŭ du mitoj servis por klarigi ĝin, tiu pri la Babelturo kaj (laŭ iuj versioj/interpretoj) la Pandora-mito; kaj en la cetera mondo estas ankaŭ aliaj kialdiraj mitoj pri lingva diverseco. Tre surpriza fakto estas tamen, ke ni nuntempuloj ankoraŭ ne komprenas, kial ekzistas lingva diverseco. Mi provos klarigi.

Supraĵnivele estas facile konstati, ke du faktoroj kune kaŭzas la diversecon de lingvoj: (i) lingvoj ŝanĝiĝas kaj (ii) homgrupoj izoliĝas unu de la alia. Kiam ekzemple unu homgrupo disiĝas en du novajn grupojn, kiuj perdas kontakton inter si, tiam (ĉar lingvoj ŝanĝiĝas) la lingvoj de la du grupoj iĝas pli kaj pli malsamaj kaj post sufiĉe da tempo fine ĉesas esti interkompreneblaj.

Sed ni ne komprenas faktoron (i) — kial kaj kiel lingvoj ŝanĝiĝas. Sekve ni ne komprenas, kial estas diverseco de lingvoj. Ĉu surprize, ke ni ne komprenas ion tiel fundamentan? Ne mankas teorioj, kompreneble. Sed neniu teorio tute kontentigas. Ĉiuj fakuloj konsentas, ke ideale la radikoj de ŝanĝiĝo troveblas en jam ekzistantaj diferencoj inter tiuj subgrupoj de la parolkomunumo, kiuj ne interagas sufiĉe por preventi la diferencojn. Sed ĝuste tie ni komencis; la rezonado estas cirkla: estas varieco fine ĉar estis varieco unue. Kial la parolado de subgrupo ŝanĝiĝas? Kial la lingvo de ĉiu generacio malsamas iomete de la lasta? Tio okazas eĉ en komunumoj sen eksteraj influoj (kvankam la rapido de la ŝanĝiĝado varias de kazo al kazo).

Ĉiu ĉi-rilata mitologio antaŭsupozas pli fruan "oran epokon" kiam estis nur unu lingvo. Sed vere ne estas evidento, ke iam estis nur unu homa lingvo; la plimulto de lingvistoj ja supozas unusolan originon, sed surbaze de probableco: la invento/malkovro de la lingvo estas tiel neverŝajna, ke ĝi nur povus origini unufoje kaj unuloke. Kiam? Nepre iam antaŭ Malfrua Pleistoceno, do antaŭ ĉ. 12.000 jaroj, ĉar tiam homoj venis al la Amerikoj kaj Aŭstralio-Tasmanio; kaj estas lingvoj tie. Kaj la origino ne povas esti pli frua, ol la disbranĉiĝo inter homoj kaj nehomaj antropoidoj, kiu okazis proksimume antaŭ 30.000.000 jaroj (Malfrua Oligoceno), ĉar nur homoj havas lingvojn. Do iam inter 12.000 kaj 30.000.000 jarojn antaŭ la nuno. Mi dubas, ke ni iam scios pli ol tio (sen tempomaŝinoj).

Ofta miskompreno 1. Ĉiuj lingvoj estas samaĝaj. Estas sensence diri, ke iu kaj tiu lingvo "estas tre malnova lingvo". En homogena parolkomunumo ĉiu homa filo povis interparoli kun sia patro, kaj tiel reen ĝis la komenco. Nur (i) lingvonomoj kaj (ii) skribsistemoj havas relativajn aĝojn. (Esceptoj: piĝinoj, kreoloj, kaj planlingvoj.)

Ofta miskompreno 2. Neniu nune parolata lingvo devenis de alia nune parolata lingvo. Se du lingvoj estas parencaj, tio nepre signifas, ke la du devenis de nun neekzistanta pralingvo. Memoru, ke lingvoj ŝanĝiĝas. Se lingvo A devenus de nun parolata lingvo B, lingvo B estus senŝanĝa dum la tuta periodo de la deveno de A. (Esceptoj: Sanskrito, Latino, la Malnova Ĉina, k.s. estis prokulture konservataj.)

reen al la indekspaĝo

13a Aprilo, 2007.

EKSPLODO DAMAĜIS PARTIKLO-AKCELILON. Antaŭ kelkaj tagoj (la 30an marto) mi blogis pri la serĉo al la Higgs-bosono ĉe CERN, apud Ĝenevo. Bedaŭrinde pro matematika miskalkulo estis eksplodo, kiu serioze damaĝis la akcelilon — grava paŝo malantaŭen por tiu esplorado. Bonŝance la akcidento ne nocis homojn.

Tre ofte eĉ sciencistoj mem cedas al siaj kritikantoj, ke tia fundamenta esplorado ne havas praktikan utilon. Tute male! Se en la (tre) longa daŭro ni homoj ne malkovros la sekretojn de la universo, la universo — laŭ kutimaj kosmologiaj teorioj — finfine mortigos nin. Pensu pri tio, kaj pensu pri tio, kion oni nomas "espero".

* * *

SENLINGVA POEZIO? Jorge Camacho iam maldetale menciis siajn ideojn pri poezio sen propra lingvo — poezio tia, ke ne gravas la lingvo, en kiu ĝi esprimiĝas. Je unua rigardo tio tute malhavas sencon; imagu al Vi muzikon sen sonoj, pentrarton sen linioj, koloroj. Aliflanke...aliflanke... strangaĵoj jam okazis en la poezio.

Usona poeto Wallace Stevens (1879-1955), kvankam malfacilas klasifiki lin (krom kiel "moderniston"), povas esti nomata simbolisto sen simboloj. La vortoj en liaj poemoj, malkiel ordinaraj vortoj, ne estas publikaj simboloj de publikaj realaĵoj; ili aŭ estas simboloj de entoj en la imaga vivo de Stevens mem, aŭ tute ne estas simboloj. Ĉu ne al poezio sen simboloj nur mankas unu paŝo al poezio sen vortoj? Ĉu eblus krei arton el puraj konceptoj?

Stevens faris unu aferon, pro kiu mi vere (ad)miras. Li kreis vorton sensignifan, kiu defias eĉ falsan klarigon. La vorto estis rattapallax. La fakto ke la vorto signifas nenion ne malhelpis (eble eĉ incitis) ke rokbandoj kaj literaturaj revuoj adoptis tiun nomon. Sed se eĉ la plej lerta etimologiisto provas krei eĉ spekulativan devenon por tiu vorto — ŝli malsukcesas. Kaj Stevens, mi ne dubas, antaŭvidis tion!

Ne unufoje mi decidis, ke la poezio de Stevens ne valoras la penon legi. Sed ĉiun fojon mi prenis la libron, kaj legis unu-du, kaj murmuris, kiel ofte antaŭe, "tamen... tamen..."

reen al la indekspaĝo

12a Aprilo, 2007.

INTERESAN EKSPERIMENTON oni faris pri belarta muziko: unu el la plej grandaj violonistoj en la mondo, Joshua Bell, ludis klasikan muzikon 43 minutojn en metrostacio en Vaŝingtono (DK) dum matena pinthoro, por scii la reagon de la preterpasantaj amasoj. Ĉe la ligita retejo eblas spekti filmeton de la tuta afero; poste oni intervjuis la (kelkajn) homojn kiuj haltis por aŭskulti, kaj ankaŭ kelkajn el la plimulto (pli ol mil homoj) kiu ignoris la faman violoniston.

La eksperimento havas sufiĉe da intereso, ke ĝi verŝajne raportiĝos ankaŭ alilande kaj alilingve. Supozeble ĝi celis malkovri, ĉu granda muziko allogas sendepende de socia klaso kaj edukiteco, kaj la respondo estu: ne. La rezulto estis antaŭvidebla. La belartoj, samkiel la civilizacio mem, ne estas aŭtomataj, sed devas esti kulturataj. "Ĉu vere iu ajn povas aŭdi la duan movimenton de Piano-triteto 2 en E-bemolo de Schubert, sen ke tremo, komencante ĉe la fundo de la spino, atingas la koldorson, kaj tiam la cerbon, lavante ĝin per preskaŭ netolerebla spirita rekono?" Longe forpasintaj estas la tempoj, kiam mi pensis tiel, ĉar ankaŭ mi iom eksperimentis miatempe.

Artmuziko ne funkcias kiel populara muziko. Eble Vi memoras epizodon en la bildstrio "Peanuts" (kun Charlie Brown). Schroeder ĵus aĉetis gramafondiskon de Betoveno. Iu (mi forgesas kiu) renkontas lin, kaj okazas proksimume la jena konverso:

Iu: Ha, vi aĉetis Betoven-gramofondiskon. Kion vi faros per ĝi?
S: Mi portos ĝin hejmen, kaj aŭskultos ĝin.
Iu: Jes, sed kion vi faros per ĝi?
S: Mi portos ĝin hejmen, kaj aŭskultos ĝin.
Iu: Mi komprenas tion, sed kion vi efektive faros per ĝi?
S: Mi portos ĝin hejmen, kaj aŭskultos ĝin.

Sufiĉe dirite.

Eta noto pri la titolo de la raporto en The Washington Post, kies (iom insulta) signifo sendube eskapis atenton de la nuntempa publiko: Pearls before breakfast [perloj antaŭ matenmanĝo]. Temas pri biblia citaĵo el Mateo vii.6 "Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj."
reen al la indekspaĝo

11a Aprilo, 2007.

Turka proverbo cirkuladas en la blogoj: Yol bilen kervana katılmaz: "Tiu, kiu konas la vojon, ne aliĝas al la karavano". Tute senkaravana vivo detruus la menson, sed elekteme eblas eviti la plej idiotajn aferojn. Libera Folio aperigis humuraĵon, "Fondiĝis la Esperanta Respubliko!" (kaj admirinde amuzan, mi aldonu). Ĝustatempe; mi estis preskaŭ perdonta esperon.

* * *

INTERAPOGA GRUPO. Roberto Mingus d'Autrefois, konato mia, aliĝis al apoggrupo por (se tiel diri) normalaj viroj. Ĉiuj membroj estis heteroseksaj, nedrinkemaj, modere manĝemaj viroj kiuj neniam estis en prizono, neniam fumis, uzadis drogojn nek divorcis. Ili kunvenis unufoje semajne kun psikiatro, kiu konsiladis ilin pri vivtenado en la moderna mondo. Ĉe la komenco de la unua kunveno, Roberto, kiel novulo, devis stariĝi antaŭ la grupo kaj deklari sentime: "Mi nomiĝas Roberto, kaj mi estas normala." Tiam la ceteraj anoj aplaŭdis, kaj la grupestro demandis laŭtvoĉe: "Ĉu iu scias kialon ke ni ne bonvenigu Roberton en nian grupon?" "Jes," tuj kriis viro en la malantaŭo de la ĉambro. "Mi konas lin jam jarojn. Li surmetas ne ŝtrumpon, ŝtrumpon, ŝuon, ŝuon, kiel normalaj homoj, sed ŝtrumpon, ŝuon, ŝtrumpon, ŝuon. Tio ne normalas."

Roberto petis permeson defendi sin. "Eble ne normalas mia maniero vesti la piedojn," li diris indigne, "sed ĝi estas racia." Oni invitis daŭrigon. "Por surmeti la unuan ŝtrumpon, oni devas klini sin, ĉu ne. Dum la klino kial ne surmeti ankaŭ tiupiede la ŝuon? Kial kvarfoje sin klini se eblas nur dufoje sin klini?" Estis murmuro de aprobo. Sed la grupestro juĝis: "Nia apoggrupo ne estas apoggrupo por raciuloj, sed por normaluloj. Ni ne povas vin akcepti." Kaj ili sendis Roberton en la eksteran mallumon. Mia konato nun pasigis tri jarojn serĉante apoggrupon por raciuloj, kiuj alie normalas. Ĝis nun li ne trovis ĝin. Sed li konvinkis min pri la plej bona maniero vesti la piedojn, kaj nun mi mem faras tion, kaj mi aŭdis, ke la kutimo komencas disvastiĝi. Estas ankoraŭ espero por la mondo.

reen al la indekspaĝo

10a Aprilo, 2007.

Hans-Georg Kaiser ("Cezar"), kiu, kiel mi ĉiam diris, pli bone tradukas el la germana en Esperanton ol iu alia konata de mi (kaj/aŭ ties alter ego, Hans Schorsch), bonkore sendis al mi E-version de la bavaria kanteto, kiu servas kiel mia blogdevizo (tute supre):

LA VERA PROBLEMO
Kontraŭ puloj? Jen sprucilo.
Por la ŝuoj ŝuokrem'!
Ĉe soifo helpas akvo.
Ĉe stultec'? Nu, jen problem'!
— tradukis Cez

Koran dankon!

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 3. Chico, Kalifornio, 4an aprilo. Ebriulo troviĝis en la 300-a dombloko de Okcidenta 9-a Strato. Li sidadis sur la tero, brakumante telefonfoston. Kiam la policistoj provis lin starigi, li minacis bati ilin per la telefonfosto, kiun li strebis eltiri el la tero. Unu policisto (evidente novulo) vokis por helptrupoj, sed la aliaj permesis al la ebriulo strebi ĝis tuta laciĝo, tiam arestis lin pro malpaca konduto. La viro identigis sin kiel "Winston Churchill", kiun la polico suspektas esti falsa nomo.

reen al la indekspaĝo

9a Aprilo, 2007.

NUKLEA ENERGIO EN FRANCIO : fait accompli

La 31an oktobro, 2005, mi provis klarigi la laŭ mia kompreno ĉefan miskomprenon pri la problemo de nuklea rubaĵo. La logikregulo en la amuzbildo resumas la aferon: "kio ekzistas, eblas".

Tion ke la nuklea energio estas la sola racia solvo de la monda energiproblemo, atestas plibone ol abstraktaj argumentoj la ĝisnuna sperto de Francio, lando, kiu post lanĉo de la du lastekonstruitaj centraloj ĉe Civeaux en 1999, havis 56 centralojn produktantajn ĝis 76%-e la elektran potencon de la lando, sen katastrofoj kaj kun ĝenerala akcepto flanke de la loĝantaro. Francio eĉ eksportas nuklean energion al aliaj landoj.

La teknologia aliro estas plene esperiga. Ĉiuj reaktoroj havas la saman dezajnon, kio malpliigas la koston kaj ebligas "rendimenton pro sperto": problemoj ĉe unu reaktoro helpas solvi problemojn ĉe la aliaj.

Sed la sperto de Francio montras tion, kion ni jam sciis, sed eble ne plene taksis: la problemo pri nuklea energio fundamente ne estas teknologia problemo, sed politika problemo. Kaj precipe temas ne pri reaktoroj sed pri — la nuklea rubaĵo. La franca popolo (samkiel alilande) havis fiksitan ideon, ke oni enterigu la rubaĵon por ĉiam. Kaj pro ege longa postradiado, tio signifis, ke se civitano hazarde post 1000 jaroj fosos al si florĝardenon, ŝli riskos trafi danĝeran substancon. Ktp. Iuj eĉ parolis pri la sankteco de la tero — kaj tiel plu.

La solvo, nun komprenata, estas ne porĉiama enterigo, sed staplado ĝis la estonteco, kiam haveblos rimedoj por trakti ĝin. Post 1000 — aŭ eble nur 100 — jaroj ne temos pri risko en onia florĝardeno, sed pri ekzemple ŝutado en la sunon — aŭ pri aliaj forigmanieroj hodiaŭ ne imageblaj. Konsideru: post recikligado, restas nur malgrandaj volumoj da rubaĵo. Familio de kvar personoj uzinta elektron dum 20 jaroj kreas nur vitran cilindron kun la grandeco de cigared-fajrilo. Kaj se temas pri fido je la estonteco, ni jam bezonas tion eĉ por vivteni.

Ĉion tion la franca popolo, plejparte, ŝajne nun komprenas kaj akceptas. Sed ni neniam forgesu ke la problemo estas politika, kaj kredoj, humoroj, movadoj, povas ajne migri. Mia persona espero estas, ke oni ne malkovros novajn kialojn rezisti la progreson de sennafta energio.

informfontoj:
http://www.pbs.org/wgbh/pages/frontline/shows/reaction/readings/french.html
http://www.power-technology.com/projects/civaux/
http://www.heartland.org/Article.cfm?artId=16389
reen al la indekspaĝo

8a Aprilo, 2007.

Venis letero de Lubeck Beck, per kurier-kolombo:

Saluton, Ken! Divenu kie mi estas? Barvalo! Kaj dum lastaj tagoj mi faris turneon ankaŭ tra Bervalo, ludante kaj kantante antaŭ aprobegaj kaj huraantaj amasoj. Mi ne atendis esti en ia danĝero, sed mi kunportis la halebardon, ĉar la Barvalanoj nun estas eĉ pli stultaj, ol kiam vi konis ilin, kaj ne malpli fieraj. Ja tiu fama endogamio realigas sensaciajn rezultojn.

Ili nun kreis ĉiujaran Nebul-premion, nomitan laŭ Lars Nebulo, la fama brutbuĉisto, "Reĝo de la Kolbasoj". Certe vi memoras lin. Bervalo kaj Barvalo konkuras nuntempe inter si por tiu premio, kiun oni aljuĝas al la plej stulta inventaĵo de la jaro. Ĉi-jare gajnis ĝin barvalano Rodeo Maslo, kiu inventis skibremson. Ĝi bremsas la skiojn, sed la skianto devas prizorgi sin mem. Pasintjare, bervalano Pasiga Nenies gajnis la premion pro ventmuelila boato: la vento turnas ventradon, kaj la ventrado turnas helico-ŝafton; se la boato entute moviĝas tamen, estas pro tio ke la vento blovas ĝin senpere.

Estas ankaŭ belarta premio, la "Ora Strangulo", kiu ĉi-jare aljuĝiĝis al Offo Mansardo, la sola legipova homo en Barvalo, pro lia romano Aermatrico, kiu konsistas el 312-paĝa palindromo, tiel ke ne gravas la direkto de legado. Kritikistoj plendis, ke tio montris ne stultecon, sed geniecon, sed la registaro simple enkarcerigis la kritikistojn, kaj la plendoj ĉesis.

Morgaŭ, hejmen. Kun varmaj salatoj,

Lu Beck2

Nekredeble.

reen al la indekspaĝo

7a Aprilo, 2007.

Unu leganto sugestis al mi la ideon, pli ofte blogi pri mia vivo. Krom tio ke mia vivo plej verŝajne ne interesus al aliuloj pli ol ĝi interesas min mem, estas alia preventa faktoro: nekredebleco. Mi ja iam komencis verki aŭtobiografion, kaj mi rapide decidis, ke neniu kredus tion, kion mi devus priskribi. El tio rezultas la strangaĵo, ke mia fikciumitaj por pli amuzi rakontoj pli kredeblas, ol ajnmaniere kredeblus la vero.

Kiu kredus ekzemple, ke kiam mi reiris al mia naskiĝurbo, Itako, post multaj jaroj for, ene de unu jaro ĉiuj miaj konatoj tie estis enmigrintoj de aliaj landoj? Kiu kredus, ke el du junulinoj, kiuj rolis grave en mia vivo, unu estis 19-jarulino tute sendenta (kiam mi ekkonis ŝin; poste ŝi akiris falsan dentaron), kaj la alia estis konverĝokula — kaj ke mi rimarkis nek la sendentecon de la unua, nek la strabecon de la dua? Tamen ĉio tio veras. Interalie.

Temas do pri vivo, kies realaĵoj ŝajnus fikcio. Eble oni (mis)laŭdus min pro inventemo ... sed neniel alie.

reen al la indekspaĝo

6a Aprilo, 2007.

FELIĈO, KTP. Usona eksperimenta psikologo, Sonja Lyubominsky (laŭ raporto en Scientific American), esploris kun siaj gekolegoj denove la homan feliĉon. Ĉar daŭre oni plendas, ke la nuntempaj progresintaj socioj, spite sian materian progreson, ne kondukas al plia feliĉo, la temo ŝajnas tre aktuala. Fakte venontan lundon, en Romo, okazos konferenco ĝuste pri la homa feliĉo.

En 1970 oni faris studon pri gajnintoj de la nacia loterio. Tiuj homoj ricevis enormajn monsumojn. Sed unu jaron poste, ili ne estis pli feliĉaj, ol aliaj homoj. Kial? Lyubominsky trovis fenomenon, kiun ŝi nomas "hedonista adaptado": la homo, malgraŭ granda materia pliboniĝo, rapide revenas al sia kutima nivelo de feliĉo. Evidente do, la feliĉo ne povas esti nura rezulto de onia materia stato. Apoganta tiun konkludon estis esploro en la 80-aj jaroj en Usono pri tio, kiu socia grupo estas la plej feliĉa; la rezulto estis: maljunaj nigrulaj virinoj. Maljunaj nigrulaj virinoj ne estas aŭtomate inter la plej riĉaj membroj de la socio.

Studoj pri ĝemeloj kaj adoptitoj montras, ke la feliĉo estas 50%-e gene determinata. Cirkonstancoj determinas feliĉon nur 10%-e. Kio do pri la cetera 40%? Lyubominsky tezas, ke aparte gravas "mensaj kaj kondutaj strategioj por kompensi la hedonistan adaptadon". Precize el kio konsistas tiuj strategioj, estas la celo de ŝia esplorado. Ĝis nun la konkludoj ne estas en fina stato, sed unu trovaĵo, kiun ŝi raportas, estas fakte tre malnova ideo: kutime oni supozas, ke interna stato kreas konduton. Sed egale, konduto povas krei internan staton. T.e., se homo kondutas feliĉe (estas bonkora, simpatie agas kaj agrable mienas, serĉas variecon en sia vivo, eble kantas de temp' al tempo, ktp.), oni fariĝas rimarkinde pli feliĉa.

Interese, kiel ofte ni reinventas la radon. Eblas trovi tiun principon (parolas nun mi, ne Lyubominsky) en pluraj religiaj verkoj: "kiel Vi volas esti, tiel kondutu." Precize tial en religioj gravas ritoj, diservoj, preĝoj, konfesoj — ĝuste tiaj aferoj, kiuj elvokas akuzojn pri hipokriteco kaj vanta ŝajnigado flanke de la kritikantoj de la religio. Religiaj pensistoj, mi supozas, lernis tiun principon per siaj spertoj, praktike kaj sen teoriumado. En mia persona (nun sekulara) vivo, la samo funkcias: agi feliĉe por feliĉiĝi. Kompreble la vivo ne ĉiam estas rozĝardeno; sed oni ĝis certa grado povas elekti esti feliĉa.

reen al la indekspaĝo

5a Aprilo, 2007.

Ĉe La Blogo de Parŝo eblas vidi liston de la 12 kandidatoj (kaj iliaj partioj) sur la francia prezidenta baloto. Por usonano estas malfacile kompreni la multpartiajn sistemojn. Ŝajnas ke kvankam civitanoj povas esprimi siajn konvinkojn en kiel eble plej multaj nuancoj kaj koloroj, fundamente nenio tre ŝanĝiĝas — pro postelektaj kompromisoj kiuj ĉe ni okazas longe antaŭ la elektoj.

Tamen la vivo antaŭenmarŝas. La 14a jarcento eble estis la plej terura en la historio de Okcidento. Frue en la jarcento estis la Granda Malsatego; milionoj mortis. Poste venis la Nigra Morto, kaj mortigis ĝis trionon de la tiama loĝantaro, 75 milionojn (neniu scias precize). La Eklezio, sur kiu staris ĉio, hezitis inter du, eĉ tri papoj. La Centjara Milito komenciĝis kiam Anglio pretendis al la Francia trono. Estis kvazaŭ la fino de la mondo.

Sed en tiu sama jarcento en la muziko itala polifonio aperis, kaj komenciĝis la Ars nova; dekoj da komponistoj plantis la radikojn de novaj muzikaj artoj inter la nobelaroj kaj la popoloj. Chaucer verkis unue en la angla lingvo; Boccacio verkis en la itala. Kaj la tero estis kulturita por la Renesanco kaj por tio, kion ni nomas la humanismo. Kiam nenia progreso evidentas, sed eĉ ĉiuflanke malprogreso senesperigas, ni nur povas ripeti la vortojn de Samuel Johnson (1709-1784) pri la vaneco de la "politiko":

How small of all that human hearts endure,
That part which laws or kings can cause or cure!
xxxxxEn ĉio, kion la homa kor' toleras,
xxxxxla rol' de reĝoj, leĝoj — kiel ete eras!

(Versoj aldonitaj al The Traveller de Goldsmith)

reen al la indekspaĝo

4a Aprilo, 2007.

JEN AMUZA RAKONTO el mia vivo; tio ĉi okazis antaŭ nur kelkaj jaroj.

Mia bofilo estis fervora amatora zoologo, kaj kolektis plurajn bestojn: mustelojn, lutrojn, testudojn, serpentojn, ĉiajn ajn, ju pli ekzotajn, des pli bone. Inter tiuj li havis aron da blankaj ratoj, apartenantaj al la ruĝokula speco; en la foto Vi vidas unu tian.

Nu, unu tagon, li volis malpliigi sian stokon de bestoj, do li liberigis la blankajn ratojn. La ratoj kompreneble, estante malsovaĝaj, restis en la ĉirkaŭo kaj ariĝis sub la domo, kaj tie loĝe restis. Post kelkaj monatoj, ekestis ia problemo pri la akvotubaro sub la domo, kaj necesis alvoki plumbiston. Kaj mia bofrato tute forgesis pri la blankaj ratoj.

La plumbisto alvenis kaj kiel kutime rampis sub la domon kun siaj iloj por ripari la tubaron. La ratoj, estante malsovaĝaj, kompreneble ne forkuris, kiel farus sovaĝaj ratoj, sed anstataŭe venis cele al la plumbisto, okulumante per siaj brilaj, ruĝaj okuloj, eble en la espero ekhavi de li iom da manĝaĵo.

Ĝis tiam la mondo neniam spektis tiel rapidan plumbiston rampi de sub domo. "Mia Dio," li kriis, "ili eĉ atakis min!" Ni preskaŭ mortis pro ridado, kaj la vortojn, kiujn li eligis, mi ne volas ripeti en iu ajn lingvo.

reen al la indekspaĝo

3a Aprilo, 2007.

MEMKONSCIA PLATONISMO: RACIA IDEALISMO. Racio ne estas aparta vidmaniero, kontraste al aliaj vidmanieroj, sed ĉiama aliro, metodo, sinteno, per kiu sperti kaj kompreni ĉion. Kaj ĝi estas persona aliro: ĉiu homo devas konstrui sian propran raciecon, laŭ siaj spertoj. Ĝi kontrastas kun supozata pure scienca vidmaniero tiurilate, ke ĝi ne malestimas la imagipovon, ĉar ankaŭ science la homo imagas al si. (Aŭ ĉu Vi kredis, ke maso, tempo, kaj distanco reale ekzistas en la mondo, tiel ke eblas tuŝi ilin? Ili estas puraj rilatoj, kaj rilatoj ekzistas nur en mensoj.)

La esenco de platonismo estas tre simpla. Kiel sonĝo estas kompare al la normala realo, la normala realo estas kompare al la ideala realo. Sed la ideala realo ne estas io efektive kaj materie konstruebla; ĝi ĉiam ekzistas; oni ne klopodas malkonstrui la realon por krei novan idealan realon, kiel en la kutima populara idealismo. Poetoj kaj filozofoj plejbone komprenas ĝin en ĉiuj epokoj.

En sonĝo, ĉio estas nebula kaj malfirma kaj konfuza, tamen — kaj jen la plejgravaĵo — ni kutime konas en sonĝo personojn kaj objektojn, se ne tute, tamen sufiĉe por scii ke temas pri personoj kaj objektoj. En sonĝoj estas identigeblaj reprezentaĵoj, kiuj ne similas ekzemple erojn de abstrakta pentrarto. En sonĝo, dum ni ankoraŭ restas en la sonĝo, ĉio havas sencon; nur kiam ni vekiĝas, la sperto ŝajnas diversgrade sensenca. Alia grava faktoro estas, ke sonĝo ne konsistas el izolitaj bildoj: ili havas la formon de rakonto. Io "okazas" (almenaŭ dum epizodoj aŭ subepizodoj); ekzistas intrigoj.

Kaj nun la kruca paŝo. En la reala ĉiutaga vivo, en kiu ĉiuj cerbnormalaj homoj pasigas siajn nedormajn horojn, estas multo, kio ne havas sencon. Vane ni serĉas signifon en eventoj. Vane ni serĉas tion, kio ne konstante aliiĝas. Ĉiam la fina signifo de ĉio, kio okazas al ni, fluas foren de ni nehaveble en la pasintecon aŭ en la estontecon, kaj vane ni strebas sperti la "nunan momenton". Ni suferas angoron. Nia doloro similas al la doloro de tiu, kiu post sonĝo ne povas ĉesi pensi pri la sonĝo kaj provi kompreni ĝin; la diferenco estas, ke en la reala vivo ni restas ĉiam "en la sonĝo".

Ne estas tiel malfacile bildigi al ni la ordinaran vivon kiel iuspecan "sonĝon" — kaj eĉ pli facilas tio, post la kapskuaj malkovroj de la fiziko kaj kosmologio dum la lastaj ĉ. 120 jaroj. Platonismo, do, estas nur eksplicitigo kaj iusence bonvenigo de tio, kion ni jam spertas ĉiutage. Por esplori kiel ĝi okazas kaj funkcias, ni povas profiti la plej ĉemanan ekzemplon: la amrilaton inter la seksoj. (Nepre necesas limigi min al la vira vidpunkto; fakte ĉu eĉ ekzistas virina vidpunkto pri la afero mi ne certas. Viroj multe pli esprimis sin pri la temo en poezio kaj prozo tra la jarcentoj.)

La seksa reproduktado, naskado, ekestado de familioj kaj interfamiliaj rilatoj estas mekanismo por daŭrigi la rason kaj krei tribanecon. Sed ĉio tio estas nur malgranda parto, kaj ofte eĉ ne vera parto, de la rilato inter viroj kaj virinoj. Ĝi estas kvazaŭ aŭtomata konduto: viro subite trovas sin patro, virino trovas sin patrino, eĉ ne sciante precize kiel tio okazis. Kvazaŭ en sonĝo. Multo alia okazas, eĉ nuntempe, kiam haveblas relative facila seksa aliro ( kio, cetere, tute ne estas nova; aliiĝis ne tiom la seksaj moroj, kiom la klas-strukturo; sed ne eblas endetaliĝi pri tio nun). Viroj en ĉiuj epokoj idealigis siajn virinojn, kreante superhomajn estaĵojn. Neniuj esprimis tion tiel frape, kiel la poetoj. Danto kreis sian Beatricon el nura knabino, kiun li hazarde ekkonis je la aĝo de 9 jaroj ĉe geedziĝ-festo en Florenco. Li priskribas la aferon mem en sia Vita nuova. La reala Beatrico prenis al si edzon; Danto prenis al si realan edzinon; tamen la ideala Beatrico regis lian vivon. La Beatrico de Guido Cavalcanti estis Giovanna; ŝi fariĝis kvazaŭ mita persono, kiu donis signifon al la vivo de la poeto. Ŝekspiro verkis siajn sonetojn al "mistera damo" kiu estis nenio alia ol sia Beatrico, sia Giovanna (la influo de la italoj sur Ŝekspiro estas bonekonata). Petrarko havis sian Laura. Serĉi realajn amat(in)ojn en la verkoj de tiaj poetoj estas vana entrepreno. Michelangelo havis sian Vittoria Colonna, sed ŝi ne tute klarigas liajn versojn, ĉar kiam poeto idealigas virinon, ŝi fariĝas neniu nura virino kaj samtempe ĉiuj virinoj kaj fine — ĉia amo kaj pasio, personigitaj. Lorenzo de' Medici oni povus ankaŭ mencii. (La lastaj du ne estis grandaj poetoj sed ili estas bonaj ekzemploj de la platona amo.)*

Do resume, kio okazas? Por ni ĉiuj, simboloj (ofte, sed ne ĉiam, vortoj) reprezentas realajn objektojn. Por poetoj kaj filozofoj — kiel skribis Santayana — realaj objektoj estas mem simboloj, kiel objektoj en sonĝoj. Por Platono mem ili reprezentis erojn de supera mondo, aparta universo de idealoj. Por ni — raciaj idealistoj — ili reprezentas erojn de nia imagokapablo; ili ekzistas kiel distanco, maso kaj tempo ekzistas por la fizikisto: kiel puraj, tamen simboligitaj, rilatoj.

* La 17-jarcenta angla poeto Robert Herrick, homo de iom ekstrema poezia temperamento, enmensigis al si 14 idealigitajn virinojn, al kiuj li donis klasikajn nomojn. Mi blogis pri tio la 9an decembro, 2003, je la granda amuziĝo de unu el miaj legantoj!
reen al la indekspaĝo

2a Aprilo, 2007.

VORTOSORTOJ, 16. (-)ENZO, neologisma efemeraĵo? Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi preparis blogaĵon pri lutiloj, mi provizore bezonis (sed finfine ne uzis) E-vorton por la substanco, kiu en la metalurgio helpas al la fluado de fandita metalo — metalo kiel ekzemple plumba lutaĵo. Se temas pri tio, kion enhavas diversaj specoj de lutaĵo, ni nomas ĝin en la angla flux (ŝajne senpere de la latina fluxus, 'flua'). Serĉante do flux en la Benson-a vortaro*, mi trovis 'fandigenzo'.

Do fandiga enzo. Mi tuj konstatis, ke neniu leganto komprenos tion, do ne uzis ĝin. Sed je mia surprizo, '(-)enzo' ne enestas NPIV-2002, nek la pli fruajn PV-ojn. En la Benson-a neologismaro mi trovis tamen:

-enzo (nacilingve "-ence" k.s.) teknika sufikso, indikanta substancon kiu plenumas la agon de la radiko (ekzemple halucinenzo, solvenzo, rivelenzo).

Ĉu io do simila al katalizanto? 'Enzimo' aperas jam en niaj vortaroj por la proteina similaĵo. Mi do demandis al mi, ĉu oni efektive uzas '(-)enzo' nialingve, sed rete mi trovis nur unu kazon, en la Pekoteko: "... plialtigi la brilon kaj elaston de teksaĵoj kaj fadenoj per posttraktado pere de ole-enhavaj enzoj...".

Ŝajne ni havas do ne nur neologismojn, sed neologismajn efemeraĵojn, kiuj aperas kaj malaperas rapide. Kaj laŭ NPIV-2002 ni uzu 'solvanto' (ne 'solvenzo' — tamen multaj E-istoj ankoraŭ ne scias, ke '-ulo' kaj '-ato / -anto' ne nepre aludas personojn), 'halucinanto' (ne 'halucinenzo'). Sed kiam temas pri fotografiado, ni uzu 'rivelilo'! Eble ĉar 'rivelanto' tro sugestus personon. Kaj mi supozas, ke '-ilo' servus al preskaŭ ĉiuj tiaj bezonoj. (La vortarego de Fernando de Diego uzadas '-ilo' tute konsekvence.)

* Peter Benson, Comprehensive English-Esperanto Dictionary, ELNA, 1995.
reen al la indekspaĝo

1a Aprilo, 2007.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.