Sendu al mi komentojn

30a Aprilo, 2008.

*BLOGPAŬZO*

Pro diversaj devoj, inkl.
kelktagan viziton en Kolorado, ĉesos blogado
ĝis iam en frua majo.

* * *

ZIPFAJ ZELOTOJ : NENIUJ SURPRIZOJ. En la aktuala Ondo de Esperanto (marto 2008) estas interesa eseo de Bujdosó Iván, "Parencaj lingvoj" . Temas pri 2006-a esploro (Manaris et al.*), kiu aplikis Zipf-ajn statistikajn procedojn al E-o kaj kvin etnolingvojn, kaj esprimis iom da miro, ke la Esperantaj proporcioj tre similas tiujn de la etnolingvoj. Bujdosó mem pluesploris samalire 21-lingvan materialon sur la reto — aron da tradukoj de la sama teksto.

Indas rimarki kelkajn detalojn:

• Laŭ la esploro de Manaris et al., E-aj proporcioj plej similis tiujn de la germana kaj la hispana. Kio estas la kutima reago al E-o de novlernanto, kiu konas kelkajn aliajn lingvojn? "Ĝermana radiko-kombinado kun latinida sintakso."

• La esploro de Manaris et al. komparis E-on kun kvin Eŭropaj lingvoj, kaj trovis similecon en la proporcioj.

• La 21-lingva esploro de Bujdosó inkludis kvar ne-hindeŭropajn lingvojn: la finnan, la estonan, la hungaran, kaj la maltan. E-o montriĝis en la mezo de la hindeŭropaj, kaj malproksima de la ne-hindeŭropaj, krom la malta, kiu, kvankam ja arab-bazita, tre influiĝis/as de la itala.

E-o do montriĝas natureca — sed natureca inter (hind-)eŭropaj lingvoj (unu el miaj ĉevaletoj ĉu ne).

Plue: kial entute E-o montriĝas tiel natureca, aparte en eŭropa kunteksto? Pro tio, ke E-o estas tradukata lingvo. Jen hipotezo kun iom da kredebleco, kvankam tute ne testita: estas neniu sintaksa konstruo en E-o, kiu ne troveblas en almenaŭ unu el la etnolingvoj de Eŭropo. Tio, kio ekzotas en nia lingvo, estas ĝia morfologio (kio ne tuŝiĝas per Zipfaj procedoj). Tion cedinte, eble estas principo agnoskebla: ju pli oni pruvas la naturecon de E-o, des pli oni pruvas ĝian eŭropecon.

* Manaris et al., 2006: "Investigating esperanto's statistical proportions relative to other languages using neural networks and Zipf's law" en Proceedings of the 2006 IASTED International Conference on Artificial Intelligence and Applications (AIA 2006), 13a-16a de februaro, Innsbruck, Aŭstrio.
reen al la indekspaĝo

29a Aprilo, 2008.

ĈU TRO DA VIROJ? Mi ofte asertis, ke nur la unuopulo kapablas pensi racie. En 2007 libro* aperis, kies centra temo, laŭ la recenzoj, estas precize la konflikto inter grupa rezonado kaj individua rezonado. Avantaĝas ekzemple al homa socio, ke estu relative malmultaj viroj kaj multaj virinoj, kiel inter bestoj. Antaŭsupozante monogamion, la homa subpremado de virinoj estas kutime atribuata al intervira konkurado por virinoj, t. e. por la vira eblo sin reprodukti.** Sed dum la historio de la civilizacio la unuopa edzoparo volis ĉiam filojn (ĉar ili povis laboregi kaj batali), ĝis mondnivele la du seksoj nun proksimume egale nombras, dum en kelkaj socioj (ekz. Barato kaj Ĉinio) estas efektive tro da viroj. La unuopa rezonado venkis — je la malavantaĝo de la socio. Eble mi devus revizii mian opinion: nur la unuopulo kapablas pensi racie pri si mem.

* Ronald de Sousa, Why Think? Evolution and the Rational Mind [kial pensi? la evolucio kaj la racia menso], Oxford University Press, 2007. ISBN 9780195189858.

** Marion Blute et al., "The Sociobiology of Sex and Sexes Today". Current Anthropology 25:2 (aprilo1984), pĝ. 195. Kvankam tia konkurado ne necesas inter bestoj, kaj sekve ne estas precize subpremado de inoj en la besta regno, tamen inter mamuloj estas ĉiam malina regado kaj gvidado; do la reprodukta virproblemo ne klarigas ĉion.
reen al la indekspaĝo

28a Aprilo, 2008.

Respondas Jorge Camacho pri la hieraŭa blogero:

>Denove, mi ne estas civitano nek eĉ movadano; la konflikto ne koncernas min. Sed se >mi estus influa movadano, kaj interesiĝus pri organizita E-ujo kun moderna etoso, mia >unua prioritato estus demarŝoj por ripari la breĉon inter la du frakcioj.

Malfacila entrepreno, des pli ĉar unu el la plej grandaj celoj (unue de t.n. Raŭmismo kaj poste de la E-Civito, se ne jam latente en la manifesto mem) estis ĝuste _krei_ breĉon disde UEA, konstrui frakcion. Vi parolas pri breĉo kvazaŭ temus pri akcidento aŭ geologia fenomeno; ĝin tamen ekfosis kaj plu fosas kelkaj bone konataj homoj.

Jorge

* * *

POR LEGINTOJ de Beletra Almanako 1 eblas utiligi la bone verkitan (kaj premiitan) novelon de Tim Westover, "Ruĝvela ŝipo" (ppĝ. 103-109), por fari interesan, kvankam eble mian tro personan, komparon. Epifonemo de la Westover-novelo eligeblas el tio, ke Konrad suferis pro ĉio perdita (simbole la monero), dum plej valoris siatempe tio, kion li ne perdis (lia amanta kaj fidela fratino en sia infaneco).

En la verkaro de la poeto Yeats (ne nur tie, sed lin mi plej bone konas) troveblas mala ideo: plej valoras tio, kion oni neniam havis kaj do ne povas perdi. Kio ne ekzistas, ne povas neniiĝi: jen "la eterna". Ekz. en blogero (25a majo 2007)* mi skribis pri Berlioz kaj ties amatino Harriet Smithson: "Se li ne akirus ŝin, li ankoraŭ amus ŝin en 1842." Kaj antaŭ longaj jaroj teisto surprizis min dirante: "Kompreneble Dio ne ekzistas; se Dio nur ekzistus, Dio estus kiel vi kaj mi... "

Malfacile klarigi, sed eventuale facile senti, se oni komprenas ke realaĵo povas ne ekzisti (ekz. pasinteco, estonteco...).

* Rilatas ankaŭ blogero de la 18a marto, 2008.

reen al la indekspaĝo

27a Aprilo, 2008.

Skribis Jorge Camacho ankoraŭ pri la Civito, ktp.

Kara Ken,

Interesas min du aferoj:

Koncerne mian eseon en BA1, vi parolas nur pri la "vitriolo". Mi ne scias ĉu tio koncernas la enhavon aŭ la tonon aŭ ambaŭ. Sed vi nenion diras pri la enhavo, pri miaj argumentoj. La tuta eseo estas konstruita surbaze de citaĵoj el HeKo, Heroldo kaj LF; ĝi estas do eseo pri aliulaj paroloj, kun miaj konkludoj. Interesus min (kaj eble ankaŭ la legantojn de via blogo) scii vian opinion.

Due, kiel mi jam skribis, miaopinie vi rilatas tro serioze al la Manifesto de Raŭmo. Kvazaŭ ni ankoraŭ estus en 1980! Dume aperis tre interesaj kaj trafaj kritikoj, fare de Piron (kiun mi citas en La liturgio...), Blanke, Fettes (http://www.helsinki.fi/~jslindst/raumo-mf.html) kaj de Jouko Lindstedt mem, unu el la aŭtoroj de la teksto.

Fakte, de la manifesto ne nepre devis deriviĝi la LF-"Raŭmismo" kaj, poste, la E-Civito. Sed tiel okazis. Verdire, iasence la E-Civito, per sia provo instituciigi fantoman E-popolon, iel kontraŭas la "modernecon" de pluraj ĉefpunktoj de la manifesto. Ĝi estas ia granda anstataŭa Pracelo, aŭ Viccelo, kun majusklo. Sed ja ankaŭ de kristismo kaj marksismo ne nepre devis deriviĝi la Inkvizicio kaj gulagoj...

Amike,

Jorge

Vi tro ĝentilas; kutime oni akuzas, ke mi vivas kvazaŭ en 1880

Denove, mi ne estas civitano nek eĉ movadano; la konflikto ne koncernas min. Sed se mi estus influa movadano, kaj interesiĝus pri organizita E-ujo kun moderna etoso, mia unua prioritato estus demarŝoj por ripari la breĉon inter la du frakcioj.

reen al la indekspaĝo

26a Aprilo, 2008.

GRAFENO : REVOLUCIA FORMO DE KARBONO. Unu el la komponantoj de ordinara grafito, la substanco per kiu skribas niaj krajonoj, estas grafeno: plata tavolo de karbono kun la dikeco de unu atomo. Ĝi estas rimarkinde fortika (kvankam nevidebla), konduktas elektron je ordinaraj temperaturoj pli rapide ol iu alia substanco, kaj pro tio kredeble iam ebligos al fizikistoj testadon de ekzotaj fenomenoj, kiujn nun eblas observi nur en nigraj truoj kaj per multekostaj partiklo-akceliloj. Pli praktike, ĝi ebligos fabriki rapidegajn nanotransistorojn.

Kvankam iu ajn povas krei grafenon el ordinara grafito laŭ kuirlibrecaj instrukcioj (se oni havas simplan laboratorion!), ĝis nun ne haveblas rimedoj altrendimente produkti grafenon en grandaj kvantoj. Kiam tio ebliĝos, eksplodos nova teknologio. Jen ekzemplo de io grava. Konstanta faktoro (eble pliofte menciinda) en la senlaboreco, kiu plagas multajn landojn, eĉ iugrade Usonon, estas la teknologia progreso. Ĉiu antaŭenpaŝo necesigas novajn specojn de laboristoj, kaj eksdatigas aliajn. Retrejnado, kompreneble; sed kiel sufiĉe rapide?

Plia informo pri grafeno ĉi tie.
reen al la indekspaĝo

25a Aprilo, 2008.

Respondis Jorge Camacho al la hieraŭa blogero:

Pri la MdR, en mia eseo mi citas interesan analizon fare de Piron pri la premisoj kaj ceteraj misoj de la manifesto: kiel ĝi dividas la homojn en du grupojn (ili, malpravaj -- ni, pravaj raŭmistoj) ktp. En la hieraŭa komento al via blogo [vidu sube- KM] vi trovos la saman manieron pseŭdoargumenti, sed en ekstrema grado. En la MdR kombiniĝas pluraj veroj kun pluraj mitoj, kaj la manifesto entute estas ia hibridaĵo, kiun oni ne povas defendi aŭ maldefendi bloke. Sed pli grava estas la rezulto: Silfer kaj K-io transformis tiun manifeston en tekston kvazaŭ sanktan, kaj elkreis surbaze (fakte pretekste) de ĝi fantoman "ideologion" nomatan Raŭmismo, por doni al si mem pli da graveco kaj povo en Esperantujo. Poste ili kreis ankoraŭ novan "ideologion", tiun pri la E-Civito kaj la E-popolo (kun E-tombejo k.s.), verŝajne ĉar Raŭmismo mem ne plu povis kontentigi sola iliajn umbilikismajn delirojn.

Jorge atentigis ankaŭ, ke en HeKo estas komentario pri la mia de la 23a.

* * *

Lastatempe la blogo de Slavik Ivanov fariĝis aparte interesa (tio ne sugestu, ke antaŭe ĝi male impresis!). Antaŭ kelka tempo li skribis: "Cetere, mi planas de temp' al tempo blogi en Esperanto pri la temoj, kiuj estas aktive diskutataj en Ru-reto (ruslingva Interreto). Laŭ mia imago tio povus esti interesa por internacia legantaro. Ĉu eble mi eraras?" Laŭ mi, li ne eraris.

reen al la indekspaĝo

24a Aprilo, 2008.

Respondis Jorge Camacho pri la temo de la lastaj du tagoj:

Koncerne viajn du lastajn blogerojn pri raŭmismo:

En la referencata HeKo-komuniko mi trovas nenion ofenda(n), sed multon delira(n). Nome, multajn simptomojn de ilia deliro: ili prezentas cenotafon de Esperantio kaj de la E-popolo, ne nur de la E-Civito. Ili prezentas sin kiel la solajn autentajn reprezentantojn de la ekzistunta E-popolo.

En plej freŝa komuniko ili eĉ asertas, ke ili profetis per la Manifesto la disfalon de Sovetio:

http://esperantio.net/index.php?id=532

Tial mi dirus, ke civitismo servas kiel distrilo ankaŭ por raŭmistoj mem; ĉar la manifesto de Raŭmo ne havas la gravecon, kiun t.n. raŭmistoj atribuas al ĝi. Vi mem legas ĝin tro serioze, laŭ mia kompreno.

Cetere, mi scivolas ĉu vi legis mian siatempan eseon:

http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html

Nu, mi ja blogis (la 26an de aprilo, 2005), ke "laŭ mi la Manifesto de Raŭmo dekoble pli gravas ol la Manifesto de Prago", ĉar mi ja estas raŭmisto (kvankam ne civitano, nek alispeca movadano). Mi klarigis antaŭe, ke tiu dokumento reprezentas miajn kredojn jam de la 60aj jaroj. Mi kontentas uzi la terminon "vivtenisto" se tio pli plaĉas, sed estas fakto, ke nur la M. de R. revivigis mian E-istecon ĉirkaŭ 1999, kiam mi unue malkovris ĝian ekziston.

Mi komencis legi La liturgio de l' foiro antaŭ longe, sed kiam mi ĝislegis "en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan", post mencio de la multaj vidpunktoj, mi konstatis, ke tiu termino ne inkludas min. Mi ne estas ortodoksa io ajn. "Foirismo" estis via etikedo; bone; mi neniam vidis numeron de LF pli frue ol antaŭ kelkaj monatoj. Mi ankaŭ vidis per iom da saltlegado, ke la eseo mencias multajn specifajn homojn, kiujn mi tute ne konas. Mi eble ja devus vere legi la eseon; sed ĝis nun mi vidas nenion en la Manifesto mem, pri kio mi malkonsentas.

reen al la indekspaĝo

23a Aprilo, 2008.

LA LOGIKO DE LA SITUACIO. Por iom daŭrigi la temon de hieraŭ, ni pensu iomete pri tio, ke laŭ la Manifesto de Raŭmo la ideo ke la angla lingvo estas malamiko de E-o estas "mito". Kiel oni atingis tiun konkludon? Tiu ideo (malamikeco de la angla) iras man-en-mane kun finvenkismo, ĉar la sola imagebla situacio, en kiu la angla lingvo povus esti malamiko de E-o, estus situacio, en kiu la sukceso de la angla kiel monda helplingvo preventus la akcepton de E-o, flanke de iu grava establaro. Sekvas de tio, ke E-isto kiu rezignis finvenkismon havas nenian racian kialon vidi malamikon en la angla lingvo. Kaj kiam lastfoje vi renkontis E-iston, kiu senkondiĉe nomas sin finvenkisto? Multon ni aŭdas pri "ĝisosteco" — ĉu tio estas kodvorto por finvenkismo? Eble; sed vere mi dubas.

Tiom pri racio; sed ni scias, ke estas neraciaj, t.e. pure emociaj, kialoj malamikigi la anglan (malgraŭ la evidenta rolo de tiu lingvo en internaciaj rilatoj, ktp pri kiuj progresemuloj supozeble interesiĝas). Tute bone; sed tiuj kialoj ne koncernas E-on specife! Multe pli da homoj malamas la anglan lingvon, ol estas E-istoj. Eble ja estas tiuj, kiuj lernas E-on por simbole kontraŭ-anglumi. Tio ja estas multe da laboro nur por simbola ago, sed eble ĝi ja rolas — sed kial E-o? Se ili lernus la hispanan ili povus lingve interagi kun multe pli da homoj, farante la saman simbolan agon.

Sekve nek racio nek neracio gvidas al malamikeco de la angla flanke de nefinvenkismaj E-istoj.

Lasta punkto: regule aperas en la E-propagando salvoj da insultoj al tiuj multegaj homoj, kiuj tute bone kaj kapable parolas la anglan kiel fremdan lingvon, multaj eĉ pli bone, ol la averaĝa indiĝeno de angleparola lando (se iel valoras leksiko, klareco, kaj esprimivo). Ili ne "balbutas afazie"; ili ne "sentas sin stultaj"; ili ne vidas sin "povraj viktimoj" de monda hegemonio. Estas al mi tre ironie, ke la forpasinta Claude Piron parolis perfekte la anglan eĉ dum li parolis pri la "balbutantoj" kiuj laŭ li tiel abundas. Estas multe da homoj, kiuj malbone esprimas sin eĉ en sia etnolingvo; ne estas surprize, ke ili same senkapablas en la angla.

reen al la indekspaĝo

22a Aprilo, 2008.

Skribis Jorge Camacho rilate mian komentaron pri la unua Beletra Almanako (vidu sube, 10a Aprilo), interalie:

Koncerne vian pritakson de mia eseo "Lingvaj manipulistoj", mi aparte ŝatas la lastan frazon, kiu surprize kontrastas kun ĉio antaŭa. Eble enestas en mia teksto multe da aperte videbla vitriolo, kompare kun la riveroj kaj oceanoj da veneno subfluantaj la nur surface ĝentilajn civitismajn dokumentojn. Se vi pensas, ke mi iel troigas, bonvolu legi unu el iliaj lastaj komunikoj:

http://esperantio.net/index.php?id=524

La lasta frazo estis "Tamen ŝajnas al mi, ke la Civito servas kiel konvena deflankigilo: pro ĝi, neniam necesas alfronti la efektivajn ideojn de la raŭmismo." Por iomete striktigi la ŝraŭbon — mi celis "neniam necesas al la necivitisma E-movado alfronti ..." Analogie konsideru la diferencon inter la marksismo kaj la komunismo. Unuflanke respektinda kaj relative kohera filozofio pri la historio; aliflanke sangomana, fuŝema kaj preskaŭ tute diskreditita politika ideologio. En mia lando inter nefakuloj apenaŭ eblas mencii la unuan sen risko de konfuzo kun la dua. Kiam ni lastfoje trafis sendependan, neŭtralan diskuton pri la ideoj de Raŭmo? (Mi ne estas marksisto, parenteze.)

Mi legis http://esperantio.net/index.php?id=524, kaj mi supozas, ke la ofenda frazo estas "Sed nur la gecivitanoj, apud la urnoj de la plej meritaj, rajtos mendi niĉon aŭ cenotafon." Nu, mi scias nenion pri kremaciejoj kaj tombejoj. Dum vi vidas venenon ktp. mi vere vidas nenion krom amuzo en la ideo de restriktita Esperantista panteono (ĉu vere panteono? tiel oni honorigas kutime diojn...). Mi ne estas tribema nek eĉ tre sociema homo, eble tial.

reen al la indekspaĝo

21a Aprilo, 2008.

PLURAJ INTERRILATOJ havas la formon de du konusoj, enmetitaj unu en la alian, tiel ke dum unu afero kreskas, la alia malkreskas. La simbolo en la bildo estas fakte unu el la gravaj simboloj de la poeto William Butler Yeats. Per tia metaforo eblas priskribi la ĉefan problemon pri la nuntempa teoria scienco: dum la scienca scio pliiĝis, malpliiĝis la priscienca filozofia kritiko.

En la radikotempo de la moderna scienco, la tempo de Kartezio kaj Newton, la ĝenerale akceptita teorio pri vero estis la Kongrueca Teorio (angle correspondence theory), tiu de la antikvaj helenoj. Tiun teorion akceptis ne nur ĉiuj naturfilozofoj mem, sed ankaŭ iliaj plej ardaj religiaj oponantoj: (i) ekzistas reala fizika universo sendependa de niaj mensoj, kaj (ii) vera propozicio estas propozicio, kies enhavo kongruas kun tiu reala fizika universo. Sekve (iii) nur povas esti unu vero.

Sed jam en la 19a jarcento, post Kant, ekestis alternativa teorio pri vero: la Kohereca Teorio (angle coherence theory). Laŭ tiu teorio, (i) ni ne povas scii ĉu ekzistas reala fizika universo sendependa de niaj mensoj, kaj (ii) vera propozicio estas propozicio, kiu estas kohera kaj konsekvenca ene de tuta sistemo de propozicioj pri la mondo. Sekve (iii) povas esti pli ol unu vero (ĉar eblas pli ol unu kohera pensosistemo). Sed la scienco daŭre restis ĉe la Kongrueca Teorio, samkiel siaj plej fundamentismaj religiaj oponantoj.

En la 20a jarcento ekestis almenaŭ 5 pliaj teorioj pri vero (mi ne nomos ilin, sed haveblas multe da informo rete). Kaj jam ni estas en la 21a jarcento, kaj ankoraŭ la scienco konas nur la Kongruecan Teorion, nun dujarmil-aĝan. Kial? Mi vere ne scias. Des pli interesas, ke la realaj fizikaj universoj postulataj de la plej novaj teorioj iĝas pli kaj pli kontraŭ-intuiciaj.

La konusa metaforo implicas, ke kiam pintiĝas unu konuso, finiĝas la alia, kaj komenciĝas nova ciklo. Eble ni nun spertas pinton de la sciencoscia konuso.

reen al la indekspaĝo

20a Aprilo, 2008.

LA VERA KRIZO DE OKCIDENTO, laŭ mia eble perversa perspektivo, estas la sorto de la artmuziko. Multfoje jare, aperas artikolo en la kulturaj revuoj, averta pri la pliiĝanta mezuma aĝo de koncert-ĉeestantoj. Kaj sekvas baldaŭ "senmitiga" artikolo, neanta ke vere estas problemo, kaj konsole murmuranta pri troigoj kaj senbaza paniko. Sed ŝajnas al mi, ke bilance, la klasika muziko ja estas mortanta antaŭ niaj okuloj.

Dufoje en raporto de Frankfurter Rundschau (3a januaro 2008). menciiĝas "maljunaj gesinjoroj" kaj "aĝa aŭskultantaro" ĉe la sensacia duinstrumenta koncerto de Julia Fischer en la Alte Oper. Kaj la temo de la artikolo ne estis la aĝo de la ĉeestantoj; tio menciiĝis nur pasante; la krizo estas nun simple normaligita.

Kia ironio, ke Julia Fischer, kiu prezentis ne nur violone la Trian Violon-konĉerton de Saint-Saens, sed ankaŭ piane la Piano-konĉerton en A minora de Grieg (per ambaŭ instrumentoj egale perfekte, kio tre eble neniam antaŭe okazis en la historio de la artmuziko), havas 25 jarojn, dum ŝiaj aprezantoj havas unu piedon en la tombo. Kio okazos? Kiom da junuloj dediĉos siajn vivojn al la muziko (kaj ja necesas tutviva sindediĉo), kiam ne plu eblos duonplenigi koncerthalon? Registaroj povas subteni la belartojn, sed ili ne povas krei gustohavajn homojn.

Ĉe ĉiu koncerto, kiun mi ĉeestas, troviĝas areto da junuloj. Kaj ili ege entuziasmas, larmige entuziasmas! Sed ĉiam temas pri nura manpleno. Ne nur kreskas la abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, sed ankaŭ (parte paralele) tiu inter sciuloj kaj nesciuloj. Kaj la plej tragedia aspekto de la situacio estas, ke nur necesas malfermo de la menso kaj perdo de antaŭjuĝoj — tro granda postulo, ŝajne, por nuntempanoj.

reen al la indekspaĝo

19a Aprilo, 2008.

LA NEIMPRESEBLA NUNTEMPO. Dum la plejparto de mia junaĝo mi ĉeestadis specialajn religiajn lernejojn, ĝis la 9a klaso (ĉe ni la komenca jaro de la "altlernejo"); tiam mi devis ekplonĝi en la publikan lernejosistemon. Ĉar la publika sistemo maldevancis la privatajn je unu-du jaroj, mi kompensis la enuon per diversaj rimedoj; unu estis aldoni latinajn versojn, diraĵojn, citaĵojn, ktp, al plenumitaj hejmtaskoj. Unu mi bone memoras; temis pri klaso de algebro, en kiu ni lernadis novan temon, kaj mi skribis omne ignotum pro magnifico: "ĉio nekonata ŝajnas granda". (La instruistino pri algebro poste rekomendis, ke mi pasigu pli da tempo eksterdome...)

En Italio oni ŝajne ankoraŭ konas multajn el tiuj antikvaj diraĵoj. Omne ignotum pro magnifico havas du signifojn, laŭ la itala Vikipedio:

Questa locuzione può intendersi sia in senso buono, cioè che l'ignoto esercita sempre un grande fascino sui coraggiosi, sia in senso satirico, quando si applaudono discorsi o rappresentazioni delle quali non s'è capito nulla giudicandole, appunto per questo, sublimi.

T.e., (i) la senco pozitiva: la nescio stimulas al plua esploro, kio estas bona; kaj (ii) la senco satira: oni superestimas tion, kion oni ne konas/komprenas. Sed ni ŝajne jam ne impreseblas. Nuntempe ni plejparte simple ignoras tion, kion ni ne komprenas, nek estimas ĝin (des malpli superestimas ĝin), nek volas ĝin kompreni, nek, fakte, konas la diraĵon.

reen al la indekspaĝo

18a Aprilo, 2008.

La monitoro venkis; mi aĉetis novan. La distingivo estas fuŝita sed mi umos pri tio poste.

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 15. Viro en Malalta Akvofalo, Mizuro, plendis al la polico pri sia najbaro, kiu laŭakuze ŝtelas liajn kokinojn kaj ilin manĝas. La najbaro klarigis al la polico, ke la kokinoj regule migras en lian ĝardenon kaj manĝas la gresosemojn tuj post kiam li semas ilin. "Ju pli mi semas," sputetis la najbaro, "des pli ili formanĝas." La najbaro plue asertis, ke li nur manĝas tion, kio jam apartenas al li. "La kokinaĉoj dikiĝas per miaj gresosemoj; mi simple manĝas mian propran posedaĵon."

La najbaro asertis antaŭ la juĝisto, ke "eble rajto pri sekura semado ne enestas la Konstitucion de la Lando," sed ke "tio ja devus enesti". La juĝisto ne komentis pri la enhavo de la Konstitucio, sed monpunigis ambaŭ virojn pro ĝenerala malpaco.

reen al la indekspaĝo

17a Aprilo, 2008.

LA BATALO DE LA MONITORO. En la usona Enlanda Milito estis fama batalo (1862) inter du ferkirasaj ŝipoj, la Monitor (nordarmea) kaj la Merrimack (sudarmea). Tiu batalo, kvankam sen klara venko, helpis iniciati la novan eraon de feraj batalŝipoj.

Sed mia batalo estas kontraŭ komputila monitoro.

Ĉiutage kiam mi ŝaltas la monitoron (TFT-an, mi supozas), la ekrano unue blankas, poste nigriĝas, poste blankiĝas denove, strebante al vivo. Fine ĝi restas nigra. Mi reŝaltas ĝin plurfoje, kaj post samnombraj ripetoj de la blanka-nigra alternado fine ĝi funkcias. Ĝis nun.

Mi povis simple aĉeti novan monitoron ekde la komenco, sed la batalspirito kaptis min. Mi rezolutas elvringi la lastan guton da vivo el tiu ĉi. Sed eble hodiaŭ mi aĉetos novan por esti preparita por la fina venko — de la monitoro. Oni diras al mi, ke 5 jaroj estas tolerebla vivo por monitoro. (Mi havas elektran ventumilon, fabrikitan en 1940, kiu ankoraŭ funkcias. Sed ni progresis, kompreneble...)

reen al la indekspaĝo

16a Aprilo, 2008.

TEMPO-VOJAĜADO EN LA KLASIKA LITERATURO estas senproblema, kaj scivoligas onin, kial en la scienc-fikcio oni ĉiam parolas pri vojaĝado en LA pasintecon aŭ en LA estontecon. La demando estas, kies pasintenco kaj kies estonteco? Haveblas fenomenologia aliro al la problemo.

Konsideru legendon pri la irlanda heroo Oisin [a'ŝin]. Oisin iras de Irlando al Tir na nÓg, la Lando de Juneco. Tie li pasigas tri jarojn subjektive, sed en Irlando 300 jaroj pasis. Li revenas al Irlando sur magia ĉevalo por serĉi sian popolon, sed lia popolo nun estas jam longe for kaj vivas nur en legendoj.

Nu: Oisin el sia propra vidpunkto vojaĝis en la estontecon de Irlando. Sed el la vidpunkto de Irlando, li vojaĝis el ties pasinteco kaj en ties nunon. Rimarku, ke la sola teoria problemo estas tempvojaĝado en sian propran pasintecon. Tio ja estus kontraŭaĵo. Sed laŭ mia scio tio ne okazas en la klasika literaturo. Magio estas ĉiam realisma!

reen al la indekspaĝo

15a Aprilo, 2008.

PROVA TEORIO PRI BELARTA EVOLUO de Julij Muraŝkovskij kaj Ingrida Muraŝkovska troviĝas ĉi tie: "Kien fluas la roj' Castalie?" Facile eblas opinii, ke el ĉiuj E-istoj la rusoj plej intelektemas; tion almenaŭ mi atestus post jaroj da E-babileja sperto kaj ankaŭ reta enhavo. "Kien fluas..." (artologio) estas verko de la soveta erao, sekve necesis frupaĝe citi Markson kaj mencii dialektikon, ktp, sed tio ne malpersvadu; la verko zorge kaj bele verkiĝis, sendependas, kaj tre klaras. Ĝi ne vekas konsenton de mi persone, sed ĝi tre indas legi — plenplena je detalaj ekzemploj el specifaj verkoj, stiloj, ktp.

Se hazarde Vi jam legis ĝin — miaj opinioj kompreneble nur amatoras — suspektindaj estas la nocio de socia bezono de belartoj kaj la ideo, ke ĉiuj belartoj sekvas la saman evoluopadon. Pri la unua, ekz. laŭ mi la muziko bezonas fortan socian ligon; ties manko klarigas la nuntempan stagnon (pli kaj pli, koncertojn ĉeestas precipe maljunuloj) — sed ne la poezio (modernaj poetoj preskaŭ ĉiam militas iusence kontraŭ siaj socioj). Pri la dua, la deirpunkta krizo de la 20a jarcento proponata de la aŭtoroj validas laŭ mi por nur iuj artformoj. Ekz. la romano ankoraŭ tre floras dum la poezio kaj la eseo mortemas.

Kastalio estis nimfo, kiun Apolono transformis en fonton ĉe Delfo, sekve "rojo".

reen al la indekspaĝo

14a Aprilo, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri la barbo de Engels:

Se Engels manĝis kolbason kun mustardo, li ne bezonis ĉiufoje preni mustardon...

Jes, estas avantaĝoj havi tian lokomotiv-pruan barbon. Fakte tiajn haraĵojn oni slange nomis en la angla — fakte en la 19a jarcento mem — soup-strainers, t.e. "sup-filtriloj" :)

Mi iam portis barbon (racian) kaj aspektis sufiĉe bone. Sed ĝi agacis dumnokte, ĉar ĝi senĉese skrapadis sur la kovriloj kaj faris malagrablan sonon, do mi detranĉis la barbon sed konservis la lipharojn; tiam mi aspektis kiel Hitlero. Do mi de tiam restas tute razita.

reen al la indekspaĝo

13a Aprilo, 2008.

VORTOSORTOJ, 33: BARBO. Longe mi kredis, ke Nietzsche portis la plej sensaciajn vizaĝharojn de la 19a jarcento, sed Friedrich Engels preteris lin. Kiel mi ofte diras (kaj iam blogis), ne estas limo je la malkonveno volonte tolerata de laŭmodemulo, kaj oni eĉ konkuras inter si pri laŭmodeco. Kiel Engels manĝis ekzemple? Nuntempe temas pri vestaĵo kaj tatuoj. (Ĉu Vi aŭdis pri la junulo, kiu enamiĝis kun knabino kun la nomo "Maria Sandra Golopentia-Eretescu" kaj tatuigis la tutaĵon sur sian bruston? La sola homo, kiu iam mortis pro tatuo...)

"Falsaj amikoj" rolas ankaŭ en la historia lingvistiko. Nenio pli puzlas ol la ĝermanaj-slavaj Bart (germ.), beard (angl.), baard (ned.), barðr (pranord.), barda (malnov-slava) ktp unuflanke, kaj aliflanke la latin(id)aj barba (hisp., ital., ktp), barbe (fr.). ktp. Temas ja pri *BARD / *BARB aŭ io simila, sed ne ekzistas ia evidento por regula sonrilato D-B inter la ĝermana/slava kaj la latina. Eble unu el la barbarestroj misaŭdis la latinan, kaj pro lia potenco ĉiuj imitis lin. Kiu scias?

Interese ke E-o regule uzas 'lipharoj' sed ne 'vizaĝharoj' aŭ 'vangharoj'. Eble pro tio, ke la eŭropaj lingvoj ne havas pli-malpli komunan radikon por lipharoj, sed jes por barbo.

reen al la indekspaĝo

12a Aprilo, 2008.

MONTAJNO KOMENTAS* pri tio, kion ni ĉiuj fojfoje sentas: la miksa beno, trovi siajn proprajn pensojn jam esprimitajn de granduloj, ofte antikvuloj. Tiel oni ekscias, eble, ke oni ne tute frenezas; samtempe oni perdas sian supozitan originalecon. Ĉe mi tio okazis nur antaŭ kelkaj tagoj. Mi skribis en la komentaro de la blogo de Vastalto, dum diskuto vole-nevole metafizika, "Antaŭ ol vi naskiĝis, ĉu vi estis morta?" — ofta puzlaĵo ĉe mi, eble nur semantika.

Kelktage poste mi trovis, ke Seneko esprimis la saman ideon: Si mortuorum aliquis miseretur, et non natorum misereatur** — "Tiu, kiu kompatas la mortintojn, devus ankaŭ kompati la nenaskitajn." Kiel statas la ideo mem? Angla saĝulo skribis antaŭ ĉ. 900 jaroj, ke la vivo similas halon, en kiun hazarde flugas birdo; dum tempeto ĝi restas fluge en la halo, tiam elflugas tra alia aperturo. Do el la lando de la mortuloj ni venis; oni do ne timu tien reiri. Ĉar tiu lando estas la eksterhala granda mondego mem.

* XXVI, "De l'Institution des Enfans"
** Ad Marciam de consolatione, XIX, 5
reen al la indekspaĝo

11a Aprilo, 2008.

Hieraŭ mi alŝutis la unuan version de "Refleksivaj pronomoj kaj la rilato c-command" (vidu la indekspaĝon). Mi daŭre havas monitor-problemojn; se Vi dum tempo ne vidos min, Vi scios kial...

* * *

NEKREDEBLA ANTI-JUNULA TEKNOLOGIO. Kiu kredus tion ĉi? En Britio oni uzas novan inventaĵon, nome La Moskito, por forpeli bandojn da gejunuloj, kiuj gregiĝas diversloke, supozeble minace aŭ ĝene al la loĝantoj. La aparato dissendas sonon je frekvenco de 17,4 kHz (kiun povas aŭdi nur junaj oreloj) kaj 85 decibeloj. Laŭdire ĝi funkcias, kaj oni komencas uzi ĝin ankaŭ en Francio.

En la bildo eblas vidi, ke la aparato estas protektata per kaĝo; alie mi ne atendus de ĝi longan daŭron.

En Milwaukee, Viskonsino, kiam mi loĝis tie, estis unu nutraĵvendejo, kiu montris afiŝon: "Studentoj malpermesataj". Tion mi konsideris tute neakceptebla diskriminacio, sed La Moskito... tion mi ĝis nun ne vidis en Usono.

reen al la indekspaĝo

10a Aprilo, 2008.

ALVENIS LA UNUA BELETRA ALMANAKO, kaj stako da malnovaj numeroj de Literatura Foiro, kune kun Poemo de Utnoa de Montagut. Mi do havas sufiĉe da E-legaĵo por ioma tempo ĉu ne.

La unuajn du prozaĵojn en BA mi ĝuis. Estas vere interese ke tiom da anglalingvanoj en E-ujo verkemas. En ĉi tiu numero estas ses anglalingvanoj, inkl. tri usonanojn.

Precipe interesis min ĝis nun la pripoezia eseo de Baldur Ragnarsson, kiu komparas vers libre kun la pli malnovmodaj formoj (sonetoj, ktp) kiuj havas rimon, metrojn, kaj aliajn tradiciajn organizajn principojn. Trafa estas lia konstato, ke dum la lastaj celas rezultojn, siaflanke vers libre pliofte celas procezojn. Kaj li demonstras tre interesan manieron aliri tiujn modernajn mallongliniajn poemojn, kiuj tiel abundas.

Rimo, aliteracio, metroskemoj, ktp laŭ mi tre gravas, ĉar ili plej bone elvokas signifon el la ŝajnaj hazardaĵoj de la lingvo mem. Nur en poezio parolas la lingvo mem. Poezia lingvaĵo estas opaka, dum ordinara lingvaĵo travideblas (ni ne perceptas ĝin). Por mi la lingvo verkas la poemon; la versanto nur forskulptas ĉion, kio ne estas la poemo. Mi ne povas vidi la aferon alimaniere.

Mi ne tre neŭtralas pri la temo. La malnova poezio postulas, ke oni sciu ion, ekzemple historion kaj antaŭan literaturon; la nuntempa, nur ke oni perceptu kaj sentu ion. Ankaŭ — kial ne konfesi la veron? La libera verso estas nekalkuleble pli facila ol la tradiciaj formoj. Tio estas herezaĵo, sed, kiel ĉiuj herezaĵoj, evidenta al okjarulo. Facileco estas la standardo de progreso; nomu al mi unu ekzemplon de nuntempa progresema ideo, kiu igas/us la vivon pli malfacila, pli postula, pli defia, pli bremsa. Ĉio tendencas en la mala direkto. La nuntempa vivo ja postulas streĉadon, sed ni ne faras ĝin.

La 18-paĝa polemiko de Jorge Camacho preteras laŭ longeco kaj laŭ vitriolo ion ajn similan en la ok numeroj de LF, kiujn mi vidis. Polemikado estas — mi supozas — signo de vivo. Tamen ŝajnas al mi, ke la Civito servas kiel konvena deflankigilo: pro ĝi, neniam necesas alfronti la efektivajn ideojn de la raŭmismo.

reen al la indekspaĝo

9a Aprilo, 2008.

Ekis problemo pri mia monitoro; se mi malaperos dum kelka tempo, temos pri akiro de nova monitoro.

* * *

MONDIALISMO, LA NOVA PROTESTANTISMO. La precipa diferenco inter la Katolikismo kaj la Protestantismo — se oni konsideras religiojn precipe kiel kredsistemojn — ĉiam estis la ekstrema dissektiĝemo de la lasta. Kompare kun la pli ol 20.000 organizitaj Protestantaj anaroj, la skismoj en la Katolikismo mem dum ties tuta historio aperas preskaŭ neatentindaj. En nia epoko ni vidas ion similan en la — kiel nomi ĝin? la senklasbatala Maldekstro.

La komparo ne tute ĝustas, ĉar en la kristana historio unu eklezio fariĝis multaj. En la politika sfero, neniam estis unu eklezio. Simple tre diversas la vidpunktoj kaj specialaj interesoj, unuiĝintaj precipe per pli da proceduroj ol estas homoj, kun pli-malpli baroka rezulto. Jen skiza resumo de la Mondialismo el Literatura Foiro (n-ro 219, januaro 2006, pĝ. 8) — kiom mi komprenas ĝin:

La kerna demando estas laŭ LF ĉu akcepti UNon kiel reprezentanton de "la monda popolo". Robert Sarrazac kaj Garry Davis en la 40aj jaroj aliflanke provis organizi la mondcivitanojn ĉirkaŭ la ideo, ke la naciŝtatoj nur per sia ekzisto kaŭzas militojn. Davis tamen fondis sian propran organizon. Proksimume samtempe estiĝis la Mondfederismo, kun la celo krei tutmondan registaron pere de la UN. (Reen al kvadrato 1.)

La Mondfederismo volas, ke la naciŝtatoj restu (bonŝance por mi, ĉar mi loĝas en unu el ili...). Estas du aliaj grupoj, ambaŭ variantoj de la Mondcivitanismo, kiuj siaflanke ne volas naciŝtatojn, t. e. la Anarkomondialismo (en francparolaj naciŝtatoj) kaj la Jurema Alternativismo (en anglaparolaj naciŝtatoj). Ne estas dirate, kion kredas aŭ volas tiuj ĉi lastaj.

Tiom pri la LF-skizo. Kaj kio respondas al la "Putino de Babilono", la Granda Malamiko, en tiu ĉi grandioza analogio? Evidente, tutmondiĝo laŭ la nov-liberalisma modelo, la sola afero en la homa historio, kiu malgraŭ siaj provizoraj disrompoj koncepteble — nur koncepteble — povus meti finon al eterna militado.

'Kaĥeksio' estas, laŭŝajne, sufiĉe eksmoda vorto; tamen ĝi perfekte priskribas la nuntempan kondiĉon, kiun mi priskribis en antaŭaj blogeroj kiel "ideologian cirkon". Jen 19-jarcenta difino de kultura kaĥeksio: "Aspirado miksiĝas kun seniluziiĝo; satiro kaj skeptikeco miksiĝas kun infaneca sopiro al la trankviloj de certeco kaj kredado." Sufiĉe ĝuste; tamen la plej frapa aspekto de la tuta afero estas, por mi, ke homoj, kiuj timas la relativan potencon de transnaciaj korporacioj, tamen volas tutmondan registaron kun absoluta potenco. Sed mi neniam diris, ke mi komprenas la politikon.

reen al la indekspaĝo

8a Aprilo, 2008.

Jen perfekta tero. Ne tre interesa, sed ĝi obeas perfektajn leĝojn.

Lastatempe mi parte relegis libron*, kiun mi delonge havas. Ĝi celas fundamentan kritikon de la tuta domego de modernaj lingvistiko kaj lingvo-bazita filozofio, kaj ĝi plejparte sukcesas.

Mi decidis legi la recenzojn, kiujn mi neglektis en la 80-aj jaroj; mi do legis ilin. Estis kvar; du el ili, insulte mallongaj, esence rebatis, ke la aŭtoroj "ne estas ĝentilaj"; ili tro krias kaj rikanemas (kvazaŭ tio estus argumentaro!). La du aliaj agnoskis vole-nevole la pravecon de la rezonado; tamen la sukcese atakita esplorkampo daŭrigas kiel antaŭe, kaj la libro estas forgesita.

Fakte la franco Maurice Gross tute detruis la Chomsky-lingvistikon jam en 1979,** demonstrante, ke neniuj du francaj verboj en lia korpuso kondutas precize same. Pro tio, la franclingva sintakso ne povas esti sistemo de abstraktaj reguloj. Neniu sukcese rebatis ĝin; sed la Chomsky-lingvistiko simple daŭrigas kiel antaŭe, kaj la artikolo estas forgesita.

Kiel eblas dishaki tutan pensosistemon senefike? Eble ĉar ĉiuj scias, se nur subkonscie, ke la kohero de specifaj esplorkampoj ne povas superi tiun de la scienco kaj la filozofio ĝenerale. La mondo ne obeas perfektajn leĝojn.

* Language, Sense and Nonsense, G. P. Baker & P. M. S. Hacker, Basil Blackwell, 1984.
** Maurice Gross, "The failure of generative grammar", Language 55:4, 859-885.
reen al la indekspaĝo

7a Aprilo, 2008.

MICHIO KAKU ŝajne estas la nova plej eminenta populariganto de la fiziko/kosmologio. Mi unue komencis atenti lin* aparte pro tio, ke li profesoras ĉe mia iama universitato, City University of New York. Li naskiĝis en San Jose, Kalifornio. Liaj prelegoj estas fascinaj, kaj pli ol iu alia teoria fizikisto antaŭ la publika okulo, li pretas diskuti la plej fastastajn aspektojn de la scienco: nevideblecon, robotojn, tempovojaĝadon, teleportadon, ĉion.

Bedaŭrinde li kredas je historiismo — historia determinismo. Li parolas ĉiam pri stadioj de civilizacio: Tipo I (regas planedon), Tipo II (regas sunon), Tipo III (regas galaksion). Li ludas eĉ pri Tipo IV, kiu regas malhelan materion. (Ni nunaj teranoj estas Tipo 0, ĉar ni eĉ ne regas planedon.) Li ŝajne tute ne konscias pri tio, ke li estas rekreanta pensmanierojn de homoj antaŭ Darwin — homoj kiel Lamarko, kun siaj ideoj pri neevitebla progreso, teleologia historio.

Aliflanke Michio Kaku havas enorman humur-kapablon, kaj oni neniam scias kun plena certeco, kiam li ŝercas kaj kiam li seriozas :)

* Mi blogis pri Michio Kaku la 13an Septembro, 2005.

reen al la indekspaĝo

6a Aprilo, 2008.

LA KONCEPTO DE ESOTERA VERKADO ĉiam interesas min. Oni verkas, sed pro kulturaj aŭ politikaj kialoj, kaŝas sian veran dirvolon, fidante ke merituloj tamen komprenos. La sofisto Protagoro (Protagoro 316e) diris al Sokrato, ke eblas tiel kaŝi oniajn verdirojn sub poezio, religio, kaj eĉ — korpa trejnado. Kaj ĉu ne oni nuntempe ĉiam aŭdas, ke kvankam batalartoj kiel Te Kŭan Do, Ĉje Ĉŭan Tao, Nin Ji Tsu, Ho Di Aŭ kaj Dek Foj Plu, ktp, koncentriĝas pri sindefendo kaj nekredebla povo salti tra la aero kaj unumane dishaki brikojn kaj trabojn, fundamente temas ankaŭ pri profunda saĝeco?

Kion mi ne povas kompreni tamen, estas ke ĉiun duan jaron estas nova batalarto laŭmoda. Mi memoras la sistemon Ju Ji Tsu. Kien ĝi malaperis? Kaj mi ĉiam sciemas: kio okazus, se batalarta profesiulo devus alfronti iun kotokapulon, kiu scipovas neniun batalarton, sed simple krias, kvazaŭ al apudstaranto, "Formetu tiun revolveron!" kaj kiam la batalartisto turnas sin, nokaŭtas lin per unu renbato.

Ankaŭ impresas min la penso, ke se la naturo intencis ke homoj batalu per siaj piedoj, kial la simioj neniam eltrovis tion? La ekspertoj respondu. Mi ja neniam atingis nigran zonon (kvankam mi havas tre imponan ruĝan ŝelkon)...

reen al la indekspaĝo

5a Aprilo, 2008.

"DIAMANTOJ EN LA ĈIELO" — tio estas ofta, iom banaligita poezia aludo al la steloj. En nia scienca epoko ni scias, ĉu ne, ke tia romantika bildigo ne taŭgas; steloj estas grandegaj sferoj da brulanta gaso. Sed la poezia tajdo flusas kaj malflusas: astronomoj delonge teoriumas, ke la kerno de tiu speco de stelo nomata "blanka nano" (nia suno iam estos blanka nano) konsistas el kristaligitaj karbono kaj oksigeno. En 2004 oni trovis, en la konstelacio Centaŭro, blankan nanon (BPM 37093) kun kerno havanta mason de multe pli ol kelkaj trilionoj da karatoj. Tio estas Unu Granda Diamanto! La stelo pro tio portas la kromnomon "Lucy"; jen plua informo pri ŝi. (Ĉirkaŭ la kerno ŝi brulas tamen.)

* * *

LA REVUO FEMINA, ĉar etaĵo mia enestas la aktualan numeron, venis en mian poŝtkeston. Ĝi estas impona kaj enhave informiva (ekz. en mia blogero de la 28a februaro mi ne sciis, kiu estas Willy Brill; nun mi scias). Mi supozas, ke en iu alia numero estas mencio pri la fundamentisma islamo, nune sen ia dubo la plej granda malamiko de virinaj rajtoj sur la planedo, se konsideri, ke oni ne hezitas mencii tradiciajn ekleziojn de Okcidento en tiu rolo. Oni ne volus kredi, ke la "politika ĝusteco" superatutas ĉiujn aliajn valorojn.

reen al la indekspaĝo

4a Aprilo, 2008.

reen al la indekspaĝo

3a Aprilo, 2008.

ĈU HOMOJ BANIS SIN OFTE EN MEZEPOKA EŬROPO? Malgraŭ popularaj kredoj, laŭ pasintjara libro pri la historio de korpa pureco,* sabataj sinbanoj estis regulaj. Persona malpureco vere komenciĝis en la 16a jarcento, kiam pro timo de malsanoj, oni ne volis elmeti la haŭton (se tiel diri) al la naturo, kaj publikaj banejoj, laŭmodaj post la Krucmilitoj, fariĝis danĝeraj. Ŝajne ofte okazas, ke ni prenas la frumodernan periodon por mezepoka. En mezepoko estis mizero kaj fekamasoj kaj muŝoj, jes, en iuj lokoj — tion ni ankoraŭ havas. Sed la cetera medio! Freŝa aero, kian ni ne povas nun imagi, nemakulitaj pejzaĝoj — nu, mi ne diras, ke mi preferus vivi tiam, sed eble tiun tempon viziti estus agrable.

Tiam venis la urbegoj. Ĉu Vi iam scivolis, kial modernaj banĉambroj aspektas kiel laboratorioj? Blankaj, kun multe da porcelano? Tio normiĝis post la medicina revolucio de la 19a jarcento: ekestis ligo inter pureco kaj scienco. Sed tio estas alia rakonto.

* Virginia Smith, Clean: A History of Personal Hygiene and Purity. Oxford University Press, majo, 2007.
reen al la indekspaĝo

2a Aprilo, 2008.

Mi alŝutis reviziitan version de mia plej nova artikolo, "Kion signifas '-aĵo'? Konverĝo de du morfemoj" (vidu la indekspaĝon).

* * *

Aperis la nova Ondo kun interesa artikolo de Marc Bavant pri tiu senlaca temo, landonomoj. Bavant citas Zamenhof el la Unua Libro, kaj aldonas: "Ni tamen ne estu tro naivaj kaj rekonu, ke tiu prezento de Esperanto kiel kodlingvo, kvankam ĝi parte respondas al la realo, tamen certagrade estis propaganda truko."

La "truko" estas la ideo, ke E-o estas izola lingvo, iusence "maskita" sub eŭropaspekta morfologio. Sendube tiu ideo responsas pri la ankoraŭ ofta diskredigo, ke E-o "vere ne estas eŭropa lingvo" aŭ "havas trajtojn de ne-eŭropaj lingvoj" kaj simile, tiel ke nia lingvo ŝajnu pli universala.

Nuntempe tio ja estas truko; ne estas alia maniero esprimi la aferon. La demando estas, ĝis kiu grado ĝi estis truko ĉe Zamenhof.

Nu, kiel Platono montris en Fedro (261e-262c) — kaj mirinde utila montriĝas tiu antikva konstato — ne eblas trompi aliulon se oni ne mem scias la veron, krom se oni trompas (ankaŭ) sin mem. Kiu el la jenaj estus pli vunda akuzo al Zamenhof: (i) ke li trompis sin mem, aŭ (ii) ke li trompis aliulojn? Mi diras: (i) estus malpli severa. Laŭ mia impreso pri la afero — kaj mi ne pretendas esti esperantologo — Zamenhof simple neniam rimarkis, ke multegaj E-vortoj ne konsistas el ĉenoj de konstant-signifaj elementoj.

La artikolo de Bavant klare detaligas la analizajn problemojn pri la landonomoj. Probable netraktebla estas la entuziasmo, kun kiu la E-istaro ekŝategis la kvazaŭ-sufikson '-i'. Ĝi simple iel "aspektas moderna". Kaj eble — nur eble — malpacigis iamaniere la tri signifoj de '-uj', tiel ke oni (subkonscie?) ne volis pensi pri lando kiel enhavilo de ties loĝantoj, aŭ, eĉ pli Bosch-eske, pri landanoj pendantaj kiel piroj sub la branĉoj de pirarbo, aŭ sprosantaj el arbustego aŭ grimpoplanto ... kiu scias?

reen al la indekspaĝo

1a Aprilo, 2008.

ARTHUR C. CLARKE forpasis en marto, je la granda aĝo de 90, multe lamentate de la tuta mondo, aparte la mondo de SF-amantoj. La plej bonekonata citaĵo de Clarke, "Ĉiu sufiĉe progresinta teknologio estas nedistingebla disde magio",* estas laŭ mi tro ofte miskomprenata kiel komento pri la scienco (kontraste al la teknologio). Magio estas nur streĉata realo.

La magio priparolas aferojn, kiujn oni povas facile imagi; la scienco priparolas aferojn neimageblajn. Nenio en la magio defias puran realismon: se fabujo en fabelo kreskas ĝis la ĉielo, ĝi tamen restas (magia) fabujo, dum laŭ la scienco fabujo tute ne estas fabujo, sed ĉ. 1010 unuopaj ĉeloj. En la magio povas esti tute nova evento; en la scienco estas ĉiam ripetado de la samaj eventoj (sen kio ne eblus la scienco). Kaj kiam lastfoje Vi vidis, ke scienco mirigas infanojn? Ili voras ĝin kiel mielan grion. Sed magio ĉiam mirigas infanojn. Ktp.

(Estus bone, se la scienco ja mirigus infanojn; sed ili daŭre enviciĝas malantaŭ Harry Potter k.s.)

* "Any sufficiently advanced technology is indistinguishable from magic." "Profiles of The Future", 1961 (La tria leĝo de Clarke)
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.