Sendu al mi komentojn

30a aprilo, 2009.

"KUNLABORADO, NE KONKURADO" — jen slogano sur ĉies lipoj, de infanĝardenoj ĝis internacia politiko. Kaj sendube la motivo estas bona. Tamen preskaŭ ĉio valora en la mondo, de la plej altaj atingoj de la homa spirito dum nia komuna pasinteco, ĝis la materiaj atingoj de la nuntempo, venis de konkuroj, ne de kunlaboroj. Kiu dubas tion, tiu legu ion ajn pri la historio de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la belarto — de io ajn, kio kreas vivon vivindan; ĉiam gravege rolas konkurado inter unuopuloj kaj inter grupoj. Konkurado ne devas esti malica! sed ŝajne ĝi devas funkcii.

Pensante pri tio ĉi-matene, mi memoris tiujn fragmentojn de Heraklito, kiuj temas pri harmonio de maloj. Ekzemple: "Kio oponas, kunlaboras, kaj el la konflikto venas la plej bela harmonio; ĉio fariĝas per malakordo."* Ne necese laŭvorte. Kiel dirite, konkuroj ne devas esti malicaj; sed iafoje ili tiel iĝas, kaj ekestas militoj. Militoj ja estas inferoj, sed ĉiam ŝajnas al mi strange, ke ĉiuj diras ekzemple "militoj neniam solvis ion". Preskaŭ nenio alia ol militoj solvis ion ĝis nun. Ĉu ekzistas moderna nacio, kiu ne ŝuldas sian tutan ekziston al serio da militoj? Kaj same la grandaj civilizoj de Okcidento kaj Oriento. Tamen ni esperu, ke iam ne plu estos militoj.

Ekzistas ja vivestaĵoj, kiuj precipe nur kunlaboras kaj ne konkuras. Sed ili estas insektoj . . .

* Heraklito, DK B8.
reen al la indekspaĝo

29a aprilo, 2009.

PRIOKUPIĜOJ VANAJ KAJ VANTAJ LAŬ MONTAJNO inkluzivas oratoradon kaj ludojn, kaj la du interrilatas en manieroj subtilaj ĝis memevidentaj. Temas precipe pri Essais 51 ("De la Vanité des Paroles") kaj 54 ("Des Vaines Subtilitez").

Ĉiuj memoras, ke la usona prezidento Bush famis pro sia manko de oratora kapablo kaj parolarto, [1] kompare kun Reagan, Clinton kaj Obama, kiuj estis/as, laŭ nuntempaj normoj, bonaj oratoroj. Montajno, kiu kiel renesanculo bone konis la Okcidentajn klasikaĵojn, vidis malmultan valoron en oratorado, citante ekzemple Tucidion [2], laŭ kiu Periklo, la fama oratoro de Ateno, povis malvenki en la sport-luktado, sed tuj persvadi per sia parolarto, ke li venkis. Kaj por Montajno, samkiel por Platono, tio estas la esenco de la oratorado: konvinki homojn, ke aferoj ne estas tiaj, kiaj ili efektive estas.

Samstile Montajno ridindigas la siatempan uzadon de romiaj nomoj por oficuloj kaj instancoj (kp. tiujn de nia Civito, kiel civito, konsulo, vickonsulo, kapitulo, ktp., se diri nenion pri parlamento, kortumo, k. c.) "kvankam ili havas nenian similecon [al tiuj de la romianoj] laŭ funkcio, kaj eĉ malpli laŭ aŭtoritato kaj potenco".

Aparte amuzis Montajnon tiuj homoj, kiuj kapablas preskaŭ mirakle sukcesi en tre limigitaj kaj senutilaj artoj. Li rakontas pri homo, kiu povis ĵeti grajnon da milio tra trueton de kudrilo, kaj per tio miregigi amasojn da homoj. "Oni premiu tian homon," skribas Montajno — "per du-tri korboj da milio!" Pro la sama kialo li ne ŝatis ŝakludadon. Verajn sportojn tamen, kiuj plifortigas kaj trejnas la korpon, kaj la antikvuloj kaj ni nuntempuloj povis/as admiri kaj respekti.

Sed en aliaj eseoj Montajno mencias "senutilajn" ludojn, kiujn li ĝuas. Li do ne estis tute konsekvenca — kaj li estis la unua, kiu tion konfesus.

[1] En mia juneco Dwight Eisenhower simile famis aŭ fifamis pro ofta balbutemo, kompare kun prezidentoj kiel Kennedy, kiuj parolis flue.
[2] Ne la historiisto, sed alia Tucidio, rivalo de la fama ŝtatestro Periklo.
reen al la indekspaĝo

28a aprilo, 2009.

KIEL KONCENTRI SIN. Mi forgesis, kie kaj kiel mi lernis la jenajn simplajn principojn por koncentri la atenton kaj fiksi la menson, sed ili funkcias sufiĉe bone:

(i) Ĉiam malstreĉiĝu dum kelkaj minutoj prepare al koncentriĝo.
(ii) Elektu kiel eble plej trankvilan medion aŭ lokon.
(iii) Ĝenerale, sekvu ĉiutagan rutinon.

Tiu lasta varias laŭ aĝo. Por oldulo, ĉiu deflankiĝo de la normala sinsekvo de aktivecoj perturbas; por junulo kutime ne tiom.

La fina celo de ĉia koncentriĝo estas pensa libereco. Mi lernis tion de iu Jung-psikiatro antaŭ longe.

reen al la indekspaĝo

27a aprilo, 2009.

PIRATADO, KTP. Kia epoko estas la nia! Malsanoj jam venkitaj revenas. Oni senscie revivas la pasintecon. Estas virinoj, kaj eĉ viroj, kiuj forplukas ĉiom el siaj korp-haroj, kiel, laŭ Montajno (Essais 49, "Des Coustumes Anciennes"), kutimis fari iuj antikvuloj. Nia diboĉado similas ankaŭ tiun de la antikvuloj, kvankam la modernuloj kompreneble kredas sin tute novemaj. Krimoj kaj teruroj jam forigitaj, estas denove inter ni, interalie piratado. Piratado en la 21a jarcento.

Longe mi scivolis, kial la modernaj ŝipanaroj ne defendas sin per armiloj, kiam atakas piratoj. Lastatempe mi eksciis la kialon: porti armilojn sur nemilita ŝipo kontraŭas la internacian juron. Jes! Dum la piratoj havas la plej ĝisdatajn armilojn, la ŝipoj havas neniun defendilon, kaj devas simple adiaŭi la monon kaj pagi la elaĉeton de siaj kamaradoj — pro tiu honorata signo de moderneco kaj progreso, la internacia juro.

Vere de tempo al tempo mi envias al la antikvuloj. Ĉu Vi kredas, ke ili eĉ unu tagon tolerus homojn, kies sola batal-strategio estas amasmurdi senkulpulojn? Ke ili tolerus piratadon, kaj ne tuj armus siajn ŝipojn de pruo ĝis pobo kontraŭ ili? La romianoj, se ili havus nian teknologion, forviŝus tiajn homojn de sur la tero je ajna kosto kaj kun maksimuma rapido. La diferenco inter ni kaj la antikvuloj — kaj tio ĉi estas la opinio ankaŭ de Montajno — estas, ke niaj prapatroj havis viglon, viglon por malbono jes, sed ankaŭ viglon por bono. Kaj ili ofte uzadis tiun vorton, kiu ĉe ni tiom maloftas — justeco. La ŝip-frajtistoj nuntempe rezonas, ke plej simple kaj plej senriske estas simple cedi al la piratoj. Justeco tute ne enkalkuliĝas, kaj malgraŭ kelkaj esceptoj la piratoj venkas.

Ja ne eblas rezisti progreson. La sola demando estas, ĉu nun temas pri progreso, aŭ pri regreso.

reen al la indekspaĝo

26a aprilo, 2009.

Skribis Valdas Banaitis el Litovio rilate mian artikolon "Kial ne reformi la anglan skribsistemon" (vidu la indekspaĝon):

Antaŭ 13 jaroj pro manko de anglistoj mi, psikiatro, estis invitita instrui la anglan al 10-jaruloj en apuda lernejo. Pro manko de lernolibroj mi komencis de angla solfeĝo — noti diktafonan tekston per adaptitaj fonetikaj simboloj, kiujn mi sistemigis en du mnemoteknikaj modeloj — konsonanta pordego (25) kaj vokala velŝipo (35 kune kun ŝva-ombroj kaj diftongoj). Ĝi evoluis al mirinda mendeleva tabelo, helpanta korekti kaj kontroli aŭdon kaj prononcon. Kelkaj lernantoj ĝuas tutajn fabelojn en fonetika transskribo, kaj retransskribas ilin al ortografio :-) . Eldoniĝis 24-paĝa libreto: English Propedeutics: phonopedics, ABC-tree, graphopedics (ĉi lasta — laŭ Getty-Dubay and South Australian Modern Cursive). Antaŭ 5 jaroj mi instruis Esperanton kadre de metaglosoterapio — por korekti spegulneŭronan sistemon ĉe skizofrenio. Rezultis prezento de E-strukturo bazita sur finsilabaj gramatikaj fonemoj. Chu tia aliro estis iam studita?

Valdas Banaitis

Mi ne konas la aliron, kiun Vi priskribas, kaj necesus kompreneble vidi tiajn sistemojn mem por juĝi ilin. Kvankam mia artikolo temis pri reform-proponoj por ĉiutaga skribado (kiuj laŭ mia scio neniam atentas la morfofonemajn faktojn pri la angla), interesas min ankaŭ novaj kaj efikaj instru-metodoj por la angla ĝenerale. Sur mia indekspaĝo estas ankaŭ eta priskribo "Helpiloj pri vortakcentoj en la angla". Mi ĉiam esperis, ke io simila haveblus por la rusa, sed — eble tiulingve io simila simple ne eblas.

Dankon pro via letero!

reen al la indekspaĝo

25a aprilo, 2009.

LA ŜANCO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ŝi scias, ke mi rigardas ŝin
sed surpriziĝus, ke mi atentas la profilon —
ke ŝia vangokula fajna junto
plej interesas min
elpoŝigantan la skribilon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ek, ŝi foriras. Tiel facile malaperas ŝanco,
vorto, rimo — paŭzo nur momenta
en sencela danco.
Sed poste mi memoros ŝin
kun vera celo — kaj eĉ pli atenta.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

24a aprilo, 2009.

LA ĴURNALISMO INKOGNITA. Mi ne ofte televidumas, sed iafoje interesas min C-SPAN, la politike neŭtrala kanalaro (estas nun tri kanaloj; mi supozas, ke iuj el ili spekteblas alilande) pri seriozaj temoj, nuntempe plejofte pri politiko kaj pri la ekonomia situacio, ofte pri la historio, sed ankaŭ pri aliaj temoj. Tiel okazis, ke antaŭ kelkaj tagoj mi hazarde spektis diskutgrupon pri la inkognita ĵurnalismo: iafoje ĵurnalisto inkognite, kaŝante sian realan identecon, infiltras diversajn grupojn kaj organizaĵojn, por verki raporton por sia gazeto, ĵurnalo, aŭ novaĵagentejo.

Iuj gazetoj kaj ĵurnaloj oficiale ne aprobas tian kaŝ-ĵurnalismon; sed kiam laŭ ilia takso ne ekzistas alia rimedo por "elfosi la veron" pri tiu kaj tiu afero, ili okaze permesas ĝin. Aldone al tio, iuj ĵurnalistoj estas sendependaj, kaj rajtas esplori kiel ajn, sub nur la restriktoj de sia propra etika normaro. Iafoje eĉ rezultas libro, kutime tre sukcesa.

Mi ne obĵetas. La ĵurnalistoj faru kion ili volas. Sed estas malfacile eviti la penson, ke se ĵurnalistoj tiel trompas aliulojn, aliuloj rajtas sammaniere trompi ĵurnalistojn. Ĉu ne juste? Sed ĉu tio ofte okazas, mi dubas. Mi konas nur unu kazon. Virino "spionis" en la oficejo de renoma gazeto, kaj laŭ sia propra diro, aŭdis ĵurnalistojn "konspiri" por iel embarasi la Rom-katolikan Eklezion (eĉ pli ol ĝi jam estas embarasita en Usono). La virino, juĝante tion skandalo, skribis kritikan leteron al tiu gazeto, kaj priskribis la rezulton de sia "spionado". Je ŝia surprizo, la gazeto presis la leteron.

Sed ĉu la legantoj kredis ŝin? Probable ne; ŝi ja ne estis ĵurnalisto...

reen al la indekspaĝo

23a aprilo, 2009.

Skribis Ĵeromo Vaŝe — kiu, mi avertu Vin, neniam uzas majusklojn: mi ne kulpas ;) — pri la hieraŭa blogero:

saluton ken.

nu, rektaj ekzemploj de popola etimologio apenaŭ estas en nia lingvo, sed ja iaj similaĵoj aperas en adaptoj de fremdaj vortoj kaj en ilia konscia aŭ nekonscia raciigo.

oni trovas en interreto apud la atendebla "mikrobiologio" ankaŭ la sufiĉe logika "mikrobologio".

ĉe la diskutgrupo revuloj pri "reta vortaro", b. pabst okaze atentigis pri formo "universitejo", kaj mi ĵus vidis ĝin en interreto.

e. privat en "aventuroj de pioniro" skribas "mi [...] sukcesis la ekzamenon abiturian", retroderivante el "abituriento". (cetere sub la nomo "retroderivado" karolo piĉ konscie kulturis la etimologian dismeton kaj rekunmeton de vortoj. similaj ekzemploj certe troveblas en liaj verkoj.)

okaze iuj proponis pli aŭdacan dismeton de pruntitaj vortoj: sub la influo de rüdiger eichholz oni dismetis "lavabo"n al "lav-abo" kaj el tio gajnis sufikson por similaj kuvetoj: banabo, pisabo... kelkaj trafoj de "pisabo" transvivas en interreto.

eble ankaŭ la konscia raciigo de internaciaj latingrekaĵoj povus enkalkuliĝi: "palinologio" iĝas "polenologio" kaj simile.

fine iom simila fenomeno estas apud la piva kaj francamodela "perturbi" la prosperado de la tute ne piva kaj anglamodela "disturbi". ĉi tie ne temas pri modifo de la vorto, sed verŝajne pri prefero por formo pli signifa pro ĝia komenca "dis-"...

ĵeromo

Dankon pro la ekzemploj! Mi aldonu la plej fifaman kazon de retroderivo konatan de mi: "uskleco". Kiel multaj retroderivoj, ĝi senintence kreas "fantom-radikon", ĉar por havi "uskleco" necesas toleri ankaŭ "uskl-"... por kiu mi ne povas imagi alian utiligon.

Kaj Sanktuloj gardu nin de la implicaj novaj prefiksoj "maj-" kaj "min-"... (Konfese tamen "uskleco" estas tre utila vorto.)

reen al la indekspaĝo

22a aprilo, 2009.

POPULARA ETIMOLOGIO. La ofta lingvistika termino "populara etimologio" (angl. folk etymology; germ. Volksetymologie; fr. étymologie populaire; ktp.) estas bedaŭrinda misnomo. Ne temas pri popularaj supozoj pri vortoriginoj, sed pri raciigado de vortelementoj, tiel ke la komponantaj elementoj de vortoj "havu sencon". Ofte ĝi kaŭzas eĉ aliformigon de la vorto mem. Trafa ekzemplo estas la angla vorto crayfish (astako), kiu devenas origine de la franca écrevisse (antaŭe crevisse), "astako". La dua elemento sonas kiel fish (fiŝo), sekve la vorto fariĝis, laŭlonge de la jarcentoj, crayfish. "Cray" signifas nenion; sed nun almenaŭ la dua elemento "havas sencon", ĉar la signifo ja rilatas al akvo. Tio ke astako tute ne estas fiŝo ne gravis.

Ekzemplo el la germana, kiu ankaŭ transformis la vorton, estas Armbrust (arbalesto). Ĝi ŝajne konsistas el "Arm" (brako) kaj "Brust" (brusto). Sed la vorto devenas de la franca arbaleste per sona simileco. Rimarku, ke ĉiu elemento de la transformita vorto "havas sencon". Kaj ankaŭ semantikaj ligoj rolas, ĉar arbalesto ja rilatas al la brako kaj al la brusto.

Estas interese, ke kiam naskiĝis la sinkrona lingvistiko en la malfrua 19a jarcento, aparte sub la influo de Ferdinand de Saussure, oni zorge distingis inter unuflanke la historio de lingvoj, kaj aliflanke lingvoj en sia "psika realeco" — lingvoj "kiel ili estas por la parolantoj". Historiaj koncernoj tute ne rilatu al la sinkrona lingvistiko; la parolantoj de iu lingvo, sen speciala trejnado, scias nenion pri la historio de sia lingvo. Kaj eĉ en la nuntempe tre influa Chomsky-lingvistiko, oni interesiĝas nur pri lingvo kiel speco de scio.* Sed tiu nova sinteno ne etendis al la morfologio, sed enkalkuligis nur la frazosintakson. Sekve oni ne analizas crayfish kiel "cray" + "fish", nek Armbrust kiel "Arm" + "Brust". Sekve oni tre malsame traktas la sintakson (kie tute ne gravas historio), kaj la leksemojn (kie historio restas "netuŝebla").

La rolo de "populara etimologio" en la disvolviĝo de familinomoj devas esti enorma, sed tio estas aparta studokampo, kiun mi neniam surpaŝis. Kaj ŝajne Esperanto ne sufiĉe longe daŭris ĝis nun por havi ekzemplojn de "populara etimologio". Sed se Vi konas ekzemplojn, ja skribu al mi.

*Chomsky neniam komprenis, ke kvankam li uzadis la etikedon structuralists malestime por siaj antaŭuloj, li mem estas strukturisto.
reen al la indekspaĝo

21a aprilo, 2009.

LA AMO KIEL MALMORTO. Amo kaj morto estas koncepta duopo, kiu ludas gravan kaj iom misteran rolon en la poezio de pluraj tradicioj. La eldiro en la biblia libro Alta Kanto de Salomono (viii: 6), ke "la amo estas forta kiel la morto" — la plej fama frazo en la tuta libro — ja povus signifi nur, ke la amo (amoro) rekreas vivon en la formo de idoj. Laŭ Othmar Keel tiu ideo troviĝas aliloke en la Izraela literaturo [1]; tio tamen konfliktas kun la ĝenerala tradicio, laŭ kiu la amo inter viro kaj virino poezie validas nur kiam la celo de la amoro ne estas (nur) reproduktado. (Kvankam tiu sonas tre moderna ideo, ĝi estas Aristotela: "la homo ne unuiĝas kun virino nur por reproduktado, sed ankaŭ por serĉi tion, kio necesas por ekzisti..." [2]) Inter la homamasoj, la rilato inter la amo kaj la morto degeneris en Okcidento al iom vulgara Mezepoka kredo, ke ĉiu koito mallongigas la vivon. La rilatoj inter amo kaj morto do gamis ĝis nun de sublimo ĝis absurdo.

La amo, en ĉiuj siaj variaĵoj, estas la malo de la morto. Malo de X estas egale forta kiel X. Laŭvorte la malo de la morto estas la vivo. Jes, morto kaj vivo estas mala paro — sed nur triviale kaj pasive. Ŝtono estas morta, kaj viruso estas viva — triviale kaj pasive. Por la homo, la morto ne estas nura fino, sed la granda neanto kaj nuliganto de ĉia signifo. Ties malo do ne estas nura vivo, sed tio, kio redonas signifon al ĉio. Eĉ la ekzisto-por-ni de objektoj estas manifestaĵo de la amo, ĉar en objektoj unuiĝas karakteroj alie por ni nepercepteblaj. Tiel vaste eblas interpreti la koncepton "amo".

La Tolkien-a rakonto pri Aragorn kaj Arwen (Apendico A de La Mastro de l' Ringoj — verko de tiu ĝenro, kiu plej bone ekzemplas la "gotikan duopiĝon", varianto (b), pri kiu mi skribis antaŭhieraŭ), kune kun multaj aliaj rakontoj pri homaj amparoj, portretas la egalan forton de la amo kaj la morto en jena maniero: Arwen volonte fordonas eternan vivon, preferante unu vivon kun sia amato ol eternan vivon sen li.[3] La romantika simbolo de la amparo estas nur konkretiĝo de pli abstrakta nocio: ni superas la morton, se ni trovas ion tiel valoran, ke ni preferas ĝin dum unu vivo, ol senmortecon sen ĝi. Kiu ne trovas tian valoraĵon, estas venkita de la morto; kiu trovas ĝin tamen, venkas la morton.

[1] O. Keel, Das Hohelied, Zuriko, 1986.
[2] Etiko viii, 12 (1162a), 21-22.
[3] La samo okazas en alia Tolkien-rakonto, tiu pri Beren kaj Lúthien.
reen al la indekspaĝo

20a aprilo, 2009.

LA MALMORTO
La kresto ne konas la birdon,
kaj la birdo ne konas la ovon,
sed Adamo palpis ĉirkaŭ si
kaj sonĝis Evan;
Tial la amo, la Malmorto,
meze en milito decidas ne lukti
kaj staras statue.
Ho tempo, stulta klaŭno,
foren vi ĉion falĉas,
vere vi nenion lasas,
tamen vi, ankaŭ vi! forpasas.
— KM
reen al la indekspaĝo

19a aprilo, 2009.

GOTIKA DUOPIĜO. Mi ĉiam ĝojas, kiam hazarde mi trovas terminon aŭ etikedon por koncepto, kiun mi jam delonge konas, sed ne povis nomi. La "gotika duopiĝo" (angle Gothic doubling) estas bona ekzemplo: literatura stilfiguro uzata en t. n. "gotikaj" romanoj, kiel ekzemple The Castle of Otranto de Horace Walpole (1764) — fakte la unua de la ĝenro en la angla — aŭ The Mysteries of Udolpho de Ann Radcliffe (1794). Tiu angla ĝenro similas la romans noirs de Francio kaj la Schauerromane de Germanio dum la sama periodo, kaj kombinas romantikecon kaj hororon.

Estas almenaŭ du variaĵoj de la gotika duopiĝo: (a) rolanto interagas kun sia sozio, t. e. alia homo; aŭ (b) ekstermensaj, realmondaj eventoj bildigas internajn, psikajn statojn de la ĉefrolanto. Precipe interesas min varianto (b); ĝi troviĝas ekzemple en la lasta romano de Charlotte Brontë, Villette (1853).

Preskaŭ mian tutan vivon mi havas la frenezan ideon, ke la perceptebla universo estas kia ĝi estas (enorma kaj eĉ eble senfina, plejparte malplena, roka kaj fajra, kaosa kaj ŝajne sensignifa) pro la stato de niaj mensoj. Jes, la fakto, ke Danto aŭdis la muzikon de la sferoj, dum ni alfrontas konstante aliiĝantan senvivan kaj sencelan eksterteran kosmon, ŝuldiĝas al la moderna scienco. Jes, kompreneble. Aliflanke, iam nia "moderna scienco" ankaŭ estos frua mikspoto da "eraroj". Freneze estu; sed iel mi ne povas forigi la senton, ke la universo estas plejparte malplena, roka kaj fajra, kaosa kaj ŝajne sensignifa pro tio, ke mi estas plejparte malplena, roka kaj fajra, kaosa kaj ŝajne sensignifa.

Freneza ideo, kies horo alvenis :) Samkiel ĉe ĉiuj frenezaj ideoj, ni metu ĝin en faketon, atende la tempon, kiam eble ĝi ne estos tiel freneza.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.