Sendu al mi komentojn

30 aprilo, 2010.

Skribis Marvin Entz pri mia lasta blogero (vidu ĝuste sube):

Vi diras en via blogo: "Sed en la angla, ekzemple, ambaŭ tradukiĝas linguistic; neniu alia adjektiva formo de 'lingvo' ekzistas."

Ne veras. Alia adjektiva formo de 'lingvo' ja ekzistas —

Lingual: ... 3. Of speech or languages. (The Concise Oxford English Dictionary, 6th Edition)

Ankaŭ oni ĉiam povas fari adjektivecan vorton el substantivo per aldono de sufikso "-like" aŭ eĉ "-ish". Do "genelike", ktp. Sed mi komprenas vian ideon. Ĝenerale, vi pravas. En multaj kazoj oni prefere trovas (aŭ devas trovi) aliajn rimedojn ol la adjektivan.


marvin.entz@gmail.com

Vi pravas; lingual ja marĝene ekzistas kun la maloftega signifo 'lingva'. Kutime tamen lingual signifas 'langa'. Kun tiu signifo ĝi tre oftas en la lingvistiko; apenaŭ eblus uzi lingual kun la signifo 'lingva' sen risko de miskompreno.

reen al la indekspaĝo

28 aprilo, 2010.

'GENA' / 'GENETIKA' KAJ SIMILAJ PAROJ. Mi tre konscias pri tiu ĉi problemo, ĉar mi mem tiurilate eraris plurfoje en mia blogo.* En la angla ne eblas distingi inter 'gena' kaj 'genetika': ambaŭ estas en la angla genetic. T.e., genetic servas kaj kiel adjektiva formo de gene (geno) kaj kiel adjektiva formo de genetics (genetiko). Esperanto tamen povas distingi: 'gena' estas la adjektiva formo de 'geno', dum 'genetika' estas la adjektiva formo de 'genetiko'. Sekve en la angla genetic mutation estas en Esperanto 'gena mutacio', ne 'genetika mutacio' — tiu lasta, se ĝi entute havus signifon, estus mutacio en la scienco genetiko.

Sed ŝajne neniu moderna lingvo tute evitas la problemon, eĉ ne Esperanto. Konsideru 'historia'. Eksplicite en NPIV-2002, 'historia' difiniĝas jene:

1. Rilantanta historion: 'historia verko'
2. Registrita de la historiistoj: 'historia fakto'

Kune kun tiu duobleco estas dusignifeco de 'historio':

1. Scienco pri la kronologio de la pasintaj okazaĵoj... [t.e., scienco pri tio, kio okazis - KM]
3. Sufiĉe ampleksa kaj grava okazintaĵo [t.e., tio, kio okazis - KM]

Kelkaj verkistoj konsciis pri tiu specifa ekzemplo (de ĝenerala problemo), kaj provis solvi ĝin per leksika inventemo; ekzemple Heidegger distingis inter Historie 'scienco pri okazintaĵoj' kaj Geschichte 'tio, kio okazis' (Sein und Zeit 375, 378).

Alia ekzemplo estas 'lingva' / 'lingvistika'. Fakto pri lingvoj estas fakto lingva; fakto pri lingvoscienco estas fakto lingvistika. (Sed en la angla, ekzemple, ambaŭ tradukiĝas linguistic; neniu alia adjektiva formo de 'lingvo' ekzistas.)

Mi ne scias, kiu E-isto unue proponis la sufikson '-ik', sed tia sufikso ideale solvus la problemon: 'lingvo' kaj 'lingviko' / 'lingvistiko' kaj do 'lingva' kaj 'lingvika'/'lingvistika'. Kaj NPIV-2002 eĉ rekomendas, ke la ik-formoj baziĝu sur la temo, ne la fakulo. Sed la premo de la etnolingvoj tro fortis: neniu diras 'ĵurnaliko', 'poeziiko', 'stiliko' ktp. sed 'ĵurnalistiko', 'poetiko', 'stilistiko'... plue, konsekvenceco ne atingiĝis: ni devus, supozeble, diri 'biologia' pri la scienco kaj 'vivestaĵa' (aŭ simile) pri la faktoj mem.

Tamen, en multaj kazoj la distingo eblas en Esperanto, ekz. 'ekonomia' / 'ekonomika', 'elektrona' / 'elektronika' k.s. sed ne en la angla nek aliaj lingvoj. C. S. Lewis ism skribis, ke tiu lingvo superas, kiu povas fari plej multajn distingojn...

* Laŭ mia scio mi poste korektis tiujn erarojn, sed eble mi pretervidis kelkajn.
reen al la indekspaĝo

26 aprilo, 2010.

USONO VIDATA DE EKSTERLANDE. Nun cirkuletas diversaj versioj de tiu ĉi mapo kiel amuzaĵo. Aldoniĝas iafoje la komento, ke la regionoj markitaj per "?" pli grandas ol tutaj landoj aliloke, tamen oni kontentas ne koni ilin. Oni aŭdas ja, ke tiu ĉi lando "regas la mondon", sed oni aŭdas samtempe, ke tute ne gravas efektive koni tiun ĉi landon. Pro tiaj kapricoj mi preskaŭ neniam blogas pri mia lando.

Unu fojon en E-babilejo mi decidis rakonti pri mia vivo, precipe por montri, ke la mito de usona sukcesigado de la individuo ne tute estas mito. Preskaŭ atinginte la finon de mia rakonto mi subite konstatis, ke la legantojn mirigas ne mia sukceso, sed la originaj kondiĉoj de mia vivo! Tiel el pozitivcela rakonto ili kreis negativan. Mi neniam ripetis la eksperimenton.

Nu, kion fari. Mi ja ne elektis la landon, en kiu mi naskiĝu.

reen al la indekspaĝo

24 aprilo, 2010.

LIMIGITA SCIENCO APOGATA DE HEIDEGGER. Kelkfoje en mia blogo mi proponetis, ke la scienco povas malkovri nur tion, kio jam estis iamaniere konceptita de homoj — ĉu en literaturo, ĉu en religio, ĉu en la ordinara vivo, ne gravas kiel. Kaj montriĝas (eble mi estas la ununura, kiu rimarkas ĉi tion), ke la filozofio de Sein und Zeit apogas tiun ideon.

Temas pri tiu doktrino de Heidegger, kiu fariĝis preskaŭ slogano inter ties adeptoj: "Nenia interpretado sen komprenado." Unue la homo (Dasein) vivas en mondo kaj lernas kompreni tiun mondon kaj alkutimiĝi al ĝi, navigi kaj negoci ĝin, interagi kun ĝi, senkonscie. Ni simple aŭtomate vivas en la mondo. Interpretado (t. e. interalie scienco) komenciĝas, kiam ni atente spertas aĵojn "kiel" tion kaj tion. Sekve ajna afero, kiun ni neniam jam spertis kiel parton de nia kompreno de la mondo, ne povas interpretiĝi.

Mi konas la kompleksecon de la pensado de Heidegger, kaj konstatas ankaŭ, ke mia tezo bezonus multe da detala rafinado. Sed esence mi opinias min prava: laŭ Heidegger ne eblas interpreti ion, kion oni ne jam komprenis. (Atentu tamen: por Heidegger "kompreni", sur la nivelo je kiu ni nun parolas, estas simple sukcese vivi en la mondo.)

Subite venas al mi la penso, ke la tezo estas tute memevidenta. Tamen multaj ŝajne opinias, ke la scienco povas trovi tute novajn aferojn.

reen al la indekspaĝo

21 aprilo, 2010.

INTER SANTAYANA KAJ HEIDEGGER oni ne atendus multe da simileco. Unue Santayana estis naturalisto; laŭ Heidegger naturalismo ne eblas: eblas laŭ li klarigi multon, eble eĉ la mondon, ekzamenante la substancojn de la naturo, sed ne eblas kompreni ilin tiamaniere. Due Heidegger laboris en la ekzistencialisma tradicio de Kierkegaard kaj Nietzsche kaj en la fenomenologia tradicio, dum Santayana deiris de la ora epoko de la Harvardaj pragmatistoj, ekz. William James.

Tamen estas interese, ke ambaŭ filozofoj malakceptis la ideisman dubon, ĉu la ekstermensa universo vere ekzistas, sed esprimis tiun malakcepton malsame. Santayana skribis ke la demando estas senrezulta, ĉar ni estas bestoj kaj ne povas ne kredi je la ekzisto de la ekstermensa universo: dubo pri ties ekzisto estas sintrompo. Heidegger siaflanke tre frue en Sein und Zeit distingas inter la ekzist-maniero de substancoj kaj la ekzist-maniero de homoj: la estado de homoj estas speciala, kaj nomiĝas en la frua Heidegger Dasein. Tre gravas vidi ke, en la filozofio de Heidegger, la homo ne estas substanco — kaj kredante ke la homo ne estas substanco li forlasis supozon komunan al ĉia antaŭa filozofio.

Se la homo ne estas substanco, estas sensence proponi ke la eksterhoma realo ekzistas aŭ ne ekzistas sendepende de la homo, ĉar tio signifus, ke la homo povas ekzisti aŭ ne ekzisti sendepende de la eksterhoma realo — t. e., kiel substanco.

Ni scias, ke Santayana legis kaj iom laŭdis Sein und Zeit. John McCormick, en George Santayana: a Biography (Transaction Publishers, 2003), skribas (piednoto 8) ke la rilato inter Santayana kaj Germana fenomenologio estis simileco pli ol influo. Heidegger kaj Santayana ambaŭ atente studis la antaŭ-sokratajn filozofojn; ambaŭ opiniis, ke poezio "fondas ekziston" kaj havas la kapablon konduki la lingvon reen al ties origina forto. Kaj (mi nun vidas) ili ambaŭ evitis la kernan demandon de la ideismo.

reen al la indekspaĝo

19 aprilo, 2010.

MANKOJ DE MONTAJNO. Montajno ne hezitis konfesi siajn mankojn; fakte li konsideris tion sia precipa virto. En la Essais (17, de la praesumption) li mallaŭdas sian memorkapablon: "Por lerni tri versojn da poezio mi bezonas tri horojn." Ankaŭ mi. Rezulte, mi ne parkerigas multe da poezio; kaj finfine mi pri tio rezignis. Mi preferas ĉiaokaze vidi poemon sur la paĝo en sia kompleta formo; poemo, aparte moderna poemo, ne estas tute linia sed ofte montras retojn da internaj rilatoj. Eĉ kiam mi sukcese parkerigas poemon, mi ne povas poste koncepti ĝin kiel tuton.

Tamen mi, kiel Montajno, envias al aliuloj la kapablon memori poezion. Oni pensas: kio, se ĉiuj libroj detruiĝus? Sed tio ne tre verŝajnas. Katastrofo sufiĉe potenca por detrui ĉiujn librojn supozeble ne pretervidus la homojn.

Karakterizis Montajnon unu manko, kiun li ne povis konfesi, ĉar ne povis vidi: li elspezis multe da tempo glorante kuraĝon, ĉar li opiniis, ke kuraĝo estas la precipa videbla virto de sia tempo — rezulto de la religiaj militoj, kiuj tiutempe turmentis Francion. Sed lia estimo de kuraĝo ŝajne blindigis lin je la fakto (almenaŭ li ne mencias ĝin laŭ mia scio), ke monstra homo povas tamen esti kuraĝa.

reen al la indekspaĝo

18 aprilo, 2010.

KONFORMISMA LAŬDO DE KONTRAŬEMO. Per tiuj vortoj Ĵeromo Vaŝe trafe resumas la temon de sia aktuala blogero. Tio provokas ĝeneraligon.

La 15an de julio 2009 mi blogis pri kanzono de Jacques Brel, "Les Bourgeois", en kiu rolas la esprimo "la burĝaj porkoj". Jen la kanzono, kiu efektive ridindigas burĝojn. Spektu la kanzonon, tiam spektu la aplaŭdantan aŭskultantaron de tiu noktoklubo aŭ kabareto, en kiu Brel kantas: geburĝoj ĝis la lasta homo! La burĝaro ĉiam financis sian propran porkigadon.

Kiuj pagis la salajrojn de generacioj da socitransformaj "marĝenuloj"? La burĝaro. Kiuj aĉetis la pentraĵojn kaj skulptaĵojn de revoluciaj artistoj? La burĝaro. Kiuj legis la satiradon de Charles Dickens kaj riĉigis la aŭtoron? La burĝaro. Kiuj sendis generaciojn da gefiloj al universitatoj por aŭdi la forpasintajn Pierre Bourdieu kaj Herbert Marcuse? La burĝaro. Se oni ne komprenus la kuriozan dinamikon de la rilato inter intelektuloj kaj publiko, oni preskaŭ diagnozus patologian masoĥismon flanke de la dua...

reen al la indekspaĝo

17 aprilo, 2010.

IMPOSTOJ. Lastatempe okazas, ke mi devas priokupi min pri financo — terure kompleksa afero, aparte por esence simpla homo. Sed pli kaj pli mi konstatas, ke ĉ. 90% el tuta financo estas eviti impostojn. (Mia nerigora takso :)) Ĉio estas laŭleĝa — la leĝaro permesas impostojn, kaj la leĝaro permesas ilin eviti. Interesa aranĝo. Kiel estas en Via lando mi ne scias, sed en la mia tio kreas malsanan etoson. Oni sentas, ke la lando kaj ties necesaj programoj kaj projektoj estas nur malamikoj por superruzi.

Se oni alkutimĝas al laŭleĝa impost-evitado, oni sentiĝas, ke impostoj estas "malbonaj", kaj la limo inter laŭleĝaj kaj kontraŭleĝaj rimedoj tendencas nebuliĝi. En hodiaŭa numero de USA Today, la redakcio esprimas la opinion, ke "Ĉiu civitano super la nivelo de malriĉeco devus havi almenaŭ minimuman intereson en la financado de la ŝtato." Mi persone — kaj mi renkontis plurajn samopinianojn — volonte pagus eĉ pli da impostoj, se mi estus certa, ka la mono bone uziĝos. Mi fakte apogas la ideon de aldonvalora imposto (AVI), kiel nun proponas Obama. Se la lando ĉi tiel prosperas nun, imagu, kiel ĝi prosperus kun impostoj kompareblaj kun tiuj de aliaj progresintaj landoj.

reen al la indekspaĝo

16 aprilo, 2010.

REGI LA UNIVERSON. Cirkulas ideo jam de longe, ideo ofte spursekvita reen al Joseph Butler, tre influa 18-jarcenta teologo. Ĉu Butler vere estis la fonto de la ideo, mi ne scias. Temas pri pens-eksperimento.

Imagu al vi, ke ekzistas Dio — tutpova estaĵo. Kaj imagu plu, ke Vi estas tiu estaĵo. De nun, la universo estas en Via mano; Vi rajtas plibonigi ĝin laŭplaĉe, justigi ĉiujn maljustaĵojn, puni ĉiujn krimojn, helpi ĉiujn senhelpulojn kaj disvastigi saĝon kaj bonecon. Kiel specife Vi regus la universon, se Vi havus la potencon?

La eksperimento celis ke la respondanto meditu kaj fine konfesu, ke li/ŝi fine ne scias, kiel regi la universon: alfronte de plena potenco, la unuopa homo ne scias, kiel reagi. Kaj multaj, multaj dece humilaj homoj tiel konkludis, konsiderinte tiun pens-eksperimenton laŭlonge de la jarcentoj.

Sed mi timas, ke la tempo de tiu vere brila demonstro eksas. Nuntempe estus ja sufiĉe da homoj, kiuj ne hezitus, sed kun absoluta kaj harstariga certeco klopodus regi la universon propramane.

reen al la indekspaĝo

14 aprilo, 2010.

GOMBO, GOMBAĴO, KAJ GUMBO. Mi ne scias, kiom vaste en la mondo uziĝas gombo en kuirado. Ĝenerale gombo estas unu el tiuj manĝaĵoj (kiel kapraĵo, Brusela brasiko, aŭ la torfeska skotviskio Laphroaig), kiujn oni aŭ tre ŝatas aŭ tute abomenas, sen meza pozicio. Por angleparolaj E-istoj precipe ĝenas falsa amiko, la vorto "gombo". Ekzemple en Usono, gumbo estas la nomo, ne de la legomo,* sed de tipe Luiziana plado el fiŝpecoj, salikokoj, diversaj spicaĵoj, kaj gombo. Gombon mem oni nomas en la angla okra. Kaj okra kaj "gombo" ŝajne devenas de afrikaj vortoj. Leviĝas la problemo, kiel nomi en E-o la pladon. Eble "gombaĵo".

Gombo kreskas plej bone en varmaj medioj; oni multe kultivas ĝin en mia dua subŝtato, Florido. Tiel varmas tie, ke ofte la gombo kreskas eĉ dum la nokto.

Krom en supoj, kiel la fama luiziana gumbo, gombo tro mucilagas por multaj gustoj; sekve tre ofte oni fritas ĝin, kutime panumitan.

La kialo de mia temelekto estas lastatempa bonŝanca trovo de restoracio en mia urbo, kiu ofertas tre bonan kaj "aŭtentan" luizianan gombaĵon. Kun plezuro mi nun frekventas tiun restoracion.

* Fakte ĝi estas frukto.
reen al la indekspaĝo

13 aprilo, 2010.

NEŬTRALECO KAJ OBJEKTIVECO. Walter Zelazny reagis al mia blogero pri Zamenhof-kultado (2a aprilo, sube) en HeKo. La objekto de miaj komentoj estis homaranismo, sed Zelazny komentas anstataŭe (sed interese) pri la Zamenhofa nocio "neŭtraleco".

Misdirektitan anti-usonismon eblas ignori, sed ĉiam mirigas min la aplombo, kun kiu oni brodkastas triumfe pri defendota vidpunkto, ke "ĉiuj sciencistoj ignoras ĝin" — kvazaŭ tio estus ekstaza laŭdo kaj tute ne suspektiga. Eble estas validaj kialoj, ke oni ignoras ĝin.

Pri originaleco de Zamenhof mi tuŝos nur unu problemon: Zamenhof metas en sian doktrinon faktoron, nomatan malfeliĉe "neŭtraleco", kiun ĝis nun konas, akceptas, konsideras neniu socia scienco. Temas pri tio, ke oni devas metodologie foriri de sia kulturo, lingvo, religio, por kompreni kio estas kulturo, lingvo, religio.

Ĉu do simple objektiveco? Ne; io pli drasta:

Ĝis nun ĉiuj faras tion sukcese, sed foriras de sia lingvo itala, por konsideri ĝin el la vidpunkto de la angla, aŭ foriras de sia islamo, por konsideri ĝin el la vidpunkto de la romkatolikismo, aŭ inverse. Provis tion fari kvindek jarojn poste fenomenologoj laŭ sia logiko.

Zamenhof opiniis, ke tia metodo kondukas nenien, ke ekzistas alia punkto de kiu ni povas konsideri la socian mondon NEŬTRALE.

Originala jes. Mi ne scias, ĉu Zamenhof vere komparis tiujn du nociojn de neŭtraleco / objektiveco, montris ke la unua kondukas nenien, kaj rezonis ĝis la dua. Sed jen la problemo pri la sociaj sciencistoj: laŭ ĝenerala interkonsento la homo estas la homo ĝuste pro lingvoj kaj kulturoj. Ne ekzistas "simple la homoj" kiel volas eble homaranismo; sen lingvoj kaj kulturoj ni estas nudaj simioj. Kio precize do estus neŭtraleco rilate ĉion, kio igas nin homaj? Eble estas tiaj konsideroj, kiuj hezitigas la sociajn sciencistojn.

Objektiveco estas realisma celo, kondiĉe ke ni komprenas ties limojn. Radikala mondcivitaneco ktp laŭ mi ne komprenas tiujn limojn.

reen al la indekspaĝo

9 aprilo, 2010.

SIN MEM LI NE POVIS SAVI. Ĝis nun plurfoje en mia blog' mi demandis al mi: kiel bona artisto povas esti malbona homo? Mi uzis kiel ekzemplon jen Debussy, jen Rousseau, jen aliulon. Ne mankas atestoj. Kaj la demando gravas, ĉar la fenomeno povas ĵeti dubon sur diversaj teorioj pri la arto, ekzemple la tezo, ke artisto estas supera homo. Kaj la demando iafoje penetras eĉ detale; ekzemple Charles Dickens, kiu ofte verkis pri reharmoniigado de familioj, kun 45 jaroj decidis, ke lia edzino ne plu meritas lian amon, kaj simple forsendis ŝin, kun ŝiaj infanoj — ago skandaligita de Thackeray.

Sam Schulman opinias, ke se ni ne povas esti virtaj, ni almenaŭ povas krei ion el nia malforteco. Laŭ Schulman, la moralaj mankoj de iuj artistoj venas de la sama fonto, kiel ilia arto.

Tamen la fenomeno konsternas nin, ĉar kiel ilia arto povis savi aliulojn, sed ne ilin mem? Mi preferas vidi tiajn artistojn kiel martirojn. Pri Jesuo sur la kruco oni mokis, ĉu ne: "Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi."* Laŭ humanisma tradicio, Jesuo simbolas la homon en sia plena komplekseco. Tia sinteno ne kontraŭas tiun de Schulman.

* Marko xv.31
reen al la indekspaĝo

8 aprilo, 2010.

ĈU LINGVO ESTAS NATURA RESURSO? Pro tio, ke en la lasta blogero mi priskribis Claude Hagège kiel elstaran lingviston, eble interesus la leganton, kion tiu ĉi eminenta lingvosciencisto skribas pri Esperanto (temas ankoraŭ pri lia ĉefverko, L'Homme de paroles). Li mencias la interlingvon precipe en sekcio pri la interesa demando, ĉu lingvo estas natura resurso.

Naturajn resursojn la homo ĉiam ĝis nun provis regi kaj transformi. Neniu civilizo simple pasive akceptis sian medion, sed entreprenis manipuli ĝin. Kaj ankaŭ kiam temas pri lingvoj, estas longa tradicio (precipe sen scienca bazo) batali por "pli bona lingvaĵo". Estis multaj lingvo-reformaj projektoj pri diversaj lingvoj en la pasinteco. Sed ĉu la lingvoscienco partoprenis ilin? Ne. La lingvistiko neniam provis krei "pli bonan lingvon". Kaj kiel agis fakte la lingvo-reformistoj? Kutime ili laboris nur sur la leksika nivelo, kaj sur tiu nivelo ili ne provis "plibonigi" la leksikojn de siaj lingvoj; anstataŭe, ili agis konserveme: ĉiam la celo estis forigi fremdaĵojn, kaj konservi indiĝenajn formojn. (Kaj tio daŭras eĉ inter la E-istoj.)

Hagège fine demandas: "se lingvoj estus naturaj resursoj, transformeblaj laŭvole, ĉu ni ne antaŭvidus triumfon de artefaritaj idiomoj kiel Esperanto?" Li daŭrigas:

"Naturaj lingvoj estas forĝitaj de la hazardoj de la historio; ili estas kolektivaj, neregulitaj kreaĵoj, kies vortprovizoj, morfosintaksoj, kaj eĉ ortografioj enhavas eksdatajn elementojn kaj diversan neanalizitan reziduon. El pura utilisma vidpunkto, ili estas ege neperfektaj. Tamen, ne nur artefaritaj lingvoj ne sukcesis anstataŭigi ilin, sed ankaŭ lingvoreformado tendencas konservi laŭeble originan purecon."

Alivorte, laŭ Hagège ni homoj ne traktas lingvojn kiel naturaj resursojn, sed kiel simbolojn de nacia identeco. Ŝajne ne estas multe da diferenco inter tiu vidpunkto kaj la vidpunkto de la fervora E-isto, krom ke la dua ne povas rezigni. Hagège la lingvisto, kontraste, kontentas priskribi aferojn, kiel ili fakte estas.

reen al la indekspaĝo

6 aprilo, 2010.

Claude Hagège estas elstara lingvisto,* unu el la malmultaj, kiuj komprenas ke Chomsky-lingvistiko estas speco de strukturismo (kvankam Chomsky mem nomis 'strukturistoj' siajn oponantojn), kaj komprenas ankaŭ la mankojn de tiu aliro. Mi estas en la mezo de lia ĉefverko L'Homme de paroles : contribution linguistique aux sciences humaines (Fayard, 1985; angla traduko The Dialogic Species, trad. Sharon L. Shelly, Columbia University Press, 1990).

Hagège certe pravas, ke la strukturismo portas okuloklapojn — ĝi ne sukcesas priskribi lingvojn kiel komunikilojn, kiuj maturiĝis el longaj historioj de homaj sociaj interrilatoj, sed anstataŭe studas lingvojn kiel abstraktajn sistemojn, daŭrigante tradicion de raciismo de la 17a jarcento. Oni konstruas pli kaj pli barokajn formalajn modelojn, kaj priokupas sin pri la trajtoj kaj implicaĵoj de tiuj modeloj. Oni aliras lingvojn, eblus diri, per longa ĉirkaŭiro.

Tamen! Se ni ne iel limigas tion, kion ni nomas lingvistiko, ni riskas fali en danĝeran kaptilon. Lingvoj rilatas al preskaŭ ĉio, kion la homo faras kaj iam faris. Sen limigo, nenio preventas baloniĝon de lingvistikaj teorioj ĝis disigaj "teorioj pri ĉio", kiel okazis al la forpasinta usona filozofo Mortimer Adler, kiu deklaris la semantikon "simple la homaraj studoj". Jes, estas vero en tio; sed kiel realigi tiun veron sen tute perdi sian vojon?

Kritiki estas unu afero; estas tute alia afero proponi alternativojn.

* Eblas legi pri li en la franca Vikipedio.
reen al la indekspaĝo

5 aprilo, 2010.

FRAŬLA ŜERCO

Du viroj interbabilas en drinkejo.
"Do, vi estas fraŭlo, ĉiam serĉinta la perfektan virinon, sed neniam trovis ŝin?"
"Fakte mi trovis ŝin."
"Ĉu vere? Kial do vi ne edziĝis al ŝi?"
"Ŝi serĉis la perfektan viron."

Malnova ŝerco, laŭdire, sed mi ne aŭdis ĝin antaŭe.

reen al la indekspaĝo

4 aprilo, 2010.

Skribis Bertilo Wennergren pri mia hieraŭa temo:

Kara Ken,

Vi demandis:

"Kaj por fini ĉi tiun bagatelaĵon, ĉu iu leganto konas karesformon kun nur unu fonemo antaŭ la sufikso? Mi ne :)"

Ĉu vi celas okazojn kiel "Anjo" (de "Anno", "Annika" k.s.) aŭ "Onjo" (de "onklino") kaj "Oĉjo" (de "onklo")?

Amike,
Bertilo Wennergren

Jes; mi hontas konfesi, ke mi simple ne pensis pri tiuj memevidentaj ekzemploj...

reen al la indekspaĝo

3 aprilo, 2010.

KIUJ ESTAS LA REGULOJ POR KARESFORMOJ? Mi pli-malpli firme kredis ĝis nun, ke la karesformoj ne obeas striktan regulon; tial estis por mi surprizo trovi en NPIV-2002 efektivajn regulojn, laŭ kiuj oni nombras fonemojn, sed malsame por la du sufiksoj:

-ĈJ: Sufikso almetebla post iu el la ses unuaj fonemoj... por formi karesformon.

-NJ: Sufikso almetebla post iu el la kvin unuaj fonemoj... por formi karesformon.

(Emfazo mia - KM)

Oni do laŭ tiu vortaro nombras ses fonemojn por -ĉj- sed nur kvin por -nj-.

Kutime multe malpli ol ses aŭ eĉ kvin fonemoj rolas, sed troveblas en La ondo de esperanto 'hundidĉjo' — maksimumo por -ĉj, laŭ NPIV-2002. Sed laŭ la reguloj, 'Kajetanĉjo' (Internacia Krestomatio), kun sep fonemoj antaŭ -ĉj, estas erara.

La vortoj 'junulinjo', 'karulinjo', troveblaj en la Tekstaro kaj aliloke, havas laŭ la regulo tro da antaŭsufiksaj fonemoj por -nj. Ĉu tiuj formoj vere estas eraraj?

PMEG (38.2.6; 38.2.25), parolante pri ambaŭ karessufiksoj, notas: "kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn". Sed en la Fundamento ni trovas ke "ĉj, nj après les 1-6 premières lettres d'un prénom masculin (nj -- féminin) lui donne un caractère diminutif et caressant" (same en ĉiuj lingvoj krom la angla, kiu ne mencias nombron).

Mi decidis, ke la ŝajne malsama trakto de la du sufiksoj en NPIV-2002 estas preseraro. Tamen restas la demando: ĉu estas la maksimumo por la karesformoj 5 (PMEG) aux 6 (Fundamento) konservotaj fonemoj? Kaj ĉu vere oni entute nombras fonemojn ("literojn")? Verŝajne neniu regulo de iu konata lingvo nombras fonemojn; morphologiaj kaj fonologiaj reguloj mencias vokalojn, konsonantojn, silabojn, silabolimojn k. s., sed ne simple fonemojn. Eĉ la zunia, indiana lingvo pri kiu mi iam verkis, kaj kiu ja forhakas arbitre longajn partojn de radikoj por krei kombinojn, ne nombras fonemojn.

Kaj por fini ĉi tiun bagatelaĵon, ĉu iu leganto konas karesformon kun nur unu fonemo antaŭ la sufikso? Mi ne :)

reen al la indekspaĝo

2 aprilo, 2010.

PADO-DEPENDECO KAJ ZAMENHOF-KULTADO. Pado-dependeco (angle path-dependence, sociologia termino) estas situacio de organizo, afero, movado, k.s., laŭ kiu decidoj de la pasinteco, faritaj pro tiam pravigaj kondiĉoj ne plu ekzistantaj, limigas nunajn decidojn. Fama ekzemplo estas la Lenin-modelo de partia organizado. La insisto de Lenin pri centralizado, severa partia disciplino kaj ideologia unueco taŭgis kiam la komunista partio estis subtera organizaĵo baraktanta por sia vivo en oponanta polic-ŝtato. Sed kiam 40, 50 aŭ eĉ 60 jarojn post la venko de tiu partio oni daŭre citadis Leninon por pravigi partian disciplinon, tio fariĝis klara kazo de nedezirinda pado-dependeco.

Simile, kiam la hilelismo/homaranismo de Zamenhof estis relative nova kaj defia por la eŭropa socio, estis nature misiumi pri ĝi, ne nur kiel pravigo de artefarita interlingvo sed ankaŭ pro ĝi mem. Sed nun, kiam en preskaŭ ĉiu burĝa hejmo kaj en ĉiu publika lernejo oni aŭdas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, ke la homaro estas unu estaĵo, ke ĉiuj homoj naskiĝas egalaj, ktp, la homaranisma idealo fariĝis ĉiutagaĵo kaj meritas la oscedojn, kiujn oni en mondo plena je seriozaj problemoj plenrajte aljuĝas al pura banalaĵo. (Vidu blogeron de la 26a julio 2005 "LA NOVA BURĜECO".)

Preskaŭ la tuta homa historio estas pado-dependa, en la senco ke jam faritaj decidoj, jam ne pravigeblaj, restriktas nunajn opciojn — la strebo liberigi nin de tiaj antecedentoj estas batalo necesa kaj senĉesa.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.