Sendu al mi komentojn

Dimanĉe, 31a Aŭgusto, 2003.

Ideala maniero pasigi pluveman sabaton, estas visiti artmuzeon, kion ni hieraŭ faris. La en Kansas City tre bona Nelson-Atkins Museum of Art aktuale prezentas aron da francaj pentraĵoj el la kolekto de la Walters Art Museum en Baltimoro, kaj impresionistaj kaj antaŭ-impresionistaj. Kelkaj estis de la sviso-franco Charles Gleyre (1806-1874), antaŭ-impresionisto (mia preferata periodo, fakte); unu aparte kaptis mian okulon, La vespero: perditaj iluzioj. Vidu ĉi tie. (Ĝi estas la unua en la paĝo; oni devas pligrandigi ĝin, kaj bedaŭrinde la rezulto iom tro grandas, almenaŭ per mia retumilo.)

Temas pri poeto, kiu vespere sidas meditante, dum liaj perditaj iluzioj, en la formo de klasikaj figuroj, preparas foriĝi de li en ekzotika boato. Mi aparte memoras ĝin, ĉar mia edzino atentigis min pri la du harpoj en la boato, kiuj tute ne, tiel konstruite, povus toleri la streĉon de la kordoj! Mi diris al ŝi: Ne gravas; nur temas pri iluzioj. (Iluzioj povas malobei la leĝojn de fiziko kaj inĝenierado; eble pro tio ili estas iluzioj.)

Mi iam menciis al iu en babilejo, ke mi seniluziiĝis pri E-o post la 60aj jaroj. Tiu entuziasmulo respondis, "Momenton, mi reiluziigos vin!" Depost tiam mi ofte demandas al mi: ĉu la antidoto al seniluziiĝo estas rehavi la iluziojn? Temas pri la ekzakta signifo de 'malseniluziigi' kaj tio emas malaperi en nigran truon. . .

* * *

Morgaŭ mi devos prizorgi la ĝenan taskon, arkivigi Aŭguston.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 30a Aŭgusto, 2003.

POR KIO, rilate al ni homoj, ekzistas la bestoj? Laŭ iu kristana pensisto -- mi jam ne memoras kiu -- ili ekzistas por ke ni komprenu, ke povas ekzisti malsamegaj vivformoj: unuflanke homoj kaj bestoj, aliflanke homoj kaj anĝeloj. Ankaŭ Viktoro Hugo havis teorion: "De la ostro ĝis la aglo, de la porko ĝis la tigro, ĉiuj bestoj troviĝas ankaŭ en la homoj, kaj ĉiu el la bestoj ekzistas ankaŭ en homo, kelkfoje eĉ pluraj bestoj en unu homo. La bestoj estas nur videbligoj de niaj virtoj kaj malvirtoj, videblaj respegulaĵoj de niaj animoj. Dio kreis ilin por ke ni lernu de ili pri ni mem." (Les Miserables)

Platono ankaŭ ne surprize havis opinion (Leĝoj VIII 840d kaj poste): ni komparu nin kun la bestoj, kaj ni strebu esti morale "minimume tiom bonaj". . .

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 29a Aŭgusto, 2003.

Mia malnova germana juna retamiko KUNAR havas blogon, tute en Esperanto kiel la mia, kaj en bona Esperanto. Interesa enhavo; kaj lia energio estas kontaĝa! Interalie vi lernos novan verbon, DĴi...

* * *

Laŭ mi ĉiuj devus legi ĉi tiun eseon de Fabrico Vale se vi ne jam legis ĝin. La plej inteligenta afero ĝis nun aperinta en Ĝangalo, kaj fakte, ĝi laŭ Ĝangala kalkulo legiĝis pli da fojoj (584) ol ĉiuj aliaj kolumnistaj kontribuaĵoj.

* * *

SCII KAJ KREDI denove pri (vidu 14an de Aŭgusto): kial ni volonte diras

La komputilo ne scias, ke ĝi ludas ŝakon

sed ne

La komputilo ne kredas, ke ĝi ludas ŝakon

? Verŝajne kredi pli homas, ol scii.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 28a Aŭgusto, 2003.

LA BIBLIO estas interesa kaj valorega libro, kaj vere estas domaĝe, ke nuntempe multaj ignoras ĝin ĉar "nur religiemuloj legas la Biblion". La Biblio iasence estas la origino de la fikcio en la okcidenta mondo. Mi klarigos.

Oni povas en modernaj eŭropaj lingvoj peri diraĵon de aliulo laŭ du manieroj:

rekta raporto:
Li diris, "Mi estas malsana."
(oni ripetas la ekzaktajn vortojn)

nerekta raporto:
Li diris, ke li estas malsana.
(oni ne ripetas la ekzaktajn vortojn)

Sed ekzistas lingvoj, kiuj nur uzas (aŭ plejofte uzas) rektan raportadon. Unu tia lingvo estas la hebrea de la Biblio. En tiaj lingvoj, ĉar ne aŭ preskaŭ ne uziĝas la nerekta raportado, la rekta raportado ne nepre celas redoni la ekzaktajn vortojn. Tio klarigas, kial en la Biblio oni trovas neeblaĵojn kiel

Kaj Isaako diris: Mi ekstaros, kaj iros al Mezopotamio

kvazaŭ homo povus scii la ekzaktajn vortojn de homo, kiu vivis antaŭ jarcentoj. Tio klarigas ankaŭ kial la hebreaj profetoj ŝajne senĉese citas la ekzaktajn vortojn de Dio, kvazaŭ tage kaj nokte Dio voĉe paroladus al ili:

Kaj la Eternulo diras: Mi abomenas viajn oferojn...

Kiel komentas la fakulo Robert Alter en sia The Art of Biblical Narrative (NovJorko, Basic Books, 1981, pĝ. 67): "[en la hebrea biblio] Pensado estas preskaŭ ĉiam prezentata kiel efektiva parolado, kiel citata monologo." Alter donas bonegan pruvon de tiu fakto (pĝ. 69). 2 Samuel 2:1 rakontas jene:

Post tio David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi eniru en unu el la urboj de Jehuda? Kaj la Eternulo diris al li: Eniru. Kaj David diris: Kien mi eniru? Kaj Li respondis: En Ĥebronon.

Ni scias ke "demandi la Eternulon" en ĉi tiu kunteksto signifas konsulti orakolon, kaj la orakolo respondas. Tamen la respondo komencas "Kaj la Eternulo diris al li..."

Eĉ pli bona ekzemplo, kiun mi mem trovis, estas 1 Samuel 23:9-12:

9 Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon. 10 Kaj David diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi. 11 Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos. 12 Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili transdonos.

Ni scias pro la mencio de la efodo, ke la konsulto estis per loto, eble la "signoj de lumo kaj de justo" menciitaj en Eliro 28:30 kaj Levidoj 8:8. Tamen ĉio raportiĝas kiel parolado, kaj tiu de David kaj tiu de Dio.

Tiel, la hebrea Biblio plenas je rakontoj, kiuj legeblas kiel modernaj romanoj, kun "la ekzaktaj vortoj" de la rolantoj. Kaj vere, dum jarcentoj en Eŭropo, tiuj rakontoj estis LA rakontoj.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 27a Aŭgusto, 2003.

PEDANTO

Juna virino ravanta: Ah, sinjoro profesoro, kion dirus tiu ĉi maljuna kverko, se ĝi povus paroli...

Profesoro: Ĝi dirus: "Pardonu, mia estimata sinjorino, mi estas tilio."

Tiun mi ŝtelis de la interesa retrevuo Ĉaŭ.

* * *

Ĉu plaĉus al vi legi en Esperanto rakonton pri Sherlock Holmes? Bone tradukitan, kun desegnaĵoj kaj notoj? La Aventuro de la Malaperinta Trikvarono.

* * *

Utila retejo ankaŭ estas Ĉeĥa Literaturo en Esperanto. Tradukita literaturo estas unu el la plej gravaj avantaĝoj de esperantismo. Mi neniam forgesos mian unuan esperantlingvan libron, Sep Fratoj de Aleksis Kivi. Mi estis nur knabo kiam mi legis ĝin, ekscitite pensante: Iam mi lernos la finnan. (Mi ne lernis la finnan...)

reen al la indekspaĝo

Marde, 26a Aŭgusto, 2003.

ŜIPROMPIĜO (rakonto). Iam, eble antaŭ 10 jaroj, mi havis studenton, kiu estis kaj tre inventema kaj (kiel la plimulto de studentoj) tre malriĉa. El tiu kombino venis al li en la kapon la ideo, konstrui velboaton el remboato. Li do fiksis simplan maston en la mezo de la remboato, kune kun simpla hisilo por unu velo, kaj aldonis stirilon, kaj ankaŭ subplaton por stabiligi la direkton de moviĝo. Kiam lia kreaĵo estis preta, li invitis min akompani lin je ĝia unua provveturo.

Mi faris la gravan eraron akcepti la inviton.

En ordo ni do alvenis al Clinton Lake, tre granda artefarita kansasa lago, kie tre forte blovadas la vento. Publika indikilo informis nin, ke la ventrapido estas pli ol 6 nodoj. Iom time mi atentigis lin pri la ventrapida indikilo. Li nur senzorge ridetis kaj levis la ŝultrojn: "Ho, nur estas interese kiam la vento blovas je pli ol 6 nodoj." Mi miris, ke homo povas esti tiom ĉioscia pri afero, kiun li neniam antaŭe spertis.

Ni enakvigis la boaton, eniris ĝin, forenpuŝis iom, kaj li komencis hisi la velon. Tamen li forgesis ankri la boaton, antaŭ ol hisi la velon. Mi nur sidis tie, suspektante nenion eksterordinaran. Sed kiam la velo estis duone levita, ĝin ekkaptis la vento, kaj ni komencis sufiĉe rapide veturi for de la lanĉejo en la lagon; kaj ju pli ni foriĝis de la lagobordo, kompreneble des pli forte blovis la vento. Jam ne estis ia espero plene hisi la velon.

Kiam oni ne povas plene levi la velon de boato, oni povas ankoraŭ stiri per la stirilo, sed nur en la sama direkto kun la ventblovado. Alivorte oni tute ne povas boardi. Kaj jen ni, ĉiam pli rapide vole-nevole (precipe nevole) proksimiĝantaj al la alia bordo de la lago, kie estis rokoj. Ŝvito ekaperis sur lia frunto.

Tute senespere, kaj ne volante kolizii kun la rokoj, li fine faris ian subitan manovron per la duone levita velo kaj sukcese ĝiris la boaton, sed, bedaŭrinde, samtempe renversis ĝin, kaj ni trovis nin en sufiĉe frida akvo kun renversite flosanta boato.

Bonŝance la boato estis tiuspeca, kiu ne povas sinki. La vento tiom forte blovis, ke ni simple kroĉiĝis al la renversita boato kaj atendis, ĝis la vento blovis nin al la bordo de la lago. Tie ni dividis la taskojn: li restu tie kun la boato (kompreneble) kaj mi petveturu al la urbo por trovi helpon.

Mi do iris al la apuda ŝoseo, ĝisoste malseka kaj malvarma, kaj petis la unuan aŭton, kiu aperis. En ĝi estis la prezidanto de la universitato.

Poste mi dankis mian studenton pro lia tioma sinĝeno pri mia bonfarto -- ŝvito sur la frunto k.t.p. -- sed li klarigis, ke ĉefe li volis iel savi la boaton.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 25a Aŭgusto, 2003.

La American Philosophical Society, fondita en 1743 kun forta apogado de Benjamin Franklin, iam planis planlingvon. Sikosek amuze rakontas (ESM, 2a eld., pĝ. 190):

Eble la unua organizaĵo kiu okupiĝis pri Esperanto estis la American Philosophical Society en Philadelphia, Usono. Ekde 1887 komitato, de ĝi elektita, esploris la valoron interalie de Volapuko. Fine ĝi juĝis esperanton la plej bona el la ekzamenitaj lingvo-projektoj. Sed esperanto estis laŭ la komitato tro fleksia, kaj la komitato decidis krei planlingvon sur hindeŭropa bazo. Pri tio okupiĝu internacia kongreso, sed ĝi neniam okazis.

Sufiĉe ofte mi persone pensas al mi, ke plibone fartus la mondo, se estus en ĝi iom malpli da komitatoj.

* * *

NECESO. Ĉu ekzistas "necesaj malbonoj"? Mi ne scias, kiu kie unue uzis tiun esprimon. Sed tre frua mencio okazas en la Sentencoj de Erasmo (Adagiorum Collectanea, 1500, Parizo; lasta eldono Adagiorum Chiliades, Bazelo, 1536). Bv. rimarki, ke se ni posedus ne logikajn nociojn pri neceso, sed moralajn nociojn pri neceso, tiam "necesa malbono" estus kontraŭdiro, kaj ĉiu ŝajna "necesa malbono" konsistigus paradokson por solvi.

Fakte devas laŭ mi ekzisti iusence necesaj malbonoj. Ĉar bonaĵoj povas deveni de malbonaj homoj. Nur konsideru famajn komponistojn, poetojn, verkistojn, k.s. -- ju pli vi lernos pri iliaj vivoj, des pli vi konstatos, ke en la reala vivo vi plej probable ne volus gastigi ilin en via domo (estas kompreneble esceptoj). Sed el tia azilo por perditaj hundoj venis preskaŭ ĉio, kio kuraĝigas nin kaj donas signifon al niaj vivoj. Tiusence, mi sugestas, necesas malbono.

Restas tamen la misteraĵo, se ne diri paradokso, ke tiuj homoj ne povis savi sin mem per siaj artoj.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 24a Aŭgusto, 2003.

ĈIAM ŜAJNIS STRANGE AL MI, ke laŭ sciencistoj kaj sciencofilozofoj, kvankam la scienco serĉas "la veron", la efektivan veron oni neniam povos lerni. Homo, kiu aperos en scienca kunvenejo kaj anoncos: "Ĝoju, gekolegoj; fine mi povas klarigi ĉion!" garantieble ne estos la ĉefgasto ĉe la tiuvespera bankedo.

Kia aktivado dirus pri sia celo, ke ĝi estas neatingebla? La filozofoj kaj pensemaj sciencistoj ofte respondas, ke la scienca celo fakte ne estas la tuta vero: la unuopaj trovaĵoj de la scienco aldonas, kun diversaj gradoj de certeco, al nia sciostoko, sed oni ne rajtas atendi, ke iam oni povos klarigi ĉion.

Tiu respondo kontentigis min, ĝis mi konstatis, ke se ĉio en la universo interrilatiĝas, oni ne povas plene kompreni unu fakton, sen kompreni ĉiujn aliajn. (Fakte Hegelo tion prikomentis, mi kredas, sed mi bed. ne havas citaĵon kun fonto.)

Alia respondo, kiun mi ricevis en scienca novaĵgrupo, ŝajnas al mi pli bona. Laŭ ĝi, la nefinebleco de la scienco estas empiria afero: facile oni povas rimarki, ke la scienco de ĉiuj pasintaj epokoj malpravis pri tio kaj tio, kiel nur nun ni scias. Sekvas do per ĝeneraligo, ke ankaŭ la nunaj scioj ne estas perfektaj. Sed jen la "problemo pri induktado" kiun nomis Bertrand Russell "la skandalo de la scienco": se ĉiam antaŭe io okazis, oni vere ne povas esti tutcerta, ke tio ĉiam poste okazos.

Kiam temas pri scienca klarigado pri la homa konscio, la problemo eĉ pli puzlas. Ĉar se oni (per la homa konscio) klarigos la homan konscion, post la klarigo ne restos la sama homa konscio; postuliĝos nova klarigo. Kaj post tiu klarigo, ankoraŭ nova, kaj tiel senfine; ciu sinsekva memklarigo postulos novan.

Iom similtema estas la

FENOMENOPOEZIA LECIONO. Edward Thomas (1878 - 1917) skribis:

Rondhantadas la mallum' kaj konas
Ĝi neniun; for la lamp'; nenio fonas;
Pri ĉashunda rapidec' disponas
La mallum', kaj dum nenio sonas
Alsaltas ĝi; cetera ĉio dronas.

Mia provtraduko; vidu la originalon. Sed tio ne estas vera: mallumo ne estas materio, kiu venas kaj fordronigas la lumon.

Tamen tio ne estas falsa.

* * *

Ses aferoj, kiuj ne funkcias:

reen al la indekspaĝo

Sabate, 23a Aŭgusto, 2003.

RIPETIĜEMAN SENTON pri la pasinteco daŭre simbolas por mi Le Moulin de Charenton de François Boucher (franco, 1703-1770) (se iu konas pli bonan retversion ol ĉi tiu, ja sciigu min). Ne temas pri la dumvive spertita pasinteco, sed pri abstrakta konstato, ke niaj radikoj jam tiel foris de ni eĉ ne pli frue ol antaŭ du jarcentoj (kiam vivis Boucher), ke ili por praktikaj celoj nun ne havas originojn.

* * *

LA RESPONDO AL JACQUES DERRIDA (plej fama filozofo de la postmodernista movado) estas la poezio, ĉar tie, lingvo ja faras ĉion, kion laŭ li ĉia lingvaĵo faras, sed sen esti problemo; estante, male, la pordego al la ĉielo. Tiuj lecionoj estas gramatikaj: ni povas indiki hundon kiu ne estas hundo, kiel en la jida proverbo, "a hunt on tseyn iz oys hunt" ("sendenta hundo ne estas hundo"); simile en la versoj de usona poeto Robert Frost (1874-1963):

Retiru nun de ĉio ĉi por ni tromulto
. . .

Ekzistas domo kiu jam ne estas domo
En bieno, kiu jam ne estas bieno...

(Directive; vidu la originalon)

* * *

Estas vere mirige. Homo bezonas diplomiĝon nuntempe por esti eĉ humila hartondisto; sed por krei tutan novan civilizacion oni bezonas nur retpaĝon, aŭdacon kaj -- neeviteble -- Esperanton.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 22a Aŭgusto, 2003.

Ĝis nun la tuta tero konas la "monde plej bonan ŝercon" laŭ scienca (jes!) esploro far D-ro Richard Wiseman, ĉe la Universitato de Hertfordshire ĉi tie (angle). Por la aliplanedanoj jen la ŝerco:

Du ĉasistoj estis en arbaro, kiam unu falis. Liaj okuloj glazuriĝis, kaj li ŝajne ne spiras. La alia viro telefonis krizajn servojn.

Li demandis, "Mia amiko mortis! Kion mi povas fari?!" La helpisto respondis kalme, "Trankviliĝu! Mi povas helpi. Unue, ni certigu ke li estas morta."

Silentas, tiam pafkrako ekaŭdeblis.

Reen ĉe la telefono, la ĉasisto diris, "En ordo, nun kion?"

Ĉiuj diras, ke la humuro estas nedifinebla. Au contraire; mi kontrolis en PIV2 kaj la difino nur postulas unu frazon:

Originala sentomaniero kaj esprimprocedo, kiu kontraŭas al la kutimaj rilatoj inter la aferoj kaj la tono, en kiu oni ilin diras, kiu prezentas la komikaĵojn kun seriozeco kaj la absurdaĵojn kun respekta soleneco, kiu provas komuniki emocion, ŝajnigante, ke oni ne scias pri ĝia ekzisto.

Helpas legi ĝin tamen dufoje.

* * *

ROEL HAVEMAN (kies elstara Ligoj pri Tradukado troviĝas ĉi tie) respondis al mia temo de 15 Aŭgusto, scivolemante pri tio, kiel Esperanto povas helpi al malgrandaj minacataj lingvoj -- ĉar tiu ideo ja ŝajnas esti parto de la "nova sinteno" flanke de "oficiala" Esperantismo al lingva diverseco (kio laŭ la "malnova sinteno" estis solvenda problemo). Ziko Sikosek faris ĝuste la saman demandon (Esperanto Sen Mitoj, 2a eldono, pĝ. 132):

Kaj kiel esperanto povas protekti malgrandajn lingvojn; kiam kanada indiano iras labori al granda urbo kaj devas paroli la anglan aŭ la francan, kiel esperanto povas helpi tie?

La demando de Sikosek estas parto de lia diskuto pri la Manifesto de Prago (1996) kiu inkludas la jenajn vortojn:

6. ... ĉiu lingvo... estas... inda je protektado kaj subtenado.

Tio estas la sola parto de la Manifesto kie okazas, laŭ mia serĉo, la radiko 'protekt-', kaj evidente ĝi ne efektive diras, ke la organizita movado per si mem povas fari ion por protekti minacatajn lingvojn, nur ke Esperantismo povas doni, ĉu ne, "moralan apogon" al tia diverseco. Parto 6 de la Manifesto finiĝas per la aserto:

Ni estas movado por lingva diverseco.

Verŝajne oni povus konsideri la tutan Manifeston en la lumo de tiu de ĉiuj 7 partoj fina formulo "Ni estas movado por...". La Manifesto laŭ tiu vidpunkto estas memdifina dokumento. Iusence Esperanto jam nur per sia ekzistado donas "moralan apogon" al lingva diverseco, ĉar ĝi mem estas parto de la diverseco.

Eblas en nia mondo monrimede subteni projektojn por konservi mortemajn lingvoj. La problemo estas (mi parolas el propra sperto), ke tiutempe, kiam lingva komunumo konstatas sian lingvan mortemon, tiam estas tro tarde savi la lingvon. Tiutempe jam ne parolas la gejunuloj: ĉiuj parolantoj maljunas. Oni povas helpi organizi la komunumon por instrui la lingvon al la gebeboj (kiel mi mem faris, kune kun aliuloj), sed tio havas nur simbolan sukceson. Se natura lingvo ne havas junajn parolantojn, ĝi preskaŭ certe mortos, spite al la eble psikologia valoro instrui al la junuloj gravajn vortojn kaj konceptojn de la koncerna kulturo.

La sola rimedo estus iel antaŭvidi la problemon kaj komenci fari ion antaŭ ol ĉiuj parolantoj maljunas. Sen jen paradokso, ĉar dum tiu periodo la komunumo ne konscias ke problemo ekzistas. . .

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 21a Aŭgusto, 2003.

ĜANGALO aperigis artikolon tradukitan (tre bone) el "la usona magazino NewsWeek International" titole "Speaking Up for Esperanto". Ĝin verkis iu Ginanne Brownell kaj ĝenerale ĝi bonas -- multoble pli laŭda ol kutime, kaj ĝi eĉ citas lingvistojn: John C. Wells kaj Probal Dasgupta. Ĝi aperis la 11an de Aŭgusto. La esperanta traduko estas ĉe http://gxangalo.com/modules/sections/index.php?op=printpage&artid=90 kaj la angla originalo ĉe http://stacks.msnbc.com/news/947578.asp

Sed ĉu mi ne diris (31 Julio) ke ĉiam la ĵurnalistoj faras erarojn? Ĉiam minimume unu. Ŝi unufoje mencias la "Universal Esperanto Society". Tiaj plendetoj ESTUS ja harfendado, SE ne estus ĝuste informado la tuta raison d'être de la ĵurnalismo. Ankaŭ unufoje ŝi nomas Esperanton "dialect", kio signifas, por la homamasoj, "malgrava lingvo". (Usonaj kaj britaj lingvistoj ofte ŝercas ke "language" estas "dialect", kiu havas armeon.) Tiuj malagrablaĵoj forpoluriĝis en la esperanta versio.

Bedaŭrinde tamen, Newsweek International, malkiel Newsweek, kutime ne estas legata en Usono, sed alilande.

* * *

Temante pri la diraĵo de Christer Kiselman kiun mi menciis hieraŭ, ke "pli gravas kredindaj mensogoj ol nekredeblaj veroj": John Ruskin (angla artkritikisto kaj pensisto, 1819-1900) skribis (Mystery of Life):

Se mi dirus al vi strangaĵojn, vi ne kredus min; tamen nur dirante al vi strangaĵojn mi povus servi al vi.

Li ankaŭ samverke skribis:

La plej grandaj homoj diras nenion.

Nu, tio ja ekskludas min. . .

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 20a Aŭgusto, 2003.

La firmao (Mower, Inc., AB, A/S, Ltd., GmbH) kiu fabrikas la razilon "Mach 3 turbo", pri kio mi skribis lunde, kontaktis min, kaj kunsendis fotojn.

 La prezidanto de la firmao:             Ties frato:

 

Ĉio nun estas klara.

* * *

Fojfoje oni trafas diraĵon, kiu esprimas ion tiel gravan, ke oni simple ne povas ne atentigi aliulojn. Dr-o Christer Kiselman (kiu cetere faris gravan lingvistikan laboron pri nia lingvo; lia hejmpaĝo estas ĉe http://www.math.uu.se/staff/pages/?uname=kiselman) rimarkis en diskutlisto:

En la nuna mondo pli gravas kredindaj mensogoj ol nekredeblaj veroj.

Mia sola komento estas ke eble ne nur en la nuna.

reen al la indekspaĝo

Marde, 19a Aŭgusto, 2003.

Hieraŭ mi aldonis ĉiupaĝe ligilon "reen al la idekspaĝo". Dankon al mia bibliotekistina retamiko Agatha en Germanio pro kaj la sugesto kaj la maniero fari la aferon. Ŝi havas interesan kaj amuzan retejon, Unukorno salutas la mondon! kiu meritas viziton, ĉe http://people.freenet.de/unukorno/. Bedaŭrinde la amuzaĵoj estas en la germana; ankaŭ laŭ Agatha ili celas precipe la esoteran mondon de bibliotekistoj. Sed nialingve oni povas lerni pri Tibetaj korpekzercoj kaj pri Islando. Pri Islando oni lernas ekz. la jenan:

Interese estas... ke en Islando tradicie ne ekzistas familiaj nomoj. Telefonlibroj estas ordigitaj laŭ la personaj nomoj, kaj eĉ en publikaj instancoj oni vokas la klientojn per ties antaŭnomoj. Kio unuarigarde aspektas kiel familia nomo, fakte estas la (antaŭ-)nomo de la patro (aŭ: lasttempe foje ankaŭ de la patrino), kiu ricevas la genitivan sufikson (plej ofte: -s) kaj la finaĵon -son (= filo) resp. -dóttir (= filino). Jen ekzemplo: Ragnar Jónsson estas la filo de Jón. La fratino de Ragnar nomiĝas Jónsdóttir , kaj la gefiloj de Ragnar portus Ragnarsson resp. Ragnarsdóttir en siaj nomoj. Ankaŭ post geedziĝoj tiuj ĉi nomoj ne ŝanĝiĝas.

Vere post legi tion mi miras, ke oni kritikas mian landon nur pro la etaĵo uzadi farenhejtan kaj ne celsian termometro-skalon kaj simile
. . . :-)

* * *

Alian plibonigon mi faris; de nun ekzistas po-monata arkivo, kiel vi povas vidi sube de la ĉi-monata epizodaro.

* * *

Elektra pseŭdonimo
- Antaŭ ol ekloĝi, diris la nova luanto, mi volus mencii, ke mi estas poeto, sed mi uzas pseŭdonimon.
- Ne estas grave, respondis la luiganta virino, se ĝi ne uzas tromulte da elektra energio.

Ĉu ne bone? (Eble la virino estis malnovvortema E-isto; ankaŭ tiuj emas ŝajnigi, ke ili "ne komprenas".) Estas aliaj nekutime bonaj ŝercoj ĉe http://www.esperanto.se/eldona/1rido.html.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 18a Aŭgusto, 2003.

Damne. Mi ĵus legis recenzon pri nova romano, kiu detale rakontis la tutan intrigon. Kial nun mi aĉetu la libron? La recenzisto verŝajne pensis, ke ĉar ne temas pri detektiva romano, legantoj povas interesiĝi pri serio da implikaĵoj, kies elnodiĝon dank' al la recenzo ili jam scias. Sed oni pagas al recenzistoj plejparte povorte. Ĉu ne? La povrulo verŝajne bezonis prizorgi kelkajn urĝajn fakturojn.

* * *

Je mia lasta naskiĝtago mia bofilo aĉetis por mi novan razilon; li certigis al mi, ke estas la plej lasta teknologio. Ĝi aspektas kiel intermiksaĵo de spacveturilo kaj biena falĉmaŝino. La bofilo atentigis min, ke ne nur ĝi estas "Mach 3" sed "Mach 3 Turbo". Ĝi havas tri klingojn, imagu al vi! Kaj la klingarujo kontaktas al la tenilo per artiko, tiel ke ĝi povu glate gliti trans la montoj de onia vizaĝo.

Ĉu mi ŝatas ĝin? Mi ĝis nun ne certas. La inĝenieroj verŝajne forgesis, ke viroj havas nazojn, kaj ke sub la nazo oni ankaŭ devas razi sin, kie tre malhelpas la tro granda klingarujo. Multaj varoj ja pli bone aspektas en la vendejo, ol en la mano.

* * *

Ĉu vi scias, kio estas babilejo? Hieraŭ mi donis inter la aliaj ligiloj la URLon de la E-babilejo de Joosteto (kiu fakte jam de antaŭhieraŭ ne funkcias). Babilejoj povas esti utilaj, sed persone mi ĝojas, ke la E-babilejo estas esperantlingva. Imagu al vi, kiel opinius la publiko, se la jena edifa specimeno estus en la angla:

. . .
T Roberto Hello !
T Antonjo Hello Roberto!
T Roberto Where are you from ?
T Holst hello to everyone
T Roberto hello Holst
T Antonjo I am a 24-year-old boy in the Netherlands.
T Holst Antonjo how are you?
T Antonjo Hello Hlost
T Holst hello Roberto
T Antonjo ok, holst, thank you, and you?
T Roberto great! I come from Heidelberg
T Antonjo Where are you from, Roberto
T Holst Antonjo, I am very well
T Roberto heidelberg has a beautiful castle!
T Antonjo Aha.
T Holst Roberto Heidelberg is from Switzerland
T Antonjo ok holst
T Roberto switzerland? I don't understand. Heidelberg is in Germany.
T Holst Roberto, I made a mistake and I wanted to ask a question and forgot??
T Roberto my esperanto is not very well. I am a school. What did you say ? :-)
T Holst Roberto, Heidelberg belongs to Baden-Wurttemberg?
. . .

Tio estas ekzakta traduko sed mi aliigis la nomojn por protekti la senkulpulojn.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 17a Aŭgusto, 2003.

Ne estas sekreto, ke enlandenaskaj usonanoj malofte plurlingvas, krom intelektuloj, kiuj fojfoje povas mise trotaksi la filistrajn samlandanojn. Oni anekdotas pri la fama usona lingvisto Leonard Bloomfield (1887-1949), ke li iam postulis al siaj studentoj, ke post du semajnoj ili resumu certan fakartikolon. Unu studento protestis: "Sed, Prof-o Bloomfield, tiu artikolo estas en la nederlanda!" Laŭdire respondis Bloomfield: "Nu? Vi havas ja du semajnojn..."

Kontraste, eŭropanoj ofte plurlingvas (mirabile dictu), kaj aparte E-istoj. Amuze skribas Ziko Sikosek en sia libro Esperanto Sen Mitoj (dua eldono, 2003, pĝ. 92), ke "Laŭ internacia enketo la demanditaj esperantistoj parolis averaĝe 3,3 fremdajn lingvojn"; spritulo en la babilejo tamen rimarkis al mi, ke li maltipe parolas fakte 0,3 fremdajn lingvojn.

Eble malmultaj scias, ke estas regiono de la mondo, kie plurlingveco estas socie deviga:

En la granda lingvoregiono de la Rivero Vaupes en nord-okcidenta Amazonio ekzistas deviga plurlingveco, bazita sur du principoj de strikta ekzogamio [moro, deviganta la membrojn de klano edziĝi nur ekster sia klano - PIV2]: "Miaj fratoj estas tiuj, kun kiuj mi havas komunan lingvon" kaj "Ni ne edziĝas kun niaj fratinoj."

Tio estas mia traduko el http://www.indiana.edu/~anthling/v38-1.html. Ĝuste kiel funkcias la sistemo mi ne scias; anekdote mi antaŭe aŭdis pri tiu regiono, ke ne estas eksterordinare ke unuopulo parolu ĝis dek lingvojn.

* * *

LIGILOJ. Jen listo de laŭ mi utilaj ligiloj. (La jam sub "ligiloj" en la indekspaĝo listigitajn mi ekskludas ĉi tie.) Kion ili havas komune estas nur, ke ili liveras interesan kaj utilan legadon. NB: Mia nura listigo de ligilo ne signifas, ke mi partoprenas aŭ apogas la koncernan idearon.

En Esperanto:

En la angla:

reen al la indekspaĝo

Sabate, 16a Aŭgusto, 2003.

ISAAC DE LA PEYRÈRE, verŝajne la unua kiu publikigis (en 1655) la nocion, ke prahomaj iloj efektive estis iloj, arestiĝis de la Inkvizicio. En tiuj tempoj, neniu havis kialon suspekti, ke ŝtonaj iloj iam ekzistis. Sed poste oni malkovris la Novan Mondon, kie homoj "ankoraŭ" faradis al si ŝtonajn ilojn. Kaj do la misterecajn objektojn (konatajn jam de antikvaj tempoj) oni fine konstatis esti prahomaj artefaktoj, nun dateblaj pere de ilia kunsituo apud certaj zoolitoj (animalfosilioj).

Sed mi ne povas kompreni, nek povas iu ĝis nun klarigi al mi, kiel modernaj neolitikaj kulturoj ekzistis esence senŝanĝe dum ĉ. 12 000 jaroj. En lingvistiko tio estus logikeraro -- kio efektive ĝi estis, antaŭ la 19a jarcento -- nome la eraro supozi, ke la praformo de grupo de parencaj lingvoj ankoraŭ paroliĝas. Ekzemple: la sveda, la dana, kaj la norvega evidente interparencas; sekve "du el ili devenis historie de la tria". Longe oni ne komprenis, ke ĉiuj tri devenis de kvara lingvo, pralingvo nun ne parolata; aliel oni devus akcepti, ke unu lingvo tute ne ŝanĝiĝis dum la evoluadoj de la aliaj. Sed kiam temas ne pri lingvoj, sed pri kulturoj, ĝuste tian pensmanieron oni volonte akceptas; kaj sen ĝi, oni ne povas kompreni la historion de la homoj sur nia planedo.

Dum ĉio de ni konata ŝanĝiĝas, kaj tute aparte homaj kulturoj, jen granda -- kaj konvena -- kazo de senmoveco. Hakilklingo farita en 1700 tre similaspektas al hakilklingo farita en 10000 A.K. Oni eĉ diras al mi, ke fakte la homa vivmaniero restis senŝanĝe kelkfoje dum milionoj da jaroj. Sed samtempe oni diras, ke ĉio evoluadas. Samtempe ankaŭ, la kavernopentraĵoj de Chauvet, supozeble paleolitikaj, pli bone aspektas ol la neolitikaj.

La problemo pri ĉi tiaj temoj estas, ke eĉ se oni volas suspendi sian skeptikecon, oni ne povas. Plue ne eblas simple cedi al la fakuloj, ĉar la fakuloj, kiam efektive pridemanditaj, ne konsentas inter si. Se oni volas cedi al la komuna opinio inter ili, oni trovas, ke ili ne konsentas inter si eĉ pri la komuna opinio. Laŭ la brita filozofo Isaiah Berlin, la pasinteco estis 'metafizika ĥaoso'; mi respondas ke la nuna periodo estas 'scienca ĥaoso' en kiu oni sentas sin pli sekura pri prahistorio, kie haveblas nur malmulte da evidento kaj interkonsento (ne sufiĉe da, eble, por nekonvene tro bremsi spekulativadon?), ol pri historio, kie haveblas multe da evidento kaj interfaka konsento.

* * *

ĈU VI IAM RIMARKIS, ke ju pli malgrava la organizo, des pli longa la nomo? Jen ekzemplo de usona poŝtadreso de antaŭ kelkaj jaroj:

Unidad de Relaciones con Becarios
Oficina de Becas y Adiestramientos
Subsecretaría de Cooperación Técnica
Organización de los Estados Americanos
Washington, D.C. 20006

Se vi iras al tia loko, kaj trovas tri homojn kaj telefonon, ne surpriziĝu . . .

* * *

MALJUNECO devas esti la fonto de la kredo pri reenkarniĝado: ĉar maljunulo scias, ke dum sia normala vivo la homo enloĝas plurajn vivformojn. Kaj ne nur: funkcias ankaŭ ia karmo. Sed, per iom da racio, oni povas forigi parte sian junecan stultbalaston; mirinde estas, ke por la fizikistoj, la tempo estas malflua estaĵo (ĉar tiel oni devas trakti ĝin matematike), kaj ĝis nun neniu klarigis, kiel la homo spertadas ĝin. Eĉ la plej bazajn aferojn, ni ne komprenas!

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 15a Aŭgusto, 2003.

IDEOLOGIA CIRKO iu -- mi ne memoras kiu -- nomis nian epokon. Ĉar mi abomenas ideologiojn, diable plaĉas al mi trovi okazojn, kie ekestas interna konflikto ene de unu el la ideologioj -- ekzemple la tradicia Esperanto-movado. La unua, kiun mi rimarkis, esence konsistigas la spiriton de Raŭmo: se nia lingvo estas nur helplingvo, kial oni verkas poezion en ĝi ekde la tagoj de Zamenhof? La dua temis pri Eŭgeno Lanti, kiu laŭdis artefaritecon en erao, kiam oni malamis Usonon, ne pro la modernaj kialoj, sed pro ĝia artefariteco... "lando sen radikoj, sen propra kulturo, ktp." (Ĉu ne laste per similaj vortoj oni kritikis Esperantion?)

Nuntempe diskutiĝas nova konflikto. En la tradicia E-movado, la multnombreco de lingvoj en la mondo estis problemo por esti solvita; sed nun oni kampanjas por konservado de minacataj lingvoj, el kiu vidpunkto la multnombreco de lingvoj estas ne problemo sed granda kultura trezoro.

Eble mi herezas iomete (ne estus la unua fojo), sed ĝis nun mi ne trovis iun, kiu povas klarigi al mi, ekzakte kio perdiĝas kiam perdiĝas lingvo. Oni jes svage parolas pri grandaj kulturaj trezoroj, apartaj viv- kaj pensmanieroj, kaj simile; sed, el scienca vidpunkto, ne estas multo konkreta tie. Eble oni povas kompari la lingvan konservemon kun la biologia: oni aktivadas por konservi endanĝerigitan specion de marĉa rano, ne atentante, ke en la sama marĉo kaj aliloke troviĝas aliaj specioj, detale tre similaj al la endanĝerigita specio, kiuj bone sin vivtenas. Similas pri lingvoj: mi mem (kiel probable la plimulto de nunaj lingvistoj) ja emas konservi lingvojn, sed sciencaj bezonoj ne povas apogi tiun emon. La moderna lingvistiko havas ĝis nun kiel eble plej bonajn datumojn pri homaj lingvoj; ja utilegus havi datumojn pri la miloj da jam perditaj lingvoj de la fora pasinteco, sed tre dubindas, ke perdota nuntempa lingvo enhavas trajtojn, kiuj ĝis nun ne estas bone konataj en aliaj lingvoj.

Mi laboris tri jarojn por helpi konservi indiĝenajn lingvojn de Nord-Ameriko. Mi ankaŭ iom esploris la rezultojn de tia konservado ĝenerale. Tiuj rezultoj ne tre edifas nek inspiras: kiom vere oni konservas el lingvo, por kiu oni devas preskaŭ ĉiutage simple inventi terminojn por modernaj konceptoj kaj objektoj? Se oni inventas terminon en la kimra por 'hidrogeologio' kion oni konservas? Kio konservindas en tiu lingvo, jam ekzistis antaŭe, kaj tiulingve oni simple ĝis nun neniam bezonis pridiskuti hidrogeologion; sed tiulingve oni diskutis multajn interesajn aliajn aferojn, kies konservon eble utilus prizorgi.

Aliflanke mi ne povas plene akcepti ke lingva multnombreco estas problemo -- aŭ pli ĝuste, ke ĝi estas problemo solvebla nur per "neŭtrala" planlingvo. Bonvolu memori, ke la sola ajn kialo rezisti la naturan solvon -- la uzadon de grava nacia lingvo kiel la franca aŭ la angla (kaj estonte nepre ankoraŭ aliaj) -- estas la neneŭtraleco de tiu nacia lingvo. Mi pasigis iom da tempo enketante, ekzakte kion signifas "neŭtraleco" en nia prilingva literaturo, kaj mi trovis nur, ke "neŭtraleco" signifas "Neniu havu avantaĝon." Sed ĉu oni vere kredas, ke ni Esperantistoj, kiuj jam regas la internacian lingvon, ne havus avantaĝon se nia lingvo iamaniere grandskale akceptiĝus? Mi mem eble transloĝiĝus al Bruselo kaj ofertus miajn servojn... preparu vin, Bruselo!

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 14a Aŭgusto, 2003.

Antaŭhieraŭ mi revenis de Florido, sed pro ioma malsano mi devis prokrasti la taglibrumadon ankoraŭ unu tagon.

En Florido ni pasigis semajnon, sed ne eblis fiŝkapti, ĉar la tutan tempon pluvis kaj fulmis, kio tro danĝeras por suroceana boato. Mia antaŭa rekordo do restas: 13kg-a skombro kaptita en 2001.

* * *

KREDADO estas mistera afero, des pli, ĉar laŭ ĝenerala konsento inter filozofoj (almenaŭ tiuj en la brita-usona tradicio), oni povas priskribi 'scii' nur pere de 'kredi', jene: "Roberto scias p" signifas ke (i) Roberto kredas, ke p; (ii) p estas vera; kaj (iii) Roberto havas sufiĉan evidenton por p. Alivorte, sciado estas vera kaj bonebazita kredado. Sed interesa en si mem estas la demando, kio estas kredi?

La forton de iu kredo oni povas mezuri per tre utila mezurilo: Ĉu la kredanto libervole vetus sian vivon je la kredo? Tio unuavide ŝajnas drasta mezurilo, sed efektive, ni ĉiuj kredas kun vivriska forto multege da aferoj, por kiuj ni havas nur nerektan, ofte tre nerektan, evidenton. Ekzemple se iu tenus pafilon al ies kapo, kaj demandus, "Ĉu Aŭstralio ekzistas? Malpravo estas morto!", ĉiu ajn edukita homo respondus senhezite: "Aŭstralio ekzistas" -- eĉ se li/ŝi neniam persone spertis Aŭstralion. Laŭ tiu mezurilo niaj kredoj aranĝas sin po persono sur skalo, de (i) tute ne vivriskindaj ("Ĉu Ŝekspiro verkis mem siajn sonetojn?") ĝis (ii) meze vivriskindaj ("Ĉu Borneo estas unu el la Sundaj Insuloj?") ĝis (iii) plene vivriskindaj ("Ĉu Aŭstralio ekzistas?").

Dogmatismo estas kredaro, pri kiu la kredanto absolute ne dubas. En nia scienca epoko, oni tre volas eviti dogmatismon; sekve ni devas, laŭ la filozofoj, aserti:

Mi kredas p, sed p povas esti malvera.

Pri via reago, kara leganto, mi ne scias; mi persone trovas tion stranga aserto, en la lumo de la mortriska mezurilo, pri kiu ni ĵus parolis. Ĉar supozeble neniu raciulo asertus:

Mi kredas p, kaj vetus mian vivon, sed p povas esti malvera.

Sekvas do, ke laŭ la kontraŭdogmatisma vidpunkto, oni rajtas kredi nur kun malplia forto, ol la vivriska. Kaj konsideru la absurdan rezulton: oni ne rajtas kredi, ke Aŭstralio ekzistas, nek ke la luno havas du hemisferojn, nek ke Zamenhof kreis Esperanton...

Aliflanke, dogmatismon oni apenaŭ povas defendi -- sed tio estu temo por posta iama diskuto.

* * *

Mi recevis helpeman konsilon, ke mi enmetu ligilojn kiuj konduku reen al la indekspaĝo. Kiam mi elcerbumos kiel fari tion, mi sekvos la konsilon. Kiel vi vidas, mi ne tute regas la teknologion. Sed mi sufiĉe saĝis, ne havi iun el la plej lastaj versioj de Vindozo, rezulte ke mi estas imuna je la globminaca vermviruso W32.Blaster.Worm (Ĝangalo, ĉu eĉ tion mi esperantigu?). Jen avantaĝo ne esti ĝisdata...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.