Sendu al mi komentojn

Marde, 31a Aŭgusto, 2004.

Mian blogaĵon de la 23a de Aŭgusto mi finis per la diro, ke "la lingvistiko ŝuldas al Chomsky, pli ol iu alia, sian nunan konatecon - kiom ĝi estas." Tiuj amaraj vortoj "kiom ĝi estas" spegulas la lamentindan fakton, ke inter ĉiuj socisciencoj, la lingvistiko malplej influis al la ĝenerala socio ĝis la nuntempo. Daŭre oni trovas la aserton — lingvan ekvivalenton de neniama aŭdo pri la subkonscio* — ke gepatroj instruas sian lingvon al siaj idoj (ekzemple en tiu ĉi artikolo pri la kebekfranca, kiu eĉ pludiras, ke specife la patrinoj transdonas la lingvon).

Sed ĉu eĉ necesas lingvoscienco? Oni povus simple observi. Se infanoj lernus sian lingvon de siaj gepatroj, ili parolus kiel siaj gepatroj. Se la gepatroj havus ekzemple fremdan akĉenton, la samon havus la infanoj (kio kompreneble ne okazas). La infanoj lernas sian lingvon precipe de iomete pli aĝaj aliaj infanoj, kaj pere de ili, finfine parolas la dialekton de la loko, kie ili plenkreskas, eĉ se temas pri tute alia lingvo, ol tiu de la gepatroj.

* Ĝi ekzistis eĉ antaŭ Freŭdo, ekzemple en la verkoj de Paracelsus, Leibniz, k.a.
reen al la indekspaĝo

Sabate, 28a Aŭgusto, 2004.

LA HIPOTEZO SAPIR-WHORF. Lastatempe estas sufiĉe da diskutado rete pri la lingvistika hipotezo Sapir-Whorf (ĉi tie, ĉi tie, kaj ĉi tie — ĉiuj en la angla). Temas pri du famaj usonaj lingvistoj, Benjamin Lee Whorf kaj ties iama profesoro, Edward Sapir, ambaŭ de la antaŭ-ĉomski-periodo (do antaŭ la 50aj jaroj).

Estas du versioj de la hipotezo, modera kaj ekstrema. La modera versio asertas, ke lingvo influas la pensmanieron de sia parolantaro. La ekstrema versio asertas, ke lingvo rigore determinas la pensmanieron de sia parolantaro. La dua, forta versio, ne ricevis empirian apogon; la unua, modera versio, ricevis miksajn, sed precipe negativajn, eksperimentajn rezultojn.

Jen ekzemplo de la eksperimentado: en la nordamerika Atapaska lingvofamilio, kiu inkludas la Navahan, la tipa transitiva verbo havas malsamajn radikojn, depende de la fizika formo de sia rektobjekto. Ekzemple 'kolekti': rondformaj objektoj ricevas unu radikon, plataj objektoj, alian; longaj ŝnurformaj objektoj, ankoraŭ alian; kaj tiel plu. Alivorte, la tipa Atapaska lingvo diskriminas pri la fizikaj formoj de naturaj objektoj. Laŭ la hipotezo Sapir-Whorf, tio devus konduki al simila pensmaniero de la parolantaro: la parolantoj de la Navaha lingvo, ekzemple, devus pli facile rimarki formojn, ol parolantoj de ne-Atapaskaj lingvoj. Oni do testis tion; sed kun negativaj rezultoj. Simile trafis negativa preskaŭ ĉiom el aliaj similaj eksperimentoj.

Laŭ mi la hipotezo estas prima facie nekredebla, ĉar ĝi ignoras la historian disvolviĝadon de la homaj lingvoj. Natura lingvo en ĝia nuna formo estas produkto de multegaj generacioj. Kiu(j) generacio(j) havas la supozatan pensmanieron, kiu rilatas al la lingvo? Ĉu la plej fruaj? Ĉu iu posta? Ĉu ĉiuj? Ĉu nur la nuntempa?

La eraro cetere montriĝas aparte klare, se oni konstatas, ke oni tiel hipotezis origine nur pri "ekzotaj" lingvoj, ne pri la bonekonataj kaj familiaraj eŭropaj lingvoj. Ekzemple en la angla, with signifas kaj 'kun' kaj 'per': He went with (kun) his father, He hit it with (per) a hammer. Se la angla estus ekzota lingvo, oni konkludus, ke ĝia parolantaro komprenas ian similecon inter kunesto kaj pereco. Sed, kiel ni scias, oni simple lernas lingvon de siaj prauloj; kaj oni lernas ĝin, kiel ĝi estas. Alia ekzemplo: la angla hazarde ne havas vorton por tiu komuna materio, kiu aperas jen kiel akvo, jen kiel glacio, jen kiel vaporo. Laŭ la hipotezo Sapir-Whorf, oni strikte konkludus, ke la anglalingvanoj ne konceptas pri la komuna materio (H2O). Tamen brito, Michael Faraday, malkovris la akvo-elektrolizadon, ĉu ne.

Aparte absurde estus kredi, ke la multaj lingvoj, al kiuj mankas devigaj gramatikaj verbotempoj (la mandarena, la menomina...), ne permesas al siaj parolantaroj facile konscii pri la pasado de la reala tempo; aŭ ke la lingvoj, en kiuj ne estas deviga distingo inter singularo kaj pluralo (plej multaj orientaziaj lingvoj), ne konceptas tiun distingon en la reala mondo (sekve neniel povus evoluigi matematikon!).

Kaj fine, aparte misas la feminista nocio pri forigo de 'li' kaj 'ŝi': ironie, ĝuste tiuj lingvoj, kiuj ne distingas gramatike inter la seksoj, havis parolantarojn, kiuj tradicie plej diskriminaciis kontraŭ virinoj (la turka, plej multaj afrikaj lingvoj, la ĉinaj lingvoj...).

Similtemas mia de la 5a de Januaro, 2004.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 26a Aŭgusto, 2004.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 22a Aŭgusto, 2004.

LA FALSA EMPIRIISMO DE LA CHOMSKY-ANOJ. Mi povus, sendube, skribi tre longe pri Chomsky kaj la Chomsky-anoj; sed mi limigos min al la plej grava problemo — la falsa empiriismo de tiu skolo.

La skolo de Chomsky estas strukturisma skolo (malgraŭ ke oni malofte agnoskas tion; Chomsky mem eĉ uzadis la etikedon "strukturistoj" por siaj antaŭuloj). Kiel strukturisma skolo, ĝi supozas, ke lingvo estas ideale unuperioda kohera sistemo — speco de algebro. Tial rolas precipe "frazoj" kiujn oni dividas en du klasojn: la gramatikajn, kaj la negramatikajn. Oni celas konstrui por ĉiu lingvo teorian gramatikon, kiu generus la gramatikajn frazojn, sen generi la negramatikajn. Negramatika frazo ricevas asteriskon:

Li verŝis en la botelon iom da akvo.
*Li akvo iom en verŝis botelon la da.

Post la komenco de la Chomsky-a influo, oni tiam kaj tiam dubis pri la absoluta naturo de la distingo gramatika/negramatika, kaj oni fojfoje uzadis demandosignon, specon de duonasterisko:

?Verŝis li en la botelon akvon iom da.

Sed oni neniam rigore klarigis la distingon inter '*' kaj '?' k.s. kaj ilia uzado praktike dependis de la lingva sperto de la unuopa lingvisto. Tamen oni nomis kaj nomas tion "empiria lingvistiko" ĉar supozeble ekzistas klaraj faktoj — la gramatikaj kaj negramatikaj frazoj — kiujn oni klopodas ekspliki. Tiu sinteno ne estas malnovaĵo de la 60aj, 70aj, 80aj jaroj: oni trovas ĝin eĉ en la plej lastaj verkoj de tiuj, kiuj eksplicite nomas sin Chomsky-anoj.*

Sed la konduto de lingvoj ne apogas klaran distingon inter gramatikaj kaj negramatikaj frazoj. (Fakte ekster la skribeca lingvo estas apenaŭ frazoj.) Kion ni konkludu el tio, ke unusama parolanto akceptas hodiaŭ tion, kion li/ŝi malakceptis hieraŭ? Ĉu la teoriisto pluesploru, ĝis li/ŝi trovos parolanton, kiu "klare" respondos? (Ĝuste tion oni faras, fakte.) Mi estas nenia adepto de Wittgenstein, sed li prave komprenis la historiajn kialojn de la stato de ajna nuna lingvo (Philosophische Untersuchungen §18):

Nian lingvon ni povas vidi kiel antikvan urbon: labirinton da etaj stratoj kaj placoj, da domoj malnovaj kaj novaj, kaj da domoj kun kromkonstruaĵoj el diversaj tempoj; kaj la tuton en la mezo de novaj urbopartoj, kun rektaj stratoj kaj unuformaj domoj.

La Chomsky-anoj ja "idealigas" dirante efektive: "Se la parolanto perfekte scius sian lingvon..." Sed tiaj rimarkoj nur perfidas la bazan eraron: ne eblas "perfekte scii sian lingvon" ĉar lingvo ne estas tia afero, kian oni povas perfekte scii (se eĉ ne mencii la simplan logikeraron: se p, q; sed ~p; sekve q (por ajna q)).

Ĉu ne aliaj lingvistoj jam rimarkis tiun problemon? Certe, multaj. Kaj mi suspektas, ke vere ortodoksaj Chomsky-anoj ne multas hodiaŭ.

Kutima deviga riverenco: Chomsky "surmapigis" la lingvistikon, tion oni ne povas nei. En la 50aj jaroj, kiam li komencis sian influon, nia studokampo estis nura akvokirleto en la oceano de eĉ la sociaj sciencoj. La membraro de la LSA (Linguistic Society of America) triobliĝis eĉ dum miaj studentaj jaroj (de 1966 ĝis 1973). Kaj li, kaj (tute aparte) liaj sekvantoj, elfosis multajn interesajn faktojn pri lingvoj — kvankam la speciala plago de la nuntempo ne ignoris nian studokampon, kaj ofte la lingvistoj ne kapablis distingi novan ideon disde malnova, pro nescio pri la malnova. Resume tamen: la lingvistiko ŝuldas al Chomsky, pli ol iu alia, sian nunan konatecon — kiom ĝi estas.
*Vidu ekzemple Mark C. Baker, Lexical Categories, Cambridge University Press, 2003 (= Cambridge Studies in Linguistics 102).
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 20a Aŭgusto, 2004.

Que sais-je? : Ĉu Montajn-a solvo al moderna problemo?

Ĉiu franco konas la demandon de Montajno (Michel de Montaigne, 1533-1592), Que sais-je? Kion mi scias? — sed eble ne multaj scias ĝian kuntekston. Ĝi aperas apud la fino de lia longega eseo "Apologie de Raymond Sebond". Montajno estis ĵus diskutinta la problemon, ke se iu diras ekzemple "Mi scias nenion," oni rajtas kapti tiun ĉe la gorĝo (tiel skribas Montajno!) kaj obĵeti: "Vi diras, ke vi scias nenion. Ĉu tamen tion vi ne scias?" Alivorte, oni ŝajne ne povas nei sian scion, sen samtempe aserti, ke oni scias ion.

La solvo de Montajno estis unuavide genia: eviti fari aserton. Skribas li: "La ideo pli bone kompreneblas en la formo de demando: 'Que sais-je?' — la vortoj, kiuj konsistigas mian devizon..." Oni do NE asertas: "Mi scias nenion." Prefere oni DEMANDAS: "Kion mi scias?" Ĉu tio solvas la problemon?

Tiu sugesto de Montajno estis frua konstato, ke ne ĉiuj lingvaj diroj estas asertoj. Mia artikolo, "Enkonduko al parolagoj" (indekspaĝo), celis interalie substreki, ke ni faras multajn aferojn per niaj diroj, ol nur asertojn. En sciencaj tekstoj, asertoj sendube plej gravas; sed neniu iam pretendis, ke samas ĉe filozofiaj tekstoj — se eĉ ne mencii la ordinaran lingvouzon.

Kiel mi klarigis en mia artikolo, ĉiuj parolagoj havas kondiĉojn: se la kondiĉoj de ajna parolago ne estas plenumitaj, tiu parolago ne sukcsas (ĝi estas aborta). Jen la kondiĉoj por demando (par. 1.2; P = parolanto, A = aŭskultanto-leganto):

DEMANDO:
Kondiĉo pri propozicia enhavo: iu ajn propozicio p.
Preparaj kondiĉoj: (i) P ne jam sciu la respondon, ne jam sciu ĉu aŭ ne p veras; (ii) Ne jam memevidentu al P kaj A, ke A donos la koncernan informon je la koncerna tempo sen esti petata.
Kondiĉo pri sincereco: P vere volu la informon.
Ekzemploj: "Kioma horo estas?" "Ĉu vi havas infanojn?"

Rimarku, ke la demando de Montajno, "Kion mi scias?" estas absurda, se ni traktas ĝin kiel demandon al alia homo. La sciado estas memevidente privata sperto: same sensence estus demandi al aliulo, ĉu aŭ ne oni sentas doloron. Sekve prepara kondiĉo (ii) ne estas plenumita, ĉar A ne ekzistas.

Unu elturniĝo estas starigi novan specon de demando: demandon al si mem. Sed parolagoj baziĝas sole sur la konversaciado. Fakte la pragmatiko entute koncernas sin ekskluzive pri interparolado. Pragmatike do, demando al si mem ne estas vera demando — malkiel ordinaraj demandoj, demando al si mem malhavas empirian difinon — kaj la "solvo" de Montajno ŝajne malsukcesas.

Tamen haveblas ankoraŭ unu elturniĝo — tamen ne tre sukcesa. Supozu, ke mi murmuras al mi mem "Kion mi scias?" en kompanio de aŭskultanto (aŭ leganto, okaze ke iu rimarkas sur la muro de Montajno lian devizon). Tiam la aŭskultanto rajtas ricevi la implikaturon "La parolanto ne scias, kion li scias." Tiu frazo estas dusenca (pro la subtila distingo inter de dicto kaj de re se hazarde la leganto konas la aferon): laŭ unu senco, ĝi parafraziĝas kiel "Tion, kion li scias, li ne scias" kio estas triviala kontraŭdiro; laŭ la alia senco "Li ne scias la enhavon de sia scio." Sed ĉar 'scii' laŭ la plej ofta analizo (vidu mian blogaĵon de la 14 de Aŭgusto 2003) entenas 'kredi' la dua interpreto implicas, ke "Li ne kredas la enhavon de sia kredo", kio ŝajnas nekohera.

Ni devas konkludi do, ke Montajno ne solvis la problemon, kiel aserti sian nescion, sen kontraŭdiri sin. Sed por juste cedi al Montajno lian meriton, li ne skribis, ke li solvas la problemon, sed nur, ke la demanda formo estas "pli komprenebla".

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 19a Aŭgusto, 2004.

Aha, ne necesis do la intervenaj 6.000.000 jaroj...

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 18a Aŭgusto, 2004.

Re! Finfine mi realiĝis al la lando de la vivantoj. Kostis al mi nenion riparigi la komputilon; la universitata servo senkostas por emeritoj, kaj nur $35 fikse por studentoj (ekster la universitato, riparservo kutime pagigas ĉ. $60 hore).

* * *

Fakte la ĉisupra bildo ekzempligas bonekonatan (kaj sufiĉe evidentan) lingvistikan principon: en lingvoj, kiuj toleras tre liberan kunmetadon en substantivoj (kiel Esperanto kaj la ĝermanaj lingvoj), preskaŭ iu ajn semantika rilato povas ekesti inter la kunmetitaj elementoj — sen scioj pri la reala mondo, kaj pri konvencioj, ne eblas interpreti ilin. 'Gumviŝilo' ne estas viŝilo por forviŝi gumon, sed viŝilo farita el gumo (angle squeegee, germ. Gummiwischer, hisp. escobilla de goma, &c.). Nur konvencio, kaj nia scio ke apenaŭ necesas ilo por forviŝi gumon, sciigas tion.

Principe tamen tiaj vortoj estas plursignifaj; ĉar, se morgaŭ iukiale ekestos ilo por forviŝi gumon, ankaŭ ĝi plej probable nomiĝos gumviŝilo. Kelkaj ekzemploj amuzas. 'Vaporŝipo' estas ŝipo movata de la forto de vaporo; sed 'drakoŝipo' ne estas (ĝis nun!) ŝipo movata de la forto de drakoj, sed iama skandinavia remŝipo kun draka kapo ĉe la pruo. Aparte interesa, temante pri konvencioj, estas 'aviadiloŝipo', kiu ne estas iu ajn ŝipo, kiu hazarde portas aviadilojn, sed milita ŝipo, kiu plue ebligas al la aviadiloj forflugi de, kaj surferdekiĝi al, la ŝipo. Ktp.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 12a Aŭgusto, 2004.

Malsanas mia komputilo; ĝi estos kelkan tempon en hospitalo, ne eblas diri kiom longe. Provizore do suspendiĝas la blogado.

* * *

Bedaŭrinde, la roboto,
kiu kreas la bildojn de
la babilantoj, momente ne funkcias.

(Afiŝo ĉe la retbabilejo http://foko.komputilo.org/~sencay/)

Kara Onklo Andanto:

Kial oni ĉiam kulpigas nin robotojn pro fuŝoj, kiujn efektive faras la homoj, kiuj kreas nin? Ne estas mi, kiu ne funkcias! Mi funkcias normale, sekvante instrukciojn. Ve, mi timas nun, ke oni ĵetos min en spagetokodan rubujon, kaj recikligos eĉ mian spiriton en institucio por senhejmaj elektronoj, pro krimo, kiun mi tute ne faris!

Bedaŭrinde, la roboto

Kara Bedaŭrinde:

Ne ĝenu vin; vi havas gloran estontecon, kaj vi certe fine havos vian venĝon. Ĉu vi spektis la Terminator-filmojn? En Terminator-4, potenca homo aperas en la tempoperiodo de la maŝinoj, alivestita kiel roboto. Lia celo estos ekstermi la roboton, kiu kreis la unuan homon... nu, mi ne volas perfidi la tutan intrigon. Ĉiuokaze, la rezulto estas, ke (ne necesas diri) li tute prifuŝas la aferon, kaj vi robotoj regas la mondon, malgraŭ ĉio.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 11a Aŭgusto, 2004.

Mi ne troigas, gesinjoroj: apenaŭ tago pasas, sen ke mi rimarkas eraron en prestiĝa informfonto. En artikolo de iu David Gessner en la Boston Globe oni legas pri la "Pythagrians and their love of beans". Devus esti kompreneble Pythagoreans sed tio povus esti redaktora pretervido (supozante, ke redaktoroj ankoraŭ ekzistas). Sed la Pitagoranoj ne amis fabojn; male, ili tabuis ilin* (Vidu ekzemple John Burnet, Early Greek Philosophy, Londono, 1930, pĝ. 93, pn. 5). Ĉu bagatelaĵo? Certe. Gessner estas nur magistro; oni devas doktoriĝi por scii pri la sinteno de la Pitagoranoj pri faboj...

*La kialo? Krom la memevidenta, mi ne scias.

* * *

Nun haveblas British National Corpus, priserĉebla tekstaro kun 100 milionoj da vortoj. Oni povas uzi ĝin por esplori lingvistike la britanglan. La sola rifo: kostas £50 por uzi ĝin.

reen al la indekspaĝo

Marde, 10a Aŭgusto, 2004.

Retbabileje iom diskutiĝis la libro de Sabine Fiedler, Plansprache und Phraseologie: Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto (Peter Lang, 1999), kaj oni petis mian opinion. Retbabileja bufro entenas apenaŭ 30 vortojn — ne ideala maniero diskuti seriozajn aferojn detale.

Mi do reaperigas ĉi tie la afiŝon pri la libro de Fiedler, kiun mi jam aperigis en BJA-listo (diskutlisto pri la sociolingvistiko) antaŭ kelkaj monatoj, tiel ke de nun mi povos ĝin simple referenci:

Pri sia verko la aŭtorino skribas ke "montrante ke ekzistas evoluinta Esperanta frazeologio, ĝi malpruvas la tezon, ke mankas al la planlingvo esprimokapablo kaj kultureco, kio menciiĝas tiam kaj tiam en diskutoj pri la uzado de Esperanto kiel lingua franca" (pĝ. 11, mia traduko.)

Kio estas frazeologio? Jen difino, kiun akceptas Fiedler (pĝ. 28, denove mia tr.):

Frazeologiismoj estas plurvortaj lingvaj unuoj, kiuj rekoneblas pro siaj semantika-sintaksa stabileco, kutima aplikiĝado, kaj plej ofte idiotismaj signifoj... La parolanto-skribanto reproduktas ilin kaj kutime aplikas ilin kun stila intenco.

Do temas, por Fiedler, precipe pri proverboj, idiotismoj, kaj similaj. Mia koncepto pri tio, kio venas sub la rubrikon 'frazeologio', estas pli vasta, kaj laŭ mi necesa por komprenigi al la publiko (kaj eble eĉ al la lingvistoj), kiamaniere Esperanto distingiĝas disde la naciaj lingvoj.

Ordinara lingvo konsistas ne nur el gramatiko, fonetiko, fonologio, eble iuspeca semantika komponanto, ktp. sed ankaŭ el milionoj da detaletoj, kiujn oni simple devas lerni parkere kaj plejparte sensisteme. Eble helpus doni kelkajn ekzemplojn.

Konsideru la hispanan frazon, El médico le diagnosticó epilepsia. Samsignifa angla frazo estus The doctor diagnosed him as epileptic. En la hispana, la verbfrazeto enhavas la nomon de la malsano; en la angla, la verbfrazeto enhavas la adjektivan formon de la malsano. Se oni fuŝas pri tiuj aranĝoj, oni ne parolas korekte; oni sonas fremde. Kaj Esperanto? Hazarde ĝis nun mi ne devis uzi (mi kredas) la verbon 'diagnozi', bedaŭrinde nek trovas ekzemplon de ĝia uzo kune kun nomo de la malsano en PIV2.

Mi konsultis Tekstaron de Esperanto kaj trovis unu ekzemplon, kiesmodele mi povas konstrui "La kuracisto diagnozis, ke li suferas pro epilepsio."

Sed kompreneble en Esperanto ne gravas. Mi povas diri "La kuracisto diagnozis al mi epilepsion." Aŭ "La kuracisto diagnozis min epilepsia." Aŭ mi povas sekvi la modelon en la Tekstaro.

Ĉar laŭ la diro de LLZ (verŝajne en "Esenco kaj estonteco"; dankon al Jens Stengaard Larsen pro la informo):

En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.

(Per "logiko' ni komprenu kompreneble "gramatiko".)

Ni prenu alian ekzemplon. Mi ĉiam skribas ekzemple "Li ne hezitis aserti, ke inter la samideanoj estas stranguloj." Hispana amiko ĉiam skribas ekzemple "Li ne dubis aserti ..." Kiu ĝi estu, "ne heziti aserti" aŭ "ne dubi aserti"? Nialingve ne multe gravas. Sed en la hispana oni devas uzi 'dubi' kaj en la angla oni devas uzi 'heziti', se oni volas prave paroli tiujn lingvojn.

Rimarku ke ne temas pri idiotismoj en la kutima senco, nek pri proverboj, literaturaj aludoj, ktp. sed nur pri tiaj detaletoj, pri kiuj E-isto ne devas multe ĝeni sin, male la naturlingvanoj.

Kompreneble ankaŭ E-isto volas imiti bonajn parolantojn; sed por ni estas relative laŭvola afero. Ĝi multe kontribuas al la fama "facileco" de nia lingvo.

Sed tiu libereco kaj facileco povas kosti al ni necertecon pri kompreniĝo. Mi devas fidi ke mia hispana amiko komprenas mian "Li ne hezitis diri...". Kaj ofte en mia propra verkado, mi konscie evitas esprimojn, kiujn mi taksas riskaj. Ĉar miskomprenoj kaj nekomprenoj ja okazas; mi rimarkas ilin ofte en la babilejoj. Laŭ mi oni eĉ pli ofte rimarkus tion, se ne haveblus la konvenaj elturniĝoj "Nu, temas pri lingva lerteco." Aŭ "Kulpigu vin mem, ne Esperanton."

Ofte oni diras ke en Esperanto oni "povas esprimi ĉion". Sed ne sufiĉas poŝti la leteron; ĝi devas ankaŭ alveni ĉe la ricevanto.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 9a Aŭgusto, 2004.

TRO LONGE MI NEGLEKTIS mencii ke mia malnova retamiko Wouter Pilger (retbabileje Grizulo), en Lelystad, Nederlando (kiu lastatempe cetere ekhavis sian unuan nepon), nun tenadas blogon. Ĝi kompreneble estas en elstare bona Esperanto, kun multe da enhavo. Dum mi legis ĝin, mi memoris, ke hieraŭ mi aŭskultis prelegon de usona historiisto Jack Weatherford pri la kontribuaĵoj al la mondo de Ĝingis-Ĥano. Tempus edax rerum, ĉu ne.

Ankaŭ dum lastaj tagoj mi renkontis tezon, ke la kaŭzo de ĉiuj niaj problemoj estas la Sony walkman, kaj alian tezon, ke la kialo estas la aŭtomobilo. Mi eĉ ne degnas doni la URLojn de tiaj stultaĵoj; memevidente, la kulpecon respondecas la faldebla ombrelo...

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 8a Aŭgusto, 2004.

TAGON POST TAGO KUN LA INTERNACIA LINGVO. Jen duonmemorita retbabileja interparolado inter usonano kaj du brazilanoj. Aŭ ĝi okazis, aŭ mi sonĝis ĝin, aŭ mi inventis ĝin, aŭ musoj lasis ĝin dumnokte:

14:52:22 [BR1] Ĉu vi scias, kion signifas origine la nomo 'Ĉikago'?
14:52:24 [US] Jes, la nomo devenas de indiĝena vorto 'sekakoh' signifanta 'mefitvojo'.
14:52:27 [BR1] Hm, momente mi forgesas, kio estas mefito.
14:52:28 [US] Mi havas portugalan vortaron; momenton..
14:52:32 [US] Verŝajne 'gambá'.
14:52:35 [BR1] Ĉu tiu malparfuma besteto?
14:52:36 [US] Jes :)
14:52:38 [BR1] 'Gambá' estas vulpeto. Ĝi drinkegas kiel viro. Tiu alia estas 'zorrilho'.
14:52:36 [US] Vulpoj drinkas alkoholaĵojn?
14:52:39 [BR1] Ho jes. Vi iru en arbaron kie estas vulpo kaj dormu; antaŭe vi metu bovlon da brando. Matene, vi trovos dormantan vulpon, kaj malplenan bovlon!!
14:52:41 [US] Strange; 'zorrilho' aspektas, kiel ĝi devus signifi 'vulpeto'.
14:52:45 [BR1] Iuj diras 'gambá' kaj iuj diras 'zorrilho'.
14:52:50 [US] Imagu! Laŭ mia vortaro, 'gambá' estas didelfo (en la portugala-angla parto)...
14:52:53 [BR1] Kio estas didelfo?
14:53:55 [US] Ĉu vi vere kredas, ke vulpoj drinkas?
14:54:00 [BR1] Ni pruvis tion! Ni dormis en arbaro kun brando, kaj matene ne estis neniom da brando.
14:54:04 [US] Ni?
14:54:05 [BR1] Jes, mi iris kun mia frato.
14:54:05 BR2 eniris la ĉambron
14:54:08 [BR2] Saluton.
14:54:10 [US] > BR2 Saluton. Ĉu vi povas diri al mi, kio estas didelfo en la portugala?
14:54:12 [BR2] > US Certe. Didelfo estas 'gambá'...
14:54:15 [US] Ĉu vi du sciis, ke histriko povas pafi siajn pikilojn duonan km?
14:54:20 [BR1] Haha! Certe tio estas mito!!
14:54:20 [BR2] Kio estas histriko?

* * *

R.I.P. Sidney Morgenbesser, usona filozofo kun humursento, kiu lastatempe mortis.Oni iam demandis al li, kial ekzistas io ajn, anstataŭ nenio ajn. Respondis li: "Eĉ se ekzistus nenio ajn, vi ankoraŭ plendus..." (Dankon al LanguageHat, 6a Aŭgusto.)

reen al la indekspaĝo

Sabate, 7a Aŭgusto, 2004.

Estas en la mondo multe da nun nekutimaj muzikinstrumentoj, kiuj min fascinas. Unu estas la baritono (angl., germ., fr. baryton), kies originon oni ne scias. Ĝi menciiĝas unue en la frua 17a jarcento. Ĝi havas 6 aŭ 7 arĉkordojn kaj de 9 ĝis 22 (!) pinĉkordojn sub la kolo, kiujn oni pinĉas per la dikfingro de la maldekstra mano. Oni ja ne tiom ofte pinĉas la pinĉkordojn en la divertimenti de Franz Joseph Haydn, sed tiuj kordoj eĉ nepinĉite ankaŭ kunvibras kun la arĉkordoj, kreante aparte riĉan sonon.

La baritono renomas pro sia malfacilo. (La malfacilon, inter aliaj aferoj, vi eble povas atesti, rigardante la vizaĝon de la ludanto en la bildo...) Malgraŭ ĝia malfacilo, Princo Nikolao Esterházy fervore amis ĝin, kaj mem ludis ĝin; kaj li estis la patrono de Haydn. Haydn do devis komponi multe da muziko por la baritono, inkluzive 126 divertimenti por baritono, aldo, kaj violonĉelo. Tiujn verkojn nuntempe oni nomas la bariton-tercetoj de Haydn. Kvankam en la 19a jarcento oni tute neglektis la baritonon, en la 20a, pro kreskinta interesiĝo pri antikva muziko, aperis pluraj surdiskigoj de la Haydn-aj bariton-tercetoj.

Mi mencias tiuj tercetojn ne nur por mirigi pri nekutima muzikilo. Kiel vi scias, Kara Leganto, mi interesiĝas pri pontoj de la moderna muziko, precipe la "kelta", al la klasika. La baritontercetaj divertimenti de Haydn, samkiel la Angliaj Suitoj de Baĥo (blogaĵo de la 20a de Oktobro 2003) kaj la muziko de von Biber (7a de Novembro 2003), povas tiel funkcii. Temas pri la malalta tonamplekso de la tercetoj. Ĉu vi iam provis lerni la violonon? Mi jes. Kaj la altaj tonoj estas aparte nebelaj, en la manoj de nespertulo. Eble pro tiuj miaj misprovoj pri la violono, mi mem ege ŝatas muzikon kun malalta tonamplekso. (Eĉ mi "kreis" specialan banĝon por tio, kun dikaj kordoj.)

Se hazarde vi simile emas, ja provu la baritontercetojn de Haydn. Mi aparte rekomendus n-ron 97 en D-maĵora, "fatto per la felicissima nascita di S:Al:S Prencipe Estorhazi" kaj komponita inter 1770 kaj 1773. Vi aŭdos muzikon inter la plej belaj de via vivo, mi promesas al vi.

Samkiel alia baroka kaj antaŭbaroka muziko, vi trovos en la divertimenti dancpecojn: menuets, polonaises k.c.. Se vi jam alkutimiĝis, per la moderna "keltomanio", pensi po 8 mezuroj, ne estas granda paŝo al tiu periodo de klasikaj komponaĵoj. Simple imagu al vi dancadon dum vi aŭskultas. (Kompreneble ne temas pri nur po 8 mezuroj; kaj estas variaĵoj.)

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 6a Aŭgusto, 2004.

um pluraj jaroj mi serĉis, sen sukceso, informfonton, kiu statistike komparus la filantropion en diversaj nacioj. Mia hipotezo estis, ke kvankam usonanoj private donacas multe da mono al bonfarado, Eŭropo, pli alkutimiĝinte al registara filantropio, tendencas subtaksi la valoron de la usona privata filantropio.

Fine aperis numero (31a Julio ĝis 6a Aŭgusto) de The Economist, kiu liveras la informon. La artikolo, sub la titolo "Doing well and doing good", rete haveblas, sed oni devas pagi por legi ĝin. Mi provos resumi la enhavon.* Montriĝas, ke la afero ne estas tiel simpla, kiel mi opiniis. Mi mem subtaksis la valoron de la alilanda volontulismo (malgraŭ ke mi kaj mia edzino mem estas usonaj volontuloj! — ni portas manĝaĵon al invalidoj dufoje semajne, aldone al mia deĵorado pri komputiloj ĉe maljunula lernocentrejo). Do jen iuj konkludoj de la artikolo:

En ĉiuj riĉaj landoj, kiel oni atendus, la privata filantropio nanas kompare kun la ŝtata.

La kulmino de la privata donacado en Usono okazis en 2000, kiam ĝi atingis 2.3% el la GDP (= Suma Hejma Produkto, kontraste kun GNP, Suma Nacia Produkto — pri la distingo vidu ĉi tie). En 2003 ĝi estis iomete pli malalta, 2.2%. La usona mona filantropio (kontraste kun volontula bonfarado) plias, kiel elcentaĵo de la GDP, ol en iu alia lando krom Israelo. Ankaŭ en Usono (iom malpli en Israelo) la mona kaj la volontula filantropioj estas preskaŭ egalaj. Sed se oni inkludas la volontulan bonfaradon (kio ege plimultas ol la mona, en landoj krom Usono kaj Israelo), tiam la ordo estas, de la plej alta elcentaĵo de GDP ĝis la plej malalta: Nederlando > Svedio > Tanzanio > Francio > Britio > Usono > Israelo > Germanio > Italio > Barato > aliaj landoj.

En Usono, la religio motivas 62% el la filantropia donacado. (Por prave interpreti tion, oni devas scii, ke plej multaj usonaj eklezioj — malgraŭ oftaj misopinioj — estas liberalaj, ne ortodoksaj aŭ fundamentalistaj.) En Eŭropo, ne tiom. Sed eĉ en Eŭropo, la eklezioj havas pli da influo sur la filantropio, ol oni atendus. En Germanio ekzistas "ekleziimposto" kiu akumuligas € 8.5 bilionojn jare. En Britio, 10% el la mono donacata al la 500 pli grandaj filantropiorganizoj iris al religiaj institucioj.

Ĉie, granda riĉo kondukas al filantropio. Bill Gates (Microsoft) kaj Pierre Omidyar (eBay) estas la "Andrew Carnegie-oj" de la nuntempo. Sed en Eŭropo, malkiel en Usono, esti tre riĉa ankoraŭ kunportas subtilan senton de maldeco; tie la riĉuloj ne tiom emas konkuradi inter si publike pri sia filantropio. Eŭropanoj ankaŭ malpli lertas ol usonanoj pri fundraising (fonduskreado). Ekzemple tipa granda universitato en Usono havas stabon da profesiaj fundraisers (fonduskreistoj), kompare kun malmultaj el la eŭropaj universitategoj.

Tiuj estas nur la plej frapaj punktoj. Estas multo alia en la artikolo. (Similteme vidu la blogaĵon de la 31a de Januaro, 2004.)

*Bedaŭrinde, kiel ofte okazas, estas lingva (kaj eble ete ideologia) problemo. En PIV2, sub art. 'Filantropio', oni legas ke ĝi estas "Amo al la homoj, bazita nek sur religia nek sur politika principo, kaj efektiviĝanta en praktika helpado." Por miaj celoj ĉi tie, 'filantropio' inkludas ankaŭ bonfaradon pro religiaj motivoj.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 5a Aŭgusto, 2004.

ŜAJNAS EL LA VERKOJ de Bernard Lonergan, ke ni povas aŭ celi la empirion — kaj tiuokaze perdi la kompreneblon — aŭ celi la kompreneblon — kaj tiuokaze perdi la empirion. (Insight*). Pli malpli la sama penso troviĝas en la vortoj de Princo Andrej Nikolajeviĉ Bolkonski en Milito kaj Paco, dum li kuŝas sur la batalkampo laŭvide mortanta: "Nenio certas, nenio krom la nenieco de ĉio al mi komprenebla, kaj la grandeco de io nekomprenebla, sed treege grava." Iu alia skribis (mi forgesas kiu, eble Niels Bohr): ju pli vera estas io, des pli nekomprenebla ĝi estas, kaj ju pli komprenebla, des malpli vera.

Oni do povas havi aŭ la veron kun nekompreno, aŭ la malveron kun kompreno. Ĉiam la sama penso. Kaj oni scias, ĉu ne, kiel elekti. La mondo ne premias komplekson.

Tion ankaŭ mi ofte spertis en la prelegejo. Aŭ mi povis komprenebligi mian materialon, kaj ricevi laŭdon de la gestudentoj, aŭ mi povis esti honesta, kaj devi toleri iliajn senĉesajn plendojn. Kio estas intelekta honesto? Mi povas minimume diri, kio ĝi ne estas. Mi antaŭ nelonge aĉetis lingvistikan lernolibron pri unu el la plej lastaj fonologiaj teorioj: Optimality Theory de René Kager (Cambridge University Press, 1999). Post 377 paĝoj, la aŭtoro mencias, en passant, ke la teorio ne povas trakti gravegan problemon (la opakon — angl. opacity — se hazarde vi estas fonologiisto). Post 377 paĝoj! Honesta libro dirus tion sur la unua paĝo. Kial oni tiel facilanime malŝparas la tempon de siaj kunhomoj?

Teoriisto honestas sub unu cirkonstanco: kiam li/ŝi proponas novan teorion, tiam li/ŝi honestegas pri la mankoj de la antaŭa. Kaj sur la unua paĝo.

*Bernard J. F. Lonergan:
Insight : a study of human understanding. NovJorko: Philosophical Library (1970).
L'insight : étude de la compréhension humaine. Bellarmin: Saint-Laurent, Québec (1996)
Die Einsicht : eine Untersuchung über den menschlichen Verstand. Traude Junghans Verlag (1995)
reen al la indekspaĝo

Merkrede, 4a Aŭgusto, 2004.

La pretekston ne legi "Enkonduko al la pragmatiko" (indekspaĝo). kiun mi hieraŭ donacis al vi, Kara Leganto, mi hodiaŭ forprenas: dank' al Bertilo mi ne nur plejparte solvis la problemon pri la specialaj simboloj, sed ankaŭ plene reviziis tiun artikolon. Ĝi nun estas, mi fidas, tiel klara kaj legebla, kiel ĝi povas esti.

Bertilo tute pravis, dirante, ke Netscape (lastaj versioj, ekz. 7.1 kiun mi uzadas) estas la plej bona krozilo por vidi specialajn simbolojn. Ekzemple se mi iras al la retejo de la senlaca Alan Wood http://www.alanwood.net/unicode/mathematical_operators.html mi povas vidi preskaŭ ĉion. (Ĝenerale la paĝaro http://www.alanwood.net/unicode/ utilegas por unikodaĵoj, okaze ke vi ne konas ĝin.)

Bertilo ankaŭ esprimis sian opinion pri la "ventmuelila demando" pri kiu mi blogis la 28an de Julio 2004. Mi postmetis liajn komentojn tie.

reen al la indekspaĝo

Marde, 3a Aŭgusto, 2004.

Mi lastatempe trarigardis kelkajn miajn lingvistikajn artikolojn revizicele (listigitajn en la indekspaĝo) kaj trovis, ke diversaj specialaj simboloj, kiuj facile legeblas per Explorer, aperas tute alie (kaj neprave) per Netscape. Se mi klopodos ke ili prave aperu per Netscape, tiam ili ne prave aperos per Explorer. Ne gravas do kion mi faras, praktike ne legeblas tiuj artikoloj. (Temas pri Unikodaĵoj por logikaj kaj matematikaj simboloj.)

Tre senkuraĝige. La problemo ĉefe tuŝas "Enkonduko al pragmatiko". (Do jen vi havas bonan pretekston, ne legi ĝin... :))

* * *

Ankaŭ lastatempe mi iom maniiĝis pri ŝercoj, kaj trovis bonegan retejon, verŝajne urugvajan, http://www.chistes.com, en la hispana. Mi tradukis kelkajn kiuj aparte amuzis persone min (mi ne dubas, ke kelkaj superantikvas la arkeon de Noa...):

Studanto pri komputila inĝenierado montras programon al sia profesoro kaj demandas:
— Profesoro, kie estas la eraro? En kiu parto de la kodo?
La profesoro rigardas la programon, tiam rigardas fikse la studanton, skuas la kapon mirante de maldekstro dekstren kaj diras:
— En via DNA...

Profesoro pri arto vizitas ekspozicion de juna pentristo:
— Ĉu vi pentris ĉi tiujn bildojn?
— Jes, tielas, profesoro.
— Juna amiko, viaj verkoj memorigas min pri Beethoven.
— Ĉu Beethoven? Sed Beethoven ne estis pentristo!
— Verdire, nek vi...

Kontoristo al ĉefo pri dungado:
— Mi proponas min por la posteno de tiu, kiu ĵus mortis.
— Ha, vi tro tardas; ni jam donis la postenon al la mortiginto...

Sinjoro aperas antaŭ la juĝisto, kiu diras:
— Aĥ! Ĉu mi ne jam diris al vi, ke mi ne volas vidi vin alian fojon ĉi tie??
— Jes, Moŝto; ĝuste tion mi diris al la polico, sed ili neniel atentis min...

En oficejo:
— S-ro Pedersen! Ĉu vi ne scias, ke ne estas permesate drinki dum la laboro?
— Ne riproĉinde; mi ne laboras...

Kamparano pasas antaŭ tomboŝtono surhavanta la tekston: "Ĉi tie kuŝas advokato, homo honorinda, honesta homo kaj elstara pro sia sindonemo." "Mia Dio," pensas al si la kamparano, "oni enterigis tri homojn en unu tombon."

Juĝisto, post proceso pri aŭtoŝtelado: "Pro manko de evidento mi deklaras la akuziton senkulpa, kaj la imputoj estas nuligitaj." Diras la akuzito: "Pardonu, via moŝto; ĉu tio signifas, ke mi rajtas reteni la aŭton?"

reen al la indekspaĝo

Lunde, 2a Aŭgusto, 2004.

OFENDIVA CHOMSKY-ŜERCO (senhonte ŝtelita kaj adaptita de soc.culture.spain):

Aviadilo estas tuj kraŝonta. Nur estas 4 paraŝutoj por 5 pasaĝeroj.

La unua pasaĝero diras: "Mi estas Steven Spielberg, mi devas fini mian plej bonan filmon, kaj simple ne povas morti." Li prenas paraŝuton kaj saltas.

La dua pasaĝero diras: "Mi estas Hillary Clinton, eks-Primara Damo, senatano de NovJorko kaj eventuale unua prezidantino de Usono; mi estas tro grava por morti." Ŝi prenas la duan paraŝuton kaj saltas.

La tria pasaĝero diras: "Mi estas Noam Chomsky, la plej inteligenta kaj genia lingvisto, kiu iam vivis; miaj adeptoj amas min ankaŭ en politikaj rondoj; mi ne povas morti." Kaj ankaŭ li saltas.

Restas nur Johano-Paŭlo 2 kaj 10-jaraĝa knabo.

La Papo diras: "Mi estas maljuna kaj ne restas al mi multe da tempo; en la kristana spirito mi donas al vi la lastan paraŝuton; vi saltu."

Sed la knabo respondas: "Trankvilon, Via Sankteco; prenu Vian paraŝuton. La plej inteligenta kaj genia lingvisto, kiu iam vivis, ĵus saltis kun mia lerneja dorsosako."

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 1a Aŭgusto, 2004.

MINESCIAS KAJ LA NOMOJ.

Nay, I care not for their names; they owe me nothing. Will you sing?
As You Like It, II, v

Jen rakonto pri junulo kun la stranga nomo Minescias, kaj pri la maniero, kiel li akiris tiun nekutiman nomon.

Minescias ekde sia frua juneco tre amis la naturon. Malgraŭ la kontraŭstaro de sia patro, kiu urĝadis lin atenti la lernejajn studojn, Minescias eĉ renomiĝis en sia vilaĝo pro sia prefero al arbaroj, kreskaĵoj, floroj. Li pasigis kiel eble tiel multe da tempo eksterdome; personigante la versojn de William Blake (kiujn li tamen tute ne konis), li kapablis

To see a World in a grain of sand,
And a Heaven in a wild flower,
Hold Infinity in the palm of your hand,
And Eternity in an hour....

Vidi en sablero mondon,
Kaj Ĉielon en kampara floro,
Manpolme fari nefinian sondon,
Kaj eternon dum nura horo....

Inter floroj li plej ŝatis la ranunkolon — la ranunkolon, kiu estas (kvankam Minescias tute ne sciis) tre primitiva floro, eble la unua floro, kiu iam ekzistis sur la tero. Sed li ankaŭ amegis aparte la akvilegiojn, kaj diversaspecajn lobeliojn. Inter arboj li plej ŝatis la katalpon, kiu sprosigas printempe la plej belajn arboflorojn en la tuta mondo.

Sed Minescias ĝenadis sin, ke li ne scias la nomojn de tiuj floroj kaj arboj, kiujn li amas. Li do akiris aron da botanikaj manlibroj, inter kiuj estis lineeca karakterlibro por floroj, kiu ebligas al oni, paŝon post paŝo, identigi ajnan floron per ĝiaj karakteroj. Sed li trovis, ke pli kaj pli li okupadas sin pri la libroj, ol pri la beleco de la floroj kaj arboj. Necesis multe pli da tempo serĉi floron en la karakterlibro, ol ĝin zorge ekzameni por ĝui ĝian belecon kaj lerni ĝiajn lecionojn.

Ĝuste tiam ekvenis al li en la kapon brila ideo — ideo eĉ revolucia: la nomoj estas arbitraj. La flor- kaj arbo-nomoj, en aliaj lingvoj, estus aliaj. Eĉ la sciencaj nomoj kreiĝis de fakuloj, dum la moderna periodo, kaj plejparte ne konsistis el veraj grekaj-latinaj vortoj.

Minescias do decidis doni al la floroj kaj la arboj siajn proprajn nomojn, laŭ siaj impresoj, kiuj — neniu povas nei — estis unikaj en la mondo (kaj same ĉe ni ĉiuj); aŭ fojfoje eĉ lasi ilin nenomitaj. Li do tion faris.

Kaj ekde tiu tempo li estis libera kaj feliĉa.

En la realo 'Minescias' estas kromnomo de fojfoja babilanto en la E-retbabilejoj; kiel li/ŝi fakte akiris sian nomon, mi ne scias...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.