Sendu al mi komentojn

22a Aŭgusto, 2005.

BLOGPAŬZO

Ĉu triumfe, ĉu nur rekorde, mi ne scias, Kara Lojala Leganto; sed ĉi-monate ĉiutage estis blogaĵo —
sed nun devas esti interrompo, ĉar denove ni veturos al Kolorado, eskapante provizore la Kansasan varmegon.

Ek al la montoj

La paŭzo daŭros kiel kutime proksimume semajnon.

reen al la indekspaĝo

21a Aŭgusto, 2005.

reen al la indekspaĝo

20a Aŭgusto, 2005.

PARALIZITE DE HORORO (ĉar mi tute ne sciis) mi ĵus lernis, ke 2005 estas en Usono la Jaro de Lingvoj. (Ion similan oni promulgis Eŭrope en 2001.) Kiuj decidas tiajn aferojn, mi ne scias. Certe ne mi; mi eksperimente deklaris 1952 "Jaro de la Kolbaso" kaj 1962 "Jaro de la Blanka Lupo" sed nenio okazis, ambaŭfoje.

Sed unu rezulto de la Jaro de Lingvoj estas, ke oni aperigas rete multe da informo pri nombroj de parolantoj de tiu kaj tiu lingvo. Kaj tiel oni rapide lernas, ke ne nur en Esperantio oni ne povas interkonsenti pri nombroj de parolantoj. Ekzemple la hispana: oni kredus ke estus simpla tasko, adicii la enloĝantarojn de ĉiuj hispanparolaj landoj, sed fakte estas enorma variado inter taksoj. Laŭ unu informfonto 322 milionoj, laŭ alia, 500 milionoj. Kaj kio pri la nedenaskaj parolantoj? Laŭ unu retejo estas 60.000.000 da — kiel kutime, sen ajna indiko pri la metodo uzita por determini tiun ciferon (kiu ja havas suspektindan nombron de nuloj).

Oni ja ne povas per diversaj metodoj atingi la saman rezulton. Sed minimume oni devus ĉiukaze klarigi la metodon. En la praktiko, oni simple kopias de antaŭa fonto.

reen al la indekspaĝo

19a Aŭgusto, 2005.

Skribis Markus REINOLD:

Laŭ mi la hodiaŭa lingvo internacia tute ne estas la angla, sed BSE (=Bad Simple English).

Tamen ĝuste nun dum la Monda Tago Junulara en Kolonjo, kie mi ja vivas, mi spertas, ke eĉ BSE ne estas la komuna lingvo, ĉar multaj eĉ ne scipovas interkompreniĝi per BSE. Ili (la plejmulto el orientaj landoj, sed ankaŭ kelkaj francoj kaj aliaj el okcidentaj landoj) tiam favore aŭ parolas la germanan aŭ mansvingante montras, kion ili volas aŭ simple kantas kaj muzikumas kune kun ĉiuj.

Amike, Markus el Kolonjo

Fakte tio, ke oni buĉas la anglan, rekte rilatas al mia hieraŭa temo, ĉar kiam ajn iu provas malĥaosigi la situacion, rezonante, ke ĉiaokaze deca lingvo pli bonas ol galimatiado, tuj akuzas la E-istoj, ke tiu "apogas la anglan". Siatempe la francoj kreis la Alliance Française...

reen al la indekspaĝo

18a Aŭgusto, 2005.

Mi bedaŭras devi denove kritiki aferon, kiun mi jam kritikis antaŭe, sed ŝajne estas mia respondeco ekvilibriligi la diskuton pri la nuntempa internacia funkcio de la angla lingvo.

Pri la (nefina) dokumento de la 4a Nitobe-Simpozio (vidu la artikolon en Libera Folio) ni legas:

Unu el la "vizioj" en la proponata rezolucio estas "evoluigi la anglan kiel komunan eŭropan lingvon en manieroj kiuj estas pli sistemaj, egalecaj kaj kunigeblaj kun la konservado de kultura diverseco".

Tiu frazo estas bedaŭrinda, kaj en sia nuna formo malferma al pluraj eblaj interpretoj, kelkaj el kiuj signifus "nur-anglecon". Kvankam mi ja pensas ke la intenco, mallerte formulita, estis kontraŭlabori tion, komentas Robert Phillipson al Libera Folio.

Robert Phillipson aŭtoris libron kun la titolo Linguistic Imperialism (Oxford University Press, 1992).* La gravaj vortoj en la malneta rezolucio klare estas "en manieroj kiuj estas pli sistemaj, egalecaj..." Estas grava distingo inter agnoski fakton kaj apogi fakton. Se la angla estas la internacia lingvo du jour (kion neniu povas nei), estas dezirinde labori ke kiel eble plej multaj homoj havu egalan aliron al ĝi. Belga profesoro Philippe Van Parijs skribis la samon pasintjare (vidu mian komenton de la 5a Marto, 2004), kaj ankaŭ lin oni akuzis, ke li "apogas la anglan".

* Laŭ LF Phillipson estas konata lingvisto; laŭ la reto li instruas ĉe Copenhagen Business School (Handelshøjskolen, komerca altlernejo en Kopenhago).
reen al la indekspaĝo

17a Aŭgusto, 2005.

Skribdemandis Teodor:

Saluton!

Sed, Ken - mi ne trovis, ĉu Via amiko el la migrado tra komentoj kaj iliaj subkomentoj - revenis kun halebardo. Ĉu li trovis ĝin?

Toeko

Jen la (nun) fama "halebardo de Lubeck Beck". Laŭ onidiro li uzas ĝin kiel ladskatolmalfermilon.

Cetere, eble Vi rimarkis, ke en Mastro de l' Ringoj (filma versio) tio estis la preferata armilo de la orkoj. Do ne tre agrabla afero entute.

reen al la indekspaĝo

16a Aŭgusto, 2005.


SKRIBIS LUBECK BECK, mia malnova kolego, post longa silento:

Saluton, Ken! Jen mi skribas al vi post longa silento. Kio okazis al mi? Mi rakontos la koŝmaron.

Mi faris la gravan eraron, viziti blogon, kiu havas komentilon. Kaj nur hieraŭ, post tritaga elmarĉiĝa barakto, mi liberiĝis el la Minotaŭra regno.

Unue mi legis artikolon en La Nova Filatelo, kaj volis legi unu el la komentoj. La komento hazarde enhavis la vorton 'halebardo'. Ne sciante kio estas halebardo, mi sekvis hiperligilon al difino. La difino ligigis min al blogo pri mezepokaj armiloj, kiu siavice kondukis min al recepto por kokinsupo. (Tiaj estas blogoj.) Tiu paĝo ankaŭ havis komentilon; kaj ĉiu komento mem havis komentojn. Baldaŭ, tuta araneretaĉo da subkomentoj kaj subsubkomentoj sen videbla fino.

Fine, mi trovis min (ĉu ne epopee?) ĉe la paĝo, kie mi komencis. Nur hieraŭ mi reatingis Sirakuzon.

Mi rekomendas, kara amiko, eviti kiel plagon iun ajn KOMENTILON.

Via

Lubeck

Rebonvenon, Lubeck. Tamen kiel diradis mia avino, ŝi ripozu en paco: Magna vivimus, kaj stultum est tempore in omni, dum computatrum metuas, amittere gaudia vitae, heh.

reen al la indekspaĝo

15a Aŭgusto, 2005.

* * *

La plej misiga antaŭjuĝo estas la kredo, ke ĉiuj en la mondo similas al oni mem.

* * *

reen al la indekspaĝo

14a Aŭgusto, 2005.

DU MEKANISMOJ DE MENSOGADO

Homoj ne nepre komencas siajn karierojn kun la intenco mensogi. Ili falas en du kaptilojn, kiuj agas kiel mekanismoj de mensogado.

La unuan mi nomos "la potenco de jam atingita pozicio" — kaj ekzemplos ĝin per vera rakonto el miaj universitataj tagoj. Estis studento ĉe Indiana University, kiu per ia fuŝo de la administracio, sukcesis trapasi la skriban parton de la doktoriĝa ekzameno. Poste oni malkovris, ke li neniam magistriĝis — nepra postulaĵo por doktoriĝi tiutempe kaj tiuloke. Sekvis granda frakaso; la studento dungis advokaton; la administracio disfrakciiĝis inter si pri la afero, sed finfine interkonsentis je kompromiso: la studento trapasu specialan ekstran ekzamenon kaj daŭrigu.

La esenco de tia situacio estas, ke oni atingas pozicion, al kiuj multaj jam konsentis, kaj pri kiu ege malfacilas aŭ eĉ neeblas regresi. Tiel okazas, ke ekzemple gajnintojn de Nobel- kaj Pulitzer-premioj, kiuj poste montriĝis trompintoj, oni defendos preskaŭ ĝismorte, malgraŭ pruvitaj faktoj. Tiel okazas ankaŭ, ke erarintaj intelektuloj, al kies reputacioj multaj jam alkroĉis siajn proprajn famojn, sukcesas eviti malbonan sekvon, kaj simple daŭrigas siajn karierojn senĝene.

La duan mekanismon de mensogado mi nomos "ĉio en la nomo de bona afero". Ĉi tiu principo tre klaras, laŭ mi, kaj klarigas multe da mensogado kaj troigado: se oni kredas forte je sia afero, oni toleras malveraĵojn kaj eĉ ripetos ilin, pensante al si: "Nu, la afero bonas; ĉio bona kio bone celas." Tio okazas multe en la publika sektoro de la scienco: oni nomas ĝin "scienco en la servo de la socia politiko". Ĝi okazas ankaŭ multe en la juro: se oni forte kredas, ke akuzito kulpas, oni preterrigardos etajn problemojn pri la evidento, pri la polic-procedoj k.s. Simile, kompreneble, kiam oni forte kredas pri senkulpeco.

La antidoto je ambaŭ mekanismoj estas la sama: la vere scienca sinteno, kiu taksas la veron super ĉio alia, kaj vere objektive serĉas ĝin, ne gravas, kien ĝi kondukas. Sed mi timas, ke tio pli kaj pli maloftiĝas, aparte pro la influo de la "postmoderna" skolo en la universitatoj, kiu, esence kontraŭ-scienca, neas eĉ ke vero estas io alia ol socia produktaĵo — mem estante ekzemplo de la unue-menciita mekanismo; ĉar nuntempe ne restas multaj, kiuj traktas ĝin serioze, tamen la damaĝo jam fariĝis.

reen al la indekspaĝo

13a Aŭgusto, 2005.

GOOGLE EN 2004 LANĈIS projekton por havebligi al ĉiuj, senkoste, la enhavon de la grandaj bibliotekoj de la mondo. Mi aplaŭdis tion, ĉar de la Sofistoj ĝis nun, ĉiam estis laŭ mi krimo, pagigi aŭ ajnmaniere malhelpi al scioj.

Google havas interesan kaj sagacan strategion: ili komencis skani (la koncerna filio nomiĝas Google Print Library Project ), kaj lasos al la kopirajtintoj procesi, sciante, ke en la longa daŭro ili dronos en juraj detaloj, kaj fine rezignos.

La kompanio provizore ĉesis skani, sed nur provizore. (Legu prie angle en la Washington Post.)

La advokatoj neniam povos ĝiskuri la reton. Bone, ke fine troviĝis io, kion ili ne povas fari...


reen al la indekspaĝo

12a Aŭgusto, 2005.

NEKUTIME ETA ET-SCIENCO

Antaŭ kelka tempo mi akiris kelkajn sonbendojn de balen-kantoj. Mi rimarkis, ke kiam oni aŭdigas ilin rapidege, oni ricevas bird-kantojn. Tiam mi akiris sonbendojn de bird-kantoj, kaj aŭdigis ilin malrapidege. Divenu, kion mi ricevis! Do nun ni ekscias ion. Sed kion?

Eble Vi ne scias, sed birdoj ne kantas per laringoj; ili kantas per sirinksoj. Balenoj havas nek laringojn nek sirinksojn. Kiel do ili kantas? Mi kalkulis, ke unue mi devos trovi tiun respondon. Rete mi serĉis, sed trovis nur amason da retejoj pri la paciga efiko aŭskulti balenojn. (Balenoj estas laŭmodaj. Ankaŭ blankaj lupoj. Vi scias, ĉu ne, ke tiuj ambaŭ tre inteligentas. Porkoj ankaŭ inteligentas, sed ne sufiĉe por fariĝi modo.) Do mallonge, mi pasigis ĉirkaŭ semajnon retserĉante; montriĝis, ke neniu scias, ekzakte kiel balenoj kreas sonojn.

Mi ja lernis, ke se cetaco havas dentojn, ĝi sonas pli altfrekvence. Daŭre per la reto oni lernas multon, kion oni ne volis scii.

Sed jen, el ĉio tio venis rimarkinda ideo. Jam delonge ni miras, ke ni ne ricevas signalojn de la ekstera spaco. Eble la eskterterulaj lingvoj tro rapidas (aŭ tro malrapidas) por nia perceptado. Kial ne preni specimenon da kosmosono, kaj ĝin plirapidigi aŭ malrapidigi? Ĉu al neniu tiu ideo venis en la kapon? Mia Dio. Oni elspezas pli, ol kostus tio, nur por esplori, kial ni havas hararojn.

Verŝajne neniu subvencius ĝin, ĉar ĝi ne sufiĉe kostus. Mi iam proponis projekton al la NSF, petante $14, sed oni rifuzis ĝin. Tamen se Vi emas helpi min, mi povus ja profiti novan sonbendilon...

reen al la indekspaĝo

1la Aŭgusto, 2005.

Teodor Konopka (babileje Toeko), ĵus reveninte de la UK en Vilno, sendis al mi tekston por la jena:

reen al la indekspaĝo

10a Aŭgusto, 2005.

La 20an de Oktobro, 2003, kaj la 7an de Aŭgusto, 2004, mi skribis pri pontoj inter la populara kaj la klasika muzikoj. Ankoraŭ alia ponto estas la binara formo, komuna je (a) la tradiciaj danc-melodioj de Anglio, Irlando, Skotlando, kaj (pro ĝia historio) Usono, kaj (b) la barokaj, aparte la Baĥaj, danc-suitoj de la 1600-aj jaroj : AABB. Aŭskultu iun ajn uson-kamparan violon-melodion, kiel Turkey in the Straw, Sally Goodin, Camptown Races, aŭ iun ajn "keltan" melodion, kiel The Wind that Shakes the BarleyRed Haired Boy, kaj Vi rimarkos, ke la muzikisto ludas melodion, tiam ripetas la saman melodion (tio estas la A-melodio); tiam duan melodion, ankaŭ ripete (la B-melodio). Kutime la B-melodio estas pli alta; tial ofte niaj muzikistoj parolas pri la "malalta parto" kaj la "alta parto".

Tiun saman simplan strukturon Vi trovos preskaŭ ĉiam en la danc-suitoj de la baroka erao, ekzemple tiuj de Baĥo. Liaj suitoj (ekz. la Angliaj Suitoj, la Franciaj Suitoj) konsistas el minimume la sekvaj movimentoj: preludo (aŭ ia alia enkonduka movimento), allemande, courante, sarabande, gigue), devigaj; kaj laŭplaĉaj movimentoj (gavottes, bourées, minuets).

La allemande, kiel sugestas la nomo, estas germandevena, en duopa takto, malrapida kaj digna.
La courante estas francdevena, en triopa takto kaj modera tempo.
La sarabande estas (baroke) tre malrapida danco en triopa takto.
La gigue (ĵigo) estas rapida kaj energia danco en triopa takto.

La laŭplaĉaj:

La gavotte estas mezrapida danco en 4/4-takto, komencanta je la tria pulso de la mezuro.
La bourée estas vigla danco en 4/4-takto, komencanta je la kvara pulso de la mezuro.
La minuet estas gracia danco en triopa takto.

Kiel ĉiam, mi emfaze rekomendas la KD-ojn de Glenn Gould por kaj la Angliaj kaj la Franciaj Suitoj.

reen al la indekspaĝo

9a Aŭgusto, 2005.

Skribis Klaus Wessel pri la hieraŭa:

Saluton Ken,

Rilate al via rimarko:

Paskalo (Blaise Pascal) diris ke "La ĉefkialo pri la malfeliĉo en la mondo estas ke la homoj ne povas sidi trankvile en siaj ĉambroj."

Kore,

Klaŭso

Paskalo, la alia granda franco... (nu, eble estas ankoraŭ unu-du )

reen al la indekspaĝo

8a Aŭgusto, 2005.



KIAM PUNO NE ESTAS PUNO.

Montajno* rakontas pri Romano kun la nomo Gallio, kiun oni ekzilis al la insulo Lesbo. Poste informiĝinte, ke li fakte ŝatas la pacon de sia ekzilo, la instancoj revenigis lin hejmen, kaj ordonis, ke li restu tie kun siaj edzino kaj familio.

Unu el miaj nepinetoj, la 6-jaran Hillary, por puni la gepatroj sendas al ŝia ĉambro por resti sola. La problemo estas, ke nenio pli plaĉas al la infanino, ol resti sola en sia ĉambro.

Kaj ĝuste tiel la mondo ĉiam rifuzis al mi tion, kion mi ne volis.

*Michel de Montaigne, I:30 "De la moderation"





reen al la indekspaĝo

7a Aŭgusto, 2005.

1.

Kiu sekvas modojn
ne longe ŝokos:
ties klopodojn
la gefiloj primokos.

2.

Modo malvastas
se ne ĝi plej lastas.
Se ĝi tro balastas
modo forhastas.

reen al la indekspaĝo

6a Aŭgusto, 2005.

Skribis jene Beĉjo pri mia priscienca blogaĵo de antaŭ-hieraŭ, 4a Aŭgusto (mi asteriskigos miajn respondojn):

Estimata sinjoro,

Via aserto pri idealo de scienco iomete mirigis min. Oni ne diru ke "ideale, eksperimentojn de la scienco iu AJN povus ripeti" sed "ideale, se iu alia decidis kontroli sciencan fakton, en samaj kondiĉoj kaj pere de sama procedo li aŭ ŝi devas trovi samajn rezultojn". [*] Fakte emfazo estas sur scienca metodo. Ekzemplo de la malvarma nuklea kunfandiĝo tre bone montras ke scienco estas ege malsama de la ŝamanismo. [**]

Amike via, Behrouz

* Ĝuste! Rimarku, ke vi mem ellasis 'ajn'. Nur relative malmulte da homoj havas la rimedojn por kontroli la nun plej gravajn sciencajn faktojn (ekz. en la genetiko — sciencfako, kiu pli ol iu antaŭa bezonas tutsocian rigardon). Pensu foje iom marksisme: ekzistas relative malgranda klaso, kiu unike posedas potencon. Tio ĉiam danĝeras, eĉ se temas pri la scienco (ĝuste la tutviva predikaĵo de Feyerabend).

** Ĉu post Popper vere ekzistas "la scienca metodo" — unu sola principaro, kiu regas la evoluon de ĉiuj veraj sciencoj? Tio estas debatebla temo. Thomas Kuhn kaj aliaj enkondukis la socian faktoron: sendube la adeptoj de la malvarma nuklea kunfandiĝo ne konsentus, ke iliajn esplorojn oni objektive pruvis esti ŝamanismo :)

reen al la indekspaĝo

5a Aŭgusto, 2005.

LA POLITIKA SATIRO DE P. G. WODEHOUSE. (Pardonu, ke mi skribas denove pri mia plejŝatata humuristo; tiuj, kiuj ne interesiĝas, rajtas legi ion alian ...)

Jes, ĉiuj "scias" ke Wodehouse ignoris la realan mondon, kaj vivis en sia propra eterne senŝanga universeto. Sed post multegaj relegoj de liaj rakontoj, mi vidas en ili veran, se ja leĝeran, politikan satiremon. Mi donos nur unu ekzemplon el multaj.

En la rakonto "Jeeves and the Tie that Binds" (usona titolo; brita titolo "Much Obliged, Jeeves"), amiko de Bertie Wooster, Ginger Winship, kandidatiĝas al politika ofico je la Konservativa platformo. Bertie kaj Jeeves eliras pordporde por varbi voĉdonojn por Winship. Ĉar Winship estas Konservativa kandidato, kompreneble ili iras al riĉa kvartalo (River Row) por lin reklami. Sed la unua domo, kiun vizitas Bertie, estas la domo de la Laborista kandidatino, Mrs McCorkadale.

La centra amuzaĵo estas kompreneble, ke Bertie provas (senscie) konvinki la Laboristan kandidaton voĉdoni por sia oponanto. Sed la satiraĵo estas, ke ambaŭ kandidatoj loĝas en la sama riĉula kvartalo, malgraŭ iliaj supozeble tre malsamaj politikaj vidpunktoj.

Alia satiraĵo en la sama rakonto estas, ke Brinkley, iam fervora komunisto kiam li estis nura valeto (kaj iam eĉ ebrie bruligis domon de Bertie kaj atakis lin per tranĉilo), tute ŝanĝis sian politikon kiam li heredis monon de riĉa mortinta onklo.

Estas multaj aliaj ekzemploj. Wodehouse daŭre ridindigas hipokritajn maldesktrulojn kaj manifestaciantajn debutantinojn. Ĉu la kritikistoj tute pretervidis tion? Mi suspektas eĉ, ke tie kaŭras ies estonta disertacio...

reen al la indekspaĝo

4a Aŭgusto, 2005.

GRAND-SCIENCO. Analoge je 'et-industrio' kaj 'et-burĝa' (vortoj, kiuj tiom frenezigas nin E-lingvistojn) devus logike esti ankaŭ 'eg-industrio' kaj 'eg-burĝa'. Anstataŭe tamen ni diru laŭ PIV2 'grand-industrio' ('grand-burĝa' mi ne trafis ĝis nun, kaj ne imagas, kion ĝi signifus). Certe utilas 'grand-scienco' (tio inkluzivus tiujn sciencojn, kiujn oni ne povas praktiki sen grandegaj monsumoj) kaj 'et-scienco' (la sciencoj, kiuj nur postulas tempon, komputilon, kaj eble kelkajn kajerojn; la lingvistiko estus bonega ekzemplo).

La problemo pri la grand-scienco estas, ke la scienca idealo malaperas. Ideale, eksperimentojn de la scienco iu ajn povus ripeti, kontraste kun ekzemple la ŝamanismo, kiu postulas kaŝitajn sciojn, pri kiuj nur la ŝamano disponas. Kaj kio okazas nun? Vi mem, Kara Leganto, povas kontroli la partiklo-eksperimentojn de la grand-fizikistoj, se Vi hazarde havas ciklotronon. Vi mem povas kontroli la rezultojn de la grand-genetiko, se hazarde Vi havas grandegajn registarajn subvenciojn.

Por savi la grand-sciencon de akuzo pri ŝamanismo, la sciencfilozofoj elpensis novan dirmanieron: la eksperimentojn de la scienco iu ajn povus ripeti principe. Sed principe iu ajn povus mem fariĝi ŝamano (aŭ flugi al la luno svingante la brakojn: estas nenia logika nekonsekvenceco en tio). La fakto restas, ke la nuntempa scienco fenomenologie ne distingeblas por ordinaraj homoj disde ŝamanismo, kaj oni akceptas ĝin per la sama fido, per kiu oni iam akceptis la diversajn religiojn de la homaro. (Estis nur unu homo kiu konstatis tion, Paul Feyerabend; kaj li mortis antaŭ kelkaj jaroj. Jen fama prelego de li en la angla.)

Mi ne kontraŭas la sciencon; male, mi vidas en ĝi la savon de la homaro. Mi nur volus, ke ni konstatu nian pozicion. La scienc-ĵurnalisto John Horgan verkis mirindan libron, The End of Science (Addison-Wesley Pub., 1996). Mi arde rekomendas ĝin. (Germane: An den Grenzen des Wissens, Luchterhand Literaturverlag, 1997 - se temas pri la sama libro; ĝi ankaŭ ekzistas ruse, pole, japane, kaj mi kredas ĉine; pri aliaj lingvoj mi ne scias.) Lia tezo, laŭ mia interpreto, estas duobla: la scienco venas al sia "fino" ĉar (a) ĝi fariĝas tiel kompleksega, ke la publiko (kaj sekve la monsubtenado) seninteresiĝas; kaj (b) la teorioj fariĝas pli kompleksaj, ol la faktoj kiujn ili celas klarigi. Sed la libro meritas la prezon nur pro la multaj intervjuoj kun famaj sciencistoj (mi aldonu ke la etoso de tiuj intervjuoj estas preskaŭ senescepte deprima).

reen al la indekspaĝo

3a Aŭgusto, 2005.

LA TUTA MONDO scias, kiu estas Michael Jackson; preskaŭ neniu scias, kiu estas Eileen Collins, komandanto de la nuna spacprama teamo. (Kie estas la feministoj?)

Eileen Marie COLLINS (Kolonelo, USAF, Emerita), NASA-astronaŭto, naskiĝis en Elmira, en la ŝtato Nov-Jorko, nur kelkajn mejlojn for de mia duminfana vilaĝo, Willet. Ŝi ricevis pli ol 9 medalojn kaj honorojn, inkluzive medalon de la francia Ordre de la Légion d'Honneur. Ŝi registris 6.280 flughorojn en 30 specoj de aviadiloj. Ŝi emeritiĝis el la Aerarmeo ĉi-jare por komandi la pramteamon.

Kaj ŝi riskas sian vivon, kiel ĉiuj astronaŭtoj, malantaŭ la vualoj de la homamasa priscio. Eble nia civilizacio havas tiom da problemoj interalie pro tio, ke ĝi havas malĝustajn heroojn.

reen al la indekspaĝo

2a Aŭgusto, 2005.

JAM DELONGE miaj satirbildoj ne rilatas al miaj tekstoj. Sed ĉi-foje estas rilato, ĉar kiel la bunta birdo, mi ne scias, kion diri. Pli kaj pli ŝajnas vane paroli/skribi. Kaj kiel papago en kaĝo, mi havas flugilojn, sed ne flugas. Mia kaĝo, kaj la kaĝo de ni ĉiuj, estas la lingvo; kaj la eskapejo estas — la muziko.

Ofte oni diras, ke muziko ankaŭ estas lingvo, en la senco ke ĝi iel komunikas ideojn. Tio laŭ mi ne akordas kun la faktoj. Prenu kiel ekzemplon la Naŭan Simfonion de Betoveno: adoris ĝin kaj ĝian Odon al la Ĝojo (kiel rimarkis Michael Church en The Independent) en la 19a jarcento la proto-Marksistoj, la francaj Respublikistoj, kaj la germanaj Naciistoj; kaj en la 20a jarcento, ĝi servis kiel himno kaj de la Nazioj kaj de ties viktimoj en Auschwitz. Se la muziko komunikus ideojn, do, ĝi kontraŭdirus sin mem.

Muziko estas ne lingvo sed mallingvo. Ĝi estas antidoto, kontraŭveneno, kuracilo de la lingvo. Per la lingvo, oni povas argumenti ion ajn, kaj sukcese! (Tial oponis Platono la Sofistojn.) Sed la muziko nur argumentas sin mem.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.