Sendu al mi komentojn

31a Aŭgusto, 2007.

LA INFANA RASO, V. Tiu ĉi estas interesa poemo. La unuaj 21 versoj ŝajne temas pri amorevento tuj senvalorigota, kaj tiu parto estas ja proksimume tiel erotika, kiel tranĉo da malfreŝa toasto; kaj ĉe verso 22 ni ja trovas turniĝon:

kanto! vin oni nomos erotika
la vero estas iom pli komplika:

Do la unua parto intence estis parodio. Sekvas filozofia interludo (la sekso mirinde stimulas filozofion de unu speco, do la poemo entute laŭ unu interpreto parodias sin mem), kiu enhavas la memorindan kvarverson:

milmilion' da spermoj
por krei unu homon
milmilion' da homoj
por krei unu Homon

Sed surprize, fine de la poemo, revenas versoj el la unua, supozeble eksplicite parodia, parto. La refreno kvazaŭ estas "la celo nin konsumas", la duan fojon kun nova signifo, kaj mi konkludas, ke la temo de la poemo estas tio, kion Schopenhauer nomis Wille: la mondo kuras sian vojon, ni naskiĝas kaj naskas, socioj evoluas, malgraŭ nia volo.

Restas por demandi, kial la poeto pasias nur pri tiu ĉi specifa knabino:

meti sur firman karnon de femuro
— sed de femuro via!

Eble la parodieco de la unua parto trudas sin ankaŭ en la duan.

reen al la indekspaĝo

30a Aŭgusto, 2007.

LA PROFET-INDUSTRIO. En Antikveco, oni antaŭvidis la estontecon per orakloj, per la anatomio de oferbestoj, per la gratfosado de kokinoj, per la flugmaniero de birdoj, per fulmoj, per la fluado de riveroj. En Mezepoko kaj Renesanco restis la steloj, spiritoj, kaj sonĝoj kiel profetiloj. Sed nun ni multe progresis: ni havas intelektulojn. Ne nepre sciencistojn, sed ja intelektulojn.

Mi sufiĉe aĝas por memori la libron de Paul Ehrlich, The Population Bomb, 1968. Laŭ tiu libro la populacio de la mondo eksplodos, kaj jam en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, milionoj da homoj mortos pro malsato. (En 2007, male, ne estas sufiĉe da homoj, almenaŭ en Eŭropo kaj Japanio.) En la 60-aj jaroj, Marvin Minksy kaj aliuloj profetis, ke ĝis 1990 komputiloj estos tiel inteligentaj, ke ili minacos la homojn. En la 70-aj jaroj oni prognozis, ke tre baldaŭ ni povos kuraci Alchejmer-malsanon kaj aliajn demencojn. Antaŭ nur 20 jaroj, fakuloj antaŭvidis ke Japanio baldaŭ regos la mondon pro sia eksplodanta ekonomio (nun temas kompreneble pri Ĉinio).

Sed ni neniam lernas. Kaj nun ni regresas, karaj legantoj. Ni jam ne postulas ke niaj profetoj eĉ estu intelektuloj. Eble jam tempo estas, konstrui novan templon sur Delfo. La fido — kaj la mono — tiel povus koncentriĝi en unu centra loko, kiel en Antikveco.

Pri ekonomikistaj prognozoj vidu la blogeron de la 3a januaro 2006 kaj la interesa studo tie menciita.
reen al la indekspaĝo

29a Aŭgusto, 2007.

Skribis Maria Sandelin pri mia hieraŭa blogtemo:

Kara Ken,

En via hodiaŭa blogaĵo vi diras ke vi neniam renkontis virinon kiu interesiĝus pri filozofio. Nu, mia sperto estas ke interesiĝo / manko de interesiĝo pri filozofio, samkiel pri aliaj intelektaj temoj, pli rilatas al aliaj faktoroj (ekzemple eduknivelo) ol al sekso.

Françoise Collin pravas, kompreneble. Mi ne kredas, nome, ke nur blankaj mezklasaj viroj havas naturan inklinon al filozofio kaj ke la subreprezentateco de aliaj grupoj - ĉu virinoj, indianoj aŭ eŭropaj fabriklaboristoj de la 18a jarcento - estas komprenebla ne konsiderante sociajn faktorojn.

Amike,
Maria

Bedaŭrinde mi malatentis parton de la aserto de Collin; post via reago gravas la neglektita parto.

Ekde la Helenoj — "ĝis la moderna periodo" estas subkomprenata — estas templongo de ĉirkaŭ 2500 jaroj. Estus malpli probleme, se Collin estus dirinta simple ke pro la sociaj sistemoj, virinoj (kutime) ne povis ricevi instruon pri io ajn intelekta. Tio estas simpla aksiomaĵo. Sed laŭ Collin, virinoj estis ekskluditaj el filozofio "plus encore que des autres formes de savoir" — eĉ pli ol el aliaj intelektaj kampoj. Kaj mia demando estas, kiu(j) ekskludis ilin?

Jam longe la universitataj sistemoj englutas la filozofojn, kaj estas nun multaj virinoj en ties fakultatoj, almenaŭ en Usono. Sed antaŭe, oni fariĝis filozofo simple verkante filozofion. Kaj mi aŭdacas diri, ke tre malmultaj virinoj interesiĝis pri tio, eĉ post kiam ili komencis partopreni en aliaj kampoj — literaturo, aliaj belartoj, la sciencoj, politiko, ktp.

Subite venas al mi la penso, ke Hildegard von Bingen oni povus konsideri kiel filozofinon. Eble estis aliaj kiujn mi simple pretervidis.

reen al la indekspaĝo

28a Aŭgusto, 2007.

VIRINAJ FILOZOFOJ. Mi strebas kaj strebas, sed ne povas kompreni kion oni volas diri nuntempe. Françoise Collin en intervjuo de Le Nouvel Observateur plendas, ke ekde la Helenoj, virinoj estis ekskluditaj de la filozofio (ŝi estas mem filozofo).* Kiel ekskluditaj? Ĉu virinoj volis esti filozofoj, kaj viroj diris "Ne; vi ne rajtas"?

Mi legis tri inajn filozofojn kiujn mi admiris: Iris Murdoch (platonismo), Susanne Langer (logiko kaj artfilozofio), kaj unu alian kies nomon mi momente ne memoras (ŝi iam debatis kun C. S. Lewis, kaj venkis). Sed en la reala vivo mi neniam renkontis virinon, kiu eĉ ete interesiĝis pri filozofio, tamen plurajn mi konis, kiuj laŭte taksis ĝin tute senvalora.

Mi ja konsentas kun Collin, ke multaj filozofoj ne tre ŝatis virinojn. Eĉ mia plejŝatata, George Santayana, iam skribis, ke "tri kaptiloj strangolas filozofion: la Eklezio, la geedziĝa lito, kaj la profesora katedro." (Scepticism and Animal Faith, "Maxims")

* "Des Grecs à nos jours, les femmes ont toujours été exclues du discours philosophique..."
reen al la indekspaĝo

27a Aŭgusto, 2007.

PRI TELEPORTADO FASCINAS la teoriaj problemoj. Sendado de objektoj, eble eĉ vivformoj, de unu loko al alia sen ke ili trairu spacon*, estas ĝis nun scienc-fikciaĵo. Sed tio ŝajne eblas je la subatoma nivelo, kaj por teleporti grandajn objektojn, nur necesas teleporti partiklojn, kune kun informo pri aranĝo. "Nur" tio :) Sed pro la Heisenberg-a Principo de Necerteco, ne eblas scii la aranĝon.

Alia problemo estas impeto. Se oni enirus teleportilon sur la ekvatoro, kun angula movokvanto de 1675 km/horo, kaj alvenus en Alasko ĉe la 60-a paralelo, oni trovus sin karambolanta laŭ la tersurfaco orienten je rapido de 837 km/horo — travivaĵo garantieble riska.

La universo ja ne estas amikema loko.

* Ja estas fizikistoj, kiuj malakceptus tiun priskribon aŭ eĉ la tutan koncepton.
reen al la indekspaĝo

26a Aŭgusto, 2007.

ĈIU VOLAS ESTI FELIĈA — AŬ EBLE NE. Ĉu Vi volas esti feliĉa? Jen kiel: temas pri simpla kirurgia operacio. Oni eniras la cerbon ĉe la temploj, kun longa mallarĝa skalpelo, kaj umas la fruntajn lobojn. Tio interrompas la malnovajn kondut-manierojn de la cerbo, kiuj kaŭzis malfeliĉon. Post la operacio Vi suferos malretenivon dum kelka tempo, sed tion oni kuracos per certaj medikamentoj plus retrejnado, kaj simile aliajn flankefikojn.

Via intelekta kvociento malpliiĝos eble 40%-e. Ĉiuj emociaj subpremoj, anksioj kaj inhiboj malaperos. Vi povos fari simplan laboron, sed Vi kontentos per tio. Vi nebule memoros la antaŭan staton, sed neniam sentos deziron rehavi ĝin. Vi estos amikema, ĉiam en bona humoro. Vi havos fortajn sed tute malminacajn seksimpetojn. Vi manĝos bone kaj dormos bone. Nenio ĝenos Vin. Via volo neniam preteriros vian kapablon. Vi estos kontenta ĝis Via morto.

Ĉu Vi volas esti feliĉa?

reen al la indekspaĝo

25a Aŭgusto, 2007.

NUR
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kompare kun vi, sciencaj moŝtoj, ni nur debilas;
por ni la steloj, por vi tiel klaraj, nur trembrilas;
dum vi ankoraŭ esotere interargumentas
ni nur staradas kun malplena bovlo kaj silentas.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni bezonas nur kialon vivi en la nuno;
vi, unu akcelilon, pli grandan ol la suno.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

24a Aŭgusto, 2007.

APERIS Interlingvistika Revuo de Julio, 2007. (Dankon al red. José Leite, kiu tion anoncis en s.c.e.) En ĝi estas longa artikolo de Johano Petik, "Kritikaj rimarkoj pri la lingvo Esperanto". Mi prezentas reagon al parto (la tuta afero fine rekomendas multajn reformojn de diversaj gradoj de radikaleco).

Unue mi diru, ke multe uziĝas nuntempe la vorto "lingvistiko" en Esperantujo. Taŭgas la verso de Ovidio: "falis unu domo; sekvu aliaj" (Metamorfozoj, 240). Tamen la artikolo estas esperantologia, ne lingvistika. Ne estas kutimo de lingvistoj ekzemple opinii, ke iu kaj tiu lingva konstruo estas "malsano", kiu nekuracite minacos (ĉi-kaze) la tutmondiĝon de Esperanto, ktp.

Sed la artikolo ege interesas, ĉar ĝi pritraktas interalie la konstruon de la formo "estas ...-e ...-i / ke ...", ekzemple: "Estas saĝE, ne ĝeni dormantan leonon." "Estis bonŝancE, ke mi studis tion antaŭ la ekzameno." Precipe interesas ke en Esperanto la ĉefpredikativo havas adverban, ne adjektivan, formon, kaj Petik prezentas tre kredeblan klarigon, kiel nia lingvo heredis ĝuste tiun konstruon. Liaj plendoj pri tiu "monstraĵo" ŝajne pleje elfluas de ties deviado disde la etnolingvoj, sed li ja izolis eblajn nekonsekvencecojn: iuj ŝajne diras ekzemple "Li opiniis gravA konservi la suverenecon..." (unu trafo en la Tekstaro) sed "Estas gravE konservi la suverenecon...". Kaj ni ĉiuj diras ekz. "Tio estas saĝA, ne ĝeni..." sed "Estas saĝE, ne ĝeni..."; t.e. infinitiva lokucio resp. subpropozicio kondutas substantive en apozicio kun "tio" sed ne alikaze.

Lia alia protesto, ke mankas gramatika subjekto, ne konvinkas, ĉar evidente la infinitiva verblokucio aŭ subpropozicio mem estas la subjekto, kio ekvideblas se ni ŝanĝas la ordon de komponantoj: "Ne ĝeni dormantan leonon estas saĝe." "Ke mi studis tion antaŭ la ekzameno estas bonŝance."

Fine mi menciu (plende kiel ĉiam!) ke nur la diablo scias, kion faras redaktoroj nuntempe, sed ili certe ne korektas manuskriptojn. (Tio ne estas nur Esperantuja problemo.)

reen al la indekspaĝo

23a Aŭgusto, 2007.

VORTOSORTOJ, 23. VIOLONO, AŬ: POR KIO UTILAS LA LINGVISTIKO? Ĝermanaj lingvoj tipe havas du vortojn por tiu instrumento. Ekzemple la angla havas violin kaj fiddle. La du estas nuntempe precize la sama instrumento,* sed kiam ĝi uziĝas por klasika muziko, oni nomas ĝin violin; por blugraso aŭ popolmuziko (kaj iafoje ĵazo) nepre nur taŭgas fiddle. Kiel tio okazis? Jen absurda teorio, kaj, kontraste, la lingva evidento.

Laŭ la absurda teorio, kiam oni skribis la italan vorton viola (iama komuna nomo de tiu tuta familio de muzikiloj de diversaj grandecoj) en la gaelaj lingvoj, ekzemple la irlanda, oni devis skribi fidheal (la 'dh' silentas). La angloj mislegis tion kaj kreis fiddle. Kial absurda? Ĉar tuj oni rimarkas (se oni inklinas al la lingvistiko), ke la mezangla jam havis fiþele, la meznederlanda vedel(e), la mezaltgermana videle, la norena (pranordia) fiþla ktp. Alivorte, komparo inter parencaj lingvoj malkaŝas, ke la angla fiddle ne kreiĝis el mislegita gaela vorto, sed herediĝis de la komuna praĝermana lingvo (kp. ankaŭ la mezepok-latinan vitula/vidula). La gaela, membro de la kelta branĉo de la hindeŭropa, simple heredis tiun saman vorton sendepende aŭ pruntis ĝin de la ĝermana branĉo.

Mi persone tre ĝojus, se Esperanto havus ekz. 'fidl-' krom 'violon-', ĉar sentiĝas al mi tre strange paroli pri ekz. "blugras-violono", sed mi ne serioze proponus tion. Ni jam havas sufiĉe da lingvaj ĝenaĵoj...

* Iam ekzistis aparta muzikilo nomebla per la dua vorto. La modern-germana Geige estas jam tria vorto, ŝajne deveninta de malnova verbo por "moviĝi".
reen al la indekspaĝo

22a Aŭgusto, 2007.

Tiuj filozofoj, kiuj asertas la neeblecon de privata lingvo, ne vidis http://blogavortaro.blogspot.com/
xxxxxx
* * *
xxxxxx
PSIKOZULOJ KAJ NEŬROZULOJ
Psikozulo eble forgesis, ke 2 + 2 = 4.
Neŭrozulo bone scias, ke 2 + 2 = 4, sed ne povas toleri ĝin.
— John D. MacDonald (krim-romanisto)
xxxxxx
* * *
xxxxxx
Citaĵo de la jaro:

"Ni bonŝancas nuntempe, ke ni povas esti herezuloj sen timi ŝtiparumon. Sed bedaŭrinde mi estas maljuna herezulo. Maljunaj herezuloj ne multe efikas. Kiam oni aŭdas maljunan herezulon paroli, oni povas simple diri "Domaĝe, ke ties cerbo tiel kadukiĝis." Tio, kion la mondo bezonas, estas junaj herezuloj. Mi esperas, ke unu-du el miaj legantoj plenumos tiun rolon."
— Freeman Dyson (fizikisto kaj matematikisto)

Jes ja.

reen al la indekspaĝo

21a Aŭgusto, 2007.

VORTOSORTOJ, 22. FRANCO, FRANKO. La frankoj kompreneble estis tiuj ĝermanaj tribanoj, kiuj konkeris Gaŭlion en la 5a jarcento. 'Franco' estas simple la moderna varianto.

Pri la origino de la vorto 'franko' estas malnova kaj nova teorioj. Laŭ la malnova teorio, kiu troveblas ekzemple en Gibbon,* kaj krediĝis jam en la 10a jarcento, estas ligo inter 'franko' kaj mezepok-latina francus, 'libera'. Tiel (interalie) estiĝis tiu nerezistebla ideo, ke libereco estas aparta heredaĵo de la frankoj kaj de la aliaj 'barbaraj' popoloj, el kiuj evoluis moderna centra Eŭropo. Sed nun estas evidento por inversa deveno: francus signifiĝis 'libera' ĉar tio estis la nomo de la frankoj, "libera" popolo — t.e. popolo ekster Romio.

La nova kaj nuntempa teorio estas, ke 'franko' devenas de la nomo de la plejofta armilo de la frankoj, la ĵetlanco, kiu ekzemple en la malnov-angla nomiĝis franca. (Ne eblas citi la frankan nomon de la armilo ĉar preskaŭ tute mankas senpera informo pri tiu neskribita lingvo.)

* Decline and Fall of the Roman Empire, vol. 1, ĉp. 10.
reen al la indekspaĝo

20a Aŭgusto, 2007.

Ŝakludo per retpoŝto estas riskoplena afero.

LA ŜAKLUDO
xxxxxx
21a aprilo
Kara profesoro Stevic:
Mi tre ĝojas pro nia aranĝo de ŝakludo per retpoŝto. Sed mi sincere avertas vin, mi venkis en ludoj kun iuj el la plej bonaj. Konsciu, ke mi ne intencas malvenki nur por konservi nian amikeman interrilaton, ha ha ha. E2-E4.
Via
Karlo Retin
xxxxxx
22a aprilo
Kara d-ro Retin:
Vi trovos, ke tro da memfido povas rezultigi erarojn. (Mi venkis Erik Eriksson en kafejo en Parizo en 1945; li kompreneble rifuzas agnoski sian rezignon, kaj ne estis atestantoj.) Do jen, post via ne tre interesa komenco, E7-E5.
Kun estimo,
Jan Stevic
***
15a majo
Kara Stevic,
Ha! F3-G5. Vi rimarkas, ke mia ĉevalo prenas vian turon. Vi tro perdis materialon; memevidente vi ne havas ŝancon. Kial ne ŝpari al vi mizeron kaj rezigni nun? Ne riproĉindas honesta konfeso de malsupereco.
Via
Retin
xxxxxx
19a majo
Kara Retin,
Mi certe ne intencas rezigni. Vi pretervidis mian strategion, kaj lasis vin enkaptiliĝi. Mia kuriero nun prenas vian peonon, kaj minacas vian damon. B3-C4! Domaĝe; vi fartis sufiĉe bone ĝis nun. Kuraĝon!
Stevic
xxxxxx
2a junio
Stevic,
Via kuriero?? Vi ne havas plu kurierojn. Mi forprenis ilin antaŭ longe. Ŝajne vi fuŝis vian tabulon pro via hasto. Bonvolu zorge kontroli la pozicion de la figuroj. Vi trovos, ke ambaŭ viaj kurieroj estas for, kaj viaj ĉevaloj ankaŭ sekvis ilin tomben. Evidente estas por vi nenia ebleco, kaj mi emfaze konsilas al vi rezigni. A6-B5.
Via
Retin
xxxxxx
20a junio
Retin,
Vane vi diras al mi, ke mi havas nek kurierojn nek ĉevalojn, kiam mi klare vidas ilin, dancantajn tien kaj reen kun sia kutima lerteco. Estas vi, kiu fuŝis vian tabulon. C4-E6. Via reĝo estas ŝaka. Gardu vin.
Stevic
xxxxxx
21a junio
Stevic,
Pri via "ŝako" mi fajfas. Ĝustigu vian tabulon. G4-E5, ŝakmat. Dankon pro agrabla kaj interesa ludo.
Via
Retin
xxxxxx
22a junio
Retin,
Ne eblus alimovi kun ŝaka reĝo, eĉ se via tabulo estus en ordo. Pardonu; mi nun venkas per B4-D4, ŝakmat. Mi persone ne trovis la ludon tiel interesa; tamen, en la vera sporta tradicio, mi akceptas vian malvenkon.
Ĉiam via
Stevic

reen al la indekspaĝo

17a Aŭgusto, 2007.

Blogpaŭzo ĝis post kelkaj tagoj. Blugras-festivalo.

"OFIKLEJDO" : PREMIO DE LA JARO por tiu vorto, kiun nia lingvo malplej bezonas, kaj tiu muzikinstrumento, kiun la mondo forgesis kun pleja entuziasmo. Ĝi estis ligna blovinstrumento kun mallarĝiĝanta traboro, kun tontruoj kaj kusenitaj klavoj, sed havis buŝpecon kvazaŭ de latuninstrumento (videblas la embouchure en la foto).

La angla vorto (ophicleide) ŝajne devenas de la franca, kaj la stranga muzikilo iam rolis, laŭdire, en franciaj soldataj bandoj. Kiel ĝi sonis, mi ne volas scii.

La foto, kies devenon mi ne memoras, atestas ke ja eblas ludi la aferon. Mi supozas, ke en nia elektronika epoko, ni onte ridos pri eĉ niaj ordinaraj nuntempaj "muzik-maŝinoj".

Oni diras, ke la "ofiklejdo" rolis en la disvolvo de la basa saksofono. Se jes, ni dankemu, ĉar la lasta havas riĉan, mielan sonon (almenaŭ je miaj oreloj).

reen al la indekspaĝo

16a Aŭgusto, 2007.

ESTAS AMUZA LEGENDO pri Charles Lamb, la granda 18-jarcenta angla eseisto. Kiel knabo li tre ŝatis legi, kaj tre fieris pro sia kapablo legi; ĉion legeblan, kion li trafis, li legis.

Unu tagon lia pliaĝa fratino akompanis lin dum promenado tra tombejo. La juna Charles kompreneble legis ĉiujn tomboŝtonojn. Post legado de ĉirkaŭ 50 tomboŝtonoj li turnis sin al sia fratino kaj demandis: "Manjo, kie oni enterigas la malbonajn homojn?"

reen al la indekspaĝo

15a Aŭgusto, 2007.

Mi alŝutis la finan version de "La neebleco de priesperanta lingvoscienco" (vidu la indekspaĝon).

Mi kreis novan indekspaĝan sekcion "Fabeloj de Lord Dunsany", kiu enhavas miajn tradukojn de ses verketoj de la inventinto de la literatura ĝenro 'fantasto', kaj profitis la okazon iom pli poluri unu el la tradukoj.

reen al la indekspaĝo

14a Aŭgusto, 2007.

ESPERANTO RICEVIS DUONPAĜON en la aktuala numero* de Discover, usona scienc-populariga revuo de kiu mi estas abonanto. La okazo estis la 120-a datreveno de Unua Libro. Ŝajne oni intervjuis Phil Dorcas, prezidanton de ELNA (Esperanta Ligo por Norda Ameriko). "Taksoj de la aktuala nombro de parolantoj tutmonde gamas inter 100 000 kaj du milionoj."

La bildo (dekstre), kune kun la titolo de la artikolo ("Whatever happened to Esperanto?"), emfazas la pasintecon de la movado, kiu ja pintis en la 30-aj jaroj (kaj laŭ mi iurilate ankoraŭ restas tie). Estas ja interese — kaj iom mistere — ke tiu revuo decidis interesiĝi pri nia lingvo. En la oktobra numero eble estos interesaj leteroj al la redakcio pri la temo; se jes, mi mencios ilin.

* Septembro 2007

POLIC-PROTOKOLO, 9. Viro prenis tri ostaĝojn kaj provis prirabi vendejon en Otavo, Nov-Ĵersejo, uzante ludpistolon kiel armilon. Unu ostaĝo fariĝis suspektema, kiam la rabisto neniun pafis malgraŭ konstantaj insultoj, per kiuj la ostaĝoj bombardadis la ŝteliston. "Ni estis lin tuj kaptontaj," diris alia ostaĝo, "kiam li stumblis kaj falis pro levita pordosojlo." Oni alportis la ŝteliston al hospitalo.

reen al la indekspaĝo

13a Aŭgusto, 2007.

KANTO DE LA MIZANTROPO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ami la homaron? Mi ne plene vidas tion.
Ĉar mi havis la kapablon trovi perlon,
eĉ unu-du, sur strando, ĉu mi amu do la sablon?
Mi ne plene vidas tion. Mi Filomelon amas
kaj ne l' aeron.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Mondego naskas, kaj ĝi naskis min
kiel marĉo naskas gason, per neceso nura
kaj pro volupto ĝi generis rason.
Elverŝis blinda Kronos kopioza
blinda kaj blinde ĉura.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sen spertoj ne ekzistas homo.
Sed la mondo estas Vi! diris la saĝuloj.
Ne, tio ne veras: la mond' ne estas mi.
Se jes, mi svarmus en malplena kampo
kiel la kuloj.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

12a Aŭgusto, 2007.

BONAJ INTENCOJ. Unu fojon dum argumento kun defendanto de la universitataj "reformoj" de la 60aj jaroj, mia oponanto, ne povante rebati la de mi elparadigitajn faktojn, diris fine: "Nu, iliaj intencoj estis bonaj." Kaj tio ja estas ofta senkulpigo.

Ja Montajno (Michel de Montaigne, la unua blogisto, kvankam li skribadis mane) tezis, ke ni juĝu nur intencojn, ne rezultojn, ĉar nur super nia volo ni havas regipovon; la rezultojn gvidas nur la sorto (Essais, 7). Mi malkonsentas, ĉar sekvus de tio, ke pri hazarda bona rezulto de malbona intenco ni ploru — absurdaĵo.

En nia epoko de toleremo kaj (eble) naiva optimismo pri homoj, ni ŝajne ĉiam atendas bonajn intencojn; oni tre inklinas kredi, ke neniu homo estas tute malbona. Mi ne konsentas. Se Vi volas ekzemplojn: la Romiaj Imperiestroj Commodus (filaĉo de la granda Marcus Aurelius) kaj Caracalla. Ĉar ili havis ĉion, kion la homa koro povus deziri, tamen malbonis. Tio estas pura malbono — malbono sen ia konceptebla kialo. Plaĉus al mi kredi, ke tio malaperis de sur la tero, sed mi tre dubas.

reen al la indekspaĝo

11a Aŭgusto, 2007.

FAUST DE GOETO. En majo* mi komencis legi Faust, per la riĉe komentariita traduko de Walter Arndt. Ne surprize, Faust estas ne nur profunda, sed ankaŭ kulmina. Antaŭ kelka tempo** mi menciis la literaturan "ŝtuparon" Homero > Vergilio > Danto > Miltono. Eblas agnoski aŭ enŝoveblon de la Goeta verkego en tiun serion, aŭ agnoski alian progreson Ŝekspiro > Miltono > Goeto. Ne gravas kiel ni esprimas la dinastion, Faust prezentas pluan disvolvon de bazaj intelektaj temoj de Okcidento.

La verko iom talmudecas: la poeto prilaboris ĝin dum periodo de 40 jaroj, kaj ni posedas multajn pli fruajn notojn kaj komentojn de li pri la verko; krom tio estas Urfaust, Faust I kaj Faust II. Eblus dediĉi al la verko sian tutan vivon.

Unu granda diferenco inter Faust kaj la aliaj ĉi-supre aluditaj verkoj estas — ĉu surprize? — humuro. Humuro! Kaj tio estas granda paŝo antaŭen. Humuro en la antaŭa serioza literaturo ekzistis kvazaŭ ornamo; en Faust ĝi estas esenca. Goeto profitis ekzemple la okazon snajperi iom je siaj literaturaj malamikoj. Sed pli ol tio, la homa situacio estas en si mem amuza: kiu vidas tion, tiu neniam fariĝos fanatikulo, ne gravas kiom da graveco li/ŝi atribuas al siaj ideoj. Rilatas la konsilo de Ovidio:

Parce, puer, stimulis, et fortius utere loris.
[Ŝparu la vipon, knabo, kaj firme tenu la rimenojn]
Metamorfozoj, 11, 127

Estas ankaŭ multo en Faust pri lingvaj temoj. Oni povas vidi en ĝi la konflikton inter nominalismo kaj realismo ekzemple. Espereble poste mi povos pli komenti pri kaj la humuro kaj la lingvaj temoj. Pro la senfinaj notoj la legado progresas malrapide.

* blogero de la 14a majo, 2007
** 1a decembro 2006
reen al la indekspaĝo

10a Aŭgusto, 2007.

EN USONO VOLONTULA LABORO ne tiom gravas, kiom en Eŭropo (tion mi konjektas el mia legado), ĉar usonanoj filantropias precipe per privataj monsubtenoj, grandaj kompare kun la bonfart-ŝtatoj. Sed mi kaj mia edzino jam 12 jarojn partoprenas en projekto, alportadi lunĉojn al homoj tiel aĝaj, ke ili ne povas kuiri por si mem. Maljunuloj preskaŭ ĉiam preferas resti en siaj propraj hejmoj kiel eble tiel longe; nia volontula laboro helpas al tiu celo.

Dum la jaroj ni renkontis ĉiujn ekstremojn. Unu 94-jarulino, kiu mortis lastatempe, estis mense tute lucida, kaj sciis multegon pri agrikulturo kaj la historio kaj kulturo de Kansaso. Ŝi povis distri nin dum horoj per siaj rakontoj; kaj ŝi tre emis ridi, tiom, ke iafoje kiam mi diris al ŝi anekdoton, ŝi tiel ridis, ke mi timis pri ŝia vivo!

Alia, kiun ni nun servas, iom malpli aĝa, neniam ĝis nun diris ion koheran, kaj flareblas en lia domo konstanta aromo de brando aŭ io simila. Do ne tre interesa homo. Kaj meze inter tiaj ekstremoj troviĝas ĉiuj specoj de homo. Ni esperas, ke kiam ni mem atingos tiun staton, oni faros la samon por ni.

reen al la indekspaĝo

9a Aŭgusto, 2007.

VORTOSORTOJ, 21. -EBLA. Portebla lulilo estas lulilo, kiun eblas porti de loko al loko. Same porteblaj monŝranko, forno, televidilo. Sed estas ankaŭ luliloj, monŝrankoj, fornoj kaj televidiloj kiujn eblas porti, kvankam ne konvene. Por mezegranda televidilo necesas iom da forto. Ĉu tia televidilo estas 'portebla'? Konsideru frazon kiel "Tiu televidilo ne estas portebla; tamen per iom da forto ĝi ja porteblas."

Simile 'manĝebla'. Pano, kuko, eble pilolo, estas manĝeblaj. Sed ankaŭ eblas manĝi paperan mesaĝon (spionoj faras tion, ĉu ne, en spionromanoj). Eblas manĝi eĉ sablon, kvankam ne estus tre saĝe fari tion. Kaj 'trinkebla': "Ne trinku tiun akvon; ĝi ne estas trinkebla!" ja ne estas nekohera.

Ne eblas tezi, ke "taŭga por X-i" estas esenca parto de la difino, ĉar se ni almetas la sufikson al tre nekutima radiko, kiel ekzemple 'triv-', kreante 'trivebla', la senco estas ĝenerala: oni simple povas X trivi.

Ni scias ke tiu ŝajne universala dusenceco de la sufikso kaj ties ekvivalentoj alilingvaj estas evidenta al parolantoj, ĉar en iuj lingvoj rolas du apartaj radikoj, po unu por ĉiu senco: en la angla ekzemple, ni povas distingi inter eatable (sablo, papero...) kaj edible (pano, kuko...). Ambaŭ esperantiĝus 'manĝebla'. Ankaŭ pri trinkado: drinkable (mielo, benzino...) kaj potable (akvo, lakto...). En ĉiu kazo la latina radiko indikas taŭgecon, dum la ĝermana indikas nur simplan eblecon.

Rimarku ke neniu planis tion! Ĝi simple evoluis. Lingvoj estas multe pli inĝeniaj, ol planistoj. Kaj kompreneble tio signifas: la nevidebla mano de kolektiva agado pli inĝenias — en la longa daŭro.

reen al la indekspaĝo

8a Aŭgusto, 2007.

MUŜBIRDO
Beleco estas nur la ombro de la belo,
ĵetata sur la ondojn de la tempo,
ankro de l' anim' kaj bunkro
pendanta en konserva ambro.
Profanas l' amindumon de l' kolibro
kiu raketas ĉielen en la montoj
nomi lin laŭ la hida muŝo,
ŝvebanta super rubo en la valoj.
Venkas la perfidon de la vortoj
la memoro de la vivanta aĵo.
Eble ridas la ŝakaloj.
Ili ridu pli kaj pli singarde.
— KM
reen al la indekspaĝo

7a Aŭgusto, 2007.

LA INFANA RASO, III, IV. III plaĉas al mi. En tiu tria poemo la poeto parolas al sia patrino, kiun li "neniam konis" kaj kies planojn por li li desapontis. La poemo meditas ankaŭ pri la misteroj de la hazarda ekzistiĝo. Sed la unua temo estas unu, pri kiu mi mem multe pripensis: la neebleco koni aliajn homojn.

Racia homo komprenas, ke aliaj homoj ne konas ŝlin; ili nur konas bildon, ŝelon; pro tio alies opinioj pri oni havas nur emocian signifon aŭ eĉ nenian. Kiel multaj veraĵoj, tio estas tamen dueĝa klingo: oni ankaŭ "amas" nur la ŝelon. Ni estas, finfine, solaj.

Poemo IV estas vortludaro, artifiko pri kiu E-istoj pro iu kialo ĉiam maniis. Mi ne traplugis ĝin.

reen al la indekspaĝo

6a Aŭgusto, 2007.

LA FAMA "MORTOCIKLO". Inter la Ber-, Bar- kaj Biervalaj inventaĵoj kiujn mi aperigis antaŭ kelka tempo, mi neglektis la faman lignan motorciklon. Bervalanoj forte indignas pro la ofta "preseraro" laŭ kiu oni legas pri la Bervala mortociklo, sed estas fakto, ke ĝi iom tendencas bruli post akcidento.

ZENITO DE IRONIO. En la Daily Chronicle (inta Londona gazeto) de la 23a de oktobro, 1907, troviĝas la rimarko: "If this Esperanto sort of spirit could be extended to the coinage, how easy would holiday-making become!" [Se tiu ĉi Esperanteca spirito povus aplikiĝi al la monsistemo, kiel facila iĝus la feriado!] La monsistemoj ja tieliĝis; la lingvo ne.


reen al la indekspaĝo

5a Aŭgusto, 2007.

Jen ludo kaj demando por fizikistoj. Por komenci klaku ĉe "Try level 1" sube dekstre. La spacetoklavo lanĉas; la sagoklavoj direktas la lanĉilon. Estas pli ol 13 niveloj. Tre distra; provu ĝin foje! (Necesas Adobe Flash Player 9.)

Sed sur nivelo 9, neatendita fenomeno okazas je lanĉangulo -16.0: la unua gravitocentro delogas la trajektorion supren; tute bone. Tiam la dua gravitocentro delogas ĝin malsupren. Ankoraŭ tute bone. Sed nun la objekto, pro la tria gravitocentro, haltas enfluge, kaj revenas laŭ sia antaŭa vojo kaj fine kraŝas je la unua suba muro. Certe tio ne efektive povas okazi??! Tio signifas (supozante kompreneble tri dimensiojn), ke objekto povas halti en la spaco, kaj scienc-ĵurnalistoj malpravas dirante, ke necesas elspezi e da energio por akceli, kaj ankaŭ e da energio por malakceli (ekzemple por veturi al alia sunsistemo).

Jen plena bildo de la trajektorio:

reen al la indekspaĝo

4a Aŭgusto, 2007.

POLIC-PROTOKOLO, 8.

En Palm Beach, Florido, policanoj savis la vivon de viro en dombloko 200 de Sudorienta 3a Strato. Bantuko, kiun la viro estis metinta en la bakujon por ĝin sekigi, komencis bruli. La viro, ne rimarkante ke la tuko brulas, ĵetis ĝin sur la liton, kaj la lito ekbrulis.

La viro tiam prenis galjonbotelon da supozata akvo, kaj verŝis ĝin sur la flamojn; sed la likvaĵo estis parafino, kaj fine la plafono komencis bruli. Policaŭto rimarkis la incendion ĝustatempe kaj vokis la fajrbrigadon.

Oni registris la eventon kiel akcidenton.

En Eric County, Nov-Jorko, virino vokis la policon por raporti malsanan hundon apud la strato proksime al sia domo. Kvankam laŭ la virino la hundo ne kapablis moviĝi, kiam alvenis la polico la hundo atakis ilin sovaĝe, kaj unu devis enhospitaliĝi. La polico suspektis komploton kaj gvatis la domon dum la sekva semajno. Nenio plu okazis kaj neniu akuzo estis farita kontraŭ la virino.

La polico en Los-Anĝeleso rifuzis respondi al helppeto de viro, kiu asertis ke li estis plurfoje atakita de kunikloj. La polico ignoris la peton ĉar la voĉo de la viro sonis ebrie. "Krom tio," komentis la policestro, "estas neniuj kunikloj en Los-Anĝeleso."

reen al la indekspaĝo

3a Aŭgusto, 2007.

RESTANTAJ MISTEROJ. Kvankam la scienco nun havas almenaŭ elementan komprenon pri preskaŭ ĉiuj pasintece klarigendaj fenomenoj, restas aferoj, kiuj ĝis nun perturbas nin, kaj des pli agace, ke ili rilatas senpere al la jam komprenataj aferoj. Unu estas la ligo inter menso kaj korpo: ja ne falsa problemo, ĉar haveblas evidento, ke la menso povas kuraci la korpon sub certaj kondiĉoj. Eĉ konvinkitaj behavioristoj, kiuj neas la utilon de la koncepto "menso", devas iamaniere agnoski tiun problemon.

Tute aparta klaso de fenomenoj postulas atenton pro la kialo, ke kvankam ili estas en si mem malpruvitaj aŭ almenaŭ ne empirie apogataj, ili prezentas subjektivajn datenojn kiuj postulas klarigon. Unu estas la metagnomio (perceptado ekster la normalaj sensoj). Kvankam la scienco nek pruvis nek malpruvis la pretendojn mem, la vastega subjektiva kredo mem bezonas eksplikon. En la sama kategorio estas mortosojlaj spertoj. Ankaŭ NIFOj — NIFOj ja ekzistas! La problemo estas diri, kio ili estas.

Ĉi tiu dua klaso de fenomenoj estas aparte interesaj pro la relative malalta kosto esplori ilin, kompare kun la nuntempa fundamenta scienco

reen al la indekspaĝo

2a Aŭgusto, 2007.

Mia 9-jara nepineto envenis kaj anoncis aplombe: "Mi faris naskiĝaktojn por ĉiuj miaj pluŝfiguroj." "Ha, ĉu?" diris mi. Ŝi montris al mi unu kiel ekzemplon:

ATESTAS ĉi tiu akto, ke mi, Marvirina Piklo, naskiĝis la 7an de marto, 1998, en la konteo Douglas, ŝtato Kansaso, kaj nomiĝas Marvirina Piklo.

Mi obĵetis. "Via pluŝfiguro ŝajne verkis sian propran naskiĝakton. Kiel ŝi rajtis fari tion?" "Ho," respondis ŝi, "kiu alia? Ĉu ŝi ne ĉeestis?" Kaj tiam mi memoris, ke mia nepineto ankoraŭ ne scias pri la faktoj de la naturo, kaj kredas, ke vivestaĵoj simple ekekzistas. Mi demandis al ŝi: "Ĉu vi ĉeestis vian naskiĝon?" "Ho jes," ŝi respondis, "mi memoras ĝin tre bone. Unue mi ne estis; tiam subite mi estis. Kaj Panjo estis laca, do mi faris la akton."

Mi ne demandis plu.

reen al la indekspaĝo

1a Aŭgusto, 2007.

Hieraŭ mi alŝutis la unuan revizion de "La neebleco de priesperanta lingvoscienco". Vidu la indekspaĝon. (Precipe mi aldonis ekstran sekcion "5.1 Konkreta ekzemplo".)

Ankaŭ mi ŝanĝis la dosiertitolon "Poezio" (indekspaĝo) al "Versado" (realisme malpli aroga).

NI HAVAS RAJTON
Iam mi konis sklavan popoleton
kiun surtretis pezaj botoj, kiel proleton
subpremis iam egindustriistoj.
Sed inter ili estis liberistoj
kaj la sklavoj fine finribelis,
kaj ili novan vivon arde celis;
sonis la liberec-sonoroj ĉien
ĝis eĉ la oponintoj sin turnis tien.
Unue postribele ili kondutis noble;
unuaj virtoj refariĝis kvindekoble.
Sed hazarde fariĝis kelkaj aĉkrimuloj
kaj la ceteraj tiujn defendis per formuloj:
"Ni havas rajton esti tiel malbonaj
kiel iam niaj superuloj aŭtoktonaj:
se ni ne liberas ĝis tiu grado
do nia libero estas nur falsado."
Sekvante tiujn formulojn kaj agante laŭe
oni kreis pli da mizero ol antaŭe,
ĉar krimo ĉiamas; nenio el tio savas;
sed nun oni rajton pri sia krimo havas.
— KM
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.