Sendu al mi komentojn

31a Aŭgusto, 2008.

KOMENTETO PRI LA HIERAŬA POEMO. Ŝajnas al mi ke la sola punkto bezonanta klarigon estas "vero havas limon". Estas du sencoj de "vero" en la literaturo. En la pli malnova senco vero signifas la saĝecon, per kiu homoj vivas, aparte "la scio pri bono kaj malbono" (Dewey). Tiu estas la senco de vero en la diraĵo de John Keats, ekzemple, ke "vero estas beleco", aŭ de la Nova Testamento: "Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo." En sia pli nuntempa, science orientita senco, "vero" estas lingva konformeco kun la realo. Ĉi tiu lasta estas la senco de "vero" en "vero havas limon".

reen al la indekspaĝo

30a Aŭgusto, 2008.

JOHN KERR BONE*
John Kerr Bone, gazeta poeto
(muzike sensensa, kun lada orelo)
kaj mi, ni sidis ĉe kverka barelo
(ĝi servis al ni kiel te-tableto).
Estis tri aliaj. En naskiĝa Itako
mi estis ankoraŭ nur juna kotopo;
sed ni multon diskutis, nia kvinopo
kun nia teo kaj nia tabako.
John Bone, li estis giganta viro,
disponis pri ajna sentimento
sakrante kun knara skota akĉento
kiel plendo de rusta pord-ĉarniro.
Li instruis sin mem pri ĉio,
ne havis diplomon; nek havis mi,
des malpli havis l' aliaj tri;
ni estis aŭtodidakta unio.
Tio ne malhelpis nin ĉion engaĝi,
kaj John Bone estis nia mentoro,
guruo, sanktulo kaj profesoro,
elokvente scipovis pri ĉio saĝi.
Dimanĉ-vespere li regule avis;
ni sidis kvazaŭ ĉe liaj piedoj,
obstinis per ĉiuj argumentaj rimedoj,
sed kontraŭ ĉio Bone ĉiam pravis.
Li finis oftege siajn rimarkojn
per tiel memorindega diro
ke al ni preskaŭ mankis spiro
dum ni forviŝis la ĉielarkojn.
Sed ideo venis al mi en la kapon
inviti de l' universitato
eminentan membron de la fakultato
por meti John Bone sur la mapon,
ĉar kial tia talenta saĝulo
en obskuro pasigu siajn tagojn?
Ni koncentrigu liajn vagojn
al preciza celo kaj vera stimulo.
Pli grandan eraron mi faris neniam.
La specialisto disŝiris lin bone,
renversis lin kvazaŭ motorvagone,
kaj John Bone, li eksilentis por ĉiam.
Papilion ne pafu per fera sago;
papilion ne pafu; vero havas limon;
mi mortigis lian animon
kaj memoras ĝis la nuna tago.
— KM

* ['ĝan 'kr 'bon]

reen al la indekspaĝo

29a Aŭgusto, 2008.

ĈU LA ANGLA ESTU DEVIGA EN GOLF-TURNIROJ? Jam longe mi provas emfazi, ke la angla kiel monda helplingvo rezultis de jardekoj da liberaj elektoj de milionoj da homoj — t.e., rezultis de libera "merkato de ideoj". Tio nature kreis devigecon por la nuna generacio, ekzemple en la lernejaj sistemoj. Ne povus esti alie; tio estas perforta altrudo nur en la senco, ke ĉia socia evoluo estas perforta altrudo.

Sed tie kaj tie oni komencis absurde kaj nenecese postuli "denaskan anglan" k.s. por laborpostenoj. Tio ne estas laŭ mi pravigebla kaj mi oponis ĝin. Kaj nun eĉ pli draste, la usona LPGA (Ladies Professional Golf Association [virina profesia golfasocio]) promulgis regulon, ke ĉiuj turniranoj ekde 2009 regu la anglan. Denove, paŝo nenecesa kaj rezistenda.

Iusence tio bonŝancas tamen, ĉar ĝi altiras publikan atenton al tia ŝajne kreskanta aroganteco de anglalingvuloj, kaj multaj golfamantoj jam protestas ĝin, inkl. la ĉampionon Padraig Harrington. Preskaŭ certe oni abolos la regulon, je bona lerniga efiko.

reen al la indekspaĝo

28a Aŭgusto, 2008.

Antaŭ kelkaj tagoj mi menciis fuŝon pri miaj abonoj al LF. Respondis LF, kaj laŭ mia nuna scio LF ne kulpas pro la fuŝo.

* * *

NAFTO FONTAS EL MORTAJ DINOSAŬROJ, ĉu ne? Ne! Ĝi venas laŭ plej multaj sciencistoj de unuĉelaj organismoj, kiel planktono — la ĉefa nutraĵo de iuj balenoj. Sed estas alia, minoritata hipotezo, ke nafto ne venas de vivformoj, sed de senvivaj karbon-deponaĵoj de ege pli frua periodo en la terhistorio.

Iuj diras, ke la alternativa hipotezo ne povas esti tute absurda, ĉar unu el ties proponantoj estis Dmitri Mendelevo (1834-1907), kies fama tabelo sistemigis kaj parte klarigis la kemiajn elementojn. Tio estas kompreneble kazo de argumentum ad auctoritatem: ni kredas ion ĉar ĝin asertas konata aŭtoritatulo. Tre malmultaj el ni rezonas inverse — kaj egale (ne)logike — se konata aŭtoritatulo defendas ion suspektindan, tiu fakto mem deprenas de ties aŭtoritato. (Informfonto kaj detaloj)

* * *

SALAMANDROJ, PAPILIOJ KAJ HOMOJ. Salamandreto rampas senĝene sur mian manon kaj ne timas, kvankam mi povus ĝin facile mortigi. Sed se tiu salamandreto vidas alian salamandron, de prediganta specio, ĝi tuj forkuras. Ĉiu kreaĵo konas siajn naturajn malamikojn, sed fajfas pri kreaĵoj, kiujn ĝi tute ne konas. Papilio aŭ skarabo ankaŭ sentime restas sur mia fingro; ties malamikaro estas lacertoj, serpentoj, kaj birdoj. Mi ne enkalkuliĝas kiel parto de la papilia aŭ skaraba mondo.

Kion la homo ne atentas kaj ne rimarkas? Ĉu povus esti ĉirkaŭ ni kreaĵoj, kiuj ĉe ni ne enkalkuliĝas, kvankam ni vidas ilin? Ĉar ili simple ne estas parto de nia mondo? Eble pro tio la naturo donis al ni imagipovon.

reen al la indekspaĝo

27a Aŭgusto, 2008.

AMARTYA SEN PRI LA JUSTECO. Amartya Sen, en prelego ĉe Stanford, prezentis interesan diagnozilon por onia koncepto de socia justeco. Estas tri infanoj, kiuj interdisputas, kiu rajtas posedi fluton. Ĉiuj tri infanoj scias kaj cedas tri faktojn:

Infano A estas la sola, kiu scipovas ludi fluton.

Infano B havas neniujn ludilojn; la aliaj du havas multajn (ili estas pli riĉaj).

Infano C faris la fluton per siaj propraj manoj.

Kiu rajtas posedi la fluton? Laŭ profesoro Sen, puristoj de diversaj teoriaj pozicioj decidos jene: utilisto aljuĝos la fluton al A, egalisto al B, kaj libertariano al C. Kaj (mia aldono) kiel decidos homo sen ideologio? Tiu tute ne interesiĝas pri la posedaĵoj de aliaj homoj.

reen al la indekspaĝo

26a Aŭgusto, 2008.

LEĜAJ LIMOJ JE LA SCIENCO. En julio estis diskuto en la blogo pri "bestaj rajtoj" (ne tre oportuna esprimo bedaŭrinde, sed enradikiĝinta*). Tie mi esprimis la ideon interalie, ke homo eĉ kiel mem besto ne estas la plej kruela besto rilate aliajn bestojn. Granda kaj ne pretervidebla escepto tamen estas la scienca eksperimentado per bestoj.

La Svislanda plej alta kortumo nun havas en sia mano la estontecon de perbesta scienca eksperimentado. Temas pri neŭrologiaj studoj pri makakoj, tre homosimilaj simioj. Laŭ la nuna jura sinteno, permeseblas scienca ekspluatado de la simioj SE antaŭvideblas klara rezulto favora al homa sano, sed NE en tiuj kazoj, kie la esploristoj ne havas klaran antaŭvideblan celon, sed esploras ĝenerale. Mi konsentas kun tiu sinteno.

Ekster la natursciencoj oni kutime ne monapogas "fiŝadon" — esploradon sen specifa antaŭvidata rezulto. Kiam tia "fiŝado" kaŭzas suferadon de bestoj, ĝi des pli malapogindas ankaŭ en la natursciencoj. Svisaj kaj alilandaj neŭrosciencistoj plendas, ke la kortumo endanĝerigas iliajn esplorojn. Sed tia esplorado jam delonge estas limigita: ni ne rajtas eksperimenti pri vivantaj homoj — eĉ kiam antaŭvidebla gajno por la tuta homaro estas evidenta. Per universale akceptata principo, ni akceptas tiun limon. Etendo de tiu limo al aparte inteligentaj bestoj estas laŭ mi defendebla, des pli, kiam ne estas klara antaŭvidebla rezulto.

Estas vere, ke la scienco ofte progresis per hazardaj trovoj. Sed tio ne pravigas la suferadon de tre inteligentaj bestoj sen klare antaŭvidebla medicina gajno por la homo.

* Kritikantoj de la porbestaj movadoj ofte primokas la nocion, ke besto povas havi "rajton". Ili pravas: rajto estas io garantiata de socia-politika interkonsento. Bestoj ne kapablas partopreni en tiaj interkonsentoj. Ligita al ĉiu rajto estas devo: se mi havas rajton pri X, aliuloj havas devon ne atenci X. La koncepto "besta devo" nekoheras. Parolante pri "bestaj rajtoj" ni danĝere ridindigas la tutan koncepton de politika rajto.

reen al la indekspaĝo

25a Aŭgusto, 2008.

VORTOSORTOJ, 38: ĈU "NIGRA TRUO" AŬ "NIGRA KAVO"? Temas pri — se uzi la vortojn de la E-lingva Vikipedio — "kosmaj objektoj, kies kerno kunfalis". Rete mi havigis gugle 67.300 trafojn de "nigra truo" (inkluzive la E-lingvan Vikipedion); guglante "nigra kavo" mi ne trovis eĉ unu klaran aludon al kosma objekto per tiu lokucio, escepte de artikolo de M. Damański en Scienca Revuo kun la titolo "Nigraj kavoj aŭ kiel mortas steloj?".

Laŭ la vortaroj la konotacioj de la du radikoj iom malsamas, sed la kernaj signifoj tre similas; kaj truo kaj kavo estas "malplenaĵoj", kaj 'truo' estas "kava loko". "Malplenaĵo" — kurioza nomo por objekto, kiu havas mason de ĝis 18 miliardoj da sunmasoj! sed la etnolingvoj sekvas tiun ŝablonon; ekz. germ. schwarzes Loch, fr. trou noir, hisp. agujero negro, ital. buco nero. En ĉiu kazo la vorto estas ŝajne la tieslingva ĉiutaga vorto por 'truo'.

* * *

Literatura Foiro 234 aperis. Mi reabonis en aprilo sed (denove) ne ricevas numerojn. La adreso lofo@mail.bg povas sendi al mi sed ne ricevi de mi. Laŭŝajne misteraj malhelaj potencoj en la universo ne volas, ke mi legu LF ;) Mi rezignas.

* * *

reen al la indekspaĝo

24a Aŭgusto, 2008.

VORTOSORTOJ, 37: 'ABOMENI' de latina omen, ominis. Interesa vorto, kies etimologia miskompreno influis en pluraj lingvoj ĝiajn signifon kaj uzadon. La angloj longe vidis en ĝi ab (for de) + homine (homo), kaj en fruaj jarcentoj eĉ literumis ĝin abhominate, kvazaŭ ĝi aludus ion tiel teruran, ke ĝi forpelas homojn.* Sed 'abomen-' enhavas ne 'homo' sed 'omeno' (fatala aŭguro). La ĝusta etimologio do estas ab+omini kaj ne ab+homine.

La latina verbo estis abomInare, kaj ĉiuj latinidaj lingvoj havas 'i', anstataŭ 'e' (kaj la angla kompreneble havas ĝin de la franca: abomInate ktp). Kial do nia lingvo havas 'abomEn-' kaj ne 'abomIn-'? 'Abomen-' estas fundamenta kaj Zamenhof ofte uzis tiun radikon. Ĉu li intencis montri, ke 'abomen-' enhavas 'omen-'? Aŭ ĉu temas simple pri hazardo? Aŭ ĉu oni sisteme evitis ĉiujn sinsekvojn '-in-' kiuj ne estis la ina sufikso? Mi ne scias.

* La eraro enŝteliĝis en Ŝekspiron; vidu Love's Labour's Lost V, i, 27-28 kie la pedanto Holofernes kritikas Armadon pro ties elparolo abominable anstataŭ la supoze ĝusta abhominable.
reen al la indekspaĝo

23a Aŭgusto, 2008.

SPION-FIKCION mi iafoje legas; mi legis du romanojn de la fama John Le Carré, laŭ multaj kritikistoj reĝo de la spion-ĝenro, ankoraŭ produktiva malgraŭ sia aĝo kaj la fino de la Malvarma Milito. Mi legis The Night Manager (pri la drog- kaj armil-trafiko) kaj la nunan furoron, Absolute Friends. La lasta prezentas interalie realisman bildon de la radikala politika junularo de la 60aj jaroj.

Sed mi vere ne taksas tiujn romanojn bonaj. Necesas krei kredeblajn figurojn. En Absolute Friends la aŭtora intenco evidente estas, ke ni vidu Sasha kiel interesan homon. Mi konis en la reala vivo unu-du Sasha-ojn. Tia duonbakitulo — de la speco, kiun ne indas plu baki — apenaŭ interesus spertan kaj multetalentan homon kiel Ted Mundy dek minutojn, se diri nenion pri vivlonga amikeco.

Aliflanke, Mundy klarigas (ĉapitro 13) sian parkerigan kapablegon — nepraĵo por spiono — dirante, ke li havas nenion alian en sia kapo. (Precize per tiuj vortoj.)

Ĉu vere Eŭro-anarkiistoj povus esti en alianco kun batalemaj islamaj fundamentistoj? Siaj logikaj malamikegoj? Ĉiu tendaro ja silentas pri la alia. Nu, en romano ĉio havas signifon; en la reala vivo, estas koincidoj.

reen al la indekspaĝo

22a Aŭgusto, 2008.

MALFERMOKULE
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Malfermokule mi enpaŝis en l' arbaron;
leĝera sproso flugis tie, en kies nomo
mi volis trovi klaron;
sed iu nomis ĝin arbitre
kaj floroj disponas ne pri sono.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Silenta trajno raŭpis super monton rite,
fandante teron ambaŭflanke;
fumtubo voĉis kvazaŭ depupitre
kun laŭta veo kaj sen akompano,
kaj sen koloro, nigrablanke.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni vidas per la buŝo, kredu min, infano.
Se gakado jam ne eblos, ni per ĉi abolo
se liberiĝos de l' unua fitirano
ni certe tamen mortos pro strangolo.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

21a Aŭgusto, 2008.

La nova retversia Ondo fine aperis, kun premiita amuza noveleto "La sanktejo" de Paul Gubbins. Tio ridigas ĝismorte! Kaj estas en ĝi realisma epifonemo: tiu, kiu ne povas mem sukcesi, ofte tamen povas sukcesi instruante al aliuloj, kiel sukcesi...

* * *

PLI EKVILIBRA VIDO DE PUBLIKA NESCIO. Ĉiuj diras, ke usonanoj scias nenion pri aliaj landoj, eĉ kie ili estas, ktp. Jes, estas vero en tio. Kaj la plej centraj usonaj amasinformiloj preskaŭ tute ignoras fremdan novaĵon, kiu ne rekte koncernas Usonon. Pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj la nescio abismas eĉ inter kleruloj. Aparte hontindas nescio pri Kanado, parte samlingva lando.

Aliflanke, dum jaroj en la E-babilejoj, mi iafoje silente grimacis, kiam alilandano demandis, ĉu Kansaso estas en Teksaso, aŭ "kioma horo estas en Usono?" — lando kun ses horzonoj. (Pri la negeografiaj temoj mi diras nenion.) Sed sondo en Britio malkaŝas pli ekvilibran bildon. Jes, temas pri telegraph.co.uk, kiu estas ideologie konservativa dum la nuntempa periodo; tamen supozeble la sondo validas.

Kredeblus, ke britoj pli bone konus Usonon, ol civitanoj de Centra Europo: samlingveco, historiaj ligoj, ktp. Sed montriĝis, ke el sondo de 2000 britoj, 70 elcentoj kredis, ke Usono malpli bone ol la EU limigis siajn karbon-emisiojn post la jaro 2000. 50 elcentoj kredis, ke poligamio estas laŭleĝa en Usono. Plimulto kredis, ke depost la Dua Mondmilito Usono pli ofte apogis ne-islamajn reĝimojn ol islamajn reĝimojn. 80 elcentoj kredis, ke inter 1973 kaj 1990 Usono vendis al Saddam Hussein kvaronon el liaj armiloj. Ĉiuj tiuj kredoj falsas, laŭ la sondistoj.

Sed la enket-maniero iom lamas. Tiuj estas preskaŭ fakaj demandoj. Multaj usonanoj, eble eĉ plimulto, mem verŝajne respondus same al tiuj samaj demandoj. La plena vero estas (laŭ mi), ke la publiko simple ne multon scias pri la granda mondo. Mi ne malestimas la publikon pro tio. Eblus tordi faman diraĵon kaj diri: res publica longa, vita brevis est.

reen al la indekspaĝo

20a Aŭgusto, 2008.

LA JUNECO-FONTO TROVITA. Ĉe http://www.cuil.com/search?q=Ken+Miner estas foto de mi (meze, supre), kiu subtrahas jardekojn de mia aĝo, pro kio mi kore dankas. La sola problemo estas, ke tiu ne estas mi... O tempora! O mores! O interreto! La foton mi rekonas; ĝi estas tiu de Tim Westover, juna usona E-isto kies novelo "Ruĝvela Ŝipo" aperis en la unua Beletra Almanako. (Vidu blogeron de la 28a aprilo, 2008.) Dankon al Hazký Horník pro la atentigo...

* * *

KIO ESTAS ETNOLINGVO? En la aktuala Monato estas artikolo, "La kornvala ne mortinta!", kiu reliefigas jam denove la tre vastan miskomprenon pri tio, kio estas natura lingvo. Jes, eblas aŭdi la kornvalan nuntempe parolatan kaj eĉ flue — kun forta angla akĉento kaj el libroj lernite. Iama mia profesoro Roger Lass tiel regis la anglosaksan de antaŭ 900 jaroj. Sed la ideo, ke etnolingvo estas nur kodo, eksiĝis antaŭ longe. Revivigado nun devas eltombigi ne unu ideon, sed du.

* * *

E-VORTO DE LA JARO: "malkvazaŭe" — uzita de Kalle Kniivilä en sia bloga komento de 2008-08-17 je 11:52 :) Kompreneble la temo tre seriozas, sed mi ne povis ne rimarki la vorton.

* * *

reen al la indekspaĝo

19a Aŭgusto, 2008.

"La nacio kreas la muzikon; la komponisto ĝin nur aranĝas."
Miĥail Glinka

reen al la indekspaĝo

18a Aŭgusto, 2008.

Skribis Jorge Camacho pri 'mimeo' / 'memeo' (mi ja malatentis iujn punktojn en lia komunikaĵo):

Mi emfazus du erojn de mia argumentado, kiuj forfalis en via plej ĵusa blogero:

"... nu, kial esperantigi laŭ la sono anstataŭ ol laŭ la skribo, kiel faras aliaj lingvoj?"

Eble malpli atentinde:

"Krome, 'meme-' pli similas al 'mneme' kaj al 'geno' (pro la vokalo e), kaj ne pensigas pri 'mimeografo'."

* * *

Skribis ankaŭ samteme Teodor Konopka el Vroclavo:

Saluton! Jen io el la Vortaro de Pola Lingvo (Varsovio, 1982). Traduko:

mimetisma (mimetyczny):

1. biol. "ligita kun mimetismo, elmontranta mimetismon". Mimetismaj talentoj de la bestoj. Mimetisma koloriĝo de kelkaj fiŝoj.

2. art. "ŝajniganta, ŝajniga"; mimetismaj tendencoj en literaturo. Mimetisma starigo de la rolo de aktoro. (gr)

mimetismo (mimetyzm):

..."formo de sekuriga adaptiĝo de multaj bestoj, similiĝo de la formo, koloro, desegno sur la surcaco de la korpo al la ĉirkauanta medio". Mimetismo de papilioj similiĝantaj al la folioj.

Mi supozas, ke tiu meem estas prononcata [mim] - alie certe ne povas en la lingvoj kiujn mi konas aŭ almenaŭ komprenetas.

Teodor

Bedaŭrinde pro mistajpo de Jorge kaj provizore blinda mi, estis eraro en la vico de alilingvaj formoj — specife tiuj de la germana, ĉeĥa, pola, norvega, sveda — kiun mi nun korektis post atentigo de Jorge. En tiuj lingvoj la vorto estas mem. La vorto estas meem nur estone kaj afrikanse.

reen al la indekspaĝo

17a Aŭgusto, 2008.

VORTOSORTOJ, 36. MIMEO / MEMEO — ETIMOLOGIO versus ALIAJ LINGVOJ. Kiel jam kelkfoje menciite en la blogo, Richard Dawkins, la tre influa brita etologo kaj publika intelektulo, en sia 1976-a verko The Selfish Gene, kreis terminon nun sufiĉe populariĝintan, en la angla: meme — "la kultura ekvivalento de la biologia geno".

Mi ĝis nun ĉiam E-igis la terminon 'mImeo', sur la bazo de (i) ĝia etimologio (helena mimema 'imitataĵo' de mimeisθai, 'imiti'), kaj (ii) la jama ekzisto en E-o de 'mim-', 'mimeografo' kaj 'mimetismo', ĉiuj devenaj de la helena fonto.

Jorge Camacho en persona komunikaĵo rekomendas aliflanke 'mEmeo', sur la bazo de (i) Vikipedio kaj (ii) la alilingvaj formoj mem (germane, ĉeĥe, pole, norvege, svede), meem (estone, afrikanse), meemi (finne), mème (france), meme (itale, hispane, portugale, nederlande). (Mi ne kontrolis ĉiujn tiujn lingvojn.) Ankaŭ aliaj E-istoj laŭ Jorge jam komencis uzi 'mEmeo'.

Unue mi insistis je 'mImeo', sed Jorge povas konvinki min per la alilingvaj formoj. Tamen la principo estas interesa: la alilingvaj formoj evidente deiras de la angla, kaj ne nur de la angla, sed de kaprico de unu anglo :) Jorge atentigis min pri vikipediaĵo priskribanta la pensmanieron de Dawkins, kiu gvidis sin laŭ la sono kaj ŝajne fajfis pri la etimologio (ĉiaokaze Dawkins ne povis ekuzi mime ĉar tiu vorto jam ekzistas kun la signifo 'mimo', kaj elparoliĝas [majm]).

Neniu Fundamenta regulo el la 16 mencias etimologiojn, sed regulo 15 ja mencias aliajn lingvojn; sur tiu bazo mi emas akcepti 'mEmeo' kaj tiel agordi mian blogon. Sed unue mi bonvenigos eventualajn aliajn opiniojn. Se estos neniuj, mi faros la ŝanĝon.

reen al la indekspaĝo

16a Aŭgusto, 2008.

Mi ricevis la Bach-Partiten registritajn de Angela Hewitt, kiujn mi mendis de Arkiv-Music (vidu la 2an de aŭgusto sube). Kaj kun 5 paĝoj da elstaraj, detalaj kaj personaj notoj de ŝi mem pri la muziko! Kion pli oni povus deziri? Ŝi estas mia nova sweetheart (ne diru al mia edzino...)

Mi ĝis nun ne esploris ĉiujn, sed povas rimarki tuj ke la 4a Partite en D (BWV 828) montriĝas surprize "romantika". Aŭdante ties longan Allemande oni povus imagi, ke oni aŭdas Chopin — nu, eble ioma troigo. Sed vere en la 4a oni povas kompreni kiel la semoj de ĉiu muzika epoko vere ekzistas atende en la antaŭa. Jen denove: nenio vere havas komencon. (Ĝuste tion George Santayana provis klarigi en la malfacila unua ĉapitro de The Life of Reason.)

reen al la indekspaĝo

15a Aŭgusto, 2008.

TONYO KAJ "NACIO". Antaŭ du jaroj Toño del Barrio verkis eseon, "Nek nacioj nek nacioj de nacioj", kiu argumentas, ke nacioj ne ekzistas. Longe mi prokrastis ĝin komenti; mi komentas nun ĉar ŝajne estas multaj tiaj argumentoj, kiuj neas la ekziston de io, kion ni daŭre traktas ĉiutage kvazaŭ ĝi ekzistus, kaj sen kio apenaŭ eblus entute diskuti la mondon. Mi tuj menciu, ke mi estas 100%-e kun Tonyo pri malŝato al tribismo; tion regulaj legantoj de mia blogo jam bone scias. Tion dirinte — mi opinias ke en la eseo de Tonyo la precipa problemo estas, ke la aŭtoro meze en la pritrakto abrupte ĉesas demandi, kio estas nacio, kaj komencas demandi, kio estas unuopulo. Sed pli detale:

(i) Esplorante difinojn de "nacio" la aŭtoro kolektas el vortaroj supozatajn trajtojn de nacio. Nacianoj havas ekzemple (por la argumento ne tiom gravas la preciza elekto) komunajn lingvon, teritorion, kutimojn, tradiciojn, ekonomiajn interesojn, regadon. Tiam, atentigante ke unuopulo povas identigi sin kun pli ol unu sub-aro el tiuj "naciaj" trajtoj, li konkludas, ke nacioj ne ekzistas.

Kiam oni argumentas, necesas sin gardi kontraŭ starigo de principo ekster sia argumento ne vivipova. Konsideru genajn trajtojn. Ĉiu homa gena trajto troviĝas ĉie en la mondo, kie estas homoj. Sed en certa loko estas koncentriĝo de specifa aro de genaj trajtoj: tio nomiĝas gena komunaĵo. En gena komunaĵo, etnombre troviĝas ĉiuj homaj trajtoj, kaj tiam kaj tiam ano de tia koncentriĝo aperas kun trajtoj de aliaj genaj komunaĵoj. Neniu konkludus el tio, ke gena komunaĵo ne ekzistas — simile, oni devus ne konkludi ke nacioj ne ekzistas, nur pro tio, ke nacianoj posedas trajtojn de aliaj nacioj.

Nacio tre similas fakte al gena komunaĵo; sekvante la ideojn de Richard Dawkins ni povus nomi ĝin "memea komunaĵo" — koncentriĝo de diversaj kulturaj kaj sociaj trajtoj, kiuj tamen ekzistas ankaŭ aliloke. (Por Dawkins memeo estas kultura ekvivalento de la biologia geno.*)

Simile, oni ne argumentus ke lingvoj aŭ politikaj partioj ne ekzistas sur la bazo, ke homo povas regi pli ol unu lingvon, aŭ senti lojalecon al pli ol unu politika partio; kaj aldone, lingvoj kaj politikaj partioj konsistas el trajtoj, kiuj troveblas ankaŭ en aliaj lingvoj kaj politikaj partioj, kaj fakte ankaŭ tute ekster lingvoj kaj politikaj partioj.

(ii) Estas multaj nebulaj difinoj. Kio precize estas "familio", "milito", "demokratio", "ludo", "amo"? Eble la leganto jam trafis tiujn interesajn diskutojn pri la demando, "Kio estas Hamleto?" (Ĝi ne povas esti la origina manuskripto, ĝi ne povas esti unu prezento de la teatraĵo, ĝi ne povas esti ĉiuj prezentoj kune, ĝi ne povas esti la parkerigita teksto, ĝi ne povas esti iu specifa "koncepto" — kio do ĝi estas?) Sed neniu ĝis nun konkludis, laŭ mia scio, ke Hamleto ne ekzistas.

Resume, se oni volas esprimi sian senton, tute bone; se oni volas nomi sin sennaciulo aŭ monda civitano, tute bone. Sed por fari tiujn aferojn ne necesas aserti, dum oni preparas vojaĝon al Francio, ke oni pretigas fantastan ekskurson al neprobabla parto de Mirlando de kiu oni eble neniam revenos.

* Kiel mi skribis antaŭ longe (12 novembro 2003), la "memeo" de Dawkins estas nur la "ideo" de Arthur Lovejoy (1936!), vernisita de scienceca glamuro.
reen al la indekspaĝo

14a Aŭgusto, 2008.

EKSTREMA RETORIKO multe malpli danĝeras ol ekstrema ideologio kaj ekstrema konduto, sed ĝi ege bremsas ĉian socian progreson.

Kio estas ekstrema retoriko? Ĝin karakterizas tri trajtoj: (i) po unusola ideo por ĉiu problemsolvo (iafoje eĉ nur unu ideo pri ĉiuj problemsolvoj); (ii) absoluta certeco pri tiuj ideoj; (iii) diversaspeca tordado de la vero, de rektaj mensogoj ĝis subtila subpremo de kuntekstoj kaj foninformo. Ekstrema retoriko celas samtempe demonigi kaj humiligi oponantojn,* dum radikale striktigante komprenon pri la koncernaj demandoj. La temoj plejofte ja gravas, sed ili ricevas neniom da lumo per ekstrema retoriko.

La precipa celo de ekstrem-retorika frakcio estas energiigi sian bazon: homoj, kiuj jam akceptis certajn ideojn, sentas sin des pli fortaj kaj pli sekuraj, ju pli ili aŭdas tiujn samajn ideojn ĉiam denove. Sed energiigante sian bazon tia frakcio radikale malaltigas la nivelon de ĝenerala diskutado.

Kial ekstrema retoriko tiom abundas? Tio estas facile respondebla demando: unue, facileco. Multe pli facilas trakti disputojn sen la neceso de evidento, strukturitaj argumentoj, kaj agnosko de komplekseco kaj necerteco. Kaj due, ni havas rajton al ekstrema retoriko. (Tio lasta dependas de la lando kaj la leĝaro.) La fakto, ke oni havas rajton al ekstrema retoriko, kvankam ĝi estas malbona kaj detrua, estas la vera kaŭzo de ties problemeco.

En Mezepoko, tre bonaj homoj, eĉ sanktuloj, kiel ekz. Tomaso de Akvino, aprobis ŝtiparumi herezulojn; kial? Ĉar tiuepoke oni ne povis kredi, ke homo povas malkonsenti kun oni sen esti lakeo de la Diablo. Simile nuntempe, ni ne povas kredi, ke racia homo povas malkonsenti kun ni. Nur mankas nun la Diablo.

Kaj nun mi devas adiaŭi la majoritatan opinion. La majoritata opinio inter politikaj teoriistoj ŝajne estas, ke sub certaj kondiĉoj, ekstrema retoriko pravigeblas. Ili donas la ekzemplon de la emancipo de sklavoj en 19-jarcenta Usono: apogantoj de abolicio uzadis multe da ekstrema retoriko, samkiel la opona frakcio. Sed ĉar la abolicia frakcio pravis (diras la majoritata opinio), la ekstrema retoriko estas pravigita. Kaj kompreneble estis multe da ekstrema retoriko dum la dua mondmilito flanke de la alianco kontraŭ nazia Germanio kaj imperiisma Japanio; kaj dum la Malvarma Milito, kontraŭ Sovetunio. Ĉar nun ĉiuj cedas, ke tiuj fortoj estis malbonaj, tiu ekstrema retoriko estas laŭdire pravigita.

Ne. La nocio, ke ekstrema retoriko estas pravigita, se la historio montras pravaj la koncernajn opiniojn, simple absurdigas la tutan racian kritikon de la ekstrema retoriko. Laŭ mi ekstrema retoriko estas neniam pravigebla. Se la insisto je racia kaj respektema dialogado malrapidigas certajn utilajn sociajn reformojn, kaj prokrastas la venkon de certaj bataloj, tio estas laŭ mi simple la prezo, kiun necesas pagi.

* ... ofte tre nekonsekvence; oni diras ekz. ke onia oponanto estas stulta kiel azeno, sed samtempe ruzema komplotisto; ktp.
reen al la indekspaĝo

13a Aŭgusto, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri la hieraŭa blogtemo:

Kara Ken!

Eble vi konas la tiurilatan (?) libron

Der Mensch - Irrläufer der Evolution. Eine Anatomie der menschlichen Vernunft und Unvernunft (Janus - A Summing Up) 1978, de Arthur Koestler ( http://de.wikipedia.org/wiki/Arthur_Koestler) kiun mi legis antau eble 30 jaroj.

Mi ne scias ĉu ekzistas angla versio.

Salutas Walter

Sendube parte samtema, sed kompreneble limigita je la scioj de tiu tempo. Jes, Der Mensch [la homo — erarvagulo de la evolucio: anatomio de la homa racio kaj neracio] estis traduko de Janus: A Summing Up, eldonita angle en 1978 kaj germanigita en la sama jaro (kun multaj reeldonoj poste en ambaŭ lingvoj). La tradukon faris Jürgen Abel, eble kun partopreno de la aŭtoro, ĉar ties denaska lingvo estis la germana. Mi ne legis ĝin, sed mi legis aliajn librojn de Koestler; unu estis The Watershed [la akvodislimo]: a Biography of Johannes Kepler, 1960.

Koestler (1905-1983) estis debatiga sur la nivelo de liaj personaj konvinkoj, sed liaj libroj servis inter la plej gravaj en la angla lingvo por la scienca kaj filozofia edifado de la publiko.

reen al la indekspaĝo

12a Aŭgusto, 2008.

GARY MARCUS estas neŭrosciencisto ĉe New York University, la iama universitato de mia edzino. Li ĵus verkis gravan laŭ mi libron* pri la "malinteligenta dizajno" de la homa cerbo — t.e., pri la severaj limoj de nia racia kapablo. Mi aŭskultis televidan prelegon de li. Tre konvinke li montris per multaj ekzemploj, ke la homa cerbo estas vera tohuvabohuo da mekanismoj, grandparte senorda, precipe pro sia relative lastatempa origino kaj (kiel sendube dirus Jens Larsen) "subevoluinta" stato. Ĉio valida, interesega, bazita sur firma evidento, kaj fakte tre utila informo.

Sed je mia surprizo dum la demandoperiodo neniu metis la tre naturan (miasupoze) demandon: se la cerbo estas tia limigita kaj kaosa fatraso, kiel vi povis diri kaj klarigi ĉion, kion vi ĵus diris kaj klarigis?

Marcus ja havus respondon: aldone al kognado estas metakognado — parto de la cerbo/menso strange povas kritiki mem la cerbon/menson. Sed neniu eĉ metis la demandon.

* Kluge: The Haphazard Construction of the Human Mind [fatraso: la loteca konstruiĝo de la homa menso]. Houghton Mifflin Co., Aprilo, 2008. ISBN-10: 0618879641; ISBN-13: 978-0618879649.
reen al la indekspaĝo

11a Aŭgusto, 2008.

KOMENTO PRI BLOGERO de Ralph Dumain Kiu regas la konceptojn? (2008-08-06). Se oni ekzamenas la pensadon de Wilkins (ankaŭ de aliaj 17- kaj 18-jarcentuloj, sed aparte de Wilkins) oni vidas, ke lia konstruota "lingvo" estis precipe grandioza sistemo de klasado de konceptoj, tiel ke la rilato inter signo kaj signifo ne plu estu arbitra,* kiel en la naturaj lingvoj. Tia projekto kompreneble necesigus klasifikon de ĉio en la mondo kaj menso de la homo.

En la fruaj tagoj de la interreto, ofte oni vidis ĝuste tiajn provojn klasi konceptojn en skema ordo, kun temoj, subtemoj, sub-subtemoj ktp, por faciligi serĉadon al informo pri specifaĵoj. Kaj mi, sendube ne sole, fine esperis, ke tia Lineeca skemego nature evoluos rete, tiel ke fine la granda revo de homoj kiel Leibniz kaj Wilkins realiĝos, per la "nevidebla mano" de tutmonda bezono.

Sed tio evidente ne okazis; anstataŭe establiĝis Google kaj aliaj serĉiloj, kiuj baziĝas interface ne sur laŭ-tema skemego, sed sur vortoj kaj esprimoj. Laŭ mia impreso tio spegulas la nune pli komprenatan "strukturon" de la homa cerbo: ne skemon sed iom kaosan datenamason kun tre potenca serĉilo.

* ... sur la morfologia nivelo. Sur la nivelo de la morfemo kompreneble la signoj ankoraŭ restus arbitraj.

* * *

BLOGISTOJ! Se vi neniam ricevas komentojn ĉe via blogo, kaj ilin volas, kontrolu vian agordon de opcioj. Ĉe iuj blogoj ne eblas komenti "anonime"; ĉe aliaj, komentonto devas registri sin (kion mi ĉiam rifuzas fari). Ofte ŝajne la blogisto tute ne scias, ke tiaj restriktoj estas ŝaltitaj.

* * *

reen al la indekspaĝo

8a Aŭgusto, 2008.

BLOGPAŬZO de kelkaj tagoj

* * *

TRE BONAN E-BLOGON de meksikano mi ne povas ne mencii — de tiam ĝis nun — senmakula lingvaĵo kaj interesaj temoj. Iel mi kredas, eble erare, ke la blogisto estas Jorge Luis Gutiérrez, sed mi ne memoras kiel mi scias tion, nek ĉu tio ĝustas. Aparte mi ŝatas la averton "La opinioj ĉi tie esprimitaj neniel reprezentas la oficialan sintenon de l'aŭtoro" :)

* * *

CERBLAVADO estas ofta termino en la hodiaŭa politika sfero, sed ĉe multaj ĝia baza senco cedis al multe pli ĝenerala uzado. Origine ne ia ajn persvad-maniero aŭ propagando estis cerblavado; temis pri io specifa. Kvankam la termino, brainwashing, originis en la 50aj jaroj en la usonangla, pro spertoj de usonaj soldatoj dum la Korea Milito, la fenomenon mem oni rimarkis tre frue, ekzemple en la Dickens-romano Oliver Twist de 1838 (lia dua kaj plej konata romano).

En Oliver Twist, juna sengepatra knabo Oliver eskapas kruelan labordomon kaj falas inter profesiajn krimulojn. La krimbando perfortas la knabon helpi pri diversaj krimoj, kaj la konscia celo de la bandestro, Fagin, estas fari el Oliver kompletan krimulon. Rimarku, kiel Fagin priskribas sian strategion:

"Se nur li sentos unu fojon, ke li estas unu el ni... li estos nia..." (ĉapitro 19)

Ĝuste tio estas esence cerblavado: unue la viktimo estas nur kontraŭvola ostaĝo aŭ forkaptito. Sed se la kapteco longe daŭras, la viktimo pli kaj pli identigas sin kun siaj malliberigintoj. Ŝli pli kaj pli estas "unu el ili". La menso ja tute ŝanĝiĝas. Ofte tio ne estas konscia strategio de la kaptintoj, sed nur persona sperto de la kaptito.* Tre bona ekzemplo dum la moderna periodo estis la forkapto de Patty Hearst en Usono. En la 70aj jaroj la heredulino forkaptiĝis de la t. n. Symbionese Liberation Army (eble mi iublogere jam menciis, ke mi persone konis du el tiu bando, Bill kaj Emily Harris). Post sufiĉa tempo, fraŭlino Hearst eksimpatiis kun la bando kaj eĉ portante armilon helpis ilin prirabi bankon.

Ne ĉiuj homoj en tiaj cirkonstancoj fariĝas "cerblavitaj". Forta personeco, religia aŭ simile fortika kredo, ktp ebligas reziston. Sed kiam al la viktimo antaŭe mankis firmaj sociaj ligoj, kaj ŝli je la unua fojo sentas sin vera ano de socia grupo, cerblavado facilas. Jen ankoraŭ alia evidento, ke ĝenerale la homo ne agas laŭ sia racio — aŭ devas terure lukti por tion fari.

Kio savis Oliver Twist, malgraŭ ties manko de antaŭaj sociaj ligoj? Vi devos legi la romanon...

* Je mia surprizo, la nuntempaj interretaj informfontoj (ekz. la vikipedioj) ne ĉi tiel klarigas cerblavadon; ili traktas ĝin fine kiel profundan misteron.
reen al la indekspaĝo

7a Aŭgusto, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 18.

Hundo estis trenita antaŭ juĝiston en Granda Cepo, Norda Dakoto, hieraŭ. Ĝi estis akuzita pri mordo de pluraj homoj. Ĝia advokato, la fama kaj teatreca Ted "Bobcat" Stevens, argumentis ke la hundo rajtas al ĵurio de aliaj hundoj, de ambaŭ seksoj, alie ne respektiĝos ties rajto al ĵurio de siaj egaluloj. Sed la kortumo fine nuligis la epokfaran proceson, surbaze ke ĉiuj plenkreskaj hundoj en la vilaĝo jam havas fiksitajn opiniojn pri la kazo, sekve neniu el ili rajtas deĵori ĵurie.

* * *

En Strangulaj Stratanguloj, Kalifornio, la polico respondis vokon al najbareja publika naĝejo, kie laŭdire naĝadas viro nude. Alveninte al la naĝejo la ĝendarmoj trovis, ke la viro ja nudas. Ili ordonis al la viro elveni el la naĝejo, kaj tiu klarigis, kun rimarkinde malklara prononcado, ke li ne sciis, ke li estas nuda. Laŭ sia propra diro la viro eĉ ne sciis, ke li estas en la akvo. La polico arestis la viron pro publikaj ebrieco kaj maldeco.

reen al la indekspaĝo

6a Aŭgusto, 2008.

KALLE KNIIVILÄ KAJ LA ĴURNALISMO. Estas interese kaj bonvene, ke ĵurnalisto tiam kaj tiam dividas kun ni sian propran komprenon pri sia profesio. Kaj mi esperas ke por ĵurnalistoj ankaŭ interesas kaj bonvenas, ke tiam kaj tiam pensema publikano kritike respondas. En Esperantio kompreneble estas inversaj ekonomioj de skalo. Mi persone povus pardoni multon al manpleno da seriozaj ĵurnalistoj, kiuj verkas Esperante, pro evidentaj kialoj. Sed en la sekva kritiko mi parolas ĝenerale.

Kalle Kniivilä skribas en sia blogo, diVERse, interalie ke "la tasko de la ĵurnalisto estas kontesti potencon, ajnan potencon." Mi tute komprenas tiun ideon (kvankam multaj el la publiko ne komprenus ĝin, ĉar ili havas la naivan nocion, ke la tasko de la ĵurnalisto estas informi kaj eble iagrade analizi kaj klarigi), kaj mi pro konveno ne komentos ĝin. Sed la ĵurnalismo mem estas potenco, tiel konsiderinda, ke britaj eminentuloj de la 19a jarcento nomis ĝin "la kvara potenco" (the Fourth Estate) en la socio, post la klerikaro, la nobelaro, kaj la plebanoj. Sekvas do, ke inter la taskoj de la ĵurnalisto estas kontesti mem la potencon de sia propra profesio.

Kvankam ĵurnalistoj tre volonte, kaj ne malofte ankaŭ okaze de la multaj ceremonioj, en kiuj ili aljuĝas unu al la alia diversajn premiojn pro profesia elstareco, esprimas kun granda saĝeco la neceson "polici sin mem" ktp., kaj kvankam ĵurnalisto ĉiam povas esti, kaj iafoje estas, paftabulo de alia(j) ĵurnalisto(j) — konsistigante tiel memkontrolan mekanismon — mi tre dubas, ke tio vere estas kontesto de sia potenco. Kontesti ion estas ĝin malakcepti, tutsimple. Kiom mi povas vidi, ĵurnalistoj tute akceptas sian potencon, ĉu bone ĉu malbone.

Sendube la defendo estos, ke ĵurnalistoj vere ne havas tiom da potenco. Iu famulo, mi ne memoras kiu, iam diris ke ĉiu homo, kiu konsideras sin liberpensulo, fakte sekvas en la paŝoj de iu filozofo, kies nomon ŝli eĉ ne scias. Nu, filozofojn oni ne plu legas. Nuntempe la soi-dissant liberpensuloj sekvas plejofte en la paŝoj de iu ĵurnalisto.

S-ro Kniivilä admiras Robert Fisk (kaj mi ne neas, ke li estas granda ĵurnalisto) interalie pro tio, ke li vidas "la grandan bildon". Tiupunkte mi devas esti tre pedanta: tute mankas evidento, ekster la imagipovo de la unuopulo, ke aŭ la biologia evoluo aŭ la homa historio havas celon, krom plu ekzisti. Se oni "vidas la grandan bildon" tio simple signifas, ke oni havas iuspecan ideologion.* Kaj eĉ kun tia interpreto, certe ne ekzistas unu granda bildo, kiun iuj homoj vidas, kaj aliaj homoj ne vidas. Sed rimarku, ke tiu ideo mem estas formo de potenco en la okuloj de la "klarvidanto". Tio en si mem ne estas obĵetinda; eblas argumenti (malprave laŭ mi, sed kun vasta akcepto) ke ĉiu homo kaj ĉiu informfonto havas ideologion. La problemo estas, ke eblas des pli manipuladi ĵurnaliston, ju pli oni scias ties ideologion.

La manipulado de ĵurnalistoj rezultas de tio, ke ĵurnalistoj bezonas informfontojn (kiujn ili rajtas ne malkaŝi). Se oni antaŭvidas, ke ĵurnalisto reagos pavlove al certa informo, nepre estos planataj "likoj", diskretaj intervjuoj, sugestoj pri pluaj kontaktoj, aranĝitaj turneoj, skriba materialo, kaj simile. Diskoniĝas tiaj manovroj, se entute iam, nur jardekojn poste, kiam verkiĝas la historioj.

Pri eraroj de ĵurnalistoj necesas eble mencii, ke en liberala demokratio ili respondecas al neniu aŭtoritato krom si mem kaj siaj principe nekonataj informfontoj. Kiam ili eraras, nur ili mem, aŭ la historio, povas ripari la damaĝon. (Kaj en la unua kazo laŭ mia sperto Vi povas veti, ke dum la eraro estas sur paĝo 1, la eventualan korekton Vi trovos sur paĝo 43.)

Resume do: (i) la ĵurnalismo mem estas potenco; (ii) ĵurnalisto des pli manipuleblas ju pli ŝli havas konatan ideologion.

Kompreneble ĉio, kion mi diras ĉi tie, kune traktas ĵurnalismon kaj raportadon; se al iu leganto tiu distingo gravas, bv. pardoni min. Liberalaj demokratioj ege bezonas sindediĉajn informovorajn ĵurnalistojn kaj raportistojn, de kiuj ne eblas longe kaŝi sekreton; sed laŭ mi gravas konstati, ke ili aldonas sin mem al la cetera teksaĵo de potencoj kaj ideologioj.

* Nur kun malfacilo mi rezistas diri ion pri la "logikaj ligoj, kiuj estas tute memklaraj — post kiam li montris ilin."
reen al la indekspaĝo

5a Aŭgusto, 2008.

ALEKSANDR SOLĴENICIN, 1918-2008, requiescat in pace. Rusa romanisto, dramisto kaj historiisto; atentigis la mondon pri la sovetia gulagsistemo; ekziliĝis de Sovetunio en 1974. Fine venis al Usono; reiris Rusion 1994 (?). Multaj honoroj; nobelpremio; forgeso. Funebras lin multaj nacianoj, inkluzive rusojn. Usonanoj laŭdis lin ĝis li komencis diri aferojn, kiujn ili ne volis aŭdi pri si mem; tio estas la kutimo ĉu ne.

Solĵenicin eble tro estimis Carisman Rusion, sed neniu homo devas estas perfekta — krom eble onia kritikanto. Li mortis hieraŭ en Moskvo 89-jara. Eble plej konata citaĵo: "La homa animo sopiras pli altajn, pli varmajn, pli purajn aferojn, ol tiuj proponataj de la nuntempa vivmaniero." (Mi ne sukcesis trovi la fonton.)

reen al la indekspaĝo

4a Aŭgusto, 2008.

LA SIMPLIGITA ĈINA SKRIBO. Hieraŭ mi scivoliĝis pri tio, ĉu rete la simpligita ĉina skribo pli uziĝas, ol la tradicia. Mi do priguglis faman diraĵon, "montri al cervo kaj nomi ĝin ĉevalo", kiu laŭ la tradicia skribo estas jene: 指鹿為馬 kaj laŭ la simpligita 指鹿为马. La tradicia duoble pli oftis. Kompreneble, tio estas nur indico.

Kurioza scimanko inter la neĉina publiko estas, ke kvankam kompetenta homo sen problemo (escepte de enuiĝo) povas traduki inter la tradicia kaj la simpligita skriboj, komputilo ne povas tute fari tiun taskon, ĉar ne estas pokaraktra interrespondo inter la du sistemoj. Sekve la simpligo vere pliigis la lingvan kompleksecon de la nuntempa mondo. Eĉ pli kompleksige, la japanoj ekde proksimume la sama periodo simpligis ankaŭ siajn karaktrojn, sed ne same kiel la ĉinoj.

La vere detrua efiko de la simpligitaj skriboj eble estas (mi nur supozas, sed ne scias), ke ĝi simple baras nuntempan homon de la malnovaj literaturoj — tiuj de antaŭ, ni diru, 1949. Sed eble ĉiuj gravaj klasikaĵoj jam reeldoniĝis en la simpligitaj karaktroj.

reen al la indekspaĝo

3a Aŭgusto, 2008.

LA ESPERANTA EPOPEO. Poemo de Utnoa estas epopeo de felando; kaj kiel epopeo de felando ĝi ŝajne sukcesas. Por la reala mondo ankoraŭ rekomendindas ekzemple Homero, kiu pritraktis la du centrajn metaforojn de la homa vivo: militon kaj vojaĝon.

Mi zorge legis la Montagut-verkon ĝis la mezo de Kanto IV, kiam mi atingis la scenon (IV, 537-560), en kiu la pacifismaj Dilmunidoj staras manenmane ringe ĉirkaŭ sia ŝipo, kiel manifestacianta cirklo da sanktafektaj bigotoj, farante nenion dum la buĉistoj el Ur dishakas iliajn virinojn kaj infanojn. Kaj tiuj estas la herooj de la rakonto!! Min tiel naŭzis tiugrada subhoma morala paralizo, ke mi ĉesis legi. "Vidu, en kiajn mirige banalajn fuĝejojn plonĝigas sian kapon la senpluma struto!"*

* Charles Dickens, Our Mutual Friend, libro II, ĉapitro 7, apudfine

reen al la indekspaĝo

2a Aŭgusto, 2008.

GLENN GOULD, kanadan pianiston (1932-1982), mi menciis jam dufoje en mia blogo.* Nun alia kanadano, virino ĉi-foje, sekvas kariere la paŝojn de Gould, farante specialaĵon el la klavarmuziko de J. S. Bach. ANGELA HEWITT (n. 1958) tamen tre malsamas ol Gould. Gould ludis kvazaŭ li estus mem barokepokulo, ne multe utiligante la eblecojn de la moderna piano; tiu aliro forturnigis multajn, dum plaĉis aliajn. Angela Hewitt aliflanke ŝajne imagas al si, kiel Bach mem ludus, se li havus modernan instrumenton. Mi ŝatas ilin ambaŭ, kaj ĵus aĉetis ĉiujn ses Partiten registritajn de Hewitt; jam mi havis ŝian tutan Wohltemperiertes Klavier.

* en aŭgusto kaj oktobro 2005
reen al la indekspaĝo

1a Aŭgusto, 2008.

Skribis Ralph Dumain pri mia blogero de la 4a julio, kiu interalie plendis pri forbarado de "anonimuloj" ĉe lia bloga komentilo:

Mi ne kontrolis alies blogojn dum kelkaj monatoj. Mi ĵus eltrovis la vian aferon.

Kiam mi starigis mian blogon, mi estis novulo ĉe Blogger. Do mi ne certe rememoras la starigitajn barojn. Mia intenco estis bari spamadon kaj regi la filtradon de proponataj komentoj. Mi eĉ ne rememoras baradon de anonimuloj. Mi devos pripensi la aferon.

Supozeble via komento referencas mian blogeron de la 1-a de julio, kio estas republikigo de pli frua verko:

http://ĝirafo.blogspot.com/2008/07/ateismo-humanismo-skeptikismo-ideologio.html

Mi nun rimarkas la fonton de konfuzo. Dawkins ja estas brito, kiel evidentas unue el lia parolakĉento, kaj mi vidis lin ĉi tie en Vaŝingtono. Sed kvankam brito, li ja funkcias ankaŭ kiel publika intelektulo en Usono, kaj nombriĝas kun la ceteraj tri en la amaskomunikiloj. Se ne, Usonanoj, kiuj ne scias kie io ajn, eĉ Usono, estas en la mondo, ne konus la ekziston de Dawkins.

Mia blogero devenas de konsidero de la ideologio de ateisma movado precipe en Usono, kaj poste en la ceteraj anglaparolantaj landoj, kaj poste pri la malpli konata de mi cetero de la mondo.

Mi rimarkas ke vi uzas la vorton "Klerismo", evidente kiel traduko de "Enlightenment". Fakte, nun mi serĉas la ĝustan vorton por traduko en preparo. Mi povas utiligi la radikon "klerig" en mia traduko, sed kiel koncepto rilate al epoko mi ne ŝatas ĉi tiun vorton, kiu ne akurate nomas nek la epokon nek la aferon. Ĉu estas konsento aŭ terminologia diskuto en la magra filozofia literature en Esperanto?

Mi ne konas terminologian diskuton pri la vorto 'Klerismo'; ĝi ja ŝajne unikas inter modernaj lingvoj, sed enestas NPIV, Benson, Fernando de Diego kaj sendube aliajn vortarojn, kaj aperas kelkmilfoje ankaŭ rete. Mi ne konas alternativan E-vorton.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.