Sendu al mi komentojn

31a aŭgusto, 2009.

SENTIMENTALO
La lacaj steloj! kiuj
devas ne nur bruli kaj
graviton disvastigi, kaj
koteriojn da orbitoj regi;
ili devas ankaŭ danci
sur ondet' de ĉiu maro,
brili sur brunoraj strandoj
de koterioj da insuloj
kaj el ĉies amatinokuloj.
— KM
reen al la indekspaĝo

30a aŭgusto, 2009.

FALSAJ ATENDOJ bazitaj sur tro ebenaj konceptoj de progreso kaj malprogreso ofte kondukas al desapontiĝo. La historio de militado estas bona ekzemplo de zigzaga evolucia vojo. Kio fakte okazis? Unue oni batalis per falangoj. Poste la romianoj inventis plibonigon: maniplojn, falangetojn en formo de ŝaktabulo, tiel ke ĉiu batalgrupeto havu malantaŭ si spacon por retreti, kaj antaŭ si spacon por avanci (krom la unua eskalono). Alivorte, oni povis manovri. Poste venis batalado per ĉaroj kaj poste ĉevaloj mem. Sed kiel batalis la svisoj, sur la sojlo de la moderna militado? Per falangoj. Kaj dum iuj periodoj kaj en specifaj lokoj, eĉ nun, oni batalas per rimedoj eĉ pli primitivaj ol la falango: oni simple mortigas ĉiudirekten, eĉ ne agnoskante apartan klason de soldatoj. Resaluton, ŝtonepoko!

Kion ni lernu el la tuberoplena surfaco de la historio? Ĝuste la neeblon antaŭvidi la estontecon.

reen al la indekspaĝo

29a aŭgusto, 2009.

ĈU SENPROBLEMA "VERDA" ESTONTO? Ŝajne ne. Laŭ nova artikolo en Foreign Policy, en estonta mondo tute "verda" verŝajne estos novaj konfliktoj pri novaj limigitaj naturriĉaĵoj, ekzemple litio (necesa por elektraj aŭtobaterioj) kaj eĉ akvo (necesa en grandaj kvantoj por diversaj alternativaj fueloj). Por tiuj, kiuj ŝatas "solvi" problemojn, restos ja sufiĉe da fuelo por la venontaj kelkcent jaroj. Aliflanke, se ni povus interesigi homojn pri pli simpla vivmaniero... sed ni ne indulgu nin per vanaj revoj.

reen al la indekspaĝo

28a aŭgusto, 2009.

SENUTILAJ PRIOKUPOJ. Pri Raŭmistoj (se ni ne ŝatas ilin) ni diras, ke ili "rigardas sian propran umbilikon". Kaj pri homoj tre filozofiemaj (se ni ne ŝatas ilin) ni diras, ke ili disputas pri "la nombro de anĝeloj, kiuj povas danci sur pinglopinto". Ĉu fakte iu iam instruis meditadon per koncentriĝo je la umbiliko? Aŭ disputis pri anĝeloj sur pinglopinto?

La unua ŝajne havas iomete da historia bazo. En klasikaĵo de la orienta kristanismo, La Jesu-preĝo, la anonima aŭtoro ja rekomendas fiksi la okulojn dum meditado sur "la mezo de la ventro" (ĉar supozeble oni ne meditas nude, dubindas, ke la umbiliko en si mem rolas). Sed por la pinglanĝeloj, mankas identigebla fonto. Pri la skolastika periodo ŝajne iu anonimulo malestime skribis tion, kaj ĝi estis multe kopiita. Modernaj anglalingvanoj eble havas ĝin de Richard Baxter (17-jarcenta Puritana teologo).

Kiam mi diris al mia bofrato, ke mi verkis vortaron de nord-amerika indiĝena lingvo parolata de nur kelkmil homoj, li rigardis min kun profunda mirego. "Kial??" li balbutis. Tiam li eliris por pafi cervon, kies ramuron li volis munti super sia kamenejo...

reen al la indekspaĝo

27a aŭgusto, 2009.

LA RELATIVA NEGRAVECO DE ORIGINOJ estas alia utila ideo de William James (pri unu el kies verkoj mi blogis hieraŭ), ideo sekvanta en tre komprenebla maniero de lia pragmatismo. Oni pli atentu, laŭ James, la nunan valoron de io, ol ties originon. Konsideru la homon mem: ties origino (kaj filogeneze kaj ontogeneze) estas, se diri la minimumon, malnobla. Tamen ŝli fariĝis la plej kompleksa estaĵo en la tuta universo (kiom ni scias).

Distingo inter origino kaj aktuala valoro aparte utilas en la kazo de Esperanto. Se oni rigardas la originon de Esperanto, ĝi ŝajnas laŭvorte kapaltera. En la kazo de natura lingvo, unue estas lingvo, poste gramatiko (pace Chomsky). Kaj unue estas parolado, poste skribado. En la kazo de Esperanto, unue aperis skriba gramatiketo. Kiel iam prave rimarkis Anton Oberndorfer, lerni efektive uzi lingvon sub tiaj cirkonstancoj estas speco de arto. Sed laŭ mi neniu el la teoriaj malfacilaĵoj pri nia lingvo ŝuldiĝas al tiu nekutima origino en si mem. Esperanto ja pli similas naturan lingvon ol ion alian.

La cetera usona pragmatismo de James tamen fremdas al modernaj sintenoj; ĝi plej fortis antaŭ la du mondmilitoj, naskiĝis en la relativa optimismo de tiu tempo. La "pura scienco" (inkl. teorian fizikon kaj kosmologion) ŝajne eĉ ne ekzistus, se ni aplikus al la nuntempo la pragmatismon de James, Peirce, kaj la aliaj. Kaj entute — pragmatismo iom tro odoras je socia darvinismo. Santayana kaj aliaj, kiuj edukiĝis en tiu milieu junaĝe, fine forlasis ĝin.

reen al la indekspaĝo

26a aŭgusto, 2009.

DEZIROJ KAJ DEZIRPLENUMOJ intermilitas, strange sed vere. Antaŭ nelonge kolego mia relegis klasikaĵon de la angla lingvo, The Varieties of Religious Experience [la variantoj de religia sperto], de William James (1902). Por ĝin povi diskuti, ankaŭ mi relegis ĝin, kune kun miaj notoj de antaŭ 30 jaroj. (Mi menciu pasante ke tiu libro estus humana kaj kulturita antidoto al la nuna febla kaj nematura* "nova ateismo" de Harris, Dawkins, Hitchens, Dennett k. a.)

Unu el la fenomenoj diskutitaj de James estas tio, ke nova religio originas el iu unuopulo, kiu havas aŭtentan mistikan sperton, sed vekas kontraŭstaron aŭ eĉ persekutadon de la tiutempe establita religio. Se la unuopulo akiras disĉiplojn kaj ilia nombro kreskas, fine ekestas nova organizita religio. Tiam la pasio estas for, ĉar la nova organizaĵo nun devas pensi korporacie, kaj akiras korporaciajn interesojn. Kaj la nova korporaciiĝinta religio siavice oponas kaj eĉ persekutas la sekvan unuopulon, kiu pretendas je aŭtenta mistika sperto, kaj tiel la sinsekvo ripetas sin ad infinitum.

La ŝlosilaj vortoj estas "tiam la pasio estas for". Ĉu ekzistas alia simila ŝablono? Jes: geedziĝo. Apenaŭ eblas legi ian literaturon de la pasinteco, aŭ mem sperti aŭtentan vivon, sen trovi ke pasia amo inter viro kaj virino daŭras nur ĝis tiam, kiam ili plenumas sian supozitan deziron, kaj geedziĝas. Tiam "la pasio estas for". Ĉar nun estas korporacio kun korporaciaj interesoj. Bv. ne miskompreni min; geedziĝo povas sukcesi, kaj edzoparo povas ĝui plej ĝojan komunan vivon kiel partneroj aŭ eĉ kiel plej bonaj amikoj. Sed neniam denove estos tiu pasio kaj vivanta deziro de aŭtenta amrilato, kiu nutris la imagipovon de poetoj dum miloj da jaroj.

Tiam mi demandis min, ĉu tiuj du estas la solaj ekzemploj de la milito inter deziro kaj plenumo. Mi opinias, ke ne: preskaŭ ĉio en la vivo estas tia. (Grandskale, pensu pri politikaj revolucioj — aŭ pri la scienco, kiu kutime mem cedas neplenumeblecon de sia fina celo.) Oni volas ion, sed ĝia efektiva akiro ne feliĉigas. "La pasio estas for." La solvo ne estas forigo de deziro, sed kompreno, ke deziro mem, ne ties plenumo, estas la motoro de la animo. La celo estas ĉiam pliiĝanta kompreno; la maksimuma trezoro estas kontento — unu ebla rezulto de kompreno. Gravas ankaŭ havi indajn dezirojn — pro estetikaj konsideroj.

* Sophomoric estas la angla vorto, kiu plej trafas. Ĝi signifas: havanta la sintenon de duajara studento en universitato.
reen al la indekspaĝo

25a aŭgusto, 2009.

HeKo komentis pri mia blogero de la 14a aŭgusto. Antaŭ kvin jaroj, en blogero de la 22a de marto, 2004, mi iom pli amplekse blogis samteme. Tie la slogano estis "Nia internacia lingvo konduku nin al plia, ne al malplia, internacieco".

* * *

Antaŭhieraŭ mi blogis pri statistiko. Jen amuza laŭ mi anekdoto, kiun mi aŭdis lastatempe:

Du statistikistoj dum ĉasado ekvidas cervon.
Unu pafas du metrojn dekstren de la cervo.
La alia pafas du metrojn maldesktren de la cervo.
Krias la statistikistoj: "Trafo!"

(Ne legu ĝin, se Vi jam aŭdis ĝin...)

* * *

reen al la indekspaĝo

24a aŭgusto, 2009.

VIVO KAJ MORTO. Se oni prenas serioze dialektikon, oni trafas iafoje surprizajn rezultojn.

Estas logika kaj semantika ĉiutagaĵo, ke ĉiuj maloparoj havas komunajn trajtojn. Konsideru tipajn parojn da maloj — ekzemple dekstra-maldekstra, super-sub, akcepti-rifuzi — kaj rimarku, ke ne eblas kombini ilin nur iel ajn: *desktra-sub, *akcepti-super, *maldesktra-rifuzi ne estas maloj. Por esti maloj, du konceptoj devas dividi ion komunan, t. e. havi komunan fonon. Ekzemple dekstra-maldesktra estas maloj laŭ linio horizontala rilate la observanton. Super-sub estas maloj laŭ vertikala linio rilate iun objekton. Akcepti-rifuzi estas maloj en la domajno de eblaj respondoj al peto, ordono aŭ propono.

Kiun fonon havas komune dormo-maldormo? Ni eble diru, vivon: dormo kaj maldormo estas malaj modaloj de vivo. Nun ni proksimiĝas al vivo kaj morto. Kiu estas la komuna fono de vivo kaj morto? Mankas al ni vorto por tio, sed ni sentas ke ĝi "devus ekzisti". Vivo-morto ja estas maloparo ĉu ne. Ni diru eble, ke vivo kaj morto estas malaj modaloj de "estado". "Apogas" tion la fakto, ke ni diras pri mortulo, ekz. s-ro X: "S-ro X estas morta."

Tiel eblas dialektike ellabori tezon favore al postmorta ekzisto, tezon, kiun fakte oni trafas en nebula formo tie kaj tie en la poetoj. Sed temas en la realo nur pri vortludado, ĉar fine la vortoj, pri kiuj ni disponas, lotece sekvas de la spertoj de niaj antaŭuloj. Lingvoj mistifikas nin, ke ĉiuj vortoj ĝuas la saman statuson. En la realo, tio ke specifa lingvo havas vortojn por ĉieskulturaj objektoj estas komprenebla. Sed tio ke specifa lingvo (mal)havas vorton por donata abstraktaĵo, kiel ekz. vivo kaj morto kiel ĝeneralaj terminoj, estas historia hazardo.

reen al la indekspaĝo

23a aŭgusto, 2009.

KIEL MENSOGI PER STATISTIKOJ : HOMA VIVLONGECO. Jam de longe estas peco da ĉiutaga saĝo, ke homoj vivas pli kaj pli longe. "Viro en 1907 vivis averaĝe nur 45,6 jarojn!" ktp. Kaj mi neniam komprenis tion, ĉar mi sciis, ke la vivlongeco de antikvuloj estis proksimume la sama, kiel tiu de nuntempuloj. Sokrato ekzemple vivis ĝis la aĝo de 70 (kaj mortis pro ekzekuto). Platono vivis 80 jarojn. Aŭgusteno mortis en la 5a jarcento p. K. je aĝo de 76. Kaj simile ĝis en la 19a jarcento.

Fine alvenas la klarigo: oni enkalkulis en la statistikoj la mortadon de infanoj. La ofteco de infanmortoj ja radikale malpliiĝis eĉ en lastaj jardekoj (9,99% en 1907, 2,63% en 1957, kaj 0,68% en 2007), sed la averaĝa vivlongeco de la homo restis preskaŭ konstanta dum la lastaj 2000 jaroj.

Epifonemo: ĉiam demandu pri la maniero derivi la ciferojn.

reen al la indekspaĝo

21a aŭgusto, 2009.

Resaluton! La tutan semajnon mi malhavis retaliron pro teknikaj malfacilaĵoj. Verŝajne morgaŭ mi povos rekomenci normalan blogadon.

reen al la indekspaĝo

17a aŭgusto, 2009.

LA CIVITO ALDONIS REFERENC-VERKON al sia paĝo pri Raŭmismo, ŝajne por apogi sian aserton, ke "ĉiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo" (vidu "Noto pri la etnolingva identeco-teorio rilate Esperanton" en la indekspaĝo, kaj la LF-diskuton). La verko estas John E. Joseph, Language and Identity — National, Ethnic, Religious (Palgrave Macmillan, Usono, 2004). Ŝajne Joseph ne aplikas nur la kutiman EIT sed havas sian propran aliron. Sed liaj ekzemploj, kiel atendite, estas lingvoj kaj dialektoj en kontakto: sen interkontakto ne estas rolo por grup-identigilo.

Joseph jes levas la demandon, ĉu aldoni identecon al la du tradicie agnoskataj funkcioj de la lingvo — interkomunikado kaj reprezentado — sed la titolo de lia libro precize indikas la specojn de identeco, kiujn li celas: nacian, etnan, religian. Neniu el la tri rilatas al ĉiuj vivantaj lingvoj,* kaj neniu el la tri rilatas al Esperanto, escepte se oni serioze intencas fari religion el homaranismo.

Nenio preventas proponon far la Civito de sia propra teorio. Sed kion fakte ni trovas, se ni apoteozas la ideon de lingva grup-identeco? Ĝi estas pli ofte malamiko ol amiko. Konsideru ekzemple Pakistanon. La tuta lando ŝuldas sian unuecon (tian, kia ĝi estas) al unu afero: Islamo. Sed ĉiu landano identigas sin unue kiel ekzemple puŝtuanon, ĉar ŝli parolas puŝtue; aŭ kiel panĝabon, ĉar ŝli parolas panĝabe; aŭ kiel unu el la aliaj popolanoj de la lando; kaj nur sekundare sentas sin pakistanano. Do regas identeco-konfliktoj, tiukaze inter lingvo kaj religio. En la kazo de Esperanto — nenies sola lingvo kaj aneco — tiaj konfliktoj multobliĝus neimageble — se ni prenus ilin serioze. La ĝisnuna sukceso de nia lingvo ŝuldiĝas al tio, ke ni ne prenis ilin serioze.

* Pro tio mia respondo al la demando de Joseph estus definitive "Ne". Oni celas universalajn kaj konstantajn funkciojn.
reen al la indekspaĝo

16a aŭgusto, 2009.

Kara Onklo Andanto:

Mi legis, ke sciencistoj nun povas igi etajn objektojn nevideblaj. Oni simple deturnas la lumon ĉirkaŭ la objekto, kaj ŝajnas al viduntoj, ke la objekto ne estas tie. Mirinde! Kaj eble baldaŭ oni povos nevidebligi eĉ homojn! Mi antaŭvidas brilan karieron por mi kiel juvelŝtelisto. Ĉu vi povas informi min, kie eblos aĉeti tian aparaton?

Esperema en Escondido

Kara Esperema:

Tion mi ne scias. Sed bedaŭrinde, se oni nevidebligos homon per deturnado de lumo, la nevidebla homo mem ne povos vidi ion. Tio ne estas ideala aranĝo por ŝteli juvelojn. Tamen ne rezignu. Sekvu jenan planon:

(1) Ŝtelu la juvelojn.
(2) Ŝaltu la aparaton.
(3) Forkuru blinde dum eble duonhoro.
(4) Malŝaltu la aparaton kaj trovu kaŝlokon.

Probableco de sukceso dum paŝo (3), proksimume 10-9. Bonan ŝancon.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

15a aŭgusto, 2009.

ESTES-PARK-PENSOJ
I
Neniam mankas belejo
kiam eblas halti.
II
Rikardo en la Rockies
drinkis ĝis ĉioforgeso.
Kolibro surteriĝis samloke.
III
Monto ĉiam disbranĉiĝas
sed en aliajn riverojn.
IV
Turistoj haltas
por aŭdi la blekon de alko
en malĝusta monato.
V
Muso serĉanta manĝerojn
rande de la McDonald's
komprenis la germanan.
VI
Estis la horo
kiam la pigoj
diskutis venkon.
VII
Kial la geologoj
ne komprenas la gebirdojn?
Eble ili geblindas.
VIII
Karlo konstruis ĝardenon
en ĝardeno. Li ne poluis
per sia menso.
IX
Knabino provis foti pigon.
Post ŝia foriro pozis la alko.
— KM
reen al la indekspaĝo

14a aŭgusto, 2009.

HURA! AL JOHN WELLS, se li konservos en la nova eldono de Concise Esperanto and English Dictionary sian ĝisnunan difinon de "Raŭmismo", kiu ne mencias la Civiton:

Raumism (= a critical revision of the traditional aims of the Esperanto movement, promoting instead the language and its culture as worthy of [preservation and] cultivation for their own sake. Opposite: finvenkismo) (kritika revizio de la tradiciaj celoj de la Esperanto-movado, antaŭeniganta anstataŭe la lingvon kaj ties kulturon kiel [konservindajn kaj] kulturindajn pro ili mem. malo: finvenkismo)

(Tiu vortumo troviĝas en la komentaro.) Tro ofte oni fordifinas min mem kaj sendube aliulojn el Raŭmismo, tro ligante tutan Raŭmismon al la agadoj de la Civito (jen influa ekzemplo). Pli precizaj terminoj ja ekzistas (ekz. "vivtenismo"), sed ili tro malofte uziĝas por difini en konciza vortaro.

Kaj se temas pri kulturo (mi celas la vortojn and its culture [kaj ties kulturon]), por mi la esperanta kulturo estas simple la komuna kulturo de la mondo, kaj mia espero estas, ke tiu pli vasta kulturo senĉese edukos E-istojn mem, tiel ke ili fariĝos pli postulemaj pri tio, kion ili faras per Esperanto.

reen al la indekspaĝo

13a aŭgusto, 2009.

Resaluton!

Mi reviziis la sekcion "pri mi" sur la indekspaĝo — mallongigis kaj ĝisdatigis la tekston, forigis la amuzbildon, ktp.

* * *

Skribis Rainer Schwenkreis el Ravensburg pri mia temo de 17a-19a julio, 2009 (0,999... = 1):

Saluton Ken,

jen interesa demando pri kio mi jam antaŭ longa tempo interesiĝis.

La solvo estas ke ne estas diferenco, sed la kialo ne enradikas en la matematiko sed en nia sistemo por skribi nombrojn.

Ĉiuj nombroj kiuj estas rezultoj de divido havas periodon post la komo. Periodo = parto kiu ripetiĝas senfine. Por neracionalaj nombroj kiel Pi tio ne validas.

Kelkfoje tiu periodo simple estas nulo (ekz. 5 / 2 = 2,50000000). Sed vere ĝi ĉiam estas nulo; oni nur devas elekti taŭgan nombrosistemon.

Vidu exzemple 10 / 3 = 3,33333... Sed se vi uzas sistemon kun la bazo tri ne recevas jenan resulton:

10(10) = 101(3) [ 1 * 3^0 + 1 * 3^3 ]
3(10) = 10(3) [ 1 * 3^1 ]
Do: 101 / 10 = 10,1

Nun komparu:
1 / 3 = 0,333...
0,333... * 3 = 0,999...

Sed tio ja kontraŭdiras la plej bazan matematikan regulon ke: (a / b) * b = a.

Se vi anstataŭe uzas la triuman nombrosistemon ni ricevas matematike ĝustan rezulton:

1 / 10(3) = 0,1
0,1(3) * 10(3) = 1

Kvankam nia nuntempa nombrosistemo havas multajn avantaĝojn kompare al ekz. la romia, ĝi tamen havas siajn limojn.

Kore salutas vin
Rainer Schwenkreis

Ankaŭ skribis Luis Guillermo pri mia blogero de la 6a aŭgusto:

Rilate vian blogajhon de la 6a de aŭgusto: KRONONA TEORIO PRI LA TEMPO, mi memoris ke mi blogis pri tio antaue (iom naive, sen multaj konoj pri tio el fiziko):

http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2004/11/u-la-tempo-estas-kvantuma.html

amikece,
Luis Guillermo Restrepo Rivas

Mi fakte menciis en mia diskuto, ke la "stranga" rezulto 0,999... = 1 dependas de nia dekuma sistemo. Sed mi dankas pro la formala demonstro!

Kaj jes, mi maltrafis la blogeron de Luis Guillermo; mi devintus citi ĝin, des pli ĉar ĝi estas pli klara ol la mia. Kaj la frazo de Luis Guillermo, "Do, eble en mia frua infanaĝo mi ne estis tiel malproksime de la vero", esprimas penson, kiu ne malofte saltas ankaŭ al mi en la kapon.

reen al la indekspaĝo

8a aŭgusto, 2009.

Mi devos esti kelkajn tagojn for de mia urbo — ĝis la 12a proksimume.

* * *

Jen interesaĵo: "Antaŭ tri jaroj, Matthew Stewart publikigis provokan artikolon en la magazino The Atlantic, kiu draŝis modernajn teoriumadon kaj instruadon pri komerca mastrumado. Lia konsilo... estis: 'ne studu ĉe komercaj lernejoj: studu la filozofion'. La principoj de la komerco, li diris, troveblas en la historio, en la literaturo, en la klasikaj meditadoj pri vivo kaj ekzisto, ne en la duon-bakita pensvagado de ekdiplomitoj, konsilistoj kaj 'guruoj'."

Vox clamantis in deserto! Iam talentaj homoj ne specialiĝis: Leonardo, Pascal, Donne, Milton, Leibniz, Goethe k. a. sin sentis hejme en mondo, mondumo kaj intelektujo. Jam longe estas abisma breĉo inter la vivo de la intelekto kaj la "praktika" vivo — kial ni miras, ke kutime nun estras nin senvizaĝaj manikenoj? Ni nuntempuloj eĉ ne povas imagi ion alian. Usona poeto Wallace Stevens (1879-1955) estis unu el la lastaj, kiu ne vidis konflikton inter laborado ekz. en firmao kaj verkado de poezio; li eĉ nomis tion "utila".

reen al la indekspaĝo

7a aŭgusto, 2009.

MANKO DE MORTPUNO SENPERE KAŬZAS MURDON. Franca viro faras murdon en Francio, en tempo kiam estas mortpuno en Francio. Sed tiutempe ne estas mortpuno en Belgio. La viro do fuĝas en Belgion. Sed Francio klopodas por lin ekstradicii. Por la murdinto estas nur unu rimedo eviti la ekstradicion: fari duan murdon en Belgio. Tion la franco faras, elektante viktimon lotece, kaj savas sian vivon (ricevante nur tutvivan malliberecon).

Tio estas fikcio, de la senlaca plumo de tiu senkompara geniulo, Georges Simenon! (novelo Peine de mort [mortpuno], 1944). (Mi simpligis iom la intrigon.)

reen al la indekspaĝo

6a aŭgusto, 2009.

KRONONA TEORIO PRI LA TEMPO. Kiel ofte menciite en mia blogo, la tempo kiel fluo (kiel perceptas ĝin vivestaĵoj) ne rolas en la fiziko. En la fiziko la tempo estas simple unu el la fundamentaj kvantoj. Leviĝas do la demando, ĉu la tempo havas unuojn, aŭ estas senera. (Niaj mezurunuoj kompreneble — minutoj, sekundoj, mikrosekundoj, ktp — estas nur arbitraj konvenaĵoj.)

Iuj fizikistoj ja kredas, ke la tempo konsistas el eroj, kaj ke la plej mallonga tempunuo estas la tempo de kvantum-evento, ekz. la ŝelŝanĝo de elektrono en atomo; sekve ĝi ne havas determineblan longecon, sed nur proksimuman. La plej mallongan determineblan temperon oni nomas la kronono, 10-24 sekundoj. La kronono estas la tempo eluzata de lumo transiranta la plej malgrandan konatan spacon.

Eĉ se ekzistas eroj da tempo, ni kompreneble spertas ĝin senera. Sed jen pensprovoka interesaĵo: se validas la kronona teorio, aliaj tempoj, kaj do aliaj universoj, povus ekzisti interstice inter la unuoj, aŭ temperoj, ne nia tempo. Tiuj universoj havus la samajn spackoordinatojn kiel la nia, sed malsaman tempon. Tio estas nur unu el pluraj eblecoj de multoblaj universoj, kaj en unu senco, la plej simpla.

Clifford A. Pickover, Time: A Traveler's Guide, Oxford University Press, 1998, pp. 86-87.

reen al la indekspaĝo

5a aŭgusto, 2009.

La jaro 2009 estas ducentjara jubileo de Joseph Haydn (m.1809), kies muziko daŭre riĉigas la vivojn de ĉiuj, kiuj scias aŭskulti ĝin. Pri muziko kompreneble ĉiu havas siajn gustojn, sed laŭ mi la ofta opinio, ke Haydn situas inter la Wunderkind Mozart kaj la unua en la muzika mondo "publika romantikulo" Beethoven, nur parte ĝustas. Ĉio dependas de la ĝenro. Ekzemple eblas trovi la fruajn simfoniojn de Haydn pli interesaj ol la fruaj simfonioj de Mozart. Kaj ofte nur specialisto povas distingi inter la muziko de unu el la du disde tiu de la alia. Aparte interesas, ke Haydn (kiel Wallace Stevens aŭ Robert Bridges inter poetoj) ne estis ekstravaganca homo; li simple vivis kaj verkis. Inter kvartetoj mi persone plej ŝatas Opus 20 N-roj 1 en E bemola kaj 6 en A; kaj Opus 33 N-ro 3 en C ("La Birdo").

Haydn havis edzinon, Maria née Keller, kiu estis por li granda ŝarĝo. Li mem laŭdire opiniis pri ŝi, ke "ne gravas al ŝi, ĉu mi estas artisto ĉu ŝufaristo". Ŝi tre kontentis forspezi lian monon, sed laŭdire uzadis liajn manuskriptojn kiel harbuklilajn paperojn, tiom da malestimo ŝi havis por lia muziko. Sed Haydn estis tia homo, ke li nur dufoje en sia vasta korespondado eĉ menciis la virinon, kiu tiel mizerigis lian vivon.

Rekomendinda klasikaĵo: James C. Hadden, Haydn: His Life and Times (1902).

reen al la indekspaĝo

4a aŭgusto, 2009.

NEŬTRALECO LINGVA KAJ IDEOLOGIA. Humphrey Tonkin, en sia alparolo ĉe la Datrevena Simpozio de NASK (11an julio, 2009; videblas ĉi tie la prezentoj), menciis diversajn tendencojn en E-movadaj argumentoj laŭlonge de la jardekoj. El tiuj la lasta estis, ke post la 70aj jaroj oni emis forlasi la argumenton, ke E-o "solvas la lingvoproblemon" (ĉar nun jam funkcias internacia lingvo, la angla). Nun oni substrekas anstataŭe, ke E-o estas neŭtrala.

Kompreneble tiu neŭtraleco de nia lingvo relativas je la situacio, pro la eŭropeco de Esperanto; ne necesas "bati jam mortan ĉevalon" pri tio; se oni ne komprenas ĝis nun, estas dubinde, ke oni iam komprenos estonte. Cedite tamen, ke la neŭtraleca argumento por Esperanto estas nun la plej vivipova, se oni movadumas. Sed mi anstataŭe volas paroli pri neŭtraleco ideologia.

Laŭ mia impreso, la plimulta sinteno de E-istoj pri ideologia neŭtraleco estas la malo de ilia sinteno pri lingva neŭtraleco: dum lingva neŭtraleco estas tute bona afero, ideologia neŭtraleco simple ne eblas. E-istoj emas kredi tion ne ĉar ili estas E-istoj, sed ĉar ili estas nuntempaj homoj. La konvinko estas ege populara: ideologio estas vidpunkto; ĉiu havas vidpunkton; sekve ĉiu havas ideologion. Kaj la termino mem, "ideologio", povas esti (kaj ofte estas) difinata tiel, ke la neebleco de senideologia vivo estas eĉ taŭtologio.

Kiel kutime, ni aŭ ne faras necesan distingon, aŭ toleras distingojn sen diferencoj. Ĉi-kaze ni ne faras necesan distingon: tio, kion ĉiu homo havas, kaj havas sian tutan vivon, estas ne ideologio sed temperamento. Eblas percepti temperamenton en 4-jaraĝa infano, sed ne ideologion. Ideologion oni devas akiri, konstrui — aŭ, kiel okazas plejofte — preni de aliaj homoj.

Ab esse ad posse licet illatio: se io ekzistas, ĝi eblas. Mi ne havas ideologion, kaj la pruvo estas, ke mi ŝanĝis mian vidpunkton ĉiufoje dum mia vivo, kiam tion necesigis evidento, kaj volonte faros la samon morgaŭ, se necesos. Kial? Ĉar mi vere volas laŭeble scii la veron pri ĉio — ne "absolutan veron" sed veron kun perspektivo. Kaj mi certe ne estas la unusola tia homo; ĉiu respektinda sciencisto aŭ filozofo tiel kondutas, malgraŭ ĉiuj defioj.

Publika ekzemplo, kiun mi ofte mencias, estas la tri-kanala usona televidreto C-SPAN (Cable-Satellite Public Affairs Network), kiu jam tridek jarojn dissendas informon, forumojn, libro-diskutojn, call-in shows, prelegojn pri seriozaj temoj politikaj, historiaj kaj kulturaj (kaj dum sidas la Kongreso, vive la DR-on kaj la Senaton). Okaze ĝi eĉ dissendas parlamentajn debatojn de aliaj angleparolaj landoj: Britio, Kanado, Irlando, Aŭstralio. C-SPAN ne havas ideologion. Neniu scias (krom eble iliaj patrinoj...) kion kredas la stabanoj de tiu televida reto. C-SPAN pruvas ankaŭ, ke ne necesas registara establo por fari ion tian: ĝin pagas sendependa grupo de kablo-kompanioj kiel publikan servon. Ne estas reklamoj, eĉ por la kompanioj.

Ideologia neŭtraleco signifas: mi ne agnoskas absolutan veron, kaj eĉ se mi agnoskus absolutan veron, mi ne arogus al mi la kapablon malkovri ĝin vidante la mondon de unuopule limigita starpunkto. Ĝi estas la pinto de realismo kaj honesto.

reen al la indekspaĝo

3a aŭgusto, 2009.

"LA LINGVO NE ESTAS KOMUNIKILO" (kaj simile). Laŭ la Leĝo de Tonjo, pri kiu verŝajne almenaŭ la blogistoj inter ni jam aŭdis pli ol unufoje, multaj E-diskutoj rapide falas en lingvan disputon. Kaj interrete kaj uzrete en tiuj disputoj Chomsky-sekvanto ofte enmetas sian remilon kaj diras, ke la lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. Mi volas kiel eble plej klare meti tiun surprizan opinion en ĝustan kuntekston.

Necesas kompreni unue, ke ĉe Chomsky temas ne pri unu teorio sed sinsekvo de pluraj teorioj,* ĉiu reaga al kombino de (i) internaj problemoj de la lasta teorio kaj (ii) faktoj pri lingvoj, kiujn en multaj kazoj kompetenta lingvisto devintus jam scii (la vere miriga amplekso de tiu sistema manko de empiria bazo plene takseblos nur en la post-Chomsky-periodo, en plena kritika retrospektivo). Kaj due (kaj pli grave por la nuna temo) necesas scii, ke neniu el tiuj modeloj sukcesis ebligi interfacon inter si mem kaj ajna semantika modelo.

Kion faras lingvistika aliro, kiu ne kapablas trakti semantikon? Ĝi retretas al pozicio, kie malpli aŭ tute ne gravas la rolo de la lingvo kiel interkomunikilo. Kaj kvankam en la verkoj de Chomsky laŭ mia scio ne estas eksplicita provo trakti la problemon formale, en intervjuo (kies daton mi ne sukcesis eltrovi) li diris la jenon:

If human language has a function at all it's for expression of thought. So if you just think about your own use of language, a rather small part is used for communication. Much of human language is just used to establish social relations. Suppose you go to a bar in Kyoto and you spend an evening talking to your friends. You're not 'communicating'. You're rarely communicating. You're not presenting them with any information that changes their belief systems. You're simply engaged in a kind of social play.

[Se la homa lingvo entute havas funkcion, ĝi estas la esprimado de pensoj. Se vi nur atentas vian propran uzadon de la lingvo, [vi trovos ke] nur eta parto utiliĝas por komunikado. Multo el la homa lingvaĵo nur uziĝas por starigi sociajn interrilatojn. Imagu ekzemple, ke vi eniras drinkejon en Kioto, kaj pasigas vesperon parolante kun viaj amikoj. Vi ne "komunikas". Vi malofte komunikas. Vi ne proponas al ili informon, kiu ŝanĝos iliajn kredsistemojn. Vi simple partoprenas en iaspeca socia ludado.]

Mi supozas, ke tiu intervjuo estas la fonto de la ideo tiel ofte vidata en esperantistaj retaj lingvodiskutoj, ke "la lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo" (kaj simile). Post nia ekmiro, ke la plej fama lingvisto en la mondo esprimas dubon, ke la lingvo havas funkcion, ni legu la frazon de Chomsky, kiu senpere antaŭis la ĉi-supran citaĵon:

Human language is used for communication, of course, but it would be very hard to say that that's its 'function'.

[La homa lingvo ja uziĝas por interkomunikado, kompreneble, sed estus tre malfacile diri, ke tio estas ĝia 'funkcio'.]

Tio, kion Chomsky diras pri la ĉiutaga lingvouzado, estas vera, sed banala (ĝi troveblas en multaj elementaj lernolibroj) kaj certe nenio nova. Ĉiuj lingvistoj scias, ke plejofte la lingvo utiliĝas nur por tio, kion oni jam de longe nomas, en la angla, phatic communion (Bronislaw Malinowski, 1884-1942, ŝajne kreis la terminon). Nur relative malofte ni donas unu al la alia informon, kiu ŝanĝas la kredojn de la leganto/aŭskultanto, almenaŭ en la parola lingvo. Chomsky en tiu intervjuo restriktis la signifon de "komunikado" al la interŝanĝado de efektiva (nova) informo. Tamen por plej multaj lingvistoj, phatic communion estas simple parto de la signifo de "komunikado". Chomsky uzis la terminon "komunikado" en speciala (kaj memserva) maniero, el kio certe ne eblas konkludi, ke "lingvo ne estas komunikilo". Li ja diris en la sama intervjuo, ke lingvo ja estas komunikilo "kompreneble". Li nur deklaris, ke tio ne estas ĝia "funkcio" (science vakua eldiro: kiel oni malpruvus ĝ:in?).

Mi lasos al Vi, Kara Leganto, mediti pri tio, ĉu sen semantiko oni povus lingve "esprimi siajn pensojn" — eĉ al la malplena spaco.

Eble el la sama intervjuo venis la alia ofta diraĵo, ke "nur ekzistas unu homa lingvo". Mi invitas interesatajn legantojn zorge legi la intervjuon mem, kiu enhavas nur ĉiutagajn observojn pri interlingva simileco, inkl. "La diverseco de homaj lingvoj estas frapa." Universala Gramatiko ja estas grava parto de la pensado de Chomsky, sed kiel antaŭsupozo: kiel efektivaĵo ĝi restas ĝis nun, mi bedaŭras diri, forglitema miraĝo.

* La tri ĉefaj de Chomsky mem estis la Standard Theory (1957), la Government and Binding Theory (1986), kaj la Minimalist Program (1995), kun intervenaj ŝtupoj. Ĉiu el la modeloj spronis pluajn proponojn de Chomsky-anoj kaj konkurajn modelojn de aliaj lingvistoj. Dum la tuta periodo la precipa gajno estis multege da novaj faktoj pri homaj lingvoj — ironie, se konsideri ke la celo estis malkovri principojn de UG (t. n. Universala Gramatiko) — tamen ege profitige por la lingvoscienco.
reen al la indekspaĝo

2a aŭgusto, 2009.

DUOBLA NEGACIO
O quam te memorem, virgo?
Aspekte vi plaĉas frandinde,
sed ene frotas kiel smirgo.
Vi rigardas min tre linde
kaj blindigas min nevole;
plibone ni salutu blinde.
Ĉar vi ŝiras min petole,
eĉ min foje ridigas
kaj vivemon freŝigas drole
sed nenion al nenio ligas.
— KM
reen al la indekspaĝo

1a aŭgusto, 2009.

Ĉu mi iam menciis, ke Wallace Stevens kaj George Santayana konis unu la alian? (Tiaj "koincidoj" surprize oftis ĉe mi.) Stevens eĉ verkis poemon omaĝe al la filozofo, "To an Old Philosopher in Rome" [al maljuna filozofo en Romo]. La filozofo mortis tie en 1952, inter katolikaj monaĥinoj; li ĉiam respektis sed neniam praktikis katolikismon kaj nomis sin "la sola vera materiisto".

* * *

POR WALLACE STEVENS
Kiel nordbarata klasika tamburo insiste ritmas
baskulas la koksoj de la ventrodancistino
dum ŝi brakumas kaj karesas aeron sur sia vojo.
Dume sur batalkampo tanko kanonas
ĉiudirekten senĉese dum la tankisto
stiras sian maŝinon zigzage inter ziguratoj.
En la kajuto de la tanko oni ne pristudas
instrukcian manlibron, nek la ventrodancistino
atentas siajn koksojn; ili baskulas sen ia teksto.
Ĉi tiel la imagipovo agnoskas ke la du eventoj
havas la saman esencon, sed firme radikas
en la realo, kaj plirealigas tiun realon
en la sola senco, kiu gravas. La imagipovo
estas ne eskapo sed esplanado inter eskalonoj.
— KM

* * *

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.