Sendu al mi komentojn

Merkrede, 31a Decembro, 2003.

Niels Bohr iam skribis, ke vero kaj klaro estas komplementa paro: ju pli vera estas iu afero, des malpli klara ĝi estas; kaj ju pli klara, des malpli vera.

Sed kion pri la diraĵo mem de Bohr? Ĉu ĝi ne estas kaj vera kaj klara?

reen al la indekspaĝo

Marde, 30a Decembro, 2003.

La 1an de Decembro mi menciis, ke en Estes Park, tre alta montara vilaĝo en la apuda subŝtato Kolorado kie loĝas mia filino (kaj kie ni ofte vizitas), la "alkoj" simple rondmigradas en la vilaĝo, eĉ inter la domoj. Tiun ĉi foton mi faris lastvizite de la porĉo de la domo de mia filino. En Estes Park oni povas kun certeco distingi la turistojn disde la enloĝantoj, ĉar nur turistoj gapas al la "alkoj" :-)

Nordamerike ni nomas la beston elk. Tamen tiu besto ne estas tiu, kiu esperante nomiĝas alko, sed speco de granda cervo (cervus elaphus); alternativa (kaj eble pli bona) nomo en Usono por ĝi estas wapiti (elp. [wápiti]), sed preskaŭ neniu scias tiun vorton, krom fakuloj. Veran alkon (alces alces) ni nordamerike nomas moose ([mu:s]). Kaj wapiti kaj moose estas indiĝenaj vortoj, kaj devenas de la algonkinaj lingvoj. Malpli granda subspecio de cervus elaphus en Eŭropo verŝajne nomiĝas 'ruĝa cervo'.

En mia foto supre vi ne vidas remburon, ĉar temas nur pri inaj bestoj. La reganta virbesto hazarde ne enestis mian foton, sed li ĉeestis. Ĉiu grego da inoj sekvas unu virbeston, kiu prizorgas la gregon. (Rimarku, ke vira gvidado estas natura inter mamuloj, kaj do plej probable ne temas pri sesmiljarlonga vira komploto ene de la homa civilizacio...)

reen al la indekspaĝo

Lunde, 29a Decembro, 2003.

Rango havas multajn formojn. En la foto vi vidas unu el miaj banĝoj, fakte, mian kutiman. Rimarku, ke ĝi estas ege malpura. Dum jaroj da ludado, malpuraĵo akumuliĝis sur ĝia "kapo" (la tambureca membrano aŭ diafragmo, kiu plilaŭtigas la vibradon de la kordoj). Kial mi ne purigas la kapon? Ĉar neniu banĝisto faras tion! Deca banĝisto preferus morti, ol purigi sian banĝon! La malpuraĵo sur la kapo iel servas kiel rangsimbolo. Se oni vidas puran banĝon, oni scias, ke temas pri novico. (Tamen, eĉ banĝistoj ja lavas sin mem — nu, la plimulto...)

Plue pri la banĝo, se oni interesiĝas, troveblas en la blogaĵo de la 23a Septembro (en la arkivo).

* * *

Oni povas erari dumaniere: (a) oni povas kredi ion vera, kio poste trafas malvera; (b) oni povas kredi ion malvera, kio poste trafas vera. Logike (a) kaj (b) samas. Tamen ni modernuloj multe pli timas erari laŭ (a), ol laŭ (b). Tion mi neniam komprenis. Devas esti ia kultura inklino.


* * *

Interese, ke hieraŭ mi kaj Manuel Pancorbo senkontakte citis unu la alian. Hm... eble Esperanto ja funkcias.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 28a Decembro, 2003.

Manuel Pancorbo ridetigis min per sia demando al siaj konatoj (vidu la 25an de Decembro), "Kiel vi pasis/os kristnaskon? Ĉu bone aŭ familie?" Tiu frazospeco havas nomon en la lingvistika kaj logika tradicioj: "kompleksa demando" — ĉar por respondi al ĝi, oni devas akcepti kaŝitan antaŭsupozon. Alia ekzemplo estas la nun iom disvastigita demando al edzo disputema kun sia edzino: "Kion vi preferas, esti prava, aŭ esti kontenta?"

Estas diversaj manieroj vortumi la kaŝitan antaŭsupozon. Mi dirus, ke oni antaŭsupozas la ekskluzivan 'aŭ' (aŭ A, aŭ B, sed ne ambaŭ A kaj B). Tiaj frazoj amuzas pro tio, ke subita malkaŝo de io antaŭe ne konstatita estas baza elemento de la humuro. (Fakte, ni ne scias multon pli, ol nur tio, pri la humuro.)

reen al la indekspaĝo

Sabate, 27a Decembro, 2003.

IUJ NEKONSEKVENCOJ DE NIA TEMPO

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 26a Decembro, 2003.

Resaluton! Mi esperas, ke ĉiuj legantoj spertis ĝojan ferion.

La foto fakte montras parton de nia (artefarita) kristnaskarbo. Vere Kristnasko estas stranga, sed strange logika kaj kohera, miksaĵo de tre diversaj elementoj el pluraj landoj kaj epokoj. Laŭ mia impreso ĝi reliefigas la centran funkcion de la homa cerbo, organizi niajn spertojn kaj raciigi la mondon. Historie Kristnasko ankaŭ estis mejloŝtono en la serioza atentado al geinfanoj.

Samtempe oni ne povas pretervidi la komercan flankon. Unu ties rezulto estas, ke oni ricevas donacojn, kiujn oni tute ne volis. Kiu patro aŭ avo ne jam havas iomete tro da kravatoj? Ĉi-jare bonŝance mi ne ricevis jam alian kravaton; sed mia edzino aĉetis al mi KD-organizilon por aŭto, ne pensante pri tio ke nia aŭto ne havas KD-ilon...

* * *

Jen komika situacio. Listano A de diskutlisto sendas mesaĝon al la listo, esprimante opiniojn kiuj altiras fortan apogon de listano B. Listano B do sendas aproban mesaĝon apoge al A. Sed poste, A, responde al kritikoj, reviziias siajn asertojn, lasante sian amikon B aŭ en tuta kaĉo, aŭ minimume necerta pri ĝuste kion li apogis :)

* * *

Roel Haveman en sia paĝo LITERATURA MONDO nun aldonis kvaran numeron el la 20-aj jaroj de tiu fama revuo. Aparte interesas min la du artikoloj de Kalocsay pri esperanta versfarado. Hantas min la nocio, ke iel eblus krei por nia lingvo prozodion, kiu evitus elizion. Ĉu vana revo? Eble.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 19a Decembro, 2003.

La 20an de Decembro aperis nova blogo, Kvardek Du -- la aŭtoro ne nome identigas sin sed "... loĝas en la Portugala urbo Koimbro, studas Komputilan Inĝenieradon, ludas (kontra)bason..."

La blogo estas amuza en si mem, sed strange, unue kaptis mian okulon "la kolo de la baso estis fuŝita" — mi kompreneble pensis pri kolbaso: "Ĉu nova idiotismo? Interesa!"... Sed tiam mi vidis, ke la blogisto ludas bason.

* * *

De nun ĝis post Kristnasko mi fermas la butikon. Ĝis, kaj feliĉan sezonon

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 18a Decembro, 2003.

Ankoraŭ pri string theory, skribis Laurent MARIKO, komentante ke en la franca oni diras théorie des cordes, sekve taŭgas 'ŝnurteorio' en Esperanto. Sed la franca uzas la saman vorton (corde) kaj por ŝnuro kaj por muzikila kordo. Same (nuntempe) la angla (string). Esperanto, kiel la germana, distingas: 'ŝnuro' / 'kordo' (Schnur / Saite). Sekve por nia lingvo verŝajne ja taŭgas 'kordoteorio'.

En la germana oni verŝajne diras kaj Saitentheorie (tion mi guglis po unu trafo) kaj Stringtheorie (multegaj trafoj). Nederlande en unu retpaĝo mi guglis "snarentheorie (of stringtheorie)". [Posta komento de Bertilo WENNERGREN: "Mi ĵus guglis la Svedan vorton por "kordoteorio", kaj montriĝis, ke oni uzas nur "strängteori". "Sträng" estas "kordo", ne "ŝnuro"."]

* * *

La diskuto pri 'ŝnuro' / 'kordo' memorigis min pri esperantologia temo, kiu min iom interesas. C. S. Lewis, en sia libro Studies in Words (Cambridge University Press, 2a eld., 1967), esprimis sian opinion pri tiu fama salonmeblaĵo, "la plej bona lingvo":

The language which can with the greatest ease make the finest and most numerous distinctions is the best.
(pĝ. 6).

Sen certaj rafinoj tio nepre ne servus kiel lingvistika principo. Tamen konsideru la jenajn distingojn, kiujn nialingve oni faras:

akcento/akĉento; akordi/agordi; akto/ago; eklipso/pasado; festo/festeno; fibulo/fibolo (?); glaco/vitro; grundo/tero/planko; Izraelo/Israelo; justeco/justico; kampo/agro; koncerto/konĉerto; konscio/konscienco; landa/nacia/ŝtata; leksiko/leksikono; ludi/petoli; materiismo/materialismo; oferi/oferti; operaco/operacio; pesi/pezi; procedo/proceso/procezo; procento/elcento (?); racia/racionala; racio/rezono; scii/scipovi; sonorilo/tintilo; trinki/drinki; verso/alineo/paragrafo
. . .

Mi dubas, ke estas eŭropa lingvo, kiu faras ĉiujn tiujn distingojn. Por pruvi tion kompreneble necesus sufiĉe da esplorado.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 17a Decembro, 2003.

Bertilo WENNERGREN skribis:

Vi demandas en via blogo [vidu la 15an de Decembro - KM] pri la ĝusta Esperantigo de "string theory". Mi tute ne estas fakulo pri tiu temo, sed se kredi je la informoj en la jena paĝo http://www.superstringtheory.com/basics/basic4.html la bazo de la vorto "string theory" estas komparo kun la kordoj de kordinstrumento, ekz. gitaro, kaj tial la plej trafa Esperantigo devas esti "kordoteorio".

Mi petis la opinion de Manuel Pancorbo, kiu mem estas fizikisto, kaj li apogis la opinion de Bertilo, pro la samaj kialoj. Ĝi estu do: 'kordoteorio'. La muziko de la sferoj.

Mi kore dankas al tiuj du! (Parenteze, tiu paĝo, kiun citis Bertilo, ŝajnas al mi sufiĉe utila, kvankam en la angla.)

* * *

Jen la plej altnivela paĝo pri lingvoj kiun mi ĝis nun trovis: http://www.languagehat.com/. En la angla; literatureca pli ol scienca.

reen al la indekspaĝo

Marde, 16a Decembro, 2003.

SIGFRIDO SUB LA BIRDOJ (rakonto). Unu tagon en somero mi estis deprimita, kio maloftas ĉe mi; ŝajnis al mi ke la mondo kolektive drivas inferen; ke mankas direkto al mia vivo; kaj aro da duboj kaj memduboj maltrankviligis min. Mi rondmigradis en mia urbo, serĉante inspiron, kaj miaj piedoj, kiel oftas en tiaj tempoj, nature inklinis al la publika biblioteko.

Kontraŭ la biblioteko samstrate staras turo (← vidu la foton), kiu iam funkciis kiel telefon-relajsa stacio. En ĝia supro, ene de la muroj, burĝonas pelvoformaj antenoj, kiuj iam ricevadis kaj plusendadis sendratajn telefonsignalojn; sed nun ĝin preterpasis la koncerna teknologio, kaj ĝi estas senutila ŝelo. Tamen la urbo kelkjare antaŭe voĉdonis ne malkonstrui ĝin, esperante iam trovi por ĝi utiligon; almenaŭ la arkitekturo estas interesa, oni decidis. (Mi ne konsentas; sed kiu estas mi...)

Interdume la supro de la turo estas kunvenejo por centoj, kaj eble eĉ miloj, da birdoj dum la someraj monatoj. La birdoj eniras la turon supre kaj sidas sur la jam ne uzata aparataro. Tiun tagon, dum mi rondmigradis, mi rimarkis nekutime multege da birdoj en la turo; ilia pepado elsendis ĝojigan sonon, kiu komencis levi mian spiriton. Neniam mi vidis tiom da birdoj en unu loko; neniam mi aŭdis tiom da mistera "bird-lingvo". Pri kio ili parolas inter si? mi demandis al mi. Tiel revante, mi nun ekvidis, ke eblas eniri la malsupran parton de la turo per pordeto.

Mi en multe pli bona humoro do eniris la fundon de la turo, kaj gapadis supren. Ene de la turo eĉ pli ravanta estis la eĥa
ĥoro de birdovoĉoj. Mi memoris la legendon pri Sigfrido, kiu ekpovis kompreni la lingvon de birdoj, kaj subite la arbaro ĉirkaŭ li pleniĝis de birda interparolado. Kompreneble la bestoj havas lingvojn, mi pensis al mi. Neniu vivestaĵo agas sen motivo; jen eble tricent birdoj, memevidente en diskutego pri io grava, eble disputante inter si pri la dato de ilia venonta sudenflugo. Kiu povas kompreni misteron, tiu ne povas ne esti feliĉa, mi pensis al mi. Mia deprimo malaperis. Mi rezistos la sorton. Mi ĉesos interne plori kiel infano, sed agos heroe, kiel la nobla Sigfrido. Mi estis manĝinta la karnon de la drako.

Sed tiam mi konstatis, kie mi estas. Mi staras rekte sub tricent birdoj.

Kiam mi elvenis el la turo (kion mi faris pli-malpli fulmrapide, kiel oni diras), mi estis sufiĉe kovrita de naŭza blankaĵo. Ve, en la hararo eĉ! Mi turnis min kolere hejmen por bani min. Ĉu ĉio ĉi-monde desapontas? Sed survoje hejmen mi komencis ridi, ridegi. Kaj la ridado kuracis mian deprimon eĉ pli bone, ol esti birdkomprena Sigfrido, kaj aldone, havigis al mi la rakonton, Kara Leganto, kiun vi ĵus legis.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 15a Decembro, 2003.

Mi estas nekuracebla leganto de popularaj (neteknikaj, porpublikaj) verkoj pri fiziko kaj scienc-filozofio. Momente mi legas Steven Weinberg, Dreams of a Final Theory (Hutchinson Radius, 1993). Mi konfesas ke je la apero de la ŝnur-teorio* mi komencis sinki iomete, sed mi antaŭennaĝas. Weinberg demandas al si interalie, kia estos la pura scienco, post eventuala Fina Teorio. Ŝajnas al mi, ke tiam aparte gravos atento al la naturo de la matematiko. La centra demando estas, kian ontologion — kian "ekziston" — havas matematikaj entoj, ekzemple nombroj.

La temo estas verŝajne tre implika, sed krudstreke estas tri sintenoj: la platonista, la formalista, kaj la intuiciista. Laŭ mia kompreno, platonisto pri matematiko opinias, ke nombroj (ekzemple) simple ekzistas eterne, sendepende de niaj mensoj, nur ne havas spactempajn dimensiojn. Formalisto kredas, ke nombroj tute ne ekzistas; ili estas nur parto de mensa "ludo" kiun regas kompleksaj reguloj, kiel en natura lingvo. (Fakte, laŭ mia tute laika interpreto, laŭ tiu vidpunkto la matematiko estas subparto de la homa lingvo.) Intuiciisto kredas, ke nombroj estas mensaj estaĵoj kiuj ekzistas nur tiam, kiam ni pensas pri ili. Unuj matematikistoj diris al mi, ke plej multaj matematikistoj estas platonistoj (pri matematiko), eĉ se ili ne agnoskas tion.

Eble mi eraras, sed al mi ŝajnas, ke eĉ kun fizika Fina Teorio, ni ne vere komprenos la universon sen kompreni, kio estas matematiko, ĉar nia kompreno pri la universo nur povas esti matematika kompreno.

*Mi ĝis nun ne trovis tute kontentigan esperantigon por string theory; la germanoj simple diras Stringteorie kaj ne Schnurteorie; tial mi dubemas pri 'ŝnur-teorio', kvankam oni verŝajne uzas tion tie kaj tie.
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 14a Decembro, 2003.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 13a Decembro, 2003.

En la sekcio "pri mi" de mia indekspaĝo mi skribis, ke "mi estis Raŭmisto antaŭ ol estis Raŭmistoj". Tio signifas nur ke mi akceptas la asertojn de la Manifesto de Raŭmo, kaj mem tre simile pensis en la 60aj jaroj, nenion plu. Mi nomas min Raŭmisto, sed per tio mi celas nur, ke mi ne estas Finvenkisto — nur tion. Mi ne scias kien iras Esperanto. Mia intuicio estas, ke ĝi daŭros kaj ne mortos. Tion ke ĝi eĉ nun ekzistas, ni ŝuldas al generacioj da sektemaj tradiciuloj; tion oni ne povas nei. Sed oni staru sur la ŝultroj, kaj ne en la ŝuoj, de siaj prapatroj.

Jen kion mi povas apogi: propagandadon de nia lingvo per honesta informado en la senco de Sikosek, kun la celoj (i) konvinki la publikon ke nia lingvo estas etskale utila por prikulturaj internaciaj rilatoj kaj tiel (ii) interesi pli da inteligentaj homoj pri nia unika lingvo kaj fine (iii) monsubtenigi pluajn projektojn per kaj ŝtata kaj neŝtata helpo. Se tio kondukos al "Poioma Venko" (koncepto de Wouter Pilger), bone; se ne, iaokaze nia lingvo daŭros kaj eble eĉ kreskos.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 12a Decembro, 2003.

Kara Onklo Andanto:

Mi estas preskaŭ freneza pro la multnombraj kunikloj en mia ĝardeno. Ili sentas sin tiom ĉehejmaj, ke la virkunikloj batalas inter si pri la teritorio. Ili manĝas ne nur la legomojn, sed eĉ la florojn! Mi timas, ke jarfine ne restos iu kreskaĵo! Kion mi faru?

Invadato en Ilinojso

Kara Invadato:

Simpla afero. Vi bezonas kojoto-urinon. Ĝi haveblas en diversaj fakvendejoj. Tiu urino estas garantiata kontraŭ kunikloj. Oni ŝprucigas ĝin ĉie en la ĝardeno, kaj malaperas la kunikloj dekope. Kompreneble, la kojoto-urino ankaŭ forpersvadas la homojn; sed la nia ne estas perfekta mondo.

Sendube vi scivolemas, kiel oni akiras la urinon de la kojotoj. Pri tio ankaŭ mi scivolemas.

Via

Onklo Andanto.

* * *

BLOGNOTOJ

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 11a Decembro, 2003.

Mary McCarthy (1912-1989), usona verkisto kaj kritikisto, iam skribis:

Intelektulo ne povas esti produkto de elita eduko. La kruda pleba demokrateco estas la bredejo de la intelektula klaso; ili elŝutiĝas kiel drakodentoj, por lukti kaj mortigi unu la alian ĝis la lastaj kvin homoj, antaŭ ol ili povas fondi la urbon.

(The New Yorker, la 7an de Julio, 1986, pĝ. 36)

Rimarkinde en la rakonto pri Kadmo kaj la Drako estas, ke finfine oni ja fondis urbon. Ĉu ankoraŭ la batalemaj intelektuloj kapablas fondi ion, mi ne certas.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 10a Decembro, 2003.

KOMENTAS Manuel Pancorbo:

Mi ĵus legis vian blogaĵon pri poeto Herrick. Unua penso kiu min trafas estas, ĉu siajn amantinojn li imagis reprezentulinoj de alfabetaj literoj!?

Tamen mi celas ĉefe vian lastan frazon:

"de tiu troege facila koncepto, "la homaro" - povas esti pli da diferenco inter unuopaj homoj, ol inter specioj de nehomaj vivestaĵoj."

Mi ne povas pli draste malkonsenti. Laŭ mi, tiu frazo eĥas profundan antropocentrismon — ne nepre vian sed de nia nuna socio — kiu siavice estas barilo por la plena scio de la homo pri si mem kaj pri sia medio.

En objektoj de atenta observado estas pli facile trovi diferencojn — eĉ se ili estus esence identaj! — ol en aliaj preteratentataj objektoj. Aŭ, kiel diras la proverbo, arboj ne permesas vidi la arbaron (kaj, mi aldonas, malkovri ke arboj estas identaj rigardataj de distanco).

Tiu umbiliken-rigardo-simptomo havis sian rolon dum la Renesanco, kiam trolaŭdo de homo utilis en la batalo kontraŭ dio(j). Malpli metafore, en pasinteco homoj estis tre submetitaj de dioj kaj tial bonveniĝis freŝa eksplodo de ideoj kiuj metis la homon en la centron de la Universo, forpelante diojn.

Tamen nuntempe tiun trovaloriĝon mi rigardas esence danĝera kaj fonto de multaj problemoj (naciismo inter ili).

Mi forte rekomendas la verkojn de homo kiu dediĉis minuton de sia vivo por levi la okulojn de la homara umbiliko, rigardi aliloken kaj eliri de la arboj por spekti la arbaron. Li estas Desmond Morris, zoologo, aŭtoro de "La nuda simio" kaj "la homa zoo"; li prezentis homon ĝuste tia kia ĝi estas: inteligenta ĉasbesto socia kaj hierarĥiema.

Nu, mi ne celis verki plenan studon pri tiu afero; nur mi volis prezenti al vi pensigan malan vidpunkton.

Fakte tiu opinio mia esprimiĝis plurfoje en diversaj verkoj tra la jarcentoj, kaj iam mi eĉ kompilis listeton; bedaŭrinde mi iel perdis ĝin en la intestoj de iu forgesita komputilo.

reen al la indekspaĝo

Marde, 9a Decembro, 2003.

La 17-jarcenta angla poeto Robert Herrick vivis ĉastan vivon sed kreis dekkvar virinojn, kiuj akompanis lin tra lia vivo. Li donis al ili klasikajn nomojn: Anthea, Biancha, Corinna, Dianeme, Electra, Flora, Irene, Julia, Lucia, Oenone, Perilla, Perenna, Sappho, Silvia. Por Herrick, la amo ne estis pasio, sed delektiĝo, skribis unu kritikisto: kion aliaj homoj spertas nur sporade kaj stokaste, li spertis perfekte kaj mense.

Kial mi mencias lin? Nur por enmarteli jam alian najlon en la ĉerkon de tiu troege facila koncepto, "la homaro" — povas esti pli da diferenco inter unuopaj homoj, ol inter specioj de nehomaj vivestaĵoj.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 8a Decembro, 2003.

BERTILO WENNERGREN komentas pri mia hieraŭa temo:

Mi legis vian blogaĵon pri "ikono", "indico" k.t.p. Jen kelkaj komentoj:

Unue la difinoj, kiujn vi listigis, vere estas difinoj de la respondaj Anglaj vortoj. Ĝuste ĉe la vorto "icon", la Angla sufiĉe ŝanĝiĝis, donante al tiu vorto multe pli vastan kaj ĝeneralan signifon. Neniel memevidentas, ke aliaj lingvoj sekvas aŭ sekvu tiun evoluon.

Due tio, ke komputila "icon" iel similas al tio, kion ĝi signas, ne estas ĉiam vera. Multaj tiaj "icons" estas alispecaj. Ekz. la Vindoza TTT-legilo "Microsoft Internet Explorer" havas "icon", kiu estas nur ornamita formo de la litero "E". Apenaŭ tiu litero similas al la programo, kiun ĝi signas. Ne malmultaj komputilaj "icons" estas tiaspecaj, kaj tial devus nomiĝi "symbol", se validu la difinoj, kiujn vi citis.

Ĝis la!

Vere Peirce ne celis difini la vortojn laŭ ordinara uzado, sed krei teknikajn terminojn.

* * *

Ĉiuj homoj strebas por plue scii; neniu strebas por kompreni tion, kion li jam scias. Tial estas ĥaoso.

ZhuangZi, "Malfermi kofrojn"

* * *

CARHENGE

Ĉiuj aŭdis pri Stonehenge, en Wiltshire, suda Anglio. Sed malmultaj aŭdis pri Carhenge, simila strukturo konstruita el grizfarbitaj aŭtokadavroj, en Alliance, Nebrasko, Usono. Vi apenaŭ kredos min, sed nur hazarde, veturante tra Nebrasko antaŭ kelkaj jaroj, mi trafis ĝin. Imagu kia surprizo! Poste mi lernis, ke ĝi iom famas. (Kaj la nebraskanoj kaj la kanasasanoj devas elpensi drastajn rimedojn, allogi turi$mon al niaj tute ne imponaj ŝtatoj...)

Carhenge konstruiĝis en 1987 de ses lokaj familioj dum interfamilia rendevuo.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 7a Decembro, 2003.

Antaŭ kelka tempo estis iom longa diskuto en s.c.e. pri diversaspecaj signoj: ikono, indico, simbolo. Eble estus utile prezenti ĉi tie la difinojn de Charles Sanders Peirce (1839-1914), usona fondinto (unu el pluraj) de la studokampo semiologio. Liaj difinoj estis tre influaj por la lingvistiko kaj ĝenerale. Mallonge:

Klara kaj detala diskuto kun multaj ekzemploj (en la angla) troviĝas ĉe http://www.cs.indiana.edu/~port/teach/103/sign.symbol.html.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 6a Decembro, 2003.

GONÇALO NEVES translokigis sian blogon (vidu 3an Novembro) al http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/index.php?user_id=7, la BlogAro de Ĝangalo. Jen okazo vidi kiel aspektas la nova blogservilo. Mi devas konfesi, ĝi tre belaspektas; kaj la tekstgrandeco nun estas perfekta, almenaŭ por mia retumilo.

* * *

Kiel esti granda?
Nur diru la veron.
Se vi postvivos
Vi estos granda.

* * *

Se ni posedus paron da ĵetkuboj de klasika Grekio — ni diru, tiujn samajn ĵetkubojn, kiuj menciiĝas en la Thaeatetus de Platono — ni altetaksus ilin nur pro ilia origino, kaj metus ilin en muzeon.

Sed la luno pendas jam de sia orbito la tutan tempon, dum kiu ni evoluis, kaj sendube menciiĝas eĉ en la Profetaĵoj de Ipuŭer, tamen ni suprenveturis al ĝi, kaj rondmarŝis sur ĝi; kaj lasis niajn piedsignojn sur ĝi; kaj nun la tuta sunsistemo estas dismakulita de nia rubo.

Ĉar por la luno ne povas esti muzeo.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 5a Decembro, 2003.

Indas legi la komentojn de Kunar (la 28an Novembro) ĝenerale pri tiaj neologismoj, kiuj laŭ la pensado de Kunar kaj similopiniuloj, arbitre privilegias la kutimojn de nur kelkaj nacioj.

* * *

LA HEBREAJ PROFETOJ neniam estus ĝenintaj sin pri la fundaj ingrediencoj de la materio. Ĉu vi povas bildigi al vi Profeton, kiu asertas ke finfine ĉio estas akvo?

Ili enamiĝis pri malplenegoj kaj pri dezertoj — pri tio, kio rezultas de la detruo de malbono.

As the harmlessness
As the innocence
As the snows of oblivion weigh
Upon the evil of men
So the unimaginable vastness
snuffs it out like wind broken
on a windy day.

Kiel la sennoco
Kiel la senkulpo
Kiel la neĝoj de forgesemo pro pezego ŝarĝas
La malbonon de la homoj
Tiel la neimagebla fundamenta vasto
forviŝas ĝin kiel ekfurzon
en tago ventoza.
reen al la indekspaĝo

Merkrede, 3a Decembro, 2003.

Per la blogo de Kunar mi lernis pri ankoraŭ unu blogo, tiu de Niccola Ruggiero. Italo, kiu evidente interesiĝas pri la klasikaj lingvoj (okcidentaj). Mi ĝis nun ne havis tempon esplori ĝin.

* * *

William Butler Yeats skribis, pri Oscar Wilde:

"Olive Schreiner," li [Wilde] diris al mi unu fojon, "loĝas en la East End ĉar nur tie la homoj ne portas maskojn super siaj vizaĝoj; sed mi diris al ŝi, ke mi loĝas en la West End, ĉar nenio interesas min en la vivo, krom la maskoj."

The Trembling of the Veil
reen al la indekspaĝo

Marde, 2a Decembro, 2003.

Kiel la blindulo de Merleau-Ponty, kiu spertadas "la mondon" ĉe la fino de sia promenbastono, lingvistoj spertas lingvojn nur per skribado. Ili ja preterpasas tradiciajn ortografiojn, sed fonetika kaj fonema skribado ankaŭ estas skribado. Ankaŭ sonspektrogramoj estas skribado — scienca, aŭtomata kaj (kutime) ne tuj legebla, tamen skribado. Alivorte, lingvisto ne povas fari ion ajn, ĝis li havas ion sur papero aŭ sur ekrano — ion videblan.

Tio eble ŝajnas trivialaĵo por ni, kies prauloj jam delonge skribis; sed freŝa rigardo vidigas misteron. Ĉar verŝajne longege lingvoj ne estis skribataj. La homa lingvo estas minimume 20 000 jarojn aĝa;* skribado nur eble 6 000. Ne nur tio: alfabeta skribado (la kutima modelo por lingvistiko) originis nur unu fojon en la historio, kaj originis kiel rezulto de tre hazarda kombino de faktoroj. Sekve io, kio ne estas esenca por lingvoj, estas esenca por lingvistiko.

Kiam mi unue komencis laboradi pri la nordamerikaj indiĝenoj, unu tribo (la menomena, Viskonsino) ofte moketis min, dirante: "Via dio estas papero!" Kaj estis ĝuste tiam, kiam mi unuafoje konstatis la strangan staton de la lingvistiko, kio devas aŭ redukti lingvon al skribsistemo, aŭ forcedi ĉian esperon studi ĝin.

Ne por nenio ni tradicie nomas la pristudon de la lingvo kaj de lingvoj 'gramatiko' (grammata, 'literoj'). Ankaŭ ne por nenio Jacques Derrida nomis la lingvon 'skribado' (De la Grammatologie, 1967).

* La minimuma aĝo de la homa lingvo estas fiksita per la tempo de la plej lasta izoliĝo de la Amerikoj kaj de Aŭstralio-Tasmanio disde la cetera mondo; se la lingvo originis antaŭ tiu tempo (supozante, kiel plej ofte oni supozas, nur unu originon), la homoj en la Amerikoj kaj en Aŭstralio-Tasmanio ne havus lingvojn.
reen al la indekspaĝo

Lunde, 1a Decembro, 2003.

Resaluton! Sabaton ni revenis de Kolorado, kie ni pasigis Thanksgiving kun la filino. Poste mi aperigos fotojn, precipe de alkoj, kiuj en Estes Park multnombras kaj eĉ libere kaj sentime rondmigradas inter la domoj.

* * *

Manuel Pancorbo Castro, kiu ne estas genetikisto, kiel mi unue konjektis (la 20an de Novembro), sed fizikisto, skribis klarige pri lumrapido:

Saluton Ken,

Vi blogis (23an de novembro):

"lastatempe oni eĉ sugestas, ke la lumrapido ne estas konstanta en ĉiuj partoj de la universo."

Nu "lastatempe" estas dubsenca kvalifikilo; se "lastatempe" atingas la unuan jardekon de la 20a jarcento, mi konsentas ;-)

Tiam — precize en 1912 — Einstein asertis (laŭlitere anglalingve):
"the constancy of the velocity of light can be mantained only insofar as one restricts oneself to spatio-temporal regions of constant gravitational potential. This is where, in my opinion, the limit of validity of the principle of the constancy of the velocity of light — though not of the principle of relativity — and therewith the limit of validity of our current theory of relativity lies"

(represita en "The collected papers of Albert Einstein", vol 4, Princetown University Press, 1996, p. 130).
Do, krom kelkaj fuŝetaj tradukaĵoj (of the.. of the.. of the...) la afero restas klara: jam en 1912, Einstein diris ke lumrapido ne estas samvalora en chiu parto de la universo, senrezigne de la principo de relativeco.

Tamen, lastatempe kelkaj eksperimentoj montris strangajn rezultojn kies interpretado eble bezonas konsideri ke lumrapideco ŝanĝiĝas (plialtiĝas) kun tempo! Pri tio mi planas verki artikoleton por la listo "[Yahoo! Groups:] per-esperanto-bazascienco".

Amike,

Manuel Pancorbo Castro

Verŝajne tiu lasta alineo de Manuel aludas al tio, kion mi la 23an de Novembro havis enmense.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.