Sendu al mi komentojn

Ĵaŭde, 23a Decembro, 2004.

En Kansas City estas riĉula kvartalo, Country Club Plaza (aŭ kiel oni kutime diras, simple The Plaza). Butikoj, fontoj, skulptaĵoj, parkoj, kafejoj, ĉio eleganta. Mia malnova kolego, Lubeck Beck*, ofte veturis tien por promenigi sian hundon, por ke oni kredu, ke li loĝas tie.

La evento de la jaro tie estas la ŝalto de la lumiloj. Vintre ĉiujn konstruaĵojn oni randornamas per buntaj lumampoloj, kvazaŭ kristnaskarbe. Jen multaj fotoj; alklaku ĉe Plaza lights. Estas entute 250.000 ampoloj. Novembre je certa vespera horo oni ŝaltas ilin ĉiujn samtempe, por la plezuro de la homamasoj.

Mi estis tie antaŭ kelkaj tagoj, ĉar apud la kvartalo estas grava hospitalo, St. Luke's, centrejo por kor-kirurgio. Amikino mia devis operaciiĝi tie (sukceso ĝis nun).

*4a Majo, 2004

Mi reekblogos iam en Januaro. Mi esperas al la gelegantoj
ĉion bonan dum la festa sezono kaj en la nova jaro 2005!

reen al la indekspaĝo

Marde, 21a Decembro, 2004.

Kunar, al kiu mi ŝuldas dankon pro lastatempa komplimento pri mia blogo, prikomentas la temon de la usonaj "ruĝaj" kaj "bluaj" subŝtatoj (17a Decembro):

Saluton!

Min iom ĝenas la miro, per kiu oni konstatas la diferencon inter la ruĝaj kaj bluaj subŝtatoj. La fenomeno, ke enloĝantoj de grandaj urboj plejparte voĉdonas por maldekstraj partioj, dum la homoj en maldense enloĝitaj regionoj preferas konservativulojn, estas nenio nova. Ĝin oni renkontas ankaŭ en mia lando, Germanio; kaj eĉ se tiu regulo ne validas senescepte, ĝi tamen renkonteblas tre ofte.

Ankaŭ la kresko de tiu diferenco inter bluaj kaj ruĝaj subŝtatoj ne estas nova. Mi legis, ke oni jam antaŭ jaroj rimarkis tion. Do pro kio la tuta surpriziĝo?

Rilate al la kriterio por bluaj aŭ ruĝaj subŝtatoj, mi trovis alian tre legindan analizon en la reto: http://www.zeit.de/2004/46/rotblau [raporto en la Hamburga Die Zeit de Thomas Kleine-Brockhoff — KM]

Kore salutas

DĴ Kunar

Ĉu surpriziĝo? Evidente mi ne skribis klare. La demando ne estas, kio okazas, nek kiom ofte ĝi okazas, nek kie: la demando estas, Kial ĝi okazas. En si mem certe ne tuj videblas logika, fizika nek kultura klara konekto inter ekzemple denseco de enloĝantaro kaj specifaj nacipolitikaj preferoj. Kun egala misaplombo oni povus vidi konekton inter apudeco al la oceanoj flanke de la "bluanoj" kaj (ekzemple) ties preskaŭ pavlova reflekso kontraŭ iu ajn perceptata atenco kontraŭ civilaj rajtoj. (Kleine-Brockhoff mencias la influon de la maroj, sed nur ŝerce...)

Ne nur temas pri mankantaj konektoj; la situacio eĉ defias konektojn, kiujn oni atendus: ekzemple, la "ruĝanoj" laŭdire religiemas. Oni atendus, ke religiemuloj apogus "progresivajn" socialajn programojn — tutnacian sanservon ekzemple. Sed male, la ruĝaj subŝtatoj ĝenerale oponas tiajn socialajn programojn. ("Gesinjoroj, ĉu Vi ne komprenas, ke registaro kiu direktas vian sanon direktas Vin?" — Tammy Bruce)

Aparte bona ekzemplo: en unu rilato la ruĝaj subŝtatoj ŝajne agas rekte kontraŭ sia efektiva profito: ili ricevas kompare kun Blulando multe pli da mono de la federacia registaro ol ili pagas imposte. Tamen ili vocdonas kontraŭ forta federacia registaro. Kial? Neniu scias.

Unu afero estas certa: la ruĝaj subŝtatoj naskas pli da infanoj, ol la bluaj. Laŭ interesa artikolo de Decembro 2004, "La blankuloj en Respublikane-voĉdonaj regionoj daŭre naskas pli da infanoj, ol la blankuloj en Demokrate-voĉdonaj regionoj." Estas pli da detaloj en la artikolo, precipe bazitaj sur The National Center for Health Statistics. Ekzemple Kansaso, tipa "ruĝa" subŝtato, naskas po 2,06 beboj ĉiuvirine, dum Masaĉuseco, tipa "blua" subŝtato, naskas po nur 1,6. Tio ne estas bona aŭguro por la demokratoj.

Pro manko de definitiva teorio pri la interrilato inter la faktoj demografiaj kaj politikaj, oni plej ofte kontentigas sin per tiu kaj tiu varianto de "Nu, la bluaj homoj estas simple pli inteligentaj" — eĉ Kleine-Brockhoff (kies detala artikolo bonas laŭ mi, aparte pri religio*) falas en tiun kaptilon: la averaĝa bluano ist gut ausbebildet: tio estas kompreneble cirkla argumento, se oni konstatas, ke liberaldemokratoj dominas la edukosistemon ekde la unuaj jaroj, kaj tute aparte en la kolegioj kaj universitatoj. (Tio ne estas plendo; nur fakto.)

*Mi ne volas ŝajnigi, ke mi rapide legas la germanan. Male, malrapide. Ĉiaokaze, la artikolo de Kleine-Brockhoff estas longa; mi ne povus en nura blogaĵo komenti pri ĉio. Certe ne veras, ke la averaĝa ruĝŝtatano posedas armilon. Mi loĝis en ruĝaj subŝtatoj pli ol duonon el mia vivo, kaj nur en Sudo mi konis (kelkajn) homojn, kiuj posedas armilojn (krom por ĉasado).
reen al la indekspaĝo

Lunde, 20a Decembro, 2004.

KIAM TEMAS PRI LINGVOJ oni daŭre pensas nebule. Ekzemple: la enkonduko al la traduko de la Zola-romano Nana, kiun mi ĵus finlegis, verkiĝis de la tradukisto, Douglas Parmée.* En ĝi, Parmée komparas la kritikojn pri Nana de Henry James kaj de Flaubert. Parmée opinias strange, ke James ne nur ne trovas humuron en Nana, sed eĉ sugestas, ke Zola ne kapablas humuron. Parmée laŭdas Flaubert sed ignoras la evidentan fakton, ke James, malkiel Flaubert, ne legis denaske la francan.

Humuro, se ĝi ekzistas en Nana, ne trapenetras la tradukon de Parmée. Sed Parmée kreis karieron el tradukado el la franca, do eble lia provo estis la kiel eble plej bona. Laŭ mi la plej grava barilo inter lingvoj kaj kulturoj estas la netradukebleco de la humuro.

*Ĉiam legu la tekston de iu ajn libro unue; nur poste legu la enkondukon. Enkondukoj kutime ne estas enkondukoj sed postkomentaroj.
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 19a Decembro, 2004.

Mi nun vidas, ke la plej komika romano, kiun mi iam legis, Zuleika Dobson, de Sir Max Beerbohm (Nov-Jorko, Modern Libary, 1926; oftege represita; havebla rete de Gutenberg) estis parodio de Nana de Emile Zola. Kia konstato!

Zuleika Dobson : une histoire d'amour à Oxford. Tr. Mario Praz (Parizo : Christian Bourgois, 1984)

Suleika Dobson : eine Liebesgeschichte aus Oxford, tr. Joachim Kalka. (Stuttgart : Klett-Cotta, 1987. ISBN: 360895323X)

Zuleika Dobson. Tr. Luis Marín (Barcelono : Destino, 1996) [hispane]
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 17a Decembro, 2004.

PRI LA RUĜAJ KAJ BLUAJ SUBŜTATOJ de Usono mi blogis la 25an de Septembro, 2004 ("AVANGARDO KAJ KROMKULTURO"). Jen la fama mapo. En 2000 kaj aparte 2004 la ruĝaj (ĝenerale landinternaj) subŝtatoj voĉdonis por Bush, la bluaj (ĝenerale landmarbordaj) por la demokrataj kandidatoj Gore kaj Kerry. Depost 2000 tian ruĝ-bluan mapon oni konsideras klara simptomo de la landa divideco.

La ruĝaj subŝtatoj korelativas kun kvar fenomenoj: (a) maldenseco de enloĝantaro, (b) filantropio kaj helpemo, (c) grandeco de familioj, kaj (d) religiemo. Ĉiuj krom (d) estas pli-malpli solide bazitaj sur statistikoj; pri religiemo estas fakte sufiĉe da disputado.

Mi ne scias, kaj eble neniu scias, kiel rilatas (a) - (d) al politika konservativismo. Kial homoj vivantaj en regionoj, kie (a) estas relative malmultaj homoj, (b) oni relative multe helpemas al siaj najbaroj, (c) familioj estas relative grandaj, kaj (d) plej multaj ĉeestadas preĝejojn, voĉdonas por dekstruloj? Kiel la demografiaj faktoj konektiĝas al la politikaj opinioj de la homoj? Tute ne estas memevidente.

Ofte oni aŭdas, ke la "ruĝanoj" simple stultas. Kiuj vere stultas, estas tiuj, kiuj povis trakti tian aserton serioze. "Statistikoj" aperis ĉi-jare, sed montriĝis ruzo, simpla trompo. Eĉ The Economist dupiĝis! Ĝi presis eraragnoskon jam en Majo (sed eble alilandanoj maltrafis la eraragnoskon).

Se la inteligento estas, kiel kutime, distribuita laŭ kloŝforma kurbo eĉ en "ruĝa" Usono, eble tamen la homoj en la "bluaj" subŝtatoj estas pli malnaivaj. Eble; sed malnaivaj pri kio? Mi loĝis 9 jarojn en Nov-Jorko kaj povas atesti, ke tiuj denaskaj novjorkanoj, kiuj neniam havis okazon veturi alien, plej probable scias malpli pri Usono, ol la averaĝa same sensperta alilandano. La novjorkanoj kiel klaso regas certan ĵargonon, certan etoson tre taŭgan por koktelhoro, sed laŭ mia sperto, profunda kompreno ne troveblas pli en Nov-Jorko, ol en iu alia loko.

Resume, kion oni povas diri? Se oni komparas la vivkvaliton en la ruĝaj subŝtatoj kun tiu en la bluaj, oni povas diri, eble, ke la "ruĝa" vivo estas svage "pli sana" — malpli da homoj estas sana, filantropio kaj helpemo al siaj najbaroj estas sana, grandaj familioj estas sanaj, kaj preĝejoj (malgraŭ doktrinaj detaloj) estas kunigaj institucioj kiuj liveras socian koheron. Mi ne konsideras min burĝa; sed fojfoje oni devas iom repensi siajn antaŭjuĝojn. Tom Wolfe, en sia A man in full, kreis Conrad Hensley, laborklasan sed inteligentan junulon, kies gepatroj estis hipioj el la 60aj jaroj. Kompreneble, ili evitis ĉion burĝan kaj same instruis al Conrad. Ilia vivo estis ĥaosa kaj dekadenca, kaj Conrad dum sia juneco daŭre demandis al si, Kio estas fakte tiu "burĝeco", kiun mia patro tiom malamegas? Fine, kiam iu klarigis al li, kio estas burĝeco: "Mi volas tion!" li kriis. "Tio estus ĉielo!" Kaj depost tiam li provas sukcesi. (Li fine deflankiĝas; sed mi ne volas malkaŝi la tutan intrigon...)

Mi antaŭ multaj jaroj demandis al mia bopatro, simpla homo, ĝisosta sudulo kaj pli dekstra ol Atilo la Huno, ĉu li estas konservativulo. "Kio estas konservativulo?" li reen demandis. Eble tio enkernigas la esencon de la problemo: tiuj "ruĝuloj" nur vivas nun, kiel ili vivis ĉiam antaŭe. Homo, kiu enlitiĝis nura ordinara homo, vekiĝis unu belan matenon, kaj trovis, ke nun li estas ano de "la religia dekstro" — sed tiu ofte eĉ ne scias, ke la nova etikedo ekzistas.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 13a Decembro, 2004.

G. K. CHESTERTON iam observis, ke infanoj amas samecon: ili volas aŭdi la saman rakonton fojon post fojo; ili volas ke Kristnasko revenu kiel eble plej baldaŭ, kaj estu la sama, kiel antaŭe; ili volas ludi la samajn ludojn ĉiutage. Plenkreskuloj tamen malsamemas: ili sufiĉe facile enuiĝas — almenaŭ tiuj, kiuj ne infanecas. Mi iam rimarkis en retbabilejo, ke la enuo estas la savo de la homaro; mi diris tion, pensante pri la t.n. "soma-problemo" kio jene vortumiĝeblas: kio okazus al la homaro, se ekzistus "la perfekta drogo" — drogo, kiu kaŭzus senĉesan kaj absolutan plezuron, kaj havus neniujn malbonajn kromefikojn? (Tia drogo potenciale eĉ nun ekzistas.) La respondo estas simpla: eĉ la plezuro enuigas. Kredu min, tio veras. Bonŝance por ni.

La plej bonaj verkistoj sciis tiun gravan veraĵon kaj provis komuniki ĝin. Unu estis Emile Zola, kies romanon Nana mi nuntempe legas. Zola vere estis geniulo: li tiom enuigas en la unua duono de la romano, ke la leganto ĝis la mezo pretas por io ajn! La metodo efikas.





reen al la indekspaĝo

Sabate, 11a Decembro, 2004.

BONA, MALBONA, KAJ ANNA WIERZBICKA. Mi komprenas la impeton flanke de la filozofoj (aparte post Nietzsche), forigi, eviti aŭ minimume relativigi la konceptojn 'bona' kaj 'malbona'. Inter nacioj, Usonon oni ofte kritikas pro tio, ke ĝiaj ŝtatestroj ne hezitas uzi la terminojn 'bona' kaj 'malbona' — aparte, dum lastaj jardekoj, Reagan kaj Bush. Kaj ankaŭ tion mi ne povas ne kompreni.

Sed interese, tiuj konceptoj 'bona' kaj 'malbona' troviĝas inter la universalaj semantikaj primitivoj (primitifs sémantiques; semantische Primitive) de la semantika teorio de Anna Wierzbicka. Tiu teorio fariĝis sufiĉe influa, ke nuntempe estas multo pri ĝi havebla rete, aparte en la angla, sed ankaŭ alilingve. Esence ĝi hipotezas, ke ekzistas universala relative malgranda stoko da vortoj plej simplaj, tiaj ke oni ne povas difini ilin sen estigi pli da komplekso, ol kuŝas en la vortoj mem. Tiuj vortoj konsistigas la kernon de la teorio NSM, Natura Semantika Metalingvo (Natural Semantic Metalanguage, métalangue sémantique naturelle, natürliche semantische Metasprache); per tiuj elementaj vortoj, oni povas difini aliajn, pli kompleksajn konceptojn.

La teorio de Wierzbicka malsamas de aliaj simile reduktemaj semantikaj teorioj tiurilate, ke la primitivoj de Wierzbicka ne estas abstraktaĵoj, sed efektivaj vortoj de homaj lingvoj. Plue, oni povas (laŭ ŝi kaj ŝiaj adeptoj) eltrovi tiujn primitivojn per empiriaj esplormetodoj.

En paragrafo 3.10 de Semantics: Primes and Universals (Oxford University Press, 1996), Wierzbicka diskutas 'bona' kaj 'malbona'. Interalie ŝi notas, ke 'bona' kaj 'malbona' plej vaste uziĝas kiel distingiloj: "bona homo", "bona afero" k.s. kaj ke ne estas klare, ĉu ili povas universale distingi tempojn, lokojn, partojn kaj specojn.

En paragrafo 2.8 ŝi skribas:

Dum la jarcentoj, okazis multaj provoj fordifini la konceptojn 'bona' kaj 'malbona'. Plej ofte oni provis ligi 'bona' kun 'voli' kaj 'malbona' kun 'ne voli': 'bona' estas tio, kion iu (mi, la homoj, Dio...) volas, 'malbona' estas tio, kion oni ne volas...

Finfine tamen, fariĝis pli kaj pli klare, ke tiaj provoj ne sukcesas, ĉar ĉiam eblas prezenti bonecon kaj volatecon (aŭ malbonecon kaj nevolatecon) en kontraŭstaro unu al la alia, ekzemple:

Mi scias, ke estus malbone fari ĝin, sed tamen mi volas fari ĝin.
Mi scias, ke estus bone fari ĝin, sed mi ne volas fari ĝin.

... Komprenble la homoj disputas inter si, kio estas bona kaj kio estas malbona, sed ĝuste tia disputo montras, ke uzante tiujn vortojn ili pretendas ion pri universala valideco. Alivorte, malsamaj homoj rigardas malsamajn aferojn kaj agojn kiel bonaj kaj malbonaj, sed ĉiuj konsentas pri la valida rigardado al certaj aferoj kaj agoj (ne gravas kiuj) kiel bonaj kaj malbonaj... la fakto, ke — kiom ni scias — ĉiuj lingvoj havas vortojn por 'bona' kaj 'malbona'... forte apogas la hipotezon, ke tiuj du konceptoj estas denaskaj kaj fundamendaj elementoj de la homa pensado.

Ŝi daŭrigas, ke dum ofte en lingvoj oni esprimas 'malbona' (kiel en Esperanto) kiel 'ne bona', neniu lingvo esprimas 'bona' kiel 'ne malbona'. Alivorte, 'bona' estas primara.

Estas multaj aliaj interesaj detaloj pri 'bona' kaj 'malbona' en la verkoj de Wierzbicka.

Mi finos menciante, ke 'bona' multe pli gravas, ol 'vera' (kio ne estas semantika primitivo). La scienco interesiĝas pri tio, kio veras; sed egale vere por la astronomio estas, ekzemple, ke la suno brulos ankoraŭ ĉ. 5 bilionoj de jaroj, kaj ke la plej distaj galaksioj (strange) aperas al ni plene formitaj. Sed nur la unua fakto estas bona; ĉi lasta estas nek bona nek malbona, nur fakto.

Okaze ke la leganto volas pliajn ekzemplojn de la Wierzbickaj primitivoj, ili inkludas 'mi', 'vi', 'ĉi tiu', 'pli', 'pensi', 'scii', 'voli', 'diri', 'ne', 'se' k.a. — proks. 60 entute, post pli ol 30 jaroj da esplorado.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 9a Decembro, 2004.

De Klaus Wessel venis letero pri mia pegrakonto de hieraŭ:

Ken,

Birdoj kelkfoje komunikas mesaĝojn. Do oni ilin ne fortimigu! Vi povas vere esti kontenta ke ne temis pri la "neniam plu!" - korvo de Poe. :-)

Kore kaj amike,
Klaŭso

La pegaĉo ja komunikis al mi mesaĝon: Mi preferus vian domon kun pegtruo. Venontan fojon, ne temos nur pri akvo kaj bastonetoj...

(Klaŭso komentis ankaŭ pri mia primaŝina blogaĵo de la 5a; mi metis la leteron tien.)

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 8a Decembro, 2004.

PEG O' MY HEART.* Unu frumatenon antaŭ nelonge, mi senzorge kuŝadis en mia lito, per la radio aŭskultante la lastajn mezurojn de "Oh, del mio dolce ardor" (Gluck), kiam subite mi ekaŭdis rapidan lignecan perkutadon, kvazaŭ de maŝinpafilo, kiu ŝajne venas de iu ekstera muro de mia domo. Mi surmetis robon kaj elkuris, por serĉi la fonton de la sono.

Tie, alkroĉiĝanta (iamaniere!) alte al la flanko de la domo, estis pego, kiu furioze bekadas la muron, tiel laboreme, ke jam ĝi farintis konsiderindan progreson al plena truo. Oni legas ĉie, ĉu ne, ke pegoj bekplugas arbojn, por manĝi la tie troveblajn insektojn. Sed tiu ĉi volas bori truon en mia domo. (Oni ja ne povas kredi ĉion, kion oni legas.)

Kun multe da indigno mi kriegis — Foriĝu! Tuj! Ĉesu tion! — svingante la brakojn por ĝin fortimi. Sed la fibirdo simple malatentis min. Mi vere ne atendis, ke pego komprenu E-on, sed minimume ĝi povus rimarki la braksvingadon. Sed ĝi verŝajne estis tro alta; fakte ĉe la dua etaĝo. Mi serĉis ion por ĵeti, sed estis nenio. Tiam mi ekvidis la akvohoson. Ha! Mi lernigos ion al tiu ĉi fripono.

La hoso havis specialan ajuton, kun tre eta truo, tiel ke ni povu akvumi la florbedojn de distanco. Per ĝi oni povis ĵeti ŝprucon da akvo tre foren. Rapide mi kuris al la krano kaj malfermis la valvon, kun unu okulo je la pego. Sed mi neglektis pri la malfermeco de la ajuto. Hazarde ĝi estis malferma; kompreneble la hoso nun komencas danci; baldaŭ ĉio en la gazono, inkluzive min, sed ne la pegon, malsekas ĝisoste. Kiam fine mi kaptis la ajuton, la pego estis for. Ĝi revenis plurfoje, kaj reekboris. Sed nun mi tenadas aron da bastonetoj por ĵeti.

Eble vi jam divenis la kialon de la nekutima agado de la pego: termitoj. Se jes, vi divenis malprave: ne estis termitoj en la muro; ni kontrolis tion per fakulo. Do restas mistera la celo de la pego.

*Pro eble tiu sama koboldo, kiu oftege kaj plurmaniere perturbas la historion de lingvoj, Peg estas en la angla mallongigo de la nomo Margaret (kiel Bob de Robert, egale seneksplike) — la sentimentala kanto Peg o' My Heart popularis en la 20aj jaroj. Mi ne povas renkonti 'pego' sen pensi pri tiu kanto.
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 5a Decembro, 2004.

LA NOVA LIBRO DE UMBERTO ECO, Storia della bellezza (Bompiani, Septembro 2004), tradukiĝis en la anglan far Alastair McEwen kaj aperis la 20an de Novembro kiel History of Beauty (Rizzoli International Publications). Ĝin salutis miksaj recenzoj; unu malfeliĉaĵo estis sendube tro rapida traduko. Sed unu belaĵo estas, ke ĝi enhavas ĉapitron pri la beleco de maŝinoj.

Estas vere ke mi dum kvarona jarcento estis universitata profesoro. Sed antaŭe mi laboris en multaj metioj, kaj precipe en fabrikoj kaj uzinoj. Mi amis maŝinojn. Mi amis la ritmon, mi amis la bruon, mi amis la aromon de keroseno kaj la senton de lubrikaĵo sur la manoj. Sed precipe mi amis la ritmon.

Kiam mi unue ekloĝis en NovJorko en la 50aj jaroj, mi laboris en germanparola uzino (germanparola en la senco, ke la ĉefo kaj lia plej teknika stabo estis germanlingvaj; ili tute ne suspektis, ke mi ofte komprenis iliajn konversaciojn, en kiuj mi menciiĝis fojfoje kiel der Ungelehrte, "la neklerulo" ). La nomo de la uzino estis Vibro Mfg. Co. (ĝi certe jam ne ekzistas). La unua maŝino, kiun mi lernis, estis la variigebla tornilo; en la bildo Vi vidas iom pli modernan ekzemplon. En tiu uzino mi fine promociiĝis al inspektoro.




Sed mia plej granda triumfo venis poste, ĉe Terminal Metals (verŝajne ankaŭ malaperinta), kie mi funkciigis samtempe du aŭtomatajn ŝirmaŝinojn; maldekstre vi vidas bildon de unu tre simila al tiu, kiun mi funkciigis. La funkcio de tia maŝino estas aŭtomate ŝiradi metalan plataĵon, kutime ŝtalan, en pecojn de la ĝusta grandeco, ke ili povas pluformiĝi, per aliaj maŝinoj, en diversajn produktojn. Sed mi fieris pri tio, ke mi funkciigis du tiajn maŝinojn samtempe, anstataŭinte du laboristojn (kiuj ne tre ŝatis min pro tio...). En la bildo vi vidas la tri partojn de ĉiu maŝino: bobenegon da platforma ŝtalo, la rektigilon (por korekti la spiralemon de la ŝtalo), kaj fine la ŝirilon mem.

Unu tagon dum tiu periodo, mi preskaŭ maleskapis seriozan akcidenton aŭ eĉ morton. La spindeloj de miaj maŝinoj, fiksitaj ĉe la planko per boltegoj, havis malvastajn bazojn kompare kun tiu en la bildo. Bobenego da plata ŝtalo pezas kelkajn tunojn. En mia laboro mi veturadis al la stoplejo per forklevilo (vidu dekstre), prenis bobenegon da ŝtalo, portis ĝin reen al la ŝirmaŝino, kaj metis ĝin sur la spindelon. Tiun tagon, ĵus parkinte la forklevilon kaj sekuriginte la bobenegon sur la spindelo, mi staradis apude, kiam subite la boltegoj, kiuj tenis fikse la spindelon al la planko, krake elplankiĝis pro la pezo de la bobenego, kiu nun falegis en ĝuste tiun lokon, kie mi antaŭ momenton staradis.

Kiom mi salajriĝis dum tiuj fabrikojaroj? Preskaŭ neniom — kutime ĉ. US$40 semajne. Sed mi estis fraŭlo, mi ne bezonis pli (kiom kostas libroj?), kaj kiam mi finis la laboron ĉiutage, la menso estis libera.

Poste komentis Klaus Wessel:

Saluton, Ken -

Mhmm - ĉu oni tie vin nomis tiel - "der Ungelehrte" aŭ ĉu ne "der Ungelernte"?

"Ungelernt" signifas "nekvalifikita", do laboristo kiu ne havas specialan instruadon. La vorto ŝajnas depreci, sed ĝi vere estas neŭtrala esprimo.

Ankaŭ mi kiel studento laboris en fabrikoj, kaj tiam mi estis "der Ungelernte", sed estante studento mi samtempe estis nomata (memkompreneble iomete ironie) "der Gelehrte".

Kore kaj salute,
Klaŭso

Eble mi misaŭdis; sed mi estas 99% certa, ke la vorto estis ungelehrt. Mi ja tiutempe jam estis lerninta la tornilon, do ne tute ungelernt; tamen eĉ kun tiu splendo mi superis en la hierarkio nur la povran portorikanon, kiun oni elsendadis por kafo kaj sandviĉoj...

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 3a Decembro, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Ve, kiel mi povas trovi edzon? Mi estas juna, atraktiva, kun interesa personeco; sed iukiale la junaj viroj ne interesiĝas pri mi. Ŝminkado perfekta, hararanĝoj plej lastmodaj, da parfumoj la plej bonaj el Parizo — kiel mi eraras?

Amserĉa en Annapolis

Kara Amserĉa:

Kvankam Juvenalo skribis, ke pecunia non olet, mono ne havas odoron, lia imagopovo ŝajne estis limigita tiurilate. Vi simple devas akiri parfumon, kiu havas la aromon de mono:

Essence d'argent
Eau d'actions et bons
Apparition des billets de banque
Cristal noir de la bourse

aŭ similan. Apliku ŝpareme ma non troppo.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.