Sendu al mi komentojn

8a Decembro, 2005.

BLOGPAŬZO. La kristnaska sezono estas jam ĉe ni; kaj estas multe da farendaĵoj; ankaŭ mi devos returni min pli laboreme al la E-lingivstiko, ĉar nun dank al instigo de mia brazilina kunlingvisto Maria Nazaré de CARVALHO LAROCA mi akiris duan libron de Geraldo MATTOS, Apartaj mondoj: verboj kaj participoj (Fonto, dua eld., 1999) kaj devos kompreneble legi ĝin kaj eĉ ekhavi opinion :)

Do mi intencas ne plu blogi ĝis la novjaro. Ĝis tiam, mi adiaŭas al Vi, Karaj Legantoj.

* * *

Sufiĉe bonan anekdoton mi aŭdis:

Viro instruis al sia hundo kalkuli, kaj volis eksponi ĝin al gastoj. Li diras al la hundo

— Kiom estas 2 plus 2?

La hundo bojas kvarfoje. Tiam:

— Bone; kaj kiom estas 6 minus 3?

La hundo bojas trifoje.

— Tre bone; kaj kio estas la kvadrata radiko el 63,4?

Longa silento; tiam kolera krio:

— Formetu la krajonon kaj kalkulu enkape! Stulta hundo!
reen al la indekspaĝo

7a Decembro, 2005.

DE SOMNIIS, KAJ JAM ALIA MISCITAĴO. Kiel ni vidis dum lasta blogado, grandaj pensistoj ofte famas pro diroj, kiujn ili neniam diris. Apenaŭ eblas ekzemple legi diskuton pri la naturo de sonĝoj, sen renkonti ideon atribuitan al Paskalo: en letero al Vladimiro Sisoev, Lev Tolstoj skribis:

Pascal diras, ŝajne, tiel: "Se ni estus vidintaj nin en sonĝo ĉiam en la sama stato, kaj en maldormo en diversaj statoj, ni opinius sonĝon realaĵo kaj realaĵon — sonĝo."

Jen sendube 17-jarcenta (mis)origino de tiu fama nocio, ke ni ne povas esence distingi inter sonĝoj kaj la normala stato. Sed la alineoj de Paskalo (Pensées 386) pri sonĝoj estis konsiderinde pli kompleksaj ol la Tolstoja varianto; Paskalo ne sugestis — fakte zorge evitis sugesti — ke oni povus malcerti, ĉu oni vivas reale, aŭ sonĝas. (Se Vi legas la francan, jen.)

Laŭ mia pensado, moderna helpilo pri la tuta demando estas la t. n. lucida sonĝado (lucid dreaming, klares Träumen, rèver lucide ktp). Iuj homoj ĉiam, kaj multaj homoj iafoje, kapablas sonĝi, sciante dum la sonĝo ke ili sonĝas. (Iuj pretendas povi instrui tion. Kaj mi mem, pli-malpli rutine, je la fino de koŝmaro, ankoraŭ estante "en" la sonĝo, pensas: Ehe! Jen mi enestas denove fikoŝmaron... kaj tuj vekiĝas.)

La fakto, ke tio okazas, detruas la supozatan simetrion inter sonĝoj kaj normala spertado. Ĉar tute ne havus sencon pensi, ke dum normala spertado, oni povus konstati, ke oni sonĝas... la fenomeno estas unudirekta. Logike ne eblas samtempe paroli pri lucida sonĝado, kaj kredi je la simetrio inter sonĝado kaj normala vivado.

reen al la indekspaĝo

6a Decembro, 2005.

Skribis Cezar pri temo de antaŭhieraŭ:

Kara Ken,

La paĝo pri la miscitaĵoj indikita de Bertilo W. estas ege amuza, vere, ja frandaĵo rekomendenda al ĉiuj, kiuj ankoraŭ nun centprocente fidas pri tio, kio ie ajn legeblas.

He [Kipling] sees clearly that men can only be highly civilized while other men, inevitably less civilized, are there to guard and feed them.

Li [Kipling] klare vidas, ke homoj povas esti alte civilizitaj nur dum aliaj homoj, neeviteble malpli civilizitaj, tieas por gardi kaj nutri ilin.

Jen mia traduko:

Li [Kipling] klare konscias, ke homoj povas esti alte civilizitaj nur ĉar ĉeestas aliaj homoj, neeviteble malpli civilizitaj, kiuj gardas kaj nutras ilin.

Jen la stilo, kiun oni atendas de tia brila aŭtoro, jes...

"Humuro? Eble; sed temas pri serioza literatura eseo..."

Humuro, parte makabra kaj nigra estas stilrimedo de Orwell, simile al Swift, kiun li ŝajne studis. Nu, la humuro de Orwell estas tipe brita, kiel oni diras nun. Mi neniam vere povas ridi pri Mr. Bean, jen strangulo, kiu tute sen humuro kapablas ridigi homojn. La humuro de la usonanoj estas al mi pli proksima tiurilate, kiel oni vidas ja je vi, amiko:). La anglo iras tra la mondo kun ridobremso en la mano, la usonano kun eterna aŭtentika rideto kaj ridemo sur la lipoj.

Tre amike, Cez!

PS: Citaĵo de nekonato: "En la mondo estas nigra nokt', sed malgranda Jesuĉjo ne multe kriadas." (Jam de jaroj mi volus scii, de kiu tiu frazo estas.) Tiom da frazoj fantomas en la kapo, kaj oni ne scias de kie ili venis kaj kien ili iras, ĉu? Se oni ofte tradukas oni rapide lernas, ke preskaŭ nenio legeblas tiel, kiel ĝi iam estis verkita. Ĉe kelkaj mondfamaj tekstoj estas simple neebla trovi la ĝustan originalan tekston, ekz. ĉe multaj kristnaskkantoj.

Por anglalingvujo valora kolekto, kiun mi havas aŭ havis, estas Ralph KEYES, "Nice guys finish seventh": False phrases, spurious sayings, and familiar misquotations (Harper Collins Publishers, 1992; ISBN: 0062700200). Ĝi ne nur registras multegajn ekzemplojn, sed pruvas preter ia dubo, ke la popolaj miscitaĵoj kutime kaj laŭ mistera maniero, plibonigas la citaĵojn: koncizigas, stile plinetigas. Tio povas inspiri novan fidon je la kolektiva lingvosaĝo de la homoj — temo tre apud la koro de lingvisto.

reen al la indekspaĝo

5a Decembro, 2005.

Aperis nun en Libera Folio la tria kaj fina parto de la eseo de Sten JOHANSSON (vidu blogerojn de la 18a kaj 27a Novembro). Interalie temas pri "misaj tabelvortoj": "Kelkaj homoj jam delonge hereze vastigis la korelativan tabelon...". Mi nur povas ripeti tion, kion mi skribis en "Recenza artikolo pri Studoj pri Esperanto" (vidu la indekspaĝon): ke iu volas uzi ekzemple 'alies' ne signifas, ke tiu volas meti 'ali-' inter la tabelradikojn kaj akcepti ĉiujn ties konsekvencojn. Tio estas inventaĵo de la gramatikistoj. Oni povas uzi 'alies' sen eĉ pensi pri la — ja barbaraj — 'aliam', 'aliom' k. c.

La rezultoj de Johansson pri 'tiel' kaj 'tiom' ja estas interesaj kaj ebligas emfazi la saman punkton: "ĉe la vortoj multe kaj malmulte oni eĉ preferas tiom". Jes. Tiel kondutas lingvoj — ofte nekonsekvence. Se tio ne ĝenas pri 'tiel' kaj 'tiom', kial ĝi do ĝenas pri la "falsaj tabelvortoj"?

* * *

MI KAJ UMBERTO ECO. Unu fojon, dum miaj student-jaroj, en literatura kurso mi verkis eseon pri poemo de Samuel Taylor Coleridge, Christabel. Poste, mi trovis ĝuste mian interpreton en verko de konata fakulo pri Coleridge, kaj sentis fieron; sed samtempe ektimegis, ke la profesoro kredos, ke mi plagiatis la verkon de la fakulo.

Simile nun, sufiĉe ofte mi trovas pensojn jam esprimitajn en mia blogo aliloke en la reto, kaj spertas la saman timon. Jen kion mi skribis la 29an de Oktobro, 2005:

Nia epoko kompreneble havas la reputacion, esti skeptikema. Ha! Nia epoko estas verŝajne la plej kredema epoko, kiu iam estis. Kiel skribis G. K. Chesterton ie: Epoko, kiu kredas nenion, kredas ion ajn.

Kaj jen kion skribis Umberto Eco la 27an de Novembro en The Telegraph (mi tradukas):

Ofte oni atribuas al G. K. Chesterton la observaĵon: "Kiam homo ĉesas kredi je Dio, li ne kredas nenion: li kredas ĉion." Kiu ajn diris tion, pravis. Ni supozeble vivas en skeptikema epoko. Fakte, ni vivas en epoko de eksterordinara kredemo.

Ĉu mi fariĝas paranoja? Nu, almenaŭ ĉi-foje la alia aperis post la mia... (Cetere, laŭ retpaĝo pri Chesterton la citaĵo estas jam alia miscitaĵo! Do prave dubis D-ro Eco, kaj mi ne.)

reen al la indekspaĝo

4a Decembro, 2005.

Skribis Cezar (Hans-Georg Kaiser) pri la hieraŭa blogero:

Kara Ken,

"(Bonaj) homoj dormas pace en siaj litoj dum la nokto, nur pro tio, ke severaj viroj pretas fari violenton en ilia nomo."

Mi ne povas imagi, ke la citaĵo menciita de vi estas de Orwell. Mi konas tiun aŭtoron sufiĉe bone por povi aserti tion. Tute ne laŭas al la logiko de lia pensado, ĉar li tute ne distingis inter bonaj kaj malbonaj homoj. Eĉ ne por pruvi, ke en vero ne ekzistas bonaj homoj senkulpaj. En ĉiu kazo li estis sufiĉe da ortodoksa ekonomia marksisto por ne pensi tiel. Tiu frazo sonas pli laŭ Oscar Wilde aŭ laŭ iu alia danda au dadaista anarkiisto.

Tamen, tute neebla tio tamen ne estas, ke la frazo efektive estas de li, certan nigran humuron li ja havis, sendube.

Krome mi pensas, ke la citaĵo ne estas bone tradukita, tio malfaciligas la serĉadon, mi dubas iomete pri la vorto "severa", certe originale estis "tough", ĉu? Se estas tiel, oni devus traduki tion iom alie, ĉu? Min interesus nun la originala citaĵo, karulo.

Amike,Cez!

Ĝi ja estas miscitaĵo. Sed mi fine trovis la originalan penson*, en eseo de Orwell pri Kipling, tre similan. Unue li citas el poemo (Tommy) de Kipling:

Yes, making mock o' uniforms that guard you while you sleep

Jes, primoki la uniformojn, kiuj gardas vin dumdorme

Kaj kelkajn frazojn poste li (Orwell) skribas:

He [Kipling] sees clearly that men can only be highly civilized while other men, inevitably less civilized, are there to guard and feed them.

Li [Kipling] klare vidas, ke homoj povas esti alte civilizitaj nur dum aliaj homoj, neeviteble malpli civilizitaj, tieas por gardi kaj nutri ilin.

Humuro? Eble; sed temas pri serioza literatura eseo...

*Per la helpo de paĝo pri miscitaĵoj pri kiu atentigis min Bertilo WENNERGREN, al kiu mi dankas.
reen al la indekspaĝo

3a Decembro, 2005.

Cezar (Hans-Georg Kaiser) petis min mencii novan blogon de Nicola Ruggiero: Poetoj por la paco, kontraŭ milito.

* * *

Teodor Konopka (Toeko) skribas atentige pri la pacvort-retejo hieraŭ menciita:

Se temas pri pollingve mi klarigas, ke vorton 'pokój' oni prononcas kaj akcentas [pOkuj].

Klarigo nur pri tio ĉi, kvankam plimulto bezonus.

Toeko

Mi estas ege frustrita. Hieraŭ mi volis spurtrovi la originon de supozata citaĵo de George Orwell. Tradukite: "(Bonaj) homoj dormas pace en siaj litoj dum la nokto, nur pro tio, ke severaj viroj pretas fari violenton en ilia nomo." Mi trovis rete multajn ripetojn, sed ĉiam sen indiko, kie li skribis tion. Fine mi trovis "atribuita" — al kio servas "atribuita"? Kiu atribuis ĝin? Kiam? Kie? Fi...

* * *

La hodiaŭa "humurbildo" rezultas de subita penso mia, ke dum mia unua jaro en la metropolo Nov-Jorko, mi hazarde ĉeestis koktel-horon, kie psikiatro malferme portis pistolon (Colt ACE 1911A1 .22LR, se mi prave memoras) ĉe sia talio. Mi tiam pensis: "Eble li scias ion." :)

reen al la indekspaĝo

2a Decembro, 2005.

La retpaĝo "Diru 'paco' en ĉiuj lingvoj" (tiel oni povas ĉesigi militojn, Vi komprenas...) enlistigas lingvon kun la nomo 'Ido', kiu paroliĝas en Niĝerio, kaj kiu havas por 'paco' la vorton 'paco'... (Strange, la igba lingvo ja enestas la liston, sed aliloke.)

reen al la indekspaĝo

1a Decembro, 2005.

NE NUR EN KANSASO ŝajne estas konflikto inter la scienco kaj publikaj preferoj. Ankaŭ alilande, la scienco iafoje devas naĝi kontraŭ la fluo; supozata minaco ofte estas ne la biologia evoluo (kiel en Kansaso) sed genetike modifitaj (GM) manĝaĵoj. Reuters raportas el Zuriko ke antaŭ kelkaj tagoj

Svislando voĉdonis favore al 5-jara malpermeso je la uzado de genetike modifitaj vegetaĵoj kaj bestoj en la agrikulturo, tiel kreante iujn el la plej severaj kontraŭ-rimedoj en tuta Eŭropo.

Laŭ mia scio, timo pri la GM-teknologio ne havas sciencan fundamenton. Laŭ informpaĝo de Colorado State University, "Ĝis nun estas nenia evidento, ke DNA de transgenetikaj rikoltaĵoj pli danĝeras ol DNA de la kutimaj kreskaĵoj, bestoj, kaj ties mikroorganismoj, kiujn ni jam manĝas niajn tutajn vivojn." Fakte la tradicia selektema bredado jam dum jarcentoj produktas genetike modifitajn manĝaĵojn; la nova teknologio nur kapablas agi pli rapide kaj pli draste. Ĝi povas multe helpi al la nutrado en malriĉaj landoj.

Iuj diras, ke malantaŭ la rezistemo pri GM-teknologio estas politikaj motivoj; tamen se jes, la strategioj ŝajne ne povus sukcesi sen publika timo.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.