Sendu al mi komentojn

20a Decembro, 2006.

NUN MI ADIAŬAS VIN ĝis iom post jarŝanĝo. Mi esperas ripozan kaj agrablan sezonon al Vi ĉiuj.

* * *

Por tiuj, kiuj avide legas miajn verkojn (kaj egale por tiuj, kiuj legas nur la lastan alineon, por sciiĝi kio estas la konkludo), mi informas ke mallongaj eldiroj miaj pri E-lingvistiko* nun troviĝas/os ĉe Lingva Kritiko: Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo, nova prilingva retejo konstruita, kaj abunde alkontribuata, de la ĉiam senlaca Bertilo Wennergren.

* Eble pliĝuste, "Esperanto el lingvistika vidpunkto".

* * *

reen al la indekspaĝo

19a Decembro, 2006.

VORTOSORTOJ, 3. KRISTALO / ĈIPO / BLATO / ICO. Kiel Vi nomas la komputilan siciliaĵon? De la rusa kristal ni havas 'kristalo'; de la angla chip ni havas 'ĉipo'; de paŭso de la angla, 'splito'; de la hispana (pastilla) kaj franca (pastille) ni povus havi, sed ne havas, 'lozanĝo' aŭ 'pastelo'. Se oni ŝatas insektojn, oni povas nomi ĝin laŭ la franca (blatte) 'blato' (kiu oftas en Esperanto) aŭ (laŭ puce) 'kulo' (kiu mankas, ŝajne, el la Esperanta uzado). Ankaŭ ni havas de la angla 'ico' kiu estas simple E-igo de IC, mallongigo de integrated circuit.

La plej stranga faceto de la situacio estas, ke la francoj ŝajne neniam uzas blatte en komputila kunteksto, nur por la insekto. Kiel ĝi fariĝis tiel ofta E-vorto? (Ĝi eĉ enestas NPIV-2002.)

reen al la indekspaĝo

18a Decembro, 2006.

VORTOSORTOJ, 2. LUNLUMO / MONDSCHEIN / MOONSHINE. Ĉu iu vorto portas pli agrablajn nuancojn, ol 'lunlumo'? Clair de lune — poemo de Verlaine, melodioj de Debussy kaj Fauré. Mondschein — nomo donita al Opus 27 de Betoveno, Klavier-Sonate. Eĉ en nia lingvo 'lunlumo' apenaŭ povus elvoki krom pacigan mensbildon.

Sed en la usonangla moonshine nur povas signifi unu aferon — en la Sudo hejmdistilitan alkoholaĵon, kontraŭleĝe faritan — almenaŭ tradicie — precipe en la montaroj. Ŝerce ĝi nomas ankaŭ similajn produktojn el dum la Prohibicio (1920 - 1933). (Surprizis min sciiĝi lastatempe, ke ankaŭ en aliaj landoj estis prohibicioj kontraŭ alkoholaĵoj, kutime iom pli frue ol en Usono: Rusio, Islando, Norvegio, kaj Finnlando.)

Ŝajne la termino moonshine venis de la ideo, ke oni faris la kontraŭleĝaĵon dum la nokto, sub la luno. Sed kvankam estas multaj popolkantoj pri tiu drinkaĵo, mi ne memoras ion specifan pri dumnokta farado. Ĝi tie kaj tie haveblas ankoraŭ al turistoj. Mi gustumis ĝin foje... kaj ne emas resperti la sperton.

Kompreneble la angla havas, krom moonshine, kun ties speciala nuanco, ankaŭ moonlight, kiu simple signifas 'lunlumo'.

reen al la indekspaĝo

17a Decembro, 2006.

Skribis Walter Klag el Vieno pri 'fiasko':

Kara Ken!

Laŭ Etymologisches Wörterbuch de Kluge 'fiasko' venas el lernejana lingvo el franca bouteille (botelo) por stultulo. Ankaŭ en Vieno oni nomas stultulon Flasche.

Salutas
Walter Klag, Vieno

Mi serĉis tiun signifon de bouteille sed ne trovis, sed mia franclingva vortaro ne tre bonas. (Por la ujo la franca havas ankaŭ kompreneble fiasque.) Ankaŭ en la hispana kaj la itala mi sensukcese serĉis evidenton de uzado de tia vorto por stultulo. Ŝajne la fadeno haltas en Vieno :)

* * *

Temante pri la hispana mi volis mencii al hispanlingvaj legantoj valoregan donacon, kiun faris Miguel Ángel Sancho kaj José Rodríguez de la Hispana E-Federacio (HEF), nome la retvortaron Hispana-Esperantan ĉe http://www.esperanto-es.net/diccionario/. Tio estas reta versio de Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego. Mi ofte trovas taŭgajn E-igojn per triangulado, uzante plurlingvajn vortarojn. (Eblas serĉi Gran Diccionario inverse per alklako ĉe "Búsqueda en las definiciones" supre.) Dankon al Manolo pro la informo.

* * *

reen al la indekspaĝo

16a Decembro, 2006.

Skribis Klaus Wessel, en sombra humoro:

Estimata Ken,
(mi estas "eterna komencanto", do pardonu, bonvole ...)
Leginte viajn kontempladojn rilate al viaj spertoj kun virinoj: Mi estis suprizita je via kuraĝo.
Mia unua penso: tiuj ĉi spertoj estas komedio. Poste: ili devas esti tragedio. Kaj finfine: tragikomedio.
La vero nepre devas dolori.
Sed vi pravas: la virinoj nin opinias stultuloj.
Sed kial?
Knabino iam diris al mi ke ĉiu "normala" virino estas supera vidalvide al viroj. Kaj samtempe ŝi ridetis indulgeme kvazaŭ ŝi volus diri "Kompatindaj estaĵoj vi estas, kelkfoje eĉ rindindaj uloj - sed malgraŭ tio mi ŝatas vin." Dankon! Nekredeble, miriga simpatio ĝi estas, ĉu ne?
Kore, Klaus

Ĉu oni volas eternan vivon? Facile; nur estu eterna komencanto (mi jam uzis tiun antaŭe, sed eble la Legantoj forgesis ĝin...)

Nu ja, virinoj. Jen mi regalos vin per mia kompleta teorio pri la malharmonio inter la seksoj. Fakte vi tuŝis ĝin en viaj komentoj. La malharmonio estas, strange diri, rezulto de la amo. Estas du seksoj, ĉu ne, A kaj B. A laŭ sia propra opinio konas sin mem tre bone, taksas sin aĉa, kaj taksas B senvida ĝis blindeco, ĉar B kapablas ami A tiel aĉan. Sekso A do malestimas sekson B. Same inverse. Sekve, la du duonoj de la homaro kreas malestimon mem per sia amo.

Estas grava eraro en tio. Ĉiu sekso fakte NE konas sin tute, qua sekson, sen la alia. Tamen la eraro persistas.

reen al la indekspaĝo

15a Decembro, 2006.

VORTOSORTOJ, 1. FLASKOJ KAJ HOBIOJ. Tiuj du vortoj havas iom interesajn originojn, kiujn oni ne suspektus.

'Flasko' kaj 'fiasko' estas historie la sama vorto. Kiam la italaj vitro-blovistoj de antaŭaj jarcentoj fuŝis kaj faris ion neuzeblan, tion ili nomis far fiasco, 'fari botelon' (eble ĉar preskaŭ ia ajn vitrofuŝaĵo uzeblas almenaŭ kiel botelo). Fiasco devenas de malfrulatina flasco per regula sonŝanĝo kaj fine fariĝis nia 'fiasko', signifanta iun ajn fuŝon. Ni havas 'flasko' aliflanke de L. flasco mem, pere de diversaj latinidaj lingvoj.

'Hobio' kompreneble devenas de la angla hobby, siavice de hobbyhorse, 'ludĉevalo'. (Origine angl. 'hobby' estis nomo de malgranda ĉevalo.) Per vastigita signifo la infanludilo fariĝis "io ajn priokupa", hobbyhorse, poste simple hobby, vorto por iu ajn tempopasiga priokupo. Eĉ en la nuntempa angla de tempo al tempo oni renkontas la plenan formon hobbyhorse sed nun kun la negativa, riproĉa nuanco de 'gurdaĵo' — iu ideo aŭ nocio pri kiu 'strangulo' ne povas ne paroli.

reen al la indekspaĝo

14a Decembro, 2006.

Estas dirate pri Hélène de Tournon, fratino aŭ filino de unu el la kunulinoj de Marie de Valois, filino de la Reĝo Karlo VII, ke ŝi mortis pro amo. Mi dubas tion. Ke viro tamen povas morti pro romantika amo, mi povas kredi, ĉar viroj estas la romantikuloj, ne virinoj — kontraŭe al la populara kredo.

Mi bone memoras, kiel ofte mi staris antaŭ abismo pro amo — ĉar mi multfoje enamiĝis — sed tro malkuraĝis, tro retiriĝemis, por esprimi mian amon. Kaj tre bonŝance! Ĉar iu ajn el tiuj ligoj estintus absoluta katastrofo, el kiu mi neniam estus eskapinta. Sed la lasta kaj finkuraca interrilato estis unu, kiun antaŭenpuŝis aliuloj, kaj tiufoje mi ne vere estis enamiĝinta, nur vole-nevole enplektita.

Mi revenis al Itako, kie mi naskiĝis, en 1958 kaj ekloĝis sur la kampuso de Cornell University, kvankam mi ne estis studento tie. Tie mi amikiĝis kun Edvardo, studento pri agrikulturo, kiu konatigis al mi la familion Wenger. Tiu estis svisa edzparo, sur kies farmbieno Edvardo laboradis dum la someroj, kaj du filinoj, Ester kaj Magdi. Ester estis la pli aĝa, 23-jara, serioza kaj delikata; Magdi havis 20 jarojn, kaj pli frivolis. Nu ja, estis la devo de la gepatroj iamaniere foredzinigi la filinojn.

Mi, Edvardo, kaj la familio Wenger, apartenis al malgranda religia sekto, sekve ne estis abundo da ŝancoj por la filinoj. Sed nek mi nek Edvardo plene komprenis la urĝecon flanke de la gepatroj.

Kiam mi konatiĝis kun Edvardo, li ŝatis Ester, kaj mi tuj inklinis al Magdi, kiu el la du estis la pli atraktiva. Tre baldaŭ oni ne povis ne rimarki tamen, ke la manoj de Magdi montras spurojn de hejmlaboro — kalojn, rompitajn ungojn. La manoj de Ester estis aliflanke ĉiam silkblankaj kaj bone prizorgitaj. Mi demandis al Edvardo pri tio kaj li ridis. "Nu," diris li, "Ester estas la pli aĝa. Ŝin ili devas unue foredzinigi." Tre baldaŭ evidentiĝis, ke la knabinoj havis malsamajn preferojn ol la niaj: Magdi ŝatis Edvardon, kaj Ester indiferentis pri ni ambaŭ.

Nu, post duonjaro, mi kaj Edvardo translokiĝis al Nov-Jorko, la metropolo, por trovi laboron. Magdi envolviĝis kun diversaj knaboj ekster la sekto, kaj laŭdire iom ribelis, sed dum sufiĉe longa tempo mi ne aŭdis ion pri la familio. Sed unu tagon mi ricevis leteron de Ester. En tiu letero ŝi malkaŝis, ke ŝi ĉiam ŝatis min, admiris min, ktp. kaj tuj mi konstatis, kio okazis: la gepatroj puŝas ŝin. Ŝia letero plenplenis je plej nekredebla sensencaĵo, kaj mi facile povis detale diveni kion la patrino konsilis al ŝi: "Viroj reagas favore al flatado," ŝi sendube diris. "Skribu, ke li estas maskla kaj noblaspekta." Ŝi alŝmiris la buteron. Vere, tiu letero kvazaŭ temis pri tute alia junulo, ol mi.

Ŝi vizitis min kelkfoje en Nov-Jorko, sed mi ne pliprofundigis la rilaton. Mi ne povis! Mi sentis min kiel iuspeca ĉasbesto. De tiam mi estis konvinkita, ĉu prave ĉu malprave, ke virinoj prenas virojn por egoismaj idiotoj. Sed mi ĉiam dankemos al Ester, ĉar ŝi — senintence — kuracis min de la romantika amo.

reen al la indekspaĝo

13a Decembro, 2006.

EBLE IOM DA DNA-APOGO por longdaŭra suspekto mia, plurfoje esprimita en mia blogo, ke homoj pli malsamas inter si unuope ol aliaj mamuloj inter si specie: BBC News, 23a Novembro. "Laŭŝajne la supozo, ke la DNA de ajnaj du homoj estas 99.9%-e simila laŭ enhavo kaj identeco, ne plu teneblas." La artikolo parolas pri "enorma, ĝis nun ne agnoskita, grado de variado inter unu unuopa homo kaj alia." Vidu la artikolon (en la angla) por la genetikaj detaloj.

Rimarku, ke mi nur diras "iom da DNA-apogo" :) Mi neniam pretendis ion ajn pri DNA, nur pri videblaj kaj ŝajne tre fundamentaj interindividuaj diferencoj.

reen al la indekspaĝo

12a Decembro, 2006.

Skribis Maria Sandelin pri mia lastatempa pensmigro pri la belartoj. Ĉe bonaj leteroj mi ĉiam trovas min en sama embaraso: mi volus skribi paĝojn pri la diversaj subtemoj, kiuj leviĝas, sed la fatalo de blogistoj estas praktika spaclimo. (Tamen ĉi-foje mi indulgos min iom.)

Rilate vian hieraŭan skribaĵon pri arto, mi opinias ke la diraĵo de Tarkovski ne estas tute stulta. Nu, perfekta mondo simple ne estas imagebla nek dezirebla (se entute eblas deziri ion neimageblan)

Ja estas apogo por ambaŭ viaj pridiroj, (i) dezirindeco kaj (ii) imagebleco de perfekta mondo. Laŭ mia supozo multaj dirus, ke perfekta mondo ne progresus, ĉar progreso rezultas de antinomioj, kiuj strebas al harmoniiĝo; multaj dirus ankaŭ, ke ia ajn mondo estas imagebla, en kiu ne estas logikaj antinomioj. Kaj ĉu oni povas deziri ion, kion oni ne povas imagi, mi partoprenas vian dubon, se ni limigas nin al sekularaj pensantoj. Certaj religianoj aliflanke laŭ propra diro deziras Ĉielon, unuiĝon kun superanimo, iluminiĝon, aŭ similajn atingojn, kiujn ili ne povas imagi. El filozofia kaj eĉ lingvistika vidpunkto tia neimagebla deziro estas fascina problemo.

sed la strebo al harmonio (vorto pli taŭga ol "perfekteco", laŭ mi) estas celo en si mem. Mi perceptas la funkcion de arto ĝuste tia: ĝi malkaŝas kaj montras al la leganto / spektanto / aŭskultanto sencon, ligojn, verojn kaj igas tiel ŝian aŭ lian mondon malpli ĥaosa.

Ĝi trovas konektojn, jes! Ĝuste. Kaj ni sentas (prave mi opinias), ke tiuj konektoj mense pliordigas la mondon. Mi konsentas plene.

Samtempe mi volonte starigus alian demandon rilate arton, nome: kiuj estas la limoj kiuj ĝin difinas? Se pro simpleco resti ĉe literaturo - ĉu verkoj de Jackie Collins, Virginia Andrews au Danielle Steel (Mi povintus mencii ankaŭ alilandajn verkistojn sed usonaj estas ial pli konataj.) estas arto? Libroj de la aŭtoroj menciitaj ja ĝuste estas harmoniaj en la senco "bona fino" au "ĉiuj demandoj ricevas respondojn" au "la okazaĵoj kaj la homoj estas antaŭvideblaj". Ĉu konvenciaj krimromanoj estas arto?

Arto, sed ne belarto, laŭ mi. Sed nepre arto. Interese, ŝatantoj eĉ distingas, ene de literatura rubaĵo, "bonan rubaĵon" disde "malbona rubaĵo"! Do ŝajne, ene de certaj limoj, estas gradoj de arteco eĉ ĉe romanoj de Danielle Steele. Kaj kiu el ni neniam diris, ke tiu kaj tiu filmo estas "nur tempopasigo sed bona tempopasigo" k.s.

Iuj krimromanoj certe montras arton. Ekzemple tiuj de P. D. James iĝas ĉiam pli bonaj. Sed vi diris "konvenciaj"... tiuj eble ne.

Pri manko de elnodiĝoj en la literaturo mi ĵus legis eseon, fakte. Estas longa tradicio de "malfermaj" intrigoj, sen fina ĉiokuntira kulmino — la poemo de Hardy kiun mi diskutis estas ekzemplo. Oni neniam scias, kio fine okazis. Ankaŭ la Ŝekspira Love's Labour's Lost. Tiaj ja ne estus harmoniigaj en via senco.

Lige al ĉi tiuj demandoj estas kialo ankaŭ demandi: kial homoj verkas / legas beletron? Nu, mi povus mem respondi iom longe, sed intertempe kontentiĝas je la jeno: la kialoj verki aŭ legi povas esti plej diversaj, krome eblas legi laŭ maniero tute ne celita de la verkisto. Kaj la diferenco inter arta kaj nearta verko ne ĉiam estas kristale klara, sed tamen tia diferenco sendube ekzistas.

Amike,
Maria Sandelin

En mia blogero de la 18a Majo, 2006, mi argumentis, ke plej multaj popularaj filmoj ne konsistigas veran arton, ĉar ties kreantoj ne regas siajn materialojn — ili rutine senzorgas pri fuŝoj kaj eĉ fuŝegoj. Mi argumentus ankaŭ, ke la verkoj de Tom Clancy ne estas artformo (mi iam legis unu, sed nur radie, por blinduloj), ĉar fakte "Tom Clancy" ne estas unu homo sed teamo de kunlaborantoj, kies sola (komuna) celo estas komerca. (Li konfesis tion en intervjuo.)

Ia kreado estas arto laŭ mi, kiu havas la karakterojn nomitajn de interalie nia William Auld. Ekzemple mi iam estis kahelisto; eĉ la kahelado povas esti arto. Sed mi distingas inter artoj kaj belartoj. La tradiciaj ses estas arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, artmuziko kaj serioza danco, al kiuj mi aldonus prozliteraturon (kiu novis en la moderna periodo). Pri aliaj eĉ pli modernaj kandidatoj — fotografio ekzemple — mi ne povas juĝi. Kaj mi persone, eble iom malnovmode, prenas serioze tiun vortelementon 'bel-' ...

Kial homoj verkas? Tio estas kolektiva homa mistero pri kiu mi blogis lastatempe. Kial homoj serioze legas, spektas pentraĵojn, aŭskultas artmuzikon, ktp havas aliflanke pli facilan respondon: ili ne volas vivi nur en sia propra epoko. Por mi, almenaŭ, tio estas la kialo.

Pardonu la malkoncizon... :)

reen al la indekspaĝo

11a Decembro, 2006.

Skribis Lubeck Beck denove post longa silento:

Saluton, Ken; jen mi skribas al vi denove post longa silento. Mi iris tra inferon. Dum lastaj monatoj mi estis en Brazilo por studi la kutimojn de sovaĝaj Esperantistaj spiritistoj. Kaj kio okazis? — oni arestis min kiel teroriston. Ĉu mi aspektas kiel teroristo al vi? Nu ja, la binoklo, eble pro tio. Kaj kiel vi vidas mi komencis kreskigi lipharojn. Konatoj komparis min kun belvedera Hitlero sed ne teroristo. Estu kiel ajn, mi nun ree liberas kaj en biblioteko en vilaĝo Juiz de Tre Fora mi mirakle trovis retaliron.

Sed ek al la kialo de mia letero. Tiu "Onklo Andanto", kiu neniam respondas respondojn al siaj memindulgaj disdonaĵoj, skribis antaŭnelonge ke se la mondo estus nudistejo, estus multe pli da harmonio inter la seksoj. Tutabsurde! Se la mondo estus nudistaro estus nenia ajn rilato inter la seksoj, kaj la raso malaperus. Ŝajne "Onklo Andanto" neniam nudvidis virinon en la stringo de la nuna modo esti maldika kiel stango. Videblas la ripoj kiel skeleto en ledkuloto. La skapoloj elstaras kiel aloradikoj, kvazaŭ ŝi pretas forflugi. La ŝultroj pintas kiel ŝultrumoj de vestarko. La pelvostoj — aj, mi ne povas daŭrigi. Kaj la viroj, aŭ siaflanke ankaŭ ostosakoj, aŭ bierventraj pirformaj forpelaĵoj. Mia Dio! Ne en jarmilo, krokodilo.

Se do la brava Onklo volas ekstermi la homrason, li daŭrigu per tia mizantropa mensmigrado. Fakte, se mi estus vi, mi maldungus lin. Kiom vi pagas la friponon?

Amike amoke,

Lu beck2

Onklo Andanto respondas:



reen al la indekspaĝo

10a Decembro, 2006.

KIO ESTAS BELARTO? Antaŭ kelke da tempo Beĉjo aperigis en sia blogo (2006-11-20) citaĵon de rusa reĝisoro Andrej Tarkofski:

"La artisto ekzistas ĉar la mondo ne estas perfekta. Arto estus senutila se la mondo estus perfekta, ĉar tiuokaze homoj plu ne serĉus harmonion sed simple vivus en ĝi. Arto estas naskita pro malbone dezajnita mondo."

Kaj mi pasigis plurajn tagojn pensante pri tiu citaĵo, eĉ diskutis ĝin kun kolego: ĉu la belartoj perfektigas iusence, harmoniigas la mondon? Iel mi sentis ke tio vere ne kaptas la funkcion de la belartoj, sed mi ne povis decidi, kiel ili do efektive ja funkcias.

Eble la demando tro grandas. Ĉu eblas difini la belartojn tiel, ke la difino validos por ĉiuj artoj? Mi ne scias. Sed mi konstatis, fine, ion tiurilate, kaj mi volas dividi ĝin kun Vi, kiom ĝi valoras.

Thomas Hardy (1840-1928) verkis nekutime interesan poemon, kun la titolo The Contretemps. La originalo (longa — 11 strofoj) legeblas interalie ĉi tie. Ĝi postulas tamen tre bonan scipovon de la angla. Mi simple resumos la intrigon, ĉar ĝi estas rakonto.

Viro venas al antaŭe aranĝita malhela loko nokte por rendevui kun sia koramikino; virino aperas, kaj kuras en liajn brakojn. Li brakumas kaj preskaŭ kisas ŝin, sed subite konstatas, ke ŝi ne estas lia koramikino, sed alia virino, kiun li ne konas. Ŝi koleras kaj riproĉas lin, ke li intence ŝin trompis. Subite aperas sinsekve du pli da viroj, la edzo kaj la vera amanto de la virino. Tiuj ambaŭ koleregas kaj riproĉas ŝin, kompreneble, supozante la malfeliĉulon alia ŝia amanto. La aliaj du viroj foriras kun granda indigno, kaj staras tie li kaj ŝi. Estas sugesto, ke tiuj du iel kuniĝos. La lasta strofo estas, pli-malpli laŭvorte tradukite:

El tiuj kvar ankoraŭ promenas
sur la tero unu [la poeto mem - KM].
Kio pri la ĉapitro tiel komencita?
En tiu stranga komplekso, kio okazis?
Nu, al neniu venas plena feliĉo.
Paco kuŝu sur silentaj lipoj: mi ne diros.

La poeto ne povas diri, kia evento tiu estis. Kaj nun la precipa leciono: la tutan okazaĵon — la rakonton, la finon, la nekoneblan konkludon — eblus esprimi per nur unu frazo, ekzemple la fama frazo de Ludwig Wittgenstein: Wovon man nicht sprechen kann, darüber muß man schweigen. [tion, pri kio ne eblas paroli, oni devas prisilenti]

Kio estas la diferenco inter la simpla proza frazo de Wittgenstein, kaj la 11-strofa rakonta poemo de Hardy? La poemo (i) konkretigas la abstraktan veron kaj (ii) firme fiksas ĝin en la memoro. Ĉu la poemo perfektigas, harmoniigas la mondon? Eble, sed nur en la senco ke ni preferas la mondon kun la poemo ol sen la poemo. La poemo donas signifon al la situacio — artan signifon. La poemo alproksimiĝas al perfekteco kaj harmonio en si mem. La mondo restas tiel sensignifa kaj ĥaosa, kiel antaŭe — sed nun la mondo enhavas la poemon.

Mi decidis do, ke la belartoj ja perfektigas kaj harmoniigas la mondon, aldonante al tiu mondo la belartojn mem, en si mem perfektiĝemajn kaj harmoniemajn. Tiusence Tarkofski pravis. Sed tio ne multe helpas min imagi perfektan kaj senartan mondon. Ĉu tia mondo estus vere mondo, aŭ io alia? Vi respondu! Mi enlitiĝas.

reen al la indekspaĝo

9a Decembro, 2006.

MI IOM MIRAS ke ne estas ioma plendado flanke de E-istoj, kiuj sin priokupas pri la t.n. lingvoproblemo de la EU. La 21a oficiala lingvo de la EU estos — la irlanda. Se la lingvopolitikuloj de la EU ne prenas sin mem serioze, kiel eksteruloj tion faru?

Laŭ censo de 2002 estis 1.670.894 parolantoj de la irlanda, do ĉ. 40% el la en 2006 taksita loĝantaro. Sed kia misigado — tiuj 1.670.894 inkludas tiujn "kiuj parolas nur en la lernejoj" (do studentojn). Kaj dum la irlandan lingvon oni krikadas per simbolaj gestoj kaj pilastras per la eduka sistemo, kio pri Kimrujo, la sola britia regiono, kie efektive pluvivas la indiĝena kelta lingvo? Nu ja, ĝi ne estas lando.

Pli grava ol ciferoj estas tio, ke neniu en la mondo (mi riskas aserti) scipovas nur la irlandan — kio en racia lingvopolitiko estus la decidiga faktoro. Nun necesos pagi tradukadon de dokumentoj tiulingven kaj reen, kvankam ĉiuj legemaj tiulingvanoj legas ankaŭ la anglan.

reen al la indekspaĝo

8a Decembro, 2006.

LA DISIDENTA MARVIRO

Venu, geinfanoj, foren!
Naĝu ni norden, ne, aŭroren;
maren kaj suben, ek, min sekvu!
Lunofiŝo nin konsekru.
For de la kreko, for de la baro;
por maraj estaĵoj nur taŭgas la maro;
ne retrorigardu, neniam boardu,
ni flugu sub la ondaro.
Forgesu la sunon, forgesu aeron,
subminu la tutan teran sferon:
kio ĝi estis tio ĝi restos:
marestaĵoj sin ne transvestos.
Ho pli koloraj sen okuloj
ol astroj per dek mil speguloj!
antaŭen! pli brilegu nia iro
ol boreale brila Vega Liro.
— KM
reen al la indekspaĝo

7a Decembro, 2006.

Skribis Bertilo Wennergren pri antaŭhieraŭa blogtemo, la uzado de 'fiŝo' kiel substanceca vorto ("tiom da fiŝo", "peco da fiŝo", ktp):

Kara Ken,

Vi skribis:

> S-ro Wennergren?

Nu, la temo estas tikla. Mi ĝin traktis en PMEG (kompreneble) kun iometa aprobo de substanceca uso de "fiŝo":

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/unu-nombro_multe-nombro/uzado/o-vortoj.html#i-jpj

Sed mi ĉiam timis kaj plu timas, ke en mia prijuĝo mi pensis iom tro Svede - same kiel Stellan Engholm. En la Sveda la vorto "fisk" povas esti jen nombrebla, jen nenombrebla laŭ la kunteksto. Same pri "korv" (= "kolbaso").

La afero estas iomete problema por Esperanto.

Amike,

Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Eĉ en iuj etnolingvoj ĝi estas problemo, aparte kiam la klaso de tiaj vortoj ne havas klarajn bordojn. En la angla, kutime bestovortoj kiel bear ('urso') aŭ racoon ('prociono') havas normalajn pluralojn, kun fina '-s'. Sed en ĉasa lingvaĵo, eblas diri ekzemple: I'm hunting bear and racoon today [mi ĉasas hodiaŭ ursojn kaj procionojn]. Ŝajne ne temas pri la sama vortklaso por ĉiuj parolantoj.

Kompreneble ĉio tio ŝajnas fremda al la latinidaj lingvoj.

reen al la indekspaĝo

6a Decembro, 2006.

LA HISTORIA STUDADO

Dankon al Ŝekspiro, Love's Labour's Lost, I, ii.

A Sinjoro, kion Vi faris en la universitato?
B Sinjoro, mi studis tri jarojn.
A Ha, kiujn tri jarojn Vi studis?
B Nu, la tri lastajn.
A Bone, kaj kiom longe Vi studis tiujn tri jarojn?
B Sinjoro, tutevidente, tri jarojn.
A Ehe, ĉu Vi do studis tri jarojn tri jarojn?
B Ne, sinjoro, Vi komencas agaci min. Mi nur studis tri jarojn.
A Diable, Vi povintus studi tri jarojn en du jaroj.
B Kio?
A Eble ankaŭ du jarojn en jaro.
B Sinjoro, certe Vi febras ie norde de la kolo.
A Prenu min kiel ekzemplon; mi nur studis jaron jaron.
B [Exit, skuante la kapon]

reen al la indekspaĝo

5a Decembro, 2006.

Komentis Teodor Konopka (babileje Toeko) pri lingvaj notoj de hieraŭ. Unue pri "tiom da fiŝo":

Por mi singulara en plurala signifo - kiel amasvaro - estas komprenebla. Oni en la pola ankaŭ uzas tiaspecan sistemon.

Jes ja — ankaŭ por mi tute komprenebla. Sed tia ebleco limiĝas al specifaj lingvoj kaj faklingvoj. Ekzemple en la hispana *¿Cuánto pez? ne eblas; oni devas diri ¿Cuántos peces? (kiom da fiŝoj). (¿Cuánto pescado? estas tute bona, sed tiam temas pri "fiŝaĵo".) Kredeble por hispanlingvano, kiu scipovas neniun alian lingvon, "tiom da fiŝo" ŝajnus iom stranga dirmaniero. Simile en aliaj lingvoj.

Ĝuste kion toleras nia lingvo tiurilate tamen ne estas tute klare. Ekz. "peco da fiŝo" troviĝas unu fojon en la Tekstaro,* kaj ankaŭ tie "ĉiu japano dum 1993-1995 jare manĝis 69,9 kg da fiŝo". Sed multe pli ofte en la Tekstaro uziĝas "fiŝoj" en tiaj kuntekstoj. S-ro Wennergren?

Ankau la "tumulto"-n mi povas kompreni alimaniere: ĝenerala malordo, interkurado, interpuŝado, ĝenerala bruo, ankau ribelo. Sed por signifo (Aufstand) pollingvano neniam uzus 'tumult-'. Eble ribelon nomus tumulto - kontraŭuloj de la ribelo. Tiam oni diras, ke estas "nur tumulto, nenia ribelo ĝi estas".

Eble Aufstand ja ne estis bona vortelekto. Sed temas precipe pri tio, ĉu unuopulo povas tumulti. Mi relegis la artikolon en NPIV-2002, kaj ĉiuj difinoj kaj ekzemploj rilatas nur al grupa agado. En la Tekstaro estas 216 trafoj de 'tumult-'. Mi ja ne ekzamenis ĉiujn 216, sed rapida superrigardo ne trafis ekzemplojn de unuhomaj tumultoj, krom en Homoj sur la tero.

* "Peco da fiŝo" levas interesajn problemojn. Ĉu nepre la peco estas parteto de nur unu fiŝo, aŭ ... ? ktp. Mi mem dirus (kaj verŝajne la intenco estis) "peco da fiŝaĵo".

reen al la indekspaĝo

4a Decembro, 2006.

MI ĴUS FINLEGIS Homoj sur la tero de Stellan Engholm (dua eldono, Stafeto, 1963; elŝutebla kiel .pdf-dosiero. Paĝado ĉi tie sekvas la .pdf-version.) Tiu estas laŭ Sten Johansson la de Engholm "plej bona, plej matura verko, kiun oni eĉ hodiaŭ devas konsideri unu el la malmultaj plensence originalaj Esperantaj romanoj". Mi legis nenion pri ĝi (eĉ ne tion ĵus menciitan), antaŭ ol legi ĝin, kaj simple elektis lotece.

Bedaŭrinde (pace Johansson) la rilato inter la homaro kaj la tero ne estas eterna. Se ne nun, do tre baldaŭ , oni bezonos (se uzi vortojn el HST mem) "la saĝon de la tuta mondo por ordigi la senordan reton" (pĝ. 171) de homaj aferoj. Sekve mi ne povis multe identiĝi kun la ĉefa temo de la romano. Kio plej interesis min estis fenomeno, kiun mi ofte primeditis: la ellasado de generacioj. T.e., homo pli rilatas al sia avogeneracio, ol al sia gepatra. Eskil, "mia" ĉefrolanto de HST, spertis tion en aparte klara maniero.

Kelkaj lingvaj notoj:

'Fiŝo' uziĝas kiel substanceca substantivo ("Ĉu Kristoforo povus vendi tiom da fiŝo...?" pĝ. 18)

La aŭtoro uzadas nur 'trink-' en la unua duono de la romano, 'drink-' en la dua, kvankam temas pri la sama afero.*

Li plurfoje uzas la akuzativon post 'malgraŭ' (se tio ne estas preseraro; estas ja pluraj da).

La uzado de 'tumult-' estas aparte interesa. Laŭ NPIV-2002 (kaj laŭ mia sperto) tiu radiko signifas same kiel angl. riot, hisp. disturbio, germ. Aufstand, ktp, nepre homamasa afero. Sed en HST unuopuloj povas "tumulti":

"li ne faros tro grandan tumulton" (pĝ 105)

"ŝi komencis tumulti kiel neniam antaŭe" (pĝ 168)

Ankaŭ infanoj en lerneja ludejo "tumultas". Kiel mi pli kaj pli ofte rimarkas, oni ofte ne povas komune certiĝi pri signifoj en Esperanto.

* La konsumado de brando elstaras en tiu ĉi romano. Ŝajne estas (sub)kulturoj, kie oni (ŝajne nur viroj) simple alkoholumas pli-malpli la tutan tagon, dum siaj laboroj, aparte vintre. Ŝlosila frazo en HST: pĝ 86 "verdire Kristoforo trinkis pli ol necese" — en iuj kulturoj, mi riskas aserti, neniom da alkoholo striktsence "necesas"
reen al la indekspaĝo

3a Decembro, 2006.

LA DUA FALO

Dio donis vivon bonan,
pendĝardenon babilonan,
kaj tiel splendis la dezajn'
ke povis okazi io ajn.
xxxxxxIo ajn do nur atendis
xxxxxxen konvenaj kaŝkulisoj
xxxxxxdum kapriolis kompromisoj
xxxxxxkaj la ĝardeno daŭre pendis
xxxxxxdum nova dio sin preparis,
xxxxxxdum du mil jaroj lace knaris.
Neniam antaŭe tiel ĉipe
vendiĝis tiom, disdisipe.
— KM
reen al la indekspaĝo

2a Decembro, 2006.

STARMAN (reĝisoro John Carpenter). Tiu estis 1984-a filmo kun Jeff Bridges (la Starman) kaj Karen Allen (Jenny Hayden), vere unu el la plej bonaj el la SF-ĝenro, kiun mi vidis. Mi mismemoris unue, kiam mi revidis ĝin televide antaŭ kelkaj tagoj, ke siatempe la kritikistoj mallaŭdis ĝin, sed mi kontrolis, kaj fakte ili plejparte konsentis kun mi.

La intrigo koncize: Starman venas al la tero responde al la spac-sondilo Voyager, akcidente falas en Viskonsinon, kaj "uzas" la korpon de la mortinta edzo de Jenny. Li igas ŝin kunporti lin al la granda kratero Great Meteor, kie spacŝipo rendevuos kun li. La du kompreneble enamiĝas (pli-malpli) kaj ... nu ja, mi ne perfidu la finon. La registaro estas "la malbonuloj" (kompreneble!) kaj provas kapti lin.

Kial mi ŝatis ĝin? Mi ne precize scias. Ĝi havis humuron; mankis tiuj enormaj kaj sensinundaj SFX kiuj nuntempe tiel neprenecesas; la amrilato estis kredebla. Bridges bonege kapablis konvinki, ke li estas eksterterulo en la korpo de terulo, lernante uzi ĝin. Leĝera filmo kun alloga intermonda amo.

reen al la indekspaĝo

1a Decembro, 2006.

ARS GRATIA ARTIS. Mi jam ne memoras, kie mi lernis ĝin, sed laŭ mi tre interesa ideo estas, ke la belartoj plej bone prikomentas sin mem. La klasika ekzemplo en la literaturo estas ke Vergilio (Eneado) konstruis sur Homero (Odiseo), Danto (Divina Commedia) konstruis sur Vergilio, kaj Miltono (Paradise Lost) konstruis siavice sur Danto. Do epika sinsekvo Homero > Vergilio > Danto > Miltono.

Mi trovis interesan kaj pli konkretan ekzemplon en la angla poezio. Percy Bysshe Shelley (1792-1822) fame verkis To a Skylark [al kampalaŭdo]. Ĝi vidas en la altfluganta kantbirdo simbolon de kaj la poezio kaj la mistera, ĉioscia Naturo. Estas multaj subideoj en ĝi (malgraŭ sia reputacio Shelley estis homo de ideoj). En la sekva jarcento, Thomas Hardy (1840-1928) verkis Shelley's Skylark, en kiu interalie la kampalaŭdo de Shelley estas morta — nur manpleno da polvo. Tio reliefigas la saŭdadan pesimismon de Hardy kontraste al la romantika naturfido de Shelley.

(Temante pri saŭdado, kurta respondo al tiuj, kiuj kritikas esperantan 'saŭdado' (el la portugala), misdirante ke 'saŭdado' estas nur nenecesa sinonimo de 'melankolio'. 'Saŭdado' signifas tion, kion 'melankolio' — en la diversaj lingvoj — signifis en antaŭaj jarcentoj: specon de plezuro en malĝojo. Ni dankemu, ke E-o havas vorton por tio, ĉar ĝi mankas el la modernangla, kiom mi scias.)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.