Sendu al mi komentojn

23a Decembro, 2007.

BLOGPAŬZO

... ĝis post jarŝanĝo. Mi esperas al ĉiuj bonan kaj feliĉan sezonon.

reen al la indekspaĝo

22a Decembro, 2007.

VORTOSORTOJ, 28. KRUMKORNO?! Precize tiam, kiam oni malatendas pluajn surprizojn, venas jam alia. La E-igo 'krumkorno' (la instrumento mem videblas dekstre) troviĝas en tri vortaroj: tiuj de Eichholz, Carlo Minnaja (ŝajne rete jam ne havebla), kaj (sekve) Sonja. Ĉu vere post pli ol 100 jaroj oni ne scias pri bastardaj morfemoj?

Se ni nomas ĝin 'krumkorno' kaj se 'korno' estas memstara vorto, lasiĝas 'krum-'. En la origina lingvo, la germana, krumm estas pli-malpli 'kurba' kaj 'kurbkorno' certe estas la preferinda E-vorto (krom ke la instrumento ne estas korno, sed ligna blovinstrumento). La franca kompromisas: crumorne, en kiu ja ne tre videblas 'korno'.

Sed (se uzi la vortojn de iu hebrea poeto) "kiam brulas la tuta urbo, oni ne ploru pri la hedero sur la muro". Lingvo, kiu kapablas krei 'graŭ' kaj 'uskleco' kapablas ĉion. Ĉu ni ŝtiparumu la unuan kukbakiston, kiu ekuzos 'kruma'?

Pri la kialo de la kurbo ne estas certeco. Unuj diras, ke ĝi ŝparas longecon; sed aliaj diras, ke ĝi nur reprezentas fruan tradicion de blovataj bovinkornoj.

reen al la indekspaĝo

21a Decembro, 2007.

Montajno (Michel de Montaigne) rakontas*, ke iam la Imperiestro Karlo V defiis la reĝon de Francio je persona interbatalo, en ĉemizoj, per glavoj kaj ponardoj, kaj en boato. (Ŝajne la reĝo ne akceptis la defion.) Do mi interesiĝis pri tio, ke homoj iam elektis interbatali en boato. Ĉar eble tio estis iama kutimo.

Surprize, mi trovis aludon al tia lukto en romano de William Morris, frua brita pioniro de la fantasta literatura ĝenro kaj inspiranto de J. R. R. Tolkien. La citaĵo estas: "Aŭ, se vi preferus interlukti en boato rulanta en la ondoj, mi vidas nur virecon ankaŭ en tio."** Ŝajne la kutimo ekestis por preventi fuĝon.

Tio ŝajne iom kompromitas la tradician anglan pacpeton "Ni estas en la sama boato" ...

* XVI, "Un traict de quelques ambassadeurs"
** El ĉ. 5 de The Story of the Glittering Plain, 1891.
reen al la indekspaĝo

20a Decembro, 2007.

VORTOSORTOJ, 27. NARGILEO (akvopipo). Antaŭ jaro kaj duono, mi kaj mia edzino manĝadis en mezorienta restoracio en nia urbo; en tiu restoracio oni rajtas peti nargileon post la manĝo. Sur la trotuaro ekstere estas tabloj, kaj ĉe unu tablo sidis du usonaj knabinoj fumantaj per nargileo tabakon. Neniam antaŭe vidinte usonajn knabinojn fumi akvopipon publike, mi fotis ilin, sed perdis la foton. (Tiu maldekstra estas reta; kaj ili fumas tabakon; kanabon oni ĉiam elspiras tra la nazo.)

'Nargileo' venas de la franca narguilé, ŝajne de la persa narguileh, de narguil 'kokoso'. Kial kokoso? Ĉar origine narguileh signifis specialan nargileon por vojaĝi, kies akvujo estis farita el, aŭ havis la formon de, kokoso.

Je mia surprizo, narghile estas angla vorto! Mi neniam vidis ĝin antaŭe. Tiaj "vortaraj vortoj", parenteze, defias la nocion de la Chomsky-anoj pri "ideala parolanto-aŭdanto": ĉu la ideala parolanto-aŭdanto scias la vorton narghile, aŭ ne? ktp. (Lingvo estas pli granda, ol la homoj, kiuj parolas ĝin.)

Fine: rimarku kiel homa lingvo nelogike traktas du logikajn objektojn:

"Ŝi fumis la pipon."
"Ŝi fumis la tabakon."
"Ŝi fumis la tabakon en la pipo."

Sed ne (parolante pri la sama situacio):

*"Ŝi fumis la tabakon kaj la pipon."

Estas kialo por tio, sed mankas spaco.

reen al la indekspaĝo

19a Decembro, 2007.

Resaluton! Ni revenis frue.

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia lasta blogero:

Jes, ambaŭ pravas. La vero estas jena:

Tuj post la naskiĝo Heidegger (45 cm) estis pli granda ol Wittgenstein (42 cm). Sed iomete antaŭ la morto Heidegger (178 cm) estis pli malgranda ol Wittgenstein (179 cm).

Salutas Walter

Nu ja... estas stranga afero por anglalingvano, ke 'granda' havas tiujn du sencojn en tiom da lingvoj. Ankaŭ ĉe ni iam tielis; sed la nuntempa angla distingas inter great (elstara, famkonata...) kaj big / large (korpe granda). Mi rigardis retfotojn de Heidegger kaj mi ne dubas, ke li estis, plenkreske, pli masa ol la iom maldika Wittgenstein.

Sed la celo de la blogero estis, ke modernaj filozofoj tiel emas "specialistiĝi", ke apenaŭ eblas kompari ilin (samkiel la "formoj de vivo" de Wittgenstein). Sekve ne gravas, kiun el la du oni konsideras la pli granda.

* * *

La komuna Eŭropa referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado aperis en sia E-traduko (angla versio ĉi tie). Precize tiuspeca altfluga "gvidila" afero, kiun senĉese publikigas registaraj instancoj. Mi atendis pli. Oceano da laboro far la senlaca Roel Haveman.

Kaj — kiel atendite — native (speaker) tradukiĝas ĉiam "denaska (parolanto)", garantiante, ke tiu stumbloŝtono por E-istoj restos almenaŭ dum la venontaj kelkaj jardekoj. (Por detaloj vidu interalie mian "La neebleco de priesperanta lingvoscienco" en la indekspaĝo.)

Unu pluso: la libro multfoje mencias la pragmatikon, eĉ iom klarigas, kio ĝi estas, kaj inkludas bonajn lernilojn pri tiu temo en la bibliografio. Jen okazo por sinĝisdatigo de la esperantologoj. Fakte la bibliografio estas laŭ mi tre bona; eble (laŭ nunaj normoj) tio pravigas la tuton.

Aliaj plusoj estas (i) tio, ke la Civito kaj la Malcivito nun interkonsentas, implicite se ne praktike, pri almenaŭ unu afero; kaj (ii) la simbola valoro de la E-versio por la realisma agnosko, ke E-o estas eŭropa lingvo.

reen al la indekspaĝo

13a Decembro, 2007.

BLOGPAUSE / PAUSA / BLOG EN PAUSE / BLOGPAŬZO

... semajnlonga ĝis post veturo Koloraden kaj reen.

* * *

Du modernaj filozofoj diskutadas; konvene ili nomiĝas A kaj B:

A: Kiu el la du estas la pli granda, Heidegger aŭ Wittgenstein?
B: Heidegger.
A: Sed Wittgenstein malkovris "formojn de vivo".
B: Bone; do Wittgenstein.

Multaj ne perceptos la humuron en tio, jes, mi scias. Sed se necesas klarigi ŝercon, ĝi jam ne estas ŝerco ...

reen al la indekspaĝo

12a Decembro, 2007.

LINGVO — PLI OL PAROLATA KODO. Bonvolu legi ĉi tion kaj Vi komprenos tion, kion mi provis klarigi dum multaj jaroj pri la nordamerikaj indianaj lingvoj: por la homoj, kiuj parolas ilin, ili ne estas lingvoj. Ili estas popolaj posedaĵoj, de la sama statuso kiel familiaraj rakontoj, konataj muziko kaj danco, tradiciaj metioj. Ili estas ŝerciloj kaj blagiloj, fontoj de loka humuro kaj engrupa identeco, sed por la parolantoj ne lingvoj en la senco, ke la angla aŭ la hispana estas lingvoj.

Kun tuta manko de kompreno tamen la usona registaro en la 70aj jaroj (kun la kutima bonintenca helpemo) klopodis "revivigi" diversajn indiĝenajn lingvojn, kaj dungigis min kaj aliajn lingvistojn por tion efektivigi. (Tiaj projektoj daŭras.) Tri el ni laboris en Viskonsino, kie estas kvin triboj. La neevitebla reago de indiĝena parolanto dum nia laboro inter la hoĉankoj kaj la menominoj, la oĝibvoj kaj la onejdoj, estis kombino de amuziĝo kaj mirego. La ideo, ke oni parolu la indiĝenan lingvon la tutan tagon, kaj diskutu en ĝi ĉion, de kuirado ĝis politiko, estis tute for de iliaj mensoj. Tia nocio venis de ekstere — kaj de supre.

Mi lernis sufiĉe la hoĉankan lingvon por konversi iomete, sed forlasis tion rapide, ĉar oni neniam prenis serioze miajn provojn paroli hoĉanke. Ili nur ridis — kaj tute kompreneble. Same kiel ĉe Farri, iuj ofendiĝis, kvazaŭ mi mokas ilin. Do mi kontentigis min per simpla kompreno kaj leksika/gramatika esplorado. Ni produktis lernomaterialojn, jes. Kaj nuntempe tie kaj tie junaj tribanoj, kiuj jam perdis la lingvojn, tamen ĉeestis universitatojn, studas la malnaturajn materialojn kaj imagas al si, ke ili parolas indiane.

Mi do tre dankemas pro la realisma kaj ne idealigita priskribo de Farri pri la okcitana.

reen al la indekspaĝo

11a Decembro, 2007.

LA EFIKO DE SEP JAROJ — AŬ? Walter Żelazny en 2000: "Por la raŭmistoj Esperanto solvas neniun mondan problemon." Giorgio Silfer en 2007: "La esperanta kulturo solvas la ŝajnan kontraŭdiron [inter (i) transnacieco kaj (ii) la disiĝema strebado de la popoloj]."

Mi fakte legis la argumenton de Silfer (kiom li detaligas ĝin en tiu alparolo al la Brusela Packonferenco). La ŝlosila koncepto ŝajne estas "transnacieco kiel karakterizo de efektiva identeco". Esperantistoj supozeble, kiel parton de sia propra identeco, valorigu transnaciecon. Tiel, rigardo internen estas mem rigardo eksteren (mia vortumo). Ne malnobla ideo unuavide. Sed rimarku, ke ĝi postulas E-istan ideologion: la esperanta lingvo mem estas nur lingvo. Necesas aldoni ion: la ĝustan pensmanieron. Kaj tio estas ĉiam la problemo: krom ĉe tiuj sociopolitikaj solvoj, kiuj evoluis nature kaj neplanite, necesas ĉiam la ĝusta pensmaniero. Silfer citas Edmond Privat kiel modelon. Bone; sed la Esperantistoj, kiujn mi konis, ne pli interesiĝis pri aliaj landoj, ol iuj aliaj homoj. Ili ja tre interesiĝis pri aliaj Esperantistoj, sed nur tio supozeble ne estas la celo. Nur tion povas fari ankaŭ la Atestantoj de Jehovo — kaj pli bone.

reen al la indekspaĝo

10a Decembro, 2007.

Stranga afero, la probableco. Tiu ja estas efektiva nubo, kiun iu vidis kaj fotis. (Mi trovis ĝin ĉe iafoje interesa retejo.) Mi ne memoras iam vidi ion tian, eĉ en revo aŭ sonĝo.

La probableco rilatas nur al aroj — ĉu tiu nubo aspektus alie, se ĝi ne estus ege malprobabla? El aro da, ni diru, biliono da nuboj, unu aspektas tiel. Sed dum ni spektas tiun specifan kaj unikan, en la realo, tie en la efektiva ĉielo — kiel interesas al ni la aliaj 999,999,999,999 nuboj? Ni fajfu pri ili. Ili fakte ne bezonas ekzisti; sed ili estas realaj; alie ni ne povus paroli pri probableco.

Sekve diri, ke ni homoj, aparte se ni unikas en la universo, estas ege malprobablaj, diras nenion pri ni. Ĉar rilate al kiu aro ni estas malprobablaj? Reala aro jes; sed ŝajne ne difinebla.


reen al la indekspaĝo

9a Decembro, 2007.

ESTAS
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ĉies diro la plej lasta diro;
jes, mi loĝas en tia mondo;
la lumo ankaŭ estas ondo;
kial iri iun vojon nun?
Nenio nova sub la sun'
sed ĉiam estas miro.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Mi neniam diris, ke mi komprenas ĝin
kvankam ĝi entenas min
kaj la plej lasta ono
estas nur pli vasta fono
kaj ĉiam estas miro.
Ĉu mi iam diris, ke mi komprenas ĝin?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

8a Decembro, 2007.

VORTOSORTOJ, 26. LOTECA. Ofte okazas, ke ni uzadas derivaĵon de elementa vorto pli ofte, ol tiun vorton mem. Ekstrema kazo eble estas 'loto'. Por 'loteca' en Reta Vortaro ni trovas la difinon (sub 'loti'):

Kvazaŭ regata de hazardo, kiel estas la rezulto de lotado. Rim.: Ŝajnas, ke tiu ne tre uzata termino estas preskaŭ ĉiam taŭga anstataŭanto por la internaciaĵo "aleatora".

Do ekz. "Mi ne esploris sisteme; mi nur serĉis lotece kaj trovis ĝin." Sed estas interese, ke Reta Vortaro ne difinas 'loto', sed nur difinas 'loteca' kaj aliajn derivaĵojn. Por 'loto' necesas turni sin al la papera biblio, NPIV:

1. "Objekto... kiun oni ĵetas aŭ elektas, kaj laŭ kies hazarda pozicio aŭ indiko oni ion decidas."

2. "Tio, kion oni ricevas kiam oni lotis."

Do en senco 2 preskaŭa sinonimo de 'sorto', kiel en la franca kaj la angla (lot). Mi vetus, ke malmultaj E-istoj nuntempaj komprenus, se mi dirus ekzemple "Jen mia mizera loto en la vivo." Eble pro tio, ke E-o ŝajne konas la vorton precipe el la Malnova Testamento de la Biblio.

'Loto' havas parencojn en ĉiuj ĝermanaj lingvoj, kvankam francaj vortaroj (mirabile dictu ) ofte derivas ĝin nur de la franka formo.

reen al la indekspaĝo

7a Decembro, 2007.

VENUS EXPRESS* estas la unua venusa esplormisio de la Eŭropa Spac-Agentejo. Ĝi eniris sian orbiton en 2006 kaj restos ĝis 2009. Danke al ĝi, ni nun scias, ne nur ke Venuso inte spertis grandiozan atmosferan katastrofon — perdon de sia akvo — sed ke tiu akvo eĉ nun disĵetas siajn lastajn molekulojn en la eksteran spacon.

Kial gravas akvo? Ĉar la vivo, en ĉiuj siaj formoj, nedisigeble rilatas al akvo — se ne ekzistas aliaj, eĉ ne suspektataj, modaloj de vivo. Nuntempa vivo sur Marso aŭ Venuso estas apenaŭ pensebla; sed vivo tie en la pasinteco povus multe prilumi la historion de la vivo sur la tero. Ankaŭ gravas akvo, ne nur venuse sed marse, pro ĝia onta rolo en la homa kolonado de tiuj planedoj. Eĉ subsurfaca akvo sur tiuj planedoj neesprimeble multe plifaciligus homan loĝadon. Venuso aparte gravas ankaŭ alirilate pro sia relative granda simileco al la tero.

Sciencistoj suspektas, ke iam estis oceano sur Venuso, sed iukiale preskaŭ ĉiom el tiu akvo malaperis. Sed... en la tera prahistorio estas inversa mistero: de kie venis la tera akvo. Eblas per ĝisnunaj teorioj ekspliki nur malgrandan parton de la akvo sur la tero; la originon de la oceanoj neniu scias. Do ĝuste tion, kion Venuso perdis, la tero gajnis. Hm... :)

* Kiom mi povis eltrovi, tiu anglaĵo estas la sola nomo de la projekto.
reen al la indekspaĝo

6a Decembro, 2007.

PETER GAY, naskita (en Berlino) Peter Joachim Fröhlich, plurfoje premiita historiisto pri la belartoj, ŝajne pravigas en sia lasta libro, Modernism: the lure of heresy* [la modernismo: allogo de la herezo], kelkajn miajn proprajn ideojn.

Mi ĉiam komprenis, ke estas du vidpunktoj pri la historio de la belartoj: la akumuliĝa, kaj la ribela. Laŭ la akumuliĝa vidpunkto, arto laŭgrade progresas; ĉiu generacio alproprigas kaj renovigas la pasintecon, aldonante siajn specialajn kontribuaĵojn. Tiu analizmaniero neniam estis tre populara, ĉar ĝi ŝajne kredebligas "absolutajn" valorojn en la belartoj. (Sen absoluta normaro, kiel oni taksu progreson?) Laŭ la ribela analizo, ĉiu generacio perceptas sian heredaĵon kiel limaron, kaj strebas superi tiujn limojn. Tiu sinteno ĉiam popularis inter la romantikuloj, kaj helpis krei la publikan bildon de la artisto.

Prudenta analizo kompreneble agnoskas veron en ambaŭ sintenoj. Sed mi ĉiam dubemis pri la ribela analizo, ĉar mi ne povis kredi, ke tiuj artistoj vere dum nur sia juneco povus tiel rapide ensorbi la pasintajn atingojn de eĉ unu granda pentristo, komponisto, poeto — sed supozeble ili ja ensorbis ĉion ene de nur kelkaj jaroj, kaj devis "rompi la bridojn" de la tuta aro. Do mia emo: Estas neniu Belarto krom la Klasika, kaj Mozart estas ĝia profeto.

Sed en la Modernismo (nun ŝajne eluzita kaj forpasinta), regis la ribela sinteno. Ankaŭ esenca parto de ĝi estis tio, kion Flaubert nomis 'burĝarofobio'. Burĝarofobio ĉiam konfliktis kun du faktoj: (i) la de la artistoj apenaŭ aprezata komplekseco de la burĝa vivo kaj (ii) la ricevemo, flanke de la malestimata burĝaro mem, al ĝuste tiuj artistoj kaj iliaj verkoj. (Oni ja ne mordu la manon, kiu onin nutras...)

Nu, mi povus skribi pli, ol Vi volus legi. Estas anglalingva recenzo de Terry Teachout ĉi tie, eksplicite el konservema vidpunkto.

* W. W. Norton, 2007. ISBN-10: 0393052052; ISBN-13: 978-0393052053. Rimarkinde, Gay estas freŭdisto.
reen al la indekspaĝo

5a Decembro, 2007.

GUTO DA HUMILECO NE NOCUS. Sam Harris, la fama batalanto kontraŭ la religio, skribis:

"religion remains the only mode of discourse that encourages grown men and women to pretend to know things they manifestly do not (and cannot) know".*

[la religio restas la ununura diskursa modalo, kiu stimulas plenkreskajn homojn ŝajnigi sciojn pri aferoj, kiujn ili evidente ne scias kaj ne povas scii]

Tio estas miriga aserto. Mi ĉiam opiniis, ke la publika scienco faras ankaŭ ĝuste tion. Oni nun rakontas el niaj televidiloj la historion de la unuaj kelkaj nanosekundoj de la universo, kvazaŭ oni rakontus pri geedziĝa festo, kiun oni ĉeestis hieraŭ. La magia vorto "teorio" malofte aŭdiĝas en la porpublika scienco, eble ĉar necesus tuta aparta prezento nur por klarigi, kio estas scienca teorio.

Mi iam aŭdis anekdoton pri simpla patrino kaj ŝia filo geologo. La filo komencis rakonti al ŝi pri la historio de la tero: "Antaŭ 4,5 jarmiliardoj la tero formiĝis el polvo ..." La patrino interrompis lin: "Nekredeble; kaj vi estis tie?" Cetere mi konas homojn, kiuj scias ĉion sen helpo de religio scienco...

* Ĉe Respondo al Jonathan Haidt, 12a septembro 2007.
reen al la indekspaĝo

4a Decembro, 2007.

Björn Lübke skribas rilate la hieraŭan mensmigradon pri 'preskaŭ':

"El fizika lernolibro mi lernis, ke io ne mezurebla ne ekzistas. Sed sur alia paĝo, mi lernis ke ĉiuj proprecoj de la spaco kaj la tempo estas nur aproksimaĵoj. Ŝajne sekvas de tio, ke ni nur proksimume ekzistas. Eble ni /preskaŭ ne/ ekzistas!"

Pri la temo mi trovis tre interesan filmon. Bedaŭrinde estas nur en la germana. http://de.sevenload.com/videos/ufI4UGh/MYSTICA-FOLGE-02.

Björn

Temas pri intervjuo far Thomas Schmelzer, de la reta magazino Mystica, kun Christian Kohl, doktoro pri teoria fiziko kiu pasigis tempon en tiu esplorkampo sed pli kaj pli interesiĝis pri ties eventualaj spiritaj implicaĵoj.

La fundamenta demando estas, ĉu la kvantum-fiziko ĵetas lumon sur la longa kaj kompleksa homa strebo kompreni sin kaj sian staton en la universo. Mi nur povas doni mian opinion. (i) Kiel estas dirite en la intervjuo, laŭ Max Planck materio ne ekzistas. Klasika materio ne ekzistas. (ii) Estas ĉiam riskoplene konstrui filozofion sur la scienco, ĉar la scienco senĉese aliiĝas, dum la filozofio serĉas precize tion, kio ne aliiĝas. (iii) La kvantum-fizikistoj mem kutime avertas kontraŭ grandaj filozofiaj konkludoj (Kohl ŝajne estas escepto), eble ĉar (brutale esprimite) la kvantum-fiziko vere kompreneblas nur por tiuj, kiuj posedas altnivelan matematikon: aliuloj simple indulgas sian imagipovon. (iv) Estas evitinde miksi nivelojn de realeco: neniu pretendus, ke homo estas siaj biologiaj ĉeloj; oni do laŭ mi ne imagu, ke homo estas siaj fizikaj vektor-kolapsoj.

Meister Eckhart, jes. (Zen)Budhismo, jes. Sed ankaŭ, kaj eble pli grave, la literaturo kaj la aliaj belartoj estas por mi la fontoj de spirita kompreno. Mia "heroo" Santayana konsentus; li estis ne nur filozofo sed ankaŭ literatura kritikisto.

Sed jes — en la lumo de la kvantum-fiziko — estus pli ol iomete valide diri, ke ni "preskaŭ ne ekzistas" :)

reen al la indekspaĝo

3a Decembro, 2007.

VORTOSORTOJ, 25. PRESKAŬ. Ofte mi miras pri la senartifika vorteto 'preskaŭ' (de la franca presque, siavice de près, siavice de la latina pressus 'premita', + que). Kion precize ĝi signifas? 355/113 estas preskaŭ pi — 3,1415929203. Proksime, sed io mankas. Bone se temas pri pli-malpli mezureblaj aferoj; sed kio pri "Mi preskaŭ ne rimarkis lin"? La implicaĵo estas, ke se okazintus io pluse, mi ja ne estus rimarkinta lin. Sed ĉu vere ĝi signifas tion? Kaj kiel la mondo devus aspekti, se mi preskaŭ ne faris ion? Kiel aspektus domo, kiu preskaŭ ne estas tie?

El fizika lernolibro mi lernis, ke io ne mezurebla ne ekzistas. Sed sur alia paĝo, mi lernis ke ĉiuj proprecoj de la spaco kaj la tempo estas nur aproksimaĵoj. Ŝajne sekvas de tio, ke ni nur proksimume ekzistas. Eble ni preskaŭ ne ekzistas!

reen al la indekspaĝo

2a Decembro, 2007.

KIEL NEKOMPETENTO POVAS RUINIGI ALIES VIVON. Jen vera rakonto pri mia vivo. Unue la rakonto, poste klarigo, kio memorigis min pri la evento.

Mi atingis en 1975 la etapon en la universitato, kiam eblis ekserĉi postenon. La kutimo estis, ke oni petu rekomendoleterojn, kaj ilin metigu en dosieron, kiu restu ĉe la universitato por ĉiam; serĉante postenon oni simple petu, ke la universitato plusendu kopiojn de la leteroj al la koncernaj eventuale dungontaj institucioj. Sed oni ne rajtis mem vidi sian tutan dosieron.

Interalie la tiutempe bonekonata usona lingvisto, Roger Lass, kiu estis unu el miaj profesoroj ĉe la Universitato de Indiano, bonvolis skribi por mi rekomendoleteron.

Multajn jarojn poste — post mia deĵoro jam en du postenoj — promulgiĝis leĝo, kiu rajtigis onin vidi sian dosieron. El scivolemo mi mendis la mian. Imagu mian surpriziĝon, kiam ni trovis tre laŭdan leteron de Lass — sed nelegeble mistajpitan! Iu sekretariino, ŝajne preskaŭ tute analfabeta, evidente ne povis legi la manskribon de Lass, kaj simple tajpis ion ajn — iuj "vortoj" eĉ ne estis vortoj. Mi povis facile vidi, kion Lass fakte skribis, ĉar mi konis liajn manskribon kaj esprimmanieron.

Mia tuta vivo estintus alia (eble), se tiu letero estintus legebla. (Ja eble ne; sed kiu scias?)

La memorigilo: mi hazarde legas nun biografion pri Franz Schubert.* Schubert iam petis al la famulo Antonio Salieri, ke tiu skribu por li rekomend-leteron; Salieri komplezis — sed tro tarde, post la limdato! Do alia vivo fuŝita (eble), nur pro alies nekompetento.

* George R. Marek, Schubert, Viking, 1985. Marek rakontas cetere, ke Schubert (laŭ sugesteto en unu lia letero) iam havis amoran rilaton kun domservistino kun la nomo Pepi Pöckelhofer! (Jes, tiu ĉe la kastelo ĉe Zseliz, se Vi konas la historion...)
reen al la indekspaĝo

1a Decembro, 2007.

HINDAJ SVINGOKLABOJ. Leganto de malnova literaturo renkontas multajn aferojn, kiujn ŝli neniam vidos. Preskaŭ dekfoje mi trafis en mia legado "hindajn svingoklabojn" per kiuj homoj (kutime viroj) korpe sinekzercis en la malfrua 19a kaj frua 20a jarcentoj. La maldekstran bildon mi trovis rete en tiutempa instrukcia manlibro. Britaj soldatoj deĵorintaj en Barato (Hindujo) kunportis ilin reen al Anglio, kie ili furoris; simile poste en Usono. Eble en iuj landoj ili ankoraŭ uziĝas.

Kiel uzi ilin mi tute ne scias. Ŝajne ili montriĝis neidealaj por korpekzercado, ĉar post ĉirkaŭ 1910 anstataŭis ilin pli modernaj gimnastikiloj — halteroj kaj similaj. Sed la fakto, ke "svingoklabo" enestas NPIV-2002, atestas la iom antikvan vortstokon de nia lingvo :) Tipa nuntempulo ne scius, pri kio temas.

Mi ne plendas. Mi persone ofte bezonas la malnovajn vortojn. Fakte nur hieraŭ, mi renkontis en romano de Henry James la anglan vorton furbelow. Serĉante ĝian devenon, mi trovis la latinidlingvan falbala. (Interŝanĝiĝo de 'l' kaj 'r' oftas en la evoluo de lingvoj.) Ĝi estis ornama rubando inte alkudrita al la malsupro de virinaj jupoj, roboj, ktp. La penso venis al mi: tiu vorto estas sufiĉe malnova, por esti en NPIV. Kaj mi serĉis, kaj jes, certe kiel la sunleviĝo, mi trovis 'falbalo'.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.