Sendu al mi komentojn

20a decembro, 2008.

BLOGPAŬZO. Mi ĉesos blogi ĝis la nova jaro. Feliĉan sezonon al ĉiuj!

* * *

LA MEĈO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Montru al mi la meĉon, Panjo,"
petis la filo, kun miro dum
daŭrigis la kandel-konsum'
de la vaksa brulaĵo. Protestis Franjo:
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Ne blovu la flamon! Ĝi ja belas,
kaj la meĉo ne." (Ĉu tiel detruas
klarigoj ĉion, tra kio fluas
la flamo? Ja ofte tielas.)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Ĉu vi neniam volas ion kompreni?"
obĵetis la filo kun okula rul'.
Ŝi fermis la fingrojn ĉe la retikul':
"Foje mi volas nur ion – reteni."
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Panjo lasis la kandelon bruli,
ne riskis ion plu formuli.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

19a decembro, 2008.

MAX STIRNER KAJ ARTEFARITAJ LINGVOJ : ETA FANTAZIO. Jen interesa homo, Max Stirner (1806-1856), unu el la plej senbridaj romantikistoj, kiuj iam vivis. Kompare kun Max Stirner, Eugenio Lanti estis burĝa lernejestro.

Tiaj romantikistoj, la plej senbridaj, malakceptis ĉion, kio limigas la individuon kaj ties kreemon kaj sinesprimadon. En sia ĉefverko, Der Einzige und sein Eigenthum (1844) [la unuopulo kaj ties posedaĵoj], Stirner malakceptis ne nur la racion, sed ankaŭ lingvojn.* Kaj kial ne? Lingvo estas speco de prizono; la signifoj de vortoj estas fiksitaj de oniaj prauloj. "Flava" signifas kion ĝi signifas pro la heredaĵo de la komunumo. Oni ne povas elekti, ke "flava" signifu ion alian, ol ĝi signifas, kaj tio estas, laŭ Stirner, netolerebla subpremo far la socio.

Vere estus mirige, ke neniu krom Stirner en la romantika tradicio pensis pri la restrikta naturo de homaj lingvoj. Tamen mi ne konas alian; eble ja estas aliaj, kaj eble eĉ troviĝas tiu ideo en la verkoj de Lanti (jam tro longe mi prokrastas plenan studon pri Lanti). Ĉiaokaze: mia fantazio estas, ke E-o estas "liberigilo" por romantikuloj: ne restante ĉe la etnolingvoj, oni eskapas la restriktojn de etneco. Oni elektas E-on.

Sed kompreneble, ĉar E-o estis aposteriora projekto, ĝi ne konsistigas plenan eskapon el la etnolingvoj. Ŝajnas al mi, ke nur tute apriora artefarita lingvo povus tute plenumi la celon de Stirnereca filozofio. Kaj kompreneble estiĝus nova komunum(et)o do nova "subpremo" (privata lingvo ne povas ekzisti laŭ diversaj modernaj filozofoj.)

Stirner ŝajne finis sian vivon en mensmalsanulejo, trankvila kaj malviolenta paciento; li do vivis tute konsekvence. Ĉar ŝajne lingvojn vere ne eblas tute "malakcepti" kaj resti mense sana. La poetoj (aparte la simbolistoj) trovis pli bonan aliron.

* Mi fakte ne trovis ion specife pri lingvoj en Der Einzige und sein Eigenthum (ĝi estas nur malgranda libro), sed laŭ la studo de Isaiah Berlin, The Roots of Romanticism (Princeton University Press, 1999), pĝ. 144, Stirner havis la vidpunkton priskribitan. Mi konjektas, ke lingvoj estas implicite inkluditaj en la diable limigaj "radoj en la kapo" pri kiuj skribis Stirner.
reen al la indekspaĝo

18a decembro, 2008.

PER LA HISTORIO DE LA OPERO DON GIOVANNI eblas klarigi mian filozofian pozicion, kies anguloŝtono estas, ke la plej grava eraro de plej multaj pensistoj, eble eĉ de ĉiuj pensistoj ĝis nun, estis provi universaligi siajn ideojn.

La opero Don Giovanni de Mozart (kiu premieris en Prago en 1787) finas per la detruo de la granda amoristo far la inferaj fortoj: post lia rifuzo penti kaj reformi sin, aŭdiĝas tondro, kaj li estas forglutita. Post fordrivo de la fumo de sur la scenejo, estas ĉarma sesteto (en la originala versio de la verko), temanta pri la maniero, kiel la ceteraj figuroj de la opero daŭrigos siajn vivojn. Ĉiu havas sian propran celon: Mazzetto edziĝos kun Zerlina, Elvira reiros al sia monaĥinejo, Leporello trovos novan mastron, Ottavio edziĝos kun Donna Anna, kaj tiel plu.

Tiun finan sesteton oni kutime forigis el prezentoj de la fama opero antaŭ ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento, kiam (laŭdire pro la interveno de Gustav Mahler) ĝi reprenis sian ĝustan lokon en la verko. Kio tiel longe subpremis la finan sesteton? La romantikigita publika opinio, kiu preferis, ke la ĉefrolulo estu romantika heroo. Kiel Don Giovanni povas esti romantika heroo, kaj martire defii la moralajn fortojn de la universo (se tiel diri), se "la lasta vorto" en la opero venas de ordinaraj homoj, kiuj nur iras plenumi tute ordinarajn dezirojn?

Tamen la opero — kun la originala fino, kiel nuntempe prezentata — servas kiel belarta locus por mia pozicio, ke homoj profunde malsamas; la bildo de la romantika heroo taŭgas por tre eta elcentaĵo de la homaro, kaj "ordinaraj vivoj" estas neeskapeblaĵo.

reen al la indekspaĝo

17a decembro, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri la hieraŭa blogero:

Kara Ken!

Antaŭ kelke da jaroj mi rete korespondis kun Rye pri Esperanto. Mi ĉiam skribis esperante, li respondis ĉiam angle. Iam mi skribis al li: Se Esperanto ne ekzistus, ni ne povus interkompreniĝi. Sekve li ne plu respondis.

Salutas Walter

Mi ja suspektis ke lia paĝo iom malnovas, ĉar li ne profitis Unikodajn fonetikajn simbolojn.

reen al la indekspaĝo

16a decembro, 2008.

PRI LA ANTIESPERANTA PAĜO DE JUSTIN B. RYE mi sciiĝis per la blogo de Karl-Gustaf Gustafsson. Rye ŝajne funkcias kiel iuspeca Jack Chick de E-ismo.

Pro mia raŭmismo mi logike devus simple kontentiĝi per lia eldiro "And please bear in mind that my critique is aimed at Esperanto's pretensions as a global auxiliary language, not its right to exist as a language like any other" (A5) [kaj bv. ne forgesi, ke mia kritiko celas Esperanton kiel tutgloban helplingvon, ne ties rajton ekzisti kiel lingvo, samkiel ĉiu alia lingvo] kaj diri nenion, sed interesis min demandi, kiom da lingvistikaj scioj li fakte havas (ĉar li ja scias ion pri lingvoj).

Ŝajnas al mi, ke lingvisto ne nur ridindigus vorton kiel "antikv-scienco" (D2) (kiu ja uziĝas iafoje rete anstataŭ "arkeologio"), sed plu mencius, ke kvankam la vorto prononceblas, ĝi postulas enkondukon de ekstra silabo (ĉar /v/ kreas novan pinton de sonoreco do novan silabon). Same "majstrskribisto" (E5) k.s. (kiu ankaŭ troviĝas rete, sed ne ofte). Lingvisto ne pretervidus ankaŭ bonan okazon melki la radikokategorian problemon (Appendix U); Rye ŝajne ne konstatas, ke substantiveco, verbeco, ktp, estas sintaksaj kategorioj. Li misas pri aspekto (H4), kiu ja estas universala lingva kategorio, sed ne estas universala gramatika lingva kategorio. Kaj plej surprize, Rye kredas, ke la angla maniero nerekte raporti alies diraĵojn ("Ili diris, ke ili estIS okupataj" anst. "Ili diris, ke ili estAS okupataj") estas aparte normala kaj racia (H6).

Mi nomus lin do amatora lingvisto, kun stranga obsedo.

Liaj scioj pri E-o mem ŝajne ne inkludas la famajn neologismojn ('liva' k.c.) (E5) Li ŝajne ne scias, ke la precipa lingvo de Zamenhof estis ne la pola, sed la rusa (plurloke). Nek li ŝajne scias pri la ekzisto de E-a 'ci' (J1). Nek li ŝajne scias (ja sufiĉe nekredeble), aŭ forgesis, ke la korelativa sistemo inkludas la formojn 'ies', 'ia' ktp (J5).

Sed almenaŭ Rye ne defias la rajton de nia lingvo ekzisti, malgraŭ ĝia absurdeco

reen al la indekspaĝo

15a decembro, 2008.

PRI LA RILATO INTER FAMILIA GRANDECO KAJ RELIGIEMO estas interesa artikolo de Anthony Gottlieb en la revuo Intelligent Life. Kutime oni simple supozas, ke religiemuloj naskas pli da infanoj pro sia malakcepto de kontraŭkoncipaj rimedoj kaj abortigado, sed Gottlieb emfazas, ke ni observas nur la korelativecon inter familia grandeco kaj religemo; estas disputeble kiu el la du kaŭzas la alian: eble grandaj familioj estas kaŭza faktoro de religiemo.

Aŭ eble la samaj impetoj kreas kaj grandajn familiojn kaj religiemon. Ekzemple gepatroj de multaj infanoj devas foroferi multan konvenon pro fido je estonteco por siaj idoj, kiun ili probable neniam mem vidos. Religioj povas pravigi iusence tian altruismon.

Ĉiaokaze eblas bedaŭri, ke la plej inteligentaj homoj tro ofte naskas neniujn aŭ malmultajn infanojn. Pro tio oni parolas pri la "suicido" de pluraj progresintaj landoj: nur la medio interesas ilin, kiam temas pri la estonteco.

Ĉu virinoj pli religemas ol viroj? Tio estas ofta kredo, kaj laŭ la World Values Survey de la 90-aj jaroj, ĝi estas fakto. Do jen alia faktoro. La 7an de julio, 2008, mi donis evidenton, ke surpriza nombro de plej inteligentaj viroj de ĉiuj epokoj en Okcidento estis fraŭloj. Ŝajne tiu ĝeneraligo daŭre validas. Eble inteligentaj virinoj simile emas ne edziniĝi aŭ almenaŭ ne naski.

Ĉiaokaze, oni antaŭvidas plian religemon en la estonta Eŭropo, danke al enmigrado. En Usono kompreneble la religio speciale gravas pro sia rolo (religia libereco) en la fondo de la lando.

reen al la indekspaĝo

14a decembro, 2008.

GUSTO. Tradicie estas kvin sensoj: vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado. Estas rimarkinde, ke en Okcidento oni donis specialan metaforan signifon al gustumado, t. e. (laŭ NPIV-2002):

'gusto': Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero.

Iom pli ampleksa difino, kiu pli firme rilatigas guston aparte al la belartoj, estus:

La aprezo de tio, kio estas taŭga, harmonia, aŭ bela, aparte aprezado de beleco en la naturo aŭ en la belarto, literaturo, k.s.

Kaj ni senhezite parolas pri "bona" kaj "malbona" gusto, kaj diras pri homo, ke "mankas al li gusto". Kaj fama estas ĝenerala malkonsento inter homoj pri gusto; kiel Zamenhof proverbis: "Kiom da homoj, tiom da gustoj." De gustibus non est disputandum, ne eblas disputi pri gustoj.

Ĉu do estas neniuj ajn ĝeneralaj principoj pri gusto? Helpos nin komenci ĉe la metaforo mem. Ĉiuj homoj interkonsentas, ke vinagro gustas acide, mielo dolĉe, aloo amare. Kaj ĉiuj konsentas, ke acideco kaj amareco estas neagrablaj, dolĉeco agrabla. Kaj ĉiu homo povas distingi inter lernitaj (akiritaj) gustoj kaj naturaj gustoj. Homo povas ekzemple konvinki sin, ke la gusto de tabako estas pli agrabla ol tiu de mielo, sed ŝli ĉiam scias, ke ŝli akiris tiun konvinkon laŭlonge de la jaroj, ke ĝi ne estas natura, kaj ke estus vane atendi, ke nura infano preferos tabakon ol mielon. Multaj — verdire la plej gravaj — gustoj estas akiritaj, ne naturaj.

Kiam ni diras, do, ke ne ekzistas principoj de la gusto, ni vere dirvolas, ke ne eblas antaŭvidi, kiujn lernitajn gustojn lernis specifa homo. Ekzemple mia edzino strange ŝatas la aromon de dizelfuelo. Kial? Ĉar tiu aromo memorigas al ŝi Nov-Jorkon, pri kio ŝi nostalgias. Sekve: ne estas tioma disputo pri la gustoj mem, kiom necerteco pri diversaj homoj kaj iliaj spertoj.

La imagipovo traktas pri similecoj; la juĝado traktas pri diferencoj. La gusto rolas en la juĝado. Ne estas surprizo, ke ĉiuj kulturitaj homoj emas al la samaj aŭ similaj gustoj. Ĉio dependas de la sperto. Ekzemple tre vivosimila statuo vekas admiron en preskaŭ ĉiuj homoj. Sed homo, kiu hazarde vidis dum sia vivo eĉ pli vivosimilajn statuojn, havas alian guston ol tiu, kiu nur vidis malpli vivosimilajn statuojn. Oni ne parolas pri la "gusto" de infano, aŭ eĉ de junulo. Simile sensence estus paroli pri la "gusto" de farmisto aŭ kamparano, kiu loĝis sian tutan vivon en la sama vilaĝeto.

Resume do: (i) la gravaj diferencoj en la gusto de malsamaj homoj koncernas lernitajn gustojn; (ii) "pli bonan guston" havas tiu homo, kiu pli spertis.

reen al la indekspaĝo

13a decembro, 2008.

LA TERURA RECENZO, 4. Kvankam plejmulta reago al la Kris-a recenzo koncentriĝis pri terminologio, mi suspektas ke lin plej agacis la intermiksado de semantikaj kaj gramatikaj nocioj. Sed "pri ĉies misuzo ne estas akuzo". Neprecizo pri nocioj kaj antaŭsupozoj estas ja la precipa diferenco inter praktika gramatiko kaj teoria gramatiko. La unua helpas al nefakulo uzi la lingvon; la dua estas lingvistika pritrakto, interesa precipe por lingvistoj. Diversi diversis delectantur.

Mi menciu ekzemplojn el la recenzo, kiuj persvadis min, ke plej gravas al Kris la supre-nomita distingo. Ĉar pri terminologio Kris ŝajne asertas, kaj ke ĝi gravas ("Ĉi tie do mi bezonas eldiri la plej seriozan riproĉon al la sistemo de PMEG"), kaj ke ĝi ne gravas.*

"La difino de la adverboj — 'E-vortoj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.' — rekte ignoras ilian gramatikan sencon... 'tago' montras tempon, 'tri' montras kvanton..."

"Radiko per si mem ne esprimas nombron... [tamen] ekzistas radikoj 'mil', kaj 'mult', kaj 'ar'."

Homa lingvo traktas konceptojn; iujn konceptojn ĝi traktas leksike, kaj iujn konceptojn ĝi traktas gramatike. Tre ofte — eble eĉ ĉiam — koncepto originas leksika, sed poste fariĝas ankaŭ gramatika; tio nomiĝas "gramatikigado". Multaj konceptoj do fine estas kaj leksikaj kaj gramatikaj. Tio estas tute normala stato de lingvo.

Kio estas la diferenco? Gramatika koncepta kategorio estas deviga; leksika kategorio estas elektebla. Se mi uzas substantivon en Esperanto, aŭ en la angla, aŭ en plej multaj eŭropaj lingvoj, mi devas indiki nombron (singularon aŭ pluralon). Nombro estas gramatikigita en tiuj lingvoj. En la japana, la ĉina, la korea, nombro ne estas gramatikigita: se mi diras japane hito 'homo' ĝi povas tradukiĝi aŭ 'homo' aŭ 'homoj'. Tio NE signifas, ke tiuj lingvoj ne esprimas nombron! Sed ili esprimas ĝin laŭvole, leksike (japano povas ĉi-kaze elekti diri hitobito 'homoj' kiam nombro gravas). Simile pri aspekto, tenso, proksimeco, vivanteco, videbleco — ĉiuj tiuj konceptoj kaj multaj aliaj estas leksikaj en iuj lingvoj, gramatikigitaj en aliaj.

Kiam PMEG difinas gramatikan morfemon semantike, kvankam ankaŭ leksikaj morfemoj samlingve ekzistas kaj esprimas la saman aŭ similan koncepton, ĝi simple profitas la fakton, ke eblas difini tiun morfemon per ideoj jam konataj al la leganto. Tio laŭ mi ne nocas en praktika verko. Se aliflanke oni traktas la lingvon teorie, estas senfinaj problemoj, kiuj devus ne aperi en praktika verko. Nur la lingvisto interesiĝas pri tio, ke teorie necesas decidi, ĉu 'homo' estas nemarkita je sekseco, aŭ portas "nulan morfemon" (Kris ŝajne aprobas nul-morfemojn, sed ne ĉiuj lingvistoj sekvus lin tiurilate) signifanta masklecon. Se oni kredas tion batatelaĵo, oni sciu, ke iuj lingvistoj eĉ proponis, ke anglaj nomoj kiel Sally kaj Gertrude portas nulan (nevideblan) morfemon de ineco, dum nomoj kiel William kaj Peter portas similan nul-morfemon de maskleco. Teoria verko dronas en tiaj detaloj; praktika verko saĝe evitas ilin.

* Kris skribas ke malgraŭ sia terminologia renomigado "la aŭtoro restas sur la eŭroptradicia spaco gramatika". Ĉu tio ne estas precize la prefero de Kris, kiu tiom plendas pri forlaso de "tradicia gramatiko"? La recenzanto skrbas ke "Kio koncernas la renomigon, ĝia sola konsekvenco estas konfuzo." "Ne estus malfacile renomi pli ĉirkaŭprene: punkton — pikmakulo, komon — vosteto: la rezulto restus sama, kosmetiko priservas surface." Ĉu tiuj eldiroj ne egalas al: ĝi ne gravas?
reen al la indekspaĝo

12a decembro, 2008.

LA TERURA RECENZO, 3. Kris plendas, ke Wennergren klopodas klarigi "kiel nomiĝas la diversaj specoj de vortoj" (3. Gramatika superrigardo); Kris ŝajne interpretas tion kiel orgojlan dirmanieron; li preferus "kiel mi [Wennergren] nomas diversajn specojn..." ktp. Ĉiam, kiam oni verkas ion seriozan, oni devas decidi kiel esprimi sin, ĉu mi-e, ĉu oni-e/pasive. Temas simple pri stilo; ofte ni trovas ne "mi" sed "ni". Por iuj, pli humilas NE mencii sin mem. Tiun vojon sekvis Wennergren: en tuta PMEG (se mi ne eraras) ne estas "mi" krom en ekzemploj.

Tiam, agnoskante ke PMEG komencas per granda divido de ĉiuj vortoj en du klasojn, finaĵvortojn kaj vortetojn, Kris obĵetas je la lasta, sur la bazo, ke kelkaj vortetoj havas pli ol du silabojn. Vortetoj estas tio, kion nomas lingvistoj plej ofte "partikloj" — vortoj, kiuj povas aperi senafikse. Jam delonge oni nomas "partikloj" ajnajn vortojn, ne gravas kiom longajn, kiuj povas aperi nude kaj senafikse. En la kazo de kelkaj lingvoj tio kondukis al sufiĉe longaj "partikloj". Vortetoj/partikloj tamen estas ĉiulingve tipe mallongaj.

Denove la recenzanto denuncas la neuzadon de terminoj, kiujn li nomas "tradiciaj". Kris skribas: "Estas fakto, ke la klasika elementa gramatika terminaro bone konatas al ĉiu adresato de sinjoro Wennergren." Sed fakte pluraj el la terminoj, kiujn Wennergren devus uzi, se li ne kreus siajn proprajn terminojn, ne estas konataj al ĉiuj. Ekzemple "partiklo".

Eluzus tro da spaco diskuti la ofte misuzatan koncepton "tradicia gramatiko"* sed oni sciu minimume, ke neniam ekzistis plena "tradicia gramatiko" taŭga por ĉiuj lingvoj; nur post la apero de la lingvoscienco oni komencis disvolvi ĝenerale uzeblan priskriban aparaton (tasko neniam finita kaj verŝajne ne finebla). Ĝis tiam ĉiu lingva komunumo evoluis ĝis certa grado sian propran "tradician gramatikon". Ekzemple tio, kion oni en la angla "tradicia gramatiko" nomas "rektobjekto", en la hispana "tradicia gramatiko" nomiĝas "rekta komplemento". Tio, kio en la franca "tradicia gramatiko" nomiĝas "pronomaj verboj", en la angla "tradicia gramatiko" nomiĝas "refleksivaj verboj". Ktp.

Mi ne neas, ke estas valida diferenco de opinio inter Kris kaj Wennergren pri gramatikaj terminoj. Mi nur atentigas, ke tiu diferenco ne estas tiel nete karakterizebla, kiel Kris evidente kredas.

* "Tradicia gramatiko" kiel tutaĵo ne povus uziĝi en PMEG ĉiaokaze. "Tradicia gramatiko" rigardis sintakson kiel nuran vortkombinadon, kaj ne agnoskis frazopartojn, ekzemple substantivajn kaj verbajn lokuciojn. Se Wennergren sekvus tiun tradicion, li ne povus paroli ekzemple pri ĉefverboj kaj frazroloj. Kris eble havis enmense ne tradician gramatikon, sed tion, kio en la angla nomiĝas immediate constituent analysis (IC-analysis).
reen al la indekspaĝo

11a decembro, 2008.

LA TERURA RECENZO, 2. Kris skribas, ke PMEG estas "lernolibro". Por Kris tio signifas, ke ĝi estas "tekstaro kun intensa konsekvenca mesaĝo kaj konkreta adresato". Verdire mi ne komprenas tiun difinon de "lernolibro" sed certe PMEG ne celas esti lernolibro. Ŝajne Kris miskomprenis la frazon "Ĝi [PMEG - KM] provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj." (Temas tie pri la neuzado de "tradiciaj" terminoj kiel "substantivo", "akuzativo", "prepozicio". Pri tio Wennergren mem jam defendis sin, do mi ne endetaliĝos pri la temo.)

Kris pretendas vidi kontraŭdiron en tio, ke Wennergren skribas "Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj" tamen sekvas regulojn en sia teksto. Tio ne estas kontraŭdiro. Oni povas mem sekvi regulojn sen aserti, ke ili estas devigaj.

Laŭ Kris, la averto "ne prononci J kiel Ĵ" estas "stranga". Eble Kris ne scias, ke en la okcidenta hemisfero la E-fonemo /j/ emas tiel soni en la buŝoj de hispanlingvanoj de pluraj landoj. Gravas, ĉar en E-o /j/ kaj /ĵ/ estas apartaj fonemoj (malkiel en la hispana).

Kris aludas "tute krudajn 'klarigojn' pri la prononco de L aŭ Ĥ (pp. 25, 27)". Fakte la PMEG-aj priskriboj de tiuj sonoj estas fonetike senmakulaj; oni nur povas scivoli, kian fonetikon lernis la recenzanto. Sed ĉar Kris ne degnas diri al ni, kion specife li volus plibonigi, oni — nur povas scivoli.

Trajto de poltrona aŭ eĉ malica recenzo estas subsugesti mankojn, kiujn oni ne specife nomas.

reen al la indekspaĝo

10a decembro, 2008.

LA TERURA RECENZO, 1. Mi decidis de tempo al tempo ekzameni la specifajn kritikojn de Alen Kris pri Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Poste mi povus kolekti miajn komentojn en unu lokon por eventuala aperigo. Vidu la tutan recenzon ĉi tie kaj partajn sindefendojn de Wennergren ĉi tie, ĉi tie, kaj ĉi tie (nepre legu la komentojn).

Unue Kris levas la brovojn, ke ĉ. 700-paĝa libro nomiĝas "manlibro". La difino de 'manlibro' en NPIV-2002, kiu inkludas la priskribon 'malgranda', fakte ne ĝustas. 'Manlibro', en E-o kaj en aliaj modernaj lingvoj, certe devenas ne rekte de la latina manualis, sed de la germana Handbuch tiel ofte uzata en la 19a jarcento. Tiuj Handbücher oftege ne estas malgrandaj; la ĉefa signifo de Handbuch, tiam kaj nun, estas libro, kiun oni volas teni ĉemane, enhavanta elementan aŭ bazan informon pri io. Manlibro povas esti eĉ plurvoluma. Kelkaj ekzemploj de la multegaj Handbücher pli grandaj ol PMEG:

Hermann Kunisch, Handbuch der deutschen Gegenwartsliteratur (Munkeno: Nymphenburger Verlagshandlung, 1965). 781 paĝoj.

W. Ruhland, Handbuch der Pflanzenphysiologie (Berlino: Springer-Verlag), 1955. 18 volumoj!

Fritz Stroh, Handbuch der germanischen Philologie (Berlino: W. de Gruyter), 1952. 820 paĝoj.

En la angla mi menciu manlibron, al kiu mi mem ete kontribuis:

William C. Sturtevant, red. Handbook of North American Indians (Smithsonian), 1996. 17 volumoj!

Estas miloj da aliaj ekzemploj. El la hispanlingva mondo eblas mencii ekzemple

Fernando González Ollé, Manual bibliográfico de estudios españoles (Pamplona: Ediciones Universidad de Navarra), 1976. 1375 paĝoj.

José Simón Díaz, Manual de bibliografía de la literatura española (Madrido: Gredos), 1980. 1156 paĝoj.

Ktp. Estas do tute normale, ke granda verko nomiĝu 'manlibro'.

reen al la indekspaĝo

9a decembro, 2008.

"POTENCO KORUPTAS" — ofta diraĵo. Sed la aŭtenta diraĵo (de Lord Acton, brita historiisto) estas: "potenco tendencas korupti, kaj absoluta potenco koruptas absolute".* La historiisto celis kompari nuran emon koruptiĝi (limigita potenco) kun absoluta koruptado (absoluta potenco). Sed la kutima vortumo sugestas, ke iom ajn da potenco koruptas — propozicio, kiun mi neniam kredis.

Kial homoj volas potencon? Kion ili celas, kiam ili akumulas potencon kaj influon? Nova esploro sugestas, ke oni volas, ne tiom la privilegion ordoni aliajn homojn, sed la privilegion protekti sin mem de alies opinioj: ofta plendo pri potenculo P estas, ke P frekventas nur tiujn rondojn, kiuj diradas tion, kion P volas aŭdi.

Tio estas kredebla ideo, sed la implicaĵo estas unudirekta; t.e., tiu, kiu havas potencon, povas ignori la opiniojn de aliuloj, sed eblas ignori la opiniojn de aliuloj sen havi potencon.

* Letero al episkopo Mandell Creighton, la 5an de aprilo, 1887.
reen al la indekspaĝo

8a decembro, 2008.

MATRIARKECO rolas en la aktuala Literatura Foiro (oktobro 2008, n-ro 235), en la formo de artikolo de Manuel de Seabra, "La virino en la homeraj poemoj". Johan Jakob Bachofen (1815-1887) ŝajne estis la unua, kiu serioze proponis antikvan matriarkecon; Marx kaj Engels sekvis lin. Ankaŭ George Thomson kaj Robert Graves (de kiu mi mem prenis la ideon) disvolvis la nocion. Resuma kritiko far moderna feministino estas Cynthia Eller, The Myth of Matriarchal Prehistory (Beacon Press, 2000).

Oni emas senkritike akcepti du ideojn: (i) se popolo havas diinojn, tio pruvas antaŭan tempon, kiam virinoj estis potencaj, kaj (ii) laŭpatrina transmisio de familieco estas signo de (iama) virina potenco. Hipotezo (i) misas nivele de ordinara prudento (se popolo havas simiajn kaj ŝakalajn diojn, ĉu tio signifas, ke iam simioj kaj ŝakaloj estis potencaj en la koncerna socio?). Al (ii) obĵetindas, ke laŭpatrina transmisio solvas plurajn memevidentajn problemojn (ekz. neniam estas dubo pri patrineco, sed jes pri patreco) kaj do jam havas adekvatan klarigon. La nuntempo, malkiel antaŭaj periodoj, emas al evoluaj klarigoj. Estas ekzemple evidente, ke vira dominado observeblas inter mamuloj, do tre longe antaŭ homaj socioj. Ne necesas do speciala homhistoria, kultura klarigo.

De Seabra traktas inajn nomojn en E-o laŭ interesa sistemo: inaj klasikaj nomoj simple regule finiĝas per '-a'. Sekve ni trovas ekz. 'Penelopa', 'Andromaĥa' k.s. Sed verdire, 'Penelopa' kaj 'Andromaĥa' aspektas same strange al neesperantista klerulo, kiel 'Penelopo' kaj 'Andromaĥo'. Laŭ mi, kiel ĉiam: oni simple ne ŝanĝu la nomojn (krom litere).

reen al la indekspaĝo

5a decembro, 2008.

B L O G P A Ŭ Z O

reen al la indekspaĝo

4a decembro, 2008.

Hundo scianta, ke ĝi estas hundo,
jam ne estus hundo. Sed homo scianta
ke ŝli estas homo, festas la genezon
de la filozofio, kaj portas laŭron.
Sendube tiu diferenco ne klarigas
kial la suno tro malrapide rotacias
sed ĝi respondas al multaj demandoj
neniam demanditaj.
reen al la indekspaĝo

3a decembro, 2008.

FUNDAMENTISMA FEMINISMO EN 1847. Hodiaŭ malmultaj, ekster specialistaj rondoj, konas la satiron de Alfred, Lord Tennyson, The Princess: a Medley. Ĝi prisatiris la virinan edukadon de sia epoko, sed enhavas tre interesajn pensojn. Lilia, la ĉeffigurino, diras en unu partaĵo, responde al demando de Walter, "Kie nuntempe estas heroaj virinoj?", jene:

xxxxxThere are thousands now
Such women, but convention beats them down:
It is but bringing up; no more than that:
You men have done it: how I hate you all!
xxxxx[estas nun miloj
da tiaj virinoj, sed konvencio ilin subpremas:
nur temas pri edukado, nenio pli ol tio:
vi viroj faris tion: ho kiel mi malamas vin ĉiujn!]

(Ŝi parolas duonpetole.) Eble la leganto memoras, ke grava doktrino de la mez-20-jarcenta feminismo estis, ke krom korpe nur la tradicia edukado malsamigas la du seksojn — t.e. ĉio tia rezultas de kulturo, nenio de biologio. Tiu ideo estas ĉeftemo de The Princess; ke tiu ideo cirkuladis antaŭ 160 jaroj, surprizus nin, se ni ne memorus la filozofon John Locke, kun sia principo tabula rasa, nun firme diskreditita. Eĉ nun restas iuj, kiuj ankoraŭ kredas tiun doktrinon, malgraŭ sciencaj trovoj.

reen al la indekspaĝo

2a decembro, 2008.

"NOVAJ SUPERSTIĈOJ". Manuel Pancorbo Castro en sia blogo laŭdinde kondamnas la kontraŭ-sciencon de oponantoj de gene manipulitaj kultivaĵoj. Mi mem blogis pri tio la 1an de decembro 2005 — jaro, en kiu Svislando voĉdonis favore al 5-jara malpermeso je la uzado de gene modifitaj vegetaĵoj kaj bestoj en la agrikulturo, tiel kreante unujn el la plej severaj obstakloj al mondonutra progreso en tuta Eŭropo. Ne nur Usono havas science analfabetajn homojn; nur malsamas la paftabuloj de la nescio.

(Mi provis komenti ĉe la blogo de Manolo, sed lia komentilo ne funkciis, aŭ eble mi simple ne komprenis la procedon.)

reen al la indekspaĝo

1a decembro, 2008.

"DETRUA KRITIKADO" — tiel oni ankoraŭ nomas forte negativan recenzon en Esperantujo — malgraŭ sporadaj optimismaj kaj malnostalgiaj rimarkoj kiel "iam, en la pasinteco, oni simple laŭdis ĉion, kio verkiĝis en Esperanto..."

Eblas legi la recenzeton, la komentojn, kaj "lastan vorton" de Glebo Malcev en la aktuala Ondo. Mi vidas en la film-defendaj komentoj eĉ ne unu substancohavan aserton ("Malamiko de Esperanto." "Insultas brazilanojn." "Kara amiko, samideano Glebo Malcev: estu samideano!"), krom la nova principo, ke "Ju pli da severeco en la tono, des pli da malagordo en la pravigo." (Ĉu vere? Depost kiam?) Vere mirigas la reago en tiaj kazoj: la recenzo estas en Esperanto; la "ekstera mondo" ne legas ĝin; kiel do la recenzo minacas al la E-movado?

Eble ni neniam iĝos plene kaj normale postulemaj, sed unu tia recenzo minimume elmetas esperon, ke iam ni estos parto de la reala mondo.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.