Sendu al mi komentojn

27a decembro, 2009.

Skribis Bernard Behra pri mia blogero de la 22a (vidu sube):

Kara samideano.

Mi ne komprenas la celon de via bileto SUE WRIGHT PRI NEŬTRALECO DE ESPERANTO. Ĉu vi pensas ke Esperanto pli facile sukcesos, se la esperantistoj nur estus neŭtralaj ateistaj naciistaj dekstruloj sen espero pri kaj agemo (eĉ eble vane) por fina venko aŭ se tutsimple ili ne ekzistus ?

Bonan Kristnaskon.

Bernard Behra

Mi estas "vivtenisto" — mi volas, ke E-o daŭrigu sian ekziston, sed ne ke ĝi akceptiĝu grandskale (la kialojn oni povas legi interalie en mia blogero de la 1a januaro 2008). Sed por finvenkistoj la plej forta argumento por E-o sendube estas ties neŭtraleco, kaj laŭ Wright, tiun neŭtralecon makulas la manko de ideologia neŭtraleco. Por kelka diskuto pri tio vidu www.liberafolio.org/2009/letero-de-uea-al-mondaj-gvidantoj-kauzas-disputon/.

reen al la indekspaĝo

22a decembro, 2009.

Feliĉan sezonon al ĉiuj!

* * *

SUE WRIGHT PRI NEŬTRALECO DE ESPERANTO. Mi suspektas, ke malgraŭ la impreso de multaj E-istoj, ke nur nescio kaj nekompreno karakterizas tiujn, kiuj "rifuzas Esperanton", respondeculoj pri decidoj de la EU iafoje legas fakliteraturon, kaj scias pli ol ni kredas. Sue Wright, profesoro pri lingvo kaj politiko ĉe la School of Languages and Area Studies, Portsmouth, Anglio, ekzemple skribis en 2000 pri komuna lingvo por la EU (mi tradukas):

Estas ankaŭ la artefaritaj lingvoj, Volapuko, Esperanto, Interlingvao, Interglossa, kaj la ceteraj, kiuj povus esti adoptitaj kiel lingua franca. En unu senco ili ideale taŭgas por tia rolo, ĉar ili ne estas lingvoj de eŭropaj nacioj aŭ ŝtatoj. Tamen, tio ne signifas, ke ili estas kulture aŭ lingve neŭtralaj; ĉiu el ili estis uzata por porti la mesaĝon de diversaj religiaj aŭ politikaj movadoj, specife idealisman internaciismon aŭ utopian socialismon. Pro tio la planlingvoj havas malbonan publikan bildon.

Community and Communication: The Role of Language in Nation State Building and European Integration, Multilingual Matters, 2000, p. 246.

Tiaj skribaĵoj kompreneble nutras ĝuste la publikan bildon, kiun ili priskribas. Sed ŝajnas al mi, ke ankoraŭ finvenkema E-movado, kiu nun pretas forskui eĉ la lastajn vestiĝojn de ideologia neŭtraleco, pafas sian propran piedon.

reen al la indekspaĝo

19a decembro, 2009.

Skribis Walter Klag el Vieno rilate mian temon de la 15a (vidu sube):

Kara Ken!
Eble vi aŭdis, ke la tutmondaj "globalaj" temperaturoj ekde 15 jaroj ne plialtiĝis, sed iom (0,2) sinkis! Ankaŭ en Aŭstrio.

Jes, dum la nivelo de CO2 daŭre leviĝis ĉu ne. Tamen mi ne havas simulilon do povas konkludi nenion...

Temas pri global malvarming.
Salutas Walter

Aŭ, se oni loĝas sufiĉe nordloke, malvarmning.

reen al la indekspaĝo

15a decembro, 2009.

KIAL ONI SKEPTIKAS PRI LONGTEMPAJ PROGNOZOJ. La kialo eble estas — bona memorkapablo. Iafoje mi pensas pri la jaro 2000, kiam oni atendis mondskuajn efikojn de la "Y2K-cimo". Laŭ la nuna angla Vikipedio: "neniu tuttere signifa komputila misfunkcio okazis". Jen, la danĝero siatempe ŝajnis memevidenta. Tamen...

En 1798 Thomas Robert Malthus cirkuligis pamfleton, kiu prognozis baldaŭan amas-malsatmorton pro tro da homoj kaj maltro da nutraĵo. Malthus, malgraŭ sia eraro, naskis generaciojn da Malthusistoj. (Strange ofte tio okazas.) Eble la plej bonekonata misprognozo estis tiu de Paul Erlich, kies libro The Populaton Bomb aperis en 1968 kaj antaŭvidis mondvastan malsatmortadon inter la jaroj 1970 kaj 1985.

Antaŭ kelkaj jardekoj la Roma Klubo komisiis libron, The Limits to Growth, kiu aperis en 1972. La libro lanĉis du aferojn: la modernan medio-movadon, kaj prognozojn per komputilaj simuliloj. La libro fuelis spekulativon, ke la monde havebla nafto elĉerpiĝos tiel baldaŭ, kiel 1990. Sed en 1998 taksoj pri estonta havebleco de nafto multe superis la prognozon. Tamen en 1992 aperis de la sama Roma Klubo Beyond the Limits. (Pri tiu libro reago estas miksa ĝis nun.) Nun ni ŝajne forgesis pri homa tronombriĝo kaj forkonsumo de nafto kaj turnis nin al la klimato. Mi ne povas taksi la fidindecon de simuliloj, sed ŝajnas al mi, ke en la t. n. "sociaj sciencoj" iom da skeptikemo ne nocas.

Komence de 2008 mi prognozis (!) ke 'Pli kaj pli Vi rimarkos ke la esprimo "tergloba varmiĝo" anstataŭiĝas per "klimatŝanĝo"'. Ĵusaj guglo-trafoj de global warming, 9.020.000; trafoj de climate change, 19.700.000. Ĉu mi pravis? ;)

reen al la indekspaĝo

8a decembro, 2009.

KRITIKO PRI FRANS DE WAAL. Frans de Waal (n. 1948) estas nederlanda primatologo kiu multe popularigis la nocion, ke homoj povas pli bone kompreni sin per studado de aliaj primatoj, precipe ĉimpanzoj kaj bonoboj. (Ŝajne estas de Waal, kiu responsas pri la bonobo-celebrado de lastaj jaroj.*)

En la aktuala numero de Literatura Foiro (n-ro 241, oktobro 2009) estas mallonga artikolo de Leen Deij, "Tri pensuloj: la evoluo de la moralo". La unua el la tri estas de Waal; la dua, Nikolaas Tinbergen (1907-1988). La tria estas — ĉu povus esti dubo? — L. L. Zamenhof. La aŭtoro tamen nekutime realismas pri Zamenhof, kio estas bonvena. Mankas spaco por diskuti Tinbergen. Sed pri de Waal eblas skize kritiki. Mi mencias nur unu libron, Primates and Philosophers: How Morality Evolved [primatoj kaj filozofoj: kiel la moralo evoluis] (Princeton University Press, 2006); tiu preskaŭ certe estas la libro, pro kiu Leen Deij metas de Waal inter siajn tri pensulojn.

Ŝajnas ke depost tiam, kiam la klerularo devis forlasi siajn religiajn kredojn, ĝi serĉis alternativajn aŭtoritatojn por sia moralo. Ĉiam oni supozis, ke la fonto de tiu moralo troveblas ekster la homo mem, se ne en Dio, do en la Naturo; kaj la supozata morala valoro de la Naturo fariĝis anguloŝtono de la mondvido, kiun ni nomas Romantikismo. La nuntempa scienca serĉo por etologiaj moralaj principoj estas eble la lasta anhelo de tiu tendenco, ĉar ni laŭgrade lernas, ke la Naturo (la fizika universo) ne estas nia amiko.

Eble de Waal havas legantojn, kiuj tre surpriziĝas lernante, ke nehomaj bestoj montras empation kaj altruismon. Sed por tiuj, kiuj iom sekvis modernajn esplorojn pri la grup-konduto de mamuloj, tio estas nenia ŝoko. La serioza demando estas, je kiu grado la evoluinta grup-konduto de aliaj primatoj kontinuas senbreĉe kun la kulture influita morala konduto de la homo. Estas tre evidente ke de Waal kredas je tia kontinuo, sed li ne klarigas kial, nek proponas defendon de tiu ideo.

De Waal anstataŭe direktas sian atenton kontraŭ teorio (la "veneer theory" aŭ "fasad-teorio"), laŭ kiu ĉia homa moralo estas nur ŝajniga fasado; en la realo ĉiu homo nur zorgas pri si mem; altruismo kaj empatio simple maskas realan memintereson. Tiun teorion, eĉ se ĝi havas apogantojn, certe ne multaj prenas serioze; sed de Waal antaŭsupozas vastan akcepton, kaj kondamnas eĉ la pensadon de John Rawls kaj la koncepton de la "socia kontrakto" kiel manifestaĵojn de la fasad-teorio.

La dua granda temo de la libro estas defendo de la uzado de antropomorfa lingvaĵo por priskribi la konduton de bestoj. De Waal ŝajne rezonas, ke se intersimilas la konduto de homoj kaj la konduto de bestoj, sekvas de tio, ke similaj mensaj procezoj okazas en homoj kaj bestoj. Tion ne ĉiuj povas gluti, ankaŭ ne mi. Kvankam de Waal faris multon por popularigi la utilon de interspeciaj komparoj, mankas el lia verkado tio, kio farus el liaj trovoj veran kontribuaĵon al la morala filozofio: li devus iel pravigi la moralan kontinuon supre menciitan, kaj bazigi siajn konkludojn sur kredebla teorio pri bestaj vs. homaj mensaj procezoj.

* Pri bonoboj vidu la blogeron "Seniluziiĝo pri bonoboj" (20a oktobro 2008).
reen al la indekspaĝo

2a decembro, 2009.

FINE, GRANDA SUKCESO ĈE CERN. En 1952 dekunu eŭropaj landoj starigis Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire (CERN). La provizora konsilio fariĝis vera organizaĵo en 1954, sub la nomo Organisation Européenne pour la Recherche Nucléaire, sed oni ne volis neprononceblan akronimon (OERN); sekve la fonda siglo restis. Estas nun dudek membrolandoj; Usono kaj kvin aliaj landoj havas observantan statuson. La laboratorio pri partikloj konstruiĝis sur la Francia landlimo apud Ĝenevo.

La 30an de novembro, dum mi vojaĝadis en Georgio, la Granda Koliziigilo de Hadronoj (LHC) de CERN atingis 1,18 TeV, mondrekordon por akcelila energio. La koliziigilo havas kapablon de 7 TeV, sed tiun energi-nivelon oni planas riski nur post du jaroj.* Estas sendube, ke nova fiziko rezultos. Granda atuto estus malkovri la Higgs-bosonon, kiu teorie kaŭzas ke partikloj havas mason. Eĉ pli granda atuto estus malkovri evidenton pri ekstraj dimensioj de la spac-tempo, kio apogus kordo-teoriojn, kiuj ĝis nun restas nur spekulativaj. Sed tre eblas, ke per la LHC oni trovos ankaŭ tute novajn kaj neatenditajn fenomenojn.

Mi persone tre ĝojos, se mi ĝisvivos tiajn trovojn. Tamen mi estas konvinkita, ke ni ne vere komprenos la universon antaŭ ol la homa menso iĝos studobjekto de la fiziko — aŭ de iu ankoraŭ ne elpensita scienco — entrepreno, kiu apenaŭ komenciĝis.

* Eble en 2012, la "magia jaro"
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.